Felietonoj
Koninda Pollando – Paczków
Ĉi-semajne en nia veturo tra Pollando ni vizitos malgrandan urbon Paczków, situantan en la sud-okcidenta parto de la lando. Pro ĝia beleco kaj eksterordinaraj mezepokaj defendokonstruaĵoj oni multfoje difinis ĝin la pola „Carcassonne”. Iam oni uzis la parolturnon „Serĉu min en Paczków”, kiu aludis al ĝia periferia situo. Paczków establita de episkopoj en la 12-a jarcento for de gravaj komercaj itineroj aŭ princaj centroj plenumis la rolon de la limgardejo en la regiono difinata >la princolando de la sileziaj episkopoj<. Por certigi ĉi tiun rolon en la mezepokaj maltrankvilaj jaroj la posedantoj fortikigis ĉiujn siajn propraĵojn. Kun la tempofluo oni ĉirkaŭkonstruis la urbon Paczków per du defendomuregoj kun 24 turoj kaj ĉirkaŭfosaĵo. Ĝuste tiuj ĉi bonege konservitaj konstruaĵoj rolas nun kiel la plej granda trezoro de Paczków. Nome, en la urbo konserviĝis pli da malnovaj muregoj kaj turoj ol en Krakovo, Varsovio kaj Gdansko kune. Laŭ la birdfluga rigardo Paczków aspektas kiel bildo el la libro pri historio de arkitekturo. Inter ĝiaj turoj la atenton plej meritas du, la Vroclava kaj la Urbodoma. Ĉi lasta altas 45 metrojn kaj apartenas al unu el la plej bone konserviĝintaj ĉi specaj, renesancaj konstruaĵoj en Pollando. Ĝi ravas ne sole pro siaj perfektaj proporcioj, sed ankaŭ pro la panoramo, kiun oni povas de sur ĝia supro admiri. La urbo – kiel dirite – estis establita de episkopoj baze de flandra leĝo, kiu atribuis al Paczków multajn rajtojn i.a. la rajton elfari bieron. La fondo-dokumeto menciis ankaŭ ĉefajn okupojn de la urboloĝantoj, inter kiuj plej multis buĉistoj, bakistoj kaj botistoj. Malgraŭ tio, ke la urbon establis ekleziĥierakiuloj antaŭ ol preĝejo en Paczków estis konstruita kastelo, verŝajne en la 1301-a jaro. Sed pro la lokaj militoj ĝi ne transdaŭris la maltrankvilan 15-an jarcenton. Nome, la urbon sieĝis trupoj de la tn. ĉeĥaj fratoj, kiuj kaŭzis multajn damaĝojn. Eble tiel la ĉefparoĥa preĝejo de sankta Johano Evangelisto estis projektita kvazaŭ fortikaĵo kaj kapablis elteni plursemajnan defendon. Ĝian konstruaĵon facilas rimarki pro la 65-metra preĝeja turo, kiu dominas super la urbo. Oni konstruis ĝin ankoraŭ meze de la 14-a jarcento kaj nur jarcenton poste ĝi akiris defendo-karakteron kaj sub ĝia tegmento eblis loki eĉ kanonojn. En la preĝejo troviĝas bele ornamita puto – unusola ĉi speca objekto en Pollando. Kun ĝi ligiĝas legendo el la periodo de la tatara invado. Kiam post la batalo apud Legnica la tataraj trupoj komencis retiriĝi, ilia malgranda teĉmento haltis proksime de Paczków. Iu el la tataroj enamiĝis al filino de kavaliro Bogun. Kiam la patro kontraŭis la geedziĝon la gejunuloj decidis fuĝi. Bedaŭrinde kaptis ilin la servantaro de la kolera kavaliro kaj murdis tataran soldaton enĵetante lin en la puton. De tiu ĉi tempo oni komencis difini ĝin la tatara. Onidire kiam proksimiĝas al ĝi bela virino la akvo en la puto ŝaŭmkirliĝas, kio klarigas la severan malpermeson proksimiĝi al la puto dum diservoj. Riĉajn kaj bonstatajn jarojn en la historio de Paczków sekvis jarcentoj malfavoraj. En la 17-a jarcento la nombro de ĝiaj loĝantoj – pro epidemioj, incendioj kaj bataloj – malkreskis ĝis 100 personoj. Eĉ la barokaj ornamaĵoj sur brikdomoj kompare kun tiuj en la najbaraj urboj Kłodzko aŭ Nysa aspektas mizere. Nur en la 19-a jarcento Paczków komencis vekiĝi kvazaŭ post longa dormo. Hodiaŭ ĝi evidente ne estas granda urbo. Dum mallonga 15 minuta promeno eblas facile piede atingi ĉiun angulon de Paczków. Sed, krom la defendomuregoj en la urbo valoras ankaŭ viziti la muzeon de gasprodukta industio. La unusolan lokon en Pollando, kie konserviĝis ekipaĵaro por la produktado de gaso por la urbaj bezonoj . Fine ni ankoraŭ aldonu, ke iom oriente for de Paczków troviĝas la vilaĝo Gilowice. Valoras viziti ankaŭ ĝin, aparte en la Palma Dimanĉo. La vilaĝo estas unu el ĉiam malpli multaj lokoj, en kiuj oni flegas malnovajn kutimojn elfari palmojn. Konkurson por la plej bela t.n. kavalira palmo partoprenas tiuj, kiuj estis kreitaj baze de diversarbaj branĉetoj. Ilian skeleton prilaboras plenkreskuloj, ornamoĵojn i.a. paperajn florojn interplektas infanoj. Virinoj povas partopreni apartan konkurson por la plej bela bukedo formita el branĉoj, herboj kaj pomoj.
El la elsendo 05.06.2023. Legas Gabi – 05′ 29″
Koninda polo_Czesław Słania
La heroo de nia hodiaŭa felietono estas Czesław Słania [ĉesŭaf sŭanja] , pola gravuristo, projektanto de poŝtmarkoj kaj monbiletoj, naskiĝinta antaŭ 102 jaroj en la loko Czeladź [ĉelacj] apud Katowice en la suda Pollando. Baldaŭ la tuta familio translokiĝis al la orienta Pollando, al la regiono de Lublin, kie li pasigis infanaĝon kaj kie kreiĝis liaj unuaj laboraĵoj. Jam kiel knabo Czesław volonte skizis kaj desegnis, plej volonte miniaturaĵojn, kapabla rekrei en siaj desegnaĵoj realon kun plej fajnaj detaloj. Li volonte amuzis siajn kolegojn skizante monbietojn, en kiuj la origialaj vizaĝojn li antataŭigadis per vizaĝoj de koleginoj. Multas pliaj anekdotoj pri petolaĵoj de juna desegnista talentulo, kiel trompa imitkreado de legitimiloj, biletoj kaj simile. Sed dank’ al tiu talento aliflanke dum la germana okupacio en la jaroj de la 2-a mondmilito Słania en la polaj armeaj fortoj sukcese okupiĝis pri falsado de dokumentoj, necesaj por batali kontraŭ la malamikon. Post la milito Czesław Słania komencis studojn en la Belarta Akademio de Krakovo. Lia diplomverko estis la ŝtalgravuraĵo en la formo de poŝtmarko, kiu bildigis la monumentecan pentraĵon de la venka batalo kontrau teŭtonoj de Jan Matejko „Batalo apud Grunwald 1410”. Dank’ al ĝi lian diplomon akompanis valora distingo Summa Cum Laude. La fajna, preciza laboro prenis eĉ du jarojn. Sed ankoraŭ dum la studenta tempo li trovis tempon por krei plimulton de afiŝoj kaj desegnaĵoj por la sepvoluma „Anatomio de homo”. Fininte la studojn (1950) li komencis labori kiel gravuristo en la Emisiejo de Poŝtmarkoj en Varsovio, kaj tie li projektis siajn unuajn poŝtmarkojn. Ses jarojn poste pro progresata pulmomalsano li kuraccele forveturis al Svedio, kie li restis por konstante. Lian talenton tuj rekonis Sten Evers gravuristo el la Sveda Poŝto, sed tiam ĝi ne bezonis kromajn gravuristojn. Komence do Czesław Słania okupiĝis pri gravuristaj projektoj en sia propra firmao. Iom post iom venis tamen ankaŭ mendoj de la Sveda Poŝto, ne sufiĉe konentigaj, se Słania serĉis kaj trovis laboroferton el Kanado. Tiam neatendite Sten Evers peze malsaniĝis kaj komisiis al Słania finpretigi sian propran projekton. Czesław Słania restis do en Stokholmo kaj la 1-an de aprilo 1960 komencis oficialan laboron en la Sveda Poŝto. Eble nun, en la epoko de la reta komunikado, ne tiom multaj personoj interesiĝas pri la afrankado de tradiciaj leteroj per belaj, allogaj poŝtmarkoj. Sed tiutempe dank’ al sia talento kaj laboro Czesław Słania perskribis apartan ĉapitron en la historio de filatelo, ne nur la sveda. Lia unua projektita en Svedio tiujare poŝtmarko prezentis poeton Gustav Froding lige kun lia 100 naskiĝdatreveno. Poste venis pli ol 300 poŝtmarkoj por la Sveda Poŝto, i.a. poŝtmarkserioj dediĉitaj al la 90-a naskiĝdatreveno de reĝo Gustavo la 6-a Adolfo, al vojaĝoj de Karolo Lineo, al fungoj, papilioj, maresploroj. Entute post la poŝtaj instancoj de diversaj landoj Słania pretigis pli ol mil poŝtmarkajn projektojn. Liaj aŭtoraj poŝtmarkoj aperis krom en Pollando kaj Svedio ankaŭ en Danlando, Gronlado, Ŝafinsuoj, Islando, Monako, Germanio, Francio, Belgio, San Marino, Svislando, Australio, Usono, Tajlando, Ĉinio. Eldonis ilin Vatikano kaj Unuiĝintaj Nacioj. Dank’ al tio lia nomo ektroviĝis en Guiness-rekorda librego. La famo de la plej granda artisto de la miniatura grafiko akompanis lin ĉie kaj pro siaj majstraj verkoj Czesław Słania estis nomumita la kortega gravuristo de la sveda kaj dana reĝoj, de la princo de Monako. Słania senĉese serĉis novajn manierojn kaj metodojn, li volonte eksperimentis kun ĉiu konata metodo kaj teknologiao de la gravurarto. Ju pli komplika estis por li labodefio des pli interesa tasko, des pli ĝojalporta. Czesław Słania estis honorita pro siaj verkoj per multaj internaciaj distingoj. I.a. li ricevis la svedan Oran Reĝan Medalon, la danan Kavaliran Krucon, la monakan Krucon de s-ta Karolo. Li estis plurfoja laŭreato de konkursoj por la plej bela poŝtmarko de la mondo. Li akiris ĝin i.a. pro la sveda poŝtmarko Baleto akirinta tiun titolon en 1979. Multe pli frue en 1954 li ricevis en Rimini, Italio oran medalon pro la plej bela poŝtmarko de Pollando kun sporta temaro el la serio Aviado. Pro la serio Muziko la Filatela Muzika Rondo atribuis al li la premion de Robert Stolz. Dank’ al la alta arta nivelo liaj poŝtmarkoj vekis grandan interesiĝon inter filatelistoj de la tuta mondo. Diverslande kreiĝis kluboj de persooj intetesiĝantaj pri lia kreado, studantaj kaj analizantaj liajn labormetodojn. Firme gravuriĝis en lia memoro spektakleca bonvenigo en Ĉinio por kiu li kreis du poŝtmarkojn kun fazanoj, unusolaj valorpaperoj kreitaj de eksterlandano. Por la ekspozicio, dum kiu li estis disdonanta aŭtografojn, estis disvenditaj 40 mil biletoj. Venis pli ol 150 mil interesiĝantoj kaj la artiston gardis 300 policistoj. Apud filatelaj projektoj Czesław Słania okupiĝis krome pri la projektado de monbiletoj. Liajn tiurilatajn talentojn utiligis Argentino, Belgio, Brazilo, Dominikano, Irano, Isrealo, Kanado, Kazaĥio, Litovio, Portugalio kaj Venezuelo. Sed inter laboraĵoj de Czesław Słania estis ankaŭ ekslibrisoj, medaloj. Słania realigis ankaŭ projektojn privatajn, kiuj neniam ne estis emisiitaj, portretojn de familianoj. Czesław Słania estis konata pro la altklasa fajneco de siaj projektoj, por specialistoj okupiĝantaj pri lia arto ankaŭ pro tio, ke li kutimis enplekti en la ornamaĵojn de poŝtmarko mikroskopiajn nomojn de siaj proksimuloj. I.a. ili, la filino kaj la fratino apud akompanis Czesław Słania en lia lasta vojo al Racławicki-tombejo post la morto en Krakovo en marto 2005.
El la elsendo 15.05.2023. Legas Barbara – 08′ 26″
La pola flago (facila 1)
La naciaj koloroj de Pollando estas la blanka kaj ruĝa. Tiujn ĉi kolorojn havas la pola ŝtata flago. La 2-an de majo en Pollando ni festis solene ĝian Tagon. En la nuna jaro la solenadoj okazis la 19-an fojon. En tiu tago la polaj blankaj-ruĝaj flagoj ekpendis ne nur ĉe la sidejoj de ŝtataj oficejoj. Ili aperis ankaŭ ĉe ĉiuj loĝdomoj kaj ĉe fenestroj kaj balkonoj de multaj poloj.
La koloroj de la pola flago estas de pramalnova tempo la blanka kaj ruĝa. Jam en la 12-a jarcento la reĝa filo, princo Kazimiro Justulo batalis sub la signo de la blanka aglo sur la ruĝa fono. Dum historiaj bataloj tio estis la komuna signo por ĉiuj militistoj de Pollando. Aglo, kiu vivas en altaj montoj, simbolas en multaj kulturoj, ankaŭ en la pola, venkon kaj forton.Tial en la supro de la pola flago aperas la blanka koloro, en la malsupra la ruĝa. Tiuj koloroj ankaŭ havas apartajn signifojn. La blanka koloro signifas bonon kaj purecon de la klopodoj de la pola nacio. La ruĝa koloro signifas amon. Ĉiu ŝtato posedas propran flagon. La pola flago kiel la ŝtata simbolo evoluis tra jarcentoj, ĝi estis starigita per tradicio kaj specialaj dokumentoj. Du ŝtatoj – Indonezio kaj Monako – havas flagojn similajn al la pola. Tamen tiuj flagoj diferencas de la pola per tio, ke en ilia supro aperas la ruĝa koloro kaj en malsupro la blanka. La ruĝa koloro en ĉiuj ĉi flagoj iom diferencas kaj krome la flagoj havas malsaman formon. La flagojn studas aparta scienco. Ekde 2004 ĉiu en Pollando, kun necesa respekto, rajtas uzi, pendigi la polan flagon dum la tuta jaro publike. Ĝi estas pendigata lige kun naciaj festoj, dum aranĝoj kun la ŝtata aŭ loka signifo, ĝi aperas lige kun la sportaj ludoj. En Pollando estas krome 14 ŝtataj festoj, dum kiuj la ŝtata flago devas esti prezentita publike. Kvar fojojn tio jam okazis en majo. La 1-an de majo poloj solenis la Laborulan Feston, la 2-an de majo Tagon de la Pola Ŝtata Flago, la 3-an de majo Tagon de la Konstitucio kaj la 8-an de majo Nacian Tagon de Venko super Germanio en la 2-a mondmilito. Krom la blanka aglo kaj la blanka-ruĝa flago la tria simbolo de Pollando estas ĝia himno.
Eble malfacilaj vortoj:
Aglo – estas granda birdo, opiniata kiel reĝo de la birdoj. Ĝia figuro estis kaj daŭre aperas kiel milita, kiel ŝtata simbolo.
Fono – estas la baza koloro, sur kiu aperas diversaj figuroj, ornamoj.
Supro – tiu parto de io, kiu estas plej alta.
Balkono – Elstara plato ĉe domo, sekurigita per ĉirkaŭkonstruo, kiun eblas suriri el la interno de loĝejo.
Himno – solena kanto religia, nacia aŭ ŝtata.
El la elsendo 10.05.2023. Legas Barbara – 04′ 55″
Koninda Pollando: Szydłow
Kvankam ĉiam pli sentiĝas en Pollando la varno ni nur povas revi pri Mediteraneaj temperaturoj kaj pri ties pejzaĝoj. Tamen por iom proksimiĝi kaj revi pri suda Eŭropo ni proponas hodiaŭ viziti la lokon Szydłów (la suda Pollando), kiu – rigardata de malproksime – pro blankaj kalkoŝtonaj muroj kaj urbopordegoj vekas asociaciojn kun la sunoplena kaj varma Hispanio. Szydłów des pli meritas nian viziton, ĉar ĝi estas la unusola urbo en Pollando, kiu en la 21-a jarcento brile evoluas ene de siaj mezepokaj muregoj. Laŭ onidiroj tiam, kiam tiujn ĉi terenojn surkreskis senlimaj arbaroj plenaj de sovaĝaj bestoj oni plej forte timis en la regiono ne ilin, sed iun konkretan homon… la kruelan rabiston Szydło. Li estris bandon, kiu atakis komercistajn karavanojn kaj simplajn vojaĝantojn, malbonŝance elektintaj la lokan vojpasejon. Rabistojn interesis nur juveloj, kiuj estis sekve kaŝataj en prokismaj kameroj. Iufoje tamen la orgojla rabisto ne rekoninte bone la pasantojn atakis la karavanon de pola reĝo. Dum la reĝaj kavaliroj luktis kontraŭ la rabistoj la reĝo Kazimiro la Granda preĝis sur proksima altaĵo ĵurante, ke se Dio savos lin, tiam en tiu ĉi loko li konstruigos preĝejon. Kaj tiel vere okazis. Ĉiuj rabistoj pereis kaj ilia estro, la menciita Szydło devis redoni al la reĝo kaŝitajn trezorojn. Ilia valoro ebligis elkonstrui sur la altaĵo preĝejon kaj establi setlejon, kies nomo deriviĝas de Szydło-rabisto kaj nun sonas Szydłów. En la historiaj dokumentoj Szydłów estas notita jam en la 1119-a jaro, do 200 jarojn antaŭ ol Kazimiro la Granda fariĝis la pola reĝo. En la 13-a jarcento oni jam rekonis ĝin urbo, pri kio povas atesti noto en la pola kroniko de Jan Długosz, mencianta batalon kontraŭ turkoj apud la urbo. Tamen oficiale Szydłów la urborajtojn akiris en la 1329-a jaro. Tiu ĉi momento signas brilan kaj dinamikan urboevouon. Meze de la 14-a jarcento reĝo Kazimiro la Granda ordonis ĉirkaŭi la urbon per kalkoŝtona murego, pro kiu oni difinas Szydłów la ŝtona urbo aŭ la pola Carcassonne. Samperiode kreiĝis en ĝi la defenda fortikaĵo rolanta samtempe kiel la reĝa rezidejo. Kreiĝis tiam ankaŭ svelta gotikstila preĝejo de sankta Vladislavo. La murego zonumanta la urbon longis 680 metrojn kaj al la urbo gvidis 3 pordegoj la Abata, Sandomierz-pordego [laŭ la nomo de la najbara urbo] kaj la Krakova [laŭ la nomo de la tiama pola ĉefurbo]. Verŝajne komence de la 15-a jarcento kreiĝas la unuaj metiistaj gildoj servantaj al la loka merkato. Dank’ al sia favora situo Szydłów fieris ankaŭ pri tre vastaj kaj profitdonaj komercaj kontaktoj. Tra la urbo kondukis la importoitinero de vino, bredbestoj kaj lupolo, kio estis por la urbo fonto de grandaj enspezoj. En la 1528-a jaro konforme al privilegio de la reĝo Sigismundo la 1-a la urboloĝantoj establis akvokondukilon. Pro la akvouzo necesis pagi, tamen la akiritaj tiel rimedoj povis esti destinataj nur por la modernigo de la aranĝaĵo. Krome dank’ al ĝi kreiĝis la urba banejo. Tiam en Szydłów loĝis 710 personoj kaj la urbosubstancon formis 180 grandparte lignaj domoj. Dum kelka temo ŝajnis, ke ĝi fariĝos unu el la plej gravaj centroj de la lando. Ofte gastis tie la reĝo kun siaj korteganoj, ĉiam pli multnobre vizitis ĝin eksterlandaj komercistoj. Sed subite la urbon preskaŭ ĝisfunde detruis du damaĝaj incendioj. Unu tuj post la alia. Kiam fine en la 17-a jarcento Szydłów sukcesis supervenki la krizon kaj reveni al sia antaŭa stato eksplodis la pola-sveda milito, sekve de kiu Szydłów estis preskaŭ ter-ebenigita. Ne plu funkciis la urba banejo, nenio restis de la urba akvokondukilo. La urboloĝantaro de 1300 subite falis ĝis 300, kiuj porteme ekloĝis en 34 saviĝintaj konstruaĵoj. Szydłów kvazaŭ ne plu havis la forton kontraŭbatali la malfavoran sorton. Des pli, ke baldaŭ ankaŭ Pollando spertis detrufrapon en la formo de dispartigoj. La aŭstra aneksinto, en kies limoj ektroviĝis Szydlow, ne tro zorgis pri ĝiaj malnovaj tezoroj. Ne mirige do, ke en tiu ĉi periodo Szydłów perdis la urborajtojn. En la 1822-a jaro oni eĉ decidis aŭkcii la urban muregon, kiu verŝajne saviĝis nur pro la fakto, ke oni ne sukcesis trovi sufiĉe riĉan klienton. Kvankam la sekvaj jarcentoj ankaŭ ne tro favoris Szydłów ĝi poiome reakiras sian iaman belon kaj rekonon en Pollando. Nun ĉiuj ĝiaj malnovaj konstruaĵoj estas zorgeme renovigitaj. La urbo fariĝis loko de unu el la plej famaj en Pollando kavaliraj turniroj. Sed ne sole ili estas la okazo memori pri la pasinteco. Ekster la urbo, malantaŭ la Krakova Pordego sur la altaĵo troviĝas la malgranda kaj malnova, gotikstila preĝejo, kies patrono estas Ĉiuj Sanktuloj. Onidire ĝuste ĉi-loke preĝis la pola reĝo Kazimiro la Granda atakita de la rabisto Szydło. Kaj ni ne forgesu aldoni, ke ekzakte sub ĝi troviĝas kamero, iam kaŝinta ne nombreblajn trezorojn, ŝtelatajn de la lokaj rabistoj estritaj de la kruela Szydlo.
El la elsendo 05.05.2023. Legas Maciek – 06′ 51″
Michał Wojnicz kaj mistera manuskripto ligita kun lia nomo
Michał Wojnicz estis nobeldevena polo el la regiono Żmudź (Ĵemajtio), aktivulo de la unua pola laborista partio Proletaro, malliberigito de la Varsovia Citadelo, instalita de la caraj aneksintoj kontraŭ batalantaj poloj, kaj Siberi-ekzilito. Fuĝinte el Siberio li sukcesis traiĝi al Londono kaj tie komenciĝis lia brila kariero de antikvaĵisto. Tuj antaŭ la eksplodo de la unua mondmilito serĉante novan vendomerkaton li translokiĝis al Novjorko kaj tie mortis. Tiom telegramstile pri homo, kun kies nomo ligiĝas mistera manuskripto verkita en la lingvo ĝis nun ne rekonita. Iom malpli lakone, eĉ se ne tro longe. Michał Wojnicz blazone Habdank naskiĝis la 31-an de oktobro 1865 en Telsze en la familio de ŝtata konsilisto. La gimnazian lernadon li trapasis en Suwałki kaj diplomon de farmaciisto li akiris en la Moskva Universitato. Dum la studoj li konatiĝis kun la revolucia movado kaj iĝis membro de la laborista partio Proletaro, en kiu li aktivis sub la pseŭdonomo Wilfryd. Post la studoj en 1884 li venis al Varsovio, kie li komencis labori kiel apoteka provizisto. Unu jaron poste li engaĝiĝis en partilaboron kaj lia aparta tasko estis liberigi el la 10-a Pavilono de la Varsovia Citadelo agantojn de Proletaro. Tio ne sukcesis, la arestitoj estis de rusoj pendumitaj. Wojnowicz kun aliaj kunlaborantoj estis kondamnita je 18-monata mallibereco en la sama 10-a Pavilono. Post tiu periodo li estis ekzilita al Siberio, kie en la loko Tunka li konatiĝis kaj amikiĝis kun Józef Piłsudzki zorgante poste pri sekretaj dokumentoj de la Pola Socialista Partio. Wojnicz sukcesis fuĝi el Siberio en junio 1890 kaj vendinte en Hamburgo sian havaĵon en la formo de okulvitroj kaj veŝto li aĉetis triaklasan bileton por eta varŝipo transportanta al Britio fruktojn kaj legomojn. En oktobro li senmone atinigs Londonon. Provizita per kontaktodreso ricevita en Irkucko post kelkaj aventuroj li atinigis la loĝejon de Siergej Krawczyński, pseudonome Stiepniak. Tie li renkontis blondulinon, kiun – surprize por ili ambaŭ – li jam vidis en Varsovio tra la mallibereja fenestreto dum ŝiaj promenoj laŭ la Vistulbordo apud Citadelo. Temis pri Ethel Lilian Boole, la filino de konata brita matemaikisto George Boole al kiu li edziĝis en 1893. Ŝi mem famiĝis poste kiel maldekstrula verkistino, la aŭtorino de la furorlibro „Krabro”. La paro fariĝis la plej intimaj kunlaborantoj de Stiepniak, kion ĉesigis lia morto en akcidento. Tio finis ankaŭ ilian revolucian engaĝiĝon. Michał klopodante trovi novan vivcelon kaj laboron ricevis la sufloron de Richard Garnetta, kuratoro en la Brita Muzeo kaj fariĝis antikvaĵisto. En la establita antikvaĵejo ĉe Soho Square, li estis eldonanta luksajn kataologojn kaj unuavice ofertis al siaj klientoj centojn da nepritakseble valoraj inkunabloj kaj raraj manuskriptoj. Necesis por tio multaj rimedoj. Oni supozas, ke temis pri la monlavado ligita kun la periodo de lia revolucia laboro. En 1904 Michał Wojnicz akiris britan civitanecon alprenante la nomon Wilfrid Michael Voynich. Rekte antaŭ la 1-a monmilito serĉante pli bonan vendomerkaton li translokiĝis kun sekretariino Anne Nill al Novjorko. La edzino venis al ili 6 jarojn poste. Wojnicz en 1914 malfermis en Novjorko sian duan antikvaĵejon kaj en 1917 transportis tien sian londonan vendejon instalante ĝin ĉe Picadilly-strato. Li mortis pro stomakkancero la 19-an de marto 1930. La edzino transvivis lin je 30 jaroj kaj sian tutan havaĵon ŝi lasis al Anne Nill, kun kiu ŝi vivis la tutan tempon en la sama domo. Inter la heredaĵo troviĝis ankaŭ la mistera manuskritpo aĉetita de Wojnicz de jezuitoj en Italio en 1912. Wojnicz mem prezentis ĝin la unuan fojon publike en Art Institute of Chikago en 1915, kion akompanis la etoso de mistero kaj publika ekscitiĝo. Sendube Wojnicz kapablis vendi librojn, sed unuavice majstramaniere li kapabis provizi ilin per legandoj, kiuj altigadis ilian valoron. Tiel estis ankaŭ kun la manuskritpo, kiu tuj post la prezento famiĝis kiel Wojnicz-manuskripto, la plej mistera libro de la mondo. Misteraj estas ankaŭ cirkonstancoj en kiuj ĝi kreiĝis kaj ĝiaj sortoj. Ne estas loko por okupiĝi pri tio iom pli detale. Sed ja necesas diri kelkajn vortojn pri la manuskripto mem. Ĝi konsisitas el 240 pergamenaj paĝoj (120 folioj) je la dimensio de 15 je 22,5 centimetroj. Ĝiaj pluraj ilustraĵoj rilatas i.a. al astronomio, biologio, herboj kaj plantoj. Sed la plej granda kuriozaĵo estas ĝia plene nekomprenebla teksto konsistanta el 35 mil signoj, vortunuoj. Malgraŭ multaj provoj neniu ĝis nun sukcesis ĝin malĉifri, rekoni, identigi. Kiel skribis la ĵurnalo „Rzeczpospolita” en 1912 „s-ro Wojnicz aĉetinte la manuskripton prezentis ĝin al spertaj kritptologoj britaj kaj francaj, sed neniu el ili kapablis malkovri ĝian misteran lingvaĵon”. Tio ne sukcesis cetere tra pliaj jardekoj. Unu sola konfirmita informo estas, ke laŭ la modernaj datverkonformigaj teknikoj ĝi kreiĝis en la periodo 1404-1438. Neniu el la ĝisnunaj hipotezoj pri ĝia kreiĝo kaj malĉifro konfirmiĝis. Ni notu tamen, ke la brita lingvisto Gerard Cheshire kontstais, ke liaopinie la libro ne estis ĉifrita, sed skribita en mortinta protoromanĉa lingvo. Polo, doktoro Marek Grajek matematikisto, specialisto pri kriptologio asertas, ke la teksto estas skribita per konataj de neniu signoj kaj plej verŝajne en nekonata lingvo. Liaopinie plej verŝajne temas pri artefarita lingvo bone konceptita laŭ konstruprincopoj malsamaj ol en naturaj lingvoj. La lasta informo el 2018 rlatas al profesoro Greg Kondrak kaj lia doktoriĝanto Bradley Hauer el Edmonton-universitato en Kanado. Kondrak deklaris tiam, ke utiligante la Artefaritan Intelekton ili kapablas malkovri la sereton de la unu el la plej enigmaj manuskriproj de la Mezepoko. Hipotezoj multiĝas, sed konkretaj rezutoj mankas. Post diversaj etapoj en 1969 Wojnicz-manuskripto trafis al la Biblioteko de Raraj Libroj de Yale-universitato kaj ne estas prezentata publike. Pli facile eblas rigardi la luksan kopion de la manuskripto, kiu kreiĝis en la pola Emisia Domo Manuskriptum. Ĝi estis antaŭ kelkaj jaroj prezentita dum la Librofoiroj en Varsvio kaj Krakovo. Ĝi aperis en limigita eldonkvanto. La aktuala prezo de ĉi tiu luksa eldono – en la paĝaro de Manuskriptum – egalas al 12 mil 900 zlotoj, tio estas al pli ol 2750 eŭroj.
El la elsendo 15.04.2023. Legas Barbara – 09′ 37″
Koninda Pollando_Opatów kaj ĝia Historimonumento
Ĉi-semajne ni deziras gvidi vin gesinjoroj al Opatów, pitoreska urbeto en la suda Pollando. La komenco de la setlado sur la nuna tereno de la urbo estas difinata je la limperiodo de la 10-a kaj 11-a jarcentoj. La setlejo kaj defenda burgo plej verŝajne kreiĝis fone de la formiĝado de la ŝtata administra-ekonomia strukturo de la unuaj Piast-dinastiaj regantoj. Ĝi situis sur la altaĵo ĉirkaŭ la bernardena klostro en la norda parto de la nuna urbo. La nomo Opatów la unuan fojon aperis en dokumento de princo Kazimierz Sprawiedliwy (Kazimiro la Justa) en 1189. La mencio en i.a. kroniko de Jan Długosz aludas, ke en Opatów troviĝis la unua Templo-ordena rezideja klostro establita de princo Henryk Sandomierski, kiu partoprenis krucmilitojn en la Sankta Tero. Ondire ĝi transformiĝis poste en kolegiatan preĝejon de s-ta Marteno. Post la morto de lia patro reĝo Bolesław Krzywousty (Boleslao la Kurbobuŝa) la urbo ektroviĝis administracie en Sandomierz-provinco. Tio estis momento de ĝia notinda ekonomia kaj demografia evoluo. Opatów troviĝis ĉe la grava komerca itinero kondukanta de la Nigra Maro tra Sandomierz, Opatów direkte al Krakovo. Tra la urbo gvidis ankaŭ komencaj vojoj al Rutenio kaj Hungario. Tio favoris disfloron de metioj, gildoj, tio favoris bazarojn, foirojn en kies sekvo Opatów bonstatiĝis. En 1502 post la laŭvica invado kaj urbodetruo fare de tataroj la urbon kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj aĉetis kanceliero Krzysztof Szydłowiecki, grava figuro en la urbohistorio. Sub lia regado Opatów denove spertis prosperan disfloron. La urbo estis ĉirkaŭita de la muro kun kvar pordegoj, oni elkonstruis la urbodomon, la urbajn akvoduktojn kaj banejojn. Ekde la 15-a jarcento eĉ ĝis la 18-jarcentoj dispartigoj Opatów estis loko de vojevodiaj administraj debatoj, kio plie gravis por la dinamika evoluo de la loka komerco kaj metioj. Tio finiĝis lige kun la tria dispartigo de Pollando sekve de kio Opatów ektroviĝis en la aŭstra aneksoperiodo, pliaj historiaj kirliĝoj, en kies rezulto la urbo troviĝis jen en la Varsovia Princolando, jen en la Pola Reĝolando kiel parto de cara Rusio. La definitivan malkreskon de ĝia signifo influis la malsukcesaj kontraŭcaraj insurekcioj, aparte la Januara 1863. Post la regajnita suvereeco en 1918 la ekonomian signifon transprenis alia loko Ostrowiec Świętokrzyski, en kiu estis lokalizita vigla industria centro. Nun la urbo rolas kiel administra-ekonomia centro en kiu dominas agrikultta produktado, servoj kaj malgrada industrio. Sed Opatów, nun distrikta urbo, fieras aparte pro sia Kolegiata Preĝejo, mencita jam pli frue, unu el la plej valoraj historiaj objektoj de la romanika arkitekturo kaj unu el la plej bone konserviĝintaj 12-jarcentaj bazilikoj en Pollando. Komence de februaro ĝia Kolegiata Preĝejo de s-ta Marteno fariĝis plia objekto en la listo de la polaj Historiaj Monumentoj. La kolegiata preĝejo enhavas valorajn gotikajn, renesancajn, barokajn artverkojn. Apartan artan kaj sciencan signifon havas spuroj el la romanika periodo. Aparte rigardeblan elementon de ĝia interno konsistigas la nekropola komplekso, kiun formas la tomboŝtonoj de kanceliero Krzysztof Szydłowiecki kaj liaj tri infanoj. Domina estas la tomboŝtono de la kanceliero, unu el la plej bonaj ekzemploj de la renesanca sepulta arto en Pollando. Apartan signifon havas la muraj polikromiaĵoj kreiĝintaj inter la 16-a kaj 18 jarcentoj. La plej karakterizaj estas la granddimensiaj scenoj pri la venkaj bataloj sur Psie Pole (hunda kampo) kontraŭ germanoj, Grunwald – kontraŭ teŭtonoj kaj Vieno – kontraŭ turkoj. Ene de la kolegiataj muroj estas gardata la 16-jarcenta dokumento, la tiel nomata Opatów-privilegio, en kiu kanceliero Krzysztof Szydłowiecki konfirmas la materialan protekton por la kolegiato kaj por la urbo. La dokumento estas valora ekzemplo de la miniatura arto en la pola renesanca epoko. La Kolegiato de Opatów kiel atestanto de esencaj eventoj kaj loko ligita kun gravaj figuroj estas historia objekto kun aparta signifo en la skalo de la tuta lando. Ĝia genezo daŭre estas objekto de historiaj studoj, kiujn ligas la kompreno pri escepta rango de la sanktejo en la unuaj jarcentoj de ĝia funkciado. Kun pitoreska Opatów ligiĝas ankaŭ multaj legendoj kaj anekdotoj. Ni ankaŭ en la referencu al ili, tute aparte al tiu, kiu ligiĝas kun la loka bernardena klostro. Ĉirkaŭas ĝin, la fruktoĝardenon kaj tombejon defenda muro kun pafaperturoj. En la klostra kripto kaj en la tombejo eterne ripozas multaj bernardanoj. Inter ili estas la sepultita en la komenco de la 18-a jarcento Karol Lezienkiewicz, fama predikanto kaj teologo, kies teraj restaĵoj ne malkomponiĝis kaj ŝajnas esti balzamitaj. Laŭ onidiroj tiu ĉi monako per sola krucosigno kapablis estingi la eksplodintan en la klostro incendion. Sed li estis monako sentema ankaŭ pri muziktonoj. Kiam monakoj kunveninte por ĉante preĝi kelkajn jarojn post lia morto, okazis, ke ilia ĉantado sonis falsatone. Je tio en la ĥorejo aŭdiĝis subite – kvazaŭ el sub la planko – frapbruo kvazaŭ la fulmotondro. Kio okazis? Montriĝis, ke la ĉerkokovrilo de la pia Karol Lezienkiewicz falis teren kaj krome lia mano leviĝis minacadmone por averti la fratularon. Neniu kapablis malgraŭ pluaj provoj remeti lian manon al la antaŭa pozicio. Tio tamen ŝangiĝis kiam la abato alvokante la monakan obeemon ordonis al la minacsignanta monako la manon mallevi. Tiel do ankaŭ okazis.
El la elsendo 25.03.2023. Legas Barbara – 08′ 24″
Koninda polo_Henryk Magnuski
Ĉu iu el niaj aŭskultantoj uzas la apon Walkie-Talkie Comunikation? Iom retorika demando. Sed aliflanke mi mem memoras, walkie-talkie komunikilon, kiu rolis kiel ludila radiotelefono, surogato de telefono, kiun mi siatempe uzis kun mia filino. Walkie-talkie en E-Vikipedio difinata kiel portofono aŭ promenradio estas la dissenda kaj riceva aparato por komunikado inter du aŭ pluraj personoj. La nomo porotfono estas plejparte uzata inter profesiaj uzantoj de krizaj servoj. Per portofono eblas aŭskulti aliajn uzantojn, kiuj aŭskultas per la sama frekvenco. Unu persono povas paroli premante butonon, sed tiu ne povas aŭskulti la aliajn uzantojn kaj tiuj ĉi ankaŭ ne povas sendi samtempe mesaĝojn per la aparato. Eĉ se neniu el vi gesinjoroj uzas la apon Walkie-Talkie, kaj eble nur ĉe fatraso troviĝas la malnova ne plu uzata infana elektronikaĵo, uzanta la mallongajn ondojn, ne senkaŭze ni parolas hodiaŭ pri Walkie-Talkie. Kun Walkie-Talkie – kiu ludis grandan rolon sur la batalkampoj de la 2-a mondmilito – ligiĝas la figuro de nia hodiaŭa felietono, kies silueton sugestis al ni proksimigi Bogusław Ubik-Perski. Henryk Magnuski, ĉar pri li temas, naskiĝis la 30- an de januaro en 1909 en Varsovio. Relative baldaŭ mortis liaj gepatroj kaj do ekde la junaĝo li devis entrepreni laboron por vivtenti sin kaj ankaŭ sian fratinon. Lia okupo estis la instalado kaj riparado de radioaparatoj por la polaj armeaj fortoj. Tiam sendube li ne povis antaŭvidi, kiom forte kun tio estos ligita lia estonta vivo. En la intermilita periodo (1918-1939) Henryk Magnuski finis studojn en la Varsovia Politekniko kaj sekve komencis laboron en la Ŝtata Tele- kaj Radioteknika Entrepreno. Somere 1939 Magnuski estis oficdirektita al Usono por konatiĝi kun usonaj atingaĵoj rilate la radioaparatojn.Tie surprizis lin la eksplodo de la 2-a mondmilito malebliganta la revenon. La sekvan jaron, en 1940 li komencis labori en la telekomunika konzerno Galvin, 7 jarojn poste ŝanĝinta sian nomon al Motorola. Magnuski tre rapide monstris tie siajn inĝenieriajn talentojn. Kiel lia unua grava inventaĵo estis konsiderata radiotelefono SCR 536 difinita kiel Handie-Talkie. Temis pri malpeza aranĝaĵo, ĉirkaŭ dukilograma, rezista kaj eltenema en diversaj atmosferaj kondiĉoj. Ĝia atingopovo egalis nur al 4-5 kilometroj. Ekde decembro de 1941 ĝis la militfino oni roduktis pli ol 100 mil ekzemplerojn. Samtempe la Militista Departemento de la Usona Armeo komisiis al Motorola prilaboron de la unua portebla radiostacio. Sub la gvido de Henryk Magnuski kaj lia kolektivo tio brile sukcesis kaj tiel kreiĝis la modelo SCR-300 difinata kiel walkie-talkie. Tiu radiotelefono ĝis hodiaŭ estas opiniata kiel la plej grava inventaĵo de Magnuski. Ĝi estis ankaŭ unu el la pioniraj aranĝaĵoj utiliganta la sendratan komunikadon. Magnuski ricevis tri pontentumojn ligitajn kun ĝia elkonstruo. La aparaton priservatan de du soldatoj, kiu pezis 17 kilogramojn, eblis transporti en speciala dorsosako kaj ĝia atingopovo egalis al 15 kilometroj. Ekde 1943 ĝis la militfino Motorola produktis ĝin en la kvanto de 43 mil ekzempleroj. Ili estis aplikataj sur la batalkampoj en Eŭropo kaj en la regiono de Pacifiko kaj ankaŭ en postmilitaj konfliktoj. Uzis ĝin artilerio, blendarmilaj trupoj kaj infanterio. En multaj usonaj milittemaj filmoj rilatantaj al la 2-a mondmilito videbliĝas praktika apliko de ĉi tiu aparato. Alia grava verko de Magnuski estis mallongonda radia lumturno por helpi al pilotoj retrovi aviadilŝipojn kaze de malbona videbleco aŭ en noktaj kondiĉoj. Per siaj 30 patentoj Magnuski alportis grandegan influon je evoluo de telekomunikado. Sufiĉas diri, ke por evoluigi la nuntempajn sistemojn de ĉela telefonio oni uzis sep aliajn patentojn de la polo. Magnuski aŭtoris multajn publikaĵojn en fakaj revuoj kaj ĉapitrojn en la libro „Elektitaj problemoj de elektroniko kaj telekomunikado” en honorlibro por profesoro Janusz Groszkowski kaj en la Lernolibro pri la inĝenierio de komputilaj sistemoj”. Manguski emeritiĝante estis esplorfaka direktoro en Motorola. Li mortis en 1978. Lia nomo en la 2006-a estis registrita sur la honora listo de inĝenieroj de Ilinojso. Lian nomon portas ankaŭ katedro en la fakultato pri Elektraj kaj Komputilaj Sciencoj de la loka universitato. Multaj inĝnieroj en la mondo cerbumis pri taŭga aranĝajo por rekta distanca komunikado. Tamen nur la kolektivo establita en Galvin (Motorola), laboranta sub la gvido de Henryk Magnuski konstruis la unuajn mallongondajn radiostaciojn, kiuj servis same kiel riceviloj kiel ankaŭ emisiiloj. Do kvankam laboroj de aliaj specialistoj ankaŭ rilatis al mallongondaj komunikiloj tamen aranĝajoj, en kiuj oni uzis la patentumitajn inventaĵojn de la pola radioinĝeniero estis la plej popularaj kaj plej alte taksataj kaj pro tio oni nomas lin la inventinto de „walkie-talkie”.
El la elsendo 05.03.2023. Legas Barbara – 07′ 42″
El la E-Gazetaro_10.02.2022
Post plurmonataj spertoj ne eblas nei, ke la E-vivo bone instaliĝis en la reta, virtuala mondo. Tio estas vero, sed ŝajne ne kompleta. Sufiĉas enrigardi kelkajn el la E-periodaĵoj, kiuj en fizika formo atingis laste nian redakcion. La entuziasmaj konstatoj pri finfine rektaj personaj renkontiĝoj spiniĝas tra raportoj aŭ anoncoj pri venontaj eventoj en la lasta pasintjara numero de dulingva informbulteno „La Informilo” de francaj esperantistoj en la orientaj landoregionoj kaj en la lasta numero de la finna „Esperantolehti”. Aparte la franca „La Informo” riĉas – cetere kiel ĉiam – pri riĉe dokumentitaj per koloraj fotoj raportoj/etoj kaj informoj rilate al la esperantistaj aktivadoj dum la lasta jarkvarono 2022. Komencante de diverslokaj esperantistaj informbudoj ankoraŭ el septembto, tra i.a. e-ista partopreno en 70-jariĝo de FISAIC en Strasburgo kaj aliaj lokaj eventoj, inkluzive de tiuj ligitaj kun Zamenhof-tago 2022 kaj jarfinaj. Baldaŭ finfine denove – kiel oni substrekas – post la trijara pandemia paŭzo, t.e. la 88-a Regiona Staĝo de Esperanto. Ĉio ĉi atestas pri la ne estingiĝanta agadvigleco de francaj esperantistoj, kiun dokumentas ĉiu numero de „La Informilo”. Ĉi-foje temas pri la 200-a numero. Retrorigardas al ĝia historio la prezidanto de la asocio Jean-Luc Thibias – atentigante pri la rolo de ĝiaj redaktoroj Pol Denis kaj nun André Grossman, dank’ al kiuj La informilo jam de 50 jaroj liveras informojn ne sole pri la lokaj eventoj sed la Esperanto-vivo en la tuta mondo. Inter tiuj infomoj ĉiam multan lokon okupas informoj pri libroj – ĉi-foje pri nove alvenintaj titoloj. Pri kvar el ili aperintaj en 2018 en la eldonejo Durdevac pli amplekse informas ĉe la apuda paĝo Edmond Ludwig. Temas i.a. pri la esperantigita pola romano – lige kun la Tago de la Nacia Legado – „Antaŭrintempo” de Stefan Żeromski. Se temas pri francaj, multaj kaj variaj renkontiĝoj mian atenton aparte kaptis iniciato, nova iniciato pri Intergrupa E-Tago, kiu kiel la unua okazis en decembro en Thionville. Temas pri la tuttaga evento laŭpremise loganta membrojn de grupoj, individuojn kaj eĉ novajn lingvointersiĝantajn en la distanco ĝis 100 kilometroj. Kiel estas eksplicite ne tems pri konkureco por lokaj kursoj aŭ semanjnfinaj regionaj renkontoj. Tia evento okazonta unu kaj du fojojn ĉiun trian monaton en alteraj urboj liverus duone kursojn, duone aliajn programojn. Oni konsideras tion la nova ŝtupo en la E-komunuma aktivado, kiu al la perretaj lernantoj ebligus konatiĝi kun la vivanta movado kaj konversacie perfektiĝi, al tiuj kiuj ne povas partopreni lokajn kursojn donus la ŝancon partopreni en kelkhora parola kurso, al progresintoj ĝi kreus ŝancon konatiĝi kun kaj retrovi malnovajn membrojn de proksimaj grupoj. Laŭ la sekvinta raporto la unua Interregiona E-Tago sukcesis kaj jam estis planoj por pliaj en la jarkomenco. La decembra „Esperantolehti” ankaŭ alportas raportetojn pri kelkaj el la decembraj E-eventoj, ankaŭ kun fotoj – eĉ se sole nigraj-blankaj. Kiel ni legas la lasta Zamenhof-taga renkontiĝo de EAF okazis ankoraŭ ekskluzive distance, sed fizikan formon havis tiuj renkontiĝoj, kiuj okazis en diversaj unuopaj lokoj. „Esperantolehti” ankoraŭ havas kontribuojn kristnaskokazajn – kiel esperantigitan el la sveda 19-jarcentan pietosan Julkanton kaj ĉarman literaturan surprizon de Tuomo Grundström lige kun la festo de Tri Reĝoj aŭ Tri Magoj „Kolokvoprotokolo”, kaj temas pri kolokvo inter Gasparo, Melĥioro kaj Baltazaro dum Astrologia Simpozio. Mian atenton aparte kaptis la rezonadoj de Börje Eriksson pri „La azeno EO” marĝene de la trovita informo, ke temas pri pola filmo de Jerzy Skolimowski, kiu antaŭnelonge estis nomumita por la nunjara Oskar-premio. La informo pri la ekspozicio de Markku Sarastamo en Hämmeenlinna aliflanke kondukis min al la finna paĝo de la artisto, kiu enhavas ankaŭ sekcion pri li en Esperanto. Ĉi-numere finnaj esperantistoj adiaŭas sian funkciulon Tapani Aarne, mi kun aflikta kortuŝo trovis la informon de Turku-ativuloj pri la forpaso de sia membro Anna-Liisa Ali-Simola, iam aktiva aŭskultantino de niaj programoj. Certe ŝi partoprenis somerajn kursojn en Finnlando siatempe gvidatajn de Andrzej Pettyn. Ĉi-jare la somera kurso de EAF okazos en Pori, kie kiel la ĉefinstruisto rolos Sabi Szilva. Eĉ se eblos partopreni ĝin distance la fizika E-komunuma vivo kaj movado refariĝis realo.
El la elsendo 10.02.2023. Legas Barbara – 07′ 00″
Koninda Pollando – Olsztyn, la ĉefa urbo de Varmio
Hodiaŭ ni proponas viziti Olsztyn, la urbon troviĝantan inter 11 lagoj kaj arbaro, apud la rivero Łyna (en la nord-orienta Pollando). En nia arkivo troiĝas jam felietono pri la loko kun la sama nomo, sed en la suda Pollando proksime al Ĉzętochowa. Jam en la 15-a jarcento pola kronikisto Jan Długoszczc polajn difinojn de la urbo. Fine de la 15-a jarcento oni notas du formojn Olsthin kaj Olstin, kaj ekde la 17-a jarcento en la dokuementoj la urbo jam aperas kiel Olsztyn.
Antaŭ ol Olsztyn estis establita oni decidis elkonstrui tie kastelon, ĉar la 14-jarcento ne apartenis tie al trankvilaj. Interalie pro la proksimeco de la Teŭtona Ordeno, ruze instaliĝinta tie, kiu jen kaj jen deklaris militojn kontraŭ Pollandon. Pro la situo apud la rivero Łyna dum jarcentoj la kastelo ankaŭ en oficialaj dokumentoj estis difinita simple „Kastelo de apud Łyna-rivero”. Oni konstruis ĝin laŭetape inter la 14-a kaj la 16-a jarcentoj. Ĉe la piedoj de la gotikstila kastelo evoluis setlejo, pri kiu – kiel la urbo – oni parolas ekde la 1348-a jaro, kvankam oficiale urborajtojn ĝi akiris nur la 31-an de oktobro de la 1353-a jaro. En la fondo-akto oni difinis ĝin germanlingve Allenstein, ĉar Alna estas la prusa nomo de la rivero Łyna. Kiel klarigas sciencistoj, preskaŭ same malnova estas ĝia pola nomo, kiu unue sonis Holstin. La nomon Olstyn kiel unu el la unuaj aplikis la plej fama loĝanto de la kastelo, Nikolao Kopernik. Aldonendas, ke kiel la administranto de la kastelo li gvidis sukcesan defendon de la urbo kontraŭ teŭtonoj, kiuj sieĝis la urbon. La memoraĵo ligita kun la elstara urbocivitano estas la 7-metra astronomia tabulo kaj astronomia instrumento, kiujn la fama pola astronomo faris mem. Pluraj sciencistoj opinias, ke ĝuste loĝante en Olsztyn inter la jaroj 1516-1521 Kopernik akiris certecon, ke la Tero rivoluas ĉirkaŭ la Sunon.
La plej rekonebla konstruaĵo en Olsztyn – krom la kastelo en kiu aktuale troviĝas la regiona Muzeo de Varmio kaj Mazurio – estas Baziliko de la sankta Jakobo Apostolo, estanta perlo de la brika gotiko en Pollando. Ni notu ankaŭ, ke tiu ĉi sanktulo estas patrono de la urbo, gardante ĝin ia. de sur la blazono de Olsztyn.
Sed ni revenu al la urbohistorio. La mezepoka Olsztyn estis ĉirkaŭita per murego kaj akvofosaĵo. De la nordo oni povis enveturi ĝin laŭe de la Supra Pordego, difinata ofte ankaŭ la Alta, kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ. Sude troviĝis la Malsupra Pordego, al kiu kondukis la strato Rekta, ĉar ĝi gvidis rekte tra la urbo de ĝia nordo ĝis la sudo. Tiu ĉi klara skemo de la stratoj estas facile rimarkebla sur la mapo de la malnovurba kvartalo. Kio estas aldonenda? Ĉiuj konstruaĵoj en tiu ĉi urboparto, ankaŭ tiuj multe pli postaj, estas konstruita baze de la mezepokaj fundamentoj.
Kiel dirite la mezepokan urbospacon de Olsztyn difinis la defendomurego, sed la vivo pulsis ankaŭ ekster ĝi. Nome la urboloĝantoj vivtenis sin ĉefe de agrikulturo kaj tiu ĉi cele ili ricevis la privilegion forhaki arbaron por establi bienojn. Do, homoj loĝis ene de la urbo, sed ekter ĝi troviĝis ĉiuj iliaj bestoj, staloj, bredejoj. Decidis pri tio ne nur la sanitaraj motivoj, temis ĉefe pri sekureco kaze de incendio. Nome, ĝuste dank’ al tiu solvo, oftaj incendioj ne multe damaĝis Olsztyn-loĝantojn, ĉar iliaj ĉefaj propraĵoj, do bestoj kaj grenstaplejoj troviĝis ekstere. Granda riĉaĵo de Olsztyn estis ankaŭ la ĉirkaŭaj fiŝabundaj lagoj kaj la rivero, sed la olŝtinanj ne rajtis per ili komerci. Eblis fiŝkapti ilin sole por la propra uzo.
Aldonendas, ke la urbo malgraŭ tio, ke ĝi troviĝis en iom neŭralgia loko, do proksime de la teŭtona ŝtato, inter kiu kaj Pollando multis konfliktoj neniam estis detruita. Seriozan damaĝon alportis nur la sveda sieĝo en la 17-a jarcento, sekvis ĝin pesto-epidemio, rezulte de kiu la urbloĝantaro estis serioze dekumita. La malbonan situacion aldone profundigis la dispartigoj de Pollando, rezulte de kiuj Olsztyn ektroviĝas ene de Prusujo. En la 1850-a jaro loĝis en ĝi sole 3 mil 500 personoj, vivtenantaj sin daŭre ĉefe dank’ al agrikulturo kaj nenio aŭguris kiujn ajn ŝanĝojn. Sed inter la jaroj 1880-1885 la natura kresko de Olsztyn-loĝantoj egalis al 52 procentoj, kiu rekordo en la tuta Prusujo neniam estis superita.
Nun la nombro de la urboloĝantoj kreskas similrapide, sed……. nur somere, kiam la urbon Olsztyn vizitas turistoj logitaj de ĝia ĉarmo. Kiel oni certigas, multaj el ili profunde enamiĝas al la urbo pro ĝia atmosfero, pro ĝiaj koloroj, per kiuj farbas ĝin la subiranta suno spegulita en 11 urbaj lagoj. Multaj turistoj revenas al Olsztyn ĉiujare, multaj decidas tien translokiĝi.
El la elsendo 10.02.2023. Legas Barbara kaj Gabi – 06′ 32″
Wojciech Kętrzyński
Nunjare en Pollando jarkomence aparte estis/as solenata la 160-a datreveno de la eksplodo de la Januara Insurekcio, kio okazis la 22-an de januaro. Estis organizitaj porokazaj konferencoj, ekspozicioj, florkronornamado de lokoj ligitaj kun la bataloj, memorigo de elstaraj insurgentoj. La celita kontraŭ la rusan aneksinton Januara Insurekcio daŭris sur la terenoj de la rusa aneksoparto de Pollando ĝis aŭtuno 1864. Dum la Insurekcio, kiu per sia karaktero estis partizana milito, okazis pli ol 1200 bataloj kaj interluktoj, kiujn partoprenis pli ol 200 mil personoj. Malgraŭ komencaj sukcesoj la insurgentoj malgajnis ĝin. Pluraj partoprenintoj estis ekzilitaj al Siberio. Iu el la partoprenintoj en ĉiu tiu patriota elano estis la heroo de nia felietono Wojciech Kętrzyński, kiu helpis en la transportado de armiloj al insurgentoj. Komence arestita en Olsztyn, sekve li estis liberigita de la prusaj aneksintoj, ĉar la insurekcio ja ne celis Prusujon. Kiu li estis? Wojciech Kętrzyński, esploristo pri la historio de Pomerio, Varmio kaj Mazurio (la nordorienta Pollando), bibliotekisto, publicisto, poeto estis ankaŭ plurjara direktoro de la Nacia Ossoliński-Instituto en Lvovo. Nur antaŭ kelkaj tagoj, la 15-an de januaro pasis lia 105-a mortodatreveno. Nunjare pasas ankaŭ lia 185-a naskiĝdatreveno. Li naskiĝis en 1838 en la urbo Lec, la nuna Giżycko kiel Adalbert von Winkler, la filo de Józef – prusa oficiro kaj germanino Eleonora familie Raabe. La patro devenis el la nobela familio, kies nomo ligiĝis kun la loko „Kętrzno”, tamen lia avo en la dokumentoj estis regitrita de prusoj kiel „von Winkler”, sekve de la germaniga kampanjo en la prusa aneksoparto de la dispartigita Pollando. Tiam al la familio Kętrzyński estis trudita nomo de la senherede mortinta familio Winkler. Kvankam hejme oni parolis la germanan lingvon la intenco de la patro estis instrui al la infanoj la polan lingvon. Tio fiaskis, ĉar la patro mortis, kiam Wojciech estis 8-jara. La knabo la jarojn 1849-53 pasigis en la Oficira Orfodomo en Potsdamo. Poste li lernis en gimnazio en Lec kaj Rastembork. Post la abiturienta ekzameno en 1859 li komencis historiajn studojn en Königsberg. Dum la studoj lia fratino informis lin pri iliaj polaj radikoj kaj la iama familia nomo Kętrzyński. Tio spronis lin al oficiala nomŝanĝo de Adalbert von Winkler je Wojciech von Kętrzyński. Pri tiu momento li skribis „Mi do estis polo jam ne nur laŭkonvinke sed ankaŭ laŭnome”. En pli frua momento li deklaris „Mia patro estis polo, mia patrino estas germanino… malgraŭ tio mi ĉiam sentis min polo, eĉ tiam, kiam mi komprenis neniun vorton pole”. La polan lingvon li komencis lerni en la pollingva familio kaj ĉe sia onklo en la loko Kościerzyna, kun kiu Wojciech ligis la kontakton. Li ekzercis la lingvon kaj konatiĝis kun la pola literaturo. En 1865 li defendis Königsberg-universitato sian doktorigan disertaĵon „Pri miltio kiun faris Boleslao la Granda kontraŭ la germana reĝo Henriko 1002-1005”. En 1871 Kętrzyński establis sekretan Societon de Mazuria Popola Inteligentularo. Ĝi transformiĝis poste en Komitaton por Porti Helpon al Mazuriloĝantoj, kaj fine en Centran Komitaton por Mazurio, Silezio kaj Pomerio”. El siaj privataj rimedoj li subtenhelpis lokajn gazetojn kaj en siaj raportoj senvualigante la minacon de germanigo de la mazuria loĝantaro li reliefigis ĝian korligiĝon al la pola kulturo kaj lingvo. Kętryński interesiĝis ankaŭ pri la polaj-germanaj rilatoj, pri la historio de la Teŭtona Ordeno kaj pri la prapatrujo de slavoj. Li publikigis pli ol 200 verkojn, disertaciojn kaj artikolojn. Liaj laboraĵoj estis i.a. dediĉitaj la la problemoj de la pola nacio kaj polaj nomoj de lokoj en la Okcidenta kaj Orienta Prusio kaj Pomerio. Tiu verko ebligis post la milito, kelkfoje kiel unusola fonto, revenigi la originajn polajn nomojn de la regiono kaj ĝiaj lokoj post ilia germanigo. Baze de sia esplordokumentado li difinis la genealogion de la germanigitaj mazuroj kaj kaŝuboj. Lia laboro pri pomeriaj arkivaĵoj fruktis per materialo por la libro „Pri la pola loĝantaro en Prusio, iam teŭtona” el 1882. En ĝi li pruvis la falsadon de dokumentoj fare de teŭonoj, kio ebligis al ili krei siajn administrajn strukturojn sur la polaj teritorioj. La germanaj aŭtoritaoj malebligis al Kętrzyński laboron sur la terenoj enloĝataj de poloj. Do, li laboris kiel bibliotekisto en tiaj lokoj kiel i.a. Kórnik. La aŭstraj aŭtoritatoj aliflanke en la aŭstra aneksoparo de Pollando tri fojojn rifuzis al li profesoran postenon en la krakova Jagelona Universitato. Finfine li komencis ekde 1873 labori en Ossoliński-Instituto en Lvovo. Dum sia pli ol 40-jara laboro lin transformis ĝin en gravan sciencan centron, kolektante por ĝi multajn nepritakseble valorajn manuskriptojn kaj malnovpresaĵojn. Dank’ al li Ossolineum akiris la rajton eldonadi lernolibrojn. Sed Kętrzyński estis ne nur historiisto, sed ankaŭ poeto. Li verkis komence en la germana, ĉar la ellerno de la pola ne estis por li facila. Lia poeziaĵoj estis tradukataj en la polan unue de Michał Kajka, popola mazuria poeto. Kętrzyński mem tradukis en la germanan poeziaĵojn de Mickiewicz, Ujejski kaj Pol. Krome li kunlaboris kun fama pola etnografo, komponisto Oskar Kolberg. Liajn konojn uzis Henryk Sienkiewicz dum la verkado de sia romano „Potop” ( Diluvo). Wojciech Kętrzyński mortis en Lvovo la 15-an de januaro 1918 ne ĝisatendinte la regajnon de suverenco fare de Pollando. La membron de Wojciech Kętrzyński oni omaĝis en 1946 atribuante al la urbo Rastembork la nomon Kętrzyn. Per lia nomo oni baptis stratojn, lernejojn, institutciojn. Inter ĉi-lastaj troviĝas Centro de Sciencaj Esploroj en la urbo Olsztyn.
El la elsendo 30.01.2023. Legas Barbara – 08′ 28″