Fine de marto dum aparta solenaĵo en Bruselo estis anoncitaj la rezultoj de la konkurso por la Eŭropa Arbo de la Jaro 2026. En tiu konkurso – organizata ekde 2011 – ne temas pri la arbo plej malnova, plej alta aŭ plej vasta. En la rivalado gravas ĝia historio kaj rolo rilate al la media identeco. Tio, kiel ĝi influas la lokan imagon kaj emociojn.
Nunjare venkis plurjarcenta kverko el Litovio kaj Malnova Sovaĝa Pomujo el Slovakio. Inter la 12 konkursfinalanoj ektroviĝis ankaŭ arbo el la pola loko Szydłowiec, kiu okupis la 3-an lokon. Pasintjare ĝi akiris la titolon de la Pola Arbo de la Jaro, kio ebligis al ĝi partopreni la internacian, t.e. eŭropan rivaladon.
La 110-jara longtiga ulmo apartenas al la plej grandaj atrakciaĵoj de Szydłowiec pro sia aparta formo, dank’ al kiu ĝi estas difinata kiel Kurba Arbo. Ĝi kreskas sur malgranda kastela insulo ĉirkaŭita de fosaĵo kaj karakteriĝas per kliniĝinta – preskaŭ horizontale – trunko, speguliĝanta en la akvo, kio kreas magian etoson. Ĉirkaŭ la arboformo kreiĝas loka legendo. Ĝi rakontas pri senesperiĝinta junulino, kiu ĉiutage sopire fiksrigardis la fosaĵon, post kiam la glaciiĝinta akvo rompiĝis sub la rapidanta al ŝi kavaliro kun la ĝoja informo pri permeso de sia sinjoro edziĝi al ŝi. Iom post iom la memoro pri la knabino paliĝis, sed en tiu loko elkreskis kliniĝinta longtiga ulmo, kiu delikate tuŝetas per siaj folioj la akvospegulon. Kaj la kliniĝinta branĉo por multaj rolas kiel romantika benko.
El la elsendo 15.05.2026. Legas Gabi – 02′ 20″





