Novaĵoj

Muralo por Avinjo Noncia savanta infanojn dum la milito

Enretigita de: | Jun 27, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

En la loko Gorzów Wielkopolski en la okcidenta Pollando kreiĝis muralo prezentanta Alfreda-n Markowska, polan ciganinon, kiu dum la 2-a mondmilito savis ĉirkaŭ 50 romaajn kaj judajn infanojn. Ĝi troviĝas sur la muro de la loka Baza Lernejo numero 1, en kiu de jardekoj lernas la romaaj infanoj. La murpentraĵo kun la dimensio de 3 je 3 metroj prezentas s-inon Alfreda sidantan surseĝe. Fone, en la formo de ombro, videbliĝas la cigana nomada grupo kaj malsupre floroj. La muralo kreiĝis rezulte de la kunlaboro de la kulturmmedioj kaj medioj agantaj favore al naciaj malplimultoj kaj la integriĝo en Gorzów Wielkopolskie. Alfreda Markowska naskiĝis en 1926 en la cigana nomada grupo apud Stanisławów. En 1941 germanoj elmurdis ŝian tutan familion. Poste ŝi edziniĝis, sed kune kun la edzo ŝi estis fermita en la getoon en Lublin,  de kie ili estis veturigitaj al Lodzo kaj al Bełżec. De tie ili fuĝis kaj revenis al la loko Rozwadowa, kie okazis ilia geedziĝo. Dummilite Alfreda Markowska klopodis helpi al romaaj kaj judaj infanoj trovante por ili kaŝejojn, preparante por ili falsajn dokumentojn. Post la milito kun sia nomada grupo ŝi estis setligita en Gorzów Wielkopolski, en kiu ŝi vivas ĝis hodiaŭ. Pro sia heroeco kaj kuraĝo Alfreda Markowska ricevis en 2006 Komandoran Krucon kun la Stelo de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando.

El la elsendo 27.06.2017. Legas Tomek – 1’37”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521358

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj