La 27-an de januaro 2018 pasas la laŭvica datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo kaj mortotendaro Auschwitz-Birkenau. Sabate okazos tie la ĉiujaraj porokazaj omaĝsolenaĵoj. Auschwitz establita en 1940 origine rolis kiel labortendaro por poloj. Du jarojn poste (1942) kreiĝis Auschwitz II-Birkenau – la dua plej granda koncentreja komplekso – fariĝante la ekstermejo de judoj, kie laŭ kalkuloj pereis 90 procentoj de ili. En la tuta mortotendara komplekso germanoj mortigis almenaŭ 1,1 milionojn da homoj, ĉefe judojn, sed ankaŭ polojn, romaojn, sovetiajn ostaĝojn kaj alinaciajn malliberigitojn. Hodiaŭ Auschwitz rolas por la mondo kiel simbolo de ekstermo kaj kruelaĵoj de la 2-a mondmilito, kiu en 2005 estis proklamita de UN-o Internacia Tago de Memoro pri Holokaŭsto.
El la elsendo 26.01.2018. Legas Barbara kaj Maciek – 1’12”