Novaĵoj

La unua hinda rinocero en la vroclava zooĝardeno

Enretigita de: | Jan 19, 2021 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La 6-an de januaro en la zooĝardeno de Vroclavo enmondiĝis hinda rinocero. Temas pri la filino de Maruŝka kaj Manas, rinoceroj el Ĉeĥio kaj el Francio. En la reta paĝo de la bestoĝardeno troviĝas filmoj pri la akuŝo kaj la unuaj vivmomentoj de la patrino kaj la ido. La sekvo de la 16-monata gravedeco havas enorman signifon por la transdaŭro de ĉi tiuj animaloj, ĉar en naturaj kondiĉoj ilia unusola rifuĝejo estas la Nacia Parko Kaziranga en la Hinda Unio. Bedaŭrinde ĉirkaŭas ĝin loĝkolonioj, vojoj, kultiveblaj kampoj, kio negative influas ĝian funkciadon. Ĝi frontas aktuale ankaŭ la sekvojn de la pandemio kaj de la kresko de la ŝtelĉasado. La hindaj rinoceroj troviĝas nur en 66 bestoĝardenoj de la mondo. En la lasta jaro enmondiĝis sole 7 idoj. La malgranda kvanto de naskiĝoj ligiĝas kun tio, ke la femaloj atingas la seksan maturecon havante 6-8 jarojn, ilia gravedeco daŭras eĉ 16 monatojn kaj la patrinoj flegas la idojn ĉirkaŭ tri jarojn. Kroman problemon konsistigas la bredokostoj ligitaj kun eksteraj moviĝspacoj, basenoj kaj kotaj terenoj. Alian defion kreas la nutrado. La hindaj rinoceroj bezonas ĉirkaŭ 25 kilogramojn da nutraĵoj tage. La vroclava bestoĝardeno de jaroj engaĝiĝas en protekton de hindaj rinoceroj en ilia natura medio en la naciaj parkoj Kaziranga kaj Manas.

El la elsendo 19.01.2021. Legas Maciek – 1′ 48″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0520153

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj