Eĉ 97 procentoj de poloj festas Kristnaskon, kio sekvas el la enketado de Preply. Por plimulto tio estas la okazo pasigi tempon kun la familio kaj tiajn planojn havas 9 je 10 poloj. Verdire, poloj ŝatas iom revi pri dumfesta eksterlanda „fuĝo” kaj tropikaj landoj (tion deklaras preskaŭ la duono de la enketitoj), sed reale dum la festoperiodo poloj plej volonte vizitas tiuperiode personojn plej proksimajn. Kaj se temas pri la rilato al la kristnaskaj kutimoj?
Eĉ por 85 procentoj de la respondintoj inter la 18-a kaj 65-a vivojaroj la plej grava estas la sanktvespera reciproka interŝanĝo de bondeziroj, dum kiu oni kunrompas, kundividas blankan oblaton. Temas pri speco de benitaj, fajne maldikaj, preskaŭ diafanaj farunaĵoj en la speco de la sanktkomunia oblato. La sekvan lokon okupas la komuna ornamado de la kristnaska abieto, kio gravas por 83 procentoj de la respondintoj. La trian lokon okupas donacoj, por kio deklaris sin 78 procentoj de la respondindaj poloj. La plej ofte elektataj estas kosmetikaĵoj kaj parfumoj, vendejaj donackartoj, personaj ornamaĵoj, horloĝoj, libroj, elektronikaĵoj, akcesoraĵoj ligitaj kun modo. 40 procentoj de la enetitoj deklaras, ke unu el la plej bonaj donacoj estas materialoj por la lingvolernado, kiel libroj, retaj kursoj aŭ aplikaĵoj.
La tradicia festado estas populara ankaŭ inter junaj poloj. Laŭ Preply 64 procentoj de poloj lasas ĉe la sanktvespera tablo liberan lokon por neatendita gasto, aŭ familiano ĵus forpasinta, 60 procentoj metas sub la tablotukon fojnofaskon memore al la trogfojno sur kiu kuŝis Jesueto. 53 procentoj de poloj deklaras la festokazan fastadon kaj 52 procentoj komencas la sanktvesperan manĝon per la preĝo, 41 procentoj partoprenas la noktomezan paŝtistan meson kaj ĉiu kvara polo sendas poŝte festokazajn bondezirkartojn.
Tradicia estas ankaŭ la menuo de nia sanktvespera tablo. Pli ol la duono de la enketitaj poloj pretigas tiuokaze 12 pladojn kaj ĉe 70 procentoj de ili temas sole pri polaj frandaĵoj. La plej popularaj (79 procentoj) estas ravioloj kun acida brasiko kaj fungoj, sekvas ruĝa barĉo kun ravioletoj kaj fritita karpo. Laŭvice surtable aperas papavokuko, kompoto el sekaj fruktoj kaj fiŝo laŭ greka maniero, t.e. sub tomata saŭco. Preskaŭ ĉiu kvina enketito en la festmanĝon enplektas pladojn el aliaj landoj aŭ kulturoj.
Iom post iom krom la festokaza hejma ornamado de abietoj ĉiam pli da personoj lumigas lampetojn eksterhejme kaj kristnasketose ornamas siajn domĝardenojn. Por pli ol duono el 62 procentoj tio estas kaŭzo de plezuro, kiu ebligas mergiĝi en la festan etoson.
El la elsendo 25.12.2023. Legas Milada, Barbara kaj Krystyna – 04′ 03″