Novaĵoj

Biblioteko Hector Hodler en la Pola Nacia Biblioteko

Enretigita de: | Maj 25, 2023 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Kiel scias jam multaj aŭskultantoj, dank’ al la aperinta hieraŭ GK de UEA, la provizoj de la Biblioteko Hector Hodler troviĝintaj dum 68 jaroj en la sidejo de la CO de UEA en Roterdamo estas jam en Varsovio. Ili nova loko estos la sidejo de la Pola Nacia Biblioteko. La solena transdono de la biblioteka kolekto okazos la plej proksiman lundon dum speciala ceremonio en la ĉeesto de la pola ministro por la kulturo kaj nacia heredaĵo, Piotr Gliński. La Nacian Bibliotekon reprezentos ĝia direktoro Tomasz Makowski, vicdirektorino Julia Konopka-Żołnierczyk kaj E-parolanta kuratoro de la kolekto Gabriela Skonieczna. La Universalan E-Asocion reprezentos ĝia prezidanto Duncan Charters, kies tasko estas oficiale transdoni la Bibliotekon Hector Hodler al la Pola Nacia Biblioteko. Post oficiala ceremonio en la lingvoj pola, angla kaj Esperanto okazos mallonga simpozio pri la signifo de la kolekto por la Pola Nacia Biblioteko kaj pri E-esploristoj. Dum ĝi oni prezentos kvar prelegojn, kies trilingvaj resumoj estos liveritaj al la publiko. La unua prelego en la angla lingvo de prof. Pascal Dubourg Glatigny (CNRS, Parizo) estos dediĉita al la temo:  La defio de konservado de transnacia heredaĵo, la futuro de kolekto Hector Hodler. Sekvos la pollingva prelego de d-ino Ida Stria el la Varsovia Universitato pri Havebleco de Esperantaj bibliotekaj kolektoj el lingvistika perspektivo; la anglalingva prelego de profesoro Denis Eckert (Géographie-cités, Paris/ Centre Marc Bloch, Berlin) traktos pri Varsovio kiel deirpunkto por la disvastigo de lingvo internacia: La unuaj Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj kaj iliaj aŭtoroj [1887-1890]. La lasta, pollingva prelego de profesoro Marek Nahajowski el la Muzika Akademio en Lodzo estos dediĉita al  Esperanto kaj muziksciencoj – la nuna stato kaj perspektivoj por plua disvolviĝo. La kelkjara cerbumado pri la sortoj de la Biblioteko Hector Hodler, aparte post la decido pri la fermo de la sidejo de la CO efektiviĝis dank’ al la klopodoj de eksa UEA-prezidanto Mark Fettes kaj membro de la Financa Komisiono de la Asocio Pascal Dubourg Glatigny, kunlabore kun prezidanto Duncan Charters, Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer kaj stabanoj de la Centra Oficejo. La Pola Nacia Biblioteko, en kiu jam troviĝas pli ol mil E-lingvaj libroj same kiel la Aŭstria Nacia Biblioteko prizorgos la konservadon de la kolekto kaj daŭran bitigadon de ĝiaj partoj. Ĝi estos alirebla al esploristoj kaj al la publiko kaj uzebla ĉeeste kaj rete al ĉiuj posedantoj de senpaga biblioteka karto. Jam lastmarde en la paĝo de la Nacia Biblioteko aperis la informo pri tio, ke baze de interkonsento kun UEA el Roterdamo al Varsovio venis preskaŭ sep kaj duona tunoj da unikaj materialoj el UEA-bliblioteko kaj arkivo. La plej valoran parton de la venintaj dokumentoj konsisitigas la Biblioteko Hector Hodler, unu el la plej grandaj en la mondo E-libraroj, kiu per sia historio radikas en 1908, la aktivado de la Svisa E-Societo en Ĝenevo kaj la postmorta donaco de Hector Hodler, la kunfondinto de UEA. Kiel ni legas en la paĝoj de la Nacia Biblioteko temas pri preskaŭ tridek mil libroj, gazetaraj jarkolektoj, skatoloj kun fotografaĵoj kaj diskoj. Inter ili estas la unuaj presaĵoj en Esperanto el la fino de la 19-a jarcento. Inter aterialoj el UEA-arkivo, trovintaj lokon en la Nacia Biblioteko en Varsovio troviĝas i.a. kolekto dokumentanta la agadon de UEA, inkluzive de organizaj dokumentoj, korespondaĵoj kun membroj, literaturaj konkursaĵoj. Temas ankaŭ pri kolekto de maloftaj E-poŝtkartoj, afiŝoj ligitaj kun la vivo de UEA, registraĵoj de Esperanto-kursoj sur vinilaj diskoj, kasedoj VHS, kasedoj magnetofonaj kaj KD-oj, akcesoraĵoj por ludoj kaj ludiloj por instruado de Esperato al infanoj, fotoalbumoj, memorstampoj. La provizoj de Hodler-Biblioteko kaj arkivaj materialoj de UEA estas nun subigataj al laŭplana, iom-post-ioma desinfektado kaj konservista laboro. Sekve ili estos katalogitaj kaj ankaŭ bitigotaj. Kiel oni informas en la informo la pola Nacia Biblioteko fariĝis la ĉefa centro de E-dokumentaro por esploristoj el la tuta mondo, kiel grava parto de la monda kaj la pola E-heredaĵo.

El la elsendo 25.05.2023. Legas Barbara – 06′ 29″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0520265

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj