Novaĵoj

Oficistoj lernas komuniki per facila lingvaĵo

Enretigita de: | Jun 19, 2018 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La administracio de la urbo Tychy en la suda Pollando komencis realigi projekton, en kies sekvo ĝiaj oficistoj uzos en siaj dokumentoj kompreneblan, facilan lingvaĵon. Tro longaj frazoj, nekompreneblaj vortumoj, komplka stilo, erara frazkonstruo kaj manko de difaneco kalkuliĝas al oftaj eraroj en la oficistaj dokumentoj. La plej longa frazo, kiun lingvistoj trovis en la interretaj paĝoj konsistis el 130 vortoj, sed la oficista normo oscilas al ĉirkaŭ 60-70 vortoj. La optimuma nombro de vortoj percepteblaj por legantoj egalas al 20 vortoj, en la kazo de pli ol 30 malfacilas sekvi la tekston kaj kompreni ĝian enhavon. Por la klareco de la korespondaĵo grava estas ankaŭ la aspekto de la teksto, i.a. apliko de alineoj kaj de spaco inter ili, faciligontaj la legadon. Pli ol 100 laborantoj de la fako pri mastrumado per nemoveblaĵoj de la urbaoficejo patoprenis prelegon kaj kelkhorajn laborrenkontojn kun lingvistoj el Laborejo de Facila Pola Lingvo de la Vroclava Universitato. La oficistoj sub ilia gvido devis verki facilajn,  kompreneblajn tekstojn. Al la instrukciado estos subigitaj sekve i.a. oficistoj el fakoj pri impostoj kaj pagendecoj, loka mastrumado kaj civitanaj aferoj. Pasintjare la oficistoj de Tychy direktis al la urboloĝantoj preskaŭ 100 mil diversajn leterojn, nunjare ĝis majo preskaŭ 45 mil.

El la elsendo 19.06.2018. Legas Maciek – 1’35”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511345

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj