Novajoj

La pola ekologia movado kandidatigita al Ekologia Nobel

La iniciatita en Krakovo movado Pola Fumnebula Alarmo – PAS – membriganta 50 lokajn kontraŭfumnebulajn organizaĵojn – estis kandidatigita al la premio Earth shot Prize Awards, la t.n. Ekologia Nobel-premio en la kategorio „protektado de la medio”. PAS estis nomumita kiel la aŭtoro de la plej plej efika en la mondo socia kampanjo favore al la medioprotektado. La nomumojn prezentis princo William la 19-an de septembro dum la pintrenkonto de Earthshot Innovation Summit en Novjorko. La premio estas atribuata en kvin kategorioj – aero, klimato, biodiverseco, oceanoj, rubo/forfalaĵoj. Nunjare rivalis pri la nomumo pli ol mil firmaoj, komunumoj kaj organizaĵoj. En ĉiu kategorio estis elektitaj po tri finalanoj. PAS estas la unusola finalano el la Centra-Orienta Eŭropo. La premion, kiu estas opiniata la plej grava ekologia distingo en la mondo kaj difinata Ekologia Nobel-premio, lanĉis en 2020 princo William. Laŭreatojn oni prezentos la 7-an de novembro en Singapuro. Kvin el inter 15 finalanoj ricevos po unu milionon da pundojn por sia plua agado.

El la elsendo 30.09.2023. Legas Maciek – 01′ 31″

Pli da flugkonektoj el Nederlando al Pollando

La nederlanda KLM decidis grandigi la flugkonektojn el Amsterdamo al diversaj polaj urboj, ofertonte en la aŭtuna-vintra sezono 102 flugkonektojn semajne. Aktuale KLM proponas flugojn el la Nederlando al kvin polaj urboj – Gdansko, Poznano, Krakovo, Varsovio-Okęcie kaj Vroclavo. Baldaŭ la flugkonektoj grandiĝos je duono. Plimulto el la menciitaj flughavenoj havos po unu plia flugkonekto, Gdansko eĉ je du pli. La rektajn flugkonektojn el la flughaveno Schiphol en Amsterdamo certigas la Pola Flugkomoanio LOT kaj KLM. Aliflanke el la alia nederlanda flughaveno en Eindhoven la vojaĝantoj helpe de la flugkompanio Ryanair povas flugi al Krakovo kaj Varsovio-Modlin. Kun la flugkompanio WizzAir el Eindhoven eblas flugi al Gdansko, Katowice, Krakovo, Varsovio-Okęcie kaj Vroclavo. La flugojn el Eindhoven al Katowice certigas ankaŭ la flugkompanio Transavia.

El la elsendo 20.09.2023. Legas Milada – 01′ 27″

Reguligoj kontraŭ la malŝparao de nutraĵoj

Laŭ raporto de la Eŭropa Parlamento sume ĉiuj uniaj landoj foĵetas jare 88 milionojn da tunoj da nutraĵoj. El tiu kvanto 8,8 milionoj da tunoj estas malŝparataj pro malbona interpretado de etikedoj. Tio sekvas el esploroj faritaj en 2019. Por plimulto de la konsumantoj produktoj post la finiĝo de ilia validecoperiodo estas nefreŝaj kaj estas forĵetataj. La uniaj landoj devontiĝis ĝis la 2030-a jaro limigi 50-procente la forĵetadon de nutraĵoj. Produktantoj devos ŝanĝi la informetikedojn kaj adapti al la nova unia leĝaro. Krom alivortumo de informo pri fino de konsumvalideco aperos sur ili informoj pri nutrovaloroj de koncerna produkto; krome la informo, ke produkto estas konsumebla pli longe ol ĝia konsumvalideco. Daŭras esploroj pri tio ĉu la konsumantoj legas etikedojn kaj kiamaniere komprenas la vortumitajn informojn. La Unio planas novajn vortumojn, kiel „plej bone konsumi antaŭ…”, „La plej bona kvalito antaŭ la fino de…..”, „Ofte konsumtaŭga pli longe”. Ĉi lasta koncernos tiajn produktojn kiel salo, sukero, kelkiuj mieloj, vinagro, rizo, altprocentaj alkoholaĵoj, pastoj, kafograjno, spicaĵoj, iuj dolĉaĵoj.

El la elsendo 20.09.2023. Legas Milada – 02′ 01″

Kreskanta populareco de la nederlanda filologio

En Pollando kaj en aliaj landoj de la regiono kreskas inter la studentoj la populareco de la nederlanda lingvo. En Vroclavo funkcias Katedro de la Nederlanda Filologio, la plej granda en la centra-orienta Eŭropo. Tie la nederlandan dum la bakalaŭraj kaj magistraj studoj lernas ĉiujare inter 170 kaj 200 studentoj. Temas pri la sama nombro de studentoj, kiu lernas ĝin dum la unua studjaro en Nederlando mem. La nederlandan filologion eblas studi ankaŭ en aliaj polaj altlernejoj kiel ekzemple en Poznano aŭ Lublino. La populareco de la nederlanda lingvo kiel studobjekto parte ligiĝas kun ekonomiaj konsideroj. Nederlandaj firmaoj eksterlande kaj aliaj internaciaj korporacioj volonte dungas personojn konantajn la lingvon. Pro la fakto, ke ĝia kono estas malpli ofta ol de la angla aŭ germana, la regantaj ĝin personoj povas kalkuli je bonaj salajroj.

El la elsendo 10.09.2023. Legas Maciek – 01′ 04″

Pli ol 37 mil invadspecioj

Laŭ la raporto de Internacia Platformo pri Biologia Varieco kaj Ekosistemaj Servoj (IPBES) en la ekosistemoj de la tuta mondo estis konstatitaj 37 mil fremdaj specioj. Pli ol 3, 5 mil kalkuliĝas al specioj nocivaj, grave minacantaj al la naturo kaj la kvalito de la homa vivo. Krom dramecaj ŝanĝoj en la biologia diverseco kaj ekosistemoj la invadspecioj kaŭzas mezureblajn ekonomiajn kostojn. La perdoj ligitaj kun ili en 2019 estis taksitaj je 423 miliardoj da dolaroj. Ekde 1970 tiuj kostoj kvarobliĝas ĉiun dekan jaron. La invadspecioj estas unu inter kvin plej gravaj faktoroj kaŭzantaj perdojn en la biologia varieco apud ŝanĝoj en la utiligado de grundoj kaj maroj, rekta ekpluatado de la specioj, klimataj ŝanĝoj kaj poluado. La raporon komisiitan de IPBES prilaboris 86 ekspertoj el 49 landoj. La laboroj pri ĝi daŭris kvar kaj duonan jarojn. Rezultas el ĝi krome, ke 34 procentoj de la sekvoj el la bilogia invado estis konstatitaj en ambaŭ Amerikoj, 31 procentoj en Eŭropo kaj Centra Azio, 25 procentoj en Azio kaj Pacifiko kaj ĉ. 7 procentoj en Afriko. La negativaj sekvoj (ĉirkaŭ 75 procentoj) estis notitaj sur kontinentoj, multe malpli en la dolĉakvaj kaj maraj medioj. Kvankam 80 procentoj de la landoj en siaj planoj konsideras celojn ligitajn kun batalado kontraŭ trudspecioj, nur 17 procentoj havas reguligojn, kiuj traktas tiun problemon. 45 procentoj de la landoj antaŭvidas neniujn investojn por fronti la biologian invadon de la specioj.

El la elsendo 10.09.2023. Legas Milada -02′ 38″

Nova lernojaro por polaj infanoj ne nur en Pollando

La 4-a de septembro signifas novan lernojaron por infanoj ne nur en Pollando. Ĉirkaŭ 100 infanoj el polaj familioj komencos la novan lernojaron en la Pola Lernejo ĉe la Pola Ambasado en Romo. En ĝia programo la infanoj en la kompletiga instrusistemo akiros konojn pri la pola lingvo kaj Pollando, sendepende de sia lernado en italaj lernejoj. Ĝia programo malsimilas tamen de la pola instrubazo por polaj lernejoj ĉe diplomatiaj centroj eksterlande. La lernejo en Ostia funkcias ekde lundo ĝis merkredo kaj ĉiu klaso havas okupojn nur unu fojon semajne. La instruado estas senpaga, komplete financata de la pola edukministerio sub la administa kaj pedagogia kontrolo de la Evolucentro pri la Pola Edukado Eksterlande. Pli ol 600 instruistoj laborantaj kun dekkelkaj mil polaj infanoj kaj junuloj en 74 Polaj Lernejoj ĉe la Polaj Ambasadoj en 36 diversaj landoj frontas altajn postulojn ligitajn kun sia profesia preparo. Krom universitata diplomo koncerne sian instruspecializon, instruista preparo ili devas fini krome specialan preparkurson por la instruado en la polaj lernejoj ekterlande.

El la elsendo 30.08.2023. Legas Barbara – 03′ 31″

Favore al la ciferecaj kompetentoj de lernantoj

Ekde la lernojaro 2023/24 ĉiujare laŭvicaj jaraloj de lernantoj el la 4-aj klasoj de la bazaj publikaj kaj nepublikaj lernejoj ricevos senpage tekokomputilojn. Pri ilia aĉeto zorgos oficejo de la ministro pri informdiko baze de donitaĵoj de kleriginistro pri nombro de lernantoj en ĉi tiu grupo. Sekve la tekokomputiloj trafos al la lernejoj, kiuj transdonos la komunikilojn al la gepatroj de la 4-klasanoj ĝis la 30-a de septembro baze de individuaj interkonsentoj. Nunjare tio devos okazi plej laste ĝis la 31-a de decembro. La tekokomputiloj fariĝos la propraĵo de la gepatroj de la lernantoj. Ili ne povos esti venditaj dum 5 jaroj. Kiam lernanto devos ŝanĝi klason aŭ lernejon la tekokomputilo ne devos esti redonita, tamen lernantoj povos disponi nur pri unu tekokomputilo financita el la publikaj rimedoj.

El la elsendo 30.08.2023. Legas Maciek – 01′ 03″

Ventoturbinaj parkoj ĉe pola Balta Maro

Venontjare komenciĝos la konstruado de la unua mara ventoturbina parko ĉe apartenanta al Pollando parto de la Balta Maro. Janusz Gajowiecki, la prezidanto de la Pola Ventoenergia Asocio asertas, ke la disvolviĝo de ĉi tiu energisektoro estas la plej granda entrepreno de la pola ekonomio post la dua mondmilito. En la polaj kondiĉoj, ĝuste ventoenergio estas, kaj restos dum longa tempo, unu el la ĉefaj kolonoj de energitransformo kaj senkarbonigo. Krome, ĝia kreskanta rolo en la landa energiproduktado signife plibonigos la energian sekurecon de la Pollando, kiu – rezulte de la atako de Rusio kontraŭ Ukrainion – ĉesis esti abstrakta koncepto en nia mondoparto. Laŭ ekspertoj pri enerigproduktado, la mara ventoenergio povus kontentigi ĝis 57 procentoj de la elektrobezonoj de Pollando. Dume, oni antaŭvidas, ke elektro el la unua pola ventoturbinaro en la Balta Maro fluos jam en 2026. Akorde kun la pritaksoj, investoj en tiu ĉi brancxo de la energiprodukta sektoro generos dum la evolufazo pli ol cent mil laborlokojn kaj 178 miliardojn da zlotoj kaj 46 miliardojn da zlotoj ĉiujare en la funkcia fazo. Maraj ventoturbinoj estas ankaŭ la plej bona, grandskale disponebla teknologio por ĉerpi renovigeblan energion, kiu ebligos al Pollando plenumi eŭropajn klimatajn celojn. Nuntempe, la evoluo de la tuta sektoro de renovigebla energio estas neĉesigebla. Registaroj de multaj landoj igis ĝin la prioritata cele al redukto de la karbonoksida emisiadio kaj internaciaj klimataj celoj. Tamen, la ambicioj ligitaj kun tiu ĉi sektoro estas multe pli vastaj kaj inkluzivas ankaŭ la sociekonomiajn avantaĝojn, kio estas precipe grava en la kunteksto de la daŭra ĝisdatigado de la energiopolitiko de Pollando ĝis 2040 kaj plia evoluo de la landa mastrumado.

El la elsendo 30.08.2023. Legas Maciek – 02′ 20″

La unuaj rezultoj de la programo Polaj revenoj

La Nacia Agentejo por la Altlerneja, Akademia Interŝanĝo i.a. gvidas la programon Polaj Revenoj. Ĝis nun en la daŭro de ĝiaj kvin eldonoj utiligis ĝin 71 distingiĝantaj esploristoj revenintaj al Pollando el Britio, Usono, Germanio kaj Svislando. En plimulto ili reprezentis ekzaktajn sciencojn. Aktuale ili realigas projektojn en 14 polaj altlernejoj kaj esplorinstitutoj. Dank’ al la programo ili ricevis la eblecon krei en Pollando propran projektogrupon kaj gvidi esplorojn en optimumaj kondiĉoj. La landaj altlernejoj, sciencaj institutoj kaj esplorinstitutoj akiris aliflane specialistojn kun internaciaj spertoj, kun konoj pri la plej novaj esplorfluoj en la reprezentata de ili sciencbranĉo. La laŭreatoj de la programo pritaksas ĝin tre pozitive kiel ŝancon reveni al la hejmlando, interpretante ĝin samtempe kiel formon de moderna patriotismo. Ili facile adaptiĝas al polaj kondiĉoj kaj pro tio, ke la esplorinfrastrukturo en Pollando estas ĉiam pli bona senprobleme ili povas gvidi siajn esplorojn sen malaltigi ilian kvaliton. Kvankam la decido pri translokiĝo, ofte kun la tuta familio, ne estas facila, tamen tiuj kiuj volas reveni al Pollando utiligas ĉi tiun solvon pro atrakcia formulo de la programo, kiu ebligas al ili financan stabileon por la komencaj tri, kvar jaroj. La programo Polaj Revenoj celas ankaŭ kontraŭefiki la fenomenon de la cerboŝtelado, kiam altklasaj specialistoj estas logataj labori ekster Pollando.

El la elsendo20.08.2023. Legas Maciek – 01′ 49″

Japanaj junuloj plantis en Varsovio memorpomujojn

Komence de aŭgusto liceaj lernantoj el Tsuruga, Japanio plantis ĉ. 100 memorpomujojn ĉe la deklivo de la varsovia Nacia Stadiono lige kun la 101-a datreveno de savo de polaj infanoj el Siberio fare de la japana registaro kaj la Japana Ruĝa Kruco.
Post la regajno de la suverenco fare de Pollando en 1918 la posteuloj de la poloj ekzilitaj de la caraj aŭtoritaoj al Siberio establis en Vladivostoko Polan Savkomitaton de Infanoj el la Fora Oriento. Ĝia celo estis ebligi al orfoj, infanoj kaj prainfanoj de la polaj ekzilitoj reveni al Pollando. En la kondiĉoj de la rusa revolucio kaj civitana milito la polaj infanoj estis komence loĝigitaj en la usona kazerno helpe de Usona Ruĝa Kruco. Kiam ĝi estis likvidita, reprezentanto de la pola savkomitato, veturis al Tokio kaj en la tieaj ministerioj por la defendo kaj por la eksterlandaj aferoj petis helpon por transporti la polajn infanojn al Japanio. La dokumento de la japanaj aŭtoritatoj devontigis ĉiujn subalternajn servojn liveri ĉian helpon. Dank’ al tio, kaj dank’ la japana Ruĝa Kruco al Tsuruga trafis 765 polaj infanoj. Komence la polaj infanoj estis loĝigiaj en la centro por la socia helpo Fukudenkai en Tokio. Poste ili estis per la ŝipoj de la japana komerca floto transportitaj al Pollando.
La polaj infanoj estis varme bonvenigitaj de la urboloĝanoj de Tsuruga kaj regalitaj per pomoj. Tio fariĝis la ĝerma simbolo de la pola-japana amikeco en Tsuruga, kiu nun alprenis formon de ĉ. 100 pomujoj plantitaj de japanaj junuloj en Vasovio.

El la elsendo20.08.2023. Legas Milada kaj Barbara – 02′ 19″

.

La 80-a datreveno de la Masakro de poloj en Wołyń

Antaŭ 80 jaroj, la 11-an kaj 12-an de julio 1943, Ukraina Ribela Armeo okazigis kunordigitan, planitan atakon kontraŭ 150 lokoj enloĝataj de poloj en 4 komunumoj de la iama pola Wołyń-vojevodio. La „sangoverŝa dimanĉo” estas takstata kiel apogea momento de la Masakro, kiun efektivigis ukrainaj naciistoj rilate polojn en Wołyń kaj la Orienta Galicio en la jaroj 1943-45. Laŭ la Pola Nacia Instituto ĝi plenumas kriteriojn de naci-etna ekstermo.
Rezulte de la masakro en Wołyń mem pereis preskaŭ 100 mil poloj. Ili estis pereantoj pro pafkugloj, hakiloj, mastrumforkegoj, tranĉiloj kaj aliaj murdoinstrumentoj ne malofte dum sanktaj mesoj kaj aliaj religiaj celebradoj. La kaŭzintoj de Wołyń-masakro estis membroj de la naciista Bandera-frakcio, la subalterna al ĝi Ukraina Ribela Armeo kaj instigitaj de ili ukrainaj loĝantoj, najbaroj de poloj.
Dum sia lastvendreda vizito en ne plu ekzistata vilaĝo Puźniki, kie i.a. oni serĉas amastombojn de poloj la pola ĉefministro Mateusz Mazowecki difinis Wołyń-masakron kiel hombŭadon, hekatombon, inferon kaj ripetis la deziron de poloj, ke ĉiuj polaj murditaj dum la Masakro estu retrovitaj kaj digne entombigitaj.
La 22-an de julio 2016 Wołyń-masakro estis proklamita en Pollando kiel ŝtata omaĝfesto. Jam antaŭtage de ĝi, okazis kaj okazas solenaĵoj, memorigaj eventoj, interpaciĝaj gestoj. Poloj en prema plimulto, daŭre kreskanta, kiu nun egalas al 92 procentoj, aŭdis pri Wołyń-masakro. Ĝis nun flanke de ukrainaj aŭtoritatoj, krom eŭfemismaj deklaroj pri bedaŭro, aŭdiĝis neniu pardonpeta mesaĝo adresita al poloj. 78 procentoj de poloj enketitaj de CBOS-instituto asertas, ke okaze de la nunjara 80-jara datreveno de la Masakro la ukraina prezidento devintus oficiale direkti al poloj la pardonpeton en la nomo de sia nacio.

El la elsendo 10.07.2023. Legas Barbara kaj Krystyna – 02′ 09″

Subrivera tunelo ligas insulojn de Świnoujście

Świnoujście en la nordokcidenta Pollando estas la unusola urbo en Pollando situanta sur 44 insuloj. La plej grandaj estas Wolin kaj Uznam, sur kiu troviĝas la administra-serva urbocentro kaj markvartalo. Ekde hodiaŭ anstataŭ trafikado per du pramoj – kio kaŭzis delonge trafikprokrastojn, aparte en la somera sezono, ekligis ilin la subrivera tunelo.
Ĝi estas la plej longa subakva trafikvojo en Pollando havanta 1484 metrojn. Ĝia borado komenciĝis en marto 2021. La tuta vojo inter ambaŭ insuloj longas ĉirkaŭ 3, 2 kilometrojn. La traveturo per la subakva tunelo postulos du minutojn. Pliaj du necesos por trapasi la tutan vojon inter la insuloj aldonante la ekstertunelan alveturvojon. La tuta entepreno kostis pli ol 912 milionojn da zlotoj. La Eŭropa Unio subvenciis la entrepenon per 775 milionoj, la ceteraj rimedoj devenis el la propra buĝeto de la urbo.
Hodiaŭ, post la oficiala inaŭguro la tunelo estis disponigita al la publiko, okazis organizita laŭe de ĝi vetkuro kaj sekve traveturo de biciklistoj. La loĝantoj kaj iliaj gastoj trafikis per turismaj veturiloj. La tunelon ekde la vendreda vespero uzas jam stiritoj. Busoj ekfunkcios morgaŭ, tio estas sabate.

El la elsendo 30.06.2023. Legas Barbara kaj Krystyna – 01′ 46″

Laboratoriaj nutraĵoj

En aprilo FAO [la UN-a organizaĵo por la Nutrado kaj Agrikulturo] kune kun la Monda Sanorganizo publikigis raprton pri laboratoriaj nutraĵoj. La 134-paĝa dokumento mencias eĉ 53 minacojn por la homa sano – de alergioj ĝis tumoroj – lige kun la nova speco de nutraĵoj, anstataŭigontaj viandon. Krom tio la raporto elmontras erarigadon de konsumantoj flanke de la produktantoj de sintezitaj nutraĵoj. Laŭ la aŭtoroj de la dokumento la aplikado de tiaj difinoj kiel „viando”, kokidaĵo” aŭ „fiŝo” trompas klientojn. Spite tiun oficialan difinon la nutroprodukto el laboratorio estas nek viando, nek estis bredita. La raporto de ambaŭ organizoj atentigs ankaŭ pri aliaj aspektoj – krom minacoj por la homa sano – ligitaj kun surmerkatigo de la sintezitaj nutraĵoj. Temas pri etikaj demandoj, mondkonceptaj konsideroj, preferoj kaj akceptemo de la konsumantoj, nutrodilemoj, produktokostoj, prezoj de finproduktoj. La aŭtoroj de la dokumento atentigas, ke la tuta laboratoria procezo de nutraĵproduktado pli similas la produktadon de medikamentoj kaj tial – rilate ilin – necesaj estas postuloj, kiuj validas en la faramacia industrio.

El la elsendo 30.06.2023. Legas Milada – 01′ 48″

Eurosat pri minaco de mizero kaj socia ekskludo

En 2022 Ĉeĥio, Slovenio kaj Pollando estis tiuj uniaj landoj, en kiuj la procento de personoj minacitaj de mizero kaj socia ekskludo estis malplej alta. Ĉe la kontraŭa flanko troviĝis Rumanio, Bulgario, Greklando kaj Hispanio. Minaciaj de mizero kaj la socia ekskludo estis entute 95,3 milionoj da personoj vivantaj en la familioj kun infanoj. Tiuj ĉi donitaĵoj estis pli-malpli samaj kiel en 2021. La situacio signife diferencis inter la unuopaj uniaj landoj. Rumanio taksis tiun minacon je 34,4 procentoj, Bulgario je 32,2 procentoj kaj Greklando je 26,3 procentoj. Aliflanke Ĉeĥio notis la rilatan minacion je 12 procentoj, Slovenio je 13 procentoj kaj Pollando je 16 procentoj. La meza indico por la tuta Unio egalis al 21,6 procentoj. La risko de mizero aŭ socia ekskludo estis en 2022 pli alta rilate la virinojn kompare al la viroj. La minaco de mizero aŭ socia ekskludo ne ligiĝas strikte kun la enspezoj de la hejma mastrumado, tamen unu el la ĉefaj soci-ekonomiaj kakarterizaĵoj influantaj ĉi tiun staton estis la profesia statuso. La risko de minaco esti endanĝerigita de mizero aŭ la socia ekskludo koncernis 11,1 procentojn de personoj laborantaj kaj 19, 1 procentojn de la emeritoj. Rilate al la senlaboruloj ĝi egalis al 65 procentoj kaj koncerne personojn profesie neaktivajn al 42, 9 procentoj.

El la elsendo 30.06.2023. Legas Maciek – 01′ 56″

Ekde la nova lernojaro 700 lernejaj ekolaborejoj

Ekde septembro en polaj lernejoj komencos funkcii 700 ekolaborejoj, por kio la ministerio por la klimato kaj medio destinis 42 milionojn da zlotoj. La ideo kreiĝis laŭ la demalsupra iniciato de lernejoj adresita al la vojevodiaj medioprotektaj instancoj. La prilaborita sekve de tio, kaj jam akceptita programo, estos realigita en du variantoj: programo naturprotekta-media kaj programo koncentriĝonta pri renovigeblaj energifontoj. Ĝi havas pilotan karakteron kaj kaze de neceso la nombro de ekolaborejoj multiĝos. Ĉiuj ekolaborejoj estos ekipitaj i.a. per plurmediaj tabuloj kaj pluraj didaktikaj helpiloj kiel sunpaneloj, modeloj de ventoelektrejoj ks. La programo celas la elformadon de porekologiaj sintenoj kaj kreskigon de ekologia konscio ĉe la juna generacio koncerne puran aeron, renovigeblajn energifontojn kaj malaltemisian transporton.

El la elsendo 30.06.2023. Legas Tobiasz – 0′ 13″

Plia libro el la serio Biodiverseco de Bjalistoko

Kuriozaĵoj, priskribo de 41 mamulaj specioj (sen vespertoj) vivantaj en Bjalistoko estas la temo de la libro el la ciklo Biodiverseco de Bjalistoko. Oni prezentas en ĝi plurajn mapojn kaj lokojn de mamulvivejoj, speciopriskribojn kaj fotojn de la animaloj. Temas pri la 6-a volumo en la planita 14-voluma ciklo. Baldaŭ aperos libroj pri araneoj kaj poliporoj. Estas preparata eldonaĵo pri polenigaj insektoj. Ĉiuj volumoj kreiĝis por montri kiom valora estas biodiverseco, kiom grava kaj bezona en nia vivo, kvankam kelkfoje subtaksata. Sciencistoj utiligis por prepari la eldonaĵon ĉiujn disponeblajn informojn kaj informfontojn – la rezulojn de siaj esploroj, verkojn de doktoriĝantoj, studentoj. Multajn interesajn informojn liveris personoj por plezuro ĉiutage fotantaj la bestojn en Bjalistoko. Apartan karakteron de la urbo rimarkis ankaŭ la Eŭropa Komisiono du fojojn difininte Bjalistokon la plej vivkomforta urbo en Pollando. La urboaŭtoritatoj atentigas, ke tio koncernas ankaŭ la vivantajn en Bjalistoko animalojn. La tuta eldonserio pri Biodiverseco de Bjalistoko finiĝos en 1924. La kolektitaj marĝene informoj fariĝos bazo por la protektoplano de la plej valoraj por la naturo urbolokoj. Okupiĝos pri tio speciala komisiono.

El la elsendo 20.06.2023. Legas Maciek – 01′ 43″

Pliaj marmotoj ĉe la pola flanko de Tatry-monatro

La Nacia Tatry-montara Parko informis, ke sur ĝia tereno estis malkovritaj du novaj nestotruoj de marmotoj. Ilia pola populacio ne estas granda kaj konsistas el ĉirkaŭ 200 animaloj. Ĉe la slovaka flanko ili estas trioble pli multnombraj. Vivas tie ĉirkaŭ 600 marmotoj. Des pli tiu ĉi informo pri pliaj marmotoj ĉe la pola flanko ĝojigas. Marmotoj evitas kontakton kun homoj. Plej ofte ili vivas sur la alteco de 1500 ĝis 2300 metroj super la marnivelo. Iliaj nestotruoj en plumulto troviĝas ĉe paŝtejaj terenoj pli ol 1800 metrojn super la marnivelo. Pli facile estas aŭdi la marmoton ol ĝin rimarki. De ilia nomo deriviĝas kelkaj nomoj en la pola Tatry-montaro kiel Świstowa Valo aŭ Świstówka. Marmotoj ne hazarde elektas siajn vivejojn. Pro sia enorma atentemo, timemo ili vivas en lokoj, el kiuj ili povas bone observi la terenon. Ideala loko por la alrigardado estas i.a. grandaj montaraj rokoj, malantaŭ kiujn ili povas kaŝiĝi kaze de danĝero. Ĉiuj subspecioj de marmotoj sur la Tero similas unuj al la aliaj. Ili diferencas per la felokoloro aŭ grandeco. Marmotojn vivantajn en altaj montoj karakterizas riĉa socia vivo kontraste al aliaj, kies vivejoj troviĝas ne tiom alte.

El la elsendo 20.06.2023. Legas Milada – 02′ 06″

Pollando en la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UNo

Pollando per la voĉoj de 177 ŝtatoj-membroj estis elektita por la jaroj 2024-2026 al la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UNo – ECOSOC, la plej grava organo okupiĝanta pri la globskala politiko de evoluo. La gvidmotivo de la pola membreco estos „Solidara evoluo”. Pollando traktas la ekonomiajn kaj sociajn agadojn de UNo kiel ŝosilan elementon de la klopodoj favore al la mondskala, ekvilibra evoluo, stabileco kaj protektado de la homaj rajtoj. Aktuale en tiu ĉi debato en la unuan lokon enŝoviĝas bezonoj de la disvolviĝantaj landoj ligitaj kun justa evoluo. La Ekonomia kaj Socia Konsilio de UNo estas unu el la ses ĉefaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiun formas 54 membroj elektataj de la Ĝenerala UNo-Asembleo por la trijara oficperiodo. Ĝi gvidas, prilaboras kaj iniciatas esplorojn pri la ekonomia kaj socia evoluo. Ĝi pretigas raportojn, konvenciprojektojn por la Ĝenerala Asembleo, rekomendojn por la membraj ŝtatoj kaj UNo-sistemo. Al ĝia taskoj apartenas ankaŭ la kunordigado de agadoj de la plimulto de specializaj organizoj en la UN-oa sistemo.

El la elsendo 20.06.2023. Legas Tobiasz – 01′ 24″

La dokumentado de geotermaj fontoj

La geoterma energio konsisitgas ne nur la neelĉerpeblan energifonton, kiu garantias puran aeron, sed gravas ankaŭ por la ĝenerala evolo de la mastrumado kaj novaj laborlokoj. Ĝi devenas el la interna varmo de la Tero troviĝanta en ĝiaj rokoj kaj akvoj. Aktuale en Pollando troviĝas 35 dokumentitaj tavoloj de termaj akvoj, kies provizoj en plimulto estas utiligataj en sep geotermaj hejtejoj kaj 12 ripozcentroj. Unu el la plej famaj hejtejoj utiligantaj la geotermajn akvojn estas la entrepreno Geotermia Toruń, en la norda Pollando. Nun en Pola Geologia Institio kreiĝas profesia mapo indikanta la polajn fontojn de geotermaj akvoj, kion povos utiligi lokaj komunumoj dezirantaj elkonstrui geotermajn hejtejojn kaj elektrejojn. La utiligo de la geotermaj fontoj konformas al la klimata politiko de Pollando kaj al la uniaj premisoj pri energetika transformiĝo.

El la elsendo 10.06.2023. Legas Maciek – 01′ 05″

Arkeologoj esploras la valon de Biebrza-rivero

Analizo de kultura kaj media transformiĝo en la regiono de Biebrza- rivero ekde pratempo ĝis la nuno estas la ĉefa premiso de la projekto „Bioregiono de Biebrza. La rivero kaj la homo”. Iniciatis ĝin la Biebrza-rivera Nacia Parko, Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko, Arkeologia Fakultato de la Varsovia Universitato kaj Fakultato de Ekzaktaj kaj Naturaj Sciencoj de la universitato en la loko Kielce. Oni analizos same praktikojn de la prehistoriaj loĝantoj kiel ankaŭ evoluon de la rivera ekosistemo. Biebrza estas la riverbranĉo de Narew. Ĝi fluas laŭ la tuta longo de la pravalo, kiu en Pollando havas la plej grandan retenakvan kapaciton. En Biebrza-valo troviĝas krome la plej vastaj ŝlimaj kaj marĉaj terenoj. La rivero Biebrza rolas kiel ŝlosila kovejo por multaj birdospecioj kaj estas ilia ripozloko. La unuaj laboroj de la projekto „Bioregiono de Biebrza. La rivero kaj la homo” disvolvĝos ĉe la supra fluo de Biebrza. Antaŭ kelkaj jaroj estis retrovitaj tie unikaj estadspuroj de la historiaj ĉasantoj-plukantoj el la ŝtona epoko kaj de la posta homa vivo sur ĉi tiu tereno.

El la elsendo 10.06.2023. Legas Maciek – 01′ 20″

La unua akvofarmejo en Pollando

La konvencia bredado de akvobestoj en simbiozo kun la enakva plantkultivado fariĝas ĉiam pli populara. En Vroclavo, la sudokcidenta Pollando estis funkciigita la unu tia urba akvosimbioza farmejo. Ĝi ligas la sengrundan kultivadon de manĝeblaj plantoj, sen apliko de sterkoj kaj kun minimuma akvouzo kun la bredado de fiŝoj kaj krustuloj. Ĝi kreiĝis dank’ al la pola-norvega projekto Usage kaj ĝia celo estas produkti nutraĵojn por la loka loĝantaro. La unuaj konteneroj estis lokitaj en Vroclavo en oktobro de la pasinta jaro. La alia akvofarmejo troviĝas en Oslo. Temas pri eksperimenta programo, dank’ al kiu oni ekzamenos la eblecojn de ĉi tiu solvo. La sistemo, sur kiu baziĝas la vroclava farmejo, troviĝas en tri adaptitaj por la nutraĵproduktado maraj konteneroj. En la malsupra okazas bredado de akvobestoj. Dume temas pri kankroj, al kiuj aldoniĝos estonte fiŝoj. En la supra kontenero estas kultivataj plantoj tiaj, kiel ruĝa beto, japana sinapo kaj akvokreso. La farmejo estas ligita kun la fermita sistemo de kolektado kaj purigado de pluvakvo. Tiamaniere la kultivado povas daŭri dum la tuta jaro senkonsidere al la atmosferaj kondiĉoj. Ĝi certigas eĉ 90-procentan akvoŝparadon, kompare al tradicia agrikulturo. Ĉar la tuta produktao okazas en kontrolataj, fermitaj kondiĉoj estas limigita eblo de aperontaj malsanoj kaj invado de damaĝaj organismoj. La vroclava akvofarmejo funkcias same kiel laboratorio servonta al la evoluigo de estontaj sistemoj de nutraĵproduktado, kiel ankaŭ loko de estonta spertointerŝanĝo, fakulaj kaj instruaj laborrenkontiĝoj.

El la elsendo 10.06.2023. Legas Milada – 02′ 36″

Konfucea Instituto en Vroclava Universitato

La Vroclva Universitato establis la Konfucean Instituton kiel interaltlernejan strukturon en 2008 kune kun la Ĉefa Centro de la Konfucea Instituto, Hanban kaj la ĉina universiato en Xiamen. Ĝi funkciis en la universitata strukturo kiel didaktika cetro. Fine de januaro la interkonsento pri la kunlaboro kun la pola Konfucea Instituto finiĝis, pri kio la pola flanko antaŭinformis interesatojn. La ĉefa motivo por ĉesigi kunlaboron estas, ke proponitaj de ĉinoj instruistoj de la ĉina lingvo laboris kiel „volontuloj”. Samtempe en amaskomunikiloj aperis ankaŭ informoj, ke Konfuecaj Institutoj, funkciantaj ĉe la usonaj kaj la uniaj altlernejoj estas „instrumento de ĉina propagando”. Post la nunaj kontrollaboroj en la Konfucea Instituto de la Vroclava Universiato la universitato decidos pri plia agadformo de ĉi tiu strukturo. Samtempe la altlernejaj aŭtoritatoj certigas, ke ilia zorgo estas plia evoluigo de sinologiaj studoj, establitaj en 2019 kaj ĝuantaj grandan interesiĝon. Oni planas plian studetapon, t.e. magistrigajn studojn. Nun daŭras formalaĵoj pri enlaborigo de lekciantoj el Ĉinio.

El la elsendo 30.05.2023. Legas Maciek – 01′ 25″

Biciklo – universala transportorimedo por sana vivstilo

Laŭ la iniciato de Pollando la Plenumkonsilio de Unesko alprenis decidon pri la popularigado de biciklo kiel universala transportorimedo sub la devizo „Biciklo por ĉiu – biciklo favore al ekvilibra kaj sana vivstilo”. Favore al tiu iniciato Pollado establis interregionan koalicion, kiun eniris Aŭstrio, Azerbajĝano, Vjetnamio, Meksiko, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kenio. La decido havas historian signifon, kaj por Pollando gravas ankaŭ pro tio, ĉar ĝi referencas al polaj historiaj biciklaj tradicioj.Nome tiaj polaj famuloj kiel la dufoja Nobel-premiito Maria Curie-Skłodowska, verkistoj Stefan Żeromski, Bolesław Prus kaj Henryk Sienkiewicz uzis biciklon. Antaŭ 100 jaroj polaj biciklistoj dum la olimpiko en Parizo akiris por nia lando oran medalon. La dokumento havas ankaŭ simbolan dimension en la kunteksto de la Monda Tago de Biciklo starigita de la Ĝenerala UN-o Asembleo antaŭ kvin jaroj. Pollando estas unu el la plej grandaj produktantoj de bicikloj en la Eŭropo kaj en la monda skalo ĝi troviĝas inter 10 plej avanaj bicikloproduktantoj.La pola iniciato proklamita per aklamo reliefigas la signifon de biciklo kiel rimado amika al la klimato, facile uzebla, kiel elemento de la intergeneracia integriĝo. Ĝi alvokas ŝtatojn membrojn plukonstrui la biciklan infrastrukturon certigonte tiel sekurecon same por biciklantoj kiel ankaŭ por piedirantoj. Raporto de Unesko pri envivigo de la rekomendoj sekvantaj el ĉi tiu decido estas planita por printempo de la venonta jaro.

El la elsendo 30.05.2023. Legas Maciek – 01′ 53″

Biblioteko Hector Hodler en la Pola Nacia Biblioteko

Kiel scias jam multaj aŭskultantoj, dank’ al la aperinta hieraŭ GK de UEA, la provizoj de la Biblioteko Hector Hodler troviĝintaj dum 68 jaroj en la sidejo de la CO de UEA en Roterdamo estas jam en Varsovio. Ili nova loko estos la sidejo de la Pola Nacia Biblioteko. La solena transdono de la biblioteka kolekto okazos la plej proksiman lundon dum speciala ceremonio en la ĉeesto de la pola ministro por la kulturo kaj nacia heredaĵo, Piotr Gliński. La Nacian Bibliotekon reprezentos ĝia direktoro Tomasz Makowski, vicdirektorino Julia Konopka-Żołnierczyk kaj E-parolanta kuratoro de la kolekto Gabriela Skonieczna. La Universalan E-Asocion reprezentos ĝia prezidanto Duncan Charters, kies tasko estas oficiale transdoni la Bibliotekon Hector Hodler al la Pola Nacia Biblioteko. Post oficiala ceremonio en la lingvoj pola, angla kaj Esperanto okazos mallonga simpozio pri la signifo de la kolekto por la Pola Nacia Biblioteko kaj pri E-esploristoj. Dum ĝi oni prezentos kvar prelegojn, kies trilingvaj resumoj estos liveritaj al la publiko. La unua prelego en la angla lingvo de prof. Pascal Dubourg Glatigny (CNRS, Parizo) estos dediĉita al la temo:  La defio de konservado de transnacia heredaĵo, la futuro de kolekto Hector Hodler. Sekvos la pollingva prelego de d-ino Ida Stria el la Varsovia Universitato pri Havebleco de Esperantaj bibliotekaj kolektoj el lingvistika perspektivo; la anglalingva prelego de profesoro Denis Eckert (Géographie-cités, Paris/ Centre Marc Bloch, Berlin) traktos pri Varsovio kiel deirpunkto por la disvastigo de lingvo internacia: La unuaj Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj kaj iliaj aŭtoroj [1887-1890]. La lasta, pollingva prelego de profesoro Marek Nahajowski el la Muzika Akademio en Lodzo estos dediĉita al  Esperanto kaj muziksciencoj – la nuna stato kaj perspektivoj por plua disvolviĝo. La kelkjara cerbumado pri la sortoj de la Biblioteko Hector Hodler, aparte post la decido pri la fermo de la sidejo de la CO efektiviĝis dank’ al la klopodoj de eksa UEA-prezidanto Mark Fettes kaj membro de la Financa Komisiono de la Asocio Pascal Dubourg Glatigny, kunlabore kun prezidanto Duncan Charters, Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer kaj stabanoj de la Centra Oficejo. La Pola Nacia Biblioteko, en kiu jam troviĝas pli ol mil E-lingvaj libroj same kiel la Aŭstria Nacia Biblioteko prizorgos la konservadon de la kolekto kaj daŭran bitigadon de ĝiaj partoj. Ĝi estos alirebla al esploristoj kaj al la publiko kaj uzebla ĉeeste kaj rete al ĉiuj posedantoj de senpaga biblioteka karto. Jam lastmarde en la paĝo de la Nacia Biblioteko aperis la informo pri tio, ke baze de interkonsento kun UEA el Roterdamo al Varsovio venis preskaŭ sep kaj duona tunoj da unikaj materialoj el UEA-bliblioteko kaj arkivo. La plej valoran parton de la venintaj dokumentoj konsisitigas la Biblioteko Hector Hodler, unu el la plej grandaj en la mondo E-libraroj, kiu per sia historio radikas en 1908, la aktivado de la Svisa E-Societo en Ĝenevo kaj la postmorta donaco de Hector Hodler, la kunfondinto de UEA. Kiel ni legas en la paĝoj de la Nacia Biblioteko temas pri preskaŭ tridek mil libroj, gazetaraj jarkolektoj, skatoloj kun fotografaĵoj kaj diskoj. Inter ili estas la unuaj presaĵoj en Esperanto el la fino de la 19-a jarcento. Inter aterialoj el UEA-arkivo, trovintaj lokon en la Nacia Biblioteko en Varsovio troviĝas i.a. kolekto dokumentanta la agadon de UEA, inkluzive de organizaj dokumentoj, korespondaĵoj kun membroj, literaturaj konkursaĵoj. Temas ankaŭ pri kolekto de maloftaj E-poŝtkartoj, afiŝoj ligitaj kun la vivo de UEA, registraĵoj de Esperanto-kursoj sur vinilaj diskoj, kasedoj VHS, kasedoj magnetofonaj kaj KD-oj, akcesoraĵoj por ludoj kaj ludiloj por instruado de Esperato al infanoj, fotoalbumoj, memorstampoj. La provizoj de Hodler-Biblioteko kaj arkivaj materialoj de UEA estas nun subigataj al laŭplana, iom-post-ioma desinfektado kaj konservista laboro. Sekve ili estos katalogitaj kaj ankaŭ bitigotaj. Kiel oni informas en la informo la pola Nacia Biblioteko fariĝis la ĉefa centro de E-dokumentaro por esploristoj el la tuta mondo, kiel grava parto de la monda kaj la pola E-heredaĵo.

El la elsendo 25.05.2023. Legas Barbara – 06′ 29″

Podlaĥia Festivalo de Scienco kaj Arto

En Bjalistoko ĵus finiĝis la 19-a Podlaĥia Festivalo de Scienco kaj Arto, kiun kunorganizis 12 altlernejoj el la regiono kaj kunordigis iliajn laborojn la Bjalistoka Politekniko. La nunjara festivala devizo estis „Scienco estas pli ol la konoj”. La aranĝon inaŭguris familia pikniko de scienco kaj arto ĉe la urba stadiono. Dum la sekvaj tagoj la festivala programo disvolviĝis en unuopaj altlernejoj, kiuj malfermis por la publiko siajn lekciejojn kaj laboratoriojn. Kaj tiele la Bjalistoka Politekniko planis ĉirkaŭ 40 diversajn programerojn. La publiko konatiĝis kun tio, kio estas la pasio de ĝiaj studentoj, pri kio laboras ĝiaj sciencistoj. La Medicina Universitato en Bjalistoko pretigis vicon da eventoj ligitaj kun la sekretoj de medicino. Temis i.a. pri demonstroj ligitaj kun kirurgio, fizjoterapio, kosmetikologio, voĉemisiado. En ĝiaj laboratorioj oni eksciis kiel kreiĝas medikamentoj. Pli ol 140 diversajn programerojn pretigis la Bjalistoka Universitato. Ĝia riĉa festivala oferto rilatis al 20 sciencbranĉoj, pri kiuj la universitato gvidas sciencajn laborojn. Apartan festivalan programon pretigis la universitata planedario kaj ĝia astronomia obsevejo. La festivala publiko konatiĝis krome kun la muzikaj proponoj de la bjalistoka filio de la Muzika Akademio de Frederiko Chopin.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Krystyna – 01′ 44″

La 1-a Kongreso de la pola klerigo kaj scienco eksterlande

Komence de julio en Varsovio okazos la 1-a Monda Kongreso de la Pola Klerigo kaj Scienco Eksterlande. Ĝia ĉeforganizanto, Instituto de la Pola Lingvo antaŭvidas podiajn diskutojn, sciencpopularajn prelegojn, laborrenkontojn kaj instrukciadon. Okazos renkontiĝoj kun sciencistoj, didaktikistoj kaj ekspertoj agantaj por la evoluo de la pola scienco eksterlande kaj por popularigo de la pola kaj polkolonia edukado en la mondo. Oni antaŭvidas partoprenon de personoj laborantaj favore al la pola klerigo kaj scienco eksterlande. Tio estas i.a. instruistoj, reprezentantoj de la polkoloniaj organizoj, gepatroj de lernantoj el la polkoloniaj klerigcentroj, reprezentantoj de ekstelandaj altlernejoj, en kiuj oni instruas la polan lingvon aŭ en la pola lingvo. Por la kongreso estis invitita 50-persona grupo de volontuloj el eksterlando, diplomitoj de polaj lernejoj, kiuj laboras eksterlande kiel asistantoj en polaj lernejoj. La kongreson kunorganizas i.a. pola klerigministerio, ministerio por la eksterlandaj aferoj kaj Nacia Agentejo de la Akademia Interŝanĝo.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Maciek – 01′ 26″

Polaj okulistoj helpas en Kamerunio

La fondaĵo Redemptoris Missio el Poznano informis pri la laboro de polaj okulistoj, kiuj meze de februaro nunjare forveturis kiel volontuloj al Kamerunio por helpi al la plej malriĉaj loĝantoj de la lando. Temis jam pri la kvina misio. En ĝia daŭro ili konsultis pli ol unu mil pacientojn kaj faris 101 operaciojn forigantajn la katarakton. Ili deĵoris en misiistaj hospitaloj kaj kurackonsultejoj en Abong-Mbangu en Kamerunio kaj en Bouar en la Centrafrika Respubliko. Malsanuloj atendis la alvenon de specialistj preskaŭ unu jaron. La kamphospitalo en Bouar estis organizita de la garnizonantaj en la Centrafrika Respubliko UN-oaj pacfortoj, t.e. bluaj kaskuloj kunlabore kun la episkopo Mirosław Gucwa.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Maciek – 0′ 57″

Postpandemiaj problemoj de la pola biersektoro

Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo dum la tri unuaj monatoj de 2023 en Pollando je preskaŭ 6 procentoj malkreskis la produktado de biero kompare al la antaŭa jaro. Dum la tuta 2022 la bierproduktado malkreskis je 2, 2 procentoj kompare al 2021. Tiun malkreskan tendencon en la bierproduktado oni notas ekde 2019, sed ĝi estis aparte dinamika en la jaroj 2020/21, kiam pro la pandemio la nombro de societaj renkontiĝoj kaj gastronomia aktivado ŝrumpis. Post ĝia finiĝo aperis aliaj problemoj, kiel alta inflacio ligita i.a. kun la milito en Ukrainio. Tio kaŭzis la kreskon de la prezoj, kio limigis la aĉetatecon. Komparante la komencon de 2023 kun la sama periodo de antaŭ 4-5 jaroj la popersona konsumado de biero malkreskis je almenaŭ 8-9 litroj. La bierproduktantoj devas adaptiĝi al la ŝrumpanta merkato kaj faras tion vastigante sian oferton i.a. je senalkoholaj bieroj, bieroj diversgustaj.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Milada – 01′ 46″

Nelegalaj klopodoj transpaŝi la polan orientan limon

Kiel informas PAP-agentejo reference al donitaĵoj de la Pola Limgardistaro nur lunde 80 eksterlandanoj klopodis nelegale transpaŝi la polan limon kun Belorusio. Inter ili estis civitanoj de Etopio, Eritreo kaj Kongo. La limgardistaro haltigis ankaŭ pliajn, la tiel nomatajn kurierojn t.e. personojn, kiuj klopodis kontrabandi eksterlandanojn. En 2023 estis haltigitaj jam pli ol 260 personoj suspektitaj pri helpo aŭ organizo de nelegala enmigrado. Dum la 2022 temis pri 401 tiaj personoj. Ekde la jarkomenco la Limgardisaro notis krome preskaŭ 9 mil provojn de la nelegala transpaŝo de la limo inter Belorusio kaj Pollando.

El la elsendo 10.05.2023. Legas Krystyna – 0′ 56″

La uniaj migroproblemoj

Preskaŭ 1500 mil enmigrantoj venis semajnfine al la itala insulo Lampedusa. En la loka centro de registrado kaj identigado de enmigrantoj estas kvaroble pli da personoj ol disponeblaj lokoj. La migroondo al Italio ne ĉesas malgraŭ la fakto, ke la registaro de Giorgia Meloni proklamis la eksterordinaran staton lige kun la enmigra minaco. Dum la Paska Periodo la nombro de nelegalaj enmigrantoj al Italio kreskis je 300 procentoj. En Lampedusa troviĝas civitanoj de Tunizio, Bangladeŝo, Etiopio, Maroko, Sirio, Sudano, Egiptio, Ebura Bordo, Eritreo, Gambio, Malio kaj Niĝerio. Laŭ konfeso de iu el la nelegalaj enimgrantoj al la homkontrabandistoj oni pagas po 4 mil eŭrojn.

El la elsendo 10.05.2023. Legas Maciek – 0′ 52″

La pandemio de kovim 19 finiĝis

Pli ol tri jarojn post la apero de la unuaj kazoj de la kronviruso Monda Sanorganizo – WHO deklaris oficiale finon de la pandemio, kiu estis anoncita la 11-an de marto 2020. Tio signifas, ke ŝanĝigis la kvalifiko de la malsano, kiu ekde nun estos egalrange traktita al gripo. La prezidanto de la organizo, Tedros Adhanom Ghebreyesus deklaris samtempe, ke aperos speciala publikaĵo por la registaroj, kiu helpos al ili administri la kontraŭbataladon de la malsano post la formala agnosko de la pandemifino. Laŭ la agentejo AP la kronviruso mortigis en la mondo almenaŭ 7 milionojn da personoj, sed laŭ la direktoro de WHO tiu ĉi nombro povas esti multe pli alta kaj egali al pli ol 20 milionoj da personoj. Ghebreyesus substrekis, ke la pandemio daŭras kaj minacas al la vivo kaj sano de milionoj da homoj en la mondo.

El la elsendo 10.05.2023. Legas Maciek – 01′ 02″

Kverko el Lodzo la Eŭropa Arbo de la Jaro 2023

Komence de printempo dum la solenaĵo en la Eŭropa Parlamento, Bruselo estis anoncitaj la laŭretatoj de la nunjara konkurso por Eŭropa Arbo de la Jaro 2023. Venkis ĝin la kandidato el Pollando, la Kverko „Fabrikanto” el Lodzo. En la reta plebiscito ĝi akiris 46 mil voĉojn. Pasintjare ĝi estis proklamita kiel la pola Arbo de la Jaro. La 180-jara kverko apartenas al la plej originalaj en Pollando kaj rolas kiel vizitbileto de Łódź (Lodzo) en la centra Pollando. Unu el ĝiaj branĉoj havas s-formon kaj longas pli ol 20 metrojn. Ĉiujare en printemo ĝi logas vizitantojn, kiuj admiras ĝian majestan silueton, ĉe kies piedoj etendiĝas florbluo de ĉionodoksoj kaj sciloj. La duan lokon en la konkurso por la Eŭropa Arbo de la Jaro akiris Draka Arbo el Slovakio, kaj la 3-an Kolonio de Pomujoj el Ukrainio.

El la elsendo 30.04.2023. Legas Gabi – 01′ 16″

Novnomumitaj aŭtoritatoj de la Polkolonia Akademio

La Studumo pri la Pola Kolonio kaj Poloj eksterlande ĉe la Lublina Katolika Universitato (KUL) komencis funkcii lastaŭtune. Ĝian unuan eldonon partoprenis pli ol 330 personoj el 11 landoj, i.a. Francio, Germanio, Britio, Usono kaj Kana do. Nun la rektoro de KUL nomumis la aŭtoritatojn de la Polkolonia Akademio, kies tasko estos kunordigado kaj evoluigado de universitataj projektoj favore al la pola kolonio. La ĉefa tasko estos kunlaboro kun polkoloniaj medioj, kun amaskomunukiloj, polkoloniaj organizaĵoj. La unua direktoro de la Akademio, prof. Janusz Bień atentigis i.a., ke depende de la lando kaj kontinento la polkoloniaj socioj reviviĝas, reaktiviĝas, sed ili bezonas konstantan subtenon de Pollando sur la eduka, scienca kaj kultura platformoj. Kursoj gvidataj de KUL-ekspertoj estas senpagaj kaj okazas en maniero hibrida. Kadre de la kurso temas pri du dutagaj surlokaj kunvenoj kaj pri kvar dutagaj kunvenoj retaj. Diplomitoj ricevos diplomojn de KUL kaj konfirmatestojn pri fino de la studoj. Ĉi lastaj estos dulingvaj, en la pola lingvo kaj en la lingvo de la lando, en kiu loĝas partoprenantoj.

El la elsendo 30.04.2023. Legas Milada – 01′ 48

Nova flughaveno Warszawa-Radom

Fine de aprilo estis inaŭgurita nova flughaveno Warszawa-Radom kaj la saman tagon vespere okazis la unua flugo de la pola LOT-kompanio al Parizo. La konstruita en Radom, sude de Varsovio flughaveno disponas pri moderna terminalo kun la surfaco de 30 mil kvadrataj metroj. Krom la flughavena parto ĝi enhavas grandan komercan halegon kun restoracioj, kafejoj, sendoganaj vendejoj, infanaj protektoĉambroj kaj ludplacoj. Komence ĝi priservos ĉirkaŭ unu milionon da pasaĝeroj jare, ĝiscele eĉ pli ol tri milionojn. La pola aviadkompanio LOT ofertas el Radom regulan flugkonekton al Parizo, Romo, Preveza, Tirano kaj Varno. Eĉ 9 vojaĝoficejoj proponas someran ripozon kun flugoj startantaj el Radom. Kun la penso pri vojaĝantoj alveturontaj al Radom el Varsovio funkcias inter ambaŭ urboj navedbusoj. La flughavenon eblos atinigi ankaŭ el la urba stacidomo per busoj. La flughaveno Warszawa-Radom plenumas la kompletigan rolon por la varsovia flughaveno Okęcie.

El la elsendo 30.04.2023. Legas Milada – 01′ 34″

La Bjalistoka Universitato de Sana Senjoro

En Bjalistoko funkcias ekde 2013-a jaro Universitato de Sana Senjoro/Grandaĝulo kaj celas unuavice populaigi sanan kaj aktivan maljuniĝadon. Temas pri komuna projekto de la urba Medicina Universitato, la societo „Pro Salute” kaj la urba administracio. Ĝis nun la studojn finis preskaŭ 450 loĝantoj de Bjalistoko kaj la regiono. Ĉiujare la studadon komencas ĉirkaŭ 50 personoj post la 60-a vivojaro. La plej aĝa studento havis 91 jarojn. Partoprenante praktikajn okupojn, prelegojn kaj renkontiĝojn kun specialistoj la grandaĝuloj akiras konojn pri sana vivstilo kaj sanfavoraj sintenoj. Ili lernas pri problemoj ligitaj kun la mediciana protekto pliboniganta la vivkvaliton de personoj pli ol 60-jaraĝaj. Maturaj studentoj ekscias pri la reguloj apliki medikamentojn kaj dietsuplementojn. Ili havas krome la okazon partopreni okupojn fizike aktivigajn kaj aliajn, en kiuj ili alproprigas la elementajn konojn pri informadiko kaj komputila priservado. La bjalistoka Universitato de Sana Senjoro ne nur ebligas la intelektan evoluon kaj aktivigas personojn grandaĝajn, ĝi ankaŭ ebligas la socian integriĝon de solecaj grandaĝuloj. Ĉiuj okupoj por personoj en la aĝo 60+ (pli ol sesdekjaraĝaj) okazas en la Medicina Universitato de Bjalistoko du fojojn monate kaj estas senpagaj.

El la elsendo 20.04.2023. Legas Milada – 01′ 57″

Labori distance eĉ el eksterlando

Pli ol unu triono de tutmondaj kompanioj permesas al siaj dungitoj plenumi profesiajn taskojn el eksterlando, kaj pli ol la duono allasas la hibridan laboron. Laŭ la raporto de la konsilista kompanio Deloitte, kaze de la polaj kompanioj, nur 13 procentoj permesas laboron el ajna loko de la mondo. Eĉ 47 procentoj polaj enketitoj atendas tian ŝancon. La aŭtoroj de la raporto “Tutmonda Enketo pri Malproksima Laboro” rimarkigas, ke kreskanta populareco de fora kaj hibrida laboro kreas al la kompanioj ŝancojn altiri talentajn laborantojn el la tuta mondo. En Pollando, la procento de firmaoj, kiuj ebligas diversgrade distancan laboron atingas en iuj sektoroj 90 procentojn. La plej ofta estas la hibrida modelo, premisanta dutagan oficejan laboron semajne. Tiun modelon preferas preskaŭ ĉiu tria enketiro en la Deloitte-studo „Stato de hibrida laboro en Pollando”. Laŭ la raporto “Tutmonda Enketo pri Malproksima Laboro”, malgraŭ la nuligo de limigoj enkondukitaj dum la pandemio, kvar el kvin enketitaj internaciaj kompanioj daŭre permesas al siaj dungitoj labori distance, almenaŭ parte.

El la elsendo 20.04.2023. Legas Milada – 1′ 41″

Konkurso por la Paskaj Palmoj en Ciachanowiec

En Pollando ne malaperas tradicio. Inter diversaj kulturaj centroj ankaŭ en la nuna jaro, jam la 25-an fojon la Muzeo de Agrikulturo en Ciechanowiec – la nordorienta Pollando – organizis konkurson por la plej bela Paska Palmo. La konkursaĵoj estos prezentitaj al la publiko la plej proksiman dimanĉon dum la Palmdimanĉa procesio.
Ĉi tiu regiona konkurso estas la plej malnova en la podlaĥia regiono. Ĝi celas konservi la tradicion de la propramane farataj vertikalaj florbukedoj bunte ornamitaj, longaj de kelkdek centimetroj ĝis kelkaj metroj. Ili kreiĝas el propramane faritaj silkpaperaj kaj kreppapaj floroj, sekigitaj plantoj kaj branĉetoj, koloraj rubandoj. Por la nunjara konkurso venis eĉ 357 palmoj, kiuj kreiĝis en infanvartejoj, lernejoj, grandaĝulaj kluboj aŭ rondoj de vilaĝaninoj. La nunjara konkursrikolto superis tiun ĉi de la antaŭa jaro. Post la solena procesio ili estos daŭre rigardeblaj sur la tereno de la Agrikultura Muzeo en Ciechanowiec.
https://www.youtube.com/watch?v=ufmhTOJRk0U

El la elsendo 30.03.2023. Legas Krystyna kaj Milada – 01′ 30″

Góra Kalwaria denove kun la Pasiona Mistero

Nur 34 kilomtrojn for de la centro de Varsovio troviĝas la urbo Góra Kalwaria (Kalvaria Monto), origine 13-jarcenta kavalira vilaĝo, sed ekde duono de la 17-a jarcento urbo, en kiu estis realigita plano de la tiel nomataj kalvariaj vojetoj, adaptitaj al la Pasionaj Diservoj.
Post dujara paŭzo kaŭzita de la pandemio okazos tie denove la plej proksiman dimanĉon enscenigo de la Pasiona Mistero, en kies realigon estas engaĝitaj pli ol 100 personoj. Pere de parolo, muziko kaj roludado estos memorigitaj eventoj de antaŭ du mil jaroj, oni referencos al la tradicio de la 17-a Nova Jerusalemo, kiel iam Góra Kalwaria nomiĝis. Oni memorigos ĉion ĉi, kio ligiĝas kun la historio kaj identeco de tiu ĉi loka „malgranda patrujo”. La enscenigo nunjare ne plu havos la formon de kunirado, sed estos prezentita sur la altaĵa plano, kio ebligos al ĉiuj pli bone vidi kaj aŭdi detalojn de la spektaklo.

El la elsendo 30.03.2023. Legas Krystyna kaj Milada – 01′ 27″

Ĉeĥa prezidento alvokas Germanion gvidi en Eŭropo

Post la vizito en Pollando la prezidento de Ĉeĥio, Petr Pavel faris viziton en Germanio, kie li renkontiĝis kun kanceliero Olaf Scholz. Pere de sociaj komunikiloj la ĉeĥa prezidento petis la estron de la germana registaro transpreni la gvidan rolon en Eŭropo en la nova erao de interaciaj rilatoj. Petr Pavel certigis, ke Berlino povas kalkuli tiu ĉi kuntekste je Prago. La deklaro de la ĉeĥa prezideto koincidas kun la postulo de Berlino rezigni pri la unuanimeco en la Eŭropa Unio kaj transdoni laŭvicajn kompetentojn de la ŝtatoj-membroj al Bruselo.

El la elsendo 30.03.2023. Legas Maciek – 0′ 43″

La valoro de la pola helpo por Ukrainio

La pola fiancministro, Teresa Czerwińska informis, ke la valoro de la pola helpo por ukrainanoj egalis en 2022 al 30 miliardoj da zlotoj. Tio signifas unu procenton de la Landa Produkto Brutte (malneta enlanda produkto). Temas pri rimedoj el la centra buĝeto, helpofonduso por Ukrainio kaj rimedoj de la komunuma administracio, temas parte pri militista helpo. Ŝiaopinie malfacilas taksi, ĉu ĉi tiu valoro kreskos en 2023, ĉar tio dependas ankaŭ de la skalo de militista helpo kaj de tio, kiom da ukrainaj rifuĝintoj troviĝos en Pollando.

El la elsendo 30.03.2023. Legas Maciek – 0′ 42″

Caritas Polska por la viktimoj de la tertremoj

Caritas Polska kolektis sume 11 milionojn da zlotoj por la viktimoj de la tragika tertremo, kiu la 6-an de fabruaro trafis Turkion kaj Sirion. La elementa plago konsumis 55 mil mortintojn kaj 129 mil personoj estis vunditaj. Laŭ pritaksoj la sekvojn de la tertremo suferis pli ol 20 milionoj da personoj. En Sirio mem preskaŭ unu miliono da viktimoj perdis siajn hejmojn. La kolektitaj 11 milionoj da zlotoj por Sirio kaj Turkio estas destintaj por la surloka helpo en kunlaboro kun la partneraj organizaĵoj el la reto Caritas.

El la elsendo 20.03.2023. Legas Maciek 0′ 42″

La pola aviada trafiko normaliĝas

En la nunjara januaro la trafiko ĉe la varsovia flughaveno atinigis la 95-procentan nivelon kompare kun la rekorda jaro 2019. Simile estis kun transitaj pasaĝeroj. La flughaveno Chopin notas ilian kreskon kaj proksimiĝas al la nivelo el 2019. Samtempe en la daŭro de tri lastaj jaroj ŝanĝiĝis la karaktero de la pasaĝeroj utiligantaj la varsovian flughavenon. De merkatista al turista. Tiujn donitaĵojn prezentis antaŭ kelkaj tagoj dum la gazetara konferenco prezidanto de la Ŝtata Entrepreno Aerhavenoj. Oni informis krome i.a., ke ekde somero 2023 en Chopin-flughaveno aperos novaj transportaj aviadkompanioj proponante novajn celokojn. Ryanair priservos flugojn al Bruselo Charleroi, Majorko, Bilbao, Alicante, Pafos. Play priservos la flugojn al Rejkjaviko kaj Wizz Air al Sevilo. En tiu kunteksto aldonendas, ke en 2022 la duono de turistoj partoprenintaj la organizitan turisman ripozon (preskaŭ 3,1 milionoj da personoj) forveveturis eksterlanden utiligante ĉartan transporton.

El la elsendo 20.03.2023. Legas Milada – 1′ 40″

Kresko de importo el Ukrainio

La rapide kreskanta importo de kortbirda viando kaj ovoj el Ukrainio al la Eŭropa Unio surprizas la kortbirdan produktobranĉon. La portalo wiadomościhandlowe.pl bildigas tiujn informojn per la rilataj statistikaĵoj. Ili baziĝas sur la donitaĵoj de AVEC pro la unuaj ok semajnoj de la nuna jaro. La importo de la kortbirda viando el Ukrainio, kreskis je 94 procentoj kompare al la sama periodo de la 2022 kaj egalis al 32 306 tunoj. Tio koncernas same viandon frostigitan kiel ankaŭ freŝan. La importo de ovoj el Ukrainio al la Eŭropa Unio egalis al 4457 tunoj, kio signifas kreskon je 1370 procentoj kompare al la unuaj ok semajnoj de 2022. Ĉi-rilate temis unuavice pri importo de ovoj freŝaj.

El la elsendo 10.03.2023. Legas Maciek – 01′ 03″

Oro por individuaj klientoj

La kompanio KGHM Polska Miedź S.A. (KGHM pola kupro, akcia kompanio) konsideras la eblon vendi oron al individuaj investantoj. Oro kun la enhavo de pli ol 99,95 procentoj estas reakirita el la orporta ŝlimo produktita en la procezo de arĝenta elektrorafinado en la formo de stangoj pezaj de la duona ĝis dek du kilogramoj. La kompanio en la unuaj tri kvaronoj de 2022 produktis preskaŭ du tunojn da oro. La tuta metalproduktado de KGHM estas vendata al komercaj kaj instituciaj klientoj, sed la oraj staboj estas tro grandaj por la bezonoj de individuaj investantoj. KGHM okupiĝas pri la minado kaj prilaborado de metalaj ercoj, ĉefe kupro, kaj estas unu el la ĉefaj produktantoj de ĉi tiu metalo kaj arĝento en la mondo. Ĝi ankaŭ produktas kelkajn aliajn metalojn troviĝantajn en kupraj ercoj, kiel molibdeno, renio kaj nikelo.

El la elsendo 10.03.2023. Legas Milada 01′ 27″

Polinoj ĉe la estraj postenoj

Pola Ekonomia Instituo baze de donitaĵoj de Eurostat informis, ke aktuale en Pollando la misproporcio ĉe la estraj postenoj inter virinoj kaj viroj ne estas signifa kaj egalas al 43 procentoj. Samtempe ĉi-rilata mezumo en la uniaj landoj egalas al 35 procentoj. Pli bonaj donitaĵoj rilatas nur al Latvio, kie virinoj okupas 46 procentojn de la estraj postenoj. En Svedio, same kiel en Pollando temas pri 43 procentoj, en Estonio – pri 41 procentoj. Po 38 procentoj de virinoj laborantaj ĉe la estraj postenoj troviĝas en Bulgario, Irlando, Portugalio, Francio kaj Islando. Plej malmultaj virinoj ĉe la estraj postenoj laboras sur Kipro (21 procentoj), en Luksemburgio – 22 procentoj kaj Nederlando – 26 procentoj. Virinoj dominas ĉe la estraj postenoj en komerco, publika administracio kaj industrio. En Pollando en 2021 la estrajn postenojn okupis 459 mil virinoj. Ĉiu tria laboris en komerco (126 mil personoj).

El la elsendo 10.03.2023. Legas Milada 01′ 41″

Poloj por la kontanta mono

Kiel informis komence de februaro 2023 Radio Z, baze de opinisodado komisiista de ĝi al la laborejo IBRIS pli ol 80 procentoj de la enketitoj kontraŭas la forigon de la kontantaj pagendecoj. Temas pri la opinio same de la plej aĝa kiel ankaŭ la plej juna generacioj. Nur ne plenaj 16 procentoj de la enketitoj dezirus, ke pagendeco per karto, telefono aŭ poŝhorloĝo plene anstataŭigu kontantan monon. Decide por forigo de la kontanta mono deklaras sin 3,4 procentoj de la enketitoj, 12, 4 procentoj de la repondintoj „preferus” tiun solvon.

El la elsendo 25.02.2023. Legas Maciek – 0′ 47″

La geedzoj Żabińki, la patronoj de la varsovia bestoĝardeno

Ekde la 1-a de januaro 2023 la patronoj de la varsovia bestoĝardeno fariĝis Antonina kaj Jan Żabiński, legendecaj figuroj konstante ligitaj kun ĝia historio.
La geedza paro eniris la historion de Varsovio kiel arkitektoj kaj kreintoj de la moderna bestoĝardeno, kiel elstaraj herooj, kiuj dum la 2-a mondmilito estis savantaj judojn el la Varsovia Getto kaj soldatojn de la konspira Landa Armeo (AK) donante al ili rifuĝejon sur la tereno de la bestoĝardeno.
Jan Żabiński estis la organizinto de la varsovia ZOO-ĝardeno kaj ĝia unua direktoro. Tiun ĉi funkcion li plenumis ekde 1929 ĝis marto 1951, kiam li estis demisiigita pro sia dummilita konspira agado en AK. La 11-an de marto 2023 oni solenos la 95-an datrevenon de la establo de la varsovia Bestoĝardeno.

El la elsendo 25.02.2023. Legas Milada kaj Maciek – 01′ 07″

Homoj Labordependaj 2022

Ĉiujare lige kun la Monda Tago de Homoj Labordependaj, do Labormaniuloj aperas raporto de ADP, “Homoj en Laboro 2022: La globskala alrigardo al la laborforto”. Ĝi koncernas problemon kiam estas perturbita en la homa vivo la ekvilibro inter laboro kaj aliaj vivsferoj. Evidentiĝas, ke poloj ĉiam pli ofte laboras kromhore. Sekve laŭ esploroj dum unu semajno ili laboras averaĝe 5 horojn 48 minutojn senpage. Pli ol 25% laboras senpage de 6 ĝis 10 horoj semajne; Laŭ la antaŭa esploro, poloj laboris averaĝe 5 horoj 30 minutojn senpage. Ĉi-jare tiu mezumo altiĝis ĝis 5 horoj 48 minutoj. Pli ol 34 procentoj da poloj deklaras, ke ili pretas labori pli da horoj kaj tagoj semajne, se tio ligiĝus kun krompago. Laŭ la sama raporto de ADP en la monda skalo ĉiusemajne dungitoj laboras averaĝe je 8 horoj kaj 30 minutoj pli ol antaŭvidas laborkontrakto, en Eŭropo je 7 horoj kaj 45 minutoj. Kvankam post du pandemijaroj ŝajnis, ke laborantoj kutimiĝis al la distanca kaj hibrida laboro, kaj ke estis ellaboritaj normoj ebligantaj konservi ekvilibron inter la profesia kaj privata vivo, tamen tiel ne estas. La opinisonda firmo CBOS informis, ke en 2011 eĉ 11 procentoj da poloj luktis kun labordependiĝo. Psikologoj avertas, ke por nefronti sanproblemojn oni ne superu la 40-horan laborsemajnon kaj fiksu klarajn limojn, kiuj apartigas la privatan kaj profesian vivon.

El la elsendo 25.02.2023. Legas Milada – 2′ 25″

Preskaŭ ĉiuj enmigrantoj laboras

Laŭ esploroj de la Migroplatformo EWL, Studumo de la Orienta Eŭropo de la Varsovia Universitato kaj la fondaĵo EWL rezultas, ke preskaŭ ĉiuj ukrainaj emigrantoj en la produkta aĝo, kiuj esprimis tian deziron trovis laboron en Pollando kaj jam estas dungitaj. Tiu raporto estis prezentita dum la konferenco dediĉita al la helpo de Pollando al Ukrainio. Ekde la rusa invado kontraŭ Ukrainion ĉirkaŭ 900 mil enmigrintoj estis enlaborigitaj en Pollando laŭ simpligita formo. Laŭ la aferprezentanto de la Ĉefkomandanto de la Limgardistaro inter la 24-a de februaro kaj la 7-a de junio 2022 temis i.a. pri 432 mil ukrainaj civitanoj en la aĝo inter la 18-a kaj la 60-a vivojaroj. Laŭ oficialaj donitaĵoj en tiu ĉi periodo 1,5 milionoj da ukrainanoj ricevis la statuson de portempa helpo, kiu ebligas laboron en Pollando. Laŭ polaj ekspertoj ĉe la plia helpoetapo necesas cerigi al enmigrantoj eblon de la profesia avanco pere de instruado de la pola lingvo kaj profesia klerigo. La aŭtoroj de la raporto atentigas, ke preskaŭ sesoble pli da ukrainaj enmigrantoj estis enlaborigitaj en Pollando ol en Germanio.

El la elsendo 15.02.2023. Legas Maciek – 01′ 28″

Momunemto omaĝe al kovim-viktimoj

La unua en Pollando monumento omaĝanta medicinistojn laborantojn dum la pandemio kaj la viktimojn de kovim-19 esti estis senvualigita sur la tereno de la Universitata Hospitalo en Kraków-Prokocim en la suda Pollando. Ĝiajn monumentajn ŝtalelementojn prilaboris la najbara metalurgia entrepreno Mariupol. La moumento „La Arbo de la vivo” aŭtorita de profesoro Karol Gąsienica-Szostak estis starigita sur la intera korto de la hopitalo. Ĝi ne nur omaĝas tiel la medicinistan personalon pro ĝia malfaciala laboro dum la pandemio, se ankaŭ ĝiajn mortoviktimojn. La simbolaro de la Arbo de la Vivo referencas al la Paradiza Arbo, kies fruktoj estis certigontaj la senmortecon. Tio estas samtempe verko memoriganta la mortorikolton de kovim-19, kiel la simbolon de la homa vivo, la homa solidareco kaj la espero pri pli bona morgaŭo. Laŭ la urbovojevdo la skulptaĵo firmigas kredofidon de ĉiuj malsanuloj, kiuj tra la hospitalaj fenestroj ĝin rigardas.

El la elsendo 15.02.2023. Legas Milada – 01′ 31″

Orprovizoj en Pollando kaj en la mondo

En Pollando troviĝas la plej grandaj orprovizoj en la Centra-Orienta Eŭropo. Laŭ ĉi tiu vidpunkto ĝi okupas la 22-an lokon en Eŭropo ne kalkultante apartajn donitaĵojn, kiuj koncernas Internacian Valutfonduson kaj Eŭropan Centran Bankon. Laŭ la informoj de la Monda Orkonsilio en novembro 2022 en la pola trezorejo troviĝis 228,7 tunoj da oro. Ĝia valoro egalis al 12,94 miliardoj da dolaroj, kaj laŭ la januaraj deklaroj de la prezidanto de la Nacia Pola Banko oni ŝatas grandigi la provizojn. Malpli da orprovizoj ol Pollando havas hungaroj (94,5 tunoj), slovakoj (31,7 tunoj) kaj ĉeĥoj (12 tuoj). Pollando okupas la okan lokon en la Eŭropa Unio kaj la 12-an sur la Malnova Kontinento. Tamen konsiderante aliajn eŭropajn landojn Pollando treniĝas en la vosto. Germanoj okupas la duan lokon en la mondo, se temas pri la orprovozoj, temas pri 3355,1 tunoj da oro. Sekvas Italio disponanta pri 2814 mil tunoj da oro, Francio pri 2436,8 kaj Rusio pri 2298,5 tunoj da oro. La plej grandajn orprovizojn en la mondo havas Usono, temas pri 8133,5 tunoj. Laŭ informoj de la Monda Orkonsilio en la tria jarkvarono de 2022 la aĉetateco je oro inter la centraj bankoj revenis al la antaŭpandemia nivelo.

El la elsendo 15.02.2023. Legas Milada – 2′ 19″

Polaj pontopasejoj por animaloj

En Pollando funkcias pli ol 4800 diversspecaj pasejoj por animaloj, pli ol pliaj mil estas realigataj. Dank’ al ili je kelkdek procentoj malkreskas risko de akcidentoj kun la partopreno de bestoj kaj aŭtomobilistoj. Dum la konstruado de la vojoj de rapida trafiko aŭ aŭtovojoj ofte oni frontas ilian kruciĝon kun la bestaj migrovojoj. La ekologiaj pontoj povas kaj solvas kelkajn problemojn samtempe. Unuflanke pasante super kaj sub la aŭtovojoj ili sekvas la migrovojojn de sovaĝaj bestoj. Ili povas ankaŭ savi la vivon de homoj. Laŭ la Laborejo favore al Ĉiuj Vivaj Estaĵoj la ŝlosila tasko estas certigi konforman videblecon al la animaloj de sur la aŭtovoja nivelo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo kaj rezigni pri la konstruado de vojbariloj, kiuj malfacilas al la bestoj transpaŝi la vojon. Videblecon al animaloj malfacilas laŭvojaj fosaĵoj, same kiel terŝutaĵoj. Pri tiuj taskoj respondecas la Ĝenerala Direktoraro de Landaj Aŭtovojoj. Ĝi konfirmas, ke la migropasejoj sendepende de sia speco plenumas sian rolon, ke utiligas ĝin rampuloj, grandaj kaj mezgrandaj mamuloj, grandaj cervoj, kapreoloj, linkoj. Ili estas konstruataj post la analizo de realaj bezonoj en difinitaj lokoj. Nun Pollando disponas pri unu el la plej evoluintaj retoj de la bestaj migropasejoj en Eŭropo. Favoris tion prokrasta plukonstruo de la voja trafikinfrastrukturo, ĉar aktuale multaj aŭtovojoj jam en la projektofazo konsideris la elkonstruon de ekologiaj pontoj. Utiligas ili ne sole animaloj, sed ankaŭ farmistoj veturantaj per traktoroj aŭ promenantoj.

El la elsendo 05.02.2023. Legas Gabi – 2′ 08″

En Pollando pli ol 400 mil formoj de familiaj nomoj

En Pollando estas pli ol 400 mil formoj de la familiaj nomoj. La kreata ekde 2014-a jaro Interreta Leksikono de la Nomoj en Pollando enhavas informojn pri ĉirkaŭ 30 mil plej popularaj polaj nomoj. Eblas el ĝi ekscii kiom da personoj uzas konkretan nomon kaj en kiu landoparto ĝi estas populara. La leksikono kolektas informojn i.a. pri la ebla origino de la nomo, ĝiaj variantoj kaj historiaj fontoj. Dume en la leksikono nur 75-80 procentoj de la polaj civitanoj trovas informojn pri sia nomo. Katalogitaj estis nome tiuj nomoj, kiujn uzas almenaŭ 200 civitanoj. Preskaŭ 170 mil nomoj estas uzataj nur de kelkaj personoj – de du ĝis sep. La plej popularaj polaj nomoj estas Nowak, kiun havas pli ol 200 mil personoj, Kowalski/Kowalska – pli ol 130 mil uzantoj kaj Wiśniewski/Wiśniewska – pli ol 100 mil personoj. Po pli ol 80 mil uzantoj portas la nomon Wójcik, Kowalczyk, Kamiński/Kamińska, Lewandowski/Lewandowska, Zieliński/Zielińska, Szymański/Szymańska kaj Woźniak. La laboroj pri la leksikono ekde 2021 daŭras en la Instituto de la Pola Lingvo de la Pola Sciencakademio.

El la elsendo 05.02.2023. Legas Maciek – 1′ 29″

La pola socio ŝanĝiĝas

La 2022-a jaro estis la plia jaro dum kiu al Pollando venis signifa nombro de islamana loĝantaro. Laŭ la donitaĵoj de la departemento pri labormerkato de la ministerio por familio kaj socia politiko temis pri 136 mil, kio signifas ke ĉiutage temis mezume pri 372 islamanoj. Plej multaj, ne plenaj 34 mil venis el Uzbekio, pli ol 25 mil el Turkio kaj pli ol 13,5 mil el Bangladeŝo. Krome islamanoj venis el tiaj landoj kiel Turkmenio, Indonezio, Kirgizio, Azerbejĝano, Tagikio, Pakistano. Ĉefa Statistika Oficejo prezentis la plej novajn donitaĵojn pri la loĝantaro en Pollando, kies nombro fine de la jaro egalis al 37 milionoj 767 mil personoj. Tio kompare al 2021 signifis malkreskon je 141 mil. Pasintjare en Pollando naskiĝis 305 mil infanoj, inkluzive de ĉirkaŭ 15 mil infanoj de eksterlandanoj. Unu jaron pli frue la nombro de la infanoj de eskterlandanoj egalis al 8,9 mil. Temas do pri pli ol 60-procenta kresko kaj kiel oni atentigas, tio ligiĝas kun ukrainaj enmigrantoj. Ne estas sciate kiom da ukrainaj infanoj troviĝas inter la menciitaj 15 mil eksterlandaj infanoj, sed inter januaro kaj aŭgusto 2022 en Pollando naskiĝis 8 mil ukrainaj infanoj. Tio estis duoble pli ol en 2021, kiam la elcento de ukrainaj infanoj egalis al 1,5 procentoj, en 2021 ne multe pli ol unu procento. Kiel informis kompare la ĵurnalo „Dziennik Gazeta Prawna” en 2015 ukrainaninoj en Pollando naskis 704 infanojn.

El la elsendo 05.02.2023. Legas Milada – 2′ 39″

Pola Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo 2022

La Paŝtado kiel praktiko de kultura ŝafpaŝtado en la pola parto de Karpatoj kaj la teksado de ĉaristaj gantoj, ambaŭ el la krakova regiono, aldoniĝis al la registro de la Nacia Listo de Nemateria Kulturheredaĵo. Entute en 2022 al tiu ĉi prestiĝa listo alodniĝis naŭ kulturaj fenomenoj. Paŝtado – en la pola lingvo >bacowanie<, la praktiko de ŝafpaŝtado, estas kultivata en la pola parto de Karpatoj kaj koncernas la terenojn de la Silezia Beskidsy-montaro tra Tatroj ĝis la montaro Bieszczady. Kune kun la tradicio de la produktado de specifa ŝaffromaĝo konata kiel >oscypek<, ĝi estas praktikata almenaŭ ekde la 16-a jarcento. Ĝi rilatas al la paŝtista migrado kaj la valaĥa setlado. La paŝtista tradicio estas heredata de patro al filo kaj ligiĝas kun flegado de malnovaj ritoj, muziko kaj konservado de tradiciaj kostumoj. Aldone al la paŝtista tradicio al la Pola Listo estis alskribita la tradicio teksi ĉaristajn gantojn, iam konata en la tuta Karpatio kaj konserviĝinta ĝis nun ĉe la montaranoj de Poprad-rivera regiono. Tiuj gantoj estis necesaj en farmlaboroj, aparte dum la vintra transportado de ligno en ĉaroj tirataj de ĉevaloj. En 2022 la pola listo riĉiĝis krome per registroj pri Kurpie-regiona sukcenproduktado, Kurpie-regiona brodado, „Snutka Golińska” – brodaĵo el la Poznana-provinco, Paskaj Palmokrucoj el Opole-regiono, Paskaj ĉevalprocesioj el la Supra Silezio, Barbórka de karboministroj en Wałbrzych – la festado ligita kun la tago de s-ta Barbara, patronino de ministoj; plumplukado de kortbirdoj en la regiono Opole-Silezio. Aktuale sur la Pola Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo troviĝas 64 registroj, inkluzive de Esperanto kiel portanto de la E-kulturo.

El la elsendo 30.01.2023. Legas Maciek – 02′ 21″

Plejparto de poloj por distanca laboro

Ĉiam pli da dungitoj akceptas, ke la fleksebla labormodelo – jen oficeja, jen distanca – estas unu el iliaj prioritatoj por fari dungodecidon. La esplorinstituto ADP pri la tutmondaj kadraj kaj salajraj servoj faris inter preskaŭ 33 mil dungitoj en 17 landoj la enketon “Homoj ĉe Laboro 2022: Tutmonda Laborista Alrigardo”. Pere de ĝi estis kontrolita la sinteno de dungatoj koncerne distancan laboroferton. Laŭ akiritaj informoj eĉ 6 el 10 de polaj enketitoj opinias, ke ili konsiderus ŝanĝi la firmaon, se ĝi devigus ilin reveni al plene oficeja laborreĝimo. Preskaŭ 60 procentoj de viroj kaj preskaŭ 55 procentoj de virinoj alprenus tian decidon. La epoko de la oficeja laborreĝimo finiĝis samtempe kun la eksplodo de la pendemio. Laborantoj ĉiam pli favoras la hibridan labormetodon. Eĉ unu triono de poloj konsentus pri salajroredukto favore al la ebleco uzi flekseblajn laborhorojn, dum ilia tempo dediĉita al profesiaj taskoj ne estus ŝanĝita. Tion deklaris iom pli ol 29 procentoj de la enketitoj. Krome preskaŭ 61 procentoj ŝatus havi pli grandan elastecon koncerne tion, en kiuj horoj ili laboras konservante la samajn laborhorojn dum la semajno. Jam en 1988 brita enketo elmontris, ke dum norma 8-hora labortago, laboranto estas produktiva nur dum 3 horoj kaj la ceteran temon li/ŝi dediĉas al eksterlaboraj aktivadoj. La laboraktiveco malrapidiĝas pro tio, ke la homa cerbo havas limigitan tempon por kreiva pensado kaj ne kapablas esti sammaniere kreiva en la daŭro superanta tri horojn.

El la elsendo 25.01.2023. Legas Milada – 02′ 32″

Ukrainanoj avanas inter firmaoposedantoj en Pollando

Laŭ informoj de la Pola Ekonomia Instituto en Pollando funkcias 24,21 mil kompanioj kun la ukraina kapitalo, kio signifas eĉ 25 procentojn de ĉiuj kompanioj kun la eksterlanda kapitalo. Laŭ la raporto de la Instituto tio samtempe signifas 7 procentojn de ĉiuj kompanioj registritaj en Pollando, inkluzive de la polaj. En plimulto temas pri ukrainaj komercaj firmaoj – 22 procentoj, konstruaj – 19 procentoj kaj firmaoj okuiĝantaj pri transporto kaj staplado – 14 prcentoj. Inter ili dominas firmaoj unupersonaj. Inter januaro kaj septembro 2022 sume la nombro de ukrainaj unupersonaj firmoj kreskis lavange kaj egalis al 10 207. Laŭ 66 procentoj de la ukrainaj respondintoj tiu agado en Pollando estos daŭrigota sendepende de la situacio en Ukrainio. Nur 4 procentoj de la enketitaj ukrainaj firmaoj intencas fini sian agadon en Pollando kaj reveni al Ukraino, kiam nur ĉi tion ebligos situacio.

El la elsendo 25.01.2023. Legas Milada – 01′ 36″

Junaj poloj pri daŭripova evoluo

Junaj poloj en la aĝo inter la 18-a kaj 35-a vivojaroj en pli signifa grado ol iliaj eŭropaj samaĝuloj taksas la valoron de proksimaj rilatoj inter homoj. Eĉ 51 procentoj de poloj deklaris nome, ke gravas por ili proksimaj interhomaj rilatoj, dum nur 34 procentoj de ceteraj junaj eŭropanoj esprimis la saman opinion. Tio rezultas el la internacia esplorado „Daŭripova evoluo aŭ nenio. La prirevita estonteco de eŭropanoj el la generacioj Y (1986-1996) kaj Z (1997-2012)”. Junaj poloj ligas ankaŭ grandan atenton al la fizika kaj emocia sano. Tion deklaris 63 procentoj de junaj poloj, dum malpli aliaj eŭropanoj, t.e. 57 procentoj. Junaj eŭropanoj en 55 procentoj inter la plej gravaj pilieroj de daŭripova socio plej ofte menciis la naturmedion, en 52 procentoj edukadon kaj talenton. Plej multaj junaj poloj menciis inter la plej gravaj pilieroj de la daŭripova socio sanon kaj medicinon, naturmedion kaj sciencon (44 procentoj). Nur postan lokon okupis edukado kaj talento, favore al kio voĉdonis 42 procentoj de la enketitaj poloj. Junaj poloj la estontecon en pli signifa grado ligas kun teknologio (40 procentoj) dum nur 27 procentoj de aliaj eŭropanoj havis tian opinion. Aliflanke por junaj poloj malpli esencaj estas problemoj de daŭripova evoluo. Se ceteraj eŭropanoj eĉ 23-procente voĉdonis por tio, inter poloj nur 12 procentoj. Aliflanke same por junaj poloj kiel ankaŭ por junaj eŭropanoj gravas la sciencteknologia evoluo kaj medicinaj esploroj. Tion deklaris 93 procentoj de ĉiuj enketitoj. Se temas pri la respekto por la natura medio eĉ 91 procenoj de junaj poloj konfirmis tion, kio estas je 6 procentoj pli ol la deklaroj de aliaj junaj eŭropanoj.

El la elsendo 25.01.2023. Legas Pamela – 02′ 16″

Eksterlandanoj inter studentoj kaj laborantoj en Pollando

Pollando estas la laŭvica eŭropa lando, al kiu venas ĉiam pli da loĝantoj el Afriko. Laŭ oficialaj donitaĵoj rezultas, ke la nombro de liverataj studentaj kaj laborulaj vizoj por afrikanoj en Pollando kreskis je 1200 procentoj. De 702 en 2017 ĝis 9106 en 2021. La sistemo RAD-on okupiĝanta pri la prilaborado de raportoj, analizoj kaj donitaĵoj pri supera edukado kaj scienco rezultas, ke en la polaj altlernejoj studas pli da personoj el tiaj landoj kiel Niĝerio (du mil), Zimbabvo (1200), Ĉeĥio (1400) kaj Rusio (1600). En Afriko estas organizataj invitkampanjoj al la polaj altlernejoj por afrikanoj. La laborcelajn enmigrantojn ne bremsis la pandemio. De kelkcent personoj jare ĝis dek kelkaj mil, kio sekvas el la raporto de la pola Ministerio por la Familio kaj Socia Politiko „Laboro por eksterlandano”. En la situacio, kiam de jaroj al Pollando venas miloj da azianoj kaj milionoj da ukrainanoj Pollando fariĝos post kelkaj jaroj lando plurkultura kiel Germanio, Francio aŭ Svedio. En septembro sur la paĝoj de la Registra Leĝdona Centro aperis projekto de nova leĝo pri enlaborigo de eksterlandoj kaj ĝi estis subigita al sociaj konsultoj. Kiel oni antaŭvidas baldaŭ la novaj preskriboj pri enlaborigo de eksterlandanoj estos akceptitaj.

El la elsendo 15.01.2023. Legas Milada – 2′ 09

Eksterlandaj turistoj en Pollando

La 2019-a jaro estis la rekorda laŭ la vidpunkto de la nombro de eksterlandaj turistoj en Pollando. Nian landon vizitis tiam 21,2 milionoj da ili. La pandemio ĉesigis ĉi tiun tendencon kaj en 2020 temis sole pri 8,4 milionoj de eksterlandaj vizitantoj. Do la malkresko egalis al 60,2 procentoj. En 2021 la nombro de eksterlandanoj viitantaj Pollandon denove kreskis, sed nur ĝis 9,7 milionoj da personoj. La raportoj de OECD (Organizaĵo por la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo) notas samtempe, ke en 2021 en Pollando estis rimarkita turisma vigliĝo, sed nur kaze de landaj turistoj. En ĉi tiu jaro ilia nombro egalis al 46,3 milionoj da personoj, kio tamen signifis malkreson je 9,7 procentoj kompare al 2019. La perspektivoj ne estas tre optimismaj. Komence de la rusa-ukraina milito en Pollando estis notita malkresko de la tranoktaj rezervadoj. Multaj lokoj estis disponigitaj eĉ se portempe al ukrainaj enmigrantoj. Tial OECD notas, ke pro la konserviĝanta malcerteco ligita kun pluraj krizoj la ritmo de la refloro de turismo en Pollando estas malfacile prognozebla. Tamen ĝiaj raportoj aldonas, ke la nombro de la eksterlandaj turistoj en Pollando en 2024 povos proksimiĝi al la antaŭpandemia nivelo, kaj en 2025 superi ĝin. La negativan influon je revigliĝo de turismo en 2022 en la landoj ekzamenitaj de OECD havos tiaj faktoroj kiel inflacio kaj malkreskinta aĉetopovo de la hejmaj mastrumejoj. Por turisma revigliĝo estos necesa popularigado de la t.n. „verda turismo”, stabiligo de la turisma sektoro kaj vasta kunlaboro inter la registaroj kaj privataj entreprenistoj.

El la elsendo 15.01.2023. Legas Milada – 2′ 52″

Ĉu efektiva kresko sur la merkato de venditaj alkoholaĵoj

La 2021-a jaro estis rekorda laŭ la vidpunkto de la valoro de la venditaj alkoholaĵoj. Poloj elspezis por ili preskaŭ 45 miliardojn da zlotoj, je 9,6 procentoj pli ol 2020. Pri tio skribis „Ĵurnalo – Jura Gazeto”. La lasta tiom signifa vendokresko estis notita en 2014. Tamen laŭ la ekspertoj tiu rezulto pasintjare same kiel antaŭ jaroj ligiĝas kun la prezokreskoj. En 2014 ili ligiĝis kun la 15-procenta kresko de akcizo por alkoholaĵoj, dum en 2021 ĝi estis kaŭzita de inflacio kaj kresko de produktokostoj. Alia kaŭzo de la vendokresko de alkoholaĵoj ligiĝis en 2021 kun la kreskinta aĉetemo de alkoholaĵoj multekostaj, aparte se temas pri fortaj alkoholaĵoj. Pasintjare oni notis nur ioman kreskon de la alkoholaĵkonsumado koncerne fortajn alkoholaĵojn, vinojn kaj medojn. La vendo de biero laŭvican fojon malkreskis. Laŭ ekspertoj tio ligiĝas kun pandemio, dum kiu estis revokitaj amasaj eventoj, estis limigita funkciado de gastronomia reto.

El la elsendo 05.01.2023. Legas Maciek – 01′ 15″

Parado de la Tri Reĝoj 2023

Morgaŭ, tio estas la 6-an de januaro poloj havas laborliberan tagon, lige kun la pasonta tiam solenaĵo de la Tri Reĝoj. Temas pri unu el la unuaj solenaĵoj de la Eklezio lanĉita jam en la 3-a jarcento. Simile estas i.a. en Italio, Hispanio, Greklando, Svedio, Finnlando, Aŭstrio kaj Svislando.
De 14 jaroj en Pollando estas organizataj Paradoj de la Tri Reĝoj. En la nuna jaro ili estos organizitaj en 800 urboj en la lando kaj eksterlande sub la devizo „Konduku vin la Stelo”. Tiel la organizantoj i.a. referencas al la nunjaraj solenadoj de Kopernik-Jaro lige kun la 550-a naskiĝdatreveno de la elstara pola astronomo kaj la 480-a datreveno de lia morto. La parado kun la partopreno de Tri Reĝoj – Gasparo, Melĥioro kaj Baltazaro – komenciĝos en Varsovio tagmeze ĉe la Kastela Placo. Sub la gvido de stelo en la akompano de infanoj, paŝtistoj kaj anĝeloj la marŝantaro adorkliniĝos antaŭ la Jesuo en kripeto aranĝita ĉe Piłsudzki-placo oferonte al li siajn donojn. Tie oni dancos honore polonezon por la muziko de la kristanska kanto „Di naskiĝas”. Audiĝos kristnaskaj kantoj en la komuna plenumo.
Tradicie dum la paradoj estas organizata monkolektado por la bonfaraj celoj. Nunjare, same kiel en 2022 la rimedoj trafos al la knaba profesia lernejo en Nairobio, Kenjo. En la lernejo troviĝanta en unu el la plej mizeraj kvartaloj de Nairobio 450 infanoj lernas profesion de aŭtomobila mekanikisto.

El la elsendo 05.01.2023. Legas Milada kaj Barbara – 02′ 20″

En Pollando ĉiam pli da robotoj

Pollando avancis en 2021 al la 15-a loko en la mondo laŭ la vidpunkto de novaj industriaj robotoj. Oni instalis ilin je 56 procentoj pli ol en 2020, do pli ol 3, 5 mil. Tiun tendencon bremis pandemio. Tamen laŭ la plej nova raporto de Internacia Federacio de Robotiko la postpandemia 2021 notis la mondan revigliĝon, kun pli ol 515 mil novaj robotoj. Tiel ilia ĝenerala nombro kreskis je preskaŭ unu triono, do ĝis 3, 5 milionoj. De jaroj sur ĉi tiu merkato avanas Ĉinio, kiuj pasintjare kreskigis la nombron de aŭtomatoj je pli ol 268 mil. Je 10 mil ĉinaj laborantoj kalkuliĝas 332 robotoj. En Eŭropo 129. Sur nia kontinento avanas Germanio, en kiu je 10 mil laborantoj funkcias 397 robotoj.

El la elsendo 05.01.2023. Legas Milada – 01′ 17″

Betlehema Paclumo trapasas Pollandon

„Lumo por vi” estas la nunjara devizo de la kampanjo Bet Leĥema Paclumo, kiun la Asocio de la Pola Skoltaro partoprenas ekde 1991. Dum la solenaĵo okazinta dum la 2-a semajnfino de decembro polaj skoltoj transprenis ĝin en Poprad de siaj slovakaj kolegoj kaj transportis ĝin por pliaj solenadoj kadre de la Skolta Bet Leĥeama Kunflugo en Zakopane, la pola ĉefrubo de vintraj sportoj. De tie la Bet Leĥema lumo stafete trafas nun al miloj da polaj domoj por lumigi la Sanktvesperan Vespermanĝon, kiel simbolo de paco kaj frateco. La nunjara mesaĝo „Lumo por vi” atentigas, ke ĉiu enhavas internan lumon kiun necesas dividi kun aliaj, lumigi la vivon de siaj amikoj, familianoj, loka socio. Por ke tio efektiviĝu necesas pluporti la lumon. La ideo de la Bet Leĥema Lumportado radikas en 1986 kaj ekde la sekva jaro patronecas al ĝi aŭstraj skoltoj, kiuj kunportas la lumon el la Bet Leĥema Groto, la naskiĝloko de Jesuo. Dum la ekumena solenaĵo en Vieno la lumo estas transdonata al la loĝantoj de Vieno kaj reprezentantoj de la skoltaj organizaĵoj en multaj eŭropaj landoj. Asocio de la Pola Skoltaro partoprenas la kampanjon jam de pli ol 30 jaroj transdonante la lumon ankaŭ al Litovio, Ukainio, Belorusio, Germanio, Svedio kaj Rusio.

El la elsendo 15.12.2022. Legas Maciek – 1′ 39″

Pola Televido firmigas kunlaboron kun Litovio kaj Ukrainio

La nova prezidanto de la pola televido, Mateusz Matyszkowicz deklaris profundigadon de la internacia kunlaboron unuavice inter Pollando, Litovio kaj Ukrainio. Komence de septembro estis prezentita nova aŭtuna programoferto de multaj kanaloj de la pola televido. I.a. la Pola Televido aliĝis al la kampanjoj ligitaj kun popularigo de la legado. La televidkanalo „Kulturo” proponas novan programciklon pri historio de objektoj rabitaj de Pallando kaj al Pollando revenigitaj. En la aŭtuna programoferto de la kanalo „Dokumento” revenis la historia ciklo pri la Pola Heredaĵo, kiu estos provo rigardi nian parton de Europo laŭ la hereda prismo de la iama Respublika Reĝolando en la kulturo kaj historio de Litovio, Latvio kaj Estonio. La kanalo dediĉita al la soci-politikaj fenomenoj de la nuntempa mondo atenton donas al la Suda Koreio, Tajvano kaj Ĉinio, al la demando kiu regas Interreton, al la problemo de opioida krizo.

El la elsendo 15.12.2022. Legas Milada – 1′ 30″

 

100-jariĝo de la polkolonia organizaĵo en Germanio

Antaŭ 100 jaroj en Berlino okazis kongreso de la ĉefaj organizaĵoj de la pola komunumo en Germanio. Tiutage estis proklamita la statuto de la kreiĝinta tiam Asocio de Poloj en Germanio. Laŭ ĝia iniciato en 1933 en Berlino estis establita la Centra Banko de Polaj Kooperativoj, la t.n. Slava Banko, poloj organizis ankaŭ agrokomercajn kooperativojn, lernejojn, kulturajn asociojn, kaj artajn grupojn, ekz. korusojn kaj sportajn klubojn. La simbolo de la asocio fariĝis grafikaĵo prezentanta la fluon de Vistulo kun signita ĉe ĝi Krakovo. Aktuale inter la plej gravaj celoj de la Asocio de Poloj en Germanio estas reguligo de la institucia financado de la polaj organizaĵoj en Germanio analoge al tio, kiel Pollando financas la germanan malplimulton en Pollando, kompenso pro la posedaĵoj de la Asocio konfiskitaj en 1940 kaj revenigo de la statuso de la nacia malplimuto, je kiu poloj estis senigitaj en 1940 baze de la t.n. „Dekreto de Goering”. En la lastaj jaroj la Asocio de Poloj en Germanio reakiris unu el multaj konstruaĵoj konfiskitaj dum la milito. Temas pri „Pola Domo” en Bochum nun renovigata dank’ al rimedoj garantiitaj de la germana registaro.

El la elsendo 05.12.2022. Legas Maciek – 1′ 30″

Vortaro de Pola Ortodoksa Terminologio

La Fakultato de Ortodoksa Teologio kaj la Fakultato de Filologio de la Universitato de Bjalistoko komence de septembro prezentis “Vortaron de Pola Ortodoksa Terminologio”. Ĝi enhavas proksimume 4 mil artikolojn pri la religia vivo, moralo, kredo kaj la organizo de la Ortodoksa Eklezio. Temas same pri esprimoj radikiĝintaj en la pola lingvo, kiel ankaŭ pruntaĵoj el la greka kaj slavona lingvoj. La kolekto estis riĉigita per la kristana terminologio de antaŭ skismo 1054, parte komparita kun la terminologio de la Romkatolika Eklezio. La “Vortaro de Pola Ortodoksa Terminologio” estis pretigita en la papera kaj elektronika versioj. Ĝi ankaŭ enhavas sonmaterialon, kiu inkluzivas ĉiujn polajn terminojn kaj iliajn ekvivalentojn en la greka, slavona kaj la angla. Ĝis nun la pola ortodoksa terminologio ne estis ĝisfunde ellaborita, kaj laboroj ĉirkaŭprenis nur parton de esplorendaj temoj, kiel ikonografio, ritoj, liturgio kaj hagiografio.

El la elsendo 05.12.2022. Legas Maciek – 1′ 10″

Inflacio en la unia eŭrosfero

La inflacio en la eŭrosfero la unuan fojon en la historio superis 10 procentojn. Donitaĵojn pri la prezokresko en oktobro 2022 prezentis Eurostat. La konsumprezoj kreksis je 10,6 procentoj kompare al la dontaĵoj de antaŭ unu jaro. Eĉ kvar landoj de la Unio frontas inflacion, kiu superas 20 procentojn. La plej malfacila situacio estas en Estonio, kie la inflacio atingis 22,5 procentojn. En Litovio ĝi egalas al 22,1 procentoj, en Hungario – kiu estas ekster la eŭrosfero – al 21,9 procentoj, en Latvio – al 21,7 procentoj. Inflacio en Pollando, kiu estas ankaŭ ekster la eŭrosfero, en oktobro 2022 egalis al 17,9 procentoj. Kompare al septembro 2022 la prezoj de varoj kaj servoj en Pollando kreskis je 1,8 procentoj. La vivtenkostoj de statistika pola familio en la daŭro de la jaro kreskis je preskaŭ 25 procentoj.

El la elsendo 05.12.2022. Legas Milada – 1′ 25″

Trajne al Litovio

Ekde la 11-a de decembro 2022 eblos veturi trajne el Pollando al Litovio. La trajno „Hańcza”, kiu ĝis nun trafikis laŭ la itinero Krakovo-Suwałki-Krakovo nun plilongigas la itineron je Krakovo-Vilno-Krakovo. „Hańcza” trafikos ĝis la stacio Mockava en Litovio. Dank’ al la reciproka kunlaboro de la pola PKP Intercity kaj la litova fervojo LTG Link ĉe tiu ĉi stacio la vojaĝantoj povos ŝanĝi la trajnon al tiu, kiu trafikas inter Vilno-Mackawa-Vilno. Por faciligi la veturadon de la pasaĝeroj al Vilno, ambaŭ trajnoj renkontiĝas ĉe la sama kajo. Tiel la itinero Krakovo-Vilno-Krakovo fariĝis realo. La pola PKP Intercity ofertas krome atrakciajn prezojn de la trajnbiletoj. La bileto por la distanco Krakovo-Vilno kostas 30 eŭrojn, ĝis Kowno (Kaunas) 25 eŭrojn. La biletoj el Varsovio al Vilno kostas 25 eŭrojn kaj al Kaunas 20 eŭrojn. Dum la tuta tempo evoluas la reto de trajntrafiko al la najbaraj landoj. La pasaĝeroj jam delonge povas ĉiutage trajnveturi al Berlino, Praho aŭ Bratislavo.

El la elsendo 05.12.2022. Legas Milada – 1′ 40″

Limregionaj eventoj „Adventa Kalendaro”

Post la pandemia paŭzo la limregionoj de Słubice kaj Frankfurto ĉe Odra-rivero, en la okcidenta Pollando revenigis ciklon de decembraj eventoj kun la kultura, sporta kaj distra karaktero. Ili ĉiuj kiel „Adventa Kalendaro” enkondukos la loĝantojn en la etoson de la Kristnasko 2022 proponante komune sperti la periodon de Advento. Ekde la 1-a de decembro dum 24 tagoj diversaj institucioj en Słubice kaj en Frankfurto organizas eventojn proponante komunan prepariĝon por la Kristansko. Temas i.a. pri la Adventa Jam Session, Vetkuro de s-ta Nikolao, kunlegado de kristnaskaj fabeloj, kaj eĉ kudrado de ŝuoj por la s-ta Nikolao. En Słubice funkcios / funkcias la Kristnaska Bazaro, en Frankfurto itinero de varmigita vino ligita kun la voĉdonado por la plej bona drinkaĵo kaj karitata kamanjo. Biblioteko en Słubice invitas por kristnaskaj fabeloj, en la loka Maria-preĝejo eblos /eblas komune kanti kristanaskajn kantojn. La Adventon finos la paŝtista meso noktomeze la 24-an de decembro en la preĝejo de la s-ta Spirito. La titolo „La Adventa Kalendaro” rolas kiel parabolo. Ĝi estas elemento de la festa tradicio ligita kun la Kristnasko, kiam infanoj kalkulas la tempon ĝis Kristnako ĉiutage frandante po unu ĉokoladeton. En la Adventa Programo de Słubice kaj Frankfurto la rolon de ĉokoladetoj plenumas la pretigitaj eventoj.

El la elsendo 30.11.2022. Legas Gabi – 1′ 49″

La Pola Arbo – 2022

La lodza kverko „Fabrikanto”, nomata ankaŭ „Jagosz” venkis en la interreta konkurso de la klubo Gaja por la Arbo de la Jaro 2022. Sekve ĝi reprezentos Pollandon en la internacia plebiscito por la Eŭropa Arbo 2023.
La kverko „Fabrikanto” estas 180-jara, altas pli ol 22 metrojn, ĝia perimetro egalas al 458 centimetroj kaj ĝia impona branĉaro vastas je pli ol 33 metroj. Tiu ĉi unu el la plej originalaj arboj en Pollando troviĝas en la urba parko Klepacz. Ĉiuprintempe ĝi logas amasojn da vizitantoj dezirantaj admiri ĝian majestan silueton dronantan en la maro de la bluaj floroj de ĉionodoksoj kaj sciloj.
Do „Fabrikanto” el Lodzo rivalos venontjare en la eŭropa plebiscito.
Evidentiĝas tamen, ke ankaŭ aliaj polaj urboj organizas konkursojn por proklami siajn proprajn arbojn de la jaro. Tiel estis en Bydgoszcz, kiu en 2022 jam la duan fojon organizis similan konkurson. Inter 34 arboj anoncitaj por la loka konkurso venkis kaŝtanarbo kreskanta ĉe la strato de Invalidoj.

El la elsendo 25.11.2022. Legas Pamela – 01’22”

Mentora progamo por bjalistokaj liceanoj

La Universitato en Bjalistoko funkciigas la mentoran programon kun la celo evoluigi scienc-esplorajn interesiĝojn de talentaj lernantoj kaj helpi al ili kunlaboron kun sciencistoj. La programon „Lernanto kiel esploristo, sciencisto kaj malkovrinto” povos partopreni 40 disĉiploj.
La mentora programo baziĝas sur indivduaj kontaktoj inter majstro kaj disĉiplo. Flanke de la universitato kun la gejunuloj laboros ĉirkaŭ 20 sciencistoj kaj ĉiu el ili per la mentora protekto povos ĉirkaŭpreni du lernantojn. La sciencistoj estas laborantoj de la jura, fizika, biologia, filologia fakultatoj de la bjalistoka universitato. De la fakultato pri edukado kaj de la Sociologia Instituto.
Post la varba proceduro daŭronta ĝis la fino de novembro komenciĝos la kerna laboro daŭronta ĝis majo. La disĉiploj povos partopreni la didaktikajn okupojn gvidatajn de la mentoro, utiligi la universitatajn infrastrukturon kaj bibliotekon. Ilia laboro povos finiĝi per eseo, scienca artikolo, konferenca prezento k.s. Ĉiuj programrezultoj estos prezentitaj en la univeristata forumo dediĉita al la realigita mentora programo.

El la elsendo 25.11.2022. Legas Maciek – 01′ 24”

Beata Szydło vicestras specialan komisionon en la Eŭropa Parlamento

La pola deputitino al la Eŭropa Parlamento, Beata Szydło estis per aklamo elektita kiel vicprezidantino de la speciala komisiono de la parlamento okupiĝanta pri la eksterlanda interveno en ĉiajn demokratajn procezojn de la Unio. Ĝia prezidanto estas la franca deputito Raphael Glucksmann.
La speckomisiono daŭrigas la laboron de la samnoma komisino, kiu ĉesis funkcii la 23-an de marto. Ĝi okupiĝas i.a. pri la verkonformigado de la multsfera ekzistanta kaj planata unia leĝaro laŭ la vidpunkto de juraj malprecizaĵoj, kiujn la triaj ŝtatoj povus utiligi por malamikaj celoj.
La komisiono sumigos siajn konkludojn en raporto akceptota antaŭ la finiĝo de ĝia unujara oficperiodo.

El la elsendo 25.11.2022. Legas Milada – 01’05”

Instruado de la germana kiel la gepatra lingvo en Pollando

En la pasintjara lernojaro la polaj aŭtoritatoj financis tri lecionojn de la germana lingvo kiel la gepatra semajne en la publikaj lernejoj, kiuj deklaris tian bezonon. Laŭ la postulo de deputitoj de la partio Juro kaj Justeco en la buĝeto por 2022 tiuj rimedoj estis malgrandigitaj je 39 milionoj da zlotoj (pli ol 8 milionoj da eŭroj). Inter la argumentoj favore al ĉi tiu decido estis manko de simetrio inter Pollando kaj Germano koncerne la traktadon de malplimultoj en ambaŭ landoj. Dum la germana malplimulto ricevas financan helpon el la pola ŝtata buĝeto, la federacia registaro de Germanio elspezas nek unu eŭron por la instruado de la pola lingvo kiel la gepatra al la vivanta en Germanio pola malplimulto kaj poloj (preskaŭ du milionoj da personoj). Lastatempe la germana parlamento atribuis el la ŝtata buĝeto 5 milionojn da eŭroj kiel helpon por instrui en Pollando la germanan kiel la gepatran. Reference al tiu informo kaj reference al sia vizito tiukunteksta en Germanio la pola klerigministro Przemysław Czarnek memorigis, kiel informis Pola Radio, ke Pollando ĉiujare destinis 240 milionojn da zlotoj por la instruado de la germana kiel la gepatra. Tio estas ambaŭflanka devontiĝo rezultanta el la duflanka traktato de Pollando kun Federacia Respubliko Germanio. Tiun devontiĝon Germanio de 30 jaroj ĝis nun ne realigis.

El la elsendo 15.11.2022. Legas Milada – 02’06”

Esploristoj el la Jagelona Universitato en prestiĝa rangolisto

Unu el la plej prestiĝaj sciencaj centroj en la mondo, Stanford-universitato kunlabore kun la eldonejo Elsevier kaj la firmao SciTech Strategies prilaboras ĉiujare la rangoliston „>Top< de du procentoj de la plej influpovaj sciencistoj”. Ĝi pritaksas la sciencajn atingaĵojn de unuopaj esploristoj en ĉiuj sciencobranĉoj laŭ bibliometra indekso, antaŭe difinata kiel la statistika bibliografio.
La rangolisto enhavas nomojn de sciencistoj, kies publikaĵoj estas plej ofte citataj de aliaj aŭtoroj. Stanford-universitato pretigas du rangolistojn. La lastaj koncernis la tuton de la sciencista kariero de koncerna esploristo ĝis la fino de 2021 kaj la kvanton de citaĵoj dum la kalendara jaro, do 2021. Inter la elektita grupo troviĝas 93 esploristoj ligitaj kun la Jagelona Universitato en Krakovo. Ili reprezentas i.a. Kuracistan, Kemian Fakultatojn, Fakultaton de Fiziko, Astronomio kaj Aplikata Informadiko, Fakultaton de Biokemio, Biofiziko kaj Bioteknologio, Farmacian Fakultaton.

El la elsendo 15.11.2022. Legas Maciek – 01’20”

Supera edukiteco de poloj

Preskaŭ 41 procentoj de junaj poloj en la aĝo de 25 ĝis 34-aj jaroj havas superan edukadon. Laŭ la informoj de Eurostat antaŭ 10 jaroj tiu indico estis sur la sama nivelo, sed lastatempe ĝi falis je preskaŭ 2 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Tiel Pollando konservas la mezuman unian nivelon. Multe pli bone la situacio aspektas en Luksemburgio, kie universitatan diplomon havas preskaŭ 63 procentoj de samaĝaj personoj aŭ en Irlando – preskaŭ 62 procentoj.
La uniaj landoj kiel celon premisis plialtigi la nombron de la siaj 25-34-jaraĝaj civitanoj kun altlerneja diplomo ĝis 45 procentoj en 2030. Preskaŭ duono de la membroŝtatoj jam atingis tiun celon. Temas pri Luksemburgio, Irlando, Kipro, Litovio, Nederlando, Belgio, Francio, Svedio, Danio, Hispanio, Slovenio, Portugalio kaj Latvio. Pollando en ĉi tiu rangolisto okupas la 18-an lokon. Sekvas ĝin Grekio, Estonio, Malto kaj Aŭstrio.
En la 2003-a jaro en Pollando la superan edukitecon havis ĉiu kvina polo. Ekde tiam la kvanto kreskas kaj en 2012 superis 40 procentojn, en 2017 ĝi egalis al 44 procentoj. Nunjare tamen okazis malkresko. La plej malbone la situacio prezentiĝas en Hungario, Italio kaj Rumanio.

El la elsendo 15.11.2022. Legas Milada – 02’07”

Patriota Semajno ĉe la krakova Wawel-kastelo

Lastmarde en la Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo en Krakovo estis inaŭgurita „Patriota Semajno”, kies ĉefaj devizoj en la nuna jaro estas komunumo, simboloj, historiaj objektoj, la festa etoso. La semajno daŭros ĝis dimanĉo kaj tiuokaze en la kastelo estis instalita aparta patriota sfero kaj preparita spacludo tra la kastelaj ekspozicioj. Pere de ĝi la reĝa Kastelo Wawel elstarigas elektitajn historiajn objektojn kaj iliajn oferdonintojn, proksimigante iliajn historiojn ligitajn kun Krakovo kaj la kastelo. Kroma evento dum la semajno estas la kampanjo de sangodonado, kiun la organizantoj taksas kiel niaepokan heroecoformon.
La premiso de la organizantoj de la Semajno estis ne limiĝi en la festado al unusola tago, la 11-a de novembro, sed dum la tuta semajno, eĉ la tuta jaro jaro memori pri regajnita suvereneco, pri tio ke oni estas libera, sendepeda; formi en si bonan, respondecan patriotismon, memori pri la nacia kaj kultura heredaĵo, memori pri malgrandaj sociaj grupoj, pri la natura medio. La la ideo de la semajno sufloras ankaŭ, ke pri historio, pasinteco, malnovaj epokoj, kiuj influas la nuntempon kaj estontecon eblas paroli en vere interesa maniero.

El la elsendo 10.11.2022. Legas Maciek – 01’30”

La 11-a de novembro, la Nacia Festo de Sendependeco

Preskaŭ mil eventoj en la tuta lando okazos la plej proksiman vendredon, la 11-an de novembro lige kun la 104-a datreveno de la regajnita suvereneco. Tiuokaze en la publikaj lokoj ekflirtas centoj da miloj da polaj blankaj-ruĝaj flagoj, ili flirtas ĉe fenestroj kaj balkonoj de multaj poloj, kiuj tiamaniere akcentas la komunan kunfestadon. Antaŭtage, tio estas ĵaŭde vespere estas planita granda muzika evento „Koncerto por la Sendependa (Pollando)”.
Kadre de la oficiala programo de la solenado vendrede matene la pola prezidento kune kun la edzino partoprenos meton de florkronoj ĉe la monumentoj de la Patroj de la Suvereneco, sekve en la palaco Belweder okazos solenaĵo ligita kun enmanigo de ŝtataj distingoj. Akurate tagmeze okazos solena ŝanĝo de la militista gardostarantaro ĉe Tombo de Nekonata Soldaro, meto de florkronoj ĉe monumento de Marŝalo Józef Piłsudzki (unu el la patroj de la regajnita suvereneco) kaj koncerto de Patriotaj Kantoj. De kvin jaroj la plej granda projekto kuniganta polojn enlande kaj eksterlande estas la komuna plenumo de la nacia himno tagmeze, kio okazas sub la devizo „La Sendependa pretas kanti la Himnon”. Nunjare la eventon organizas ĉirkaŭ 700 lernejoj, komunumoj, eksterregistaraj organizoj, kulturinstitucioj kaj neformalaj grupiĝoj. La komuna kunkatado de la himno estis planita ankau ekster Pollando en Kairo, Romo, Novjorko, Ĉikago, Parizo, ĉirkaŭaĵoj de Bristolo. Al la tradiciaj elementoj de la festo apartenas „Marŝo de Sendependeco”, organizata diversurbe de patriotaj medioj. La nunjara en Varsovio tramarŝos la ĉefurbon sub la devizo „Forta Nacio, Granda Pollando”.
En la solenado de la festo patoprenas grandaj naciaj muzeoj, temaj muzeaj centroj, kulturinstitucioj. I.a. la Muzeo de la Varsovia Insurekcio organizas vendrede la porokazan koncerton „Contra Targovicam”, kies titolo referencas al la hotmakulita perfidula grupiĝo Targowica, kies agado i.a. alkondukis al dispartigo de Pollando en la 18-a jarcento. En Juda Historia Instituto en Varsovio oni inaŭguros morgaŭ la ekspozicion „Brak-ĉe-brake? Judoj en polaj sendependigaj streboj 1794-1918”. La Muzeo de la Historio de Pollando organizas i.a. la urboludon „Krepusko antaŭ la tempesto”. Ĝi transportos la partoprenantojn al la mezo de la 19-a jarcento por konatiĝi kun ŝlosilaj politikaj eventoj antaŭ la kontraŭcara Januara Insurekcio 1863 kaj por ekscii kiel tiuepoke evoluis Varsovio.

El la elsendo 10.11.2022. Legas Barbara kaj Milada – 03’48”

25 milionoj da zlotoj de Unicef por Bjalistoko

En Bjalistoko komenciĝis realigado de projektoj, por kiuj la urbo ricevis de Unicef 25 milionojn da zlotoj. La rimedoj estas destinitaj por la kromprovizo de la bjalistokaj lernejoj, atrakciigo de ludplacoj, integrigaj kaj edukaj projektoj. Ili trafos al la Universtata Klinika Hospitalo kaj al la Universitata Infana Klinika Hospitalo.
I.a. oni destinos 14 milionojn da zlotoj por novaj lernejaj informadikaj instrumentoj, programoj kaj didaktikaj helpiloj. Pli ol 2 milionoj da zlotoj estos destinitaj por aranĝaĵoj ĉe 30 ludplacoj en infanvartejoj kaj lernejoj, kiuj helpos al integriĝo de polaj kaj ukrainaj infanoj. 1 kaj duona milionoj da zlotoj estos destinitaj por sportaj eventoj. Du milionojn 800 mil zlotojn oni elspezos por establo kaj funkciado de centro por rifuĝintoj kaj bonveniganta ilin bjalistoka socio. 2 milionoj 500 mil zlotoj subtenos la funkciadon de la Urba Familihelpa Centro. La rimedoj el Unicef ne sole modernigos Bjalistokon, sed unuavice helpos al integriĝo kaj formado de pliaj pozitivaj rilatoj inter bjalistokanoj kaj ukrainaj translokiĝintoj.

El la elsendo 05.11.2022. Legas Barbara kaj Milada – 01’43”

La geoterma hejtejo en Toruń

En Toruń, la norda Pollando estis inaŭgurita en oktobro la geoterma hejtejo. La eventon akomapnis la konferenco „Energetika sekureco de Pollando”. La laboroj pri ĝia establo komenciĝis en 2008. Nun post ĝia konekto kun la urba hejta reto varmo el la geometra fonto konsisitigos ĉirkaŭ 8 procentojn en la hejta sistemo de la firmao PGE administrata de Toruno. Ĝi unuavice varmigos komplekson en la urboparto Ligna Haveno, en kiu troviĝas i.a. Akademio de la Socia kaj Amaskomunika Kulturo kaj la Muzeo de la Memoro kaj Identeco.
La hejtejo estas ekipita per forno permesonta altigi aldone akvotemperaturon, tiel ebligonte varmigi per ĝi parton de la urbo.

El la elsendo 05.11.2022. Legas Barbara kaj Milada – 01’02”

Poloj kontraŭas la sezonan horŝanĝon

Preskaŭ 80 procentoj de poloj kontraŭas la ŝanĝon de la somera al la vintra tempo. Tio rezultas el la opinisondado de IBRIS – Instituto por la Merkataj kaj Sociaj Esploroj. Pli ol 47 procentoj de la enketitoj estas decidaj kontraŭuloj de la horŝanĝo, preskaŭ 30 procentoj subtenas tiun ideon. Kontraŭ la forigo de tempoŝanĝo estis ne plenaj 14 procentoj de la ekzamenitoj. 9 procentoj ne havis firman opinion ĉi rilate.
Tamen sanekspertoj ne kaŝas, ke malgraŭ tio, ke en Pollando ekzemple ni dormas unu horon pli longe la horŝanĝo ne estas indifertenta por la homa bonfarto. Ĝiaj sekvoj kaŭzas santedaĵojn similajn al tiuj, kiujn homoj sentas ŝanĝante dum flugo la tempozonojn. La jarsezona horŝanĝo senreguligas la biologian horloĝon kutimiĝintan al difinita vivmaniero. Ĝi ŝanĝas homajn kutimojn, kiel horon de la ellitiĝo, manĝohorojn. Tio kaŭzas perturbojn de homeostato, kiu respondecas ankaŭ pro la psika sano. La modifado de la tagnokta vivritmo influas ankaŭ la funkciadon de tiaj hormonoj kiel kortizolo kaj melatonino. Kaj tamen denove i.a. poloj devis ŝanĝi la hormontrilojn en siaj horloĝoj.

El la elsendo 05.11.2022. Legas Barbara kaj Milada – 01’54”

Esploristo el Krakovo gvidos eŭropan sciencan instituton

Profesoro Michał Wierzchoń el la Psikologia Instituto de la Jagelona Universitato en Krakovo estis elektita kiel prezidanto de la Eŭropa Societo de Kogna Psikologio. Li gvidas Esplorinstituton pri Konscio en la krakova psikologia instituto kaj Centron pri Cerboesploroj de la Jagelona Universitato. Li estas la vicdekano ĉe la Fakultato de Filozofio de la Jagelona Universitato kaj la estro de la Internacia Doktorigaa Programo pri Kogna Neŭroscienco (CogNeS). Profesoro Michał Wierzchoń estas ankaŭ la kungvidanto de la iniciato „Neŭrona akitekturo de la konscio”, kiu kadre de la programo COST estas financita de la Eŭropa Komisiono. La Eŭropa Societo de Kogna Psikologio membrigas preskaŭ mil sciencistojn el Eŭropo kaj la mondo. Ĝi estis establita por popularigi esplorojn pri de kogna psikologio kaj pri la rilataj temoj. Kogna psikologio estas branĉo de psikologio traktanta la temojn de homaj kognaj procezoj tiajn, kiel ekzemple percepto, atento kaj memoro, kaj aplikas diversajn eksperimentajn metodojn. La Societo kunlaboras kaj kunordigas la informinterŝanĝon inter esploristoj el diversaj eŭropaj landoj. ESCoP eldonas ankaŭ la sciencan revuon “Journal of Cognition”.

El la elsendo 25.10.2022. Legas Maciek – 1′ 31″

Nova studjaro en Collegium Polonicum w Słubicach

Jam la 25-an fojon en Colegium Polonicum en Słubice, la okcidenta Pollando estis inaŭgurita nova studjaro. Komencis ĝin ĉirkaŭ 100 studentoj i.a. el Germanio, Portugalio, Ukrainio, Egiptio, Hinda Unio, Sirio kaj Srilanko. Collegium Polonicum estas komuna scienc-didaktika centro de Adam Mickiewicz-universitato en Poznano kaj de la Eŭropa Universitato Viadrina en Frankfurto ĉe Odro. Ĝia ideo kreiĝis en 1991 kaj komence limiĝis al lekcioj pri la pola-germana leĝaro. La unua studjaro estis inaŭgurita en 1998. Aktuale en Collegium Polonicum studas ĉirkaŭ 400 studentoj en sep fakultatoj. La programo de Collegium Polonicum ligiĝas kun la studdirektoj kaj esplorprogramoj en la pola kaj la germana universitatoj. La ĉefa celo de la komunua studcentro estas laboro favore al la scienca kaj kultura kunlaboro inter Pollando kaj Germanio.

El la elsendo 25.10.2022. Legas Milada – 1′ 26″

Publika dommurpentraĵo dediĉita al Nigra Apuso

Komence de oktobro en la kvartalo Stary Żegrz de Poznano kreiĝis interesa publika dommura pentraĵo dediĉia al nigraj apusoj. Ĝi celas grandigi la konojn pri tiuj birdoj, kiuj perdas siajn kovejojn pro la termoizolado de loĝejkonstruaĵoj. La murpentraĵo farita per kontraŭfumnebula kolorigilo havas la surfacon de 120 kvadrataj metroj. La nigra apuso pasigas la plimulton de sia vivo flugante. Ŝvebante kun vento en grandaj altoj ĝi trinkas pluvogutojn, plukas nutraĵon aŭ metrialon por nesto. Ĝi nutras sin per insektoj. Ofte oni erartaksas ĝin kiel hirundon. Bedaŭrinde la nigra apuso – iam tre populara – malaperas rapidritme. Kaŭzas tion konstrulaboroj, ĉefe ligitaj kun la varmigado de eksteraj muroj de loĝdomoj, dum kiuj laboroj oni ŝtopas truojn, kiujn la birdoj uzas por la nestokreado. Kiel atentigas la Naturscienca Universitato de Poznano aktuale nigraj apusoj plej ofte nestas en urboj kaj nur malmultaj uzas por tio malnovajn arbotrunkojn aŭ rokfendojn. La publika murpentraĵo en Poznano dediĉita al nigra apuso omaĝas samtempe la memoron de loka socia aganto aktivanta favore al la poznanaj birdoj, aparte apusoj, aŭtorinte la programojn „Birdoj en la urbo” aŭ „Fariĝu la urba naturamato”.

El la elsendo 25.10.2022. Legas Pamela – 1′ 34″

Poloj komencas iom draste ŝpari

Kiel rezultas el esploroj de la agentejo Inquiry, kiu ekde marto sekvas la sintenojn de poloj en la kunteksto de ekonomia situacio, kun aparta konsidero de prezokresko de nutraĵproduktoj, en aŭgusto la agorodoj de poloj iom pliboniĝis, sed daŭre pli ol 80 procentoj rimarkas la kreskon de la prezoj ankaŭ koncerne energion kaj gason, loĝejajn lukostojn kaj gastronomiajn servojn.
La oficialaj donitaĵoj estas emfazaj. En septembro la prezoj estis meze je 1,6 procentoj pli altaj ol en aŭgusto kaj je 17,2 procentoj pli altaj ol en septembro 2021. Tio estas rekordaj indicioj ekde 1997, kiam inflacio egalis al 18 procentoj.
Preskaŭ unu triono de poloj ŝparas ĉiuokaze, pli ol 80 procentoj asertas, ke la prezoj de produktoj kaj servoj kreskos. Ne trankviligas ilin publikaj deklaroj de politikistoj, ke la daŭra prezokresko estas neevitebla.
Sekve de tio 55 procentoj de enketitaj poloj serĉas la favorprezajn vendokampanjojn kaj elektas produktojn malpli karajn (52 procentoj). 42 procentoj butikumas en vendejoj kun malaltaj prezoj. Por solvi la ekonomiajn problemojn preskaŭ unu triono de poloj unuavice rezignas pri distro kaj vizito ĉe frizisto, kosmetikistino aŭ vestaĵlavejoj. Oni malplej multe ŝparas se temas pri edukado, transporto, hejmaj hemiaĵoj kaj medikamentoj.
Poloj ligas la ekonomian situacion en la lando unuavice kun la prezoj de fueloj, energio kaj kun internacia situacio. Tamen ili samtempe rimarkas la malhonestan konduton de produktantoj kaj vendejoj, kiuj utiligas la situacion por altigi siajn profitojn. La polaj konsumantoj ekde marto 2022 ĉiam malpli bone takasas la kontraŭinflaciajn agadojn de la registraro.

El la elsendo 15.10.2022. Legas Milada – 02’40”

Poloj ĉiam pli por la senvianda dieto

La 1-an de oktobro pasis Internacia Tago de Vegetarismo. La unuan fojon ĝi okazis en Usono en 1977. La sekvan jaron aprobis ĝin Internacia Vegetarana Unio. Ĝia celo estis popularigi la senviandan vivstilon. Laŭ la raporto de la Pola Ekonomia Instituto rezultas, ke poloj ĉiam pli multnombre rezignas pri la viandkonsumado. En 2014 laŭ la esploroj de CBOS-instituto nur unu procento da poloj deklaris sin vegetaraj. En 2019 la vegetaran aŭ veganan dieton praktikis 8,4 procentoj da poloj. Kiel atentigis Pola Ekonomia Instituto en sia raporto el 2021 tiu kreskotendencon influas la sinteno de juna generacio. Laŭ la raporto de Heinrich Böll en Varsovio kaj de la Fondaĵo favore al Ekoevoluo 44 procentoj de la enketitaj poloj en la aĝo inter la 15-a kaj la 29-a vivojaroj deklaris limigon de la viandkonsumado, inkluzive de 8 procentoj, kiuj jam praktikas vegetaran aŭ veganan dieton. Unu triono de la enketitoj konsumantaj viandon konsideras limigon aŭ kompletan rezignon pri viandokonsumado.
Laŭ la monda skalo la plej multaj vegetaranoj vivas en la Hinda Unio (38 procentoj). En la eŭropaj landoj avanas Italio, Aŭstrio, Germanio kaj Britio, en kiuj la kvanto de vegetaranoj egalas al 9-10 procentoj. En Brazilo 14 procentoj de la populacio deklaras sin vegetarana, en Argentino 12 procentoj.
En Pollando la Fondaĵo VIVA gvidas la kampanjon „Fariĝu >vege< dum 30 tagoj”. Ĝiaj partoprenantoj ricevas necesajn informojn pri la planta dieto, pretajn menuojn, receptojn por plantaj pladoj kaj praktikajn konsilojn, al kio doni la atenton butikumante.

El la elsendo 15.10.2022. Legas  Pamela – 02’10”

Laboraŭtomatigo kaj ĝiaj sekvoj

Laŭ la lasta raporto de World Economic Forum (monda ekonomia forumo) laboraŭtomatigo kaŭzos la malaperon de eĉ 85 milionoj da laborpostenoj.
La plej nova analizo de Pearson-firmo mildigas ĉi tiujn prognozojn elmontrante, ke en estonteco malaperos 20 procentoj de la nun konataj profesioj. Temas i.a. pri laborantoj de administracio, vendistoj, ĉefe kasistoj. Kaze de 10 procentoj de specializoj, ekzemple en la sanprotekto aŭ edukado estos pli da laborofertoj. Necerta estas sorto de 7 je 10 laborantoj, ĉar se eĉ ili estos bezonaj ilia profesio multe modifiĝos, kio postulos alikvalifikiĝon.
Kiel rezultas el la >barometro< de la pola labormerkato 2022 de Personnel Service 44 procentoj de personoj volas en la plej proksima tempo akiri novajn kompetentojn. Kiel motivon ili elmontras timon pri laborperdo pro laboraŭtomatigo flanke de proksima al si persono. Tio trafis jam 17 procentojn de la enlaborigitoj.

El la elsendo 15.10.2022. Legas Maciek – 01’11”

Pola-dana gaskondukilo Baltic Pipe inaŭgurita

Fine de septembro okazis solenaĵo inaŭguranta la funkciadon de la gaskondukilo Baltic Pipe, la komuna investaĵo de Pollando kaj Danio, en la loko Budno apud Goleniów. La Balta Tubo permesas al Pollando diversigi gasprovizojn, plifortigi la suverenecon de la lando kaj sendependiĝi disde la rusaj provizoj. Ĝi komencis novan epokon, la epokon de energisuvereneco, energilibereco kaj grandigita sekureco de la lando. La tuta projekto kostis ĉirkaŭ 1,6 miliardojn da eŭroj. La monon liveris investantoj Gaz-System kaj Danish Energinet. 250 miliardoj da eŭroj estis akiritaj dank’ al la unia subvencio. Gaso el la Norvega Kontinenta Breto ekfluis al Pollando la 1-an de oktobro.
La liverpovo de Baltic Pipe atingas 10 miliardojn da kubometroj da gaso. La longeco de la submara parto de la gasdukto egalas al proksimume 275 kilometroj. La sekcio en Danio konsistas el pli ol 200 kilometroj. Kiel deklaris la reprezentantoj de la pola registaro dank’ al la sekurigitaj provizoj de tergaso, inkluzive de tiuj el la gaskondukilo Baltic Pipe, ne estas minaco enkonduki limigojn en la konsumado de tergaso por iu ajn pola ricevanto.

El la elsendo 05.10.2022. Legas Milada – 01’48”

Nova studenta jaro 2022/23

En ĉirkaŭ kvarcent polaj superaj lernejoj en oktobro la novan studojaron komencis preskaŭ unu miliono ducent mil studentoj. Laŭ informoj de la Centro alifaranta la donitaĵojn de la Pola Esplorinstituto en nia lando laboras preskaŭ cent mil akademiaj instruistoj, inter kiuj estas ĉirkaŭ 9700 profesoroj, pli ol 21 mil habilitiĝintaj doktoroj kaj 45,8 mil doktoroj. Temas pri donitaĵoj el decembro 2021.
Dum la lastaj kvin jaroj la nombro de studentoj malkreskis, tamen inter eksterlndaj studentoj oni notis 20-procentan kreskon. La malkreskon de studentoj notis publikaj kaj ekleziaj altlernejoj. En nepublikaj altlernejoj la nombro de studentoj kreskis ĝenerale je 27 procentoj.
Dum la studojaro 2021/2022 en Pollando lernis preskaŭ 86 mil eksterlandanoj. Unuavice el Ukrainio – 36 mil kaj el Belorusio – 11 mil. En 2021 al la grupo de 10 landoj, el kiuj venis plej multnombraj studentoj aldoniĝis Zimbabvo kaj Niĝerio. Eksterlandaj studentoj konsisitigas aktuale 7 procentojn de ĉiuj studentoj en Pollando. Tiu kreskotendenco konserviĝas ekde 2005. Aktuale la polajn altlernejojn enzorgigas la lavange kreskantajn kostojn de la funkciado ligitajn kun la energprezoj, servokostoj kaj malaltaj enspezoj de sciencaj laborantoj.

El la elsendo 05.10.2022. Legas Maciek – 0’40”

100-jariĝo de Asocio de Poloj en Latvio

La Asocio de Poloj en Latvio solenas sian 100-jariĝon. Ĝi kreiĝis en 1922 en Dyneburg – Daugavpils. La asocio havis politikan karakteron kaj celis, ke almenaŭ unu reprezentanto de la pola nacio ektroviĝu en la latva parlamento, kio efektiviĝis. Poste pro diversaj politikaj motivoj la organizaĵo ĉesis ekzisti. Post la eniro de la sovetuniaj trupoj en Latvion neniu pola organiza aktivado eblis. Poloj estis subigitaj al reprezalioj, ili estis en etapoj ekzilitaj al Siberio, multaj ne revenis. En 1948 estis fermitaj ĉiuj polaj lernejoj. La pola instrusistemo en Latvio renaskiĝis nur 40 jarojn poste. Aktuale funkcias kvar polaj lerneoj en Rigo, Daugavpils, Rēzekne (Rzeżyca) kaj en Krāslava (Krasław). Kun ĉiu jaro kreskas la nombro de lernantoj, sume en la polaj lernejoj en Latvio lernas aktuale ĉirkaŭ 1500 infanoj.
Okaze de la 100-jariĝo de la organizaĵo en Daugavpils estis inaŭgurita porokaza ekspozicio „Rezisiti spite historion” kaj koncerto de polaj patriotaj kantoj laŭ ĵaza prilaboro. La ekspozicio estos prezentita en ĉiuj polaj lernejoj. Asocio de poloj en Latvio estas la plej malnova polkolonia organizaĵo en la regiono. Kvankam jam ekde 19-a jarcento en diversaj urboj aktivis polaj sociaj organizoj la Asocio estis la unua pola organizaĵo en Latvio.

El la elsendo 05.10.2022. Legas Milada – 02’09”

La 700-jariĝo de Zielona Góra

Komence de septembro, la urbo Zielona Góra en la okcidenta Pollando gastigis la ĉiujaran Vinrikoltan Feston. En la nuna jaro komenciĝis la festado de la okcentjariĝo de la urbofondiĝo kaj la 700-a datreveno de ĝiaj urborajtoj. Dum la tuta semajno eblis viziti vinberejojn, gustumi drinkaĵojn, pri kiuj la urbo famas, spekti ekspoziciojn aŭ amuziĝi dum koncertoj sur tri scenejoj. Kadre de la Tagoj de Zielona Góra, krom partopreni en eventoj proponitaj kiel WinoBus kaj la Vinurbo, kie eblis gustumi la produktojn de 37 vitejoj, eblis ankaŭ viziti historiajn vinkelojn situantajn ĉirkaŭe de la urbocentro. Oni ankaŭ preparis serion da vitpromenaj itineroj, ĉe kiuj okazis vingostumado kaj renkontiĝoj kun sommelieroj kaj vinproduktantoj. Post la pandemio, revenis ĉi-jare la alia konstanta elemento de la Vinrikolta Festo – la vinrikolta parado tra la stratoj de la urbo.
La unuaj dokumentitaj informoj pri la vitejoj de Zielona Góra devenas el 1314. La fino de la 15-a jarcento estis precipe favora por la tiea vitkultivado. Fine de la 18-a jarcento, Zielona Góra fieris pri 48 vitkulturistaj majstroj, kies vitejoj kovris la areon de proksimume 700 hektaroj. Aktuale, la vinkultivadtradicioj estas daŭrigitaj de malgrandaj familiaj vitejoj ĉirkaŭe de Zielona Góra. Dank’ al ili kaj la riĉa tradicio la Zielona Góra estas difinata kiel Vina Kastelo.

El la elsendo 25.09.2022. Legas Milada – 02’52”

 

Kolbe-Instituto pri la pola lingvo

Fine de aŭgusto en la pola parlamento (Sejmo) estis prezentita la registara leĝpropono pri instituto populariganta la polan lingvon. Instituto pri Evoluigo de la Pola Lingvo de Sankta Maksimiliano Maria Kolbe servos por popularigi la polan lingvon inter la pola malplimulto en la mondo kaj laŭpremise similos al tiaj mondkonataj institucioj kiel Cervantes-instituto aŭ Goethe-instituto.
El unu miliono da polaj loĝantoj en la usona Ĉikago nur 7 procentoj parolas la polan lingvon. Ofte temas pri homoj devenantaj el la polaj-italaj, polaj-francaj, polaj-germanaj aŭ polaj-usonaj familioj. Ili ŝatus lerni la polan lingvon, sed ne ekzistis ĝis nun necesaj tiucele kaj tiuskale financrimedoj. Sekve, Kolbe-Instituto ŝanĝos la situacion de la pola lingvo kaj ĝian uzon inter la pola kolonio, pola komunumo eksterlande.
Laŭ la projekto, la instituto inkluzivos la subtenon de la kultivado de pola tradicio kaj de la valoro de la pola lingvo kiel la gepatra lingvo. Ĝi celos la promociadon de la pola kiel la gepatra lingvo inter la pola kolonio kaj poloj loĝantaj eksterlande. Ĝia tasko estos la firmigado de kunlaboro inter la pola malplimulto kaj poloj loĝantaj elsterlande kun rilataj subjektoj funkciantaj en Pollando, aparte pri edukado kaj instruado. Ĝi subtentos iniciatojn, eduk- kaj sciencajn projektojn por profundigi la konon de la pola lingvo, popularigadi la polan lingvon kiel la fremdan. La sidejo de Kolbe-instituto estos Varsovio.

El la elsendo 25.09.2022. Legas Maciek – 01’46”

 

La Naviga Kanalo tra la Vistula Terlango funkcias

La 17-an de septembro estis oficiale inaŭgurita la Naviga Kanalo tra la Vistula Terlango. Dank’ al ĝi estis starigita rekta akvovojo inter Baltiko kaj la Vistula Golfo kaj estonte kun la haveno en Elbląg. Ĝi ebligas eviti Rusion kaj estas malpli longa je preskaŭ 100 kilometroj. Ĝis nun la navigado de polaj unuoj devis esti aprobita de Rusio pro la neceso navigi tra Piława-markolo. La evento planita por la 17-a de septembro en la 83-a datreveno de la sovetunia invado kontraŭ Pollandon en 1939 simbole signis finon de la rusa influo je la mastrumado kaj evoluo en la regiono.
Krom la politika kaj ekonomia signifo la nova akvovojo favoros turismon, ĉar povos navigi tra ĝi ankaŭ velŝipoj.

El la elsendo 25.09.2022. Legas Milada – 01’09”

La pola parlamento omaĝis la memoron de Elizabeta la 2-a

Lastmerkrede la pola Sejmo per aklamo proklamis rezolucion omaĝe al la forpasinta reĝino de Britio, Elizabeta la 2-a. Kiel oni substrekis ŝi estas signifa figuro por la renaskiĝinta, demokrata Pollando. En 1991 la Reĝino estis distingita per la Granda Kruco de la Meritordeno de la Pola Respubliko kaj en 1996 per la plej altranga pola distingo Ordeno de la Blanka Aglo. Estis memorigite, ke la 26-an de marto 1996 en sia parolado en la parlamento ŝi atentigis pri la signifo de la riatoj inter Pollando kaj Britio. Reference al la plurjarcenta historio de la reciprokaj rilatoj de ambaŭ ŝtatoj kaj nacioj Elizabeta la 2-a omaĝis la heroecon de la polaj soldatoj dum la 2-a mondmilito. En la pola-brita historio gravuriĝis ŝiaj vortoj unusignife subtenentaj la tiaman strebadon de Pollando al NATO kaj la strukturo de la Eŭropa Unio. Ŝi diris „Pollando bezonas Eŭropon, sed ankaŭ Eŭropo bezonas Pollandon”.
La Sejmo de Pola Respubliko substrekante la meritojn kaj atingaĵojn de Elizabata la 2-a, la Reĝino de la Unuiĝinta Reĝolano de Britio kaj Norda Irlando deklaris omaĝon al la memoro de Ŝia Reĝina Moŝto. La sepultajn solenaĵojn en Londono partoprenos la prezidento de Pollando, Andrzej Duda kun la edzino.

El la elsendo 15.09.2022. Legas  Barbara – 01’54”

Pollando kunlaboras kun Unicef

Pollando kunlaboros kun UNICEF koncerne garantion al la neplenkreskuloj de la libra aliro al justicorganoj. Ĉi-rilatan interkompreniĝon kun Infana Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj subskribis la pola justicministerio, Marcin Romanowski. La impulson al tiu paŝo donis milito en Ukrainio kaj amaskvanta nombro de enmigrantoj, kiu atingis Pollandon.
Kvankam Pollando de jarcentoj estas amika rifuĝejo por homoj de diversaj naciecoj kaj religioj ĝi mem en la pasinta jarcento fariĝis viktimo de du totalismoj.
Antaŭ pli ol 30 jaroj Pollando iniciatis la Konvencion de la Infanaj Rajtoj. Pollando daŭre entreprenas ĉi-rilatajn agadojn kaj planas envivigi pliajn reguliojn por protekti la plej junajn loĝantojn. I.a temas pri kontraŭperforta leĝo kaj projekto, kies celo estas justico pli amika al infanoj. De unu jaro funkcias kolektivo pretiganta la landan agadprogramon por kontraŭbatali la deliktojn kontraŭ la plej junaj personoj.

El la elsendo 15.09.2022. Legas Maciek – 01’08”

Tago por Antaŭmalhelpi Memmortigojn

La 10-an de septembro pasis Tago por Antaŭmalhelpi Memmortigojn. En sia raporto Monda Sanorganizo sciigis, ke ĉiujare eĉ 800 mil personoj mortas pro memmortigo, tio signifas memmortigan morton, kiu okazas ĉiun 40-an sekundon. Tiuj donitaĵoj estas des pli hororigaj, ĉar memortigo estas unu el la ĉefaj mortokaŭzoj inter dekkelkjaruloj. Memmortigo estas la tria mortokaŭzo en la aĝgrupo inter la 15-a kaj 44-a vivojaroj. En la monda memortiga statistiko avanas Srilanko, Gujano, Mongolio, Kazaĥio kaj Eburbordo. La 8-an kaj 9-an lokojn okupas Litovio kaj Belorusio, la 10-an Pollando.
Ĉiujare en Pollando eĉ 14 personoj ĉiutage alprenas la decidon pri memmortigo inter kiuj estas unu neplenkreskulo. Laŭ la donitaĵoj de pola polico en 2020 eĉ 5265 personoj mortis pro la memmortigo, do pli ol en stratakcidentoj. Plej multajn mortokazojn pro la memdecido oni notas inter 30-, 40-, 50- kaj 60-jaruloj, do inter personoj profesie aktivaj. Laŭ la lastaj policdonitaĵoj dum la unuaj kvin monatoj de 2022 estis notitaj pli ol 6 mil memortigaj provoj, kio signifas 9-procentan kreskon kompare al la sama periodo de la pasinta jaro. Preskaŭ 15 procentoj de memortigaj provoj koncernis 13-18-jarulojn, kio signifas kreskon eĉ 80-procentan.
La 10-a de septembro kiel la Monda Tago por Antaŭmalhelpi Memmortigojn ekzistas ekde 2003. Ĝia celo estas grandigi la socian konscion pri ĉi tiu fenomeno.

El la elsendo 15.09.2022. Legas Milada – 02’13”

Miljara historio de la polaj-hungaraj rilatoj

En la Pola Esplorinstituto kaj Muzeo en Budapeŝto ekde fino de junio funkcias la ekspozicio „Poloj – hungaroj. 1000 jaroj da historio”. Ĝi prezentas la plej gravajn veftojn el la historio de ambaŭ landoj, komencante de la komunaj sanktuloj kaj dinastiaj ligoj ĝis la nuntempo.
En ses ĉambroj estis kolektitaj dekoj da pentraĵoj kaj fotoj, filmkronikoj, kaj ankaŭ pluraj memoraĵoj kaj raportoj de rektaj atestantoj. La ekspozicio, preparita kunlabore kun la Pola Historia Muzeo, estis modernigita kaj kompletigita versio de la jam antaŭe funkcianta tie prezentaĵo. Aparte estis vastigita fragmento destinita al la heroo de ambaŭ nacioj, Józef Bem. Oni reliefigas krome la malmulte konatan epizodon, ligitan kun la komenco de la hungara presarto, kiu komenciĝis en Krakovo.
Serio de la dokumentaj filmoj, inkluzive de filmkronikoj rilatas al la Hungara Revolucio 1956. Akompanas ilin rememoroj de poloj, kiuj rapidis kun helpo al Budapeŝto. Dank’ al la Pola Instituto en Budapeŝto estas prezentita ankaŭ la historio de poloj en Hungario laŭ la ekzemplo de la pola komunumo en la vilaĝo Derenk. Derenk, situanta ĉe la limo kun Slovakio, iĝis pola setlejo en 1717. La posteuloj de la setliĝintoj loĝis tie ĝis 1943. Pro la planoj krei tie ĉasrezervejon poloj estis translokitaj, sed dank’ al sia pli ol 100-jara konstanta loĝado la lokaj poloj akiris en 1993 la statuson de nacia malplimulto.

El la elsendo 15.09.2022. Legas Maciek – 01’41”

 

Aktuala inflacio en Pollando

Laŭ ekspertoj de la Mediprotekta Banko, la apogeon de inflacio en Pollando oni notos en septembro kaj ĝi egalos al ĉirkaŭ 16,5 procentoj. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo fine de septembro la prezoj altiĝis komparante jaron post jaro je 16,1%. Temas pri la plej alta inflacio ekde marto 1997, kiam ĝi egalis 16,6%. En la daŭro de la jaro plej rapide kreskis la prezoj de energio, fueloj kaj manĝaĵoj. Povas esti, ke tiuj donitaĵoj devigos la Konsilion de Monpolitiko denove altigi la interezajn indicojn. Laŭ ekspertoj malpli ol 7-procenta inflacio estas atendata nur en decembro 2023.

El la elsendo 05.09.2022. Legas Maciek – 0′ 47″

EU GREEN kun la statuo de Eŭropa Universitato

Laŭ la decido de la Eŭropa Komisiono la internacia konsorcio EU GREEN, al kiu apartenas i.a. la Naturscienca Universitato en Vroclavo, ricevis la statuson de Eŭropa Universitato. EU GREEN estas la Eŭropa Reto de Universitatoj por Daŭripova Kresko, Inkluziva Edukado kaj Medio, en kiu krom la vroclava Naturscienca Universitato troviĝas Universidad de Extremadura el Hispanio kiel la konsorcia gvidanto troviĝas pliaj el Francio, Portugalio, Germanio, Italio, Svedio, Irlando kaj Rumanio. La reto de la Eŭropaj Universitatoj ebligas al studentoj diplomitiĝi kombinante studojn en pluraj uniaj landoj kaj tiel evoluigas inter ili internacian konkurencon. La unuaj konsorcioj (17) estis elektitaj en 2019. Jaron poste al la reto aliĝis 24 aliaj. En aŭgusto la Eŭropa Komisiono anoncis la rezultojn de la nunjara varbado. Al la reto de eŭropaj universitatoj aliĝis 13 polaj universitatoj. Inter ili la Naturscienca Vroclava Universitato el Vroclavo.

El la elsendo 05.09.2022. Legas Milada – 1′ 35″

Demografiaj problemoj de la mondo

La demografiaj problmeoj enzorgigas ne sole polajn aŭtoritatojn. Laŭ Steven Mosher, la prezidanto de la Populacia Esplorinstituto “la longdaŭra problemo de la homaro ne estas, ke estos tro da infanoj, sed tro malmultaj: tro malmultaj infanoj por plenigi lernejojn kaj universitatojn, tro malmultaj junuloj por nutri homojn, tro malmultaj paroj aĉetantaj domojn kaj duan aŭton.” Lian opinion citis Jack Bingham de Life Site News. Tiu scenaro povus signifi, ke estos tro malmultaj konsumantoj kaj produktantoj. Mosher antaŭvidas, ke la kolapso de eŭropaj merkatoj kaj “la ekonomia stagno de Japanio” vastiĝos tra la mondo, influante kaj Usonon kaj la ceteran mondon. Bingham, krom la opinio de Mosher, citas demografian analizon el la revuo The Lancet en 2020, kiu elmontras, ke la mondo spertos fortan malkreskon de la loĝantaro ene de kelkaj jardekoj. Dume la aŭtoroj de ĉi tiu analizo antaŭvidas, ke la homa populacio kreskos konstante ĝis 2064. Post kiam ĝi atingos ĉirkaŭ 9,73 miliardojn da homoj, ĝi komencos malkreski pro malalta fekundeco. Tio signifus, ke antaŭ ka jarcentfino la homaro malkreskos je pli ol miliardo da personoj.

El la elsendo 05.09.2022. Legas Milada – 1′ 48″

Katowice – Eŭropa Urbo de la Scienco 2024

Dum la konferenco EuroScience Open Forum 2022 en Leiden, Nederlando okazis en julio oficiala solenaĵo, dum kiu la pola urbo Katowice transprenis la titolon Eŭropa Urbo de la Scienco 2024.
La decido pri la atribuita titolo estis anoncita jam en decembro 2021, sed la oficiala aljuĝo de la titolo okazis nur nun dum la konferenco dediĉita al esplorado kaj novumado kun ŝlosila graveco por la estonteco de la mondo. La simbolan ŝlosilon al la Eŭropa Urbo de la Scienco transprenis la urbestro de Katowice emfazante, ke la titolo grandigos la engaĝiĝon de la loĝantoj kaj de la scienca komunumo favore al la solvado de lokaj problemoj kaj altigos la turisman atrakciecon de la urbo sur la internacia areno.
Katowice ricevis samtempe la rajton organizi la konferencon EuroScience Open Forum en 2024. ESOF Katowice 2024 estos unu el la plej prestiĝaj sciencaj kaj teknologiaj eventoj en la mondo, por kiu al la ĉefa urbo de Silezio venos la plej grandaj aŭtoritatuloj de la sciencista mondo. Katowice dum jaroj asociigata kun minejoj kaj ŝtalfabrikoj spertas transformiĝon, kaj scienco fariĝas kvazaŭ ĝia nova industria branĉo.
La titolo Eŭropa Urbo de la Scienco estas aljuĝita ekde 2004 ĉiun duan jaron de la Eŭropa Asocio Favre al Scienco kaj Teknologio. Antaŭe ricevis ĝin i.a. Barcelono, Dublino, Stokholmo kaj Leida. Katowice estas la unua urbo en Centra kaj Orienta Eŭropo kun ĉi tiu titolo.

El la elsendo 25.08.2022. Legas Maciek – 01’45”

La Jaro de Paweł Edmund Strzelecki

La pola sejmo proklamis, ke unu el la patronoj de 2023 estos Paweł Edmund Strzelecki la Jaro, elstara esploristo, mondvojaĝanto, malkovrinto kaj filantropo, la unua polo, kiu individue ĉirkaŭveturis la terglobon por la sciencaj celoj. En 1853, Strzelecki fariĝis membro de La Reĝa Societo de Londono kaj la Reĝa Geografia Societo. Lia laboro estis honorita per multaj britaj distingoj, kaj la reĝino Wiktoria aljuĝis al li la titolon de Kavaliro-Komandanto de la Ordeno de Sankta Mikaelo kaj Sankta Georgo, kaj la Universitato de Oksfordo donis al li honordoktorecon. En Aŭstralio lian nomon portas montaro, du montopintoj, lago, rivero kaj urbo. Nia redakcia felietono dediĉita al Paweł Edmund Strzelecki aperis en la elsendo en la 18-a de novembro 2016 kaj estas legebla ankaŭ aparte en la rubriko Felietonoj.

El la elsendo 16.08.2022. Legas Gabi – 1′ 06″

Sociaj kaj ekonomiaj efikoj de feria forpermeso

La analizoj de la Pola Ekonomia Instituto elmontras, ke dungitoj, kiuj kapablas distanciĝi disde siaj devoj dum la feria forpermeso, manifestas simptomojn de alitigita nivelo de feliĉo, kiu stato konserviĝas longdaŭre. Je dudek procentoj malkreskas ĉe ili la mortorisko. Krome la feria ripozo altigas ilian produktivecon. La Pola Ekonomia Instituto memorigis ĉeokaze, ke en la jaroj 2012-2018 la procento de poloj laborantoj uzantaj la forpemeson ripozcele kostante kreskis de 46 ĝis 60 procentoj. La pandemio de 2020 haltigis tiun evoluon, kiam ripozon eksterhejman partoprenis sole 39 procentoj de la enketitoj kaj la daŭro de la ripoztagaj forpemesoj egalis nur al 12,4 tagoj, kio estis indico la plej malalta ekde 2003. En la 2021 la nombro de statistikaj forpermesaj libertagoj de polaj laborantoj krekis je unu procento. Samjare nur 27 procentoj de dungitoj uzis pli ol 7-tagan feriadon, kio estis rezulto malpli bona ol en la jaroj 2014-2019. Samtempe laŭ donitaĵoj cititaj de la esploristoj de la Pola Ekonomia Instituto evidentiĝas, ke ju pli bone oni ripozas des pli tio estas avantaĝa por la dunganto. Ekzemple laŭ Boston Consulting Group laborantoj uzantaj ferian forpermeson estas ne sole pli produktivaj, sed ilia laboro postulas malpli da streĉo ol antaŭ la feriado. Laŭ E&Y, ĉiuj dek pliaj ripozhoroj altigas la produktivecon de laborantoj je 8 procentoj.

El la elsendo 16.08.2022. Legas Milada – 2′ 24″

Lernantoj rilate al la klimatŝanĝoj

D-rinoj Anna Guzy kaj Magdalena Ochwat el la Interbranĉa Esplorcentro pri Humanisma Edukado ĉe la Silezia Universitato en Katowice prilaboris studaĵon titolitan „Lernantoj rilate al la klimatŝanĝoj”. Ĝi baziĝis sur enketo, kiun partoprenis entute 2181 lernantoj inter la 10-a kaj la 19-a vivojaroj en la silezia vojevodio (la suda Pollando). La enketado okazis inter novembro kaj decembro 2021. Plej multaj respondoj venis de la 15-18-jaraĝaj enketitoj. La esploro celis ekscii pri la sintenoj de lernantoj rilate al la klimata krizo kaj pri iliaj ĉi-koncernaj konoj. Ili povis ankaŭ esprimi sin pri la kvalito kaj neceso de klimata edukado en lernejoj, inkluzive de polalingvaj lecionoj. Laŭ analizoj farataj de pluraj jaroj rezultas, ke la media konscio de lernantoj kreskas, kvankam ĝi ankoraŭ ne estas profunde enradikiĝinta. Laŭ la menciita esploro evidentiĝis, ke lernantoj havas malpli profundan klimatan konscion ol plenkreskuloj kaj ol testitaj en 2021 instruistoj de la pola lingvo. Por preskaŭ 70% de studentoj, klimataj ŝanĝoj estas grava problemo, dum 10% opinias ĝin negrava, kaj 20% ne havas firman opinion. Laŭ la esploristoj, tio sekvas el manko de sistema klimatrilata edukado en lernejoj, nesufiĉa media reflektiĝo en la socipolitika vivo, kaj eĉ spitaj (malakordaj) mesaĝoj pri la temo aperantaj jen kaj jen en la polaj amaskomunikiloj kaj en sociaj portaloj. La ekzamenitaj studentoj ĉerpis siajn konojn pri la klimato el diversaj fontoj – la ĉirkaŭanta medio, sociaj amaskomunikiloj, la interreto. Ili menciis ankaŭ la plej proksiman familion, ekologiajn organizaĵojn, muzikbandojn kaj kantistojn. La plimulto de la enketitaj lernantoj (82%) ne aktivis aldone favore al la klimata eduko. Tion faris nur 17% de la respondintoj. Samtempe laŭ la lernantoj la kleriga edukado pri klimato devas esti praktika, inluzivanta konkretajn agadojn sub la gvido de profesiuloj kapablaj logi al porekologia aktiviĝo. La esploro estis realigita kiel parto de la viŝegrada projekto “V4 Humanisma Eduko por Klimato. Diagnozoj – bonaj praktikoj – rekomendoj”.

El la elsendo 05.08.2022. Legas Milada – 03′ 39″

Uniaj laborrekorduloj

Laŭ la donitaĵoj de Eurostat la loĝantoj de Nederlando, Svedio kaj Danio laboras plej longe dum sia vivo. En Nederlando, la indico pri la daŭro de la profesia laboro estas la plej alta en la Unio kaj egalas al 42,5 jaroj. Aliflanke, italoj, grekoj kaj rumanoj profesie estas malplej aktivaj. Ilia averaĝa dumviva labordaŭro egalas al nur 31,3 jaroj. Laŭ pritakso de RTL Nieuws, la fakto, ke la nederlandanoj laboras plej longe inter ĉiuj eŭropanoj, ŝuldiĝas al la fakto, ke en Nederlando estas forigita frua pensiiĝo kaj plilongigita la emeritiĝo-aĝo. Pro tio, la dungado de homoj pli ol 60-jaraĝaj grandiĝis. Laŭ la Eŭropa Statistika Oficejo la mezuma labordaŭro en la Unio egalas al 36 jaroj, en Pollando ĝi egalas al 34,6 jaroj. Eurostat kiel indicon de labordaŭro konsideris takson de la jaroj, dum kiu persono aktuale 15-jaraĝa devus funkcii sur la labormerato dum sia tuta vivo kiel homo dungita aŭ senlabora.

El la elsendo 25.07.2022. Legas Maciek – 1′ 14″

Medicinaj studoj kunlabore kun alilandaj centroj en KUL

Aŭtune de la 2023-a jaro en la Katolika Universitato (KUL) de Johano Paŭlo la 2-a en Lublino (la orienta Pollando) startos kuracistaj studoj. Komence studos tie medicinon 60 personoj. La 6-an de majo KUL subskribis en Romo kunlaboran interkonsenton kun la Universitato “La Sapienza” kaj kun la Polikliniko Gemelli. KUL kaj “La Sapienza” deklaris interalie engaĝiĝon pri du projektoj. INOFLAM ĉirkaŭprenos laboratoriajn kaj klinikajn studojn pri tiaj degeneraj malsanoj, kiel fibrozo, kancero kaj kormalsanoj. ANDROMEDA koncentriĝos pri ekstrakto kaj identigo de naturaj antibiotikoj kaj kontraŭinflamaj medikamentoj, produktataj de unuĉelaj organismoj en la kondiĉoj de mikrogravito. Pli frue la Saninstituto ĉe KUL ligis proksiman kunlaboron kun la Medicina Kolegio de Viskonsino en Usono koncerne la studentan interŝanĝon kaj medicinajn esplorojn, ĉefe rilate onkologion. Krome, KUL kunlaboras kun la medicina fakultato de la hispana Universitato de Pamplona, ​​kiu estas unu el la plej bonaj privataj medicinistaj eŭropaj edukcentroj. Dank’ al kunlaboro kun la plej bonaj universitatoj de la mondo, medicinaj studentoj ĉe KUL povos akiri konojn baze de la plej novaj esploroj de la plej elstaraj specialistoj.

El la elsendo 25.07.2022. Legas Milada – 2′ 02″

Poloj emas rezigni pri la feriado

La feria periodo en Pollando estas piombrita de la galopanta inflacio, kiu en junio atingis la rekordon egalan al 15,6 procentoj, la plej altan indicon ekde 25 jaroj. Altiĝantaj prezoj en la lando estas ĉiam pli sentataj de ĉiuj konsumantoj, kaj laŭ oficialaj deklaroj de la polaj aŭtoritatoj la inflacia apogeo estas ankoraŭ antaŭ ni. Pli altaj vivtenkostoj kaj la timo pri pliaj prezokreskoj de elektro, gaso kaj fuelo signifas, ke multaj poloj ŝanĝas siajn somerajn ferioplanojn aŭ eĉ tute rezignas pri ili. Tio rezultas el la plej nova enketo de la esplorfirmao GfK farita kiel parto de la studo “Aktualaj Agordoj de la Konsumantoj”. GfK dungas pli ol 11.000 ekspertojn aktivantajn sur pli ol 100 merkatoj. En la lastaj du jaroj la turisman sektoron plagis la pademio, la milito en Ukrainio kaj nun furiozanta inflacio. Laŭ ekspertoj, ĉio ĉi tradukiĝas al decidoj redukti elspezojn, interalie, pasigante feriojn proksime de la hejmo aŭ entute ne forlasante ĝin. La konsumantojn enzorgigas ĉiutagaj vivtenkostoj, pli altaj devigaj pagoj por loĝejludado, energio, gaso kaj simile. Ili ankaŭ esprimias timojn pri la flugado pro la problemoj, kiujn spertas aviadtrafiko en Eŭropo.

El la elsendo 25.07.2022. Legas Maciek – 1′ 30″

Omaĝe al la viktimoj de Wołyń-krimo

Lastlunde en Pollando oni solenis la nacian omaĝtagon en la 79-a datreveno de la t.n. Wołyń-krimo efektivigita de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, la frakcio de Stepan Bandera, de la subalterna al ĝi Ukraina Ribela Armeo kaj ukraina loĝantaro. Laŭ pritaksoj en tiu eksterma plano, kiu konsisitis en la murdado kaj elpelado de poloj el iliaj domoj daŭranta ekde 1943 estis murditaj, plurfoje en ekstreme kruela maniero inter 100 kaj 150 mil personoj. La kuliminaj eventoj okazis la 11-an kaj la 12-an de julio, kiam la ukraina UPA en maniero kunordigita atakis polajn loĝantojn en ĉirkaŭ 150 loĝlokoj. Oni utiligis la fakton, ke 11-a de julio estis dimanĉo kaj multaj personoj direktiĝis al preĝejoj.
La omaĝeventoj okazis en la tuta lando. La varsoviajn solenaĵojn ĉe Wołyń-skvaro partoprenis prezidento Andrzej Duda kaj ĉefministro Mateusz Mazowiecki. Kiel diris la pola prezidento „La vero devas esti eldirita, tiu ĉi krimo estas fakto historia, nekontestebla. Tio estis homekstermado, kies celo estis etna elmurdo de poloj, purigo de la regiono de la pola malplimulto”. Reference al la omaĝtago viministro por la kulturo Jarosław Sellin akcentis, ke la reciproka dialogo devas baziĝi sur vero, kaj vero estas, ke okazis homekstermo sur la nacia fono. La 11-a de julio estis proklamita kiel la Nacia Memortago de la Viktimoj Wołyń-homekstermado fare de la pola parlamento en julio 2016.

El la elsendo 15.07.2022. Legas Barbara kaj Krystyna – 2′ 05″

La plej rapida unumotora jeto el Pollando

Kiel konfirmis testoj la pola aviadilo Flaris Lar1 estas la plej rapida unumotora jeto en la mondo. Laŭ ĝiaj kreintoj temas pri la plej ekonomia kaj la plej malgranda dispozicia unumotora jeta pasaĝeraviadilo formanta novan klason High Speed Presonal Jet (HPJ). Ĝia tasko estas rapide alilokiĝi al ajna direkto. La pola jeto kapablas transporti kvar personojn je la distanco de 2500 kilometroj en malpli ol tri kaj duona horoj. Alia atuto de ĉiu tiu plej rapida jeto en la mondo estas malalta foruzo de fuelo egala al 120 litroj po unu horo dum la flugrapideco de 470 kilometroj je unu horo. Flaris Lar1 la unuan fojon staris en aprilo 2019.

El la elsendo 15.07.2022. Legas Maciek – 0′ 55″

Helpoprogramo de Eŭropa Investa Banko

Eŭropa Investa Banko kreis helporogramon por la membroŝtatoj frontantaj la migran krizon ligitan kun la milito en Ukrainio. Ĝia valoro egalas al 4 miliardoj. Per la „Solidareca Fasko” la Banko respondis al la bezonoj de Pollando kaj aliaj landoj, kiuj akceptas rifuĝintojn el Ukrainio. Ĝia Estraro de Direktoroj jam aprobis 2 miliardojn da eŭroj el ĉi tiu fasko por Pollando kiel lando gastiganta rifuĝintojn de Ukrainio. Tiel, Varsovio estos la unua unia membroŝtato, kiu ricevos ĉi tiun subvencion. La akiritaj rimedoj ebligos rapidan financadon de medicina, eduka kaj socia infrastrukturoj same kiel aliajn elspezojn ligitajn al la akcepto kaj integriĝo de rifuĝintoj. La rimedoj trafos al Pollando kaj al ĝia Helpofonduso establita en marto nunjare pere de la Banko de la Landa Mastrumado. La ĉefaj adresatoj de la Helpa Fonduso estos publikaj subjektoj, t.e. centraj kaj lokaj administraciaj unuoj, kiujn ŝarĝis kaj ŝarĝas la tasko akcepti kaj integri rifuĝintojn kaj establi por tio taŭgan infrastrukturon.

El la elsendo 15.07.2022. Legas Milada – 1′ 40″

La pola kolektista monbileto la plej bona en la mondo

La pola monbileto „Lech Kaczyński. Valoras esti polo” kun la valoro de 20 zlotoj, prezentanta la pereintan en aviadilkatastrofo polan prezidenton Lech Kaczyński, estis rekonita kiel la plej bona kolektista monbileto de 2021. La premion atribuis Reconnaissance International, la tutmonda institucio okupiĝanta pri valuta, optika kaj cifereca sekureco de dokumentoj. Malgraŭ forta rivalado, la pola monbileto emisiita de la Nacia Pola Banko de Pollando gajnis inter dek du aliaj proponoj. La ĵurio de la konkurso reliefigis ĝiajn distingajn valorojn. “Sur la aversa flanko troviĝas la portreto de la prezidento de la Pola Respubliko prof. Lech Kaczyński, la bildoj de la Ordeno de la Blanka Aglo kaj de la Prezidenta Palaco en Varsovio. La reverso prezentas la konstruaĵon de la ĉefurba Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944, strikantojn en la Gdanska Ŝipfarejo, la surskribon „Solidareco” kaj bildon de la Pola Militrombejo en Katyń”. La distingita monbileto estas protektita per la plej modernaj sekurecrimedoj i.a. dukolora sekurecfadeno en la blanka kaj ruĝa metalecaj koloroj, reliefa ora etfolio, reliefa fono, plurkolora angulefekto, mikrogravurado kaj speciala rastrumero. High Security Printing EMEA estas ĉiujara konferenco, ĉi-jare okazinta en Tallino. Ĝi estas dediĉita i.a. al la plej novaj teknologioj kaj teknikoj en la produktado kaj eldonado de monbiletoj, elektronikaj pasportoj, identigiloj aŭ vizoj.

El la elsendo 05.07.2022. Legas Milada – 2′ 23″

La pola Bioelektra Group en la finalo de Energy Globe

La pola kompanio Bioelektra Group aŭtoras la venkan teknologion de alifarado de rubo, kiu estis rekonita kiel la plej interesa porekologia solvo en nia lando. Post la ricevo de la premio en la unua konkursetapo de Energy Globe ĝi avancis al la tutmonda finalo. Energy Globe estis establita fine de la 90-aj jaroj fare de la aŭstra inĝeniero kaj ekologia aktivulo Wolfgang Neumann. Laŭreatoj estas elektataj duetape dum la landa kaj sekve monda rivalado. En la finalo de la konkurso, premioj estos aljuĝitaj en ses kategorioj: Akvo, Aero, Tero, Fajro, Juneco kaj Ekologiaj Plastoj. La pola kompanio reprezentos nian landon en la kategorio Tero. La pola projekto de alifarado de forfalaĵoj baziĝas sur la teknologio konsistanta en termika traktado de rubo, dum kiu oni aplikas vaporon sub alta aerpremo. Speciala procezo nomata RotoSTERIL ebligas transformi biodiserigeblajn rubojn en konstrumaterialojn. Simila teknologio de Bioelektra Group estas de jaroj uzata en la urba establo por alifarado de la komunumaj forfalaĵoj en la loko Różanki. La pola projekto krom protekti la medion estas ankaŭ eksterordinare ekonomia. Dank’ al la konkurso ĝi havas ŝancon aperi ankaŭ alikoke en la mondo.

El la elsendo 05.07.2022. Legas Milada – 02′ 08″

Ĉiam pli multaj pakaĵaŭtomatoj

La reto de maŝinoj por liverado de pakaĵoj en Pollando grandiĝas fulmrapide. En la lasta jaro oni notis 45-procentan kreskon. La pakaĵliverajn aŭtomatojn povas utiligi jam preskaŭ 17 milionoj da poloj, el kiuj eĉ 46 procentojn ĝis la plej proksima pakaĵaŭtomato dividas la 350-metra distanco. La pakaĵaŭtomata reto ĉirkaŭprenas ĉiam pli da urboj, ĉiam pli da malgradaj loĝlokoj kaj eĉ vilaĝoj. En Pollando funkcias jam pli ol 21 mil pakaĵaŭtomatoj kaj oni prognozas ilian dinamikan plukreskon. Ili aperas ne nur sub la marko de InPost, sed ankaŭ de aliaj firmaoj. La jarkomenco estis tre dinamika kaj evoluiga por InPost en la monda skalo. La enspezoj de la firmao en la unua jarkvarono de 2022 kreskis je 94 procentoj kaj ĝi priservis 164 milionojn da pakaĵoj. Tiuperiode sur la pola merkato InPost notis 16-procentan kreskon.

El la elsendo 05.07.2022. Legas Maciek – 01′ 09″

Ukraina24 emisios el Pollando

Laŭ la informoj de „Rzeczpospolita” la plej granda informkanalo de la orienta najbaro de Pollando Ukraina24 instaliĝos en Pollando. La stacio peranta informojn dum la tuta diurno (tag-nokto) jam de kelkaj semajnoj estas spektebla en Pollando. Nun ĝi tranlokos al Pollando sian bazon. En Varsovio funkcios ĝia studio produktanta programojn realigatajn laŭ la ukraina licenco, kiuj estos transsendataj al Ukraimo kaj tie emisiataj. Kiel informis “Rzeczpospolita” la laboroj estas progresintaj. Ukrainaj ĵurnalistoj estados en Pollando ne kiel rifuĝintoj, sed kiel eksterlandaj laborantoj havantaj permeson por laboro ligita kun portempa estado. La programoj de Ukraina24 estos produktataj en la lingvoj ukraina kaj angla, ne estas ekskludita la produktado en la pola lingvo. Dume ne estas sciate, ĉu la stacio funkcion sub la aktuala nomo.

El la elsendo 25.06.2022. Legas Maciek – 01’02”

Fotovolatikaj aranĝaĵoj en polaj domoj

Nunjare la nombro de la hejmaj mastrumejoj en Pollando utiligantaj la elektran energion el la propraj fotovoltaikaj mikroinstalaĵoj superos unu milionon. Sur la merkato dominas instalaĵoj por unuflamiliaj domoj. Laŭ pritaksoj jam ĉiu sepa domo havas propran fotovoltaikan aranĝajon. La teknikajn parametrojn por konstrui propran ĉedoman „sunradian elektrejon” havas la duono de la polaj domoj.
La fotovoltaiko de kelkaj jaroj estas la plej rapide kreskanta segmento sur la pola merkato de renovigebla energio. Laŭ la donitaĵoj de la Energimerkata Agentejo fine de la nunjara januaro la povo de ĉiuj polaj fotovoltaikaj mikroinstalaĵoj egalis al 6123 MW. Nur dum unu jaro aldoniĝis 400 mil produktantoj/konsumantoj de la energio el la sunpaneloj kaj entute temis pri 876 mil t.n. prosumentoj, tio estas subjektoj produktantaj kaj konsumantaj energion el la propraj fotovoltaikaj instalaĵoj.

El la elsendo 25.06.2022. Legas Milada – 01’31”

Poloj pri trankvila emeritiĝo

La Ĉefa Statistika Oficejo prognozas, ke ĝis la 2050-a jaro 40 procentoj de poloj havos 60 aŭ eĉ pli da jaroj. La aktuala emerita aĝo ebligas jam al la 60-jaraĝaj virinoj kaj 65-jaraĝaj viroj fini la profesian karieron. Tamen eĉ 49 procentoj antaŭvidas, ke necesos labori post la atingo de la emerita aĝo. La baza argumento por la postemerita laboro de poloj estas esperoj ligitaj kun multe pli altaj emerituroj. Tamen preskaŭ samtiom da poloj, alivorte 48 procentoj, ne volas labori pli longe ol antaŭvidas tion la koncerna leĝo, eĉ se laboro konformus al ilia forto kaj sanstato. Tiu donitaĵoj baziĝas sur esploroj de Personnel Servis „Barometro de la Pola Labormerkato”.
Samtempe la firmoj certigas, ke ili volonte dungos laborantojn el la generacio 50+. Malgraŭ la fakto, ke tion deklaras 65 procentoj de la merkatistoj en la duono de la enketitaj firmoj personoj el la grupo 50+ konsistigas malpli ol unu kvinonon de ĉiuj laborantoj.

El la elsendo 25.06.2022. Legas Maciek – 01’14”

Ukrainio kaj Moldavio kun la statuso de la uniaj kandidatoj

La Eŭropa Konisilio atribuis al Ukrainio kaj Moldavio la statuson de kandidatoj al la Eŭropa Unio. Ne ĉiuj verdire reagis entuziasme. Gvidantoj de iuj balkanaj ŝtatoj esprimis sian elreviĝon tiukuntekste, kiel landoj, kiuj jam de dek kelkaj jaroj kiel kandidatoj atendas aliĝon al la Unio. La Norda Makedonio ricevis la statuson de la kandidato antaŭ 17 jaroj, Albanio kaj Serbio havas ĝin de 13 jaroj kaj Montenegro de 12 jaroj. Koncerne Kartvelion la uniaj gvidantoj agnoskis ĝiajn aspirojn al la membriĝo, sed decidis ke la statuson de la kandidato ĝi ricevos nur post kiam ĝi solvos la t.n. „prioritatajn aferojn”.

El la elsendo 25.06.2022. Legas Barbara – 00’55”

UNHCR-raporto pro la skalo de la monda migrado

Laŭ la donitaĵoj de la Agentejo por Rifuĝintoj de la Unuiĝintaj Nacioj – UNHCR la nombro de personoj forlasintaj siajn landojn kreskis en la fino de 2021 ĝis 90 milionoj. Tio estas la rezulto de novaj perfortoagoj kaj daŭrantaj konfliktoj en tiaj landoj kiel Etiopio, Burkina Faso, Birmo, Niĝerio, Afganlando kaj Demokratia Respubliko Kongo. Krome en la nuna jaro pro la rusa atako kontraŭ Ukrainion 8 milionoj da personoj ŝanĝis sian lokon interne de la lando kaj 6 milionoj forlasis ĝin.
La estro de UNHCR esprimis rekonon pro la internacia helpo al rifuĝintoj, kvankam temas sole pri mildigo de iliaj vivproblemoj. Tamen por renversigi la kreskotendencon estas necesa paco kaj stabileco, por ke la senkulpaj homoj ne devu elekti inter minaco en la propra lando kaj danĝera fuĝo kaj elmigro. La nombro 100 milionoj koncernas same rifuĝintojn kiel azilpetintojn kaj homojn, kiujn al la forlaso de la propra lando devigis internaj konfliktoj.
La jaran raporton pri la globskalaj migrotendecoj la agentejo prezentos la 16-an de junio.
Ankaŭ UEA direktis specialan mesaĝon, ligitan kun la monda tago de rifuĝintoj sendinte ĝin al la Unuiĝintaj Nacioj. Plenan tekston enhavas la Gazetara Komuniko el la 6-a de junio nunjare. Ni legas en ĝi i.a.: „Universala Esperanto-Asocio, kiel tutmonda neregistara organizo, memorigas, ke sekureco estas fundamenta homa rajto, kaj ke rifuĝintoj estas inter la plej vundeblaj homoj tiurilate”. […] Kiel parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, membroj de UEA estas aparte konsciaj pri esencaj lingvaj rajtoj. Lingva subteno gravas, se oni volas trakti rifuĝintojn juste kaj digne. Rifuĝintoj bezonas aliri informojn en lingvoj, kiujn ili komprenas. Ili ankaŭ bezonas helpon pri lingvoj kaj ĉiutaga vivo. Krom instrui, necesas klerigi ilin pri ŝtataj funkciuloj, sekurecaj fortoj kaj helpantoj de neregistaraj organizoj. Precipe aŭskulti la voĉojn de rifuĝintoj pere de ties lingvoj. Iliaj infanoj rajtas al plenaj edukaj servoj, en lingvoj kiujn ili komprenas.

El la elsendo 15.06.2022. Legas Maciek, Krystyna, Milada – 02’47”

Poloj daŭre por la pola valuto

Laŭ la plej plej novaj esploroj de Social Changes, laŭ la komisio de la portalo wPolityce.pl, malgraŭ la malpliboniĝanta ekonomia konjunkturo en Eŭropo kaj en la mondo poloj daŭre deklaras sin por konservo de la pola nacia valuto. Ilia nombro makreskis je 3 procentoj kaj aktuale egalas al 56 procentoj de la ekzamenitoj. Je tri procentoj kreskis la elcento de personoj, kiuj ne deklaras sian opinion ĉi-rilate. Kontraŭ la akcepto de eŭro estas unuavice la balotintoj de Unuiĝinta Dekstrularo. Aktuale temas pri eĉ 81 procentoj, dum antaŭe temis pri 78 procentoj.
Inter la balotintoj de la opozicia Civitana Koalicio la subteno por eŭro kreskis je 17 procentoj. Oni konkludas, ke kun la apero de malpli stabila situacio pro la milito en Ukrainio, la opoziciaj balotintoj serĉas stabilecon pere de rezigno pri memstara valutpolitiko. Laŭ iuj ekspertoj tio estas erarvojo, ĉar eŭro ne protektas kontraŭ la inflacio, aliflanke la unia valuto senigas la ŝtatojn je necesaj instrumentoj por reagi je aperantaj defioj. Eŭro samtempe malfaciligas rapidan evoluon, aparte al la landoj, kiuj volas egalpaŝi kun la unia avanularo.

El la elsendo 15.06.2022. Legas Milada – 01’55”

Pollando daŭre ekster la eŭrosfero

La pola vicĉefministro kaj ministro pri agrikulturo Henryk Kowalczyk deklaris, ke Pollando dume ne konsideras eniron de la eŭrosfero. Tiu deklaro aperis, post la merkreda raporto de la Eŭropa Komisiono anoncinta, ke Kroatio plenumis jam la kondiĉojn por la enkonduko de eŭro kiel valuto ekde la 1-a de januaro 2023.
Ministro Kowalczyk konfirmis, ke aliĝante al la Eŭropa Unio Pollando devontiĝis akcepti en nedifinita estonteco la komunan valuton. Liaopinie tio povos okazi nur kiam niaj mastrumadoj estos kompareblaj kun aliaj mastrumadoj ene de la Unio. Tio ankoraŭ ne okazis. Plie, la inflaciindico PPI en la eŭrosfero altiĝis en aprilo je 37,2% kompare al la pasinta jaro. La pola ministro memorigis, ke la akcepto de la komuna valuto antaŭe forte tuŝis tiajn landojn kiel Grekio, kiuj spertis tiuokaze tre gravan ekonomian krizon. Konsiderante ĉion ĉi Pollando dume povas gvidi respondecan fiskan politikon, same kiel la respondecan pruntpolitikon disponante pri la propra valuto. Ĉi tio ne kreas minacon de ŝtata nepagipoveco, kiam la forto de la enspezrimedoj ne estas komparebla. Tial aktuale ne ekzistas plano, ke Pollando akceptu komunan valuton, kvankam eble ne temas pri perspektivo malproksima.

El la elsendo el la 15.06.2022. Legas Maciek – 01’21”

La pola kverko elektita kiel la Eŭropa Arbo 2022

Tigfrukta Kverko „Dunin” difinita kiel la Gardanto de Białowieża-Arbarego (la nord-orienta Pollando) akiris la titolon de la Eŭropa Arbo de la Jaro. En la interreta plebiscito ĝi akiris plejmuton de la voĉoj, pli ol 180 mil.
Dunin havas 400 jarojn kaj de jardekoj estas ĉirkaŭita per aparta respekto kaj admiro flanke de la loka loĝantaro kaj de la turistoj, vizitantaj ĉi tiun parton de Pollando, difinatan ofte >La Eŭropa Lando de Bizonoj<. Dunin ravas en ĉiuj jarsezonoj, ofte inspirante diversajn artistojn.
Dum la februara reta voĉdonado por la Eŭropa Arbo de la Jaro 2022 la 2-an lokon akiris kverko el la loko Conxo en Hispanio, la 3-an lokon la tigfrukta kverko el Vale do Pereiro en Portugalio. La nunjaran plebisciton partoprenis arboj el la tuta Eŭropo i.a. el Hungario, Italio, Belgio, kiuj pli frue venkis en la landaj plebiscitoj. La ĉefa premiso de la konkurso estas malkovrado de la plej interesaj arboj en Eŭropo kaj ligita kun tio popularigado de iliaj kreskoregionoj.
Dunin estas la dua arbo el Pollando akirinta la titolon Eŭropa Arbo de la Jaro. En la 2017-a jaro tiun fieridan titolon akiris kverko Józef el la loko Wiśniowa en la apudkarpatia vojevodio.

El la elsendo 05.06.2022. Legas Maciek – 01’27”

 

Polaj altlernejoj en prestiĝa rangolisto

Polaj altlernejoj notis signifan avanacon en la prestiĝa rangolisto QS World University Ranking by Subject. Je ses kreskis la nombro de polaj altlernejoj kalkulitaj al la plej bonaj en la mondo en koncerna branĉo. Entute temas pri 23 polaj altlernejoj.
La rangolisto estas prilaborata ĉiujare por helpi al estontaj studentoj konatiĝi kun la gvidaj universitatoj rilate konkretan studbranĉon. Oni konsideris i.a. la altlernejan prestiĝon, ĝian prestiĝon inter la labordonanoj, oftecon de citaĵoj de sciencesploroj kaj tiel nomatan Hirsch-indekson. La Varsovia Universitato notis plej grandan sukceson inter la polaj altlernejoj, ĉar ĝi estis menciita koncerne 22 studbranĉojn. Tiu bona pozicio de la polaj altlernejoj ligiĝas i.a. kun la altigado de ilia kvalito dank’ al la kunlaboro en la reto de la uniaj universitatoj, kio ebligas komunajn sciencesplorojn kaj komunan edukadon de studentoj.

El la elsendo 05.06.2022. Legas Milada – 01’28”

Polaj elektraj hejmuzaj akcesoraĵoj

En 2021 Pollando konservis la lokon de la eŭropa avanulo, se temas pri la produktado de la elektraj hejmuzaj akcesoraĵoj. Ĝi antaŭis Germanion kaj avanacis al la 2-a loko, post Ĉinio, inter la globskalaj eksportantoj.
En 2021 la polaj firmaoj liveris al eksterlandaj klientoj 26 milionojn da ekzempleroj da granddimensiaj elektraj akcesoraĵoj de la hejma uzo kun la valoro de 5,3 miliardoj da eŭroj. Tio signifas, ke 96 procentoj de la polaj akcesoraĵoj estis eksportitaj. Pasintjare la polaj firmaoj produktis 27 milionojn 200 mil ekzemplerojn de la grandaj hejmuzaj akcesoraĵoj, kio ekvivalentis al 39 procentoj de la unia produktado. Temis pri lavmaŝinoj kaj vestaĵaj sekigaj maŝinoj, manĝilarlaviloj, forneloj, bakiloj kaj fornelaj platoj, fridujoj.
La plej grandaj kliento de la polaj produktoj estis Germanio, kiu aĉetis la aranĝaĵojn kun la valoro de 1,4 miliardoj da eŭroj, kio egalis al 26,3 procentoj de la pola rilata eksporto. Grandaj klientoj de Pollando estis krome Francio, Britito kaj Italio. Kune kun Germanio ili formis pli ol la duonon de la klientoj de la polaj grandaj elektraj hejmuzaj akcesoraĵoj. Sur pliaj lokoj troviĝis Svedio, Hispanio kaj Rusio.

El la elsendo 05.06.2022. Legas Maciek – 01’33”

Pola nutraĵeksporto 2021

Je 9 procentoj kreskis en la 2021-a jaro la pola eksporto de la agrikulturaj-konsumaj produktoj kompare al 2020. Entute la valoro de la pola ĉi-branĉa eksporto egalis al 37, 4 miliardoj da eŭroj. En ĉi tiu sumo 27,1 miliardoj da eŭroj venis pro la eksporto al la uniaj merkatoj, kio signifis kreskon 11-procentan kompare al 2020. Plej grandaj klientoj de la polaj varoj estis Germanio, Nederlando, Francio, Italio kaj Ĉeĥio. Inter la eksteruniaj klientoj trviĝis laŭ la grandeco Britio, Ukrainio, Rusio, Usono, Saŭda Arabio kaj Alĝerio. En la eksportostrukturo dominis viando, ĉefe kortbirda,  kaj viandaj alifaraĵoj, grengrajno kaj ĝiaj alifaraĵoj, tabako kaj ties alifaraĵoj, sukero kaj sukeraĵista galanterio, fiŝoj kaj fiŝalifaraĵoj. La enspezoj pro la eksporto de la laktaj prodktoj konpare al 2020 kreskis je 13 procentoj.

El la elsendo 25.05.2022. Legas Milada – 01’30”

LOT kun restarigitaj kaj novaj flugkonektoj

Antaŭ 50 jaroj en majo 1972 la pola flugkompanio LOT funkciigis la rektan flugkonekton al Ĉikago en Usono. Apud pli frua konekto al Toronto en Kanado temis pri unu el la unuaj flugkonektoj el Pollando al la Norda Ameriko. Aktuale LOT realigas flugkonektojn krom al Ĉikago ankaŭ  al Novjorko, Miami kaj Los Angelos.  Ekde la somera sezono la transatlantikaj konektoj de la pola flugkompanio revenas al la stato de antaŭ la pandemiaj limigoj. La polaj aviadiloj  realigos  semajne 14 flugojn inter Pollando kaj Ĉikago dum vintre okazos unu flugo ĉiutage. LOT planas priservi en 2022 laŭ ĉi tiu itinero 250 mil pasaĝerojn. Dum la somera sezono 10 aviadiloj startos el Varsovio kaj 4 el Krakovo. La flugoj el Krakovo konsideras la bezonojn de la usona pola kolonio vizitanta la hejmlandon.   La flugkompanio funiciigas novajn flugkonektojn el Varsovio al Kairo en Egiptio kaj al Priŝtina en Kosovo. La unuaj flugoj okazos la 31-an de majo, respektive la 6-an de junio. La flugoj al Kairo estos realigataj 5 fojojn semajne – lunde, merkrede, ĵaude, sabate kaj dimanĉee. Tiuj al Priŝtina okazos kvar fojojn semajne en lundoj, merkredoj, ĵaŭdoj kaj sabatoj. Krome fine de majo komencos funkcii rektaj flugkonektoj al Bombajo en la Hinda Unio, Sarajevo en Bosnio kaj Hercegovino, kaj Baku en Azerbajĝano. Pro la milito en Ukrainio LOT ĉesigis flugojn al Rusio, Belorusio kaj Ukrainio.  En pli  ol 69 procentoj la akciulo de LOT estas la pola fisko, en 30,7 procentoj Pola Aviada Grupo.

El la elsendo 25.05.2022. Legas Maciek kaj Milada – 02’08”

 

ARC Rynek i Opinia pri ukrainaj rifuĝintoj

Ekde la rusa invado kontraŭ Ukrainion la polan limon transpaŝis 3 milionoj 570 mil personoj el ĉi tiu lando. Laŭ la donitaĵoj de la esplorlaborejo ARC Rynek i Opinia  (merkato kaj opinio) 58 procentoj de ili intencas resti en Pollando ĝis la militfino.  27 procentoj planas resti en Pollando ankaŭ post la fino de la milito. 71 procentoj de estadantaj en Pollando ukrainaj rifuĝintoj devenas el regionoj rekte spertantaj la rusan militistan atakon. 54 procentoj intencas entrepreni laboron en Pollado kaj 57 intencas havi en Pollando bankan konton. Jam preskaŭ 160 mil rifuĝintoj estis enlaborigitaj plej ofte en varstaplejoj, gastronomio, hotela branĉo.

El la elsendo  25.05.2022. Legas Krystyna 01′ 03”

 

UNICEF pri tragika sorto de siriaj infanoj

Lastdimanĉe, la 8-an de majo reprezentantoj de UNICEF atentigis, ke pli ol 6 kaj duona milionoj da infanoj en Sirio bezonas helpon. Tio estas la plej granda nombro notita ekde la komenco de konflikto en ĉi tiu lando en 2011. Oni atentigis pri la fakto, ke milionoj da infanoj en ĉi tiu lando kaj en najbaraj landoj vivas en timo kaj malcerteco. UNICEF esprimis maltrankvilon, ke la milito en Ukraino forturnis la atenton kaj malgrandigis la fondusojn por la helpo al ĉi tiu araba lando. En la nuna jaro oni ricevis malpli ol la duonon de planitaj rimedoj. Kiel informis en marto reprezentantoj de la Siria Observejo de la Homaj Rajtoj – SOHR ekde la eksplodo de popola ribelo kontraŭ la registaro de Baszszar al-Asad en 2011 en Sirio pereis preskaŭ 610 mil personoj, inkluzive de 161 mil civiluloj, inter kiuj estis 25 mil infanoj.

El la elsendo 15.05.2022. Legas Milada – 01’25”

 

Ukrainoj povas studi la polan en Universitato de Lodzo

La Universitato de Lodzo (la centra Pollando) funkciigas novan studdirekton por rifuĝantoj el Ukrainio en sia Filologia Fakultato. Temas pri studoj pri la pola lingvo kombinitaj kun la angla.  Post la varbkampanjo, jam en majo oni decidis ilin inaŭguri. Temas pri la studoj de la 1-a grado ebligantaj al studentoj ne konantaj la polan lingvon aŭ konantaj ĝin en limigita grado, sed interesiĝantaj pri la pola lingvo kaj kulturo, dezirantaj vastigi siajn konojn pri Pollano –  alpropriogon de la pola kaj angla lingvoj sur minimume B2-nivelo.  Dum ses semestroj studentoj profundigas siajn sciojn pri instruado de la pola lingvo kiel la fremda kaj pri la pola lingvo en turismo kaj merkatagado. Finstudontoj havos ŝancon trovi laboron en lingvolernejoj, kulturinstitucioj, tradukoficejoj, amaskomunikiloj, eldonejoj, vojaĝoficejoj, diolomatiaj centroj kaj pliaj aliaj lokoj, en kiuj diversŝtupe okazas komunikado en la lingvoj pola kaj angla.

El la elsendo 15.05.2022. Legas Maciek – 01’11”

Ukrainoj dankeme pro i.a. pola helpo al ilia lando

Laŭ informoj de la pola limgardistaro la limon al Pollando ĝis vendredo transpaŝis pli ol 3 milionoj 300 mil ukrainanoj, temas ĉefe pri virinoj kaj infanoj.   La edzino de la ukraina prezidento Ołena Zełenska komenatnte tiun helpon dankis pro ĝi skribante i.a. „Tion kion vi faras por ni estas pli ol helpo”. Ŝi atentigis, ke PL akceptis centojn da ukrainaj infanojn kun onkologiaj problemoj.  Lastĵaŭde la ukraina ministro por la eksterlandaj aferoj Dymytro Kuleba difinis Germanion la gvidanto se temas pri subteno de Ukrainio per armllivero kaj envivigado de sankcioj kontraŭ Rusion. Li parolis pri la pionira rolo de Germanio en la germana televido ARD.

El la elsendo 15.05.2022. Legis Barbara – 0′ 57”

 

Riĉaj sukcenprovizoj en la orienta Pollando

Kiel skribis „Puls Biznesu” ne la marborda regiono, sed la orienta Pollando evidentiĝas esti la plej riĉa regiono por akirado de sukceno en Pollando. Laŭ informoj de la Ŝtata Geologia Instituto la plej novaj donitaĵoj el 2019 pri la tiel nomataj „bilancaj geoologiaj provizoj” de sukceno en la regiono de Lublin estas 25-oble pli grandaj ol en la pomeria vojevodio kaj egalas al preskaŭ 1,5 mil tunoj. La tieaj sukcentavoloj troviĝas ankaŭ en malpli granda profundo ol en la nordo de la lando. Tiu abundo logas ne mezajn sukcenplukantojn, sed seriozajn firmaojn. La unua estas Stellarium ekspluatanta la lublinajn sukcentavolojn laŭ la industria skalo. Ĝi estas aktuale la unusola en Pollando kaj en la Eŭropa Unio firmao gvidanta la akiradon de sukceno laŭ la industria skalo.

El la elsendo 05.05.2022. Legis Milada – 01′ 19”

Pollando por ukrainaj rifuĝintoj – 05.05.2022

Ĝis la komencaj tagoj de majo la Landa Fiska Administracio priservis pli ol 15 mil konvojojn kun humaneca helpo al Ukrainio. Samtempe ĝiaj funkciuloj priservis pli ol 3 milionojn da rifuĝintoj, 200 mil personaŭtormobilojn, 15 mil busuojn. Ĉe la pola-ukraina limo laboras 1400 doganfiskaj funkciuloj konantaj la ukrainan kaj anglan lingvojn, laborante tutdiurne dum 7 tagoj de la semajno. Laŭ raporto de Centro pri Analizoj kaj Esploroj de la Unio de la Polaj Metropoloj la loĝantaro de Pollando kreskis. Grandiĝis populacioj de unuopaj polaj urboj. Ekzemplodone la populacio de la urbo Rzeszów grandiĝis je 53 procentoj, de Varsovio je 15 procentoj. Jam antaŭ la milito en Pollando troviĝis pli ol 1 miliono 500 mil ukrainoj ne kalkulante infanojn ĝis la 15-a vivojaro.
Laŭ la informoj de la pola vicministro por la internaj aferoj kaj administracio Paweł Szefernaker jam pli ol unu miliono da ukrainaj rifuĝintoj ricevis la identigan numeron PESEL. Ĝi enhavas i.a. la naskiĝdaton, informon pri sekso de persono al kiu ĝi apartenas. Preskaŭ 48-procente ricevis ĝin infanoj kaj junuloj ĝis la 18-a vivojaro, preskaŭ 45 procentoj virinoj en la aĝo inter la 18-a kaj 65-a vivojaroj. Virinoj kaj viroj post la 65-a vivojaro formas 3,4-procentan grupon.
En Pollando daŭras la abiturientaj ekzamenoj. La deziron subiĝi al la pola abiturienta ekzameno deklaris 47 ukrainoj. Decida plimulto – dek kelkaj mil – partoprenos la abiturientan ekzamenon, por kiu Pollando certigas organizan helpon.

El la elsendo 05.05.2022. Legis Barbara kaj Maciek – 02’12”

Okaze de la 3-Maja Festo

En la kunteksto de la pasinta la 3-an de Majo Nacia Festo omaĝanta la proklamon de la 3-maja Konstitucio en la Reĝa Kastelo en Varsovio daŭras porokaza ekspozicio „Stanisław Małachowski. Heroo. Mito. Simbolo”. Ĝi memorigas la silueton de tiu elstara politikisto kaj lian rolon dum la debatoj de la 4-jara Sejmo kaj la proklamo de la fama Konsitucio, la unua en Eŭropo. Lian kontraŭstaron kontraŭ la perfidula Targowica-komploto el la 27-a de aprilo 1792, kiu laŭ la instigoj kaj patroneco de la rusa carino Katarina celis kontraŭ la reformoj de la 4-jara Sejmo kaj la Konstitucio.
La ekspozicio ne sole omaĝas marŝalon Małachowski kiel unu el la plej gravaj ŝtatviroj de sia epoko, kreskinta al la rolo de patriota simbolo. Ĝi ankaŭ bildigas la aperon en Pollando de la estetikaj tendencoj propraj al klasikismo.

El la elsendo 05.05.2022. Legis Milada – 01’19”

Pola Pavilono en Expo 2022 Dubai distingita

La 31-an de marto 2022 oficiale finiĝis Expo 2020 Dubai. La Pola Pavilono estis distingita per arĝenta medalo pro la aranĝo de internoj en la kategorio de mezgrandaj pavilonoj. La premion atribuis Oficejo de la Mondaj Ekspozicioj, interregistara organizo respondeca pro ilia organizado. La premioj havas longan tradicion, kiu radikas en 1851, kiam okazis la unua Monda Ekspozicio.

La laŭreatoj en unuopaj kategorioj – arkitekturo kaj panoramo, aranĝo de internoj kaj interpreto de la temo estis deklaritaj dum la solenaĵo „BIE Day Awards Ceremony”. La interna aranĝo de la pola pavilono observis la devizon „Pollando, kreiveco inspirita de la naturo”. Dominis en ĝi natura ligno kaj blanka mobila instalaĵo  impresanta kiel flugantaj birdoj. Ĝia kroma atrakciaĵo estis la arta instalaĵo „La pola tablo” el 120 lignaj moduloj kaj  specialaj elementoj el kupro, aluminio, vitro kaj ceramiko, ĉe kiu povis renkontiĝi la gastoj de la pavilono. En la daŭro de Expo 2020 Dubai la polan pavilonon vizitis preskaŭ unu kaj duona milionoj da personoj. Preskaŭ 200 polaj firmaoj prezentis siajn novumajn kaj teknologie evoluintajn produktojn.

El la elsendo 25.04.2022. Legas Pamela – 1’30”

Jubileo de la polaj-azerbajĝanaj rilatoj

Nunjare pasas la 550-a datreveno de la historiaj rilatoj inter Azerbajĝano kaj Pollando. Komencis ilin en 1472 la reganto de la lando Uzun Hasan direktinte leteron al la reĝo de Pollando, Kazimiro Jagelonido pri komunaj agadoj kontraŭ la otomana dinastio. Tiuj kontaktoj daŭris ĝis 1477. Ambaŭ landoj ligis la diplomatiajn rilatojn en 1992, kelkajn tagojn post la malkomponiĝo de Sovetunio.
Okaze de la 550-jariĝo de ambaŭlandaj rilatoj en la Malnova Oranĝerio de la Reĝa Łazienki-Parko funkcias fotoekspozicio „Perloj de la pola heredaĵo en Azerbajĝano”. Ĝi omaĝas la kontribuon de poloj vivantaj kaj kreantaj en Azerbajĝano fine de la 19-a jarcento. Temas pri polaj arkitektoj, kiuj partoprenis la ampleksan elkonstruon de ĝia ĉefurbo Baku. Inter aliaj Józef Gosławski (1865-1904) kaj Kazimierz Skórewicz (1868-1950) lime de la 19-a kaj la 20-a jarcento kreis multajn reprezentajn bakuajn konstruaĵojn, kiel la Urban Oficejon, Palacon kaj teatron de Tagijew, oficejan domon de Rothschild-familio, sidejon de la Nacia Banko de Azerbajĝano.
Tiuepoke Baku estis la produktoloko de preskaŭ duono de petrolo. La akirataj rimedoj estis destinitaj por la konstruado de modernaj publikaj kontruaĵoj kaj modernaj brikdomoj. Tio kaŭzis, ke dum apenaŭ kelkaj jardekoj Baku transformiĝis en „Parizon de Kaŭkazio” i.a. dank’ al polaj arkitektoj, kiuj funkciis kiel la ĉefarkitektoj de la urbo. La esploristo de la pola arkitekturo en Baku, profesoro Elchin Alijew informis ke dum la sovetunia periodo la kultura heredaĵo de Azerbajĝano estis neniigata i.a. pere de laŭplana detruado de arkivaĵoj pri la pola arkitekturo en Baku. Tiam estis konataj nur kvar nomoj de polaj arkitektoj. Nun tiu listo ĉirkaŭprenas 18 polojn kaj ĉirkaŭ 80 konstruaĵojn levitajn dank’ al polaj arkitektoj. Estas tamen sciate, ke estis ĉirkaŭ 300-400 konstruaĵoj de polaj arkitektoj. Oni kolektas informojn kaj fotojn pri tiuj fakuloj partoprenintaj la konstruadon de la azerbajĝana ĉefurbo.

El la elsendo 25.04.2022. Legis Gabi – 02’48”

Strategia kanalo tra la Vistula Terlango finkonstruita

La ĉefaj laboroj en la kluzo de la naviga kanalo tra la Vistula Terlango (pole Mierzeja Wiślana) finiĝis. La kanalo ligos la Vistulan Lagunon kun la golfo de Gdansko. Aktuale daŭras tiaj finlaboroj kiel muntado de hidroteknika ekipaĵaro kaj testoj pri trafikinfrastrukturo. Post kvin monatoj povos jam laŭe de ĝi navigi ŝipoj.
La Vistulan Terlangon konsisitigas mallarĝa kaj longa terŝutaĵo kreiĝinta pro la efikado de marondoj, apartiganta la golfon de Gdansko disde la Balta Maro. Ĝi etendiĝas de Gdansko, Pollando okcidente ĝis markolo de Pilava en Rusio nordoriente. Por uzi la markolon polaj ŝipoj ĝis nun ĉiufoje devis peti aprobon de Rusio. La ĵus konstruita kanalo ebligas pri tio rezigni. Dank’ al la kanalo mallongiĝos ankaŭ la vojo de ŝipoj navigantaj el la Gdanska Golfo al la Vistula Laguno kaj al la Balta Maro.

El la elsendo 25.04.2022. Legis Milada – 01’22”

Pliaj helpopaŝoj por ukrainoj

La pola vicministro por la internaj aferoj informis pasinstsemajne, ke je pliaj 60 tagoj estos longigita la periodo, en kiu polaj familioj povas kalkuli je financa helpo de la ŝtato por kovri la kostojn de la vivteno (loĝigo kaj nutro) de gastigataj ukrainaj rifuĝintoj. Laŭ la pola registaro la loĝigan kaj vivtenan helpon de polaj familioj utiligas 600 mil rifuĝintoj.
Baze de speciala leĝo en Pollando trovis enlaborigon 77 mil ukrainaj civitanoj. Laŭ la pola ministerio por familio kaj socia politiko plejmulto de ili laboras en varstaplejoj, gatronomiaj kaj hotelaj servoj. Baze de ĉi tiu leĝo ili ne bezonas iujn ajn laborpermesojn, tamen la dunganto devas informi pri tio koncernajn administrajn aŭtoritatojn.

El la elsendo 25.04.2022. Legis Milada – 01’18”

La Eŭropa Komisiono ne intencas helpi

La Eŭropa Komisiono informis, ke aktuale ĝi planas neniujn novajn fondusojn por helpi al la uniaj landoj akceptantaj rifuĝintojn el Ukrainio. Pasintsemaje la unia komisaro por la buĝero Johannes Hahn diris dum la kunsido de la buĝeta komisiono de la Eŭropa Parlamento, ke li ne kredas, ke kadre de la nuna unia buĝeto eblus krei novan financan instrumenton por tiuj uniaj landoj, kiuj akceptas ukrainajn rifuĝintojn. Li aldonis „ke estas tro frue” por destini konkretan financan helpon al la uniaj landoj akceptantaj ukrainanojn.

El la elsendo 15.04.2022. Legas Krystyna – 0′ 44″

Pliaj ukrainaj enmigrantoj

Kiel sciigis lastlunde, la 11-an de aprilo Uno, ekde la 24-a de februaro Ukrainion forlasis pli ol 4, 5 milionoj da personoj. Pollando daŭre estas la migra celloko de ukrainanoj. En la lastaj tagoj ilia migrointenseco kreskis. La limon kun Pollando transpaŝis jam pli ol 2 milionoj 700 mil personoj. La dua lando laŭ la vidpunkto de akceptataj fuĝintoj el Ukrainio estas Rumanio, al kiu venis pli ol 716 mil personoj. 470 mil ukrainanoj celis la teritorion de Rusio, 440 mil ukrainanoj translokiĝis al Hungario, 417 mil al Moldavio. Slovakio akceptis jam pli 326 mil personojn el Ukrainio kaj Belorusio 22 mil. En polaj amaskomunikiloj la informioj pri la dismetiĝo de ukrainanoj en aliaj eŭropaj landoj koncernas komencon de marto.

El la elsendo 15.04.2022. Legas Milada – 1′ 20″

Monda nutraĵkrizo

UNo akuzis Rusion pri elvoko de monda nutraĵkrizo pro ĝia invado kontraŭ Ukrainion, kio povas kaŭzi malsatplagon. Reprezentanto de la organizaĵo atentigis, ke Ukrainio kaj Rusio apartenas al la plej grandaj produktantoj de greno respondante pro 30 procentoj de la monda eksporto de tritiko, pro 20 procentoj de la monda eksporto de maizo kaj 75 procentoj de la eksporto de sunflora oleo. Preskaŭ 50 procentoj de la aĉetata greno devenis el Ukrainio. Ekzistas timo, ke pro nesufiĉo de greno en la Proksima Oriento kaj la Norda Afriko povas eksplodi malsatplago. La ĉefaj importantoj de greno el Rusjo kaj Ukrainio estas Egiptio, Turkio, Bangladeŝo, Niĝerio, landoj kun multnombra loĝantaro. La konflikto minacas ankaŭ per malpliboniĝo de situacio en la landoj jam suferentaj humanisman krizon, kiel Afganlando, Jemeno kaj en la regiono de Afrika Korno (la Somalia duoninsulo).

El la elsendo 05.04.2022. Legas Maciek – 1′ 05″

 

Polaj nutraĵoj kun pasporto

En la pola ministerio pri agrikulturo estis subskribita pilota pojekto pri Polaj Nutraĵoj kun Pasporto. Temas pri elkonstruo de sistemo ebligonta identigi la nutroproduktojn, tiel ke la konsumanto ricevu pri ili fidindan informon. En la jaroj 2021-2003 la esploroj koncernos la merkatojn de la bova kaj porka viandoj kaj de terpomoj. En la dua etapo planita por la jaroj 2023-24 oni intencas prilabori la sistemon de Informa Teknologio IT, se la unua etapo pravigos tion. La atendataj avantaĝoj pro envivigo de la projekto estas i.a. kresko de pozitiva bildo de nutraĵoj produktataj en Pollando kaj sur la internacia areno.

El la elsendo 05.04.2022. Legas Milada – 1′ 04″

Fokuso al la pola helpo por ukrainanoj

Ekde la komenco de la rusa agreso kontraŭ Ukrainion la polan-ukrainan limon transpaŝis 2 kaj duona milionoj da translokiĝantoj el Ukrainio. Laŭ la oficejo de la Alta Komiaro por Rifuĝintoj de UNo baldaŭ sur la teritorio de Eŭropo troviĝos ĝis 6, 5 milionoj kaj eĉ 7 milionoj da personoj el Ukrainio, ĉefe virinoj kaj infanoj.
Komence de aprilo la Pola Poŝto ebligis la senpagan forsendadon de pakaĵoj kun la humaneca helpo al Ukrainio. La pezo de unu pakaĵo ne povas superi 20 kilogramojn.
Ĝis nur la identigan numeron PESEL en Pollando ricevis jam pli ol 600 mil ukrainanoj. Dank’ al ĝi ili estadas en Pollando legale kaj havas cetigitan sanprotekton, eblecon legale entrepreni laboron kaj daŭrigi la lernadon. 51 procentojn de ukrainanoj kun la atribuita PESEL-numero konsistigas infanoj kaj 43 procentojn virinoj en la aĝo inter la 19-a kaj 65-a vivojaroj.
En Varsovio laŭ la aŭtoritatoj de la popola ĉefurbo estadas pli ol 300 mil personoj lastatempe venintaj el Ukrainio, inkluzive de 100 mil infanoj kaj junuloj. Aktuale jam 15 mil ukrainaj lernantoj frekventas la varsoviajn lernejojn kaj infanvartejojn. Dank’ al interkompreniĝo kun la Pola Centro de Internacia Helpo baldaŭ en varsoviaj lernejoj eklaboras ĉirkaŭ 200 ukrainaj instruistoj kiel asistantoj de polaj instruistoj helpontaj al ukrainaj infanoj integriĝi en la polaj lernejoj. La pola klerigministro informis, ke jam 3500 instruistoj el Ukrainio esprimis la deziron entepreni laboron en polaj lernejoj.

El la elsendo 05.04.2022. Legas Milada kaj Krystyna – 2′ 21″

 

Evoluoj ĉirkaŭ la milito en Ukrainio, 29.03.2022

Laŭ la hodiaŭaj donitaĵoj de la pola limgardistaro ekde la 24-a de febuaro la polan limon ĝis nun tranpaŝis 2,35 milionoj da ukrainaoj, tio estas 60 procentoj de ĉiuj translokiĝantoj. Laŭ Ylve Johansson, la unia komisaro por la internaj aferoj la Unio devas motivi ukrainanojn, ke ili el Pollando celu al aliaj uniaj landoj, ĉar alikaze – ŝiaopinie – la situacio ne estos stabila. Post la eksterordinara lunda kunsido de la ministroj por la internaj aferoj de la uniaj landoj la pola vicministro Bartosz Grodecki diris al ĵurnalistoj, ke la Unio bezonas novan finaninstrumenton konforman al la bezonoj de la landoj akceptantaj personojn venantajn el Ukrainio.
Kiel lastĵaŭde informis UNICEF ekde la militkomenco pli ol 50 procentoj de ukrainaj infanoj estis translokitaj. Tio estas 4,3 milionoj. Inter ili 1,8 transris la limojn kun najbaraj landoj, inkluzive de Pollando. Laŭ la hodiaŭaj informoj de la pola klerigministro en la pola klerigsistemo estas registrtaj jam pli ol 130 mil ukrainaj infanoj. Kreiĝas ĉiam pli da preparklasoj, en kiuj ili lernas la polan lingvon. Pli ol 900 ukrainaj instruistoj kaj pedagogoj aliĝis al la intensaj kursoj de la pola lingvo.

El la elsendo 29.03.2022. Legas Barbara kaj Krystyna – 1′ 42″

Poloj entuziasmas pri ruldomoj

Oni prognozas, ke en la nuna jaro povas esti registritaj en Pollando 8 mil ruldomoj, alivorte loĝaŭtoj, inkluzive de 3-4 mil novaj. Laŭ Campiri.pl en 2021 estis registritaj preskaŭ 5 mil tiaj veturiloj, tio estas je 60 procentoj pli ol en 2020. Laŭ prognozoj tiu tendenco konserviĝos nunjare. Sed eĉ tiu optimisma prognozo verŝajne ne kontentigos la interesiĝon de turistoj dum la printempa-somera sezono. Oni samtempe atentigas, ke la prezoj de la ruldomoj kreskas kaj liveroj prokrastiĝas, kion influas milito en Ukrainio.

El la elsendo 29.03.2022. Legas Maciek – 0′ 45″

Bona pozicio de Pollando sur la fenestromerkato

La pola produktosektoro de fenestroj kaj pordoj de kelkaj jaroj apartenas al la plej grandaj eksportantoj en Eŭropo. Ekde 2004 la pola eksporto de fenestroj kaj pordoj grandiĝis 9-oble. Polajn produktojn eblas aĉeti en pli ol 100 landoj. En 2021 la ĉi-rilata pozicio de Pollando fortiĝis dank’ al 24,5-procenta kresko de eksporto, kies valoro egalis al preskaŭ 3 miliardoj da eŭroj. Pollando grandigis vendon de siaj fenestroj kaj pordoj preskaŭ sur ĉiuj merkatoj. En Germanio la vendovaloro de polaj fenestroj kaj pordoj prokisimiĝis al 940 milionoj da eŭroj kaj estis je 16 procentoj pli granda ol en 2020. En Francio ĝi superis la valoron de 300 milionoj da eŭroj, kio signifas kreskon 23-procentan. En Italio la vendovaloro de polaj fenestroj kaj pordoj egalis al 250 milionoj da eŭroj, kio signifis kreskon 70-procente pli altan ol en 2020. Nur en Danlando kaj Rusio polaj firmaoj vendis en 2021 malpli da fenestroj kaj pordoj ol en 2020.

El la elsendo 29.03.2022. Legas Milada – 1′ 37″

Novaj lokoj en la listo de Polaj Turismaj Markoj

Polaj Turismaj Markoj estas projekto celanta popularigon de la plej atrakciaj turismaj itineroj aŭ regionoj en Pollando. Al la listo de la kreiĝinta en 2018 projekto en 2022 aldoniĝis la urboj Lodzo kaj Poznano, la regiono EnoTarnowskie, membriganta la vitokultivantojn el la regiono de la urbo Tarnów kaj Krakova-Ĉenstoĥova Ĵuraso. Polaj Turismaj Markoj estis kreita de la pola Ministro pri Sporto kaj Turismo kunlabore kun la Pola Turisma Organizo. Al la taskoj de la projekto apartenas helpi al la administrantoj de la distingitaj terenoj. Ĝi havas konsil-ekspertan kaj popularigan karakteron. La signo Pola Turisma Marto estas prestiĝa distingo garantianta kvaliton kaj atrakciecon. Same la landaj kiel ankaŭ eksterlandaj turistoj prenas ĝin en la konsideron planante siajn turismajn vojaĝojn tra Pollando.

El la elsendo 29.03.2022. Legas Pamela – 1′ 32″

700 mil lernejaĝaj ukrainaj infanoj en Pollando

Laŭ la lastvendredaj informoj de la pola klerigministerio al Pollando trafis 700 mil ukrainaj infanoj en la lernejana aĝo. Jam 10 procentoj de ili lernas en la polaj lernejoj. Al polaj klasoj estas akceptataj tiuj ukrainaj infanoj, kiuj alemaŭ komprenas la polan lingvon. En preparaj edukklasoj – kiuj povas troviĝi ekster la pola lerneja sistemo – la ukrainaj infanoj unuavice lernas la polan lingvon. Laŭ la estro de la pola klerigministero en plimulto da kazoj por la infanoj estas preferinde komence ektroviĝi en la ukraina ligvomedio, en kiu eblas lerni la polan lingcon.

El la elsendo 22.03.2022. Legas Maciek – 0′ 42″

Lodza Universitato por ukrainaj sciencistoj

La Universitato de Lodzo – la centra Pollando – destinis 1 milionon da zlotoj por la stipendioj por la plej bonaj sciencistoj de la ukrainaj altlernejoj. Tio ebligos al trideko da esploristoj almenaŭ doktorigradaj veni por pliaj sciencaj laboroj daŭrontaj de 3 ĝis 6 monatoj. La stipendiatribuo baziĝas sur la sciencaj atingaĵoj de koncernaj stipendiotoj. Iliaj honorarioj estos kompareblaj al tiuj, kiujn ricevas polaj sciencistoj. La Universitato de Lodzo havas kunlaborkontraktojn kun ukrainaj superaj altlernej en la urboj Symferopol, Czerniów, Melitopole kaj Lvovo. La lodza universitato ebligis al la ukrainaj studentoj kaj doktoriĝantoj venigi ankaŭ siajn familiojn. Ili loĝos en la studentaj domoj. La altlernejo disponigis ankaŭ lokojn por personoj ne ligitaj kun la Universitato, unuavice la fuĝintaj el Ukrainio patrinoj kun infanoj.

El la elsendo 22.03.2022. Legas Milada – 1′ 22″

Monŝanĝa iniciato de la Nacia Pola Banko

Nacia Pola Banko informis, ke ekde la 25-a de marto ĉiu plenkreska militrifuĝinto povos ŝanĝi ĝis 10 mil ukrainaj hrivnoj laŭ oficiala kurzo. En la filioj de la banko PKO BP estos akceptataj monbiletoj kun la valoro de 100, 200, 500 kaj 1000 hrivnoj. Ĉi-rilatan interkonsenton la pola centra banko subskribis kun Nacia Banko de Ukrainio.

El la elsendo 22.03.2022. Legas Krystyna – 0′ 26″

La pola landdefenda leĝo

La pola Sejmo kaj Senato akceptis la registaran leĝprojekton pri defendo de la Patrolando. Ĝi kreskigas la elspezojn por la defendo, la nombron de la Polaj Armeaj Fortoj kaj rekreon de la defndrezerva kadro. Sekve de tio Pollando devos elspezi multe pli por la defendaranĝaĵoj kaj modernigo de la armeaj fotoj. Laŭ la Pola Ekonomia Instituto kvankam en la lastaj jaroj la polaj rimedoj por tiu ĉi celo egalis al ĉirkaŭ 2,2 procentoj de la Landa Produkto Brutte nur malmultaj celis la modernigon de la polaj armeaj fortoj. La leĝon lastvendrede subskribis la pola prezidento.

El la elsendo 22.03.2022. Legas Milada – 0′ 52″

UNo: Jam preskaŭ 2,7 milionoj da ukrainaj miltirifuĝintoj

La Alta Komisaro de la Unuigintaj Nacioj por Rifuĝintoj, Filippo Grandi en intervjuo por France 24 informis lastlunde, ke preskaŭ 2 milionoj 700 mil personoj fuĝis jam el Ukrainio. Liaopinie tio estas la plej hasta fuĝoondo en Eŭropo post la 2-a mondmilito. La unuaj grupoj de la rifuĝintoj konsisitis el personoj, kiuj havas proksimulojn aŭ amikojn eksterlande. En la ceteraj troviĝas homoj pli senpovaj, spertantaj senton de perdiĝo, bezonantaj helpon. Ne ĉiuj militrifuĝintoj intencas resti en Pollando. Por ili estis organizita de la Polaj Ŝtataj Fervojoj kunlabore kun germana fervojista partnero transporto al Germanio. Ekde lundo ĝis la 18-a horo dimanĉe 27 mil rifuĝintoj utiligis ĉi tiun ŝancon. Tamen la pola vicministro por la internaj aferoj kaj administracio informis lunde matene, ke la germana ministerio por internaj aferoj turnis sin al Pollando haltigi specialajn trajnojn kun militrifuĝintoj, ĉar tio kreas en Germanio loĝistikajn problemojn. Dume la nombro de tiuj personoj kiuj transpaŝis nur la polan-ukrainan limon egalas al 1 miliono 740 mil personoj.

El la elsendo 15.03.2022. Legas Maciek -1′ 08″

Pliaj preparklasoj por infanoj el Ukrainio

Ekde la lasta lundo en pliaj lernejoj en la tuta lando komencis funkcii preparklasoj por infanoj el Ukrainio. Ĝis nun 24 mil infanoj de ukrainaj rifuĝintoj jam trovis lokon en tiuj klasoj. Temas unuavice pri tiuj, kiuj komprenas la polan lingvon. Tamen protekton kaj lernadon necesos garantii por 650-700 mil infanoj. Por infanoj ne kontentige konantaj la polaj lingvon estas organizataj kromokupoj. Instruistoj laborantaj kun infanoj dum preparlecjonoj povas esti helpataj de persono, kiu regas la lingvon de la devenlando de lernantoj. Laŭ la donitaĵoj de la pola edukministerio en Pollando estas 11 mil polaj instruistoj konantaj la rusan aŭ ukrainan lingvojn. En plimulto temas pri emeritoj, kiuj baze de speciala leĝo povos estis dungitaj en lernejoj.

El la elsendo 15.03.2022. Legas Milada -1′ 16″

Religia helpo por la ukrainaj militrifuĝintoj

Mutiĝas lokoj, en kiuj oni zorgas pri la spiritaj bezonoj de la militrifuĝintoj. Por la rifuĝintoj el Ukrainio ekde la 6-a de marto en Varsovio estas celebrataj diservoj en la ukraina lingvo. La sanktaj mesoj estas celebrataj en la romkatolika paroĥo de s-ta Tomaso Apostolo. Samtempe en tri varsoviaj grekokatolikaj paroĥoj estas celebrataj pluraj ukrainlingvaj diservoj dimanĉe kaj dum labortagoj. Kun la penso pri la spiritaj bezonoj de la rifuĝintoj ĉiudimanĉe ekde la 13-a de marto estos celebrata ukrainlingva Sankta Meso en la plej grava pola sanktejo Hela Monto en Ĉenstoĥovo. Daŭras en ĝi senĉesaj preĝoj por militfino kun partopreno de individuaj kredantoj kaj organizitaj grupoj. La mastroj de la sanktejo, Paŭlanoj kunordigas helpon por 100-o da rifuĝintoj, kiuj loĝas en la Pilgrimdomo kaj tranoktaj halegoj por la pilgrimantoj. Ankaŭ en la unua ĉefurbo de Pollando Gniezno ekde la 20-a de marto dum ĉiuj dimanĉoj de Karesmo estos celebrataj Sanktaj Mesoj en la ukraina lingvo.

El la elsendo 15.03.2022. Legas Milada -1′ 38″

Speciala leĝo por ukrainaj rifuĝintoj

La pola registaro akceptis lastlunde leĝoprojekton pri helpo al ukrainaj civitanoj, kiu antaŭvidas ankaŭ financan helpon por poloj akceptantaj rifuĝintojn. Ĝi jam marde estis traktata en la pola Sejmo. La leĝprojekto premisas rapidan kaj simpligitan manieron dungi ukrainajn civitanojn, kiuj fuĝis el la atakita lando. Laŭ la establinto de la firmao Personnel Service la pola labormerkato povas enlaborigi dum 6 monatoj ĉirkaŭ 500 mil laborantojn, sekve pliajn 200 mil. Tuj post la certigo de medicia helpo, transporto aŭ loĝigo ĝuste la laborebleco helpas al la ukrainaj rifuĝintoj krei la senton de normala vivo kaj donas al al ili eblecon zorgi mem pri sia vivo.

El la elsendo 08.03.2022. Legas Maciek – 0′ 50″

 

Agata Kornhauser-Duda alvokas rusajn virinojn

La edzino de la pola prezidento Agata Kornhauser-Duda prezentis lastlunde ĉe la oficiala profilo de la Prezidenta Kancelario videomesaĝon lige kun la 8-a de marto, la Tago de Virinoj unu el la plej gravaj festoj en Rusio. Ŝi alvokis, ke la virinoj de la tuta mondo adresu pere de socialaj platformoj apartan peton al rusaj virinoj, kiel patrinoj, edzinoj, filinoj de rusaj oficiroj kaj soldatoj, por ĉesigi la sangoverŝon. Laŭ ŝia konvinko propra foto kun akompana teksto „Rusaj virinoj haltigu la militon” sukcesos traiĝi tra la rusa cenzuro atingonte korojn kaj mensojn de miloj da rusinoj.

El la elsendo 08.03.2022. Legas Krystyna – 0′ 49″

Tunoj da medikamentoj por Ukrainio

Dum 11 tagoj de la milito al la ukrainaj sanprotektaj centroj estis liveritaj pli ol 400 tunoj da medikamentoj kaj medicinaj produktoj kun la suma valoro de pli ol ses kaj duona milionoj da dolaroj. La ukraina sanministro Wiktor Laszko substrekis, ke plimulto de la farmacia helpo devenis el Pollando, Latvio, Britio kaj Danlando. Medikamentoj estas liverataj ankaŭ de tiaj internaciaj organizoj kiel WHO kaj UNICEF.

El la elsendo 08.03.2022. Legas Milada – 0′ 42″

 

Ukrainaj infanoj en polaj lernejoj

En polaj lernejoj kreiĝos specialaj preparklasoj, en kiuj infanoj de ukrainaj rifuĝintoj povos lerni la polan lingvon kaj niveligi/forigi la edukdifrencojn. En Pollando funkcias reguloj pri instruado de infanoj de eksterlandanoj, kiuj validas ankaŭ por ukrainaj infanoj. Lernejoj dungos helppersonojn, kiuj konas la ukrainan aŭ rusan lingvojn kaj ankaŭ – almenaŭ baze – la polan. Tiuj personoj rolos kiel tradukisoj. Por ĉiuj ĉi agadoj estas antaŭviditaj rimedoj el la ŝtatbuĝeto.

El la elsendo 08.03.2022. Legas Milada – 0′ 48″

Pollando por ukrainaj studentoj kaj sciencistoj

En Pollando multiĝas inciatoj favore al ukrainaj studentoj kaj sciencistoj en la milittempo. La pola klerigministro alvokis rektorojn de la polaj altlernejoj subteni ilin. Laŭ liaj informoj estas konsiderata speciala stipendia programo por ukrainaj civitanoj kaj financa subteno de polaj altlernejoj engaĝiĝintaj ĉi-rilate. Samtempe kun la sanministro li direktis mesaĝon al rektoroj de la medicinaj altlernejoj. En ĝi oni alvokis konsideri la eblon, ke polaj kaj ukrainaj civitanoj kleriĝantaj sur la teritorio ekregita de la konflikto povu daŭrigi medicinajn studojn en Pollando. Samtempe la Pola Sciencakademio jam envivigis novan kunlaboran subtenprogramon kun Ukrainio. Ĝi kovros kostojn ligitajn kun vojaĝo kaj estado de ukrainaj sciencistoj en sciensestabloj de la akademio, ofertas al ili la trimonatan estadprogramon en Pollando, kiu povas esti daŭrigota. Ankaŭ Akademio de Junaj Sciencistoj de la Pola Sciencakademio alvokis sciencistajn mediojn akcepti ukrainajn sciencistojn al esplorgrupoj garantionte al ili laborkondiĉojn, financonte stipendiojn aŭ monservojn.

El la elsendo 08.03.2022. Legas Tomek – 1′ 22″

I.a. Jens Stoltenberg en Pollando

Marde, Pollando estas la laŭvican fojon forumo de internaciaj renkontiĝoj kaj konsultoj. Pollandon vizitis la brita ĉefministro renkontiĝante kun la pola samrangulo, Mateusz Mazoweicki. En Lodzo estis planita renkontiĝo de la ministroj por la eksterlandaj afero de Pollando, Germanio kaj Francio kun la distanca partopreno (laŭebla) de la ukraina ministro. La temo de ĉiuj interparoloj estis komuna, kunordigita reago je rusa agreso kontraŭ Ukrainion. Pollandon vizitis marde ankaŭ la ĝenerala NATO-sekretario Jens Stoltenberg renkontiĝinte kun prezidento Andrzej Duda en aviadbazo en la loko Łask. La temo de la interparoloj estis nemalhaveblaj paŝoj por firmigi la sekurecon de la orienta NATO-alo. Stoltenberg certigis, ke NATO-devontiĝoj rezultantaj el la artikolo 5 estas firmaj. Li atentigis, ke NATO donas militistan subtenon starante flanke de Ukrainio. Al Ukrainio direktiĝas militistaj aranĝaĵoj, kontraŭblendartileria, kontraŭaviada armilaro kaj krome humanisma kaj financa helpo. NATO ne intencas direkti al Ukrainio siajn trupojn nek aviadilojn en la ukrainan aerspacon. Similan deklaron prezentis la pola prezidento. Jens Stoltenberg esprimis dankon al prezidento Duda pro loĝistika rolo de Pollando por subteni Ukrainion kaj pro la aliancana ĉeesto en la regiono.

El la elsendo 01.03.2022. Legas Milada – 2′ 04″

Deklaro de la pola ministro por la familio kaj socia politiko

Pli ol 300 mil rifuĝintoj transpaŝis jam la limon de Pollando post la rusa invado kontraŭ Ukrainion la lastan ĵaŭdon. Dum la marda gazetara konferenco la pola ministro por familio kaj socia politiko Marlena Maląg informis, ke ĉiuj ukrainanoj, kiuj restos en Pollando pli longe ricevos longdaŭran subtenon, kaj ne sole porokazan helpon. Unuavice temas pri libera malfermo de la pola labormerkato antaŭ ili, al kio rajtigas la ricevata ĉe la limo aparta stampo „aliro al la labormerkato”. Simpligitajn dungoprocedurojn ŝi jam anoncis lastlunde dum la eksterordinara kunsido de la prezidumo de la Konsilio de Socia Dialogo. Ukrainaj civitanoj legale estadantaj sur la tereno de Pollando rajtos ricevi krome ĉiujn socialajn subvenciojn, kiujn ĝuas polaj civitanoj. Temas pri poreduka monhelpo, Familia Portektokapitalo kaj aliaj porfamiliaj subvencioj.

El la elsendo 01.03.2022. Legas Milada – 1′ 22″

Pola humaneca helpo por Ukrainio

Dum la lunda interparolo de la pola ĉefministro Mateusz Mazowiecki kun la unia komisaro por la humaneca helpo, Janez Lenarczicz estis traktita problemo de la kunorodigo de helpo por Ukrainio same kadre de la Unia Mekanismo de la Protekto de Loĝantaro, kiel ankaŭ humeca helpo kadre de UNo. Pollando kiel loĝistika helpotereno por Ukrainio kunordigas humanecan helpon por ĝi kaj por ukrainanoj fuĝantaj el Ukrainio. El Pollando al Ukrainio ĉiutage direktiĝas humanecaj konvojoj pretigataj de Caritas, eksterregistaraj organizoj kaj la registaro. Alta Komisaro de UN-o por Rifuĝintoj Filippo Grandi informis, ke ekde la komenco de la rusa invado Ukrainion forlasis pasintsemajne pli ol 500 mil personoj. Plej multaj, 281 mil direktiĝis al Pollando. Hodiaŭ, la pola limgardistaro liveris la plej aktualajn informojn, ke ĉe la limpasejoj polaj limgardistaj funkciuloj akceptis jam pli ol 377 mil rifuĝantojn. Nur lastlunde temis pri pli ol 100 mil personoj.

El la elsendo 01.03.2022. Legas Milada – 1′ 37″

Ĉirkaŭ la situacio en Ukrainio

Lastlunde la rusa prezidento, Vladimir Putin agnoskis suverenecon de separismaj Luhanska Popola Respubliko kaj Donecka Popola Respubliko. Putin anoncis sian decion en la lunda vespera mesaĝo al la nacio. Lia koncerna dekreto premisas eblecon de almenaŭ oficiala militista subteno de la separismaj respublikoj flanke de Rusio. Al ambaŭ separismaj respublikoj estis direktitaj de Rusio la t.n. pacaj fortoj. Nokte de lundo al marto laŭ peto de Ukrainio okazis eksterordinara kunsido de la Sekureckonsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj. La usona ambasadoro ĉe UNO Linda Thomas-Greenfield difinis la agadon de Rusio kiel provon krei preteston por invado. Ŝi memorigis, ke Putin pretendas al la teritorioj de la eksa rusa imperio kaj ankaŭ de Sovetunio. La agnoskon de separismaj respublikoj en la orienta Ukrainio kritikis la gvidantaro de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. Marde unuopaj eŭropaj landoj komencis informi pri la sankcioj aplikotaj rilate Rusion.

El la elsendo 22.02.2022. Legas Milada – 1′ 36″

Koreio grandigas investaĵojn en Pollando

La Suda Koreio signife grandigas siajn investaĵojn en Pollando. En la loko Wronki kreiĝas nova fabriko de Samsung, kaj la valoro de ĉiuj investaĵoj de la korea firmao egalos al 900 milionoj da zlotoj. Samsung havas en Pollando jam du fabrikojn, kies produktopovo grandiĝos. La nova investaĵo de Samsung premisas la jaran kreskon de produktoebloj je 30 procenoj en la periodo 2022-2044. La funkciantaj en Pollando fabrikoj de Samsung koncentriĝos ĉefe pri la hejmuzaj akcesoraĵoj – fridujoj kaj lavmaŝinoj. Ankoraŭ en 2022 kreiĝos nova produkta-stapla halego kun la surfaco de ĉirkaŭ 50 mil kvadrataj metroj.

El la elsendo 15.02.2022. Legas Maciek – 0′ 50″

Ministro Rau en Moskvo

La pola ministro por la eksterlandaj aferoj, la nuna prezidanto de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo estadante vizite en Moskvo renkontiĝis marde matene kun la rusa ministro por la eksterlandaj aferoj, Siergiej Ławrow. Dum la gazetara konfereco ministro Rau substrekis, ke la ŝlosila por li kiel la prezidanto de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo estas la stato de la eŭropa sekureco nun troviĝanta en profunda krizo. La organizo sub la pola gvido entreprenas ĉiajn agadojn por antaŭmalhelpi kaj malaltigi la tension. En tiu kunteksto estis proponita iniciato de nova dialogo pri la eŭropa sekureco. Ĝi celas redukti la konfrontoriskon kaj firmigi sekurecon kaj stabilecon sur la tereno de la Organizaĵo. La proponon ministro Ławrow taksis kiel interesan.

El la elsendo 15.02.2022. Legas Milada – 1′ 13″

Popolregistro 2021

Pasintjare la Ĉefa Statistika Oficejo okazigis Nacian Popolnombradon. La partopreno en ĝi estis deviga por ĉiuj poloj, kies tasko estis respondi serion da demandoj pri ilia familia kaj loĝeja situacioj. La unua popolnombrado okazis en Pollando en 1789; en la lastaj jaroj la demografiaj kaj statistikaj esploroj estis okazigataj meze ĉiun dekan jaron. La pasintjara popolnombrado alportis jam la unuajn rezultojn. El ili rezultas, ke en 2021 en Pollando estis 38 milionoj 179 mil 800 poloj kaj malkresko de la loĝantaro estis malpli granda ol atendite. Aliflanke oni notis malkreskon de personoj en antaŭ- kaj produkta aĝo; signife altiĝis la elcento de poloj en la postprodukta aĝo. Je 12,6 procentoj kreskis la nombro da loĝejoj en Pollando. 56 procentoj de la partoprenintoj respondis la registrodemandaron rete, pli ol unu milionono faris tion en specialaj centroj. Laŭvicaj donitaĵoj rezultantaj el la popolregistro estos publikigataj en la daŭro de la plej proksimaj du jaroj. La pasintjaraj kostoj de la popolnombrado egalis al 386 milionoj da zlotoj kaj estis malpli altaj ol en 2011.

El la elsendo 01.02.2022. Legas Maciek – 1′ 28″

Pollando daŭre atendas eksterlandajn laboristojn

Laŭ la enkondukaj donitaĵoj de la Ministerio por Familio kaj Socia Politiko pasintjare estis eldonitaj pli ol 500 mil laborpermesoj por eksterlandanoj. Tio estas je 22 procentoj pli ol en la 2020-a jaro. Ĉirkaŭ 65 procentojn de la laborpermesaj decidoj koncernis ukrainanojn, sekve belorusojn. Ĉe pliaj lokoj viciĝis civitanoj de Hinda Unio – 15,3 mil laborpermesoj, de Uzbekio – preskaŭ 15 mil, de Filipinoj – pli ol 13,2 mil kaj de Nepalo – pli ol 10,8 mil laborpermesoj. La 2021-a estis samtempe rekorda jaro konsiderante la enspezojn de eksterlandaj en Pollando. Ilia valoro dum la unuaj tri jarkvaronoj en 2021 egalis al 24 miliardoj da zlotoj, kio rezultas el la donitaĵoj publikigitaj de Nacia Pola Banko. Nur en la tria jarkvarono eksterlandaj laboristoj gajnis 7,5 miliardojn da zlotoj, tio estas je 17 procentoj pli ol en la sama periodo de 2020. Samtempe la donitaĵoj informas, ke la enspezoj de poloj laborantaj eksterlande egalis sume al 4 miliardoj da zlotoj.

El la elsendo 01.02.2022. Legas Milada – 1′ 37″

Ukrainio blokas transitan transporton al Pollando

De du monatoj Ukraina Fervojo blokas la transitan transporton al Pollando. Temas pri varoj devenantaj ĉefe el Ĉinio, la Suda Koreio, Rusio kaj Kazaĥio. La perdoj ligitaj kun la blokado nelimigita tempe povas sumiĝi al miliardaj kvotoj. En la intertraktojn estas engaĝiataj ambaŭ registaroj kaj merkatistaj partneroj. Krom la pola ministerio pri infrastrukturo temas pri pola diplomataro kaj pola ambasado en Ukrainio. Kijevo klarigas sian decidon per la neceso de renovigaj laboroj ĉe la fervojsegmento Znamianka-Zdołbunów kaj elektrigo de la fervojsegmento Kowel-Izów.

El la elsendo 01.02.2022. Legas Milada – 0′ 55″

Inflacio en la eŭrosfero

Laŭ la enkondukaj donitaĵoj de Eurostat la inflacio HICP en la eŭrosfero en 2021 egalis al 5 procentoj kaj estis la plej alta en la historio. En Estonio kaj Litovio ĝi superis 10 procentojn, sur Malto kaj en Portugalio ĝi daŭre estis malpli ol 3-procenta. Plej signife influis ĝin la altiĝantaj energiprezoj (26 procentoj). Pli rapide en decembro kreskis la prezoj de nutraĵoj, alkoholaĵoj, cigaredoj kaj de la industriaj varoj. La prezokresko en la unuopaj landoj de la eŭrosfero malsamis, kvankam en ĉiuj ĝi superis la infalcicelon, kiu laŭ Eŭropa Centra Banko egalas al 2 procentoj. La plej altan inflacikreskon oni notis en la baltaj landoj. Kompare al novembro 2021 oni notis inflacimalkreskon en Belgio, Germanio, Luksemburgio, Aŭstrio kaj Finnlando.

El la elsendo 25.01.2022. Legas Milada – 1′ 22″

Ortografio de la polaj nomoj en Litovio

En la ĵusaj tagoj la litova Sejmo proklamis leĝon pri la ortografio de la polaj nomoj. Se subskribos ĝin la litova prezidento ĝi enviviĝos. La batalo pri la ortografio de la polaj nomoj en Litovio daŭras de pli ol 30 jaroj, kiam la pola-litova traktato el 1994 ataŭvidis la eblecon apliki en litovaj dokumentoj la originalan ortografion de la polaj nomoj kaj de litovaj nomoj en la polaj dokumentoj. Kontraŭis tion kaj daŭre kontraŭas parto de la litovaj politikistoj kaj de la socio asertante, ke tio endanĝerigas la statuson de la litova lingvo.
La proklamita dokumento antaŭvidas la eblecon skribi la nelitovajn nomojn per latina alfabeto, tio signifas ke oni rezignos pri la ortografio de nelitovaj nomoj en litova formo. Ĝi tamen eksludas la eblecon uzi la diakritajn signojn kaj tio signifas, ke plimulto de poloj daŭre ne povas skribi siajn nomojn pro foresto de 9 diakritaj literoj de la pola alfabeto. La proklamitan leĝon en la litova 141-persona sejmo subtenis 82 deputitoj, 37 kontraŭis.

El la elsendo 25.01.2022. Legas Tomek kaj Barbara – 1′ 22″

Pola malplimulto en Litovio

Laŭ la popolregistro okazigita en Litovio en 2021 la plej grandan nacian malplimulton daŭre formas poloj.Tamen laŭ la nacia vidpunkto la litova socio estas homogena. Litovoj konsistigas 84,6 procentojn de la tuta loĝantaro, poloj 6,5 procentojn, rusoj 5 procentojn, belorusoj 1 procenton. La pola malplimulto notis ioman malkreskon, en 2011 ĝi konsistigis 6,58 procentojn de la litova loĝantaro. Temis pri 200 317 personoj. 74,19 procentoj de la enketitoj en la pasintjara popolregistro deklaris sin kiel katolikoj, 3,75 kiel ortodoksuloj. Aliajn konfesiojn indikis 2,29 procentoj de litovaj loĝantoj. La enkondukaj donitaĵoj de la popolregistro 2021 elmontris, ke dum 10 jaroj la nombro de loĝantoj de Litovio malkreskis je pli ol 233 mil. Aktuale en Litovio loĝas 2,8 milionoj da personoj. Dum la lastaj 10 jaroj malkreskis la loĝantaro de grandaj urboj de Litovio. Escepta ĉi-rilate estas Vilno, kie la loĝantaro kreskis je 4 procentoj kaj nun loĝas en ĝi 556,1 mil personoj, t.e. ĉirkaŭ 20 procentoj de la litova loĝantaro.

El la elsendo 25.01.2022. Legas Milada – 1′ 59″

Poloj daŭre kontentas pri sia laboro

Pli ol 82 procentoj de laborantaj enspeze poloj deklaras pli aŭ malpli grandan kontenton pri sia laboro. Samtempe 47 procentoj konsideras siajn salajrojn kiel bonajn. La opinisonda CBOS esploris la laborpritakson de poloj laŭ 8 dimensioj. Plej alte estis taksita la graveco de la plenumata laboro. Deklaris tion 84 procentoj de la enketitoj. Aldone pli ol 77 procentoj taksis sian laboron kiel interesan, en kiu ili povas profundigi siajn kvalifikojn kaj lerni novajn konojn. Laŭ 63 procentoj de la enketitoj en sia laboro ili povas plene uzi siajn kompetentojn kaj 56 procentoj deklaris, ke la laboro konformas al ilia edukiteco. CBOS esploris ankaŭ kiel la profesia laboro speguliĝas en la eksterprofesia vivo de poloj. Evidentiĝis, ke pro sia profesia laboro plej ofte ili neglektas proprajn interesĝojn, distron, ripozon, propran sanon kaj societajn kontaktojn. Tamen en multe malpli signifa grado la negativaj laborsekvoj speguliĝas en ilia familia vivo. La plej grandan elcenton de personoj kontentaj pri sia laboro oni notis inter laborantoj de la estra kadro kaj specialistoj kun supera edukiteco, inluzive de merktistoj. Malplej kontentaj kaj plej malkontentaj troviĝas inter individuaj farmistoj. Ili samtempe kune kun memstaraj laborantoj ekster la agrikultura sektoro deklaras mankon de labormotiveco kaj ĝeneralan lacon.

El la elsendo 18.01.2022. Legas Milada – 2′ 13″

Raporto de Oxfam antaŭ Monda Ekonomia Forumo

Internacia humaneca organizo Oxfam prilaboris laŭvican raporton, kiu aperis lastlunde antaŭ la Monda Ekonomia Forumo en Davos, kiu la duan fojon laŭvice okazos ekskluzive rete. Ĝi i.a. konfirmas, ka la pandemio grandigis malegalecojn kaj mizeron en la tuta mondo. En ĝia daŭro dek plej riĉaj homoj de nia planedo duobligis siajn riĉaĵojn. En la sama periodo 160 milionoj da personoj falis en mizeron. La suma valoro de 10 plej riĉaj homoj, i.a. Elon Musk, Jeff Bezos kaj Bill Gates dum du pandemiaj jaroj krekis pli ol duoble kaj egalas al 1,5 bilionoj da dolaroj. La menciitaj 160 milionoj da homoj disponas pri malpli ol 5,5 dolaroj tage. Laŭ kalkuloj de Oxfam ĉiun kvaran skundon mortas pro ekonomiaj malegalecoj en la mondo unu persono. Sume temas pri morto de 21 mil personoj ĉiutage. Oxfam alvokas al grandigo de pagendaj impostoj fare de mondriĉuloj elmontrante, ke iliajn enorme altajn profitojn eblus destini i.a. al vakcinoj por la plej malriĉaj ŝtatoj.

El la elsendo 18.01.2022. Legas Milada – 1′ 43″

Murpentraĵo omaĝe al la Pola Leĝeratletiko

Varsovio riĉiĝis je sporttema murpentraĵo, dediĉita al la 100-jariĝo de la Pola Leĝeratletiko, agnule de la strato Orzycka kaj Wilanów-aleo. Ĝia ideodoninto estis la dufoja pola ora olimpikĉampiono per kuglopuŝo, sporta aktivulo, Tomasz Majewski, proponinta tiel honori famajn polajn leĝeratletikistojn. La omaĝa al la pola leĝeratletiko murtapiŝo kun la surfaco de 460 kvadrataj metroj ne estas la unusola sporttema murpentraĵo en Varsovio. La aliaj omaĝas la memoron de la plej juna pola olimpika medalulino el Sindejo 2000 en la ĵeto per martelo, ne plu vivanta Kamila Skolimowska; unu el la plej bonaj polaj futbalistoj, ora kaj arĝenta olipmpika medalulo Kazimierz Deyna kaj la plej fama en la historio de la pola piedpilko, futbalista trejnisto Kazimierz Górski.

El la elsendo 11.01.2022. Legas Maciek – 1′ 03″

Pollando inter la ŝtatoj, kiuj plej bone sukcesis fronte al la pandemio

Jarkomence aperis la pritakso de la brita „Economist” pri tio, kiuj ŝtatoj plej bone sukcesis fronte al la pandemio el inter 23, kies donitaĵoj estis pritaksitaj. En la komenco de la listo troviĝas Danlando, Slovenio, Svedio, Norvegio kaj Ĉilio. Ĉe la 6-a loko troviĝas Pollando egalrange kun Irlando. La ĵurnalo prenis en konsideron kreskon de la Landa Produkto Brutte ekde la fino de 2019, enspezojn de la hejmaj mastrumejoj, la situacion de la borso kaj ŝtatan ŝuldon. Laŭ „Economist” rilate la Landan Produkton Brutte plej bonajn rezultojn atingis landoj, kies mastrumado ne estas grave bazita sur turismo. Se temas pri Pollando en la analizita periodo la kresko de la Landa Produkto Brutte egalis al 3,1 procentoj, la enspezoj je unu persono kreskis je 3,3 procentoj, la akcivaloro je 25,4 procentoj. La plej malbonajn rezultojn atingis Japanio, Britio kaj Hispanio. En ĉi lasta la malkresko de la Landa Prdukto Brurre egalis je 6,6 procentoj.

El la elsendo 11.01.2022. Legas Milada – 1′ 38″

Ortodoksa Kristnasko

Lastĵaŭde la Kristnaskon sojlis otodoksuloj kaj fideluloj de aliaj orientaj eklezioj i.a. grekokatolikoj kaj malnovritanoj konforme al la Julia Kalendaro. En Pollando pli ol 90 procentoj de ortodoksaj paroĥoj observas ĝin en sia religia vivo. La Kristanskon de la orientritaj kristanoj antaŭis 40-taga severa fastperiodo. En Bjalistoko, kiu estas la ĉefa urbo de la regiono, en kiu troviĝas plej grandaj ortodoksulaj grupoj estis organizitaj dum la antaŭkristnaska vespero festaj vespermanĝoj por solecaj fideluloj.

El la elsendo 07.01.2021. Legas Krystyna – 0′ 44″

Daŭre en la festa agordo

En preskaŭ 670 lokoj en la tuta Pollando okazis lastĵaŭde la Epifaniaj Paradoj. En la publika spaco alivestitaj aktoroj kaj akompananta publiko rekreis la Evangelian rakonton pri la adorcela pilgrimado de la Tri Reĝoj el Oriento por saluti kaj pridonaci per oro, incenso kaj mirho la naskiĝintan Jesuon. Laŭ la difinita intinero la polaj partoprenantoj moviĝas kun Bet-Lehema Stelo dum la Tri Reĝoj pompe vestitaj kondukas ilin al la Kripeto. Dum la parado oni kantas kristnaskajn kantojn. Malgraŭ la pandemio ili okazis en 200 lokoj pli ol en 2021. La unua Epifania Parado en Varsovio estis organizita en 2009. Similaj paradoj okazis nunjare i.a. en Aŭstrio, Francio, Britio kaj eĉ en afrikaj landoj. Ekde 2011 la Epifanio estas en Pollando ŝtata festo simile kiel en ekzemple Italio, Hispanio, Greklando, Svedio, Finnlando, Ahstrio, Svislando.

El la elsendo 07.01.2021. Legas Milada – 1′ 29″

Epifania Parada Promeno en Varsovio

La plej proksiman ĵaŭdon i.a. poloj festos Epifanion, alivorte la Feston de la Tri Reĝoj. En Varsovio kaj en multaj lokoj ekster ĝi enradikiĝis la tradicio de Solenaj Paradoj en la uba, vilaĝa spaco, dum kiuj familioj kun la infanoj en festa etoso trairas urban itineron en la akompano de la Tri Reĝoj pompe vestitaj, iliaj bestoj kaj servantaro por adoromaĝi la Jesuon en la kripeta trogo. Ankaŭ nunjare en Varsovio oni planas la pardon, sed pro la pandemio en iom adaptita al la cikonstancoj formo. Nome ĉi-foje oni invitas familiojn kun la infanoj por Parada Promeno dum kiu – kun konservo de necesa distanco – la festa marŝantaro celos de la varsovia Reĝa Kastelo al Piłsudzki-planto, kie estos intalita la Kripeto de Jesuo. Kadre de la nunjara Parado, kies devizo estas „Gaja ĝi estas, la hodiaŭa tago” el la 18/19-jarcenta mazurkoritma kristnaska kanto, eblos partopreni la urbajn ludojn kaj sperti, kiel ĝojo helpas fronti la penon de lernado kaj laboro malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj vivdefioj.

El la elsendo 04.01.2022. Legas Barbara – 1′ 30″

Ne, por la orminado en regiono enloĝata de indiĝena loĝantaro

La brazila registaro de la prezidento Jair Bolsonaro anoncis pri retiro de dekreto pri sep permesoj por la eplorado de ortavoloj troviĝantaj sur la tereno enloĝata de la indiĝena loĝantaro de la protektaj Amazoniaj Arbaroj lime de Kolombio kaj Venezuelo. La decido estis alprenita post la elaŭskulto de la brazilaj ekolooj, kiuj decide kontraŭis la minekspluatadon de la enloĝataj terenoj de la amazoniaj pluvarbaroj. Tio rilatas al la ampleksa regiono San Gabriel da Cachoeira enloĝata de 23 triboj de la indiĝena amazonia loĝantaro. Sian negativan rilaton esprimis du kompetentaj ŝtataj sciencaj institutoj – Nacia Indiana Fonaĵo FUNAI kaj Instituto pri Konservo de Biodiverseco de Chico Mendes. Ĝi kongruis kun la starpunkto de la plej kompetenta ĉi-rilate Landa Min-agentejo.

El la elsendo 04.01.2022. Legas Maciek – 1′ 01″

Pollando prezidas en Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro

La 1-an de januaro 2022 Pollando transprenis por unu jaro la prezidantecon en Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo. La pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Zbigniew Rau estas ĝia prezidanto. Pollando prezidas en la Organizaĵo la 2-an fojon, la unuan fojon tio okazis en 1998. La oficiala inaŭguro de la pola prezdanteco okazos dum la kunsido de la Konstatnta Konsilio de la organizaĵo en Vieno, la 13-an de januaro. La prioritato de la pola prezidanteco estos aktiva antaŭmalhelpado kaj mildigado de konfliktoj kaj krizaj situacioj. Pollando kunlaboros kadre de la tn. Triopo de la Organizaĵo kun Svedio, kiu gvidis la laborojn de la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo en 2021 kaj kun la Norda Makedonio, kiu prezidos ĝin en 2023. La Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo membrigas 57 ŝtatojn sur kies teritorio vivas pli ol unu miliardo da homoj. Krom la eŭropaj landoj apartenas al ĝi Usono, Kanado, Mongolio kaj situantaj en la Centra Azio ŝtatoj, kreiĝintaj post la malkomponiĝo de Sovetunio, t.e. Uzbekio, Kazaĥio, Taĝikio, Kirgizio kaj Turkmenio. La laboroj de la organizaĵo derviĝinta el la Fina Akto de Helsinkia Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo havas tri aspektojn: politikan-militistan, ekonomian-median kaj humanecan.

El la elsendo 04.01.2022. Legas Milada – 2′ 04″

Tarnów inter la plej belaj urboj de Eŭropo

La usona CNN pretigis la rangoliston de la plej belaj malpli konataj eŭropaj urboj, kiuj povas fieri pri sia arkitekturo aŭ specifa regiona kulturo. En la listo kiel la unusola urbo el Pollando ektroviĝis Tarnów. Oni reliefigis ĝian malnovurban parton kun renesancaj brikdomoj, malgrandurban etoson kaj similecon al la proksima Krakovo. En la rangolisto Tarnów estis listigita inter tiaj loĝlokoj kiel la nederlanda Giethoorn, kie eblas trafiki per boatoj, Mostar en Bosnio kaj Hercegovibo kun sia 16-jarcenta ponto. CNN menciis krome tiajn urbojn kiel Guimarães en Portugalio, Roscoff en Francio, Anghiari en Italio, Nafplio en Greklando, Mazara del Vallo, la itala Sicilio, Clovelly en Britio, Dinkelsbühl en Germanio, Korčula en Kroatio, Kenmare en Irlando, Piran en Słowenio, Reine en Norvegio kaj Regencos en Hispanio.

El la elsendo 04.01.2022. Legas Milada – 1′ 24″

Pollando helpe al belorusoj

Laŭ la hodiaŭa informo de la pola Limgardistaro ekde aŭgusto Pollando donis helpon al 23 mil belorusaj civitanoj kaj membroj de iliaj familioj. Temas pri opoziciaj aktivuloj aŭ personoj reprezaliitaj. 12 mil venis al Pollando baze de humaneca vizo, 3,4 mil personoj petis pri internacia protekto en Pollando, kaj 7,6 mil personoj venis baze de la programo „Pollando. Buisness Harbur”, kies celo estas ebligi al belorusaj mekatistoj instaliĝi en Pollando. Krome baze de la amendita leĝo pri eksterlandanoj ekde decembro 2020 ĉiuj personoj posedantaj ĉi tiujn vizojn povas en Pollando entrepreni laboron.

El la elsendo 28.12.2021. Legas Krystyna – 0′ 53″

Festokazaj Poŝtkartoj

Ĝis la 10-a de januaro 2022 en la poŝtofciejo Lodzo numero 4 funkcias ekspozicio dediĉita al la Festokazaj Poŝtkartoj. Ĝi enhavas 38 arkivaĵojn kaj 17 nuntempajn poŝtkartojn. Plej multaj devenas el la 50-aj, 60-aj kaj 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. La plej malnova estas datumita je la 1909-a jaro. La ekspozicon akompanas historia informo pri la aŭtoro de la plej malnova poŝtkarto. Eblas ekscii, ke la unuaj en Pollando poŝtkartoj aperis fine de la 19-a jarcento. Senduba kuriozaĵo estas, ke la vorto „pocztówka” por malferma letero, t.e. „poŝtkarto” estis proponita de Henryk Sinkiewicz kaj gajnis en la konkurso anoncita de „Kurier Warszawski” en la 1900-a jaro.

El la elsendo 28.12.2021. Legas Milada – 1′ 12″

Porinfana programo pri dulingveco en Lodzo kaj la regiono

En la regiono de Łódź ĝis junio 2022 daŭras la testa projekto „La lodza regiono dulingva”. Partoprenas ĝin 25 antaŭlernejoj en la urboj Łódź, Piotrków Trybunalski, Skierniewice, Sieradz kaj Zgierz. La programo de la marŝala oficejo celas eduki la plej junajn loĝantojn de la vojevodo kiel dulingvulojn, eĉ pli – kaŭzi, ke la angla lingvo fariĝu por la infanoj, natura, dua lingvo de ili uzata. La testa programo konformas al la Strategio de la Lodza Vojevodio 2030. Ĝi premisas zorgon pri junaj civitanoj de la regiono en la kunteksto de ilia estonta kariero sur la labormerkato. La projekto „La lodza regiono dulingva” – kiun oni prezentis ankaŭ al la gepatroj – startis en oktobro kaj ekde tiam instruistinoj envivigas ĝiajn elementojn. La infanoj rigardas anglalingvajn fabelojn dum kiuj ili lernas anglajn vortoj kaj sekve memorfirmigas ilin dum ludoj.

El la elsendo 28.12.2021. Legas Milada – 1′ 23″

Infanoj ŝatas pupojn

La proksimiĝanta Kristnasko estas tradicie momento kiam oni cerbumas pri la plej trafaj ideoj rilate al porinfanaj donacoj. La merkata oferto estas preskaŭ nelimigita kaj produktantoj rivalas unu kun la alia kreante laŭvicajn ludojn kaj ludakcesoraĵojn. Tamen evidentiĝas, ke tio ne malgrandigis interesiĝon de la konsumantoj pri pupoj. La 2020-a jaro evidentiĝis la plej bona por la pupoproduktado de 20 jaroj. Informoj pri rekordaj vendoj de pupoj venas same el la pola, kiel ankaŭ el la mondaj merkatoj. La plenkreskuloj aĉetantaj pupojn gvidas sin per praktikaj motivoj, ĉar pupo ligas elementojn de amuzo kaj ludo kun edukado kaj evoluo, aparte rilate la plej junajn infanojn, al kiuj ili helpas en emocia evoluo kaj ensociigo.

El la elsendo 21.12.2021. Legas Milada – 1′ 11″

Aŭstralio avanas en la emisiado de la forcejaj gasoj

La plej riĉaj landoj de la mondo daŭre avanas kiel la plej grandaj emisiantoj de diokarbonoksido, flankkreiĝanta dum la produktado de energio. Kiel informis la brita senprofita organizaĵo por la aferoj de klimato kaj energio Ember, kiu en siaj esploroj konsideris la nombron de la loĝantaro de la komparataj ŝtatoj, Aŭstralio avanas en la listo de la rilataj klimatpoluantoj. Ĝia jara emisiado de forcejaj gasoj je unu loĝanto estas kvinoble pli granda ol la monda mezumo. Ĝi estas je 40 procentoj pli alta ol de ajna alia produktanto de energio baze de la karbobruligado. 60 procentoj de la aŭstralia energio estas karbodevena. La esplorado koncernis la periodon ekde la pariza interkompreniĝo el 2015 ĝis nun kaj elmontris, ke Aŭstralio emisias jare 5,24 tunojn da diokarbonoksido je unu persono superante tiel la Sudan Koreion, la Sudafrikan Respublikon, Usonon kaj Ĉinion. La aŭstralia registaro de Scott Morison rifuzis la devontiĝon rezigni pri karbo dum la plej proksimaj ne plenaj naŭ jaroj.

El la elsendo 21.12.2021. Legas Milada – 1′ 40″

Projekto de pola konstruaĵo premiita en Yuanye Awards

La projekto de Maŭzoleo de Martirologio de la Pola Kamparo en la vilaĝo Michniów, la suda Pollando estis premiita en la internacia arkitektura konkurso Yuanye Awards, kiun partoprenis 1300 projektoj el la tuta mondo. La premiojn jam la 12-an fojon atribuis ĉina arkitektura magazino GlobalDesign. Ĝian Grandan Premion, Grand Prize ricevis kvin projektoj en tri konkursaj kategorioj. La maŭzoleo estis distingita en la kategorio „objekto publika” . En la konkursfinalo troviĝis konstruaĵoj el Ĉinio, Hinda Unio, Norvegio, Unuiĝintaj Arabaj Landoj, Portugalio, Aŭstrio kaj Francio. La Maŭzoleo de la Martireologio de la Pola Kamparo rakontas kaj omaĝas la viktimojn de la germana dutaga ekstermado de la vilaĝo Michniów la 12-an de julio 1943 dum kiu estis murditaj almenaŭ 204 personoj – 102 viroj, 54 virinoj kaj 48 infanoj. La monoliteca konstruaĵo konsisitas el 11-segmentoj – kvin fermitaj kaj 6 apertaj, apartigitaj per fendoj, per kiuj la traiĝanta taglumo per sia emfazo ligas al la simbolo de brulanta garbejo. La Maŭzoleo kreiĝis en la laborejo de Nizio Design International, de Mirosław Nizio.

El la elsendo 14.12.2021. Legas Maciek – 1′ 25″

Jam pri la kristnaskaj donacoj

En la komenco de novembro klientoj de 12 polaj komercaj centroj estis enketitaj pri la planataj elspezoj lige kun la proksimiĝanta Kristnasko. Evidentiĝis, ke polinoj 32-procente revas pri onamaĵoj kaj poloj 46-procente pri elektronikaĵoj. Pli ol la duono de ĉiuj enkektitoj destinos por festokazaj donacoj plej multe 500 zlotojn, ĉiu tria planas elspezi plej multe unu mil zlotojn. Nur 7 procentoj deklaras la elspezon de inter mil kaj mil kvincent zlotoj kaj apenaŭ 4 procentoj elspezos pli ol 1500 zlotojn. Plimulto de poloj planas fari donacojn por maksimume 4 personoj, polinoj por ĝis 8 personoj. Ĉiu kvina enketito planas pridonaci pli ol 8 personojn. 49 procentoj de polinoj planis la donaccelan butikumadon ankoraŭ en novembro kaj la unua semajno de decembro. Nur 5 procentoj prokrastos la butikumadon ĝis la lastaj antaŭfestaj tagoj. Poloj planis festokazan butikumadon por la komenco de decembro kaj 11 procentoj decidis fari tion rekte antaŭ la Kristnasko. Kvankam poloj revas pri ornamaĵoj kaj elektronikaĵoj, 31 procentoj ŝatus ricevi donackarton, 25 procentojn ĝojigus kosmetikaĵoj. Kaj ĝuste por kosmetikaĵoj la enketitaj klientoj elspezos plej multe el la festa buĝeto. Pliajn lokojn okupas ludiloj, vestaĵoj kaj ŝuoj.

El la elsendo 14.12.2021. Legas Milada – 2′ 08″

La orientaj pladoj konkeras Pollandon

Pladoj el la Fora Oriento konkeras Pollandon. Ankoraŭ antaŭ dek kelkaj jaroj manĝaĵojn de la azia kuirarto eblis gustumi ĉefe en iom krudaj ĉestrataj rapidmanĝejoj. Tamen la situacio ŝanĝiĝis konforme al la novaj ŝatoj de poloj, parte pro iliaj turismaj vizitoj en diversaj aziaj landoj. Sekve de tio kreiĝis kaj kreiĝas ĉiam pli multaj renomaj restoracioj, kiuj servas sur la plej alta nivelo pladojn de la taja, vjetnama aŭ japana kuirartoj. Laŭ merkatesploroj ĉiu tria polo elektas la aziajn pladojn kiel la plej ŝatatajn. Kvankam senĉese la pola kuirarto dominas, multas tamen tiuj, kiuj deziras gustumi ekzotikajn manĝaĵon. La orientstilajn restoraciojn malfermas en Pollando ĉiam pli da indiĝenaj loĝantoj el Azio. Tiel enfiltriĝas en Pollandon gustoj de iliaj hejmoj, kiuj variigas la kuirartan mapon de la restoracia merkato kaj samtempe proksimigas la manĝokulturon de la Fora Oriento.

El la elsendo 07.12.2021. Legas Maciek – 1′ 09″

Murpentraĵo kun instalitaj en ĝi abeldometoj

La Varsovia Naturscienca Universitato solenas nunjare sian 70-jariĝon. De multaj jaroj oni gvidas en ĝi i.a. esplorojn pri abeloj kaj iliaj produktoj. La tieaj sciencistoj kalkuliĝas al veraj ekspertoj pri la abelaj kutimoj kaj iliaj sanproblemoj en la skalo de la tuta lando. Okaze de la jubileo sur la muro de ĝia Didaktika-Scienca Centro aperis naturrilata murpentraĵo en ekologiaj verdaj kolornuancoj. Ĝi referencas al la harmonio inter homo kaj naturo kaj krome konsciigas kiom gravas por la homoj arboj, insektoj, vivo konforme al la naturo. La murpentraĵo rolas ne sole kiel eduka ilustraĵo. Ĉe la muro estis instalitaj 20 dometoj por la specio de polenigaj abelecaj insektoj >osmia rufa<.

El la elsendo 07.12.2021. Legas Milada 1′ 11″

Baltiko por generacioj

Sur la fundo de Baltiko troviĝas multegaj objektoj el la periodo de la 2-a mondmilito. Temas pri vrakoj de ŝipoj kaj municio, ankaŭ pri provizoj de la germana kemia armilaro, kiujn oni decidis dronigi en la profundo de tri kilometroj. Pro ekonomiaj kialoj dronigo okazis en malpli granda profundo. Tamen sur la fundo de Baltiko ektroviĝis almenaŭ 40 mil tunoj da venenaj substancoj. Korodo estas neevitebla kaj tial kreskas timo pri ekologia katastrofo. Reage je tiu minaco kreiĝis la projekto „Baltiko por generacioj” kiel komuna iniciato de Grupo Enea kaj UN Global Compact Network Polska. Ĝia celo estas realigo de la rezolucio de la Eŭropa Parlamento el aprilo 2021, kreiĝinta laŭ iniciato de Pollando, kiel la unua dokumento koncernenta la bezonon purigi Baltikon. Ĝi akiris vastan subtenon de ĉiuj uniaj landoj super la politikaj dividoj, ĉar temas pri problemo ekologia, sanrilata kaj ekonomia. Nun kreiĝas peticio al Eŭropa Komisiono alvokanta al realigo de la rezolucio.

El la elsendo 07.12.2021. Legas Milada 1′ 34″

Nova kronvirusa varianto

Monda Sanorganizo taksis lunde, ke la nova kronvirusa varianto „omikron” kreas tre altan globskalan minacon kun virtuale seriozaj konsenkvencoj. Laŭ la pritakso de Tedros Adhanom Ghebreyesus, la prezidanto de la organizo estas tamen nun pli da demandoj ol respondoj pri ĝia disvastiĝado. Tedros Adhanom Ghebreyesus kritikis la registarojn, kiuj haste limigis vojaĝojn el kelkiuj afrikaj landoj. Tio liaopinie ne estas bazita sur sciencaj motivoj nek estas efika. En Pollando lige kun la apero de la nova kovirvirusa varianto ekde hodiaŭ ĝis la 17-a de decembro validas 50-procenta limigo, se temas pri la samtempa kunestado de personoj en preĝejoj, gastronomiaj lokaloj, hoteloj, kinejoj kaj en sportaj objektoj. Personoj venantaj al Pollando el sfero ekstera de Schengen kaj el Turkio devas subiĝi al la 14-taga kvaranteno. Tio ne koncernas personojn vakcinitajn per preparaĵoj allasitaj en la Unio.

El la elsendo 01.12.2021. Legas Krystyna – 1′ 14″

Plia patrono de 2022, Ignacy Łukasiewicz

La pola Sejmo proklamis plian patronon de la 2022-a jaro. Temas pri Ignacy Łukasiewicz troviĝanta en la grupo de tiuj poloj, kies agado lasis grandan kaj pozitivan influon je evoluo de la patrolando kaj la tuta mondo. En marto 2022 pasos lia 200- naskiĝdatreveno kaj en januaro la 140-a datreveno de lia morto. Kiel kreinto de la patrola industrio Łukasieicz antaŭis usonanojn kaj rumanojn. Li estis krome la inventinto de kerosena, aŭ alivorte naftolampo. En 1853 en ĝia lumo estis efektivigita la unua en la mondo nokta operacio en hospitalo en Lvovo. Kiel kreinto kaj organizinto de petrolindustrio Ignacy Łukasiewicz kontribuis al disvolviĝo de – unue la Apudkarpatia Regiono kaj sekve – signifa parto de la polaj teritorioj aneksitaj de Rusio, Prusio kaj Aŭstrio. Dank’ al liaj malkovroj kreiĝis tre multaj laborlokoj kaj kreskis la vivnivelo de homoj. Sur la inaŭgurita de Łukasiewcz destilado de nafto baziĝas nun multaj branĉoj de la kemia kaj beliga industrioj kaj multaj modernaj teknologioj. Ignacy Łukasiewicz estas patrono de la petrola-gasa kaj petrolrafinada industrio en Pollando.

El la elsendo 01.12.2021. Legas Maciek – 1′ 25″

La pola lingvo denove dum la abiturienta ekzameno en Litovio

Post 23 jaroj la pola lingvo en lernejoj kun la pola instrulingvo en Litovio revenos kiel deviga lernoobjekto dum abiturienta ekzameno. Tio sekvas el interkompreniĝo de la pola registaro kun la litova klerigministerio. En 1998 la deviga abiturienta ekzameno de la pola lingvo estis sengradigita ĝis la nedeviga lerneja ekzameno, kio negative influis la instrunivelon de la gepatra lingvo en la polaj lernejoj en ĉi tiu lando. Poloj jam de pli ol 20 jaroj klopodis pri la revenigo de ĝia statuso kiel deviga ekzamenobjekto. Ĝis nun la litovaj aŭtoritatoj nur estis promesantaj konsideri ĉi tiun postulon. La nun subskribita interkonsento malfermas vojon al realigo de tiu ĉi postulo. En Litovio funkcias 70 lernejoj kun la pola instrulingvo, kiujn frekventas ĉirkaŭ 12 mil infanoj. Eĉ 36 el 360 gimnazioj en Litovio, t.e. 10 procentoj estas gimnazioj kun la pola instrulingvo. Ili reprezentas altan instrunivelon, pri kies kvalito atestas alta elcento de junuloj, kiuj sukcesas pri studentigaj ekzamentoj. Ĝi egalas al ĉirkaŭ 70 procentoj.

El la elsendo 01.12.2021. Legas Milada – 1′ 41″

Polua flankefiko de la pandemio, tunoj da balaaĵoj en oceanoj

Laŭ esplorrezultoj publikigitaj en la periodaĵo PNAS de la Usona Scienca Akademio al oceanoj trafis 25 mil tunoj da plastaj forfalaĵoj ligitaj kun la kovimvirusa pandemio. Tio kreas minacon por la maraj ekosistemoj. En 2020 temis pri pli ol unu kaj duona milionoj da maskoj. Plimulto de la forfalaĵoj devenas el hospitaloj stokiĝante ĉe plaĝoj kaj laŭbordaj regionoj. Laŭ sciencistaj simuladoj ĝis la fino de la nuna jarcento preskaŭ 28,8 procentoj de la postpandemiaj forfalaĵoj ektroviĝos sur la fundoj de oceanoj kaj 70,5 procentoj amasiĝos sur plaĝoj. Dum la pandemio kreskis bezonateco je plastaj elfaraĵoj de unufoja uzo, kio intensigis la probemon, kiu sen tio eskapas la kontrolon. Plastaj produktoj ligitaj kun la oceania alflu-reflu-ciklo, t.e. tajdoj povas esti transportataj je longaj distancoj kaj krei lezojn aŭ morton de multaj maraj organismoj. Kiel ekzemplo estis menciitaj fiŝoj kaptitaj en kaŭĉukajn medicinistajn gantojn aŭ morta pingveno kun masko en la stomako. La esplorstoj atentigis ankaŭ pri minaco ligita kun invado de specioj kaj transportado kun foflalaĵoj de diversaj poluaĵoj, inkluzive de kovimviruso.

El la elsendo 24.11.2021. Legas Maciek – 1′ 27″

Egiptio, la plej granda importanto de polaj pomoj

Laŭ la donitaĵoj de la Polaj Hortikulturistoj la importo de polaj pomoj el Belorusio en aŭgusto nunjare kompare al la sama monato de la pasinta jaro kreskis je 770 procentoj kaj egalis al 2181 tunoj. La samrilata kresko en la sekva monato egalis al 115 procentoj, kio signifis importon de 2963 tunoj. Decida kresko de la eksporto de polaj pomoj al la eksteruniaj landoj okazis krome al Kazaĥio kaj Egiptio. Kompare al aŭgusto 2020 Pollando en aŭgusto 2021 eksportis al Kazaĥio je 1451 tunoj da pomoj pli. La eksportokresko en septembro 2021 kompare al septembro 2020 egalis al 647 tunoj. Tamen la plej granda importanto de pomoj el Pollando en la lastaj sezonoj fariĝis Egiptio. Se en la pasintjara aŭgusto Egiption entute ne atingis polaj pomoj en la nunjara aŭgusto la eksporto de polaj pomoj al ĉi tiu lando egalis al 13,4 mil tunoj. La kresko de pomeksporto inter septembroj de 2020 kaj 2021 estis triobla kaj nunjare egalis al 15,9 mil tunoj.

El la elsendo 24.11.2021. Legas Milada – 1′ 44″

2022, i.a. la omaĝjaro al Maria Grzegorzewska

Lige kun la 100-jariĝo de la Ŝtata Instituto pri Speciala Pedagogio, kies patrono estas Maria Grzegorzwska la pola Sejmo proklamis la 2022-an jaron kiel omaĝjaron al Maria Grzegorzewska. Maria Grzegorzewska, elstara sciencisto, pedagogo kaj psikologo okupiĝanta pri blindaj personoj, socia aganto naskiĝis en 1888. Kiel slogano de ŝia propra vivo kaj tiu de multaj pliaj generacioj de specialaj pedagogoj kaj specialistoj laborantaj por homoj neplenlertaj rolis ŝia konstato „ne estas kriplulo, estas homo”. Kiel oni reliefigis en la sejma rezolucio daŭre estas aktuala ŝia mesaĝo, ke belaj vortoj nur malutilon kaŭzas, se ili ne estas subtenataj de agoj aŭ almenaŭ agadprovo. Ŝiaj verkoj daŭre estas inspiro por laŭvicaj esploristoj kaj kreintoj de la akademia speciala pedagogio, eduka, terapia kaj rekapablikga praktiko.

El la elsendo 16.11.2021. Legas Maciek -1′ 02″

Pollando grava produktanto de fromaĝoj

Apud Francio, Italio, Nederlando kaj Svislando Pollando apartenas al gravaj produktantoj de fromaĝoj okupante la kvinan lokon en Eŭropo kaj la 6-an de la mondo. Laŭ la donitaĵoj de la Landa Centro subtenanta la Agrikulturon en la jaroj 2004-2020 la produktado de fromĝoj kaj kazeaj produktoj en Pollando kreskis je 65 procentoj atinginte la nivelon de 960 mil tunoj. Plej gravan lokon en la eksporto de polaj fromaĝoj kaj kazeaj produktoj okupas la maturiĝantaj fromaĝoj. Ili trafas ĉefe al Ĉehio, Italio, Slovakio kaj Germanio, al Rumanio kaj Hungario. Pollando eksportas siajn fromaĝojn ekster la Union unuavice al Ukrainio, la Saŭda Arabio kaj Britio. En la periodo 2004-2020 la eksportovaloro de polaj fromaĝoj kaj kazeaj produktoj kreskis de 191 milionoj da eŭroj ĝis 823 milionoj. La nunjaraj enspezoj de Pollando pro la eksporto de ĉi tiuj produktoj en la periodo inter januaro kaj julio atingis 518 milionojn da eŭroj kaj estis je 8 procentoj pli altaj ol en la sama periodo de 2020. Plej multajn fromaĝojn en la Unio pasintjare produktis Germanio – 2,4 milionojn da tunoj, Francio – 1,9 milionojn da tunoj, Italio – 1, 3 milionojn da tunoj kaj Nederlando – unu milionon da tunoj.

El la elsendo 16.11.2021. Legas Maciek -1′ 34″

Eurostat pri la konsumado de alkoholaĵoj

Laŭ Eurostat donitaĵoj el aŭgusto 2021 inter la uniaj landoj la plej altan elcenton de personoj ĉiutage konsumantaj alkoholaĵojn oni notas en Portugalio – 20,7 procentoj, Hispanio – 13 procentoj kaj Italio – 12,1 procentoj. En Pollando estas nur 1,6 procentoj de personoj, kiuj drinkis ĉiutage. Samtempe ĉiu kvara poloj entute ne drinkis alkoholaĵojn en la pasinta jaro. En Litovio kaj Latvio oni notis nur po 1 procentojn de personoj drinkantaj ĉiutage. Iom alie aspektas la situacio koncerne unufojan drinkadon ĉiusemajne. En Nederlando temas pri la duono de la populacio – 47 procentoj, en Luksemburgio pri 43,1 procentoj, en Belgio – 40,8 procentoj. En Pollando 16,8 procentoj de la loĝantoj drinkas alkoholaĵojn unu fojon ĉiusemajne. La elcento de personoj deklarantaj la unufojan konsumadon de alkoholaĵoj ĉiumonate en Litovio egalas al 31,3 procentoj, en Litovio al 31,1 procentoj, sur Kipro – 30,4 procentoj, en Pollando – 30,2 procentoj. Inter la uniaj landoj Kroatio apartenas al tiuj, en kiuj estas la plej alta elcento de personoj, kiuj tute ne drinkas aŭ ne drinkis dum la lastaj 12 monatoj (38,4). En Pollando temis pri 25,9 procentoj de tiaj personoj. En ĉiuj uniaj landoj viroj pli ofte ol virinoj konsumas alkoholaĵojn. Intensa sporada drinkado karakterizas danojn (38 procentoj). Plej malofte oni drinkas tiamaniere sur Kipro kaj en Italio – po 4 procentoj.

El la elsendo 09.11.2021. Legas Maciek – 1′ 47″

UNO-ŝtatoj subtenis Pollandon

Plimulto de UNO-ŝtatoj voĉdonis lastmerkrede favore al la prezentita de Pollando rezolucio kondamnanta la uzon de la kemia armilaro. En la dokumento estis menciitaj i.a. la kazoj de la uzo de la kemia armilaro kontraŭ Skripal-geedzoj kaj Nawalny, kaj ankaŭ fare de la siria reĝimo. La rezolucio estis proklamita dum la kunsido de la 1-a Komitato de la Ĝenerala UNO-Asembleo okupiĝanta pri la problemoj de malarmado kaj sekureco. Favore al la prezentata ĉiujare fare de Pollando rezolucio subtenanta envivigon de la Konvencio pri la Malpermeso de la Kemia Armilaro voĉdois 147 ŝtatoj. 8 Kontraŭis ĝin, i.a. Rusio, Ĉinio kaj Sirio. En la unua duono de decembro oni traktos ĝin dum la plenkunsido de la Ĝenerala Asembleo de UNo.

El la elsendo 09.11.2021. Legas Milada – 1′ 13″

Pollando, ĉokolada potenculo en la Centr-Orienta Eŭropo

Laŭ la agentejo Nielsen Pollando estas la plej granda ĉekoladomerkato en la Centra-Orienta Eŭropo. Samtempe ĝi estas la kvara en la mondo eksportanto de ĉokolado post Germanio, Belgio kaj Italio. Laŭ la lasta raporto de Nielsen rezultas, ke la valoro de la pola ĉokolada eksporto egalas al preskaŭ 2,1 miliardoj da dolaroj kaj dank’ al tio ĝi 7,3-procente partoprenas en la monda eksporto. En 2020 Pollando notis la plej grandan produktokreskon, egalan al pli ol 13 procentoj. En la lastaj dekkelkaj jaroj la konsumado de ĉokolado je statistika polo kreskis je ĉirkaŭ 30 procentoj kaj egalas nun al 5,2 kilogramoj. La mondaj konsumantoj de ĉokolado estas aŭstroj kaj germanoj, kiuj konsumas preskaŭ 3 kilogramojn da ĉokolado pli ol poloj. Laŭ la raporto rezultas ankaŭ, ke meza polo por dolĉajoj enhavantaj kakaon elspezas ĉirkaŭ 190 zlotojn jare. Al la plej popularaj kalkuliĝas ĉokoldkaheloj kaj pralinoj. La ĉokoladprodukta segmento sur la pola merkato valoras multe pli ol 2 miliardojn da zlotoj. Du trionoj de la vendovaloro estas ligita kun laktaj ĉokoladoj.

El la elsendo 03.11.2021. Legas Maciek – 1′ 25″

2022, la omaĝjaro al Maria Konopnicka

Inter la omaĝotoj de la 2022 la Pola Sejmo enkalkulis Maria Konopnicka kaj ŝian literaturan varkaron, taksinte ŝin „unu el la plej elstaraj verkistinoj en la historio de la pola literatuo”, sed ankaŭ elstarigante ŝian patriotan agadon.
En majo 2022 pasos la 180-a naskiĝdatreveno de Maria Konopnicka, verkistino, poetino, tradukistino kaj publicistino. Orfiĝinte en la aĝo de 12 jaroj ŝi ricevis de la patro edukon en la etoso de patriotimo kaj kristana tradicio, kio grave influis ŝian literaturan formiĝon. Ŝi debutis en la periodaĵo „Kaliszanin” en 1870; en 1881 ŝi eldonis la unuan poezikolekton. Ŝi redaktis la periodaĵon „Świt”, kunlaboris kun „Bluszcz” kaj kun multaj aliaj polaj periodaĵoj en tri anekspoartoj de Pollando (Rusio, Austrio, Prusio) kaj eksterlande. Ŝi famiĝis pro novelverkado kaj pro la porinfana literaturo, ŝi okupiĝis pri literatura kritiko. Helpe de siaj literaturaj verkoj ŝi protestis kontraŭ antipoleca politiko de la aneksintoj kaj socia maljusteco. Ŝi kunorganizis proteston de la monda publika opinio kontraŭ germanaj reprezealioj rilate al polaj infanoj uzantaj la polan lingvon en la loko Września (1901-02) kaj al la elpropretigaj leĝoj. Konopnicka batalis favore al la virinaj rajtoj kaj helpadis al personoj malliberigitaj pro la patriotaj motivoj fare de rusaj aŭtoritatoj. En 1902 en Krakovo kaj Lvovo okazis la solenadoj de la 25-jariĝo de ŝia literatura laboro kaj unu jaron poste kiel donacon de la pola nacio ŝi ricevis biendomon en la loko Żarnowiec.
Ŝi estis honora membro de la Societo de Popollernejoj kaj de multaj societoj kaj institucioj sur la pola teritorio, en Eŭropo kaj Usono. La rezolucio de la pola sejmo elstarigas ŝian poeziaĵon „Rota” (La Ĵuro), patriotan verkon kontraŭ la trudgermaniga politiko en la prusa aneksoparto de la lando, kiu ludis apartan rolon en la historio de Pollando.
Ŝiaj du noveloj „Mia poŝhorloĝo” kaj „La Fumo” aperis en la E-traduko de Kabe respektive Jerzy Grum.

El la elsendo 03.11.2021. Legas Milada kaj Krystyna – 2′ 46″

Studentoj ĉiam pli ofte samtempe studas kaj laboras

Dum la tutlanda Semajno de Kariero la Politekniko de Opole (la sudokcidenta Pollando) kune kun la Vojevodia Laboroficejo organizis debaton pri labormerkato. Ĝi spegulis sintenoŝanĝojn de studenta junularo al laboro. Kio iam estis malfacile imagebla inter la studentoj, nome studi kaj samtempe labori – kaj se eĉ nur dum la feria periodo – nun transformiĝis en firman tendencon, kiun eblas difini kiel norman sintenon. En Opole-Politekniko preskaŭ 70 procentoj de studentoj komencis laboron jam en la daŭro de licencaj studoj. La altlernejo dum la lasta jaro subskribis 20 kontraktojn kun firmaoj, kiuj akceptas por laborstaĝoj kaj praktikoj ĝiajn studentojn. La plej dezirindaj laborantoj estas studentoj de Informa Teknologio, aŭtomatiko, transporto/varekspedado/loĝistiko, programado, konstruado, elektrotekniko, produktado/kvalitkontrolo, sano/ripozo, esploroj kaj evoluo, mekaniko kaj maŝinkonstruado, motorizo. Dank’al tiu sinteno 99 procentoj de la diplomitoj de Opole-politekniko laboras en Pollando, kaj 71 procentoj havas laborkontraktojn.

El la elsendo 26.10.2021. Legas Maciek – 1′ 22″

Prof. Jan Potempa kun Heising-premio

Profesoro Jan Potempa, biokemiisto kaj mikrobiologo el la Jagelona Universitato en Krakovo fariĝis la laŭreato de la unua eldono de Heising-premio. La celo de la nunjare lanĉita premio estas distingo de polaj sciencistoj, kiuj gvidas esplorojn sur la plej alta monda nivelo. Iniciatis ĝin kaj lanĉis profesoro Norbert Heising, germana kuracisto devenanta el Breslau (nun Vroclavo). Li de jaroj aktivas favore al la vroclava scienca medio kaj estis plurjara prezidanto de la Pola-Germana Societo de Wrocław-Universitato. Kandidatoj por la premio estis elektitaj de la senatoj de 12 polaj altlernejoj, kiuj partoprenas la programon La Iniciato de Perfekteco Esploraltlernejo. Profesoro Jan Potempa estis nomumita rekone pro la malkovro de biokemiaj mekanismoj ligantaj bakteriajn malsanojn de makzeldenta histo kun aŭtoimunaj reagoj, kio kreis novajn perspektivojn por kontraŭbatali Alzheimer-malsanon.

El la elsendo 26.10.2021. Legas Maciek – 1′ 08″

La vroclavaj universitato kaj Zoo-ĝardeno kunlaboras

Komunaj esploroj, sciencaj publikaĵoj kaj didaktikaj okupoj sur la tereno de ZOO-ĝardeno jen sferoj, en kiuj la vroclava Naturscienca Universitato kunlaboros kun la loka ZOO-ĝardeno dum la plej proksimaj 5 jaroj. La vroclava altlernejo delonge peredukas la estontajn laborantojn de la ĝerdeno. Ĝiaj diplomitoj konsistigas preskaŭ unu trionon de ĝiaj laborantoj. La ĝisnuna kunlaboro ĉirkaŭprenis la peradon de konoj, komunajn sciencajn disertaciojn, klopodadon pri subvencio de polaj kaj eksterlandaj projektoj, realigadon de profesiaj praktikoj, disertaĵojn bakalaŭrajn, magistrigajn kaj dotorigajn realigatajn sur la tereno de Zoo-ĝardeno. La subskribita nun ĉi-rilata interkonsento daŭrigas la ĝisnunajn kontaktojn inter ambaŭ institucioj kaj malfermas vojon al ankoraŭ pli plena utiligo de la didaktika-scienca potencialo de la vroclava Universitato kaj la loka bestoĝardeno.

El la elsendo 26.10.2021. Legas Milada – 1′ 23″

Malkresko de interesiĝo pri eksterlandaj studentoj

La nederlanda ĵurnalo „Financieele Dagblad” informis, ke preskaŭ ĉiuj nederlandaj altlernejoj ĉesis varbi eksterlandajn studentojn. Kiel motivon oni mencias tro grandajn studentajn grupojn, troan laborŝarĝon de lekciantoj kaj mankon de porstudentaj loĝejoj. La gazeton informis pri to la aferprezentanto de la universitato en Amsterdamo kaj reprezentantoj de 13 aliaj nederlandaj altlernejoj. Laŭ iu el la laborantoj de la universitato en Groningen la nederlanda kleriga sistemo troviĝas sub la premo pro la kreskanta nombro de studentoj, kio influas la klerignivelon kaj ŝarĝon de lekciantoj. En la pasinta akademia jaro por la studoj en Nederlando aliĝis pli ol 70 mil eksterlandaj studentoj, konsistigante ĉirkaŭ 21 procentojn de ĉiuj nederlandaj studantoj.

El la elsendo 19.10.2021. Legas Milada- 1′ 09″

Eksteruniaj civitanoj en EU-2020

Eurostat publikigis aktualajn informojn pri la (unuaj) permesoj por la estado sur la tereno de la Eŭropa Unio por civitanoj devenantaj de ekster la uniaj landoj. Pollando eldonis ilin en 2020 en signifa plimulto komapre kun aliaj uniaj landoj, unu kvaronon. Entute en 2020 oni eldonis pli ol 2,2 milionojn da estadpermesoj, tamen malpli ol en 2019. Malkreskoj estis notitaj en ĉiuj kategorioj – laborpermeso, edukpermeso, familiaj motivoj. Plej multajn estadpermesoj rilatis al enlaborigo. En la tuta Uniio temis pri 903 mil tiaj permesoj, sed 55 procentojn konsistigis tiuj donitaj de Pollando, pli ol 502 mil. La duan lokon okupis Hispanio kun pli ol 80 mil estadpermesoj. Klopodis pri ili unuavice ukrainanoj, kiuj sume en la tuta Unio ricevis 516 mil estadpermesojn ligitajn kun laboro. Estadpermesoj edukcele motivitaj en 2020 egalis entute al 247 mil. Plej multajn donis Francio, 72 705 mil. Pollando okupis la trian lokon doninte 27 244 estadpermsojn ligitajn kun la edukado. Plej multnombre ricevis ilin civitanoj de Ĉinio, Ukrainio kaj Maroko. La plej multajn permesojn pro familiaj motivoj eldonis Germanio, Hispanio kaj Francio. Plej ofte ricevis ilin civitanoj de Maroko, Brazilo kaj Ukraino. Inter aliaj kategorioj ebligantaj estadon en la Unio kalkuliĝas i.a. internacia protekto. Plej multajn estadpermesojn donis Germanio pli ol 153 mil; Pollando okupis la trian lokon eldoninte pli ol 56 mil tiukategoriajn permesojm. Plej ofte ricevis ilin civitanoj de Sirio, Venezuelo, Ukrainio, Afganlando kaj Belorusio.

El la elsendo 19.10.2021. Legas Maciek – 2′ 05″

La Vroclava Politekniko atribuos la premion de Stanisław Lem

La Politekniko de Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) lanĉis Eŭropan Sciencan Premion, al kiu patronecas Stanisław Lem, por juna sciencisto, kies esploroj povus pozitive influi la estontecon de nia civilizacio. La premio omaĝas la 100-an naskiĝdatrevenon de la elstara pola fantasta verkisto, kiu en 1981 ricevis la honoran doktorecon de la vroclava politekniko. Eĉ por homoj, kiuj ne konas librojn de Lem li estas figuro, kiu ĝenerale estas perceptata kiel viziulo, furturisto liganta la teknikan mondon kun civilizacia estonteco. La premio estas atribuota al sciencistoj malpli ol 40-jaraĝaj gvidantaj esplorojn en la Eŭropa Unio aŭ en la landoj partoprenantaj la programon „Horizonto de Eŭropo”. Ĝi estos atribuata ĉiujare pro freŝdata malkovro aŭ signifaj atingaĵoj en la vaste komprenata sfero de la scienco kaj inĝenierio. Laŭreaton elektos kapitulo en la konsisto de sciencistoj de la vroclava Politekniko mem kaj sciencistoj el eksterlando. En la kapitulo troviĝos krome la filo de la verkisto Tomasz Lem. La premiito krom ricevi monpremion estos invitita al la Vroclava Politekniko por seminarioj, lekcioj, renkontiĝoj kun junaj sciencistoj kaj studentaj organizoj. La nunjara laŭreato de la premio de Stanisław Lem estos anoncita la 15-an de novembro dum la festo de la Vroclava Politekniko. https://lemprize.pwr.edu.pl/

El la elsendo 19.10.2021. Legas Pamela – 1′ 49″

Konstitucia Tribunalo pri supereco de la Pola Konstitucio

Lastvendrede (07.10.2021) la pola Konstitucia Tribunalo verdiktis pri la supereco de la Pola Konstitucio rilate al la unia leĝaro responde al la demando de la pola ĉefministro Mateusz Morawiecki. La pola Konstitucia Tribunalo elmontris, ke nur en tiuj sferoj, en kiuj Pollando transdonis kompetentojn al la Eŭropa Unio la unia leĝaro havas la unuan lokon. La verdikto konfirmas, ke eŭropuniaj decidoj rajtigantaj malobservadon de la Pola Konsititucio estas kontraŭkonstituciaj.
Tiu principo vekas neniujn dubojn en la verdiktoj de juĝinstancoj kaj konstituciaj tribunaloj de multaj membroj de la Eŭropa Unio. La samajn aŭ similajn decidojn alprenis juĝinstancoj aŭ Konstituciaj Tribunaloj en 9 aliaj uniaj landoj i.a. Germanio, Francio, Italio, Hispanio, Belgio, Danlando, Ĉeĥio, Rumanio kaj Litovio.

El la elsendo 12.10.2021. Legas Barbara i Krystyna – 1′ 18″

Opinisondado pri rigoroj por nevakcinitaj personoj

Laŭ la komisio de la ĵurnalo „Rzeczpospolita” la opinisonda Instituto pri Merkataj kaj Sociaj Esploroj, IBRIS okazigis esplorojn pri la rilato de poloj al la rigoroj por nevakcinitaj personoj. Ĉiu kvara enketito, alivorte 24,8 procentoj de la respondintoj asertas, ke privilegioj por personoj vakcinitaj kaj limigoj por nevakcinitoj lezas la civitanajn rajtojn. Favore al vakcinatestoj necesaj por viziti kinejon aŭ teatron deklaris sin 46,6 procentoj de la respondintoj. La opinisondado elmontris ankaŭ pozitivan rilaton al la tria vakcindozo ĉe 13,2 procentoj de la enketitoj, kiuj asertas, ke ĝia akcepto devus esti deviga por ĉiuj aĝgrupoj. Pli ol 37 procentoj akceptos la trian dozon, kiam tio estos nur ebla. 18,7 procentoj de la respondintoj estas konvinkitaj, ke du vakcindozoj sufice protektas kontraŭ la infektiĝo.

El la elsendo 05.10.2021. Legas Krystyna – 1′ 10″

Kiam kaj ĉu malpemeso eksporti balaaĵojn

La eksterregistara organizo Environmental Investigation Agency (EIA) esploras kazojn de la detruado de la natura medio. Ĝiaopinie homoj produktis jam 10 miliardojn da tunoj da plasto, el kiu kvanto ĉirkaŭ 6 miliardoj troviĝas en balaaĵstokejoj kaj poluas la medion. Entute laŭ ĝiaj kalkuloj en la daŭro de 65 jaroj la produktado de plasto kreskis je 18 300 procentoj. EIA asertas, ke parto de la problemo ligita kun la staplata plasto ligiĝas kun eksporto de balaaĵoj. Inter la plej grandaj eksportantoj ĝi mencias Germanion, Francion, Belgion kaj Italion. Per tiu agado la menciitaj landoj ŝarĝas la administran sistemon mastrumi per balaĵoj en la landoj, kiuj mem ne sukcesas solvi la problemon de la propraj forfalaĵoj. Nun 5 uniaj parlamentanoj kaj 60 internaciaj organizoj aktivantaj favore al la medioprotektado subskribis koncernan dokumenton adresitan al la uniaj institucioj. La Eŭropa Komisiono reage premisis, ke proponojn pri malpermeso eksporti plaston eblas atendi ĝis novembro 2021.

El la elsendo 05.10.2021. Legas Maciek – 1′ 20″

Startis Expo 2020 en Dubajo

La 1-an de oktobro 2021 startis la unua proksimorienta ekspozicio Expo. La prokrastitan je unu jaro, pro la pandemio, ekspozicion en Dubajo partoprenas 200 ŝtatoj kaj organizaĵoj. Oni atendas, ke dum 182 tagoj de ĝia daŭro vizitos ĝin 18 milionoj da personoj – ekde ŝtataj delegacioj, tra merkatistoj, ĝis turistoj kaj loĝantoj de Dubajo. La gvidmotivo de la dubaja Expo estas „Ligante mensojn ni kreas estontecon”. Sur la tereno de Expo 2020 funkcias la pola pavilono sub la devizo „Pollando. Kreiveco inspirita de la naturo”. Ĝi prezentas la potencialon de la pola mastrumado kaj de la landa merkatista agado, turismajn valorojn de Pollando kaj elementojn de la pola kulturo kaj arto. Por 6 monatoj Pollando planis preskaŭ mil eventojn kun partopreno de preskaŭ 2500 firmaoj. La plej gravaj inter ili estos la pola-araba kaj pola-afrika forumoj. La pola pavilono kun la surfaco de du mil kvadrataj metroj havas lignan fasadon kaj kinetikan skulptaĵon, kiu simbolas birdogrupon. Ĝi estos tereno de periodaj ekspozicioj, inter kiuj la unua estas „Xylopolis. Urbo provizita de la naturo”. Pollando aperos en Dubajo krome kun apartaj akcentoj la 11-an de novembro, en la tago de la nacia sendependeco, kiam la plej alta konstruaĵo de la mondo Burdż Chalifa estos prilumita per polaj naciaj koloroj (la blanka-ruĝa). La kulimina estos la 7-a de decembro kiel la Pola Tago en Dubajo. La lokaj aŭtoritatoj deziras, ke la Pola Pavilono post Expo 2020 porkonstante restu en Dubajo. Ĝi estis distingita de „The National” en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiel unu el 17 plej bonaj/belaj pavilonoj pretigitaj por la ekspozicio.

El la elsendo 05.10.2021. Legas Milada – 2′ 37″

Forpasis Jan Stanienda

En la aĝo de 68 jaroj, la 22-an de septembro, forpasis violonisto kaj plurjara pedagogo de la varsovia Muzika Universitato de Fryderyk Chopin, Jan Stanienda. Ekde 1975 li estis membro de la Pola Ĉambrorkestro kondukita de Jerzy Maksymiuk, kaj ekde 1977 ĝia koncertmajstro kaj solisto. En 1976, la artisto estis premiita dum la Internacia Violonkonkurso Niccolò Paganini en la itala Ĝenovo. Jan Stanienda koncertis kune kun la plej famaj nuntempaj muzikartistoj, interalie kun Yehudi Menuhin, Maurice André, Wanda Wiłkomirska, Barbara Hendricks, Nigel Kennedy kaj Ewa Połocka. En informo pri la morto de la artisto, publikigita en la retejo de la Muzika Universitato, oni legas, ke la artisto prezentiĝis en la plej famaj koncertejoj de la mondo, interalie en la novjorka Carnegie Hall, la berlina Filharmonio, Concertgebouw en Amsterdamo, Auditorio Nacional de Música en Madrido kaj en la Londona Royal Albert Hall. Laŭ la iniciato de Jan Stanienda en 1996 estis establita la Vroclava Ĉambra Orkestro “Wratislavia”, kies plurjara arta direktoro estis la forpasinta violonisto. Krome Stanienda estis ankaŭ la kreinto kaj arta direktoro de la Ĉambrmuzika Festivalo “Vesperoj en Arsenalo”, okazanta en Vroclavo ekde 1997. La artisto premiere plenumis multajn verkojn de nuntempaj polaj komponistoj por la Pola Radio, Franca Radio, kaj ankaŭ por pola kaj franca televidoj. En 2006 li fariĝis la laŭreato de vroclava muzikpremio (Wrocław Music Award).

El la elsendo 30.09.2021. Legas Maciek – 1′ 47″

Preventa programo kontraŭ memortigoj

La meza indico de memmortigoj en la landoj de la Eŭropa Unio egalas al 11 kazoj je 100 mil loĝantoj. Signife superas ĝin Litovio – 26 aŭ Slovenio – 20. Tamen la donitaĵoj el Pollando ne ĝojigas. Ĉiutage 14 personoj atencas la propran vivon, inter ili tri superas la 65-an vivojaron. Maltrankviligaj estas tiukuntekstaj donitaĵoj koncerne junularon. En Pollando pli da dekkelkjaruloj mortas pro memmortigo ol sekve de trafikakcidentoj. En 2020 la nombro de memmortigoj de infanoj kaj junuloj je 21 procentoj superis la nombron de pereintaj samaĝuloj en la stratakcidentoj. Samtempe je 12 procentoj kreskis la memmortigoj inter dekkelkjaruloj en la aĝo de 13-18 vivojaroj. Sekve de tiu aferstato estis funkciigita programo kontraŭ la memmortigaj kondutoj en la Nacia Sanprogramo por la jaroj 2021-25 „Agante kune ni vekas la esperon”. La ĉefa celo estas la profilakto per vastigita alireblo al helpo por personoj suferantaj la memmortigan krizon kun samtempa vastigo de kompetentoj de helpodonantoj. La programo estis prilaborita de la spertoplena sciencista medio. Krome ekfunkciis la tagnokta informlinio por infanoj, gejunuloj, gepatroj kaj pedagogoj „Ni helpas”.

El la elsendo 30.09.2021. Legas Maciek – 1′ 35″

Smeralda porcelano el Pollando

Adam Spała, la posedanto de la AS Fabriko de Porcelanaĵoj en Ćmielów kreis unikan smeraldan porcelanon. La recepton kaj nomon li jam patentumis en Pollando kaj ili estis rezervitaj sur la tereno de la Eŭropa Unio. La unuajn tasojn en la paŝtela verda koloro eblas aĉeti en la sidejo de la fabriko ekde la komenco de junio. Pri sia smeralda porcelano la kreinto laboris du jarojn kaj kvankam li ne malkovras la sekretojn de la recepto ĝia baza produkto estas smeralda pudro, kiun helpis al li akiri laborantoj el la ceramika fakultato de la Min-fandindustria Akademio en Kielce. Dum sia – okazinta antaŭ kelkaj jaroj – vizito en la polurigista laborejo de smeraldoj en la Sudafrika Respubliko Adam Spała rimarkis pudron el la prilaborataj gemoj, kiu sedimentiĝis sur la vestoj kaj okulvitroj de laborantoj. Ĝi estis samkolora kiel la nun akirita smeralda porcelano. Por ĝia produktado oni uzas kaolinon, kvarcon, feldspaton kaj aliajn konsisterojn, kiujn oni miksas en konformaj proporcioj kun akvo. Por konservi la durecon de la smeralda porcelano la kvanto de kvarco estis je 50 procentoj malgrandigita favore al kvarco el muelitaj smeraldoj. La pola Patentuma Oficejo kontrolis, ke simila recepturo kreiĝis ĝis nun nenie en la mondo. Nur en Ĉinio en la 15-a jarcento estis produktita la t.n. salika glazuro kun simila koloro. Tio tamen estis nur glazuro kaj ne baza porcelanprodukto.

El la elsendo 30.09.2021. Legas Milada – 2′ 14″

Ĉiam pli popularaj frostigitaj nutraĵproduktoj

Ĉiam pli da polaj konsumantoj elektas frostigitajn nutraĵproduktojn. Ekde la unuaj kovrimrestriktoj ilia vendokresko egalis al 15 procentoj kompare al la sama periodo de antaŭ unu jaro. Poloj alte taksas la avantaĝojn de la frostigaj produktoj – la naturan konservometodon, konservon de iliaj altaj nutrovaloroj, la komforton teni ilin en fridujo. Laŭ la raporto de Gemius poloj ĉiujare aĉetas 92 milionojn da kilogramoj da frostigtaj nutraĵoj. Ili troviĝas en la menuo de preskaŭ 70 procentoj de hejmaj mastrumejoj. La pendemio ne ĉesigis tiun ĉi tendencon, eĉ pli – spronis la kreskon. Ĉiam pli da poloj aĉetas frostigitajn fruktojn, legomojn kaj manĝopretajn pladojn. Tiu ĉi kreskotendco koncernas ne sole la polan konsummerkaton. La plej frapa ekzemplo estas Britio. Laŭ la Brita Federacio de Frositigitaj Nutraĵoj britoj aĉetas frostigitajn produktojn ĉiam pli ol iam ajn antaŭe. Pasintjare la britaj klientoj elspezis kromajn 872 milionojn da pundoj por diversspecaj frostigitaj nutraĵproduktoj. Tiu ĉi sektoro estas en Britio la dua plej bone evoluanta nutraĵkategorio krom alkoholaĵoj.

El la elsendo 21.09.2021. Legas Milada -1′ 45″

Stipendioj por poldevenula junularo

Pli ol 600 junaj poldevenuloj el la tuta mondo ricevos stipendiojn kadre de la programo por la Pola Kolonio Eksterlande, al kiu patronecas generalo Władysław Anders. Laŭ informo de la Nacia Agentejo por la Akademia Interŝanĝo la programo ebligos al ili studi en la pola lingvo en polaj altlernejoj. Nunjare kadre de la rekrutigo por studoj de la 1-a grado aŭ magistrigaj studoj povis anonci sin personoj posedantaj la polan civitanecon kaj civitanecon de alia lando, kiuj sian kompleksan lernadon sur la nivelo de la mezgrada lernejo partoprenis eksterlande. En Pollando studos 471 tiaj stipendiitoj kaj 131 stipendiitoj de la 2-a grado. La programo de jaro al jaro ĝuas ĉiam pli grandan interesiĝon. Nacia Agentejo por la Akademia Interŝanĝo garantias al ĉiuj ĉiumonatan stipendion. Senpaga estas kleriĝado dum la preparaj kursoj aŭ en publikaj altlernejoj. Inter la polkolonia junularo plej grandan interesiĝon ĝuas ekonomikaj sciencoj kaj administrado, informadiko kaj internaciaj rilatoj.

El la elsendo 14.09.2021. Legas Maciek – 1′ 14″

Auschwitz-muzeo kun leciono pri deportitaj tien infanoj

La Muzeo de Auschwitz dokumentanta la germanan koncentrejon sur la pola teritorio pretigis la virtualan lecionon pri infanoj tien deportitaj. Ĝia aŭtorino Helena Kubica skribas pri preskaŭ 232 mil infanoj kaj junuloj senditaj tien dum preskaŭ 5-jara funkciado de Auschwitz-koncentrejo. La judaj infanoj trafis tien kadre de la kampanjo de plena ekstermo de la juda loĝantaro, la romaaj kadre de la programo izoli kaj ekstermi la romaan loĝantaron, la polaj pro patriota kunlaboro aŭ partopreno en la rezista monado, lige kun la kampanjo eksloĝiganta tutajn familiojn el Zamość-regiono kaj el la insurekcia Varsovio. Ankaŭ pro la t.n. krimoj kontraŭ la Tria Regno, al kiuj oni kalkulis fuĝon for de trudlaboro kaj kontrabandadon de nutraĵoj. Kelkcent infanojn registritajn kiel malliberigitajn naskis virinoj venigitaj al Auschwitz estante jam gravedaj. La leciono konsistas el dek kelkaj ĉaptroj. Krome eblas legi pri la vivo kaj laboro de infanoj-malliberigitoj, pri la koncentrejo mem, pri infanoj kiel la viktimoj de krimaj medicianj eksperimentoj, pri la evakuo de la koncentrejo kaj pri la plej junaj liberigitoj de Auschwitz.
http://lekcja.auschwitz.org/dzieci_PL/; http://lekcja.auschwitz.org/dzieci_EN/.

El la elsendo 14.09.2021. Legas Maciek – 1′ 25″

Eurostat pri la bierproduktado en la Unio

Dum la unua vendredo de aŭgusto pasis la Internacia Tago de Biero kaj Bierfarado. Tiuokaze la unia statistika oficejo Eurostat publikigis donitaĵojn pri la produktado kaj eksporto de ĉi tiu alkoholaĵo en 2020. La unuan lokon okupis Germanio, kiu produktis preskaŭ unu kvaronon de la tuta unia produktado, 24 procentojn. Temis pri 7,5 miliardoj da litroj. La duan lokon okupis Pollando, en kiu oni produktis 3,8 miliardojn da litroj da biero. Ĉe la tria loko troviĝas Hispanio, kiu produktis 3,3 miliardojn da litroj da biero, kio konsistigis 10 procentojn de la unia produktado. Tute alie aspektas la rangolisto de la uniaj biereksportantoj. La unuan lokon okupis Nederlando eksportinte 1,9 miliardojn da litroj de la ora drinkaĵo. La duan kaj la trian lokon okupis Belgio kaj Germanio eksportinte 1,7, respektive 1,5 miliardojn da litroj da biero. La plej granda kliento de la unia biero estas Usono, kien oni direktis unu kvinonon de la tuta biereksporto. Simila kvanto direktiĝis al Britio. Al la plej grandaj klientoj de la unia biero kalkuliĝis ankaŭ Ĉinio, Rusio kaj Kanado.

El la elsendo 14.09.2021. Legas Milada – 1′ 46″

La pandemio ŝanĝis la polajn konsumkondutojn

La pandemio ŝanĝis la konsuman butikummanieron de poloj. La duono realigas iom pli grandan butikumadon nur unufoje, en la nutraĵbutikoj ili butikumas malpli ofte.
La konsuma sektoro evidentiĝis rezita je la pandemio. Laŭ Euromonitor International rezultas, ke la vendateco en la konsuma branĉo malkresis nur je 9 dekonoj de la procento, dum la podetala malkresko egalis al 6,7 procentoj. En la antaŭaj jaroj la konsuma branĉo estis kreskanta je 2,7 procentoj jare. 22 procentoj de enketitaj poloj pli ofte dum la pandemio aĉatas varojn rete, ĉiu kvina kliento butikumas en la amasvaraj vendejoj, 11 procentoj preferas loĝprokismajn nutraĵbutikojn.
Plimulto de poloj – 87 procentoj – por la nutraĵoj elspezas ĝis unu mil zlotoj. Inter ili 44 procentoj elspezas tiucele 500 mil zlotojn, dum 43 procentoj elspezas inter 500 kaj unu mil zlotoj por unu persono. Nur 13 procentoj de la klientoj elspezas pli. Plimulto de la enketitoj – 71 procentoj – ne rimarkis kreskon de la elspezoj dum la pandemio. Tion konstatis tamen 19 procentoj de la enketitoj. Ĉiu 10-a persono devis limigi siajn konsumelspezojn.

El la elsendo 07.09.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 2′ 16″

Brazilaj esperantistoj en la Tago de la Nacia Legado

Kiel informis nin Alvaro Motta el Rio de Janeiro, la lastsabatan eventon, kiu estis Tago de la Nacia Legado partoprenis en Brazilo 7 esperantistoj – Paulo Sergio Viana el Lorena, James Piton en Campinas, Ivan Colling kaj Rita Moraes el Kuritibo kaj Tania Paixão, Dirce Salles kaj Alvaro Motta el Rio de Janeiro. La komuna legado (per Zoom) de la fragmento el la esperantigita verko de Gabriela Zapolska “La Moralo de S-ino Dulska” estas registrita. Lastĵaŭde okazis la provlegado de la teksto tiel, ke sabate ĉio okazis glate kaj oni ĝuis agrablan etoson de la evento. La nunjara legado de esperantigita pola literaturaĵo havas apartan emfazon. Kiel aldonas Alvaro Motta, la 2021-a jaro estas tre speciala jaro por la pola komunumo en Brazilo, ĉar en tiu ĉi jaro oni festas la 150 jariĝon de pola enmigrado en Brazilon. Dank’ al Esperanto, brazilaj esperantistoj jam la 6-an fojon sinsekve paroprenis en tiu grava literatura evento en Pollando, kiu estas la Tago de la Nacia Legado.

El la elsendo 07.09.2021. Legas Milada – 1′ 44″

Prezokresko kaj psika bonfarto de poloj

Laŭ la opinisondado de UCE RESEARCH i SYNO Poland por la platformo ePsycholodzy.pl pli ol 37 procentoj de poloj asertas, ke ilia psika bonfarto malboniĝis en la pandemia periodo. Inter ili ĉirkaŭ 23 procentoj kiel la ĉefan motivon elmontras la prezokreskon. La prezoj en Pollando kreskas aktuale plej rapide en la tuta Unio kaj samtempe oni notas la plej altan de multaj jaroj inflacion. Ĝuste tiuj faktoroj influis malaltiĝintan sekurecsenton de poloj. Tio aparte influas la bonfarton de personoj, enspezantaj 7-9 mil zlotojn nete. Temas pri grupo konsisitiganta superan mezan klason. La meza enspezo nete en julio egalis al 4214 zlotoj.
Ankaŭ grizaĝuloj negative frontas la prezokreskon kaj inflacion, kio ligiĝas kun prezokresko de nutraĵoj, senalkoholaj trinkaĵoj, ĝeneralaj kostoj de la hejmmastrumado kaj prezoj de medikamentoj. Konsiderante prezokreskon kaj psikan bonfarton estis rimarkitaj diferencoj inter la loĝantoj de urbo kaj kamparo. En somero – la enketado okazis en aŭgusto – loĝantoj de malgrandaj urboj kaj vilaĝoj en pli signifa grado povas kompletigi konsumvarojn utiligante fruktojn kaj legomojn el la propraj ĝardenetoj.
La ekonomian sekurecsenton de personoj laborantaj perturbas aldone la zorgo pri enlaborigo, kion deklaris 14,4 procentoj de la enketitoj. Tamen en Pollando oni sukcesis eviti troan kreskon de senlaboreco kaj tiu situacio estas pli bona ol sur alilandaj labormerkatoj. Samtempe la timon pri laborperdo en la kunteksto de la psika bonfarto pozitive influis la malseverigataj ekde majo pandemiaj restriktoj kaj iom-post-ioma malfrostigado de la mastrumado. Pli da laborofertoj sur la labormerkato ol antaŭ la pandemio.

El la elsendo 07.09.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 32″

La 82-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito

La 1-an de septembro Pollando omaĝe rememoras la 82-an datrevenon de la eksplodo de la 2-a mondmilito, en kiu pereis 6 milionoj da polaj civitanoj, inkluzive de 250 mil soldatoj. La pola prezidento Andrzej Duda dum la porokazaj solenaĵoj en la loko Wieluń konstatis i.a., ke neniu honesta persono povas aprobi, ke post la paso de jardekoj oni akuzu polojn pri ajna, aparte institucia partopreno en la 2-a mondmilito. Pollando estis la viktimo de ĉi tiu milito provokita de Germanio, en kiu pereis 16 procentoj de la pola populacio. La partopreninta solenaĵojn ĉe la promontoro Westerplatte pola ĉefmonistro Mateusz Morawiecki ankaŭ memorigis, ke la milito estis proklamita de la germanaj invadintoj. Li atentigis i.a., ke nun 82 jarojn post la komenco de la 2-a mondmilito necesas konscii pri tio, ke okazas procezo, en kiu el la memoro kaj konscio estas elpuŝata la fakto, kiu estis la fakta kaŭzinto, kiu respondecas pro la tiamaj krimoj, detruoj, mortoj.

El la elsendo 01.09.2021. Legas Krystyna kaj Barbara – 1′ 19″

Nova lernojaro 2021/22

La 1-an de septembro 2021 la novan lernojaron komencis en Pollando 4,6 milionoj da lernantoj kaj 644,5 mil instruistoj en 20 mil lernejoj. Por 381 mil infanoj temas pri la unua lernojaro en la la bazaj lernejoj. La nova lernojaro por ĉiuj komenciĝas laŭ la antaŭpendemiaj principoj, t.e. ĉiuj frekventas fizike lernejojn tamen kun observado de sanitara reĝimo. La fizika ĉesto en lernejoj kaj inter kolegoj estas bezona por la lernantoj, kion konfirmas psikologoj. Oni elmontras krome la malkreskantan efikecon de la distanca lernado. La lernantoj en klasoj lernos sen makoj, tamen en la komunua spaco dum paŭzoj devos ilin uzi. Laŭ esploroj de la Instituto pri Merkataj kaj Sociaj Esploroj rezultas, ke 86,9 procentoj de la enketitoj deklaras sin por fizika reveno de lernantoj al lernejoj. 55 procentoj asertas, ke lernejoj estas bone al tio preparitaj. Nek instruistojn nek lernantojn koncernas deviga vakcinado. Ne okazos ankaŭ amasa testado kontraŭ Kovim-19. Tamen la nova lernojaro komenciĝos per kampanjo populariganta la vakcinadon.

El la elsendo 01.09.2021. Legas Krystyna kaj Barbara – 1′ 36″

Streĉiteco ĉe la orienta limo de la Unio

Laŭ la informoj de RFM-FM radio prezidento Andrzej Duda decidis, ke ĵaŭde vespere li subskribos dekreton pri proklamo de eksterordinara stato en la indikitaj de la ĉefministro kaj la ministro por la internaj aferoj lokoj laŭe de la limo kun Belorusio. Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio akuzas Belorusion pri la organizita kontrabandado de enmigrantoj sur ilian teritorion kadre de la t.n. hibrida milito. La unia gazetara servo transdonis al PAP-agentejo la starpunkton de la Eŭropa Unio, pli frue esprimita de la uniaj ministroj por la eksterlandaj aferoj. Vortumis ĝin lastvendrede la unia komisaro por la migrado, Ylva Johansson deklarinte, ke la situacio ĉe la pola-belorusa limo ne ligiĝas kun la problemo de migrado, sed estas parto de agreso de Łukaszenko kontraŭ Pollando, Litovio kaj Latvio por malstabiligi la Eŭropan Union. La 1-an de septembro la Pola Limgardistaro informis, ke en aŭgusto okazis 3500 provoj de nelegala transpaŝo de la pola limo el Belorusio. Pli ol 2500 estis vanigiaj. Estis haltigitaj preskaŭ mil nelegalaj enmigrantoj. Pasintjare en aŭgusto estis notita neniu tia provo. Kiel informis marde vespere la pola ĉefministro al la limpasejo kun Belorusio direktiĝis laŭvicaj transportoj kun humaneca helpo por venigataj de Łukaszenko-reĝimo enmigrantoj. La pli fruaj transportoj ne estis enlasitaj sur la belorusan teritorion. La noto de la pola ministerio por la eksterladaj aferoj pri objekta helpo en la formo de tendoj, plejdoj, dormosakoj restis senresponda.

El la elsendo 01.09.2021. Legas Krystyna kaj Barbara – 2′ 02″

La Eŭropa Komisiono memrigis pri la pakto Ribbentrop-Mołotow

La Eŭropa Komisiono memorigis lastvendrede pri la pasonta lunde, la 23-an de aŭgusto datreveno de la pakto Ribbentrop-Mołotow. En la porokaza mesaĝo legeblas „Libereco de totalismo kaj aŭtoritatismo ne estas donita porĉiame. Necesas favore al ĝi batali ĉiun tagon denove”. Sciencistoj el la pola Pilecki-Instituto proponis, ke la pakton oni konsideru novmaniere en pli vasta kunteksto. Alivorte kiel finon de reveoj pri libera Eŭropo renaskiĝinta post la 1-a mondmilito kaj kiel imperiisman koloniigadon laŭ la modelo de koloniigita Afriko. La pakto kune kun sekreta aldona protokolo traktis la reciprokan dividon de la interesferoj en la Centra kaj Orieta Eŭropo inter Tria Regno kaj Sovetunio. Ĝi signifis finon de la suverenaj ŝtatoj ekde la baltaj respublikoj ĝis Balkanoj. Ĝi signifis dispartigon de Pollando kaj faktan koloniigon de ĝia teritorioj. La 23-a de aŭgusto estas la okazo por flegi la memoron pri la viktimoj, kies milionoj ankoraŭ longe suferis post la fino de la 2-a mondmlito kaj la malvenko de Germanio.

El la elsendo 24.08.2021. Legas Milada – 1′ 42″

La kverko Dunin, la Pola Arbo 2021

Ĉirkaŭ la 400-jara kverko Dunin el la loko Przybudki en la nord-orienta Pollando reprezentos en 2022 Pollandon en la konkurso por la Eŭropa Arbo de la Jaro. En la interreta plebiscito voĉdonis por ĝi 7380 personoj. Tiu ĉi arba gigantulo el Białowieża Praarbarego estas simbolo de forto kaj potenco kaj de jaroj ravas pro sia beleco inspirante multajn artistojn kaj sociajn agantojn. Al turistoj ĝi servas kiel fono de iliaj memorfotoj. Dunin altas 13 metrojn kaj ĝia perimetro egalas al ĉirkaŭ 700 centimetroj. Laŭ legendo ĝi indikas la iaman limon de Białowieża Prarbarego. La premia Statueto de la Arbo de la Jaro estos enmanigita al la venkaj ideodonintoj kaj al reprezentantoj de la komunumo Narew en oktobro 2021 dum la 19-a eldono de la Festo de la Arbo organizata de la Klubo Gaja.

El la elsendo 24.08.2021. Legas Milada – 1′ 17″

Ĉirkaŭ la situacio en Afganlando

Lige kun la situacio en Afganlando por mardo estis planita eksterordinara videokonferenco de la uniaj ministroj por la eksterlandaj aferoj. Ĝia celo estas pritaksi la situacion post kiam dimanĉe la kontrolon en Afganlando transprenis talibanoj. La uniaj kaj NATO-landoj evakuas siajn civitanojn kaj kunlaborantojn. La pola registaro direktis jam siajn aviadilojn por polaj civitanoj kaj ankaŭ por laborantoj de la pola militista misio en ĉi tiu lando. Daŭras interparoloj kiom da afgalandanoj Pollando povus akcepti. Laŭ informoj de Reuter-agentejo marde matene komencis starti el Kabulo militistaj aviadiloj kun evakuataj diplomatoj kaj civiluloj. Sur la ekranoj de unu el la plej gravaj afganaj televdstacioj ToloNews reaperis ĵurnalistinoj. Unu el ili faris intervjuon kun membro de la gazetara oficejo de talibanoj. Ilia reprezentanto Enamullah Samangani alvokis hodiaŭ afganajn virinojn aliĝi al establo de la nova registaro. Pli frue talibanoj deklaris amnestion por ŝtataj ofcistoj alvokante ilin reveni al laboro.

El la elsendo 17.08.2021. Legas Barbara – 1′ 26″

Academica ankaŭ for de grandaj centroj

En Pollando funkcias bita interbiblioteka luprenejo de sciencaj publikaĵoj, Academica. Ĝi ebligas utiligon de la bitaj kolektoj de la Nacia Biblioteko por la esploraj kaj konigaj celoj pere de konektoj al la informsistemo, t.e. terminaloj troviĝantaj en partneraj institucioj. Ili funkcias ankaŭ for de grandaj centroj, kaj lastatempe unu el ili estis instalita en la reta legejo de la urba kaj distrikta biblioteko en Drawsko Pomorskie (la norda Pollando). Academica ebligas konsulton de preskaŭ 3 milionoj 450 mil publikaĵoj el ĉiuj sciencbranĉoj, ankaŭ la plej novaj, rilate kiujn validas la aŭtoraj rajtoj. Publike disponeblaj estas unuavice libroj kaj sciencaj periodaĵoj el la Nacia Biblioteko, inkluzive de akademiaj lernolibroj, sciencaj kaj popularsciencaj disertaĵoj, legaĵoj por konkursoj kaj lernoobjektaj olimpikoj kaj sciencaj periodaĵoj el la registro de la Ministerio pri scienco kaj supera instrusistemo. Parto de publikaĵoj signitaj per verda punkto estas dsponigitaj al ĉiuj internaŭtoj sen limigoj. Publikaĵoj protektitaj per la aŭtoraj rajtoj estas konsulteblaj pere de elektitaj terminaloj en bibliotekoj apartenantaj al la sistemo Academica.

El la elsendo 17.08.2021. Legas Maciek – 1′ 23″

Pledanto por Civitanaj Rajtoj pri deviga vakcinado

La nova Pledanto por la Civitanaj Rajtoj, prof-o Marcin Wiącek esprimis sian tre skeptikan rilaton al la ideo de deviga vakcinado. Kiel li atentigis certa deficito de juraj solvoj dum la pandemio estis tio, ke ili fontis el ministeriaj decidoj alprenataj ene de kabinetoj. Dume liaopinie tiuj problmeoj estas tiom esencaj, fudamentaj laŭ la vidpuntko de libereco kaj homaj rajtoj, ke debato pri ili devus okazi en la parlamento kaj frukti per proklamita leĝo kaj ne plenumrekomendoj. Prof-o Marcin Wiącek atentigis tiurilate pri la rezolucio de la parlamenta asembleo de Konsilio de Eŭropo. Laŭ ĝi la fakto esti vakcinita ne povas esti ekskluziva premiso por variigi la leĝan situacion de civitanoj. Kiel la membro de la Konsilio Pollando devus sekvi tiun rekomendon. Liaopinie eĉ se eblas allasi iun variigon de situacio de vakcinitoj kaj nevakcinitoj, necesas en tiu situacio konsideri la demandon, ĉu koncerna persono kreas minacon por publika sano.

El la elsendo 17.08.2021. Legas Milada – 1′ 11″

Kverko memoriganta la polan komponiston

En la Botanika Ĝardeno de la Universitato en Kaunas, Litovio meze de julio estis plantita kverko omaĝanta la memoron de la pola komponistro Krzysztof Penderecki. La iniciatinto de la omaĝkverko estas la Pola Institituto en Vilno. En la kauna Ĝardeno trovigas jam kverkoj omaĝantaj i.a. la memoron de Lech Kaczyński, Tadeusz Kościuszko, Frederiko Chopin. Krzysztof Penderecki kelkfoje gastis en Vilno direktante siajn komponaĵojn, tiajn kiel la Pola Rekviemo kaj komika opero Reĝo Ubu. La Poa Instituto lanĉinte la inciaton planti la omaĝkverkon al Penderecki aliĝis al la kampanjo de Adam Mickiewicz-Instituto vastigi mondan Penderecki-ĝardenon. La arboj omaĝantaj la polan komponiston troviĝas jam en Singapuro kaj Bruselo. Okaze de la evento en Vilno okazis koncerto el la ciklo „Krzysztof Penderecki: Europo omaĝas la Majstron” en la plenumo de la Ĉambra Orkestro de s-ta Kristoforo.

El la elsendo 11.08.2021. Legas Maciek – 1′ 03″

Kreskanta malsatminaco

Laŭ la Monda Nutroprogramo 41 milionoj da homoj en pli pl 40 landoj de la mondo vivas rande de malsato, pli ol 500 milionoj suferas la malsaton. De kvin jaroj tiu tendenco kreskas. La pandemio aldone akcelis la procezon. La ĉefajn kaŭzojn de tio oni ligas kun la klimatŝanĝoj kaj sekvantaj el tio kataklismoj, kaj kun armitaj konfliktoj. Sen tuja helpo de humanecaj organizoj en akiro de nutraĵoj al la plej malriĉaj regionoj, ĉefe en Afriko neevitebla estas laŭvica elmigra apogeo. La Monda Nutroprogramo gvidas aktuale sep averiajn savkampanjojn ligitajn kun la pandemio de Kovim-19 kaj kun la situacio reganta en Demokrata Respubliko Kongo, la nordorienta Niĝerio, en Sahelo-landoj, en Sirio kaj Jemeno kaj en la Suda Sudano. Laŭ reprezentantino de la Pola Humaneca Kampanjo Helena Krajewska se ni parolas pri tio, ke necesas helpi surloke, por ne fronti grandegan migrofenomenon necesas helpi al homoj vivantaj tie rekonstrui sian vivon surloke, por ke ili povu daŭre vivi en siaj hejmregionoj. Temas pri longdaŭraj programoj subtenantaj la lokan agrikulturon, subtenantaj homojn kiuj volas produkti nutraĵojn por si mem, por siaj familioj, ĝenerale por siaj landoj.

El la elsendo 11.08.2021. Legas Milada – 2′ 01″

Pollando denove feria celloko de nederlandanoj

Laŭ la donitaĵoj de antaŭ la pandemio de la Pola Turisma Organizo kaj la Ĉefa Statistika Oficejo la nombro de turistoj el Nederlando kreskis. En 2019 temis pri pli ol 550 mil turistoj el ĉi tiu lando.
Nun post kiam Nederlando signis Pollandon verdkolore – kio signifas mankon de epidemia minaco – ĉiam pli da nederlandaj turistoj rezervas la someran feriadon en nia lando planante veni al Pollando aŭtomobile. Nederlandaj turistoj elektas Krakovon, multaj preferas Vroclavon kaj ĝian regionon.

El la elsendo 03.08.2021. Legas Milada – 0’48’’

Polaj firmaoj ne plu por distanca laboro

ManpowerGroup (internacia firmao pri personala konsilado) publikigis raporton „Nesufiĉo de talentuloj” el kiu rezultas, ke polaj firmaoj ne intencas daŭrigi la modelon de distanca laboro. Laŭ iliaj deklaroj eĉ 88 procentoj de laborantoj revenos al firmloka (oficeja) laboro kaj 9 procentoj ricevos proponon labori en hibrida maniero. Oni pravigas tion per zorgo pri la bonfarto de laborantoj kaj kvalito de la firmaa kunlaboro.
Eĉ preskaŭ ĉiu kvara labordonanto en Pollando supozas, ke laboro eksteroficeja malavantaĝe influas la bonfarton de laborantoj, ĉiun kvinan enzorigas kvalito de kunlaboro en distancaj laborkolektivoj. La rezervoj de la firmaoj koncernas ankaŭ malkreskon de produktiveco (18 procentoj) kaj de inventemo (12 procentoj), fine de la organiza kulturo (2 procentoj). Nur 22 procentoj de labordonantoj ne eprimas similajn rezervojn.
Kvankam la pandemio komencis revoluciajn ŝanĝojn en la rilato de labordonantoj al la distanca laboro nun ĉiam pli da ili revenas al la tradicia labormaniero. Labordonantoj antaŭvidas, ke dum laŭvicaj 6-12 monatoj 88 procentoj de iliaj laborantoj revenos al oficejoj kaj nur 9 procentoj ricevos proponon de hibrida laboro, el inter kiuj nur 5 procentoj povos labori distance dum pli granda parto de la semajno. Eĉ 39 procentoj de labrdonantoj intencas proponi elastajn horojn por komenco kaj fino de laboro kaze de firmloka (oficeja) laboro.
Samtempe, kiel klarigas la pola dungoeksperto de la grupo, laborantoj ne volas perdi la laborelastecon akiritan dum la pandemio. Kiel kompromisa ŝajnas esti vastskala envivigo aŭ konservo de la hibrida labormodelo. Tion atendas unuavice dungotoj en informteknika sektoro, laborontoj rilate priservadon de klientoj, rilate vendan kaj merkatikan sektorojn.

El la elsendo 03.08.2021. Legas Maciek – 02’09’’

Woolaroo, programo ekzamenonta indiĝenajn lingvojn

Google Arts & Culture kreis malferman programaron, kiu esploras 10 indiĝenajn lingvojn. Woolaroo ebligas samtempe al la lingvosocioj protekti iliajn lingvojn kaj evoluigon. Tio signifas, ke Woolaroo i.a. ebligas vastigi la vortprovizon, aldoni sondokumentojn por helpi korektan prononcon.
Inter la poponitaj estas 10 indiĝenaj lingvoj i.a. luiziana-kreola-franca, kalabria grika, maoria, tamaziĝt’-a, sicilia, Yang Zhuang, rapanui kaj jida. Unusola lingvo, kiu havas rilaton kun Pollando estas la jida. Antaŭ la 2-a mondmilito ĝi estis la lingvaĵo de judoj loĝantaj en Pollando kaj en aliaj landoj de la Orienta Eŭropo. Laŭ la lastaj antaŭmilitaj donitaĵoj en 1931 la jida estis la gepatra lingvo por 79,2 procentoj de polaj judoj. Aktuale jida estas uzata inter la religiaj ĥasidaj komunumoj en Usono kaj Israelo.

El la elsendo 27.07.2021. Legas Maciek – 0’ 55’’

Motivoj de poloj labori post atingo de emerita aĝo

Preskaŭ 40 procentoj de poloj planas daŭre labori post la atingo de  emerita aĝo, ĉiu tria ne havas tiajn planojn kaj 32 procentoj de la enketitoj de UCE RESEARCH ankoraŭ ne havas firman opinion pri tio. Personoj, kiuj deklaris daŭrigon de profesia aktiveco post emeritiĝo ĝenerale havas la konscion pri minaco de malaltaj emerituroj. Kvankam estas ankaŭ tiaj faktoroj, kiuj ligiĝas kun la decido ĉesigi la laboron, kiel zorgado pri nepoj aŭ la deziro vojaĝi. Sed la financa konsidero estas unualoka.
Inter tiuj, kiuj deklaras la profesian aktivecon post la atingo de la emerita aĝo estas personoj enspezantaj inter 7 ĝi 9 mil zlotoj – temas pri 57,1 procentoj de la respondintoj. Sur la dua loko troviĝas personoj enspezantaj inter 5 kaj 7 mil zlotoj – temas pri 52,9 procentoj de la enketitoj. Plej multaj poloj, kiuj ne intencas daŭrigi laboron estas personoj, kies enspezoj ne superas 3 mil zlotojn. Temas pri 35, 5 procentoj.
Laŭ UCE RESEARCH personoj bone espezantaj bone konscias, ke estonta emerituro ne garantios al ili vivon sur la nivelo, al kiu ili kutimiĝis. Tio motivas la deziron plulabori.

El la elsendo 27.07.2021. Legas Maciek – 01’25’’

Preskaŭ 60 procentoj de poloj engaĝiĝas por bezonantoj

Kiel elmontras la lasta opinisondado preskaŭ 60 procentoj de plenkreskaj poloj engaĝiĝas en la bonfarajn kampanjojn. Plej aktivaj ĉi-rilate estas personoj en la aĝo inter la 36-a kaj la 55-a vivojaroj kun monataj enspezoj egalaj al pli ol 9 mil zlotoj. Ili meze destinas por tiu ĉi celo dum diversspecaj kvestadoj inter 50 kaj 300 zlotoj jaroj. Laŭ ekspertoj dank’ al tio ĉiujare la grupo de homoj plej bezonantaj ricevas eĉ kelkcent milionojn da zlotoj. Samtempe tamen preskaŭ 40 procentoj de poloj frontas problemojn senprunte transvivi monaton. La enketintoj de la portalo szczytny-cel.pl tre pozitive taksas la rezultojn de sia enketado, laŭ kiuj evidentiĝas ke poloj estas precipe impresiĝemaj je personoj troviĝantaj en bezono. Eĉ personoj kun modesta buĝeto pretas subteni homojn trafitajn de veraj tragedoj. Plej senavaraj estas viroj destinante por alies helpo de 400 ĝis pli ol 500 zlotoj jare. Samtempe en Pollando viroj daŭre enspezas pli ol virinoj, ne eblas do miri pri tiu situacio. Krome ĝuste viroj plej ofte administras la familibuĝetojn. Ne eblas do konkludi, ke polinoj estas pli avaraj.

El la elsendo 13.07.2021. Legas Maciek – 1′ 24″

Our Future Foundation

Unu el la ĉefaj celoj de la fondaĵo Our Future Foundation estas atribuo de stipendioj al talenta pola junularo por kovri kostojn de eksterlandaj studoj. La misio de la fondaĵo estas egaligi ŝancojn por junuloj el neprivilegiitaj medioj akiri kleriĝon sur la plej alta monda nivelo. Nunjare ricevis stipendiojn 20 laŭvicaj talentuloj, kiuj krome troviĝas sub la protekto de spertoplenaj mentoroj konsilantaj en elekto de konforma karierovojo. La mentoroj mem estas diplomitoj kaj studentoj de la plej renomaj mondaj altlernejoj, kiuj i.a. dividas siajn spertojn pri la aspirvojo al la eksterlandaj universitatoj. Our Future Foundation havas jam 4-jarajn spertojn en helpado al talenta pola junularo. Dank’ al ĝi pli ol 90 junaj poloj povis komenci studojn en tiaj universitatoj kiel Oxford, Stanford, New York University, University of London aŭ Berkley.

El la elsendo 13.07.2021. Legas Milada – 1′ 24″

Nova atrakciaĵo de Wolsztyn

Wolsztyn en la okcidenta Pollando apartenas al lokoj aparte bone konataj al la ŝatantoj de la fervojo. Ĝi famas pro siaj malnovaj lokomotivoj, kiuj priservas la pasaĝeran trafikon pere de normalaj reloj. Inter ili troviĝas tri daŭre funkciantaj vaporlokomotivoj. Nun kreiĝis plano establi en Wolsztyn la fervojan urbeton kun atrakciaĵoj por infanoj kaj plenkreskaj amantoj de la fervojo. Ĝi troviĝos en la rekta proksimeco de la lokomotivejo. I.a. oni planas krei ĝardenvagonareton kaj atrakciaĵojn por infanoj laŭteme ligitajn kun la fervojo. Troviĝos en ĝi ankaŭ la funkcianta dum la tuta jaro ekspozicio de historioj lokomotivoj. La urbeto laŭ promenitineroj ligiĝos kun la lokomotivejo kaj plezurpasejoj laŭe de la proksima Berzyńki-Lago. La urbeto estos ekipita per konforma infrastrukturo ofica, gastronomia, ekspozicia. En la planoj estas restaŭro de parto de ne plu funkciantaj lokomotivoj. Ĉiu kun adekvata klariga informo povos esti vizitata de interesiĝantoj.

El la elsendo 06.07.2021. Legas Pamela – 1′ 22″

Kreskas la nombro de ukrainanoj legale estadantaj en Pollando

En majo je preskaŭ 40 procentoj krekis la nombro de permesoj eldonitaj al ukrainanoj por la portempa estado en Pollando kompare kun la analoga periodo de la pasinta jaro. Ankoraŭ en pli granda kvanto kreskis permesoj por longdaŭra estado kaj por konstanta estado. En ĉi tiuj kazoj la kresko de eldonataj permesoj egalis al pli ol 90 procentoj, respektive 55 procentoj. Laŭ la Oficejo pri eksterlandanoj en majo 2021 la permeson por la portempa estado ricevis 12 mil 100 ukrainanoj. La nombro de permesoj pri la estado sur la teritorio de Pollando eldonata al ukrainanoj kreskas sisteme ekde 2015. Dominas permesoj ligitaj kun laboro. La situacion favoras ankaŭ tio, ke civitanoj de Ukrainio utiligas la simpligitan proceduron dungiĝi sur la pola labormerkato.

El la elsendo 06.07.2021. Legas Milada – 1′ 16″

Eksterlandanoj interesiĝas pri portugala vino

En la pandemia periodo ne malkreskas la interesiĝo de eksterlandaj konsumantoj pri portugalaj vinoj. Ĝia eksporto en la unua jarkvarono de la nuna jaro kreskie je 13 procentoj i.a. dank’ al la pola merkato. Tiujn informojn prezentis ViniPortugal. Laŭ ĝiaj statistikoj la plej grandan vendokreskon de la portugalaj vinoj oni notis en tiu ĉi periodo en Pollando – je 42,2 procentoj kaj en Finnlando – je 37,7 procentoj. La kresko de interesiĝo pri portugala vino ligiĝas kun ĝia populareco en familioj, kiuj ne povante – pro kovimrestriktoj – viziti restoraciojn kaj rapidmanĝejojn aĉetadis ĝin por la hejma konsumado. La valoro de la portugala vineksporto al Pollando inter januaro kaj aprilo 2021 egalis al 7,1 milionoj da eŭroj.

El la elsendo 29.06.2021. Legas Maciek – 0′ 58″

Eksa germana prezidento kun la premio de s-ta Wojciech

Eksa germana prezidento Joachim Gauck transprenis semajnfine en Varsovio la Premion de S-ta Wojciech pro la meritoj favore al paco, libereco kaj kunlaboro en Eŭropo. En la tempo de Germana Demokratia Respubliko li estis la opozicia aktivulo. Pravigante al atribuon de la premio la Fondaĵo de s-ta Wojciech substrekis, ke Gauk diris „ne” al la sistemo reganta en GDR. La Fondaĵo de s-ta Wojciech estis establita en 1989 lige kun la transformiĝoj okazantaj en Eŭropo. Ĝia premio estas atribuata ĉiun duan jaron alterne en Pollando, Germanio, Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario. Ĉiufoje ĝi celas personon, kiu laŭ la opinio de la fondaĵo en maniero eksterordinara meritiĝis por la firma unuiĝo de Eŭropo, por profundigo kaj flegado de la najbaraj rilatoj inter la nacioj.

El la elsendo 29.06.2021. Legas Milada – 1′ 18″

Ĉiam pli da poloj uzas elektronikan poŝton

En la daŭro de la lastaj kvin jaroj la nombro de personoj en Pollando uzantaj la elektronikan poŝton kreskis je 11 procentoj, tio estas multe pli ol ĉe niaj sudaj najbaroj – slovakoj 4, ĉeĥoj – 6 procentoj. Tamen eĉ ĉiu tria polo ne uzas ĝin. Laŭ la donitaĵoj de Eurostat al la plej oftaj uzantoj de la elektronika poŝto kalkuliĝas loĝantoj de Danlando, Islando, Norvegio. Almenaŭ 90-procentan uzon de la elektronika poŝto oni notis krome en Nederlando, Svedio, Finnlando. La liston fermas Bosnio kaj Hercegovino (37 procentoj), Turko (34 procentoj) kaj Kosovo (29 procentoj). Tamen Pollando kun la 65-procenta rezulto troviĝas ekster la eŭropa mezumo, kiu egalas al 73 procentoj. La polaj uzantoj de la elektronika poŝto do signife postrestas la nombron de ĉiuj polaj internaŭtoj, kiu egalas al pli ol 83 procentoj. Oni taksas, ke la elektronikan poŝton en la mondo uzas 4 miliardoj da personoj. Ĝis la 2025-a jaro ilia kvanto povas kreski je pliaj 600 milionoj.

El la elsendo 23.06.2021. Legas Maciek – 1′ 14″

Kritikeme pri la unia funkciado

Laŭ esploro de European Council on Foreign Relations farita en 12 uniaj ŝtatoj pli ol duono de germanoj, francoj, italoj kaj hispanoj opinias, ke la Unio ne funkcias. Tio signifas, ke en granda parto de la eŭropaj socioj regas la konvinko, ke la Unio estas neefika same rilate la vakcinadon, kiel ankaŭ la konraŭbataladon de ekonomia regreso. Laŭ la aŭtoroj de la esploroj tiun rezulton necesas trakti kiel averton. Aparte maltrankviligaj estas donitaĵoj el la du plej grandaj uniaj landoj Germanio kaj Francio, en kiuj 55, respektive 62 procentoj de la respondintoj tiel opinias. En Italio negativan pritakson esprimis 57 procentoj de la enketitoj, en Hispanio 52 procentoj kaj en Aŭstrio 51 procentoj. Pli pozitive la Eŭropan Union taksas poloj. Nur 33-procente ili esprimis sian negativan pritakson de la unia agado. Civitanoj de la uniaj landoj estas aparte malkontentaj pro la ekonomia regreso, kresko de senlboreco kaj neefike gvidata vakcina kampanjo.

El la elsendo 23.06.2021. Legas Milada – 1′ 39″

Esploroj pri plastpoluantoj

La plej novaj esploroj pruvas, ke sole 20 firmaoj respondecas pro la produktado de pli ol duono de ĉiuj unufojuzaj plastaj forfalaĵoj en la mondo. Tiuj produktoj preskaŭ ekskluzive estas kreataj el fosfueloj kaj estas malfacile reuzeblaj, apenaŭ 10-15-procente en la jara ciklo. En 2019 oni foruzis pli ol 130 milionojn da plasto preskaŭ tutece bruligante ĝin, enfosante en staplorubujojn aŭ rekte lasante en la natura medio. La analizo de konsorcio, en kiu troviĝas ankaŭ London School of Economics traktis mil fabrikojn de 20 petrolkemiaj firmaoj. Rezulte de tio oni sciigis, ke la usona firmao ExxonMobil estas la plej granda produktanto de la unufojuza plasto. Sekvas ĝin Dow, Sinopec, Indorama Ventures, Saudi Aramco, PetroChina, LyondellBasell, Reliance Industries, Braskem, Alpek SA de CV, Borealis, Lotte Chemical, INEOS, Total, Jiangsu Hailun Petrochemical, Far Eastern New Century, Formosa Plastics Corporation, China Energy Investment Group, PTT i China Resources. En la esploro estis taksitaj ankaŭ landoj, kiuj produktas plej multajn forfalaĵojn el unufojauza plasto je unu loĝanto. La unuan lokon okupis Aŭstralio, kiun sekvis Usono, Suda Koreio kaj Britio. La krizo ligita kun la plastaj forfalaĵoj kreskas kun ĉiu jaro. Post kvin jaroj la monda kapablo produkti originajn polimerojn por elfarado de unufojuza plasto povos kreski je 30 procentoj.

El la elsendo 15.06.2021. Legas Maciek – 1′ 55″

Kritike pri la funkciado de la Unio

Laŭ esploro de European Council on Foreign Relations farita en 12 uniaj ŝtatoj pli ol duono de germanoj, francoj, italoj kaj hispanoj opinias, ke la Unio ne funkcias. Tio signifas, ke en granda parto de la eŭropaj socioj regas la konvinko, ke la Unio estas neefika same rilate la vakcinadon, kiel ankaŭ en la konraŭbatalado de ekonomia regreso. Laŭ la aŭtoroj de la esploroj tiun rezulton necesas trakti kiel averton. Aparte maltrankviligaj estas donitaĵoj el la du plej grandaj uniaj landoj Germanio kaj Francio, en kiuj 55, respektive 62 procentoj de la respondintoj tiel opinias. En Italio negativan pritakson esprimis 57 procentoj de la enketitoj, en Hispanio 52 procentoj kaj en Aŭstrio 51 procentoj. Pli pozitive la Eŭropan Union taksas poloj. Nur 33-procente ili esprimis sian negativan pritakson de la unia agado. Civitanoj de la uniaj landoj estas aparte malkontentaj pro la ekonomia regreso, kresko de senlboreco kaj neefike gvidata vakcina kampanjo.

El la elsendo 15.06.2021. Legas Milada – 1′ 38

Viandaj substituaĵoj

Inter ĉiuj eŭropanoj la loĝantoj de Nederlando konsumas plej multe da viandaj substituaĵoj. La suma valoro de la eŭropa merkato de vegetaraj produktoj egalas al 3,6 miliardoj da eŭroj. La firmo Nielsen laŭ la komisio de la organizo ProVeg – lanĉanta konsumadon de plantproduktoj kaj 50-procentan redukton de viandkonsumado en la monda skalo ĝis 2040 – dum tri jaroj analizis la vendoofertojn de superbazaroj en 11 eŭropaj landoj. En ĉiu oni notis ankaŭ kreskon de la konsumado de legomoj. En la tuta Eŭropo temas pri kresko 49-procenta. El la esploroj evidentiĝis krome, ke nederlandanoj elspezas plej multe por legomsubstituaĵoj (17 eŭroj je unu persono) kaj ankaŭ manĝas plej multajn viandosubstituaĵojn (870 gramoj je unu persono). Tiaj nederlandaj markoj, kiel Vivera kaj De Vegetarian Slager evoluas fulmrapide. La polan merkaton eniris ĉi-jare la nederlanda marko Vegetarian Butcher. Tio ligiĝas kun la fakto, ke ĉiam pli ofte mezaj poloj, ne sole veganoj kaj vegetaranoj elektas plantproduktojn. Laŭ pritaksoj eĉ 45 procentoj de poloj limigas la konsumadon de viando en la ĉiutaga dieto.

El la elsendo 08.06.2021. Legas Milada – 1′ 50″

Collegium Intermarium

Fine de majo en Pollando estis inaŭgurita Collegium Intermarium, nova plurlingva altlernejo ligonta sciencistojn el la Centra Eŭropo. La ĉefa studobjekto estos juristaj sciencoj. Funkcios en ĝi ankaŭ programo de la anglalingvaj postdiplomaj studoj dediĉitaj al la homaj rajtoj. La altlernejo antaŭvidas vastan stipendian programon ebligontan liberigi elstarajn studentojn de kiuj ajn pagoj pro la studado. Dum la inaŭgura podia solenaĵo krom elstaraj politikistoj el la regiono partoprenis multaj elstaraj mondaj intelektuloj. Collegium Intermarium kreiĝis kiel reago je ĉiam pli profunda krizo en la akademia vivo. Ĝi referencas al la klasika kompreno de universitato kiel spaco de libera debato kaj kuraĝa serĉado de vero. Krom edukado ĝia tasko estas establi platformon de internacia debato kaj kuraĝaj esploroj pri ŝlosilaj sociaj, juraj kaj ekonomiaj defioj, kiujn frontas la Centra Eŭropo. La studoj komenciĝos en oktobro.

El la elsendo 08.06.2021. Legas Przemek – 1′ 08″

Ĉiu oka arbo en Pollando pli ol 100-jara

Ĉiujare en la mondo malaperas 10 milionoj da hektaroj da arbaroj, kio egalas al la surfaco de Islando. Problemon konsistigas ankaŭ la sengradigado de la grundoj, kio koncernas preskaŭ du milionojn da hektaroj. Tio estas surfaco pli vasta ol la Suda Ameriko. UNo kaj FAO alvokas al rekreado de la sengradigitaj terenoj. Kiel ekzemplo povas servi projekto Granda Verda Muro por Saharo kaj iniciato por Sehel. La Polaj Ŝtataj Arbaroj informis antaŭ kelkaj semajnoj, ke konforme al la projekto pri la grandsurfaca stato de la arbaroj arbaraj terenoj en Pollando okupas 29,6 procentojn de la landa surfaco. Ĉiu 8-a arbo en Pollando estas 100-jara. La Polaj Ŝtataj Arbaroj ĉiujare plantas en la lando 500 milionojn da arboj kaj por la bezonoj de la arbaroj en la arbaraj kultivejoj estas produktataj 800 milionoj da diversspecaj arbostikaĵoj. Tiuj homaj agadoj estas la unusola ŝanco por transdaŭro de multaj besto- kaj plantospecioj. En Pollando de jaroj estas realigataj diversaj speciprotektaj projektoj. Ili rilatas al eŭropaj bizonoj, urogaloj, tetroj, fiŝagloj kaj falkoj.

El la elsendo 01.06.2021. Legas Gabi – 1′ 30″

Somerumaj planoj de poloj 2021

Laŭ esploroj de BIG InfoMonitor 75 procentoj de poloj planas pasigi la somerumadon en la lando, ĉiu kvara eksterlande. Kvankam ĉiu kvina enketito ne planas someran forveturon, sed nunjare tiun intencon deklaras multe malpli da poloj. En 2020 temis pri preskaŭ 30 procentoj. La elekto de ripozloko unuavice estas ligita kun la financa situacio de la respondintoj. La eksterlandan ripozon planas 32 procentoj de personoj deklarantaj bonan financan situacion, sed ankaŭ 21 procentoj de personoj mezbonstataj aŭ en malbona financa situacio. Kompare al la pasinta jaro je tri procentoj kreskis procento de personoj, kiuj devos dum la somerumado ŝpari. Pli granajn elspezojn antaŭvidas 8 procentoj de la enketitoj. Unuavice temas pri personoj malpli ol ol 35-jaraĝaj kaj seninfanaj. Plej multaj, ĉar eĉ 56 procentoj antaŭvidas neniujn ŝparojn lige kun la somerumado. Plimulto de la enketiroj financos la eksterhejman ripozon el rimedoj jam ŝparitaj aŭ el ĝisdataj enspezoj. Ĉiu deka pravigas la nebezonon zorgi pri fiancoj pro la plano ripozi en la propra somerdometo aŭ ĉe la familio. En plimulto poloj ne ligas siajn somerajn ripozplanojn kun tio, ĉu ili estos vakcinitaj aŭ ne, tamen 30 procentoj serĉas ripozlokojn, en kiuj ne estos homamase. 18 procentoj decidis pri somerumado en malpli granda grupo de amikoj aŭ konatoj.

El la elsendo 01.06.2021. Legas Maciek – 1′ 37″

Turisma premio por Pollando en la hispana FITUR

Pollando ricevis distingon dum la 41-a eldono de la Internacia Turisma Foiro FITUR en Madrido. Temis pri la unua mondranga foiro de la turisma sektoro organizita en tradicia formulo post la eksplodo de la pandemio Kovim 19. La eventon alireblan ankaŭ virtuale partoprenis reprezentantoj de 55 landoj kaj 5 mil firmaoj. Pollando partoprenis la foiron tradicimaniere, kiel esprimo de solidareco por reaktivigo de turismo en Eŭropo, lige kun la aplikoeblo de la tiel nomataj kronpasportoj. Lastvendrede en la akompana festivalo de turismtemaj filmoj Fitur „Travel Video Competition” la videaĵo prezentanta Krakovon estis agnoskita kiel la plej bona, en la kategorio de internaciskala popularigado de la urboj. Distingita estis ankaŭ la fimprodukto de la Pola Turisma Organizo „Polando. Official Trailer” en la katerorio de turismaj cellokoj. La pola nacia stando dum la foiraj tagoj prezentante riĉan oferton ĝuis grandan interesiĝon. Apud tradiciaj ekspoziantoj logantaj per la turismaj atrakciaĵoj de Varsovio kaj Krakovo kun la ĉirkaŭa regiono, aperis turismaj promociantoj el tiaj urboj kaj regionoj kiel Lublin, Wrocław, kaj la Malsupra Silezio. En Madrido estis ankaŭ la plej grandaj polaj turismaj oficejoj, kies oferto rilatis ĉefe al turisma urbovizitado, kultura turismo kaj turismo proksima al la naturo. La devizo de FITUR 2021 estis “Turismo por denova renkontiĝo”.

El la elsendo 25.05.2021. Legas Maciek – 1′ 44″

Monda Sanorganizo pri tro longdaŭra laboro

Kiel informis en la plej nova raporto Monda Sanorganizo la tro frua morto de 745 mil personoj ligiĝas kun tro longdaŭra laboro. La unua raporto pri ĉi tiu temo ligiĝas kun la doniaĵoj kolektitaj en 2016. El ĝi rezultas, ke la tralaboro de 55 kaj pli da horoj semajne altigas je 35 procentoj la mortoriskon pro cerboembolo kaj je 17 procentoj pro korinfarkto. La komparo estis farita rilate al personoj, kiuj laboris semajne meze de 35 ĝis 40 horon. Je la risko de trofrua morto ligita kun tro longdaŭra laboro estas elmetitaj unuavice viroj mez- kaj grandaĝaj. La aŭtoroj de la raporto atentigas, ke tro frua morto ne devas okazi tuj en la periodo de intensa laboro, sed poste. Laŭ ekspertoj de la Monda Sanorganizo la distanca laboro en la periodo de la pandemio aldone intensigis sekvojn de tro longa laboro. Konforme al akiritaj doniaĵoj la kvanto de tralaborataj horoj en ĉi tiu periodo kreskis je 10 procentoj. Frank Peg, la eksperto de la Monda Sanorganizo esprimis la opinion, ke mallongigo de la tagaj laborhoj estus avantaĝa por laborantoj kaj eĉ povus altigi ilian laborefikecon.

El la elsendo 25.05.2021. Legas Maciek – 1′ 23″

Kreskas populareco de viskio

La pandemio kaŭzis multajn perturbojn sur la merkato, ŝanĝon de ĝeneralaj konsumkutimoj. Ankaŭ se temas pri alkoholaĵoj. Do kvankam laŭ iuj esploroj poloj drinkas malpli, sed multaj preferas ĉiam pli multekostajn drinkaĵojn, ili ĉiam pli ofte aĉetas viskion. Dum la lasta jaro la eksporto de viskio el Britio krekis je preskaŭ 40 procentoj. La eksportovaloro de viskio single malt notis preskaŭ 32-an kreskon. Laŭ ekspertoj la estonteco de viskio sur la pola merkato post la pandemio aŭguriĝas optimisme. Signifajn kreskojn eblas atendi aparte se temas pri luksaj viskioj. Laŭ iuj prognozoj dum la plej proksimaj 5-6 jaroj la valoro de tiu ĉi segmento de la alkoholaĵa merkato en nia lando triobliĝos. Laŭ IWSSR la konsumado de whisky super premium en Pollando kreskos ĝis ĉ. 4 procentoj de la tuta viskiomerkato. Tia estos en 2025 la eŭropa mezindico.

El la elsendo 25.05.2021. Legas Milada – 1′ 20″

Poloj avanas en la monda produktado de arĝento

La platformo kitco.com klasifikis 10 plej grandajn produktantojn de arĝento en la mondo en 2020. La pola fiskokompanio KGHM S.A. Pola Kupro akiris la unuan lokon produktinte ĉirkaŭ 1200 tunojn da arĝento. Tio estas flankprodukto ĉe la eleterigado de la kuproercoj. La borsa komuniko de la kompanio notis, ke la enspezoj de la 2020 egalis al 23,6 miliardoj da zlotoj kaj estis je 4 procentoj pli altaj ol en 2019. La operaca rezulto EBIDTA egalis al 6,6 miliardoj da zlotoj kaj estis pli alta ol la antaŭa je 27 procentoj. Pro la vendo de kupro en 2020 la pola kompanio akiris profiton en la alteco de 14,25 miliardoj da zlotoj, pro la vendo de arĝento ĝi akiris 3,45 miliardojn da zlotoj, preskaŭ 700 milionojn da zlotoj pro la vendo de oro kaj pli ol 200 milionojn da zlotoj pro la vendo de plumbo. KGHM S.A Pola Kupro notis en la pasinteco gravajn perdojn post la aĉeto de eksterlandaj aktivoj en 2012. Nur ŝanĝoj de ĝia estraro en 2016, aŭdito rilate eksterlandajn aktivojn kaj ripara programo alkondukis al la nun notita sukceso.

El la elsendo 18.05.2021. Legas Maciek – 1′ 28″

Pandemio falĉis la fizikan aktivecon de poloj

La kronvirusa pandemio kaj la rigoroj ligitaj kun la malpermeso uzi sportajn objektojn kaŭzis, ke en 2020 je 12 procentoj malkreskis elcento de poloj praktikantaj sporton kompare al 2019. Laŭ la esploroj de Sponsoring Monitor ARC Rynek i Opinia la malkresko estis rimarkita en ĉiuj aĝogrupoj. Samtempe la zorgon pri la fizika lerteco deklaris 69 procentoj de la ekzamenitaj virinoj kaj 70 procentoj de viroj. La duono de eketitaj personoj en la aĝo de 55-65 jaroj restas fizike aktiva. Plej multaj personoj praktikantaj sporton troviĝas inter plej junaj enketitoj, tio estas 87 procentoj. La duono de ĉiuj partoprenintoj en la enketo praktikas sportajn ekzercojn kelkfoje dum la semajno, ĉiu kvara respondinto 4 fojojn semajne kaj 13 procentoj ĉiutage. Plej ofte sportumadon deklaras loĝantoj de grandaj urboj – 74 procentoj, plej malofte loĝantoj de kamparo – 67 procentoj. Al la plej populara sporta aktivado kalkuliĝis biciklado kaj kurado, naĝado.

El la elsendo 18.05.2021. Legas Milada – 1′ 35″

Internacia socio kondamnas Israelon

La truda eksloĝigado de palestinaj familioj el la Orienta Jerusalemo estas nelegala laŭ la internacia humeneca leĝaro, deklaris sabate Peter Sano, la aferprezentanto de la alta reprezentanto de la Unio por la eksterlandaj aferoj Josep Borrell. Kanado kaj la tn. Madrida Kvarteto (UNo, Usono, Eŭropa Unio kaj Rusio) kondamnis la perfortoaktojn sur la Sankteja Altaĵo en Jerusalemo kaj alvokis Israelon ĉesigi planojn transloĝigi palestinajn familiojn el la regino de la troviĝanta en la orienta Jeruslemo loĝkolonio Asz-Szajch Dżarrah. Du israelaj tribunaloj agnoskis la judajn pretendoj al ĉi tiuj teritorioj. Kontraŭ la eksloĝiga kampanjo deklaris sin la Eŭropa Unio kaj Usono, Jordanio, Turkio, Kataro, Egiptio, Unuiĝintaj Emirlandoj kaj Bahrajno. Pollando estas profunde maltrankviligita pro la eskalo de perforto en la Orienta Jerusalemo. En la lunda deklaro de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj ni legas: „Ni alvokas ĉiujn flankojn de konflikto entrepreni tujajn agadojn por malaltigi la tension kaj sindeten de la konfronta retoriko. La kresko de la tensio inter Israelo kaj palestinanoj havas ligon ankaŭ kun Ramadano, la sankta monato de islamo. Okazis pluraj interbataloj de israela polico kontraŭ palestinanoj klopodantaj preĝi ĉe la Sankteja Altaĵo, Haram al-Szarif, unu el la tri plej sanktaj lokoj por islamanoj post Mekko kaj Medino.

El la elsendo 11.05.2021. Legas Milada – 2′ 02″

Plia pola geoparko kun atesto de Unesko

La Geoparko de la Sanktakurca Monatro ricevis en aprilo la ateston de la Monda Geoparko de Unesko. Ĝi ampleksas la teritorion de kvin komunumoj en la suda Pollando, en kiu troviĝas i.a. unikaj naturrezervejoj: Kaverno Raj, kaverna komplekso de Kadzielnia, Wietrznia kaj Góra Miedzianka. La geologia valoro de la regiono estas ligita kun valoroj historiaj kaj kulturaj, inkluzive de la historiaj ministaj tradicioj. La atesto firmigas la turisman markon de Kielce kaj de ligitaj kun ĝi najbaraj komunumoj. Aktuale en la Monda Listo de Geoparkoj de Unesko troviĝis 147 centroj el 41 landoj, inkluzive de unu el Pollando. Tio estas la Panorama Parko Łuk Mużakowa en la okcidenta Pollando.

El la elsendo 11.05.2021. Legas Przemek – 0′ 53″

Polaj milionuloj

Aktuale en Pollando loĝas 134 mil personoj, kies havaĵo superas la valoron de unu miliono da dolaroj. En la ĉi rilata rangolisto de analizataj eŭropaj landoj laŭ la raporto de KPMG Pollando preterpasis Portugalion, Greklandon kaj Finnlandon. En 2019 ĝis pli ol 265 mil kreskis la nombro de bonstataj poloj, kies enspezoj monate superis 20 mil zlotojn brutte, kaj ĝis pli ol 69 mil la nombro de personoj riĉaj, enspezantaj pli ol 50 mil zlotojn monate. Malgraŭ la pandemio fine de la unua jarduono de 2020 la plena valoro de la havaĵo kolektita de la hejmaj mastrumejoj en Pollando kreskis je 8,4 procentoj atinginte preskaŭ 2,4 bilionojn da zlotoj. Samtempe laŭ la donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Ofiejo en Pollando loĝas pli ol 1 miliono 600 mil personoj vivantaj en ekstrema mizero, kiuj disponas pomonate pri malpli ol 600 zlotoj.

El la elsendo 04.05.2021. Legas Maciek – 1′ 07″

Ryanair havas grandajn planojn kaj instalas novajn konektojn

Ryanair fiere anocis, ke ĝiaj flugbiletoj restos favorpezaj. La kompanio planas novajn, entute 23 flugonektojn el la polaj Modlin, Krakovo, Gdansko kaj Vrovlavo. Michał Kaczmarzyk, la direktoro de Ryanair en Pollando kaj la prezidanto de la fluglino Buzz en la intervjuo por la portalo money.pl, deklaris, ke eblis tion atingi dank’ al la malltigo de enspezoj de laborantoj. Kiel certigis Kaczmarzyk Ryanair planas konservi la konkurencajn prezojn en Eŭropo. Li samtempe deklaris, ke Ryanair en siaj flugoj ne postulos konfirmajn dokumentojn pri vakcinado observante tamen principojn de la Unio kaj de ĝiaj membrolandoj, kiujn la flugkompano celos. Li esprimis la opinion, ke la vakcinpasportoj ne estas bezonoj ene de la uniaj flugoj se la eŭropanoj daŭre povas uzi la voj- kaj reltransporton sen limkontroloj kaj aliaj limigoj. Sed Ryanair samtempe plene akceptis la devon ekzameni pasaĝerajn dokumentojn, inkluzive kovimrilatajn, konforme al la postuloj de la landoj, al kiuj koncerna pasaĝero veturas. Ryanair sukcesis supervenki krizon, funkciigi nun novajn flugkonektojn kaj revenigi sian konektoreton malaltigante la enspezojn de la laborantoj. En Pollando oni maldungis ĉirkaŭ 8 procentojn de pilotoj kaj 15 procentojn de la ferdeka personalo. La enspezoj de polaj pilotoj malkresis de 10 ĝis 20 procentoj. La publikan helpon por aviadtransportistoj la reprezentanto de Ryanair taksis kiel neefkan kaj majustan.

El la elsendo 04.05.2021. Legas Maciek – 1′ 46″

Komuna deklaro de kvin prezidentoj en Varsovio

En la 230-a datreveno de la proklamo de la 3-Maja Konstitucio en la Reĝa Kastelo en Varsovio la prezidentoj de Pollando, Litovio, Estonio, Latvio kaj Ukrainio subskribis komunan deklaron substrekante la historian signifon de la Konstitucio el 1791 kaj la signifon de plia solidareco de la nacioj fronte al la hodiaŭaj endanĝerigoj. Ili deklaris i.a.: „Ni esprimas la konvinkon, ke la prospero de nia komuna heredaĵo kaj komuna domo radikanta en la eŭropa civilizacio postulas, ke ĝuste same kiel domo ankaŭ Eŭropo estu konstruata sur la fundamento de la bazaj valoroj kaj principoj. Tio estas libereco, suvereneco, teritoria integreco, demokratio, la leĝobserva regado, egaleco kaj solidareco”.

El la elsendo 04.05.2021. Legas Milada – 1′ 11″

Ĉiam pli da eksterlandanoj celas Pollandon

Post la eksplodo de la kronvirusa pandemio al Pollando venis 100 mil eksterlandanoj, aktuale temas entute pri pli 766 mil personoj. En decembro 2020 laŭ la Oficejo de Sociaj Asekuroj estis registritaj pli ol 723 mil eksterlandanoj, kio signifas kreskon je 11,3 procentoj kompare al la analoga periodo de 2019. Iom pli ol 59 procentoj estis laboristoj, 3 procentoj gvidis ekonomian aktivadon, la ceteraj laboris kiel kontraktaj aŭ portempaj laboristoj. Eĉ 73,4 procentojn de eksterlandanoj en Pollando konsisitigas ukrainanoj, kies nombro inter decembbro 2019 kaj 2020 kreskis je 11,1 procentoj kaj egalis en la lasta decembro al 532 503 personoj. Ekde decembro 2020 estis notita plia hasta kresko de alvenantaj al Pollando fremdlandanoj. Dum la unuaj tri monatoj de 2021 la nombro de legale laborantaj en Pollando eksterlandoj kreskis je 40 mil personoj.

El la elsendo 27.04.2021. Legas Maciek – 1′ 11″

La Eŭropa Unio por la ekologia agrikulturo

La Eŭropa Komisiono publikigis agadplanon pri evoluigo de la ekologia produktado. Ĝia ĝenerala celo estas grandigi la produktadon kaj konsumadon de ekologiaj varoj. Oni planas ĝis la 2030-a jaro por la ekologia kultivado destingi 25 procentojn de la agrikulturaj grundoj. Aktuale en la uniaj landoj meze por la ekologia kultivado estas destinitaj 8,5 procentoj de la agrikulturaj grundoj. Tiu situacio en la unuopaj uniaj landoj varias de duona ĝis pli ol 25 procentoj. La celon oni intencas akceli ĉefe per de la konsumado de la ekologiaj produktoj. Tion oni planas atingi pere de informkampanjoj, instigado al uzo de ekologiaj produktoj en organizitaj manĝejoj, voje de publikaj mendoj, kreskigo de la distribuado de tiuj produktoj kadre de la unia programo por lernejoj. Aktuale por subteni ekologian agrikulturon oni destinas 7 kaj duona miliardojn da eŭroj kadre de la Komunua Agrikultuta Politiko. En la jaroj 2023-2027 en Komunuma Agrikultura Politiko la ekologia agrikulturo disponos pri la buĝeto de 38 ĝis 58 miliardoj da eŭroj.

El la elsendo 27.04.2021. Legas Milada – 1′ 42″

Belorusoj en Pollando

La nombro de belorusaj civitanoj disponantaj pri valida dokumento permesanta estadon en Pollando superis 30 mil. Dum la lastaj du jaroj ilia nombro duobliĝis. Plimulto de belorusoj referencas al sia pola deveno aŭ posedas Ĉarton de Polo. En plimulto temas pri junaj personoj. Ĉirkaŭ 64 procentoj havas 18-40 jarojn, infanoj kaj junularo konsisitgas iom pli ol 11 procentojn, personoj pli ol 40-jaraĝaj formas 25-procentan grupon. Dominas viroj, t.e. 16 900 personoj. 13,5 mil estas belorusinoj. Iom pli ol 20 mil belorusoj disponas pri permeso por konstanta loĝado en Pollando. Sisteme kreskas petpostuloj – plej ofte lige kun la klopodoj akiri laboron en Pollando – pri portempa estado. Tiajn dokumentojn havas preskaŭ 10 mil belorusoj. La donitaĵoj de la Oficejo por la aferoj de eksterlandanoj ne konsideris belorusojn, kiuj troviĝas portempe en Pollando baze vizoj.

El la elsendo 20.04.2021. Lagas Maciek – 1′ 07″

Novaj persondokumentoj

Ekde la 2-a de aŭgusto nunjare en Pollando validos novaj persondokumentoj, kiuj enhavos fingrospurojn kaj manan subskribon de la posedanto. La malnovaj persondokumentoj validos ĝis kiam senaktualiĝos ilia dato. Tio alkonformigas polajn regulojn al la decido de la Eŭropa Palamento kaj de la Konsilio de la Eŭropa Unio el 2019. La novajn dokumentojn ricevos personoj kies persondokumentoj perdas aktualecon post la 2-a de aŭgusto. Tio rilatas al 1 miliono 546 mil 700 poloj aŭ tiuj, kiuj finas la 18-an vivojaron. En la grupo de personoj klopodantaj pri la unua persondokumento estas pli ol 358 mil junaj poloj. La interŝaĝo de ĉies persondokumentoj daŭros 10 jarojn. Ĉiuj ŝtatoj-membroj devos meti en la persondokumentojn de siaj civitanoj ilian fingrospuron en la elektronika tavolo kaj manan subskribon de la posedanto de la dokumento en la tavolo grafika. La fingrospuroj same kiel la subskribo de la koncernatoj restos en la oficejo eldonanta la dokumenton. Unuflanke la nova persondokumento estos pli sekura, tamen ne eblos uzi ĝin rete.

El la elsendo 13.04.2021. Lagas Maciek – 1′ 20″

Dinamika kresko de retaj vendejoj

En la unua jarkvarono de 2021 aldoniĝis du mil retaj vendejoj, tio estas je 70 procentoj pli ol en la analoga periodo de la pasinta jaro. Aktuale temas entute pri 44,5 mil retaj vendejoj en Pollando, kio signifas grandiĝon de ilia kvanto je 21,5 procentoj. Laŭ la firmao ExpertSender ilia nombro povas atingi nunjare 55 mil. La firmao atentigis krome, ke jam 7 je 10 poloj butikumas rete kaj la duono de la retaj klientoj elspezas por la reta butikumado pli ol 300 zlotojn monate. Laŭ pritaksoj de antaŭ kelkaj jaroj la merkato de reta komerco en Pollando devintus atingi en 2020 la valoron de 70 miliardoj da dolaroj. Tamen pro la pandemio ĝia valoro jam superis 100 miliardojn. La estro de ExpertSender Krzysztof Jarecki prognozas, ke tiu ĉi kreskoritmo konserviĝos almenaŭ ĝis la fino de 2021.

El la elsendo 13.04.2021. Lagas Pamela – 1′ 05″

Eŭropa Arbo 2021

Hispana miljara kverko el la loko Lecina en Aragono estis elektita Eŭropa Arbo de la Jaro 2021 en la konkurso de la Konsorcio Environmental Partnership Association (EPA). La organizaĵo realigas la sociajn projektojn, kies celo estas la protektado de la medio kaj subtenado de la lokaj socioj. La atentigado, ke la malnovaj arboj estas grava elemento de la natura kaj kultura heredaĵo de Eŭropo. La hispana kverko gajnis per 104 mil voĉojn de retaj partoprenantoj de la konkurso. Temas pri rekorda nombro de la subtenintoj en la plebiscito organizata ekde 2011. La nunjaran eldonon de la konkurso partoprenis 14 arboj el la tuta Eŭropo, gajnintaj pli frue en plebiscitoj de siaj propraj landoj. La pola kandidato, la 170-jara tilio de s-ta Jan Nepomucen el la antaŭkarpatia regiono okupis la 4-an lokon. Antaŭuis ĝin platanoj el Italio kaj Rusio. La hispanan kverkon, kiel simbolon de forto, batalo kaj vivo proponis aragona eŭrodeputitino por omaĝi la viktimojn de Kovim-19 kaj por tiel emfazi dankon al la laborantoj de la sanservo pro ilia laboro. La kverko el Lecina, en kiu loĝas sole 13 personoj, altas 16 metrojn kaj vastas je 7 metroj. Ĝi distingiĝas per vasta, neregula branĉaro karakteriza por la longdaŭraj arboj. La loĝantoj difinas ĝin fojfoje kiel arbon de sorĉistinoj. Onidire en la proksimaj montoj Sierra de Guara loĝis sorĉistinoj, kiuj kutimis alflugi al la kverko kaj ĉirkaŭ ĝi danci.

El la elsendo 07.04.2021. Legas Maciek – 1′ 54″

Pandemio kaj reklamado de alkoholaĵoj

La pandemio kaŭzis, ke en la podetala komerco ŝanĝiĝis agadprioritatoj por varbi klientojn. Podetalaj vendistoj koncentriĝis pri la reklamado de varoj plej necesaj. En favoreprezaj vendejretoj la ĉefan atenton oni donis al kontentigo de la sanitara kaj sana sekureco kaj butikumkomforto. La atento estis donita al la sortimento de la varoferto kaj loĝististiko. Unu el la sekvoj de ĉi tiu situacio estis, ke komercaj retoj limigis la reklamadon de alkoholaĵoj. Dum unu jaro la reklamlimigo egalis al 11-procentoj. En favorprezaj vendejretoj estis je 23 procentoj malpli da varbkampanjoj, en varstaplejoj je 16 procentoj malpli. Kreskon oni notis en retaj loĝkoloniaj butikoj, en kiuj la reklamdo de alkoholaĵoj kreskis je preskaŭ 21 procentoj. Kreskon multe malpli grandan notis superbazaroj; ĝi egalis al kvar kaj duona procentoj. La plej signifa reklamlimigo rilatis al cidro – temis pri pli ol 44 procentoj. Koncerne vinojn reklamlimigo egalis al pli ol 21 procentoj. Koncerne likvorojn temis pri preskaŭ 16 procentoj da reklamoj malpli kaj koncerne fortajn alkoholaĵojn la reklamado malkreskis je 13 procentoj. Reklamkresko rilatis sole al biero. Biero daŭre estas la dominanta alkoholaĵo en polaj vendejoj kaj plej ofte reklamata. Tio influas ĝian konsumadon kaj aĉetadon.

El la elsendo 07.04.2021. Legas Milada – 2′ 04″

Porekologiaj solvoj en pola fervojo

La fervojo de la regiono Malsupra Silezio en la suda Pollando planas envivigi la principojn de ekoveturado. Tio ebligos malgrandigi la uzon de la elektra energio eĉ je 5 procentoj. Tiu intenco konformas al la premisoj de la Eŭropa Komisiono, kiu deklaris la 2021-an jaron Eŭropa Jaro de Fervojo. Kompare al la vojtransporto la transporto rela kaŭzas malpli grandan emisiadon de karbondioksido. Dank’ al la investaĵoj ligitaj kun la fervoja veturilaro kaj apliko de la plej nova tekniko la emisiadon eblos limigi ĝis minimumaj valoroj. En oktobro 2020 la Masuprasilezia Fervojo mendis jam thibridajn trajnojn, kiel ekologian solvon por sia fervoja trasporto. Pli frue la firmao decidis analizi la principojn de ekonomia veturado, kio ligiĝis kun rekono de aktuala stato de la foruzo de la elektra energio kaj oleo, kun la pritakso de virtualaj ŝparoj kaj kun difino de teknikaj kaj organizaj rimedoj por enivigi la sistemon. Dank’ al ekoveturado trajnkondukistoj konscie kondukante trajnon povas signife limigi la foruzon de la energio. La ligita kun tio tekniko koncernas la bremsadon kaj akceladon de veturado en kondiĉoj de la plej granda allasebla akcelrapideco. La envivigo de la sistemo estonte fruktos per signifaj ŝparoj por la fervojaj transportontoj. Per limigo de la energiforuzo kaj emisinivelo de karbondioksido en la regiono.

El la elsendo 30.03.2021. Legas Maciek -1′ 38″

Tago omaĝanta polojn savantajn judojn

Hodiaŭ Pollando solenas Nacian Memortagon pri Poloj Savantaj Judojn dum la 2-a mondmilito. Ĝi omaĝas la memoron de tiuj, kiuj en la terura periodo de la germana okupacio – malgraŭ minacanta ilin morto – rapidis kun helpo al kuncivitanoj de la juda nacieco. Pro la pandemio plimulto de la eventoj estas relajsata realtempe en la interreto.
La Memortago estis proklamita en 2018 lige kun la datreveno de la tago, en kiu germanoj murdis en la loko Markowa la familion de Józef kaj lia graveda edzino Wiktoria, iliajn 6 etajn infanojn kaj ok judojn kaŝatajn de ili. En Pollando laŭ la decido de ĝenerala gubernatoro de la okupaciataj fare de germanoj polaj teritorioj ajna helpo al judoj rezultigis mortopunon. La nunjaraj solenadoj estis pretigitaj de la Muzeo de Poloj Savantaj Judojn. Multajn eventojn pretigis Instituto pri la Nacia Memoro.
Interalie matene sur la muro de la vilao en la varsovia Bestoĝardeno estis malkovrita memortabulo omaĝanta la memoron de Jan kaj Antonina Żabiński, kiuj disponigis sian vilaon por kaŝi judojn kontraŭ la germana okupaciinto. La portalo „vivo por vivo” (https://zyciezazycie.pl) publikigas historiojn de unuopaj poloj, kiuj helpis en la savado de judoj. Troviĝas tie ankaŭ kolekto de informoj de la atestantoj kaj de la rilataj dokumentoj. En la 1-a programo de la Pola Televido estis enprogramita la nova dokumenta filmo „Polmission. Sekretoj de pasportoj” dediĉita al la tiel nomata grupo de Ładoś, rakontanta pri la engaĝiĝo de polaj diplomatoj savantaj judojn. Al tiu temo ni dediĉas apartan felietonon en nia sekva elsendo.

El la elsendo 24.03.2021. Legas Milada kaj Barbara – 2′ 16″

Brazilaj esperantistoj en dokumenta filmo pri poloj en Brazilo

Laŭ informoj de i.a. Leandro Abrahão en Brazilo gastis la raportista skipo de Pola Televido por produkti dokumentan filmon pri Pollando, Brazilo kaj la polaj kontribuoj al la evoluo de la lando. Laŭ propono de pola ambasado la polaj filmistoj gastis en la sidejo de la Brazila E-Ligo en Braziljo la 27-an de februaro intervjuante ĝian prezidanton Evandro Avellar. Inter intervjuatoj estis ankaŭ konata esperantisto el Rio de Janeiro Alvaro Motta, kiu familie havas polan originon.

El la elsendo 24.03.2021. Legas Barbara – 0′ 43″

Konsilio de la Eŭropa Unio lanĉis instrumenton por paco

Lastlunde Konsilio de la Eŭropa Unio starigis Eŭropan Instrumenton favore al Paco (EPF). Temas pri la ekserbuĝeta fonduso kun la valoro de ĉirkaŭ 5 miliardoj da eŭroj, el kiu estos financataj eksteraj agadoj kun militistaj aŭ defendaj sekvoj. La ĉefa celo de EPF estas grandigi la unian kapablon antaŭmalhelpi konfliktojn, konservi pacon kaj firmigi internacian stabilecon kaj sekurecon. Ĝi ebligos al la Unio pli efikan helpon al la partneraj landoj pere de la subteno de iliaj pacoperacoj. Ĝi ebligas grandigi la kapablon de iliaj militistaj fortoj certigi pacon kaj sekurecon sur ilia teritorio, ankaŭ pere de vastaj agadoj kun militista aŭ defenda karaktero, kiuj subtenas celojn de komuna politiko de sekureco kaj defendo – WPBiO. Tio konkrete signifas, ke la Unio kadre de sia misio kaj operacoj de WPBiO povos utiligi la rimedojn de nova fonduso por liveri militistajn aranĝaĵojn kaj tiujn ligitajn kun defendo. Ĝis nun tia subteno de la Unio povis esti donata nur kadre de pacoperacoj gvidataj de Afrika Unio aŭ afrikaj regionaj organizoj. EPF vastigas la geografion de eventualaj uniaj intervenoj je la tuta mondo.

El la elsendo 24.03.2021. Legas Milada – 1′ 47″

Eksterlandaj studentoj en polaj altlernejoj

Pasintjare en la polaj altlernejoj studis 77 mil eksterlandanoj, do je 27 procentoj pli ol du jarojn pli frue. Tio rezultas el la donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Oficejo. Tio tamen estas unu el la plej malaltaj indicoj inter la landoj de la Organizaĵo de la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo. Dume la indico pri la eksterlanda studentaro en altlernejo estas unu el la elementoj konsiderataj en la rangolisto de altlernejoj. Fine de la 2019-a jaro la plej multaj eksterlandaj studentoj en Pollando venis el Ukrainio, Belorusio kaj Hinda Unio. Multaj studentoj en polaj altlernejoj estis el Norvegio, Ĉinio, Svedio kaj Germanio. Plej ofte kiel la studobjekton ili elektadis kuracistan kaj stomatologian fakultatojn, administradon, informadikon kaj internaciajn rilatojn. Konforme al la plurjara plano de kunlaboro kun eksterlando de la pola edukministerio nunjare la nombro de eksterlandanoj en polaj altlernejoj devus kreski ĝis 100 mil personoj. Tamen laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo tiu ĉi celo ne estos atinigita. La ĉefa obstaklo estas la daŭranta pandemio.

El la elsendo 16.03.2021. Legas Maciek – 1′ 20″

Ĉirkaŭ 300 japanaj firmaoj en Pollando

Antaŭnelonge okazis la pola-japana ekonomia simpozio “Why Poland Now?”. En ĝia daŭro la pola ĉefministro Mateusz Mazowiecki memorigis, ke en Pollando funkcias ĉirkaŭ 300 japanaj firmaoj, kiuj enaborigas proksimume 40 mil laborantojn en diversaj branĉoj de la mastrumado. La valoro de rektaj japanaj investaĵoj en Pollando en 2019 egalis al 25 milionoj da eŭroj. La reciprokajn rilatojn favoras rekta flugkonekto inter Varsovio kaj Tokio. Alia grava faktoro intimiganta la polajn-japanajn rilatojn estas kontrakto pri libera komerco inter Japanio kaj la Eŭropa Unio. Pola Agentejo de Investaĵoj kaj Komeco priservas aktuale 14 investoprojektojn de japanaj firmaoj.

El la elsendo 10.03.2021. Legas Maciek – 0′ 48″

Fizika aktiveco por supervenki streson

Por 41 procentoj de aktivaj fizike poloj sportumado estas la plej efika rimedo por supervenki streson ligitan kun la pandemio. Por 79 procentoj tio estas metodo por ĝenerala bonfarto kaj alta laborefikeco. Tio rezultas el la enketo de MultiSport Index 2020. Tial i.a. multaj personoj pro la longiĝanta funkcimalpermeso de fortostreĉaj sportejoj komencis serĉi solvojn en la formo de retaj trejnadoj. La interesiĝo kreskis dinamike en la lastaj monatoj. Sampte dinamike kreskis kaj vastiĝis oferto de retaj fizikaj trejnadoj konsideranta atendojn kaj bezonojn de diversaj aĝgrupoj. Regas ĝenerala opinio, ke retaj trejnadoj konserviĝos ankaŭ en la postpandemia tempo kiel kompletigo de aktiveco realigata en sportaj objektoj. La enketado de MultiSport Index 2020 elmontris, ke antaŭ la pandemio 65 procentoj de poloj praktikis sportajn aktivaĵojon almenaŭ unu fojon monate. Pasintjara printempo kaj kronvirusaj rigoroj devigis preskaŭ la duonon de ili limigi fizikan aktivecoon. Kvankam la fizika ekzercado hejme, antaŭ la ekrano ne povas anstatŭi veran trejnadon kun la uzo de profesiaj aranĝaĵoj sub la gvido de instrukturo, tamen hejma trejnado ĝuas ĉiam pli grandan popularecon. Unu el la trejnplatformoj dum la lastaj kelkaj monatoj notis pli ol kvinoblan interesiĝon pri sia oferto flanke de sportemaj poloj. La esploro konfirmis ankaŭ, ke por personoj fizike aktivaj sporto estas grava elemento de psikoterapio helpanta fronti timojn, nervoziĝon, apation.

El la elsendo 10.03.2021. Legas Milada – 2′ 15″

Moneroj je kontanta mono

Antaŭnelonge en la filioj de la Nacia Pola Banko aperis aŭtomatoj por ŝanĝo de moneroj en granda kvanto je papera mono. Ekde la nova jaro la rilataj monerŝanĝaj aŭtomatoj aperis en 16 regionaj filioj de la banko en la vojevodiaj urboj. Sufiĉas enŝuti en aŭtomaton monerojn sen la neceso grupigi ilin laŭ valoro kaj atendi ĝis kiam la maŝino kalkulos ilian valoron. Moneroj devas esti puraj kaj emisiitaj de Nacia Pola Banko. Monerŝanĝa aŭtomato liveras al kliento kvitancon baze de kiu en kaso eblas ricevi ekvivalentan sumon. Se temas pri moneroj unu, du- kaj kvingroŝaj valoras atenti pri la fakto, ke en 2014 la Nacia Pola Banko ŝanĝis la ajolon, el kiuj ili estis produktitaj. La mangana kupro estis ŝanĝita je ŝtalo kovrita de kuprtavolo. La malnovaj unugroŝaj moneroj enhavas preskaŭ unu gramon da pura kupro kaj tio ŝanĝas ilian efektivan valoron. Konsiderante, ke la 18-an de februaro nunjare la tuno da kupro en Londono kostis 8604 usonajn dolarojn la valoro de kupro en unu unugroŝa monero obligis sian valoron.

El la elsendo 02.03.2021. Legas Maciek – 1′ 19″

Studoj pri tio, kiel aktivigi socie senjorojn

La vroclava universitato lanĉis la laŭvican fojon la postdiplomajn studojn, kiuj peredukas specialistojn pri la aktivigado de grandaĝaj personoj. Studentoj alproprigas konojn pri psikodietetiko, fizjologio, geriatria rekapabligado kaj flegado. Psikgerontologio konsideras la bezonojn de lerta kaj kompetenta priservado de klientoj en la senjora aĝo, kiu nun estas plej longdaŭra vivetapo, pli longa ol infaneco, juneco kaj matureco. Tial estas necese disponi pri specialistoj, kiuj en medio aĝe varia kapablu kunlabori ne sole kun homoj junaj, sed ankaŭ personoj 60+. La studoj ne formas medicinajn protektatojn de grizaĝuloj, sed estas adresitaj al personoj, kiuj interesiĝas pri laboro por aktivigi grandaĝulojn, pri prilaborado de programoj, kiuj inkluzivigas personojn 60+ en aktiva vivo, pri bita edukado de grizaĝuloj, pri intergeneracia kunlaboro. Ne laste la studoj celas personojn, kiuj volas aktivi kontraŭ diskriminacio kaj socia ekskludo pro grizaĝo. La studprogramo ekipas studentojn per konoj pri specifeco de la maljuniĝado en la nuntempa mondo, peras solvojn por altigi la vivkvaliton de personoj 60+. Ĝis nun dum 4 eldonoj de la vroclava studprogramo diplomitiĝis preskaŭ 60 personoj ne nur el Pollando, sed ankaŭ el Italio, Hispanio kaj Germanio. La pola diplomo pri psikogerontologio estas valida en la tuta Unio.

El la elsendo 02.03.2021. Legas Maciek – 1′ 39″

Daŭre kun la gepatroj

Laŭ la donitaĵoj de Eurostat prema plimulto de poloj – inter la 18-a kaj la 34-a vivojaroj – daŭre loĝas kun siaj gepatroj. En Pollando temas pri 59,6 procentoj de tiuaĝaj personoj, sed en la daŭro de la lastaj jaroj tiu indico malkreskis. Ĉi-rilate avanas aliflanke kroatoj kun la indico 75 procentoj kaj slovakioj – 69,7 procenoj. Pliajn lokojn okupas junaj grekoj kaj italoj superante 65 procentojn. Laŭ la donitaĵoj el 2018 en Pollando temis pri eĉ 2 milionoj da junaj personoj, kiuj loĝis kun almenaŭ unu el la gepatroj. Oni supozas, ke tiu kvanto kreskis, kion aldone povis firmigi la kronviusa pandemio. La ĉefan kaŭzon oni trovas en financoj. Kvankam eĉ 65 procentoj de poloj el la menciita aĝgrupo jam laboras kaj enspezas, sed iliaj salajroj ne ebligas la memstaran vivon. Aldoniĝas al tio daŭranta inflacio ligita kun kresko de la prezoj en vendejoj. Aldoniĝas la kreskantaj kostoj de loĝejoj ĝis tia nivelo, ke eĉ iom bonstataj poloj ne povas al si permesi la aĉeton.

El la elsendo 23.02.2021. Legas Maciek – 1′ 15″

Omaĝe al la plej elstara pola kartografo

„Geografia-statistika atlaso de Pollando” de Eugeniusz Romer el 1916, ankoraŭ antaŭ ol Pollando regajnis suverenecon, estis unu el la plej gravaj dokumentoj, kiuj ebligis al Pollando post la 1-a mondmilito reveni sur la mapon de la mondon. Ĝi ludis ŝlosilan rolon, se temas pri la limoj de la sendependa Pollando post 1918. En la 150-a naskiĝdatreveno de la elstara kartografo estis pretigita nova edukprojekto „Geografia-Politika Atlaso de Pollando. Pollando en la nuntempa mondo. Perspektivoj 2022”. Pere de instrumentoj propraj al geografo ĝi celas prezenti Pollandon kiel modernan ŝtaton kun riĉa pasinteco. Ĉe rilata retejo troviĝos senpage pretaj mapoj kaj priskriboj de geopolitikaj problemoj, lecionscenaroj kaj kuriozaĵoj pri Pollando. Dum la plej proksimaj du jaroj en elektitaj liceoj okazos demonstraj lecionoj por instruistoj de geografio, historio kaj sociaj konoj pri politika geografio. La organizantoj planas konkurson por komencantaj kaj spertoplenaj adeptoj de kartografio.

El la elsendo 16.02.2021. Legas Maciek – 0′ 58″

Aktuala eldono de la Ruĝa Registro de Polaj Birdoj

La Tutlanda Societo de Birdprotektado publikigis la aktualan version de la Ruĝa Registro de la Polaj Birdoj. Rezultas el ĝi, ke dum la lastaj 200 jaroj en Pollando formortis 16 birdospecioj kaj 47 pliaj estas mortminacitaj. Inter ĉi lastaj troviĝas kuleranaso, griza mevo, frugilego. Per analizoj estis ĉirkaŭprenitaj nur 230 birdospecioj regule nestantaj en Pollando, sen specioj nestantaj sporade aŭ ne regule. La Ruĝa Listo notas ankaŭ kazojn de populacia rekonstruo kaj de malkreskinta minacstatuso. Inter ok birdospecioj rilate kiujn oni malaltigis la minacstatuson troviĝas blankvosta maraglo kaj migra falko. Laŭ ornitologoj la plej efika maniero savi endanĝerigitajn birdospeciojn estas protekto de iliaj nestejoj.

El la elsendo 16.02.2021. Legas Maciek – 0′ 58″

Poloj deziras forigon de la propandemiaj rigoroj

Laŭ la donitaĵoj de la Esplorevoluiga Centro BioStat prema plimulto de poloj deziras liberigon de la propandemiaj rigoroj. Favore al malfermo de hoteloj kaj restoracioj deklaras sin 87 procentoj de poloj, ne plenaj 10 procentoj asertas, ke ili daŭre estu fermitaj. Preskaŭ 17 procentoj opinias, ke la restoracioj devus funkcii sen ajnaj limigoj, tamen pli ol 34 kaj duona procentoj deklaras sin por observo de distanco kaj maskouzo. Iom pli ol 8 procentoj konstatis, ke la restoraciojn povas viziti sole renasiĝintoj, personoj vakcinitaj aŭ kun negativa testo pri kronviruso. Entute pli ol 69 procennyoj de poloj deklaras la deziron reviziti restoraciojn. Favore al malfermo de vendejgalerioj (kiuj refunkciis ekde la 1-a de februaro) deklaris sin preskaŭ 90 procentoj de la enketitoj. Pli ol 85 procentoj deziras la funkciadon de skiterenoj, preskaŭ 83 procentoj de la respondintoj deklaras sin por funkciado de korplertigaj kluboj, pli ol 73 procentoj por la funkciado de naĝejoj. Pli ol 48 kaj duona procentoj de la respondintoj favoras refunkciigon de la noktaj kluboj kaj dancejoj, tamen laŭ preskaŭ 42 procentoj tiuj distrolokoj restu fermitaj.

El la elsendo 10.02.2021. Legas Maciek – 0′ 51″

Grandaj teknologiaj firmaoj grandigas sian dominadon

Laŭ la ĵurnalo „Wall Street Journal” la 2020-a jaro kaŭzis, ke la dependeco de firmaoj kaj de privataj uzantoj de la ciferecaj servoj ofertataj de tiaj gigantuloj kiel Apple, Amazon, Facebook, Google aŭ Microsoft aldone kreskis kaj ili firmigis sian dominan pozicion. Tio ligiĝis kun la elspezoj por komputiloj, videoludoj, reta butikumado, reta reklamado kaj nuboservoj por la merkatista sektoro. En la periodo kiam vendejoj kaj flugkompanjoj batalis por transdaŭro la sumaj ensezoj de la kvin plej grandaj firmoj de Usono – Apple, Microsoft, Amazon, Facebook kaj Alphabet kreskis ĝis 1,1 biliono da dolaroj. Por iuj firmaoj la kresko de enspezoj ebligis grandigi la dungitaron. Amazon pasintjare enlaborigis 500 mil novajn laborantojn. Laŭ la ĵurnalo la kresko de la ciferecaj gigantuoj konserviĝos post la kronvirusa pandemio. Kiel asertas la prezidanto de Microsoft la elspezoj por novaj teknologioj duobliĝos tiam ĝis la nivelo de 10 procentoj de la Landa Produkto Brutte.

El la elsendo 10.02.2021. Legas Milada – 1′ 32″

Pollando frontas demografiajn problemojn

Laŭ la donitaĵoj el la Ĝenerala Elektronika Sistemo de la Registrado de Loĝantoj, PESEL oni notis en 2020 tri rekordojn. La nombro de naskiĝoj, kiu egalis al 357,4 mil estis la plej malalta ekde 2004, samtempe la nombro de la forpasosj estis la plej alta post la 2-a mondmilito kaj egalis al 486,2 mil. La diferenco de 129 mil personoj estas tri kaj duoble pli alta ol en 2019. Laŭ la ministro por la familio, laboro kaj socia politiko, Marlena Maciąg la renversigado de la demografiaj tendencoj estas longdaŭra procezo. Necesas ankoraŭ atendi la rezultojn de la inaŭguritaj en 2016 kelkaj sociaj programoj. Nun en la fina fazo troviĝas pliaj programoj subtenontaj la familion. La demografian situacion en 2020 la gazeto „Dziennik Gazetra Prawna” pravigas aldone per la sekvoj de la kronvirusa epidemio kaj ĝia influo je la sanprotekta sistemo.

El la elsendo 02.02.2021. Lagas Maciek – 1′ 10″

Kromaj kostoj ligitaj kun la distanca laboro

Laŭ la esploroj de Personnel Service 41 procentoj de personoj laborantaj distance portis kromajn kostojn ligitajn kun organizo de la hejma laborspaco, do aĉeto de skribotablo, taŭga seĝo, tekokomputilo aŭ presilo. Plimulto de firmaoj ne redonis al siaj laborantoj tiujn kostojn. Laŭ la esploroj plej ofte (64 procentoj) tiujn kostojn portis personoj inter la 18-a kaj la 24-a vivojaroj. En la aĝogrupo inter la 25-a kaj la 34-a vivojaroj tiujn elspezojn faris 28 procentoj de la enketitoj. Nur 4 je 10 labordonantoj partoprenis en la financado de laborinstrumentoj necesaj por la distanca laboro. Ankoraŭ malpli, ĉar nur 17 procentoj parte kovris la kostojn de la monata interreta ligo aŭ kurento, kiujn elspezis personoj distance laborantaj.

El le elsendo 26.01.2021. Legas Milada – 1′ 17″

135 polaj sciencistoj en la stipendia programo de Mieczysław Bekker

135 polaj sciencistoj ricevis stipendiojn de la Nacia Agentejo por la Akademia Interŝanĝo por realigi kunlabore kun eksterlandaj sciencistoj en 26 landoj de la mondo sciencajn projektojn aŭ postdoktoriĝajn staĝojn. En la tria eldono de la stipendia programo, kies patrono estas profesoro Mieczysław Bekker plej multnombraj polaj sciencistoj, ĉar 21 staĝos en usonaj sciencaj centroj. Multnombre ili laboros ankaŭ en Britio kaj en Germanio. Krome en Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Danlando, Finnlando, Francio, Greklando, Hispanio, Hungario, Islando, Italio, Japanio, Kanado, Koreio, Meksikio, Nederlando, Novzelando, Portugalio, Slovenio, Suda Singapuro, Svislando, kaj Svedio. En la ĝisnunaj tri eldonoj la programon Bekker de la Nacia Agentejo por la Akademia Interŝanĝo oni atribuis stipendiojn al pli ol 400 sciencistoj.

El la elsendo 19.01.2021. Legas Gabi – 1′ 11″

 

 

La unua hinda rinocero en la vroclava zooĝardeno

La 6-an de januaro en la zooĝardeno de Vroclavo enmondiĝis hinda rinocero. Temas pri la filino de Maruŝka kaj Manas, rinoceroj el Ĉeĥio kaj el Francio. En la reta paĝo de la bestoĝardeno troviĝas filmoj pri la akuŝo kaj la unuaj vivmomentoj de la patrino kaj la ido. La sekvo de la 16-monata gravedeco havas enorman signifon por la transdaŭro de ĉi tiuj animaloj, ĉar en naturaj kondiĉoj ilia unusola rifuĝejo estas la Nacia Parko Kaziranga en la Hinda Unio. Bedaŭrinde ĉirkaŭas ĝin loĝkolonioj, vojoj, kultiveblaj kampoj, kio negative influas ĝian funkciadon. Ĝi frontas aktuale ankaŭ la sekvojn de la pandemio kaj de la kresko de la ŝtelĉasado. La hindaj rinoceroj troviĝas nur en 66 bestoĝardenoj de la mondo. En la lasta jaro enmondiĝis sole 7 idoj. La malgranda kvanto de naskiĝoj ligiĝas kun tio, ke la femaloj atingas la seksan maturecon havante 6-8 jarojn, ilia gravedeco daŭras eĉ 16 monatojn kaj la patrinoj flegas la idojn ĉirkaŭ tri jarojn. Kroman problemon konsistigas la bredokostoj ligitaj kun eksteraj moviĝspacoj, basenoj kaj kotaj terenoj. Alian defion kreas la nutrado. La hindaj rinoceroj bezonas ĉirkaŭ 25 kilogramojn da nutraĵoj tage. La vroclava bestoĝardeno de jaroj engaĝiĝas en protekton de hindaj rinoceroj en ilia natura medio en la naciaj parkoj Kaziranga kaj Manas.

El la elsendo 19.01.2021. Legas Maciek – 1′ 48″

Kresko de vinkonsumado

Statistika polo drinkas jare 6 litrojn da vino dum ekzemple francoj 50. Malgraŭ tio la pola vinkonsuma merkato estas la plej promesoplena en Eŭropo. Pravigas tion daŭra ĉiujara kresko de la vinvendo je ĉirkaŭ 5-6 procentoj. Laŭ ekspertoj vera vinvenda eksplodo estas antaŭ ni, kio ligiĝas kun la prefero de junaj personoj por vino kaj biero. Tiu ĉi tendenco plej verŝajne firmiĝos, kun kio povos ligiĝi interesiĝo pri vinoj ĉiam pli kostaj. En la lastaj 12 monatoj la vendo de vino en Pollando kreskis je 9 procentoj, kaj oni elspezis por ĝi la rekordan sumon de 3,2 miliardoj da zlotoj ne kalkulante gastronomian sektoron kaj publikajn eventojn. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo poloj plej ofte konsumas vinon dum manĝoj, dum societumaj eventoj, dum ripoza periodo. La kvanto de la konsumata vino estas konstanta (ĉirkaŭ 4 kalikoj) kaj sendependa de aĝo. Per tio diferenciĝas la konsumado de vino en Pollando rilate al biero kaj vodko. La konsumado de la du lastaj malkreskas kun la altiĝanta aĝo. Poloj preferas ruĝajn, sekajn vinojn (ili konsisitigas 80 procentojn de la vinvendo). Nur poste sekvas vinoj duonsekaj, duondolĉaj kaj dolĉaj. Kreskantan popularecon akiras ŝaŭmvinoj – la itala Prosecco kaj la hispana Cava. Evidentiĝas samtempe, ke poloj en plimulto ne konsideras vinon kiel alkoholaĵon. Kiel alkoholaĵon ili traktas vodkon (89 procentoj) kaj viskion (85 procentoj). Tio sekvas el la enketrezultoj de la esplorinstituto IBRIS.

El la elsendo 19.01.2021. Legas Maciek – 1′ 49″

Ŝatantoj de historio malkovras trezorojn

Ŝatantoj de historio el la Historia-Esplora Grupo Wales malkovris sur la tereno de Toruń-distrikto 38 svedajn arĝentajn monerojn el la 16-a/17-a jarcentoj. La esplorata tereno ŝajnis komence ne tro atrakcia, sed iom hazarde retrovita pli frue unu arĝenta monero spronis plian serĉadon. La moneroj, kiuj kuŝis tie de 400 jaroj troviĝis relative malprofunde, ĉar nur 10 centimetrojn sub la grundo kaj ligiĝas kun la svedaj invadoj kontraŭ Pollandon, kadre de kiuj la bataloj okazis ankaŭ en la regiono de Toruń. La moneroj, kiuj estis transdonitaj al la konservisto de historiaj objektoj plej ofte prezentas la bildon de Gustavo la 2-a Aŭgusto, la sveda reĝo en la jaroj 1611-1632. Krome troviĝis inter ili moneroj emisiitaj dum la regado de Vasa-dinastio.

El la elsendo 15.01.2021. Legas Maciek – 0′ 56″

Jaro de Kavernoj kaj Karsto

La 2021-a jaro estis proklamita kiel Interacia Jaro de Kavernoj kaj Karsto. Lige kun tio la Universitato de Vroclavo, unu el pli gravaj centroj en la Centra Eŭropo okupiĝanta pri la esplorado de kavernoj planas vicon da eventoj. Unuavice estas preparata speciala retejo dediĉita al vaste planita eduka kaj sciencpopulariga agado ligita kun la mistera kaj malluma mondo konata unuavice al vespertoj. La retejo servos kiel platformo de konferencoj, lekcioj, filmprezentoj. Post malapero de la pandemio estas planataj ankaŭ renkontiĝoj ligitaj kun la vizitado de tiuj objektoj, regionaj konferencoj kaj sciencaj tendaroj. Al la prgramo la vroclava universitato invitis administrantojn de la regionaj kavernoj, kiuj estas disponigitaj al turistoj – Niedźwiedzia kaj Radochowska. Kun sciencistoj kunlaboros speleologoj kaj organizaĵoj okupiĝantaj pri la protektado kaj esplorado de karsto. Por la vastskale planita laboro kreiĝos internaiaj sciencistaj kolektivoj kun partopreno de poloj, ukrainajoj, ĉeĥoj kaj alilandaj kunlaborantoj.

El la elsendo 12.01.2021. Lagas Gabi – 1′ 24″

Poloj omaĝataj en 2021

La pola Sejmo decidis pri pliaj memoromaĝoj en 2021, kio tradukiĝas al diversspecaj eventoj en la socia vivo. I.a. oni donos apartan atenton al la 3-amaja Konstitucio el 1791 en la kunteksto de ĝia nuntempa aktualeco. En 2021 poloj solenas la memoron de la legendeca Primaso de Pollando, Stefan Wyszyński, engaĝiĝanta en la socian vivon de la nacio, reliefiganta en sia instruado, ke bono de homo devas troviĝi en la centro de la socia kaj ekonomia vivo. En 2021 pasas lia 100-a naskiĝdatreveno. Nunjare pasas ankaŭ la 100-a naskiĝdatreveno de la sekva patrono de 2021, Stanisław Lem. Li estas la plej elstara aŭtoro de la pola sciencfikcia literaturo, kies romanoj kaj rakontoj kalkuliĝas al la kanono de la monda literaturo. Ili estis tradukitaj en pli ol 40 lingvojn kaj aperis ĝis nun en 30-miliona eldonkvanto. En 2021 poloj omaĝas ankaŭ la memoron de tri poetoj – de Cyprian Kamil Norwid, en lia 200-a naskiĝdatreveno, de Tadeusz Różewicz kaj Krzysztof Kamil Baczyński en ilia 100-a naskiĝdatreveno.

El la elsendo 12.01.2021. Lagas Maciek – 1′ 21″

Laŭreatoj de la premio Benemerenti

Per la nunjara premio Benemerenti atribuata de la Ordinaro de la Polaj Militistaj Fortoj estis distingitaj la pola Limgardistaro, La Centra Militista Biblioteko kaj Presejo de Specialaj Eldonaĵoj. La Pola Limgardistaro fariĝis la laŭreato de la premio i.a. pro la ĉiutaga protekto de la limoj de Pollando, pro agadoj kies celo estas antaŭmalhelpi kaj kontraŭi nelegalan migradon kaj kontrabandadon, pro la gardado de la interesoj de la ŝtato kaj ĝiaj civitanoj. La Centa Militista Biblioteko estis distingita i.a. pro popularigado kaj prezentado de la atingaĵoj de la nuntempa kaj iama militista penso, evoluigado de interesiĝoj de legantoj pri sciencoj ligitaj kun sekureco kaj defendo, pro edukagadoj en formado de patriotaj sintenoj. La lasta distingito Presejo de Specialaj Eldonaĵoj estis premiita pro la tuto de siaj atingaĵoj, inkluzive de pretigado de liturgiaj tekstoj dank’ al kio militistaj sacerdotoj povas servi al soldatoj en ilia religia vivo ankaŭ en malfacilaj atmosferaj kondiĉoj.
La premioj Benemerenti de la Ordinaro de la Polaj Militistaj Fortoj estas atribuataj ekde 1995-a jaro.

El la elsendo 12.01.2021. Lagas Milada – 1′ 48″

Pli da patroj estadas kun siaj infanoj

Preskaŭ 61 procentoj de la polaj patroj dum la pandemitempo komencis pasigi tempon kun siaj infanoj. Temas pri la testorezultoj okazigitaj de la Ministerio por la Familio kaj Socia Politiko kadre de la programo Tato.net. Ili elmontris kiel ŝanĝiĝis la modelo de la patreco en la lastaj monatoj. Pli ol 21 procentoj de la respondintoj elmontris, ke la pandemio ebligis al ili evoluigi sian patrecon. Negative la situacion taksis pli ol 16 procentoj de la patroj dum pli ol 62 procentoj asertis, ke la pandemio ne influis ĝin. Tamen eĉ 60,8 procentoj de la enketitaj patroj konfesis, ke dum la pandemiperiodo ili pasigas kun siaj infanoj pli da tempo ol antaŭe. Inter la kontentomotivoj la enketitoj unuavice elmontris bonajn rilatojn kun siaj infanoj. Krome temas pri ilia kontento pri la infanoj, pri la familio kaj la edzino kaj ĝenerale pri pli da tempo pasigta kun la familio. Tiuj rezultoj povas helpi al la registaraj kaj eksterregistaraj organizoj ellabori helpoformojn al la patroj konstrui pozitivajn rilatojn kun siaj infanoj.

El la elsendo 05.01.2021. Legas Maciek – 1′ 14″

Pollando avanas en karpobredado

Pollando fariĝis en la Eŭropa Unio la plej granda bredanto de karpoj. La pola jara produktado konsistigas 30 procentojn de la unia karpobredado. En la kvanto de dek ok ĝis dudek mil tunoj jare polaj karpoj estas preskaŭ tutece destinitaj por la landa merkato. Laŭ la esplorinstituto Eurostat en 2018 en la Unio oni produktis 61 mil tunojn da karpo. Pollando liveris 16, 5 mil tunojn, Ĉeĥio ĉirkaŭ 18, 5 mil kaj Hungario ĉirkaŭ 11, 5 mil tunojn. Tamen la bredadrezultoj varias kaj en signfa grado dependas de la veteraj kondiĉoj. En Pollando ekzistas 3 mil matrumejoj okupiĝantaj pri la bredado de karpoj, unuavice en la suda kaj la okcidenta Pollando. Ĉi tiu fiŝo en la konscio de poloj intime ligiĝas kun la tradicio de la solena antaŭkristnaka Sanktvespera, Vigilia Vespermanĝo. Oni taksas, ke du semajnojn antaŭ la Kristnasko estas vendataj ĉirkaŭ 90 procentoj de la landaj karpoj. Kvankam polaj karpoj estias unuavice destinitaj por la interna merkato, tamen en 2019 ilia eksporto kreskis je 56 procentoj. Polaj karpoj en 2019 estis servataj plej grandkvante ĉe la unilandaj tabloj en Germanio, Francio, Estonio, Litovio kaj Britio.

El la elsendo 05.01.2021. Legas Milada – 1′ 51″

Poloj ĉiam pli ekologiemaj

Ĉiam pli da polaj urboj reagas je alvoko limigi la rastadon de falantaj aŭtune arbofolioj. Inter ili estas Bjalistoko, Szczecin, Kielce, Rzeszów aŭ Vroclavo. En ĉi lasta urbo jam la duan jaron laŭvice okazas la socia kampanjo kun la devizo „folio ne estas balaaĵo”. Organizis ĝin la grupo La Vroclava Verdaĵo, al kiu aliĝis aliaj kiel la Ĉefurba Societo de Birdprotektado, La societo Rezino, Faŭno kaj Flaŭro Popovic.
La argumentoj de specialistoj reliefigas, ke la falintaj folioj signifas valoran naturan organikan sterkon, kiu influas la grundkvaliton kaj favoras multajn organismojn tie vivantajn. La tavolo de la falintaj teren folioj efike retenas kaj staplas akvon kaj limigas la akvovaporiĝon el la grundo. Tio estas grava por la protekto kontraŭ sekiĝo de la grundo kaj vivantaj en ĝi organismoj. La falintaj folioj krome efike izolas kaj rezistas la variadon de la temperaturo protektante grundorganismojn kaj plantojn kontraŭ frostiĝo. Sufiĉas malgrandaj ŝanĝoj en kutimoj de verdaĵadministrantoj aŭ ĝardenposedantoj. El tio sekvas la konsilo – rastu foliojn de sur la trotuaro kaj biciklaj vojetoj, sed lasu libere tiujn, kiuj kovras la parkajn kaj skvarajn terenojn.

El la elsendo 29.12.2020. Lagas Maciek kaj Barbara – 1′ 34″

Poloj kaj la medioprotekto

Laŭ analizo de la Pola Ekonomika Instituto kreskas la konscio de poloj pri negativaj sekvoj de fumnebuloj super la urbo. 58 je 100 poloj interparolas pri aerpolucio, kaj 45 je 100 sekvas la kurantan situacion pere de apoj kaj interreto. Kreskas la kritika rilato al personoj, kiuj damaĝas la medion. Ĉiam pli ofte en la plej proksima najbarejo hejme kaj laborloke poloj ĉirkaŭas sin per plantoj, kiuj malaltigas la nivelon de aerpolucio – temas pri 48 procentoj. 25 procentoj aplikas la aerpurigilojn.
Tamen la raporto „Poloj kaj naturprotekto” elmontris, ke la edukado pri naturprotekto daŭre estas tre bezona. Nur du je tri testitaj poloj scias, ke la hejmaj fornoj estas la ĉefa fonto de aerpoluado malgraŭ la fakto, ke du trionoj asertas, ke konsideras influon de aerpoluado je la propra sano kaj tiu de siaj proksimuloj. La plej grandajn konojn pri la aerprotekto, pri la rezultoj de la spirado per la poluita aero kaj ĝiaj fontoj havas la loĝantoj de Kraków-regiono. Tie ekokonsilantoj aktivas en 62 komunumoj kaj donis en la lastaj jaroj preskaŭ 600 mil konsilojn. Krakovo mem gvidas plurajn edukkampanjojn por konsciigi la konsekvencojn de la fumnebulo. Aktivuloj el la organizaĵo Pola Fulmnebula Alarmo realigas projektojn, kiuj celas plibonigi la aerkvaliton.

El la elsendo 29.12.2020. Lagas Maciek kaj Barbara – 1′ 44″

Poloj kiel informadika socio 2020

La Ĉefa Statistika Oficejo publikigis la nunjaran eldonon de la raporto „La informadika socio en Pollando”. Pli ol 90 procentoj de la polaj hejmaj mastrumejoj disponas jam pri aliro al la larĝbenda interreto. Temas pri pli ol 3,7 procentoj pli ol en 2019. Iom pli ofte la reton uzas la loĝantoj de la urboj, sed en la nuna jaro la plej granda kresko de la internaŭtoj okazis en la kamparo kaj en la mezdense enloĝataj lokoj. Tiu evoluo okazis dank’ al la Operaca Programo Bita Pollando, por kiu oni destinis 6 miliardojn da zlotoj. En la tuta Pollando estas realigataj projektoj, kiuj certigos al pli ol 2 milionoj da hejmaj mastrumejoj tre rapidan retkonekton. Krome la aliron al la larĝbenda interreto ricevos pli ol 10 mil lernejoj kaj pli ol 100 unuoj de la Volontula Kontraŭincendia Servo. En la daŭro de la lastaj 12 monatoj la servojn de la publika administracio rete uzis preskaŭ 42 procentoj de la loĝantoj de Pollando en la aĝo de 16 ĝis 74 vivojaroj. Preskaŭ 61 procentoj de la loĝantoj el la sama aĝgrupo butikumis rete. Pro la pandemio 25 procentoj de laborantoj en la aĝgrupo inter la 16-a kaj la 74 vivojaroj utiligis la ŝancon labori distance dank’ al la interreto.

El la elsendo 22.12.2020. Legas Milada – 2′ 01″

La Paca Lumo de Bet Leĥem

La 14-an de decembro okazis la solenaĵo en la prezidenta rezidejo dum kiu la pola prezidenta paro transprenis la Pacan Lumon de Bet Leĥem kiel simbolon de bono, frateco kaj servo. Ĝia nunjara devizo lige kun la kontraŭbatalado de la kronvirusa pandemio tekstas ĝuste La Lumo de servo. La disportadon de la Paca Lumo de Bet Leĥem oni komencis en 1986. Unu jaron poste la patronecon super ĝi transprenis aŭstraj skoltoj. Ĉiujare knabo kaj knabino transprenas la lumantan torĉon el la Groto de la Naskiĝo de Jesuo. Sekve el Vieno ĝi estas transdonata en multaj eŭropaj landoj al la loĝantoj de urboj aj reprezentatoj de skoltaj organizoj. Asocio de la Pola Skoltaro aliĝis al la kampanjo en 1991. La Pacan Lumon de Bet Leĥem polaj skoltoj ricevas de skoltoj slovakaj. La plia transdonado okazas alterne en Slovakio kaj Pollando. Polaj geskoltoj, kiel ĉenero en la disportado de la Lumo transdonas ĝin al skoltoj en Rusio, Litovio, Ukrainio kaj Belorusio, al Germanio kaj al Svedio.

El la elsendo 19.12.2020. Legas Milada – 1′ 32″

Pollando favora por merkatista agado de virinoj

Pollando okupis la kvian lokon, avancinte de la 16-a, en la rangolisto de la landoj, en kiuj la kondiĉoj por la merkatista agado de virinoj estas la plej favoraj. Apud Svedio, kiu avancis de la 25 al la 8-a loko ĝi estas la 2-a lando, kiu en 2020 notis la plej grandan avancon. Pollandon antaŭis Israelo, Usono, Svislando kaj Novzelando. Temas pr la donitaĵoj el la kvara esploreldono de MIWE, kiu taksis la kontribuon de merkatistinoj el la tuta mondo al la socia kaj ekonomia vivo. Evidentan kreskon de la pozicio de Pollando oni notis ankaŭ en la parta rangolisto sumiganta la partoprenon de virinoj sur la labormerkato, inkluzive de ilia nombro sur manaĝeraj kaj specializaj postenoj. La raporto de MIWE prezentis krome enkondukan analizon de la pandemio je la vivo de virinoj gvidantaj la propran merkatistan agadon. Rezultas el ĝi, ke en la tutmonda skalo la gvidataj de virinoj entreprenoj pli forte suferis panedmikonsekvencojn. Eĉ 87 procentoj de la firmaoj gvidataj de virinoj suferis negativajn sekvojn de la krizo.

El la elsendo 15.12.2020. Legas Milada – 1′ 34″

Belorusaj studentoj en polaj altlernejoj

Nacia Agentejo de Studenta Interŝanĝo kaj Konfederacio de la Rektoroj de Polaj Altlernejoj decidis, ke preskaŭ 900 junuloj el Belorusio dank’ al la agentejo ekstudos en la plej proksima akademia jaro en 73 polaj altlernejoj. Studontoj el Belorusio mem elektis la interesajn por si altlernejojn kaj studdirektojn. Plej multaj stipendiotoj interesiĝis pri la Varsovia Universitato, Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano, pri la krakova Jagelona Universitato, pri la Universitato de Lodzo, pri la Ĉefa Komerca Lernejo, pri la Bjalistokaj politekniko kaj universitato. Plej ofte kandidatoj je studentoj en Pollando elektis administradon, informadikon, turismon kaj ripozon, internaciajn rilatojn, loĝistikon kaj kuracistan fakultaton. Polaj altlernejoj de jaroj ĝuas popularecon inter belorusaj junuloj. Ili estas la dua post ukrainanoj plej granda nacia grupo de eksterlandaj studentoj en Pollando. Kadre de la projekto „Solidaraj kun studentoj” belorusaj junuloj ricevos ĉiumonatan stipendion de la pola ŝtato kaj estas liberigitaj de pagoj pro la studoj. Krom la pola programo „Solidaraj kun studentoj” funkcias du pliaj programoj celitaj al la akademia medio en Belorusio. Kadre de la programo „Solidaraj kun sciencistoj” ĉirkaŭ 20 belorusaj sciencaj laborantoj povas veni por staĝi en polaj altlernejoj. Kadre de la programo „Solidaraj kun instruistoj” 15 belorusaj instruistoj partoprenas Postiplomajn Kvalifikaj Studojn pri la Instruado de la Pola Kulturo kaj Lingvo kiel Fremda en la Universitato de Katowice.

El la elsendo 15.12.2020. Legas Maciek – 1′ 52″

Maskoimporto

Por kontraŭbatali la disvastiĝon de Kovim-19 en la tuta mondo oni aplikas – laŭ diversaj kriterioj – la protektomaskojn, sekve multloke kreskis bezonateco je ili kaj ilia importo. Kun la donitaĵoj el la unua duono de la 2019-a jaro kaj la sama periodo de 2020 la importovaloro de vizaĝmaskoj al la Eŭropa Unio signife kreskis. Dum la unuaj 6 monatoj de 2019 al la Unio oni importis protektajn maskojn kun la valoro de 800 milionoj da eŭroj. En la unua duono de 2020 la importovaloro de protektomaskoj superis 14 miliardojn da eŭroj. Temas pri kresko 1800-procenta. Plej multajn maskojn importis la uniaj landoj kun la plej multnombra loĝantaro, tamen analizante la valoron de la importo je unu loĝanto videbliĝas diferencoj inter la unuopaj landoj. Plej multajn maskojn kalkulite je unu loĝanto importis Luksemburgo lige kun ties politiko pri landa maskodistribuado. La valoro de la importitaj maskoj pokape egalis al 121 eŭroj. La valoro de la maskoimporto de Belgio, Germanio kaj Francio je unu loĝanto superis 50 eŭrojn. La importovaloro de maskoj al Kipro, Pollando, Svedio, Kroatio, Greklando kaj Bulgario ne superis 10 eŭrojn je unu loĝanto. La ĉefa liveranto de vizaĝmaskoj al la Unio estis Ĉinio. En la unua duono de la 2020-a jaro la Unio aĉetis en Ĉinio eĉ 92 procentojn de ĉiuj vizaĝmaskoj, je 30 procentoj pli ol en la unua duono de la 2019-a jaro.

El la elsendo 08.12.2020. Legas Maciek – 1′ 46″

La Festokaza Nutraĵkolektado

„Kristnasko digna kaj ne nutraĵmanka” estas la devizo de la nunjara Festokaza Nutraĵkvestato, okazinta inter la 23-a kaj la 28-a de novembro. Nunjare pro la pandemio la kampanjon ne partoprenis volontuloj, sed tradicie klientoj povis provizi per krome aĉetitaj nutraĵproduktoj korbojn situigitajn ĉe la vendejkasoj de du mil vendejoj en la tuta lando. Nunjare aldone funkcias karitata reta vendejo, en kiu eblas aĉeti virtualajn produktojn. La kolektita tiel mono servas por aĉeto de nutraĵoj por personoj en malfacila ekonomie vivsituacio. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo ĉirkaŭ 1 miliono 600 mil personoj vivas en Pollando en ekstrema mizero disponante pri malpli ol 600 zlotoj monate, ĉiutage frontante la dilemon ĉu pagi fakturojn, aĉeti medikamentojn aŭ nutraĵojn. Pasintjare kadre de la Festokaza Nutraĵkvestado oni kolektis por personoj bezonantaj 708 tunojn da nutraĵoj. La kampanjon la 24-an fojon organizas Federacio de la Polaj Nutraĵbankoj.

El la elsendo 01.12.2020. Legas Maciek – 1′ 10″

La nunjara birdoringumado finiĝis

Rande de Białowieża-praarbaro (la nord-orienta Pollando) finiĝis la kampanjo dum kiu identigajn ringojn ricevis pli ol 10,6 mil birdoj. Temas pri flamkardeloj, ruĝgorĝuloj, ĉifĉafoj, grandparuoj, sed ankaŭ pegoj, strigoj aŭ bluvostuloj. La ringuma kampanjo okazanta apud la Akvoreceptaklo Siemianówka daŭras ekde 2002 kaj partoprenas ĝin ankaŭ ornitologoj kaj studentoj el la Bjalistoka Universitato. La nunjara kampanjo daŭris ekde aŭgusto. En ĝia daŭro la birdoj estis kaptataj pere de diversspecaj retoj kaj tuneloj dislokitaj ĉe konektejoj de la akvoreceptaklo kaj tero, en arbustoj kaj sur terenoj surkreskitaj de fragmito. Dum la ringuma kampanjo oni signis la birdospecion, la staton de la birdo inkluzive de ĝia grasohisto, kio tradukiĝas al la kolektitaj energiprovizoj. Estis kolektitaj krome la biometraj donitaĵoj kaj notita la birdopezo post kio birdoj estis liberigataj. Ĉiuj esplordonitaĵoj trafis al la Ornitologia Stacio de la Muzeo kaj Instituto pri Zoologio de la Pola Sciencakademio en Gdansko. En la ringuma kampanjo krom ornitologoj kaj studentoj partoprenas ĉiam pli da volontuloj. Oni planas venontjare komenci la kampanjon jam printempe por ricevi pli plenan bildon pri tio, kiuj birdoj kaj kiam alflugas al la Akvoreceptaklo Siemianówka.

El la elsendo 01.12.2020. Legas Milada – 2′

La festokaza karitata kampanjo de Caritas

Caritas Polska distribuos du milionojn da kandeloj kiel ornamon de la Kristnaskaj Sanktvesperaj Tabloj. La akiritaj tiuvoje rimedoj servos por la financado de nutraĵoj, somera ripozo, stipendioj, rekapabligado kaj kuracado de infanoj. Ĉiuj 10 groŝoj pro la vendo de unuopa kandelo estos destinitaj por helpi infanojn en la Proksima Oriento, kiuj suferas pro militkonfliktoj. La patrono de la kamanjo estas Pola Radio. La Sanktvespera Helpokampanjo por Infanoj estas la plej malnova kampanjo de Caritas Polska kreiĝinta en 1994. La kandeloj estas distribuataj en paroĥoj kaj diocezaj Caritas-centroj. La alia Kristnaskokaza kampanjo realigata de Caritas Polska kune kun la varsovia urbogardistaro estas „Iom da varmo por senhejmuloj”. Realigata de kvin jaroj kampanjo konsistas en liverado de varmaj manĝoj, plejdoj, ŝtrumpoj kaj dormosakoj al senhejmuloj vivantaj ekster sociaj rifuĝejoj kaj tranoktejoj.

El la elsendo 01.12.2020. Legas Milada – 0′ 24″

Loĝeja sendependeco de junaj eŭropanoj

Eurostat antaŭnelonge prezentis donitaĵojn koncerne la 2019-an jaron pri la forlasado de la gepatra hejmo fare de junaj eŭropanoj. Poloj en ĉi tiu statistiko ne apartenas al avanuloj. Ili forlasas la gepatran hejmon havante meze iom pli ol 27 jarojn, tamen polinoj faras tion je pli ol du jaroj pli frue ol poloj. Tiu diferenco malavantaĝe por viroj aperas en la tuta Unio kaj egalis en 2019 al 27,1 jaroj. La samrilata aĝo por virinoj egalis al 25,2 vivojaroj. La statistika eŭropano estis forlasanta la gepatran hejmon havante 26,2 jarojn, sed oni atentigas pri tiaj landoj kiel Svedio, Danlando, Finnlando, al kiuj laste aldoniĝis Estonio, en kiuj junaj personoj delonge karakteriziĝas per la loĝeja sendependeco. La rezultoj rilate junajn polojn elmontras ankaŭ tion, ke ili nun pli frue ol ankoraŭ antaŭ 15 jaroj rezignas pri la kunloĝado kun la gepatroj. Samtempe en la periodo inter 2009 en 2019 la rezultoj rilate Pollandon estis pliboniĝantaj trioble pli rapide ol montris la uniaj mezindicoj. En 2019 la rezultojn malpli bonajn ol polajn notis Slovenio, Rumanio, Greklando, Portugalio, Hispanio, Malto, Bulgario, Italio, Slovakio kaj Kroatio. Tio ligiĝas ankaŭ kun la fenomeno de senlaboreco de junaj homoj – aparte en tiaj landoj kiel Grekio, Portugalio, Italio aŭ Hispanio.

El la elsendo 24.11.2020. Legas Maciek – 1′ 45″

Legoma kaj frukta menuo de poloj

Dietikistoj rekomendas, ke legomoj kaj fruktoj konsistigu almenaŭ duonon de niaj ĉiutagaj manĝoj. En oktobro 2020 nur 15 procentoj de poloj observis tiun rekomendon. 40 procentoj de la enketitaj pri tio poloj manĝis legomojn kaj fruktojn 4-5 fojojn, kaj 16 procentoj dum ĉiuj el la 6 manĝajoj tage – inkluzive intermanĝajn mordaĵetojn. Tamen eĉ 29 procentoj ne konsideris legomojn kaj fruktojn en sia menuo. Baze de deklaroj pri manĝajoj de la t.n. antaŭa tago la ekzamenintoj elmontris, ke nur 15 procentoj de poloj nutris sin konforme al rekomendoj de specialistoj, se temas pri legomoj kaj fruktoj kiel duono de la menuo. 32 procentoj ĝenerale konsideras tiujn produktojn en la menuo. Tro malriĉan menuon je legomoj kaj fruktoj havas 53 procentoj de poloj, sed ĉe 40 procentoj tiuj produktoj aperis en duono de la ĉiutagaj manĝaĵoj. 13 procentoj de la ekzamenitoj manĝis tre malmultajn legomojn kaj fruktojn kaj foj-foje ili ne manĝis ilin entute. En oktobro 2020 inter la fruktoj plej grandan popularecon ĝuis pomoj, kiujn sekvis prunoj kaj piroj. Inter legomoj plej popularaj estis terpomoj, tomatoj, cepoj. Krome kukumoj, karotoj, paprikoj kaj brasikoj.

El la elsendo 24.11.2020. Legas Milada – 1′ 48″

Pli da anasa viando de polaj produktantoj

Je kvin procentoj kreskis en Pollando la produktado de la anasa viando. La komparo koncernas la unuan jarduonon rilate al la stato de antaŭ unu jaro. Tiel Pollando preterpasis Hungarion kaj okupis la duan lokon en Eŭropo post Francio. La kresko de la produktado de la anasa viando okazis malgraŭ la pandemio. La situacio estas des pli interesa, ke kreskoj en Pollando forte kontrastas kun malkreskoj ĉe aliaj produktantoj. Ekzemple en Francio la produktado de la anasa viando malkreskis je 32 procentoj, en Germanio je 25 procentoj. Pollando estas la plej granda produktanto de la kortbirda viando en Eŭropo, kio koncernis ĝis nun la kokidan viandon. Nun al la polaj bredantoj de kokinoj aldoniĝis bredantoj de anasoj.

El la elsendo 17.11.2020. Legas Maciek – 0′ 53″

La plej granda bloko de libera komerco

Lastdimanĉe la 15 mastrumadoj de Azio kaj Pacifiko kreis la plej grandan en la mondo blokon de libera komerco, iniciatitan de Ĉinio. La interkompreniĝo estis subskribita en la fino de la 37-a pintrenkonto de ASEAN en Hanojo. Difinata kiel regiona kompleksa ekonomia partnereco, RCEP fariĝas la plej granda en la mondo komerca kontrakto laŭ la vidpunkto de landa produkto brutte kaj ĉirkaŭprenas du miliardojn da homoj, alivorte ĉirkaŭ 30 procentojn de la monda populacio. Ĝia celo estas krei gigantan sferon de libera komerco inter 10 ŝtatoj de ASEAN: Indonezio, Tajlando, Singapuro, Malajzio, Filipinoj, Vjetnamio, Birmo, Kamboĝo, Laoso kaj Brunejo unuflanke kaj aliflanke – Ĉinio, Japanio, la Suda Koreio, Aŭstralio kaj Novzelando. Hinda Unio retiriĝis el la interparoloj de RCEP en novembro de la pasinta jaro, sed la gvidantoj de ASEAN certigas, ke la pordo por ĝia aliĝo restas malferma. La interkonsento, kies ideo radikas en 2012 estas konsiderata de ekspertoj kiel ĉina reago je suspenditaj nun komercaj intertraktoj kun Usono.

El la elsendo 17.11.2020. Legas Milada – 1′ 40″

 

En Pollando ĉiam pli da robotoj

Kiel informis en sia plej nova raporto Internacia Federacio de Robotiko (IFR) la kvanto de robotoj en la industrio kreskas kaj baldaŭ egalos al tri milionoj. Pollando en la raporto sumiganta la vendon de robotoj en 2019 ektroviĝis ĉe la 15 loko inter landoj, kiu aĉetas industriajn robotojn. Tio estas la plej bona rezulto de Pollando. Tamen la kvanto de robotoj en la pola industrio estas daŭre tro malalta por proksimiĝi al la monda avanularo. Je unu roboto instalata en Eŭropo kalkuliĝas tri en Azio. En 2019 plej multajn industriajn robotojn instalis Ĉinio.

El la elsendo 10.11.2020. Legas Milada – 0′ 54″

Du LOT-aviadiloj flugos en Vjetnamio

La pola flugkompanio LOT direktas al Vjetnamio du aviadilojn, kiuj servos en la kadro de Bamboo Airways. La aviadiloj estis disponigitaj laŭ la formulo wet-lease, do kun la anaro, asekuro kaj vivteno por la periodo ekde la 15-a de novembro 2020 ĝis la 14-a de majo 2021. Temas pri la aviadiloj Embraer 195. La vjetnama flanko elektis la polan flugkompanion, ĉar ĝi disponas pri la konfirmatesto EASA, garantianta realigadon de la aviadoperacoj konforme al la plej altaj normoj. La vjetnama flugkompanio Bamboo Airwayes priservas landajn flugojn, krome internaciajn al Japanio, Ĉinio, Suda Koreio kaj Tajvano.

El la elsendo 10.11.2020. Legas Milada – 0′ 59″

Kovim-restriktoj kaj la unia labormerkato

Dum la dua jarkvarono de 2020 la unia merkato sentis la influon de la sekvoj ligitaj kun la restriktoj aplikataj fare de la membroŝtatoj pro Kovim-19. Evidentiĝis samtempe, ke la indicoj de enlaborigo kaj senlaboreco mezurataj flanke de la Internacia Labororganizo ne estas sufiĉaj por priskribi ĉiujn fenomenojn sur la labormerkato. Tial la unia statistika oficejo Eurostat publikigis aldonajn jarkvaronajn donitaĵojn sezone adapteblajn. Laŭ ili i.a. eblis ekscii, ke kompare al la unua jarkvarono de 2020 en la dua la stagno sur la unia labormerkato kreskis en ĉiuj membraj ŝtatoj escepte de Latvio. La enlaborigo malkresis en ĉiuj landoj escepte de Luksemburgo. En ĉiuj landoj – koncerne kiujn aperis donitaĵoj – estis notita malkresko de efektiva labortempo kalkulita kiel fakte tralaboritaj laborhoroj.

El la elsendo 03.11.2020. Legas Maciek – 1′ 02″

Polaj vinproduktatoj povos produkti pli

Oni laboras pri dokumento ebligonta al etkvantaj vinproduktantoj grandigi la produktan vinkvanton ĝis 100 mil litroj jare. Ĝis nun rilate ilin validis la dekmillitra limigo. Samtempe estos simpligitaj registroproceduroj por malgrandaj firmaoj okupiĝantaj pri la produktado kaj distribuado de i.a. kvalitaj vinoj, medoj kaj cidroj, kvalitaj pirdevenaj alkoholaĵoj produkitaj baze de fruktoj el la propra farmbieno. Tiuj solvoj povas altigi la profitdonecon de tiu ĉi produktado, kvankam pro duma malmulteco de ĉi specaj produktantoj ne altiĝos aparte la produktado de alkoholaĵoj ĝenerale. Aliflanke tiu produktado altigos la turisman atrakciecon de regionoj, en kiuj estos produktataj sufiĉakvante lokaj vinoj, cidroj kaj pirdevenaj alkoholaĵoj.

El la elsendo 03.11.2020. Legas Milada – 1′ 11″

La nunjaraj laŭreatoj „Historiatestanto”

La Instituto pri la Nacia Memoro informis pri la nunjaraj laŭreatoj de la premio Historiatestanto, kiu estas atribuata ekde 2009. Ĝi celas personojn kaj organizojn, meritiĝintajn en la memorindigado de la historio de la pola nacio ekster la limoj de Pollando. En 2020 ricevis ĝin tri personoj kaj tri organizoj. Motivante la premiatribuon al Teruo Matsumoto la Instituto atentigis, ke li estas elstara japana historiisto interesiĝanta pri la pola historio, aparte pri la problemo de la sortoj de poloj kaj Pollando dum la 2-a mondmilito, esploranta i.a. problemon de la tiel nomataj siberiekzilitaj poloj infanoj, de la agadoj de Janusz Korczak kaj Bronisław Piłsudzki. Oni atentigis krome, ke Matsumoto disvastigas konojn pri la plej nova historio de Pollando en Japanio. Niaflanke ni aldonu, ke Teruo Matsumoto estas konata varsovia esperantisto delonge vivanta en Pollando. La premiita nunjare alia persono estas Janos Tischler el Hungario, kiu – kiel atentigite – en signifa grado kontribuis al la flegado de la hitoria memoro pri Pollando kaj poloj en Hungario kun aparta konsidero de la eventoj de la 1956-a jaro en Poznano kaj Budapeŝto. La tria persono kun la premio Historiatestanto estas Frans C.K. Ruczynski el Nederlando, la prezidanto de la fondaĵo Museum Breda-Polen 1939-1945, kies patrono estas generalo Maczek. Li distingiĝas pri flegado de la memoro pri la engaĝiĝo kaj rolo de polaj soldatoj en liberigo de Nederlando. Informante pri la nunjaraj premioj la Instituto pri la Nacia Memoro elmontris la Fondaĵon de Bonfarado kaj Helpo „Domo de la Pola Kulturo en Vilno”. Ĝi estis difinita kiel „la plej grava institucio por poloj kaj pola kolonio en Litovio pro vasta spektro de agadoj servantaj al popularigado de la pola historio, kulturo kaj lingvo. Inter la distingitoj troviĝas ankaŭ Rondo de la Pola Kulturkleriga Asocio en la ĉeĥa Cierlicko-Kościelec, kiu koncentriĝas pri memorindigado de la polaj pilotoj Żwirko kaj Wigura, kiuj peresis proksime de ĉi tiu loko, krome organizante eventojn ligitajn kun la pola historio, kulturo kaj tradicio. La lasta distingita nunjare organizo estas Muzeo-Pola Ĉambro omaĝanta kaj populariganta la heredaĵojn de la pola kolonio en Danlando. Ĝi pridokumentas la malmulte konatan historion de la polaj sezonaj laborantoj; kolektas, protektas kaj diskonigas la kulturatestojn pri la pionora generacio de la polaj enmigrantoj, zorgante samtempe pri la konigado de la historio de Pollando.

El la elsendo 30.10.2020. Legas Barbara – 3′ 22″

La verdikto de la Konstitucia Tribunalo pri eugenikmotiva abortigo

Lastĵaŭde (la 22-an de oktobro) la Konstitucia Tribunalo verdiktis la makongruecon de la tiel nomata eŭgenika premiso kun la Konstitucio de Pollando. Post ĝia publikigo en Leĝoĵurnalo en Pollando ĉesos validi reguloj ebligantaj abortigon kaze de supozo pri difekto aŭ malsano de la infano. En plimulto inter mil, en la lastaj jaroj, abortigoj ĉi-rilataj temis pri supozo, ke koncernaj homembrionoj estas difektitaj per Down-sindromo. Tiu verdikto ne influas la daŭran validecon de abortigoebleco kaze de la sanminaco por la graveda virino kaj gravediĝo sekve de perforto. La verdikto de la Konstitucia Tribunalo elvokis ekstremajn protestojn, inkluzive atakojn kontraŭ sanktejoj en la tuta lando, defende por kiuj organizaĝis civitanoj.

El la elsendo 27.10.2020. Legas Barbara – 1′ 14″

Akademio de Leon Koźmiński avancis

La varsovia Akademio de Leon Koźmiński estas unu el 90 mondaj altlernejoj, se temas pri la peredukado de manaĝeroj/merkatikistoj. Ĝi avancis je tri lokoj kompare al la pasinta jaro en la listo de “Financial Times” okupinte la 39-an lokon. Ĝi okupis la 4-an lokon se temas pri la enspezoj kaj karieroj de siaj diplomitoj. Tio estas unu el la plej gravaj indicoj ebligantaj kompari la valoron de la manaĝera edukado en la monda skalo. La plurjara ĉeesto de la Akademio en la rangolisto de “Financial Times” ebligis al ĝi fariĝi marko rekonebla en la mondo. Ĝi kunlaboras i.a. kun ESCP Business School, la plej malnova merkatika altlernejo en la mondo. Ilia komuna magistriga programo pri administrado ektroviĝis ĉe la 6-a loko en la nunjara rangolisto. Aktuale en la Akademio studas 9 mil personoj, inkluzive de du mil eksterlandanoj el pli ol 70 landoj. Krom licencigaj kaj magistrigaj studdirektoj studentoj povas elekti preskaŭ 70 postdiplomajn specializojn kaj MBA. La Akademio havas akreditiĝon de AACSB, EQUIS kaj AMBA. Nunjare ĝi akiris konfirmateston Positive Impact Rating kaj akreditiĝon de BSIS, kio konfirmas ĝian socian engaĝitecon kaj realan influon je la plej proksima ĉirkaŭaĵo.

El la elsendo 27.10.2020. Legas Maciek – 1′ 35″

Polkolonia Tago de Dulingveco

Semajnfine la 6-a fojon la pola-usona medio en Novjorko solenis Polkolonian Tagon de Dulingveco. Malgraŭ nunjare virtuala karaktero la evento koncentriĝis ne nur pri antaŭlernejoj kaj polkoloniaj aŭ usonaj lernejoj gvidantaj la dulingvan usonan kaj polan programojn. Ĝi estas adresita al ĉiu polo loĝanta eksterlande. La festo de dulingveco logas al Novjorko ĉiujare milojn da personoj. En la malvirtuala realo ili plenumas polajn kantojn, solvas kvizojn, partoprenas lingvajn ludojn. Iuj kvizoj baziĝas sur polaj legendoj, instruistoj kaj lernantoj verkas poeziaĵojn kaj spektakloscenarojn. Infanoj rakontas jen pri siaj prauloj, jen pri la tralegitaj libroj. La solenadojn riĉigas prelegoj kaj renkontiĝoj kun profesoro de la polaj studoj en la novjorka Columbia-universitato kaj liaj studentoj. Ĉio koncentriĝas pri la valoro, kiun konsistigas la kono de la pola lingvo, pri tio ke infanoj ricevu de siaj gepatroj la konon de la pola lingvo kiel donacon. Oni elstarigas krome la propedeŭtikan valoron de la dulingveco. La festo estas solenata ĉiujare dum la tria semajnfino de oktobro.

El la elsendo 20.10.2020. Legas Milada – 1′ 42″

Usono favore pri la Trimara Iniciato

La Ĉambro de Reprezentantoj de la usona Kongreso subtenis la Trimaran Iniciaton. Tiu ĉi superpartia subteno havas apartan signifon, ĉar ĝi signifas, ke sendepende de la prezidentigaj balotrezultoj Usono subtenas ĝin. La ekonomia-socia Trimara Iniciato kunlaborigas 12 eŭropajn ŝtatojn, la membrojn de la Unio situantajn ĉe Baltiko, la Nigra Maro kaj Adriatiko. Konkrete temas pri Litovio, Latvio, Estonio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Aŭstrio, Hungario, Slovenio, Kroatio, Rumanio kaj Bulgario. La teritorio de ĉi tiuj 12 landoj, la uniaj membroj, egalas al 1210 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas enloĝata de 112 milionoj da homoj. Ilia Landa Prudukto Brutte egalas al 10 procentoj de tiu ĉi de la Eŭropa Unio. Ĝian unuan pintrenkonton en aŭgusto 2016 iniciatis la prezidentoj de Kroatio kaj Pollando. Dum ĝi estis akceptita deklaro en kiu i.a. estis menciitaj la kunlaboraj celoj koncerne gasan energetikon, transporton, bitan komunikadon kaj mastrumadon.

El la elsendo 20.10.2020. Legas Maciek – 1′ 18″

La pandemio kaj la ekonomia bonfarto de poloj

La konsilfirmao KPMG enketis en aŭgusto polojn pri ilia ekonomia bonfarto sekve de la pandemio. Preskaŭ la duono (44 procentoj) deklaris la malboniĝon de sia financa situacio, 8 procentoj deklaris signifan malboniĝon kaj 5 procentoj asertis, ke ne povas kontentigi siajn bazajn bezonojn. Kaj krome poloj opinias, ke tiu situacio daŭros almenaŭ unu jaron kaj eble eĉ pli longe. Sekve de tiuj agordoj 70 procentoj de konsumantoj deklaris limigon de la butikumado, inter kiuj 51 procentoj limigis la aĉetadon al necesaj produktoj. 19 procentoj ne limigis la ĉiutagan butikumadon, sed investajn aĉetaĵojn ŝovis al posta periodo. Nur unu kvarono elspezas samtiom kiom antaŭ la pandemio. Dum la butikumado kaj ĉiutaga aĉetado poloj en la unuan lokon metas sian sekurecon. Tial eĉ 41 procentoj de poloj malpli ofte pagas per kontanta mono kaj je unu triono kreskis la nombro de poloj uzantaj bankajn kartojn. Pli ofte poloj butikumas rete. La nombro de klientoj de retaj vendejoj kreskis je 6 procentoj. Siajn unuan butikumadon rete dum la pandemio faris unu triono de poloj.

El la elsendo 13.10.2020. Legas Milada – 1′ 50″

Omaĝtago al generalo Pułaski en Usono

La prezidento de Usono, Donald Trump proklamis la 11-an de oktobro kiel Memortagon de generalo Kazimierz Pułaski. Tiutage en 1779 generalo Pułaski mortis pro la vundoj suferitaj en la batalo apud Savannah. En la proklamdokumento estis reliefigita la kuraĝo kaj elstara taktiko de la generalo batalinta unue por defendi suverenecon de Pollando kontraŭ fremda tiraneco, sekve batalinte por la libereco de Usono. En 1777 laŭ la decido de Benjamin Franklin Kazimierz Pułaski aliĝis al la Kontinenta Armeo de generalo Georg Washington kaj du sekvajn jarojn servis al Usono en ĝia batalo por suvereneco kaj libereco distingiĝante kiel militista komandanto. En la dokumento la usona prezidento substrekis, ke la heredaĵo de Pułaski portata en la koroj de preskaŭ 10 milionoj da poloj en Usono por konstante eniris grandan historion de Usono.

El la elsendo 13.10.2020. Legas Maciek – 1′ 05″

Polaj pomoj ankaŭ por eksterlandaj klientoj

Pollando estas la eŭropa avanulo, se temas pri la produktado de pomoj kaj en la monda skalo ĝi okupas la trian lokon post Ĉinio kaj Usono. Samtempe poloj ĉiam pli volonte aĉetas importitajn fruktojn, kiuj en nia klimato ne estas kultivataj. Ekzemple en 2017 poloj konsumis pokape 13 kilogramojn da pomoj jaroj, je 4 kilogramoj malpli ol en 2013. La malkresko de la konsumado de polaj klientoj eldevigis serĉadon de eksterlandaj merkatoj malgraŭ tio, ke en la nuna jaro estos je pli ol tri milionoj da tunoj da pomoj malpli ol progozite. Jam de kelkaj jaroj ili trafas al Azio kaj la Suda Ameriko, ekzemple al Tajvano kaj Tajlando, al Kolombio. Oni alte taksas eksterlande la speciojn Gala, Golden Delicious kaj Red Price. De kvin jaroj polajn pomojn aĉetas ankaŭ portugalaj klientoj. En 2019 800 tunoj da pomoj de la menciitaj markoj trafis tien al la portugala komerca reto Pingo Doce, kiu apartenas al la posedanto de la reto, en kiu troviĝas la konata sur la pola merkato Biedronka (kokcinelo). Biedronka estas grava kanalo por liveri pomojn ankaŭ al polaj klientoj. Ekzemple pasintjare eĉ 98 procentoj de pomoj en Biedronka devenis de la polaj hortikulturistoj.

El la elsendo 06.10.2020. Legas Milada – 1′ 51″

Greklando la plej ŝatata ripozloko 2020

Greklando estis la plej populara inter la nunjaraj vizitlokoj elektataj de polaj turistoj. En aŭgusto elektis ĝin 40 procentoj de la klientoj de la portalo Wakacje.pl. Tio estis je 6 procentoj pli ol en julio. Greklando de jaroj estas unu el la plej volonte elektataj por ripozo landoj unuavice pro belega somera vetero, multaj insuloj kaj ripozlokoj, gastamo de la loĝantoj. Nunjare ankaŭ pro la sekurecprincipoj envivigitaj lige kun la kronvirusa pandemio. La duan lokon okupis Turkio kaj la trian Bulgario. Greklando estis ankaŭ la plej populara ripzoloko en julio, Bulgario troviĝis sur la dua loko, la trian lokon okupis Hispanio. Poloj forveturante ripozcele eksterlanden plej ofte uzas aviadilon. En aŭgusto eĉ 94 procentoj de poloj flugis por la eksterlanda somerumado, kio signifis 5 procentan kreskon kompare al julio. La donitaĵoj estis kolektitaj kaj analizitaj baze de ripozofertoj de pli ol 100 vojaĝoficejoj.

El la elsendo 06.10.2020. Legas Maciek – 1′ 17″

Nova ortodoksa kirko en Varsovio

En Varsovio estis inaŭgurita la unua de pli ol 100 jaroj ortodoksa kirko de Sofia, la Dia Saĝo (Haga Sofia). La unuaj klopodoj pri la nova kirko en la pola ĉefurbo estis entreprenitaj en 2004, sed la fondoŝtono estis konsekrita nur en 2015. La preĝejo estis konstruita laŭ la greka stilo sur la plano de kvadrato 35 je 35 metroj. La alteco de la ĉefkupolo egalas 22 metroj. Ĝia sonorilturo havos naŭ sonorilojn. La finpretigaj laboroj daŭros ĝis printempo 2021. La kirika interno estos tutece kovrita de polikromiaĵoj de la devenanta el Ukrainio Wołodymir Teliczko. La kirko estas destinita por ortodoksuloj el la regiono de du varsoviaj kvartaloj Ursynów kaj Wilanów. La ĵus inaŭgurita kirko estas la tria en la pola ĉefurbo. La du aliaj estis konstruigitaj ankoraŭ dum la rusa anekso de Pollando. Reprezentantoj de la ortodoksuloj en Pollando taksas, ke en la tuta lando vivas ĉirkaŭ 450-500 mil personoj de ĉi tiu konfesio.

El la elsendo 29.09.2020. Legas Maciek – 1′ 22″

Pli ol duono de poloj volus labori post la emeritiĝo

Pli ol la duono de poloj – 54 procentoj – preferus labori post la emeritiĝo por ricevi pli altan emerituron. 46 procentoj dezirus emeritiĝi tuj post la akiro de ĉi-rilataj rajtoj, eĉ se tio ligiĝus kun malpli alta emerituro. Plimulto de laborantaj poloj ŝatas sian laboron (66 procentoj). Inter ili dominas virinoj. Plej multaj poloj dezirantaj labori post la emeritiĝo troviĝas en la aĝgrupo inter la 25a kaj la 34a vivojaroj. Inter enketitaj poloj laboras profesie 55 procentoj, la ceterajn 45 procentojn konsistigas personoj nelaborantaj. En ĉi lasta grupo troviĝas neregistritaj senlaboruloj, emeritoj, studentoj, personoj malsanaj aŭ neplenlertaj, personoj nelaborantaj pro familiaj motivoj kaj ankaŭ tiuj, kiuj ne deziras labori. En la menciita enketo estis konstatita dependeco inter la nivelo de edukiteco kaj la profesia situacio. Inter personoj kun supera edukiteco laboras eĉ 71 procentoj de poloj. En la grupo de personoj kun la baza edukiteco laboras apenaŭ 40 procentoj.

El la elsendo 29.09.2020. Legas Milada – 1′ 41″

Eksterlandaj korporacioj elportis 17 miliardojn da zlotoj

Kiel pritaksas Pola Ekonomika Instituto en 2018 breĉo pro la CIT-imposto (imposto de la kompanienspezoj) en 2018 egalis al 22 miliardoj da zlotoj. Daŭra problemo estas la forportado de la profitoj fare de eksterlandaj kompanioj eksterlanden. Informis pri tio la gazeto „Puls Biznesu”. Unu jaron pli frue impostomanko pro CIT-imposto estis je 4 miliardoj pli granda. Malgrandigo de ĝia alteco atestas pri pli efika impostoprenado dank’ al entreprenitaj pluraj kompaktigaj paŝoj. Laŭ ekspertoj tio ligiĝas ankaŭ kun tre bona ekonomia konjunkturo. Iuj ekspertoj asertas, ke ĉi tiu impostobreĉo tamen povas esti pli alta. Laŭ ekonomikaj ekspertoj gravan problemon konsistigas la daŭra elportado de la profitoj akiritaj en Pollando fare de internaciaj korporacioj al la uniaj impostaj paradizoj. Plimulto de profitoj trafis al tri landoj. Al Irlando – 5 miliardoj da zlotoj, al Nederlando – 4 miliardoj kaj Luksemburgo – 3 miliardoj da zlotoj.

El la elsendo 22.09.2020. Legas Milada – 1′ 34″

Poloj daŭre deklaras sin por la nacia valuto

Jen kaj jen ripetiĝas enketadoj kaj esploroj pri la rilato de poloj al encirkuligo de eŭro en Pollando. La plej nova enketado de la analiza laborejo Social Changes konfirmis, ke daŭre decida plimulto de poloj deklaras sin favore al zloty kiel la nacia valuto. Nur 23 procentoj de la enketitoj deklaris sin por rezigno de la nacia valuto favore al eŭro. Inter ili 10 procentoj subtenis la ideon senrezerve. Kontraŭ eŭro deklaris sin 59 procentoj de la enketitoj kaj inter ili 41 procentoj esprimis sian firme malaproban opinion. Inter la argumentoj oni elstarigas, ke ne temas sole pri la simbola signifo de la nacia valuto, sed unuavice pri la ebleco gvidi suverenan, elastan, adaptitan al la landaj bezonoj valutan kaj financan politikon. Post la akcepto de eŭro la ebleco de la aktiva rolo de la ŝtato en ĉi tiu sfero radikale malkreskas.

El la elsendo 22.09.2020. Legas Maciek – 1′ 08″

 

Malpli da latino en polaj lernejoj

Ekde la nova lernojaro 2020/2021 latino kaj antikva kulturo povos estis instruataj en la 1-a klasoj de la ĝeneralklerigaj liceoj kaj teknikumoj, kiel elektebla lernoobjekto. La instrua programbazo detaliganta akirotajn konajn fare de la lernantoj antaŭvidas por ĝi unu horon semajne. Ĝi estas elektebla lernoobjekto apud filozofio, plastiko aŭ muziko. La elekto dependas de la lernejestro. Lernantoj lernos legi simplajn latinajn tekstojn, alproprigos konojn pri la influo de latino kaj la greka-romia kulturo je la pli postaj eŭropaj lingvoj kaj kulturo. La instruprogramo traktas latinon kiel certan kodon, kiun la eŭropaj elitoj uzis dum jarcentoj, sed kies deĉifro postulas specifajn kompetentojn. Oni ne antaŭvidas la transdonon de la lingvokono nek de la gramatika strukturo de la lingvo. Ĝis nun en la 4-jaraj ĝeneralklerigaj liceoj kaj la 5-jaraj teknikumoj la instruado de latino kaj de la antikva kulturo povis estis instruata nur sur ampleksa instrunivelo.

El la elsendo 01.09.2020. Legas Maciek – 1′ 18″

Bezonateco de varstaplejoj

En la raporto „Merkato de varstaplaj surfacoj en Pollando” oni konstatis, ke bezonateco de varstaplejoj estas unu el la rezultoj de la kronvirusa epidemio. Ĝi grandigis interesiĝon pri la reta butikumado. La paŭzo en la tradicia komerco kaj malcerteco pri kontinua varliverado instigis firmaojn certigi al si necesajn staplosurfacojn. Tiel en la 1-a duono de la 2020-a estis luitaj preskaŭ 2,43 milionoj da kvadrataj metroj, do je 25 procentoj pli ol en la sama periodo de la pasinta jaro kaj je 6 procentoj pli ol en la apogea ĉi-rilate ĝis nun jarduono, kiu pasis en 2018. Aktuale en la lando troviĝas 19,5 milionoj da kvadrataj metroj de modernaj industriaj loĝistikaj spacoj. Laŭ prognozoj ĝis la fino de la 2020-a jaro Pollando disponos pri 20 milionoj da kvadrataj metroj de la stapleja spaco.

El la elsendo 18.08.2020. Legas Milada – 1’21”

Pola inteligenta serĉilo de turismaj ofertoj

Firmao el Gdansko (la norda Pollando) kreas inteligentan sistemon serĉi turistajn ofertojn baze de komprenalgoritmoj de la natura lingvo kun aparta konsidero de la pola lingvo. La solvo Qtravel API estos novaĵo sur la pola turima merkato. Por ĝia realigo komenciĝinta la 1-an de julio la firmao ricevis 3,2 milionojn da zlotoj el la unia programo Inteligenta Evoluo. La valoro de la tuta projekto daŭronta du jarojn egalas al 4,4 milionoj da zlotoj. La projekto kreiĝas kadre de la Rapida Pado de la Nacia Centro de Esploroj kaj Evoluo realigata dank’ al la programo Inteligenga Evoluo. Ĝi estas adresita al laborentreprenoj, entreprenaj konsorcioj aŭ konsorcioj de entreprenoj kaj sciencaj institucioj.

El la elsendo 18.08.2020. Legas Maciek – 0’54”

Pola arbo de la jaro 2020

En la 10-a, la jubilea plebiscito pri la Arbo de la Jaro en 2020 estis elektita Tilio de s-ta Jan Nepomucen en la loko Dulcza Wielka, Antaŭkarpartio. Pri ĝia elekto decidis internaŭtoj. Tiu pitoreska, solece staranta arbo rande la kampoj havas 150 jarojn kaj estis baptita per la nomo de s-ta Jan Nepomucen, patrono de superindunditoj. Apud la arbo troviĝas la kapeleto de la sanktulo. La ombro de  la tilia branĉaro kovras la areon de ĉirkaŭ 400 kvadrataj metroj. Ĝi de jaroj inspiras lokajn artistojn kaj ankaŭ unuigis la lokan socion en klopodoj atribui al ĝi la nomon Naturmonumento. La rivalado por la unua loko daŭris nunjare ĝis la lasta momento. Voĉdonis por ĝi 15,3 mil internaŭtoj.  14,9 mil preferis pinon el Varsovio. En la finalo rivalis entute 16 arboj, por kiuj oni donis  42,5 mil voĉojn. La Tilio de s-ta Jan Nepomucen venontjare reprezentos Pollandon en la internacia plebiscito por la Eŭropa Arbo de la Jaro.

El la elsendo 11.08.2020. Legas Maciek – 1’17”

Propandemiaj damaĝoj en edukado

Post la fermo de lernejoj en 160 landoj unu miliardo da lernantoj en la mondo ektroviĝis ekster la lernejaj muroj. La kronvirusa pandemio alkondukis al la plej grandaj damaĝoj en la edukado, konstatis la ĝenerala sekretario de UNo, Antonio Guterres. Unuiĝintaj Nacioj taksas, ke la pandemio tuŝis pli ol unu miliardon da studentoj en la tuta mondo. 40 milionoj da infanoj en la kritika antaŭlerneja aĝo devis ĉesigi la lernadon. Laŭ Guterres la longiĝanta fermo de lernejoj povas plie kreskigi problemojn de multaj lernantoj, se temas pri aliro al la lernado. La plej grava prioritato devas do esti refunkcigo de lernejoj kaj edukinstitucioj. Malgraŭ klopodoj daŭrigi la instruadon en la krizotempo – pere de lecjonoj en radio, televido kaj rete – multajn lernantojn oni ne sukcesis atingi. En plej malfacila situacio troviĝis lernantoj neplenlertaj, membroj de malplimultoj, infanoj de rifuĝintoj kaj transloĝigitoj. Guterres akcentis la neceson apliki bitajn teknologiojn kaj modernajn instruprogramojn kun samtempa subteno de instruistoj kaj lokaj sociaj.

El la elsendo 11.08.2020. Legas Milada – 1’40”

Polaj altlernejoj en la reto de la Eŭropaj Universitatoj

Komence de julio la Eŭropa Komisiono nomumis laŭvicajn 24 konscorciojn, en kies konsiston eniras 165 institucioj de la supera edukado el 26 membraj ŝtatoj kaj el aliaj landoj partoprenantaj la Programon Erasmus+. En ilian konsiston eniris ankaŭ  la polaj altlernejoj – Min-Fandindustria Akademio en Krakovo, la Varsovia, Poznana kaj Silezia Politeknikoj kaj la Silezia Universitato de Katowice. La Eŭropaj Universitatoj formas specifan supernacian aliancon de la institucioj de la supera instrusistemo el la tuta Eŭropo. Tiu reto de la altlernejoj sur la unia teritorio ebligos al studentoj akiri diversajn sciencajn gradojn dank’ al la ebleco ligi studojn en kelkaj landoj de la Eŭropa Unio, tiel kontribuante al evoluo de la internacia kokurenco inter la eŭropaj superaj lernejoj. En 2019 estis elektitaj 17 tiaj konscorcioj.  Entute 41 eŭropaj univeristatoj inkluzive de la novaj ricevos el la unia buĝeto subvencion en la alteco de 287 milionoj da eŭroj.

El la elsendo 04.08.2020. Legas Maciek – 1’16”

Voremaj aziaj noktopapilioj en Varsovio

En julio kelkajn varsoviajn kvartalojn plagis voremaj aziaj noktopapilioj. Temas pri tre invada specio Cydalima perspectalis traiĝinta al Pollando kun buksostikaĵoj el Germanio, kie oni konstatis ĝin en 2006. Ĝi dekumas niajn buksojn kaj tiel endanĝerigas la tutan ekosistemon. Kvankam aziaj noktopapilioj ne estas minacaj por homo ili kapablas ĝene, eĉ amaskvante invadi domojn ankaŭ dumtage. Multaj personoj havas rezerovojn neniigi la insektojn, sed aliflanke – kiel argumentas sciencistoj – ĉiu ekzemplero de la neniigita nociva insekto povas signifi kelkajn savitajn buksoarbustojn.

El la elsendo 28.07.2020. Legas Maciek – 0’47”

La unia subteno por polaj havenoj

Per 167 milionoj da zlotoj estos kromfinancitaj el la uniaj fondusoj tri projektoj en marhavenoj de Szczecin, Gdynia kaj Świnoujście. Temas pri profundigo de ennaviga kanalo al la haveno en Gdynia, aĉeto de moderna fajrobrigada ŝipo kaj  alirfaciligo al la havenoj en Szczecin kaj Świnoujście. Realigo de tiuj investaĵoj altigos la konkurencon de la polaj havenoj kaj de la transkarga sektoro kaj krome altigos la mediokvaliton kaj navigsekurecon. La valoro de la nun daŭrantaj investaĵoj en la mara mastrumado egalas al preskaŭ 10 miliardoj da zlotoj. Ĝis la 2030-a jaro estas planitaj pliaj projektoj kun la suma valoro de 15 miliardoj da zlotoj.

El la elsendo 28.07.2020. Legas Maciek – 0’50”

Retrotrajnoj sur la polaj reloj

La polaj fervojistoj ne forgesas pri someraj atrakciaĵoj por turistoj. Dum ĉiuj semajnfinoj de julio kaj aŭgusto funkcias en la suda Pollando retrotrajnoj laŭ la historia Galicia Transa Fervojo. La itinero kondukas de Chabówka ĝis Mszana Dolna tra la pitoreska Rabka-rivera valo, tra Rabka Zdrój. En la finstacio Mszana Dolna la halto daŭras 45 minutojn – ebligante fari mallongan promenon aŭ ĝui la gastronomiajn servojn, atendantaj la gastojn. En aŭgusto, se la epidemiologia situacio ebligos tion, la itinero estos plilongigita ĝis Kasina Wielka, unu el la plej belaj kaj plej alte situantaj fervojaj stacioj en Pollando. Tie eblos uzi la seĝan telferon al la pinto de Śnieżyca, de kie etendiĝas belega panoramo i.a. al la Insula Beskidy-montaro. La iama Galicia Transa Fervojo kondukanta tra la montoregionoj de Karpatoj havas pli ol 135 jarojn. Ĝia 77-kilometra segmento de Chabówka ĝis Nowy Sącz estas taksata kiel unu el la plej pitoreskaj fervojaj linioj ne sole en Pollando, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo. Komence de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento ĝi ludis gravan rolon en la persona kaj vara transporto, ĝis kiam ĝian signifon priombris la aŭtomobila transporto. Plimulto de la stacikonstruaĵoj estas originalaj, eĉ se iom damaĝitaj. La trajnon konsisitigas vagonoj kaj lokomotivoj el la Parko de la Fervoja Veturilaro en Chabówka.

El la elsendo 21.07.2020. Legas Maciek – 1’40”

La subĉiela ekspozicio „Potenco de simbolo

La varsovia artgalerio Kordegarda lige kun la 610-a datreveno de la venka batalo super teŭtonoj apud Grunwald – la 15-an de julio 1410 – pretigis la subĉielan publikan ekspozicion „Potenco de simbolo”. La venka batalo el 1410 estis la plej granda batalo de la mezepoka Eŭropo. Ĝia historio fariĝis la nacia mito kuraĝiganta polojn en la plej mornaj jaroj de la 18-jarcentaj dispartigoj ĉiam vekante esperon pri renaskiĝo kaj spronante dignosenton. La ekspozicio „Potenco de simbolo” rakontas pri la historio kaj legendo, pri la plej fama tolaĵo de  Jan Matejo, pri la sortoj de la bildo ligita kun la sorto de la lando. La ekspozicio  funkcios ĝis la fino de la monato. Ĝi estas prezentita ankaŭ en la reta versio libere elŝutebla kaj konigebla al kulturinstitucioj, komunumoj, lernejeoj, eksterregistarj organizoj kaj prsonoj privataj.

https://nck.pl/projekty-kulturalne/projekty/galeria-kordegarda/aktualnosci/potega-symbolu-wystawa-do-pobrania

El la elsendo 15.07.2020. Legas Maciek – 1’03”

Milionoj da eŭroj por la naturprotektado

La Eŭropa Komisiono atribuis al Pollando 28 milionojn da eŭroj por realigo de 6 projektoj rilatantaj al la naturprotektado. La rimedoj el la programo LIFE servos i.a. por kontraŭbatalado de aerpolucio kaj grandigo de la provizoj de trinkakvo. Ili estos realigataj i.a. en la krakova regiono, kie temos pri malatigo de la emisiado de la forcejaj gasoj. En la centra Pollando la rimedoj i.a. helpos revenigi la rezervujon de la trinkakvo kaj samtempe ripoziga akvotereno, kiu estas Akvoreceptaklo de Sulejów. La Nacia Fondaĵo por la Naturprotektado kaj Akva Mastrumado lige kun la laŭvica programo LIFE kun la buĝeto de 450 mlionoj da eŭroj atentigas koncernajn subjektojn interesiĝi pri la kromfinancado de iliaj projektoj el ĉi tiu programo.

El la elsendo 07.07.2020. Legas Maciek – 1’03”

15 polaj alternejoj en la rangolisto QS World University

En la prestiĝa rangolisto de la plej bonaj altlernejoj de la mondo – QS World University Ranking – ĉi jare ektroviĝis 15 polaj superaj lernejoj. La plej bona evidentiĝis la Varsovia Universitato okupinta la 321-an lokon. Plej alte estis poentita ĝia renomo kaj opinio de la labordonantoj. Ĝi avancis kompare al la lasta enketo je 28 lokoj. La Jagelona Universitato el Krakovo avancis je 12 lokoj. Sian pozicion plibonigis ankaŭ la Varsovia Politekniko. Krome inter la 801-a kaj unumila loko ektroviĝis ceteraj 12 polaj altlernejoj. La ĉefajn lokojn okupis usonaj universitatoj. Entute oni pritaksis 5500 altlernejojn el la tuta mondo. En la listo troviĝas mil. La rangolisto kreiĝas baze de 6 kriterioj: prestiĝo en la akademia medio, prestiĝo inter labordonantoj, la rilato de la nombro de lekciantoj al la nombro de studentoj; kvanto de citaĵoj kaj nombro de eksterlandaj studentoj kaj laborantoj. Ĉiujare la brita firmao Quacquarelli Symmonds publikigas tri apartajn listojn, en kiuj estas taksita la tuto de la altlerneja funkcido, sciencaj fakoj kaj studdirektoj.

El la elsendo 30.06.2020. Legas Maciek – 1’24”

Porekologia sinteno de poloj

La porekologiajn sintenojn de poloj oni ekzamenis antaŭneloge laŭ la komisio de BIG InfoMonitor. Eĉ 82 procentoj de poloj konscias pri la ekologiaj problemoj kaj 44 procentoj envivigas la porekologiajn rekomendojn. Inter klimatkonscia parto de la socio dominas personoj en la aĝo 35+ kaj pli aĝaj, kiuj en la ĉiutaga vivo zorgas pri la sorto de la planedo. Por 65 procentoj de la enketitoj la medioprotektado estas „nepra”, kaj ĉiu kvina taksas ĝin grava. La plej grandan atenton donas al ĝi personoj pli ol 45-jaraĝaj. En la enketo plej ofte (73-procente) estis menciita la neceso de segredado de la forfalaĵoj. 58 procentoj de la respondintoj deklaris la uzon de ekologiaj sakoj (materialaj), 44 procentoj zorgas pri la neforĵetado de manĝaĵoj kaj ĉiu kvara limigas la kvanton de uzata akvo. Unu triono de la enketitoj deklars, ke ilia porekologia sinteno ebligas al ili ŝpari, por 30 procentoj la porekologia sinteno kostas nenion. Tamen 17 procentoj de la respondintoj deklaris kreskon de siaj elspezoj. La enketo elmontris krome, ke kompare kun aliaj eŭropaj landoj la produktado de la forfalaĵoj en Pollando ne estas granda. Temas pri 315 kilogramoj je persono, dum la meza eŭropa indico egalas al 487 kilogramoj. Aliflanke en iuj ŝtatoj la nivelo de la reciklado de la forfaloĵoj estas preskaŭ 100-procenta, ĉe ni nur 30-procenta.

El la elsendo 23.06.2020. Legas Maciek – 1’47”

Israelaj planoj aneksi la palestinajn teritoriojn

La estro de la  germana diplomataro Heiko Maas post la renkontiĝo kun la iraela ministro por la eksterlandaj aferoj esprimis esprimis „serioznan maltrankvilon” de la berlinaj aŭotitatoj lige kun la planita de Israelo anekso de la palestinaj teritorioj ĉe la Okcidenta Bordo kaj avertis la isrealajn aŭtoritatojn kontraŭ ĉi tiun paŝon. La germana diplomatao substrekis, ke la deklarita de Benjamin Netanjahu anekso de preskaŭ unu triono de la palestinaj teritorioj signifus perforton de la normoj de la internacia leĝaro. Maas ne precizigis, kiel Germanio reagus kaze de anekto.

El la elsendo 16.06.2020. Legas Barbara – 0’47”

Kreskas la nombro de azianoj laborantaj en Pollando

Je 18 procentoj kreskis la nombro de laborpermesoj eldonataj por civitanoj el la aziaj landoj. En 2019 tio estis  69 mil aziaj civitanoj pli ol en 2018. Plej multajn laborpermesojn ricevis nepalanoj pli ol 9 mil kaj civitanaj de Hinda Unio, 8 mil. Sur la listo troviĝas ankaŭ 7400 kartveloj. Tiuj donitaĵoj paliĝas kompare al la nombro de ukrainanoj ricevintaj pasintjare la laborpermeson  en Pollando. En 2019 la laborpermeson ricevis 330 mil ukrainanoj, tio estas je 38 procentoj pli ol unu jaron pli frue.

El la elsendo 02.06.2020. Legas Maciek – 0’42”

Pandemio kaj la monda komerco

Ekspertoj el la Pola Ekonomika Instituto asertas, ke la pandemio grave influos la mondan komercon kaj la formon de la globskalaj liverĉenoj. Malkreskos spezoj, la komerco reakiros regionan karakteron,  kreskos protektismo kaj la rolo de Ĉinio malkreskos. Oni atentigas, ke Covid-19 senmaskigis la malfortaĵojn de la aktuala modelo, en kiu internaciaj korporacioj signifan parton de la plej laborrbaj produktoetapoj lokis en Ĉinio. La problemoj ligitaj kun certigo de liveroj de duonproduktoj el ĉinaj fabrikoj devigas ilin nun serĉi novajn solvojn. Inter ili estos diseriĝo de liverĉenoj, kio plibonigos sekurecon,  transmeto de pli granda parto de la produktado en la proksimecon de la lando, en kiu troviĝas la firmaa sidejo. Tio koncernas aparte strategiajn branĉojn, al kiuj lastatempe oni kalkulas produktadon de medikamentoj. Aparte subiĝema je la postpandemiaj ŝanĝoj estos produktado de komputiloj, elektroniko kaj optikaj elfaraĵoj, de elektraj aranĝaĵoj, motorizo kaj farmacio.

El la elsendo 26.05.2020. Legas Maciek – 1’16”

Ĉiam pli da judoj kun polaj pasportoj

Lastatempe deputito Marek Jaubiak el Kukiz 15 atentigis pri ĉiam pli da judoj ricevantaj la polajn pasportojn. Se en 2002 la konsulo de Pollando en Telavivo eldonis al civitanoj de Israelo 836 polajn pasportojn, en pliaj jaroj tiu nombro kreskis. En la jaro 2014 temis jam pri 2526 paportoj, kaj ekde la 2015-a jaro tiu nombro superas tri kaj duonan milojn da polaj pasportoj ĉiujare. Novaj polaj civitanoj el Israelo rajtas entrepreni en la Eŭropo Unio laboron kaj studojn, investi kaj gvidi merkatistan agadon sen limigoj. Plimulto de la petintoj ne kaŝas, ke ili ne interesiĝas pri alveno al Pollando,  sed esperas libere veturi, labori kaj studi en aliaj uniaj landoj. Plimultaj personoj klopodantaj akri polan civitanecon apartenas al la tria generacio (malpli al la dua generacio) de personoj, kiuj venis al Isrealo el Pollando. En iuj kazoj ili entute ne konas la polan lingvon. Leviĝis la demando, ĉu judoj el Isrealo, kies prauloj devenas el Pollando por akiri polan civitanecon ne devus plenumi la samajn kriteriojn, kiel poloj loĝantaj en Oriento. Ĉi-lastaj kaj aliaj  por ricevi la Ĉarton de Polo devas pruvi sian ligon kun poleco almenaŭ pere de la baza kono de la pola lingvo kiel la gepatra, devas koni kaj kultivi polajn tradiciojn kaj kutimojn. Temas do pri  egalaj ŝancoj por ĉiuj idoj de la polaj civitanoj,  al kiuj la pola ŝtato devas morale certigi la akiron de la pola civitaneco.

El la elsendo 24.04.2018. Legas Milada – 2’09”

Pola specializo – mebloj

Pollando estas la 4-a en la mondo eksportanto de mebloj. La valoro de la meblo­eksporto en 2014 superis 8 miliardojn da eŭroj. Nia plej granda kliento estas Germanio, kreskas eksporto al Ĉeĥio kaj Francio. Pollando entute en ĉi tiu sfero estas bone notita ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en la mondo. Pasintjare sur ĉiuj merkatoj estis notitaj kreskoj. En la monda rangolisto de meblo­produktantoj Pollando okupas la 7-an lokon preterpasante tiajn branĉo­potenculojn kiel Kanado aŭ Brazilo.

Malgraŭ bonaj rezultoj la pola meblo­produkta sektoro devas zorgi pri daŭra evoluo, ligita kun dezajno, novumoj, konkurenco. Ĝi bezonas ankaŭ politikan apogon por daŭrigi la por­eksportaj klopodojn kaj konstrui novajn meblo­markojn. La polan meblo­produktan sektoron formas ĉ. 24 mil firmaoj, inter kiuj ĉirkaŭ 100 enlaborigas pli ol 250 personojn, ĉirkaŭ 350 havas inter 50-250 laborantojn kaj ĉirkaŭ 1500 dungas 10-50 personojn. La cetera merkato ligita kun la mebloprodukta sektoro apartenas al mikro­firmaoj.

El la elsendo 07.04.2015. Legas Milada

Ĉiam pli da eksterlandaj turistoj en Pollando

Pasintjare je 7 procentoj kreskis la nombro de turistoj vizitantaj Pollandon kaj ĝi egalis al 6,1 milionoj da personoj. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo plej multnombre turistoj venis el Germanio, sekve el Britio kaj el Ukrainio. Entute ili mendis preskaŭ 15 milionojn da tranoktoj en turismaj objektoj almenaŭ 10-personaj. Turistoj el Germanio utiligis 5,4 milionojn da tranoktoj,  el Britio preskaŭ 1,1 milionojn. Turistoj el Ukrainio tranoktis en Pollando pli ol 868 mil fojojn. Tiun situacion favoris la geopolitika situacio. Turistoj volas ripozi sekure kaj tio estis unu el la motivoj de kresko de turisma interesiĝo pri Pollando. Aldone ŝanĝigis la percepto de Pollando kiel turisma produkto. Kreskon de turismaj vizitoj favoris en 2016 ankaŭ la kurzo de eŭro, pro kiu Pollando logis eksterlandajn gastojn per favoraj prezoj.

El la elsendo 07.03.2017. Legas Maciek – 1’02”

Bioelektronikaj pasportoj de ukrainanoj

Preskaŭ unu miliono da loĝantoj de la tiel nomataj  popolaj respublikoj en la regiono de Donecko, alivorte teritorio kontrolata de porrusiaj separatistoj en la orienta Ukrainio disponas pri ukraina bioelktronika pasporto. Bioelektronikajn ukrainajn pasportojn ricevis krome 150 mil personoj loĝantaj sur la aneksita de Rusio Krimeo. Tiuspecaj pasportoj estas eldonataj en Ukrainio ekde 2015. Ili ebligas ekde junio 2017 la sendevizan persontrafikon kun la Eŭropa Unio. En aprilo 2019 la rusa prezideto Vladimir Putin decidis, ke la civitanecon de Rusio povas akiri laŭ faciligita proceduro ankaŭ ukrainanoj troviĝantaj sur la teritorio de Rusio, kiuj iam loĝis en la donecka regiono. La faciligita proceduro  i.a. signifis, ke la koncernatoj ne devas rezigni pri la ukraina pasporto.

El la elsendo 25.02.2020. Legas Milada – 1’19”

La vivstilo kaj tumoraj malsanoj

Poloj estas malfermaj je ŝanĝo de iuj kutimiĝoj kaj ĉiam pli ofte aplikas profilakton. Ĉiutagaj kutimoj ligitaj kun la manĝado, sporta aktivado aŭ dependiĝoj povas gravagrade influi tumorajn malsanojn. La esploroj konfirmas, ke la maniero kiel kaj kion ni manĝas, kiom ni dormas kaj kiel ni sukcesas superi streson influas la reziston de la organismo. Aktuale polaj ĉiam pli volonte subiĝas al morfologiekzamenoj, USG-ekzamenoj, profilaktaj ekzamenoj. Ĉiu dua polo subiĝas al ili almenaŭ unu fojon jare. Pli ofte virinoj kaj personoj post la 60-a vivojaro. Sed gravas ankaŭ, kiel elmontras specialistoj, pli regulaj memekzamenadoj, kiuj povas malkovri ŝanĝojn en la organismo. Tio koncernas aparte malsanoriskojn je mamkancero kaj testikokancero.

El la elsendo 25.02.2020. Legas Maciek – 0’55”

Pollando pli riĉa je kupro kaj arĝento

Sur la tereno de tri komunumoj en la okcidenta Pollando estis malkovritaj novaj provizoj de arĝento kaj kupro, kiuj troviĝas tamen en profundo pli granda ol unu kaj duona kilometroj. Dokumentis ilin kaj konfirmis la kanada firmao, kiu gvidis la serĉlaborojn apud la loko Nowa Sól ses jarojn. La ministan dokumentaron oficiale konfirmis la pola klimatministerio. La geologia dokumentaro de la provizoj „Nowa sól” estis konfirmita por la firmao Zielona Góra Copper, kiu eniras la konsiston de la kanada Miedzi Copper Corp. Temas pri provizoj enhavantaj 848 milionojn da tunoj da ercoj da kupro kaj arĝento, 11 milionojn da tunoj da kupro kaj 36 mil tunojn da arĝento. La elkonstruo de elteriga komplekso estas taksata je ĉirkaŭ 13-15 miliardojn da zlotoj.

El la elsendo 25.02.2020. Legas Milada – 1’14”

Elektronikaj komunikiloj de poloj

Laŭ la donitaĵoj de la pola Oficejo por la Elektronika Komunikado 70 procentoj de poloj utiligas la Interreton. Pli ol 91 procentoj aliras la reton helpe de la poŝtelefonoj. Ilin utiligas pli ol 9 je 10 respondintoj en la oficeja enketado. Pli ol la duono uzas krome en la poŝtelefonoj la bankan aplikaĵon. Iom alie aspektas la situacio, se temas pri senjoroj pli ol 60-jaraĝaj. Nur 30 procentoj de ili uzas la Interreton. Bremsas tion la timo fariĝi viktimo de la reta trompo kaj malkredo pri la kapablo lerni la retouzon. Nur 26,5 procentoj de la senjoroj deklaras la uzon de komputilo. Aliflanke preskaŭ 82 procentoj de poloj en la aĝo de 60 jaroj utiligas poŝtelefonon. Tio ne malhelpas, ke unu kvinono de la senjoroj daŭre disponas pri la firmloka, dratligita telefono. Kiel la motivon pli ol la duono de ili mencias „kutimiĝon”. Preskaŭ 90 procentoj de la instituciaj klientoj disponas pri interretaliro, kiu estas necesa por la komunikado kun la klientoj, por la interna komunikado kaj akirado de necesaj informoj. Laŭ la pola Oficejo por la Elektronika Komunikado pli ol 60 procentoj de la respondintoj konas la difinon „reto 5G”. Plimulto tamen asertas, ke la aktualaj parametroj uzi interreton el ilia firmao ne estas kontentigaj por ĝia apliko.

El la elsendo 18.02.2020. Legas Milada – 2’04”

Pozitiva bilanco de la pola eksporto

Pollando notis en 2019 pozitivan bilancon en la eksporto de la agrikulturaj-konsumaj produktoj. Ĝia valoro egalis al 31,4 miliardoj da zlotoj kaj estis je 5,8 procentoj pli bona ol en la jaro pli frua. En ĝia strukturo plej altan pozicion okupis viando, ĝiaj alifaraĵoj kaj porkaro. Pasintjare oni notis ankaŭ pli altan importon kompare al 2018 je 5,2 procentoj. Tiel la saldo de la ekonomia interŝanĝo atingis la valoron de 10 miliardoj 400 milionoj da eŭroj. La polaj nutraĵoj celas unuavice