Fine de marto ni informis pri klopodoj de Svedio, ke la Pola Esplorinstituto en Lund ektroviĝu en Unesko-listo de Memoro de la Mondo. La Universitata Biblioteko en Lund, en kiu troviĝas kolekto de 500 raportaj de polaj malliberigitoj de la germanaj koncentrejoj, informis la 11-an de aprilo nunjare, ke tio estas jam fakto. Tio signifas, ke raportoj verkitaj en la jaroj 1945-46 de poloj loĝantaj en Svedio estis agnoskitaj kiel „kultura heredaĵo kun granda valoro por la homaro”.
En 1945 ĉirkaŭ 20 mil polaj saviĝintoj el la germanaj koncentrejoj estis evakuitaj al Svedio. Iliaj spertoj estis dokumentitaj de la Pola Esplorinstituto en Lund. En sia deklaro la rektoro de la universitato en Lund, Erik Renstroem diris i.a., „ke la atestoj de la saviĝintoj klare elmontras kiom fragila estas demokratio, kiom rapide la moralaj fundamentoj de la socioj povas fali kaj kaŭzi, ke tio, kio estis nepensebla fariĝas ebla”.
En Svedio kaj en sciencista medio la dokumentoj el la pola Esplorinstituto estas konataj kiel arkivejo de Ravensbrueck-koncentrejo, kvankam atestaj raportoj pri sklava laboro aŭ medicinaj eksprimentoj rilatas ankaŭ al aliaj germanaj koncentrejoj. Ĉiuj personoj, kiuj prezentis raportojn devenis el Pollando, en plimulto temis pri junaj virinoj.
Hakan Hakansson el la Universitata Bilbioteko en Lund reliefigis, ke ĝia arkivo enhavas 512 unikajn raportojn de rektaj atestantoj, sume 5500 paĝojn. Li atentigis, ke la kolektita de poloj materialo enhavas ne sole priskribon de germanaj militkrimoj, sed ankaŭ de militkrimoj de la sovetunia Ruĝa Armeo. Tial ĝis la 70-aj jaroj la arkivaj provizoj de la Pola Esplorinstituto en Lund ne estis konsulteblaj por protekti la raportoaŭtorojn. Multaj el ili post la 2-a mondmilito revenis al Pollando, kiu ektroviĝis en la sovetunia influsfero. Ekde 2017 la arkivo estas bite konsultebla: http://www.ub.lu.se/witnessing-genocide.
El la elsendo 30.04.2025. Legas Maciek – 02′ 21″