Novaĵoj

Finna eksperimento kun la sveda lingvo

Enretigita de: | Jan 9, 2018 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La sveda lingvo en la finnaj lernejoj estas deviga lernoobjekto. Ekde nun parto de lernantoj povos tamen elekti, ĉu anstataŭ la svedan ili preferas lerni alian lingvon. Tian decidon akceptis la finna parlamento.  La eksperimenton povos partopreni apenaŭ 2200 lernentoj, kiuj ekde sekva lernojaro troviĝos en la kvina, sesa klasoj de la bazaj lernejoj. Aktuale en Finnlando oni lernas ambaŭ oficialajn (naciajn) lingvojn – la finnan kaj la sveda. Krome la lernantoj lernas almenaŭ unu fremdan lingvon. La nuna eksperimento ligiĝas kun la iniciato rezigni pri la deviga instruado de la sveda. La programo estas antaŭvidita por la jaroj 2018-2024. Pledantoj por la libervola lernado de la sveda elmontras la utilon lerni aliajn fremdajn lingvojn, ekzemple en la orienta Finnlando de la rusa, kaj en la nordo de la norvega. Tamen ne malaperas argumentoj, ke translokiĝante laborcele okcidenten aŭ suden en la ĉirkaŭlokojn de Helsinki estas necesa en la profesia vivo kono de la sveda. Ĝis nun ĉiuj oficialaj informoj en Finnlando devas aperi ambaŭlingve, tamen la nombro de svedparolantoj ne estas granda. Kiel la unuan uzas ĝin ĉirkaŭ 300 mil personoj en la lando kun  5,5 milionoj da loĝantoj.

El la elsendo 09.01.2018. Legas Maciek kaj Barbara – 1’34”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0525582

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj