Novaĵoj

Ĉirkaŭ la problemoj kun migrantoj en la Eŭropa Unio

Enretigita de: | Jun 26, 2018 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La gvidatoj de la 16 eŭropaj landoj parolis lastdimanĉe en Bruselo pri recepto pri migrokrizo en Eŭropo. Kiel sciate elvokis ĝin en 2015 Angela Merkel malobservante la unian leĝaron kaj malfermanta veste la pordojn antaŭ la tiel nomataj rifuĝintoj. La renkontiĝo ne akceptis la tekston de la antaŭpreparita deklaracio. Pri la migrokrizo oni i.a. parolis lastlunde en la Eŭropa Kolegio en Natolin apud Varsovio kun la partopreno de i.a. la pola ĉefministro Mateusz Morawicki kaj la prezidanto de la germana Bundestag Wolfgang Schaeuble. La germana politikisto substrekis, ke koncerne la migrokrizon ni devas agi ne tiom en humaneca, sed prudenta maniero. „Se ni akceptus 100 milionojn da homoj el Afriko, ni detruus Eŭropon”. Liaopinie ne eblas lasi rifuĝintojn al. si mem, sed ankaŭ ne eblas ilin akcepti en la eŭropaj landoj. „Necesas serĉi solvojn, kiuj kongruas kun eŭropaj valoroj, sed samtempe estas prudentaj, praktikaj kaj plenumeblaj” diris la germana politikisto. Mateusz Morawiecki atentigis, ke Pollando akceptas enmigrantojn – pro kio li cetere ricevis rekonvortojn  de Angela Merkel dum sia lasta vizito en Berlino parolante pri ŝanĝo en la starpunkto de Pollando pri akceptado de enmigrantoj. Temas pri personoj el la Centra Azio, el Kirgistano, Uzbekistano, Turkmenio. Pollando akceptas enmigrantojn el Vjetnamio, Flipinoj, Hinda Unio, Belorusio, Moldavio. En Pollando trovigas ĉirkau 25 mil ĉeĉenoj. La plej multnombran grupon konsisitigas ukrainanoj, el inter kiuj pasintjare 1 miliono 200 mil personoj legale laboris en Pollando. En 2017 oni prognozis, ke en 2018 temos pri 3 milionoj da legale laborantaj ukrainanoj. Ilia nombro estas tamen multe pli granda. Pollando ne aprobas tamen la principon de truda dislokado de enmigrantoj en la Unio.

El la elsendo 26.06.2018. Legas Milada – 2’45”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526099

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj