Novaĵoj

Referendumo sendependiga en Katalunio

Enretigita de: | Okt 3, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

En la lunda deklaro la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj esprimis la esperon pri rapida stabiliĝo de la situacio en Katalunio kaj aranĝo de ĝiaj rilatoj kun la hispana registaro baze de la hispana konstitucio, dialogo kaj kompromiso. La ĉefministro de Katalunio Carles Puigdemont alvokis lunde internacian arbitraciadon por solvi politikan situacion kreiĝintan ĉirkaŭ la dimanĉa referendumo pri suvereneco de la regiono. Li postulis retiron de la sekurecfortoj dislokitaj tie de Madrido. La kataluna ĉefministro deklaris establon de speciala komisiono, kiu ekzamenos informojn pri la agado de la hispana polico dum la balotado, en kies sekvo estis vunditaj pli ol 800 personoj. La balotadon, kiu estis malpermeita de la hispana Konstitucia Tribunalo,  kaj kiun Madrido agnoskas nelegala Puigdemont nomis grava kaj valida. La regiona registaro de Katalunio informis nokte de dimanĉo al lundo, ke en la dimanĉa referencumo voĉdonis ĉ. 2,26 milionoj da personoj el 5,34 voĉdonrajraj. 90 procentoj deklaris sin por la sendependeco de la regiono, preskaŭ 8 procentoj estis kontraŭ. La ceteraj voĉoj estis nevalidaj.

El la elsendo  03.10.2017. Legas Milada – 2’58”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521265

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj