Sciencaj informoj
Koloraj birdoovoj en studenta ekspozicio
Birdoovoj – tutece verdaj, bluaj, brunaj, olivkoloraj, kremkoloraj, blankaj, ornamitaj per koloraj punktetoj, streketoj mirigas kaj ravas en ekspozicio de la Naturscienca Centro de la Bjalistoka Universitato. Nur antaŭnelonge, okaze de la Pasko ni parolis pri la kolorigitaj Paskoovoj, ofte pretigataj hejme kiel la simbolo de la Resurekto. Tamen temis sole pri kolorigitaj kokinaj ovoj. La ovoj de aliaj birdoj ofte ne bezonas kolorigadon por ravi la rigardanton. Ĝuste ilin prezentas studentoj en la ekspozicio „Naturaj birdaj >paskoovoj<”. Temas pri ovoj de 19 birdospecioj. La koloroj de la birdoovoj, diversaj makuletoj, koloraj punktetoj servas al la birdoj kiel kamuflaĵo kontraŭ virtualaj rabistoj. Blankajn ovojn kovas i.a. birdoj nestataj en la arbotrunkaj kavaĵoj. La plej koloraj estas la ovoj de emuo. Tuj post la ovometo ili estas malhelverdaj, poste ili fariĝas nigraj. La ovoj de kantoturdo estas turkisaj kun nigraj makuletoj, de merlo – bluverdaj. La birdaj ovoj varias laŭ la pezo – de unu kaj duona kilogramoj ĝis 0,4 gramoj. En la bjalistoka ekspozicio krom rigardi la birdan ovoriĉon eblas ĝis la fino de junio detale konatiĝi kun tio, kiel ovoj estis konstruitaj kaj kun la evoluo de la birda embrio.
El la elsendo 30.05.2023. Legas Pamela – 01′ 38″
Minacaj sekvoj de plastorecikligado
La globskala produktado de plasto kreskas tre rapide. Tial milionoj da homoj segregacias plastaĵojn hejme. En plimulto ili trafas al rubaĵujoj. Nun evidentiĝas, ke 9 procentoj, kiuj estas entute subigataj al recikligado kreas ne malpli grandajn problemojn. Ili ligiĝas kun la fakto, ke antaŭ la recikligado plasto devas esti lavita. Nur poste ĝi estas muelata kaj alifarata je plasta peleto. Nun oni informis, ke teknikoj utiligataj por la alifarado de plasto grandigas la mikroplastan mediopoluadon. Tion konkludis sciencistoj el Skotlando kaj Kanado, ekzamenintaj la akvon post la purigado de plasto en alifaraj entreprenoj. Oni analizis la procezon de recikligado de plasto en supermoderna alifara fabriko en Britio, kiu ĉiujare akceptas 22 680 tunojn da mikistaj plastaj forfalaĵoj. Tie ili estas lavataj en kvarfoja ciklo. La sciencistoj esploris kiom da mikroplasto restas post ĉiu el la lavocikloj. Montriĝis, ke la filtriloj je ĉirkaŭ 50 procentoj malgrandigis la enhavon de plasto en la akvo, sed ankaŭ post plena kvaretapa filtrado la fabrikon forlasas jare de 4 ĝis 1366 tunoj da mikroplasto, alivorte 5 procentoj de la alifarita maso. Eĉ se la filtriloj elkaptas efike pli grandajn pecojn de mikroplasto, ili ne tiom sukcesas, se temas pri pecoj plej etaj. Kaj ĝuste ili kun facilo enpenetras la vivajn organismojn. Mikroplasto estis konstatita en la homaj intestoj, sango, sangovojoj, pulmoj, la patrina placento kaj lakto. Ĝi estis retrovita en ĉiu priserĉita histo de la homa organismo. Ni ne konas ankoraŭ minacojn, kiujn por la homo portas la plasta poluado de la homa organismo. Sendube tio ne estas indiferenta. Lastatempe sciencistoj priskribis novan malsanon rilatan al birdoj, >plastozon<. Kaŭzas ĝin mikroplastaĵoj en la birda digesta vojo. Tie, ili kaŭzas kronikan inflamon kaj stomakcikatraĵojn, kiuj kondukas al aliaj sanproblemoj. I.a. temas pri bremsa sekrecio de digestaj sukoj, kio limigas, i.a. la ensorbadon de vitaminoj, kaj ankaŭ malfortigas la ĝeneralan imunecon de organismo. Finfine, mikroplasto povas kaŭzi morton, kaj ĉe pluvivintoj birdoj oni konstatis kreskobremson. Ne eblas eksludi, ke ankaŭ ĉe la homo la mikroplasto elvokas similajn simptomojn, elvokas malsanojn.
El la elsendo 20.05.2023. Legas Barbara – 03′ 28″
Muskoloj influas la staton…
Ĉiam pli ofte aŭdiĝas argumentoj pri tio, ke la fizika aktiveco influas ne sole la sanon de la korpo, sed ankaŭ de la menso. Nun la usonaj sciencistoj prezentis pruvojn, kiel moviĝo influas la cerbon. Iliaj esploroj elmontris, ke kiam muskoloj aktivas ili eligas tre multajn substancojn, kiuj trafas al diversaj lokoj en la organismo, inkluzive de la cerbo. Sciencistoj de Beckman- Instituto pri Evoluinta Scienco kaj Teknologio koncentriĝis pri hipokampo, la ŝlosila cerboregiono por la lernado, parkerado kaj do la kogna sano. La kunaŭtoro de la rilata publikaĵo en la periodaĵo „Neŭroscienco” Ki Yun Lee informis, ke li kaj liaj kolegoj bredis en la laboratoriaj kondiĉoj muskulĉelojn de muso, kaj kiam ili maturiĝis ili ekstraktis la produktatajn de ili substancojn. Ili sekve estis aldonitaj al alia laboratoria bredejo enhavanta la neŭronojn de hipokampo kaj akompanantajn ilin cerboĉelojn, >astrocitojn<. La aldonitaj ekstraktitaj muskolsubstancoj kaŭzis, ke la neŭronoj komencis produkti pli fortajn kaj pli oftajn elektrajn impulsojn. Laŭ la sciencistoj tio estas signo de inensa kresko kaj pli bona sano. Krome, post kelkaj tagoj la neŭronoj komencis produkti signalojn en pli sinkrona maniero, kio atestas pri kreiĝo de pli matura reto simila al organiziĝo de neŭronoj en la cerbo. La alia konstato estis, ke esencan rolon por subteni la neŭronojn ludis astrocitoj, sen kiuj la neŭronoj manifestis hiperaktiviĝon. Tiuj cerboĉeloj reguligas do ilian reagon, kio certigas ekvilibron necesan por optimuma funkciado de la cerbo. Laŭ la aŭtoroj de la eksperimento ilia malkovro estas la unua paŝo por kompreni, kiel la moviĝo influas la cerbon, kiel ĝi subtenas psikan sanon kaj intelekton. La malkovro povas havi ankaŭ praktikan rezulton en la formo de pli efikaj ekzercoj, helpantaj en kognoperturboj, kiel kaze de Alzheimer-malsano.
El la elsendo 10.05.2023. Legas Barbara- 02′ 41″
Sciencistoj pri avantaĝoj de tritagaj semajnfinoj
Verŝajne ne nur poloj volonte uzas logajn semajnfinojn, kiam pro sinsekvaj tagoj laborliberaj, kiujn eblas kunigi kun tagoj forpermesaj, dutaga semajnfino signife lonĝigas. Tia okazo doniĝis ĝuste nun en Pollando ebligante al multaj personoj ĝui eĉ naŭtagan tempon laborliberan inter la 29 de aprilo kaj la 7-a de majo. Pri sanfavoraj efikoj de longa, semajnfino konvinkas ankaŭ sciencistoj el la Sudaŭstralia Universitato, kvankam iliaj esploroj rilatis al tritaga semajnfino kaj kvartaga laborsemajno. Iliaj esploroj pruvas, ke kvartaga laborsemajo estas bona ideo se temas pri la homa sano, kio firme ligiĝas kun la laborproduktiveco. La esploristoj rimarkis, ke dum la daŭranta tri tagojn ripozo homoj fariĝas pli aktivaj kaj pli ofte okupiĝas pri aferoj, kiuj bone servas al ilia sano. Siajn konkludojn la aŭstraliaj sciencistoj tiris analizante la donitaĵojn de pli ol 300 personoj en la meza aĝo de 40 jaroj, kiuj tagnokte, diurne dum 13 monatoj portis aranĝajon, kiu registris ilian aktivecon. La volontuloj dum ĉi tiu esplorperido uzis meze du-tri forpermesojn. 35 procentoj de ili pasigis liberan tempon por subĉiela refreŝigo en naturaj kondiĉoj, 31 procentoj dividis sian liberan tempon kun familio kaj konatoj, 17 procentoj dediĉis tempon al strikta ripozo. Krome 17 procentoj sian liberan tempon destinis por aktivadoj ligitaj kun helpo, protekto pri aliaj personoj, por hejmaj renovigadoj. En la sekvo la esploristoj konstatis, ke je 13 procentoj kreskis ĉe volontuloj tempo dediĉita al modera aŭ intensa moviĝado, je horduono malkreskis tempo pasigita en la sida pozicio kaj je 21 minutoj kreskis tempo dediĉita al dormo. Esploristoj atentigis krome, ke la skalo de pozitivaj ŝanĝoj estis des pli granda ju pli longa estis tempo sen ofica laboro. Evidentiĝis krome, ke iuj pozitivaj ŝanĝoj ne malaperas tuj post la fino de pli longa semajnfino. Ekzemple pli longa dormodaŭro konserviĝis dum la sekvaj du semajnoj. Kiel klarigis esploristoj kiam homoj disponas pri tagoj laborliberaj ŝanĝas sian ĉiutagan rutinon, ĉar ne limigas ilin skema agadplano, laborplano. Tial estis notita fizika aktiviĝo de la enketitoj. Aliflanke – kiel komentas sciencistoj – la satdormo povas plibonigi animagordon, kognajn kapablojn kaj laborproduktivecon. Tio povas sekve limigi aperoriskon de pluraj malsanoj kiel obezeco, diabeto, korangiaj malsanoj kaj deprimo.
El la elsendo 30.04.2023. Legas Barbara – 03″ 33′
Esplorlaboroj pri la mezepoka ŝako el Sandomierz
La esploroj de ekspertoj el la Varsovia Universitato respondis la demandon el kiu materialo estas faritaj la t.n. Sandomierz-ŝakoj. Temas pri unika trovaĵo en Pollando kaj unu el malmultaj ĉi specaj en Eŭropo.
Ili prezentas geometrian, abstraktan muzulmanan stilon kaj apartenas al la plej malgrandaj laŭ la dimensio mezepokaj ŝakoj trovitaj en Pollando. Ilia maksimuma alteco egalas al 25 milimetroj. En Pollando estas pli ol 50 lokoj, kie estis retrovitaj mezepokaj peonoj, sed preskaŭ ĉiam temis pri unuopaj ekzempleroj.
La ŝakoj el Sandomierz estas preskaŭ kompleta trovaĵo. El inter 32 poenoj ne ne estis retrovitaj nur tri. La alia karaterizaĵo estas, ke unu kompleto de la figuroj havas profundajn kaj legeblajn reliefojn dum la alia havas ilin multe malpli profunde gravuritajn. Ili estis retrovitaj en 1962 proksime al la preĝejo de s-ta Jakobo, kiu ekde 1226 estis la dua en Pollando kaj unu el la plej malnovaj en Eŭropo, dominikanaj klostroj.
Komencaj supozoj, ke Sandomierz-ŝakoj estis faritaj el ostoj de ekzotikaj animaloj ne konformiĝis. Meze de la pasinta jaro al la DNA-ekzamenado estis subigitaj tri poenoj. Oni sukcesis akiri preskaŭ kompletajn mitokondriajn genomsekvencojn. Tio ebligis respondi el kiu materialo ili estis faritaj. La figuroj kun reliefaj gravuraĵoj estis faritaj el ĉevalostoj, al aliaj el la ostoj de bovino. Unu el la poenoj estis farita el la osto de cervo. Dank’ al tiuj informoj eblas certigi konforman konservadon al la tiu unika mezepoka ŝakkompleto.
El la elsendo 20.04.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 02′ 03″
AI deĉifras antikvajn tabuletojn kaj dokumentojn
Eĉ se la homaro kapablis jam deĉifri kaj kompreni iujn antikvajn lingvojn, ekzemple tiun, kiun uzis la loĝantoj de Babilono, tamen restas la defia tasko unuecigi, kohere prezenti fragmentojn de unuopaj tabuletoj aŭ fragmentojn de dokumentoj. Ofte ja temas pri nekompletaj trovaĵoj kun tekstofragmentoj. En tiu situacio la deĉifro ŝajnas io malebla. Multo ŝanĝiĝis dank’ al AI, AI-o, la Artefarita Intelekto. De kelkaj monatoj la mondo frontas elanan disfloron de AI kaj de instrumentoj uzantaj la memlernantajn robotojn. Ili surprizas, sed samtempe evidentiĝas helpaj. Sciencistoj el Instituto pri Asiriologio ĉe la Munkena Universitato prilaboris specialan roboton, baze de AI, kiu signife faciligas laboron pri antikvaj tekstoj el Babilono. Ilia roboto kiel taskon havas analizi la bitajn datumojn de babilonaj tekstoj, arkivataj ekde 2018 kaj sekve kunigi konformajn fragmentojn. Fragmentarium, ĉar tiel nomiĝas la roboto, sukcesas pri tio tre bone. Ĝi ankaŭ kapablas sukcese fronti nelegeblajn tekstojn, kiuj de esploristoj postulus plurjardekajn laborojn. La prilaboro de la datumbazo por Fragmentarium okazis dank’ al internacia kunlaboro, en kiu estis utiligitaj i.a. kolektoj de la Brita Muzeo kaj la Nacia Muzeo de Irako. Aktuale Fragmentarium okupiĝas pri tabuletfragmentoj, kiuj povas rilati al Eposo pri Gilgameŝo. La mezotopotamia odiseo estis skribita antaŭ proksimume la 130-a jaro antaŭ Kristo kaj rilatas al la mezotopotamia reganto de la ŝtato-urbo Uruk. La plej nova trovaĵo montriĝis tamen multe pli nova ol teksto malkovrita de arkeologoj antaŭe. Tio signifas, ke la Eposo pri Gilgameŝo estis tre populara kaj oni reproduktis ĝian tekston multajn jarojn post la – kiel oni dirus nun – unua eldono. La kolektivo de la munkenaj esploristoj sub la gvido de profesoro Enrique Jiménez sukcesis ankaŭ malkovri literaturajn ĝenrojn, pri kies ekzisto en Babilono oni ne sciis. Temas i.a. pri himnoj kaj laŭdokantoj. Unu el ili estis dediĉita al printempo kaj aŭguras ĝian alvenon. Laŭ Jiménez multe fascinas tio, ke dank’ al la malkovrataj tekstoj, kiujn ni ĉiam pli bone komprenas, eblas konatiĝi kun civitanoj de ŝtatoj-urboj el la Proksima Oriento vivantaj antaŭ tiom da jaroj, kiuj tamen spertis similajn al ni dubojn, ĝojojn kaj timojn.
El la elsendo 30.03.2023. Legas Barbara – 03′ 24″
Nekonata tavolo de fanditaj rokoj ene de la Tero
Sciencistoj el la Teksasa Universitato en Austin raportis pri la malkovro de nekonata tavolo de fanditaj rokoj ene de la Tero. Ĝia ekzisto povus klarigi multajn problemojn ligitajn kun la tektoniko de platoj. Jam pli frue en simila profundo estis identigitaj fanditaj rokoj, sed nur nun la unuan fojon eblis elmontri, ke temas pri tavolo en la skalo de la tuta terglobo. Ĉi tiu tavolo, troviĝanta ĉirkaŭ 150 kilometrojn sub la terkrusto, estas parto de la astenosfero. Laŭ aktualaj konoj, estante plasta ĝi ebligas moviĝon de tektonaj platoj kaj apartigas ilin disde la konvektaj moviĝoj en pli granda profundo. La okazigitaj esploroj elmontras krome, ke la fakto ke temas pri fanditaj rokoj ne havas gravan influon je moviĝo de la termantelo. Tio signifas, ke la komputilaj modeloj de la terinterno ne devas konsideri ĉi tiun eksterordinarae komplikan elementon. Junlin Hua z Jackson-lernejo pri Tersciencoj Geosciences ankoraŭ kiel doktoriĝanto analizis donitaĵojn el sismaj stacioj en Turkio. Lian intereson kaptis loke registrita tavolo de fanditaj rokoj. Kune kun kolegoj li kompilis similajn donitaĵojn el la tuta mondo kaj elmontris, ke tio kion li taksis anomalio estas la nekonata pli frue tavolo etendiĝanta tra la tuta terglobo. Alia surprizo sekvis el la komparo de donitaĵoj pri ĉi tiu tavolo kun donitaĵoj rilataj al la movoj de la tektonaj platoj kaj la konstato, ke ekzistas inter ili neniu korelacio. Laŭ Karen Fisher el Brown University, la scienca mentoro pri la doktoriĝo de Hua, temas pri grava esploro, ĉar bona kompreno de astenosfero kaj la kialo de ĝia plasteco estas ŝlosilo por kompreni tektonajn moviĝojn.
El la elsendo 20.03.2023. Legas Barbara 2′ 25″
Nevideblaj fotovoltaikaj sunpaneloj
Ĉiu el ni scias, kiel aspektas fotovoltaikaj sunpaneloj. En tiu formo ili ne povas esti aplikataj ĉie, ekzemple ne en la lokoj kun grava kultura signifo, en kiuj necesas konservi historian aspekton. Montriĝis, ke en tiuj lokoj eblas apliki nevideblajn fotovoltaikajn sunpanelojn, kiuj povas aspekti kiel ŝtono, ligno, betono aŭ briko dank’ al kio ili restas en harmonio kun diversaj akompanaj strukturoj. Tiaj sunpaneloj estas jam aplikataj i.a. en la urboj Evora en Portugalio kaj Split en Kroatio, ili troviĝas sur la Nacia Artmuzeo de la 21-a jarcento en Romo aŭ en la loko Vicoforte. Ĉi-specaj sunpaneloj, kiuj perfekte imitas terakoton estis instalitaj sur Vettius-villao en Pompejo. Malgraŭ sia aspekto de romiaj tegoloj ili produktas elektran energion, kiu prilumas la freskojn. Dank’ al tio malkreskas la elektrofakturoj kaj kvanto da kabloj, kiuj ne beligas la historiajn konstruaĵojn. La administracio de Pompejo jam deklaris, ke la nevideblaj fotovoltaikaj sunpaneloj estos aplikataj en ĉi tiu arkeologia parko dum restaŭrado de pliaj objektoj. Ĉiu el la moduloj de „nevideblaj” sunpaneloj estas farita el polimeroj absorbantaj fotonojn. Sur la unua tavolo de polimeroj troviĝas siliciaj fotovoltaikaj sunĉeloj, sur kiujn oni metas la alian tavolon de polimero. Ĝi estas diafana por la homa rigardo, sed ebligas la traiĝadon de la sunradioj, dank’ al kio la sunĉeloj produktas energion. Tiel do vizitantojn ne ĝenas modernaj fotovoltaikaj paneloj en historiaj objektoj, ili vidas konkretan rigardeblan, admireblan objekton, ekzemple terakotan tegmenton.
El la elsendo 10.03.2023. Legas Barbara – 02′ 26″
Poloj kun Ora medalo en University Physics Competition
University Physics Competition, Universitata Fizika Konkurso estas teama rivalado, kiun partoprenaas studentoj de licencaj studoj el la tuta mondo. Dum ĝi ili pretigas sciencan laboraĵon pri iu el proponitaj al ili temoj. Ili disponas nur pri 48 horoj por solvi la problemon, okazigi simuladon, verki laboraĵon kaj disponigi ĝin al la organizantoj. En 2022 la rivaladon partoprenis 417 grupoj el la sciencaj centroj de la tuta mondo, inkluzive de 11 el la Fizika Fakultato de la Varsovia Universitato. Polaj studentoj akiris ne sole la oran medalon, sed ankaŭ 5 arĝentajn kaj du bronzajn. La rivalado okazis komence de novembro 2022 kaj la rezultoj estis anoncitaj meze de januaro 2023. La unua temo „Deflecting an Asteroid”, forturno de asteroido koncernis la flugantan cele al la Tero astroidon. Necesis respondi la demandon, en kiu momento la kosma ŝipo lokita sur la malalta ĉirkaŭtera orbito kolizios kontraŭ asteroidon por antaŭmalhelpi katastrofan kunpuŝiĝon. La alia problemo estis „FIFA punŝotoj”. La partoprenanoj devis kalkuli kun kiu komenca rapideco kaj laŭ kiu angulo la golŝotanto devas direkti pilkon al supra angulo de la golujo por havi la plej gradajn ŝancojn por sukcesa ŝoto.
La polaj studentoj el la Fizika Fakultato de la Varsovia Universitato la sepan jaron laŭvice partoprenis la konkurson.
El la elsendo 10.03.2023. Legas Maciek – 02′ 22″
Polaj sciencistoj revoluciigas la kuracadon de osteoporozo
Sciencistoj el la Kemia Fakultato de la Jagelona Universitato en Krakovo kreis materialon, kiu povas forigi negravajn ostomankojn. En la formo de hidroĝelo ĝi estas injekciata en la lokon de ostomanko kaj sekve en la temperaturo de 37 celsiusaj gradoj ĝi tie stabliĝas. Algluiĝante al la ostohsito ĝi rolas kiel skafaldo, sur kiu dum natura biologia procezo kreiĝas nova osta histo pleniganta la truon. Ĝi ne sole rekonstruas la ostohiston, sed povas servi kiel portanto de medikamentoj kontraŭ osteoporozon. Tio havas multan gravecon, ĉar tiuj medikamentoj havas fortajn flankefikojn. Tio ne okazas kaze de hidroĝelo, kiun oni aplikas ekskluzive en la lokon de malsanaj histoj kaj ostomanko. Tiu preciza aplikado eliminas flankefikojn kaj krome ebligas apliki pli grandan koncentriĝon de medikamento, kio grandigas la terapiefikojn. La komponantoj de la nova hidroĝelo imitas la naturan konsiston de la ostohisto. Troviĝas en ĝi i.a. kolageno, hialurona acido kaj polisakarido kun kontraŭbakteriaj, kontraŭinflamaj kaj kontraŭdolaraj proprecoj. La utiligita en la hidroĝelo hidroksiloapatito en la vivaj organismoj rolas kiel la ĉefa, neorganika konstruelmento de ostohito decidanta pri ĝia firmeco. En la hidroĝelo de polaj sciencistoj ĝi plenmas analogan rolon. Sed kiel atentigas sciencistoj tio ne estas ĉio. La decida malkovro koncernas la eblecon apliki en la hidroĝelo popularan medikamenton en la kuracado de osteoporozo rekte en malsanan lokon. Al la ĝisnunaj pozitivaj testadoj estis subigitaj musoj. Nun oni serĉas investantojn por pliaj ekzamenadoj, inkluzive de klinikaj testadoj.
El la elsendo 25.02.2023. Legas Barbara – 2′ 26″