Malgraŭ la fakto, ke 61 procentoj de la polaj konsumantoj ĉiutage pagas elektronike, eĉ 47 procentoj asertas, ke la ebleco uzi kontantan monon estas necesa por financa sekureco. La pagadon per kontanta mono preferas 31 procentoj de la enketitoj. I.a. tio sekvas el la enketo de la instituto IBRIS por BLIK, pola poŝtelefona pagosistemo.
Plej ofte la preferon por elektronikaj pagoj manifestas personoj malpli ol 40-jaraj, entute tri kvaronoj de la respondintoj. Oni konstatis krome, ke ju pli altajn enspezojn oni havas , des pli ofte oni elektas la poŝtelefonajn pagojn. Ekzemple eĉ 78 procentoj de la personoj enspezantaj pli ol 7 mil zlotojn nete elektas ciferecajn pagojn.
Kiel atentigas la aŭtoroj de la enketo, poloj ne rezignas pri fizika mono tutece, sed ŝanĝiĝas ilia maniero ĝin uzi. Preskaŭ ĉiu dua persono respondis, ke kontantan monon li/ŝi bezonas en krizaj situacioj kaj 36 procentoj informis, ke kontantan monon akiras helpe de poŝtelefono.
Tamen la tendenco al modernaj pagosolvoj ne estas sama en la tuta socio. Ĝenerale 44 procentoj de la respondintoj preferas la komforton uzi la poŝtelefonan bankoaplikaĵon. En tiu grupo, 72 procentoj de la respondintoj havis 18-29 jarojn, dum personoj pli ol 50-jaraj uzantaj poŝtelefonan bankoaplikaĵon, konsistigis nur 24 procentojn.
Ĝis nun 13 procentoj de la enketitoj plene rezignis pri la uzo de kontanta mono. Inter la plej junaj respondintoj, tio estas personoj 18-29 jaraĝaj, pri la fizika mono rezignis 24 procentoj.
El la elsendo 05.05.2026. Legas Milada – 02′ 48″





