Novaĵoj

El la elsendo 15.06.2026. Legas Milada 01′ 21″

Enretigita de: | Jun 15, 2026 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La tutmonda portalo Time Out prezentis antaŭnelonge la rangoliston de la urboj, kiuj fieras pri la plej multaj verdaj terenoj. Por multaj urboloĝantoj la verda ĉirkaŭaĵo estas unu el la plej gravaj elementoj de la ĉiutaga komforto. Parkoj, skveroj, urbaj arbaroj kaj la urba naturmedio influas la homan bonfarton – sanon, ripozon kaj vivkvaliton. En sia ĉiujara enketado Time Out demandis urboloĝantojn en la tuta mondo ne nur pri kulturo, kuirarto kaj nokta vivo, sed ankaŭ ĝi petis pritaksi la verdajn spacojn kaj proksimecon de la naturo.
Baze de 24 mil respondoj Time Out listigis 20 la plej verdajn urbojn de la mondo. La unuan lokon akiris la brita urbo Bath, ĉe la 2-a loko viciĝis Rigo kaj ĉe la 3-a, Stokholmo. La 7-an lokon akiris la pola Krakovo.
Samtempe tute alia urbo en Pollando akiris la unuan lokon en la rangolisto de Coolcity Index 2026. En ĝi estis analizitaj 11 mil urboj en la tuta Unio kaj kvankam oni aparte analizis la urboreziston je klimatŝanĝoj, sed en la kvalifikado estis konsiderata la kvanto de iliaj verdaj spacoj. En ĉi tiu rangolisto venkis la pola kuracloko Piwniczna Zdrój. Tiun pritakson la mastroj de la urbo fiere povas uzi por promocii ĝin kaj la tutan regionon inter turistoj kaj kuracatoj. Piwniczna Zdrój, situanta proksime al la pola-slovaka limo, estas vizitinda same somere kiel vintre. Ĝi havas longan kuraclokan tradicion pro siaj mineralaj fontoj riĉaj je kalcio, magnezo, natrio kaj fero.

El la elsendo 15.06.2026. Legas Milada 01′ 21″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

1400618

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj