Novaĵoj

Bildo de solece vivantaj poloj

Enretigita de: | Jun 6, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

65 procentoj de solece vivantaj poloj havas dekstrulajn aŭ centrodekstrulajn mondkonceptojn kaj ligas grandan signifon al tradiciaj valoroj. Plimulto de ili revas pri konstanta partnero kaj la plej gravajn por ili valorojn formas familio, amo kaj infanoj. Tio rezultas el la plej nova sociekzamenado „La generacio de soluloj”.  Farita inter preskaŭ tri mil internaŭtoj inter la 18-a kaj la 65-a vivojaroj,  ĝi estas la plej ampleksa ĉi-rilata esploro ekde 5 jaroj.  Jam ĉiu kvina polo vivas solece kaj ĉi tiu nombro daŭre kreskas. Kreskas ankaŭ la ĝenerala konscio pri ilia  ĉiam pli granda rolo en la pola socio. La plej nova  esploro surprizas kaj disblovas stereotipojn pri poloj vivantaj solece, kiujn oni traktis kiel liberpensulojn, homojn subtaksantajn familivalorojn,  ofte ŝanĝantajn partnerojn, koncentriĝantajn pri profesia kariero kaj la deziro longe vivi solece. Laŭ la lastaj esploroj evidentiĝas,  ke du trionoj de soluloj, t.e. 65 procentoj deklaras centrodekstrulajn  aŭ dekstrulajn opiniojn, kio povas ligiĝi kun la fakto ke poloj alte taksas tradiciajn valorojn.  95-procente la polaj soluloj serĉas konstantan partneron kaj la plej gravaj estas por ili tiaj valoroj kiel la familio (67 procentoj de la enketitoj), amo (58 procentoj). 74 procentoj de solece vivantaj poloj en la aĝo de 18-39 vivojaroj deklaris la deziron havi infanojn. Parto de soluloj ne kaŝas, ke deziras ligiĝi kun personoj ne divorcitaj kaj seninfanaj. La ekzamenado liveris ankaŭ respondojn pri seksaferoj. 45 procentoj de poloj vivantaj solece  en la aĝo de 18-24 vivojaroj kaj 15 procentoj en la aĝo de 25-39 vivojaroj ne komencis ankoraŭ seksan vivon. Tio laŭ esploristoj montras, ke poloj sopiras al vera amo, al valoroj, kiuj fortigas la familian vivon por longaj jaroj. 91 procentoj de polaj soluloj konfesis havi/flegi iun hobion, plej ofte temas pri vojaĝado. Samtiom deklaras kontenton pri sia materiala situacio.

El la elsendo 06.06.2017. Legas Tomek – 2’21”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521879

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj