Novaĵoj

Pollando la plej granda kukurboeksportanto en la Unio

Enretigita de: | Nov 15, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

En Pollando aŭtuno ravas ne nur per pentrindaj pejzaĝoj, dank’al falantaj de sur la arboj multkoloraj folioj. La oranĝa koloro plenigas polajn urbojn ankaŭ dank’ al kukurboj ornamantaj enirejojn de butikoj kaj restoracioj. Ili videblas ankaŭ sur privataj terasoj, balkonoj, sur kuirejaj parapetoj. Aldonante koloron dum grizaj aŭtunaj tagoj, kukurboj ĉiam pli ofte aperas en pola urbospaco kaj sur teleroj en polaj hejmoj. Rimarkendas, ke ne nur pro Haloveno festotago antaŭnelonge importita al Pollando kaj fremda al la pola kulturo.
La kreskanta populareco de kukurboj ŝuldiĝas al la fakto, ke Pollando estas la plej granda kukurbo-eksportanto en la Eŭropa Unio. Ĉi-jare, la areo destinita al kukurbokultivado egalas en Pollando al 9289 hektaroj. Temas do pri 2000 hektaroj pli ol en 2023. Antaŭ 10 jaroj Pollando produktis 48 mil tunojn da kukurboj, kaj aktuale la jara produktado superas 400 mil tunojn. La plej grandaj kukurbokampoj troviĝas en la regiono de Lublin, en la orienta Pollando. Sur la pola merkato troveblas pli ol 30 kukurbospecioj: bambino, Hokajdo, muscat de Provance kaj aliaj.
Kukurbo estas botanike frukto, ne legomo. Ĝi enhavas multe da beta-karoteno, kiu subtenas la vidkapablon kaj havas pozitivan efikon sur la homa haŭto. Kukurbo donas satosenton, nutras niajn bonajn mikrobojn, subtenas la funkciadon de la renoj kaj hepato kaj estas rekomendita por homoj suferantaj pro hipertensio. Kukurbosemoj estas riĉaj je triptofano, aminoacido grava dum la produktado de serotonino, hormono havanta kernan rolon por nia bonfarto. La semojn oni uzas ankaŭ por produkti oleon taŭgan por bongustaj salatoj. Krome, per aldono de kukurmo aŭ kapsiko kukurbosupo ekhavos varmigan efikon, tiom gravan en malvarmaj tagoj.

El la elsendo 15.11.2024. Legas Maciek – 02′ 16″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0663355

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj