Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Prof. Aleksander Deptuła, nova eksperto de WHO

D-ro Aleksander Deptuła, profesoro de la toruna Universitato Nikolao Kopernik, kaj la nacia konsultanto pri medicina mikrobiologio, estis invitita al la eksperta-konsulta grupo de la Monda Sanorganizo.
La nomumo rilatas al la projekto Antimikroba Administrado, Infektopreventado kaj Kontrolo (AMS-IPC), realigata kun la subteno de la programo EU4Health. Ĝia celo estas plifortigi agadojn koncerne la respondecan aplikadon de antibiotikoj. Temas ankaŭ pri la antaŭmalhelpado kaj kontrolo de infektiĝoj en sanprotektaj centroj.
Kadre de la projekto, ekspertoj estos vizitantaj eŭropajn hospitalojn kaj observos kiel estas organizita la laboro rilate al la antibiotika terapio kaj al la infektokontrolo. Ilia tasko estos identigi spacojn postulantajn plibonigon kaj sekve doni subtenon al sancentroj en prilaborado kaj envivigo de taŭgaj solvoj.
La konsultanoj interŝanĝos siajn spertojn kaj dividos, kunhavigos sukcesajn praktikojn. Dank’ al tio konoj kaj praktikoj de unuopaj landoj estos utiligitaj por perfektigi la protektadon de pacientoj en pliaj eŭropaj sancentroj.

El la elsendo 20.09.2026. Legas Maciek – 01′ 23″

Mateusz Dobrowolski kun Young Courage Award

Raoul Wallenberg-akademio kreiĝis en 2001 laŭ la iniciato de Nina Lagergren, la fratino de la konata sveda diplomato, kiu dum la 2-a mondmilito savis en Budapeŝto milojn da judoj kaj post la aresto fare la Ruĝa Armeo en 1944 perdiĝis en Sovetunio.
La Akademio celas veki ĉe junaj homoj civilan kuraĝon, eduki ilin por demokratio kaj homaj rajtoj. Young Courage Award distingas personojn ekde la 13-a ĝis la 20-a vivojaroj, kiuj estas kandidatigitaj de personoj privataj, lernejoj kaj svedaj ambasadoj. En 2026 estis distingitaj junuloj i.a. el Kanado, Greklando, Hungario, Usono, Tanzanio kaj Ugando.
Inter ii troviĝis la 17-jaraĝa Mateusz Dobrowolski el Pollando. La stokholma Wallenberg-akademio agnoskis liajn aktivadojn favore al la homaj rajtoj, mediprotektado kaj lian civitanan engaĝiĝon. Mateusz Dobrowolski ekde plej juna aĝo engaĝiĝis al la socia laboro komence en la lernaja estraro kaj Societo de Infanamikoj, sekve favore al la naturprotektado en kunlaboro kun Monda Natur-Fonduso. Disponante pri la ebleco labori en laboratorio Mateusz Dobrowolski sisteme aktivis por la pureco de loka rivero.
Ne kaŝante la ĝojon pro la internacia distingo li forte emfazis, ke la ĉefa motivo dum lia ĉiutaga laboro estas ĝojo esprimata de homo, homoj, al kiuj oni donas helpon. Mateusz Dobrowolski estas la dua polo akirinta la titolon Young Courage Award. En 2025 ĝi estis atribuita al Tomasz Biera el Varsovio.

El la elsendo 20.09.2026. Legas Milada – 02′ 52″

Inglot-kosmetikaĵoj el Pollando

De pli ol 40 jaroj la pola kosmetikaĵa marko Inglot akiris firman pozicion sur la kosmetikaĵa merkato. Ĝia ĉefa klientaro troviĝas en Pollando, kie Inglot disponas pri ĉirkaŭ 70 propraj salonoj kaj aliaj vendolokoj en la plej grandaj komercaj centroj kaj flughavenoj. Ĝiaj kosmetikaĵoj baziĝas sur propra produktado, evoluigado de la jam konataj receptoj kaj sendependeco.
Inglot samtempe estas unu el la plej konataj ekzemploj de la internacia sukceso de polaj kosmetikaĵoj, kiuj estas aĉeteblaj en 90 landoj, en pli ol du mil salonoj, vendejoj en komercaj centroj, insulaj standoj, flughavenoj kaj pli ol 200 platformoj de elektronika komerco.
Nun la plimultecan akcipakaĵon aĉetis en la firmao la pola merkatevoluiga fonduso Avallon MBO, kvankam la aktualaj posedantoj restas en la firmaa estraro. Inglot intencas akceli la eksterlandan ekspansion kaj evoluigi la plurkanalan distribuadon de siaj kosmetikaĵoj, utiligante la globskalan merkaton de beligaj produktoj, kies valoro ĝis la 2030-a jaro povas superi 800 miliardojn da dolaroj.
En 2025 Inglot lanĉis 72 novajn vendolokojn en la mondo kaj vastigis la retan distribuadon de siaj produktoj je pliaj komercaj retplatformoj.

El la elsendo 20.09.2026. Legas Pamela – 01′ 55″

Ĉiam pli da poloj sportumas

La Ĉefa Statistika Oficejo baze de datumoj el 2025 informis, ke la nombro de personoj partoprenantaj sportajn okupojn aŭ praktikantaj fizikan ripozon kreskis je preskaŭ 5 procentoj kompare al 2021. Deklaris tion 43,7 procentoj de poloj, inkluzive de pli ol 41 procentoj de virinoj kaj 46 procentoj de viroj.
Ĉiam pli da poloj deklaras regulan fizikan aktivecon, la kresko kompare al 2021 egalas al 2,3 procentoj. La plej sportemaj estas urboloĝantoj, preskaŭ 60 procentoj en la kamparo la sportumadon deklaris nur unu triono de la loĝantoj. La sportan malaktivecon motivas manko de libera tempo (33 procentoj), manko de interesiĝo aŭ prefero de pasiva ripozo ( pli ol 22 procentoj).
La plej populara formo de fizika aktiveco estas biciklado, kiun sekvas naĝado.
Samtempe malkreskis la elcento de poloj, kiuj deklaris sian tre bonan aŭ bonan fizikan dispozicion, je 1,4 procentoj. Entute 8,8 procentoj de la enketitoj sian fizikan lertecon taksis negative.
En la esplorado de la Ĉefa Statistika Oficejo ne estis konsideritaj devigaj sportaj okupoj de lernantoj kaj studentoj aŭ partopreno en fizika/mova rekapabligado.

El la elsendo 10.09.2026. Legas Gabi kaj Milada – 01′ 51″

Internacia Pritasko de Lernejaj Kapabloj

La Internacia Pritakso de Lernejaj Kapabloj (Programme for laInternational Student Assessment) estas programo, elmontranta la nivelon kaj kapablodiferencojn de 15-jaruloj, kiuj disvolviĝas dum la lerneja edukado kaj ekster la lernejo. La esploro estas ideala por elmontri kiomgrade la edukado altiĝas aŭ malaltiĝas.
En ĉiu eldono de la Pritakso oni donas la atenton al la matematikaj kapabloj, kompreno de la legata teksto kaj al kompreno de natursciencoj. La Pritakso de 2025 la ĉefan atenton donis al la kompreno de natursciencoj.
La programon 2025 partoprenis 91 landoj kaj regionoj kaj la nombro de testitaj lernanoj superis 760 mil. Pollandon reprezentis 7103 lernantoj el 217 lernejoj kaj la testado okazis inter la 3-a de marto kaj la 25-a de aprilo 2025.
En ĉiuj tri testitaj sferoj la rezultoj de la polaj 15-jaruloj superis la mezumon por 38 landoj de OECD, Organizaĵo por la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo kaj por 27 landoj de la Eŭropa Unio. En la Unio esence pli bonajn rezultojn atingis lernantoj en Estonio kaj Finnlando.
Komparante la rezultojn de la unuopaj landoj en la eldonoj 2022 kaj 2025 nur unu lando, Slovakio plibonigis siajn rezultojn rilate natursciencojn. La plimulto de la eŭropaj landoj havas la rezultojn sur pli-malpli sama nivelo kiel en 2022. Signife malpli bonajn rezultojn en la Unio notis Latvio, Danlando, Slovenio kaj Malto.
La malkreska tendenco same en la Unio kiel ankaŭ en la landoj de la Organizaĵo por la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo estis notita en 2025 kompare al 2022 rilate al la matematikaj kapabloj kaj al la kompreno de legata teksto. Tio laŭ ekspertoj signifas alarman signalon por la eduksistemoj.
La plej bonajn, plej altajn rezultojn – simile kiel en la antaŭaj eldonoj de PISA-esploroj – atingis lernejoj en la aziaj landoj kaj regionoj.

El la elsendo 10.09.2026. Legas Maciek – 02′ 30″

Ne plu plurfunkciaj telefonoj en polaj lernejoj

Ekde la nova lernojaro, t.e. la 1-a de septembro en polaj lernejoj lernantoj ne rajtos uzi plurfunkciajn telefonojn kaj aliajn aranĝaĵojn, kiuj ebligas la komunikadon, son- kaj videoregistradon. Tio estas amendo de la kleriga leĝaro, por kiu en la pola Sejmo voĉdonis la plimulto de 420 deputitoj. Nun la leĝon traktos la Senato.
La decido validos en publikaj kaj nepublikaj bazaj lernejoj. La lernejoj dediĉos apartan deponejon por tiuj aranĝaĵoj, kiu garantios la protekton de la lernejanaj rajtoj al privateco. La amendo koncernas ankaŭ antaŭlernejojn kaj antaŭlernejajn klasojn en bazaj lernejoj. Sed rilate ĉi-lastajn estos entute malpermesita la kunportado de la plurfunkciaj telefonoj kaj de aliaj elektronikaĵoj sur la terenon de la tiunivelaj edukcentroj.
La malpermeso ne rilatas al la organizitaj lernejaj ekskursoj, estado en internulejoj kaj al la tempo pasigita sur la tereno de edukcentro ekster la klerigplano, ekzemple en sporta salonego, kiun lernejoj luas al la loĝantoj. La malpermeso antaŭvidas esceptojn kiel la decido de instruisto pri ilia uzo dum lecionoj, kiam aperos urĝa bezono kontakti la gepatrojn.
En la superbazaj lernejoj kiel liceoj aŭ teknikumoj, t.e. profesiaj mezlernejoj, ne validos la ĝenerala malpermeso, sed ĉiu lernejo devos difini en sia statuto principojn ligitajn kun la uzo de plurfunkciaj telefonoj kaj aliaj elektronikaĵoj aŭ decidi pri ilia malpermeso.

El la elsendo 10.09.2026. Legas Pamela – 01′ 54″

Tago de la Nacia Legado – 05.09.2026

Lastĵaude la pola prezidento Karol Nawrocki kun la edzino Marta publike invitis al amasa partopreno en la Tago de la Nacia Legado, la 5-an de septembro, dum kiu estas legota unu el plej gravaj verkoj de la pola literaturo „La Prauloj” de Adam Mickiewicz. Temas pri ciklo da romantikaj dramoj, en kiu inerplektiĝas motivoj de la pagana rita omaĝe al la mortintoj, fanstato, malfeliĉa amo kaj motivoj de matirologio kaj nacia mesianismo. „La Prauuloj” de Mickiewicz funkcias kiel la nacia mistero, en kiu popolaj ritoj fariĝas spaco por enpensiĝo pri la polaj sortoj kaj fundamentaj probemoj de nacia komunumo tiaj, kiel libereco kaj suvereneco.
La Nacia Legado estas la ĉiujara evento, en kiu partoprenas la prezidenta paro, lernejoj, bibliotekoj, kultuinstitutoj, institucioj publikaj kaj sociaj, personoj privataj. Ekde la komenco la kampanjon partoprenas esperantistoj en Pollando kaj ekster ĝiaj limoj.
En Bjalistoko la 5-an de septembro okazos eĉ du eventoj ligitaj kun la Tago. La Podlaĥia Libraro invitas politikistojn, gravajn personojn kaj aktorojn al legado en la pola lingvo. La nunjara legado de „La Prauloj” de Adam Mickiewicz en Esperanto sekvos je la 15-a horo en Centro de Ludoviko Zamenhof (Bjalistoka Kulturcentro). Tie oni legos la verkon en la traduko de Lidia Ligęza, kiu donis al ĝi la titolon „Avoj”. Tiu vorto ne rilatas tamen al biologiaj avoj, sed al prauloj (mortintaj parencoj) kaj al la iama popola rito dediĉita al ilia memoro.
La fragmentojn de la teksto en la bjalistoka Zamenhof-centro legos amatore membroj de la Bjalistoka E-Societo. La legadon akompanos la ruliĝanta surekrane teksto en la pola lingvo. La evento estos la okazo memorigi biografiajn faktojn el la vivo de Adam Mickiewicz, krome la partoprenantoj de la Nacia Legado en Esperanto povos aĉeti la ĵus eldonitan libroforme tekston.

El la elsendo 30.08.2026. Legas Barbara – 02’55

Prof. Agnieszka Tycińska – Prezidanto-elektito de ACVC

Profesorino Agnieszka Tycińska, la estro de Kliniko pri Intensa Kardiologia Terapio ĉe la Medicina Akademio en Bjalistoko, estis elektita kiel la prezidanto-elektito de ACVC – Asocio de Akuta Kardiovaskula Prizorgo – por la oficperiodo 2026-28. Tio estas unu el la plej gravaj strukturoj kadre de ESC – Eŭropa Kardiologia Societo.
Dum sia dujara oficado profesorino Tycińska kunkreos la evolustrategion de ACVC, ŝi reprezentos ĝin eksterlande. Post ĉi tiu periodo ŝi transprenos la plenan gvidadon de la eŭropa medio de specialistoj okupiĝantaj pri intensa kardiologia terapio. Ŝi estros la laborojn de sciencistoj kaj kuracistoj savantaj pacientojn en statoj vivminacaj i.a. kun akuta koronaria korsindromo, kardiogena ŝoko kaj severa korinsuficienco.
La elekto konfirmas ŝiajn vastajn kompetentojn kaj profesian aŭtoritatecon. Ŝi prezidas ACVC-komitaton pri Konfirmado kaj Akreditigado, membras en laborgrupoj pri subita korfunkcia halto. En 2025 ŝi estis krome elektita kiel la Prezidanto-elektito de la Pola Kardiologia Societo, kiun funkcion ŝi transprenos en 2027.

El la elsendo 30.08.2026. Legas Pamela – 01’50”

 

Novaj vendoreguloj de mielo en Pollando

Nunjare ŝanĝiĝis sur la pola merkato la vendoreguloj de mielo, kio sekvas el adapto de la ĝistiamaj normoj al la uniaj reguloj.
La plej grava ŝanĝo rilatas al mielo subigita al intensa filtrado, el kiu estas forigita parto de la natura poleno. Tiu produkto ne plu povas esti sur la merkato difinata kiel „mielo”.
Poleno estas unu el la elementoj utiligataj dum la identigado de mielo por eviti la falsadon de la produkto. La foresto de poleno malfaciligas verkonformigon de la aŭtenteco de la produkto kaj difinon de ĝia efektiva fonto. Por konsumantoj tio signifas pli fidindan informon pri la mielo sur la merkato. La aĉetebla mielo devas havi naturan konsiston de poleno, enzimoj kaj aliaj por ĝi karakterizaj. La novaj reguloj ne ŝanĝas klasifikadon de mielo, sed rilatas nur al la kvalitaj konsideroj.

El la elsendo 30.08.2026. Legas Maciek – 0’56”

Krakovo revenis al la historia tradicio

Ekde la 10-a de majo (krom lundoj) Krakovo revenigis la ceremonian malfermadon de la urbopordego. La urbogardistoj akompanitaj de la trumpetisto kaj reprezentanto de la krakova muzeo solene malfermas la pordegon en la Barbakano je la 10-a horo, ligante al la 18-jarcenta tradicio. La ideo celas reliefigi la fakton, ke la urbo estas malferma kaj bonvenigas ĉiujn. La evento okazas en la akompano de la 15-jarcenta melodio „Cracovia Civitas”.
Tiel, la urbomastroj inspiritaj de la historiaj dokumentoj, revenigis la memoron pri iam tre signifa kaj praktika kutimo, atribuante al ĝi iom pli aktualan formon. La ceremonio ligas al la dokumento el la 1721-a jaro detale priskribanta zorgon pri sekureco de la urbo. Kvankam la ĉefideo estas demonstri la urbon kiel malferman kaj bonvenigan al ĉiuj, tamen krakovanoj kiel mastroj de la urbo samtempe atentigas, ke tiuj kiuj Krakovon vizitas devas memori pri respekto por la urba heredaĵo, por la sociaj rilatoj en la urbo.

El la elsendo 20.08.2026. Legis Pamela – 01’24”

Aŭtune pri la sekureco de infanoj kaj junularo en la reto

La edzino de la pola prezidento, Marta Nawrocka partoprenis renkontiĝon de la Edzinoj de la Prezidentoj de NATO-Pintrenkonto. La renkontiĝo estis dediĉita al la temo „Infanoj, teknologio kaj sekureco: protekto de estontaj generacioj”.
En sia parolado Marta Nawrocka referencis al la marta renkontiĝo „Ni komune formas estontecon”, kiu estis organizita de la unua damo de Usono, Melanie Trump. Ĝi estis dediĉita al la uzo de Artefarita Intelekto kaj aliaj teknologioj en la edukado. En tiu kunteksto la edzino de la pola prezidento atentigis, ke kvankam la interreto malfermas antaŭ infanoj multegajn eblojn tamen samtempe kunportas ofendomesaĝojn kaj manipuladojn, kiuj povas lezi por la tuta vivo. Tial, ŝi argumentis: necesas instrui la respondecon pri uzataj vortoj, necesas krei „modon je respekto” en la konektita spaco.
Marta Nawrocka anoncis samtempe, ke ĉi-aŭtune en Varsovio ŝi organizos renkontiĝon dediĉitan al la sekureco de infanoj kaj junuloj en la cifereca mondo.

El la elsendo 20.08.2026. Legis Milada – 01’40”

Polaj spuroj eksterlande serĉataj kun Polonika

La polaj spuroj eksterlande ne ĉiam estas troveblaj en muzeoj. Al tiaj spuroj apartenas i.a. tiom rekoneblaj lokoj kiel la pola Tombejo „Na Rossie” en Vilno, Litovio aŭ la pola militista tombejo sur Monte Cassino, Italio. Al aliaj kalkuliĝas kastelo en Montrésor en Francio, Pola Instituto kaj Muzeo de generalo Sikorski en Londono, memortabulo omaĝanta la estadon de Chopin en la ĉeĥa Prago.
Ne malpli valoraj, kvankam pli modestaj polaj spuroj kaŝiĝas en eksterlandaj tombejoj, sanktejoj, parkoj, kapeloj, privataj kolektoj, lokaj muzeoj aŭ memortabuloj sur domfasadoj. Al ili apartenas krome eksterlandaj laborspuroj de polaj artistoj, inĝenieroj, sociaj agantoj, elmigrintoj. Ne ĉiuj el ili funkcias en la vasta socia konscio, sed ĉiuj kune formas mapon de la pola ĉeesto en la mondo.
Komence de julio 2026 la Instituto Polonika anoncis la 4-an eldonon de la konkurso ”Spuroj senlime”. Ĝia celo estas ĝuste la pridokumentado de polaj spuroj eksterlande. La konkurso estas adresita al ĉiuj, kiuj dum la feriaj forveturoj, estadoj, familiaj vizitoj eksterlande rimarkas ajnajn spurojn ligitajn kun Pollando. Tiu iniciato ligas la impresiĝemon de feriantaj poloj je historio kun zorgo fote pridokumenti ĉi tiujn lokojn.
En la antaŭaj jaroj la Instituto Polonika kolektis kelkajn mil ĉi-rilatajn dokumentojn el kelkdeko da landoj. La transsenditaj fotoj bildigas kiom variaj estas la polaj spuroj en la mondo kaj reliefigas kiom da personoj volas aktive partopreni en ĉi tiu dokumenta laboro. Detalaj informoj pri la konkurso troviĝas en la paĝo de Polonika. www.baza.polonika.pl/konkurs

El la elsendo 27.07.2026. Legis Gabi – 02’13”

Pola fragosezono 2026

Post la unuaj importitaj fragoj el Greklando, Turkio kaj Egiptio venis periodo por fragoj el Pollando. Ili apartenas al la plej popularaj kaj sopire atendataj sezonaj fruktoj, kies rikolto dependas de la vetero, ĉar multaj fragokampoj troviĝas subĉiele.
Sed ĉiukaze Pollando post Hispanio apartenas al la plej grandaj kultivantoj de fragoj en la Unio. En 2025 ĝi akiris la 2-an lokon rikoltinte 151 mil tunojn da fragoj sur la areo egala al 28 mil hektaroj kaj tiu ĉi kvanto certigis al ni 13-procentan partoprenon en la unia fragomerkato. Hispanio antaŭis Pollandon kaj produktinte 332 mil tunojn da fragoj kaj havis 28-procentan partoprenon en la unia merkato. Pliajn lokojn kun la 11-procenta partopreno en la unia fraga merkato havis Greklando kaj Germanio, dum Italo akiris 10-procentan parton.
En Pollando oni kultivas 40 fragospeciojn, kiuj malsimilas laŭ la rikoltoperiodo. Al la fruaj specioj, kiuj liveras fruktojn jam en majo apartenas „Rumba”, „Kent” kaj „Honeoye”. La fraga sezono daŭras ekde majo dum ĉirkaŭ 6 semajnoj, sed dank’ al modernaj teknologioj la fragorikolto estas ebla ĝis la unuaj frostaj tagoj, ĝis novembro.
Signifa parto de polaj fragoj estas eksportata. Pasintjare temis pri 74 mil tunoj, inkluzive de 59 mil tunoj da frostigitaj fruktoj. En 2025 polaj freŝaj fragoj trafis unuavice al la eksteruniaj landoj (Belorusio aĉetis 11 mil tunojn). En la Unio plej multaj freŝaj polaj fragoj celis Germanion, Litovion kaj Ĉeĥion. La plej grandaj klientoj de polaj frostigitaj fragoj en 2025 estis Germanio, Francio kaj Nederlando.
La monda potenculo de fragoproduktado estas Ĉinio. Datumoj el 2024 informas pri 4,1 milionoj da tunoj da rikoltitaj tie fragoj. La sekvan lokon okupis Usono kun 1,5 milionoj da tunoj.

El la elsendo 27.07.2026. Legis Gabi – 03’01”

Modernigaj paŝoj en la varsovia bestoĝardeno

La varsovia bestoĝardeno komence de junio funkciigis novan pavilonon por sudafrikaj pingvenoj, al kiu translokiĝis 37 bestoj. La moderna konstruaĵo estas la unua el grandaj investaĵoj, kiujn la varsovia ZOO-ĝardeno pretigas por sia 100-jariĝo en 2028. En la rekta najbarejo de la pavilono troviĝas ankaŭ baseno kun insulo, pasejoj kun plaĝoj, nestosferoj kaj kvarantena pasejo. Dank’ al ĉio ĉi vizitantoj povas rigardi pingvenojn same surtere kiel ankaŭ tra la vitrumita basenmuro sub la akvo.
La sudafrikaj pingvenoj apartenas al specio grave minacita de formorto. Aktuale en la mondo vivas malpli ol 10 mil ĉi tiuj birdoj dum ankoraŭ en la 80-aj jaroj temis pri ĉirkaŭ unu miliono.
La nova vivejo laŭeble fidele respegulas la naturan medion de la sudafrikaj pingvenoj. Troviĝas tie naturaj kaj artefaritaj rokoj kaj la tuta projekto konsideras ilian sekurecon, sanon kaj vivkomforton.
En pliaj planoj de la varsovia bestoĝardeno estas elkonstruo de nova pasejo por polusaj ursoj, modernigo de la simiejo kaj aranĝo de afrika spaco. Antaŭ la 100-jariĝo estos modernigitaj ankaŭ teknikaj aranĝaĵoj de la ĝardeno.

El la elsendo 15.07.2026. Legas Maciek – 01′ 25″

La plej sekuraj-trankvilaj landoj 2026 laŭ Global Peace Index

Global Peace Index estas unu el la plej gravaj internaciaj rangolistoj taksantaj la pacon en la mondo. La enketado inkuldas 162 ŝtatojn kaj teritoriojn, kiuj reprezentas preskaŭ la tutan mondan populacion. La analizantoj aplikas 23 indicojn, kiuj rilatas al tri ĉefaj sferoj – socia sekureco, la skalo de daŭrantaj konfliktoj kaj grado de militarigo de la lando. Interalie estas pritaksataj la nivelo de la deliktado, nombro de perfortoaktoj, politika stabileco, rilatoj kun najbaroj, militelspezoj kaj engaĝiĝo en militagadoj.
En 2026 la plej sekura kaj trankvila lando evidentiĝis Islando, kiu okupas en ĉi tiu rangolisto la 1-an lokon ekde 2008. Sekvis ĝin Novzelando, Svislando, Slovenio, Irlando kaj Aŭstrio.
La aŭtoroj de la raporto samtempe atentigas, ke la nivelo de paco en la monda skalo senĉese malkreskas kaj la diferencoj inter plej sekuraj-trankvilaj ŝtatoj kaj plej malsekuraj daŭre kreskas.
Pollando en la rangolisto Global Peace Index 2026 okupis la 22-an lokon en la mondo. Ĝi avancis je 23 lokoj, kio estas la plej granda salto en la nunjara raporto.

El la elsendo 15.07.2026. Legas Milada – 02′ 06″

Sukceno en la orienta Pollando

Pollando apartenas al la mondaj potenculoj, se temas pri la produktado de sukcenaj ornamaĵoj. Pli ol 70 procentoj el ili estas eksportataj al Ĉinio. Ĉinoj traktas sukcenon kiel unu el la sep atributoj de Budho kaj sorĉigitan animon de tigro. Laŭ ĉina kredo persono portanta sukcenon estas klera kaj okupas altan lokon en la socia hierakio. La ĉina interesiĝo pri sukceno estas tre alta kaj de jaroj stabila.
La ĉefa ekspluatadloko de sukceno en Pollando tamen tute ne troviĝas apud la Balta Maro, en la norda landoparto, sed en la regiono de Lublin kaj Lubartów en la orienta Pollando. La tieaj provizoj estis malkovritaj nur en 2012 marĝene de geologiaj serĉadoj de  skistogaso, kiu finfine ne estis tie trovita. Ili devenas el la geologia periodo eoceano de antaŭ 38-40 milionoj da jaroj, do estas pli junaj ol la baltikaj sukcenprovizoj. Ili estas riĉaj je inkluzaĵoj, t.e. eternigitaj en la rezino organikaj elementoj. La lokaj sukcentavoloj estas malpli profundaj ol tiuj ĉe Baltiko, troviĝante de 15 ĝis 20 metroj sub la tertavolo.
Krome la sukceno de apud Lubartów diferencas disde la sukceno baltika. Ĝi estas pli facile prilaborebla kaj pli ofte havas atrakciajn flavajn nuancojn. Juvelistoj traktas ĝin kiel krudaĵon altkvalitan, aparte serĉatan sur la aziaj merkatoj. Pli imponaj sukcenspecimenoj servas al juvelistoj, malpli grandaj por la produktado de sukcenlikvoroj kaj kosmetikaĵoj. Pri la ekspluatado de Lubartów-sukceno okupiĝas du polaj firmaoj Stellarium kaj White Amber

El la elsendo 25.06.2026. Legas Gabi – 02′ 24″

Esplorcentro pri malplimultoj en Bjalistoko

En 2026 en la Bjalistoka Universitato ĉe la fakultato pri eduksciencoj estis establita Esplorcentro pri naciaj kaj etnaj malplimultoj. Ĝia tasko estas gvidi kaj subteni la sciencajn esplorojn, didaktikan agadon, kaj ankaŭ popularigi konojn pri tiu ĉi temo konsiderante regionajn sociojn kaj diasporojn en Pollando.
La establo de la centro en la Podlaĥia regiono ne estas hazarda. Ĝi estas la plej riĉa, se temas pri diverseco de la malplimultoj. Multaj sciencistoj de la Bjalistoka Universitato okupiĝas pri la problemoj de la malplimultoj. La centro ebligos kunlaboron kun aliaj centroj kaj malplimultoj.
La inaŭguran renkontiĝon, krom sciencistoj el la tuta lando, partoprenis ankaŭ reprezentantoj de la malplimultoj. Por ili la Centro havas apartan rolon, ĉar ili ne disponas pri apartaj sciencaj kaj esploraj institutoj.

El la elsendo 25.06.2026. Legas Maciek – 01′ 04″

Polo Paweł Kobierzewski inter plej bonaj eŭropaj arkitektoj

La pola arkitekto Paweł Kobierzewski, la kunestablinto de TKHolding, gajnis internacian konkurson Europe 40 Under 40. Ĝi ekde 2008 elmontras kvardek la plej promesoplenajn eŭropajn arkitektojn kaj projektantojn de la juna generacio. Ĝi promocias kreantojn, kiuj havas realan povon influi la estontecon de arkitekturo kaj projektadon de la eŭropaj urboj.
La premio ne ligiĝas sole kun la ideo de la programo, ĝi ne premias iun solan konstruaĵon, sed konsideras komplekse la aŭtorajn atingaĵojn de arkitekto laŭ la vidpunkto de la aŭtora lingvaĵo, novumado kaj perspektivoj de plia evoluo. Inter pli fruaj laŭreatoj de la premio el Pollando troviĝis i.a. Robert Konieczny, Tomasz Konior, Maciej Franta, Andrzej Truszczyński. En la internacia grupo de la laŭreatoj troviĝas i.a. Bjarke Ingels kaj la duopo Fabrizio Barozzi kaj Alberto Veiga.

El la elsendo 25.06.2026. Legas Milada – 01′ 37″

 

Jakub Józef Orliński, ambasadoro de la marko Rolex

La svisa firmao, Rolex de jaroj subtenas elstarajn kreantojn same sportistojn, kiel ankaŭ artistojn. Al ĝiaj ambasadoroj aldoniĝis la pola kontratenorulo, Jakub Józef Orliński. Li estas la dua polo, reprezentanta la markon. En 2021 al la grupo de Rolex Testimonees estis invitita la fama pola tenisistino Iga Świątek.
La naskiĝinta en 1990 en Varsovio Jakub Józef Orliński studis en la Muzika Universitato de Frederiko Chopin en Varsovio kaj sekve en la novjorka The Juilliard School. Dum la lastaj 10 jaroj li apartenas al la plej ofte dungataj kontratenoruloj en la mondo. Interalie li prezentiĝis en la novjorka Metropolitan Opera, en la Pariza Opero, en la londona Royal Opera House.
Li specialiĝas pri la baroka repertuaro kaj sian famon li dankŝuldas al la operscenejo. Liaj surdiskigoj por Deutsche Grammophon, inkluzive de la albumoj „Anima Aeterna” aŭ “Beyond” trovas multnombran klientaron kaj popularecon en la muzikfluaj kanaloj.
Krom la operscenejoj Orliński ne evitas aperon en amaskomunikiloj. Li partoprenis la inaŭguron de la Olimpiko en Parizo, li estis videbla en la reklamoj de Netflix kaj partoprenis sesiojn de „Vogue”. Li estas artisto, kiu sukcese popularigas klasikan muzikon inter juna publiko. De jaroj li ligas sian kantarton kun la ŝato al la rompdanco, tio estas breakdanco.

El la elsendo 15.06.2026. Legas Maciek – 01′ 38″

La verdaj urboj de Eŭropo kaj Pollando

La tutmonda portalo Time Out prezentis antaŭnelonge la rangoliston de la urboj, kiuj fieras pri la plej multaj verdaj terenoj. Por multaj urboloĝantoj la verda ĉirkaŭaĵo estas unu el la plej gravaj elementoj de la ĉiutaga komforto. Parkoj, skveroj, urbaj arbaroj kaj la urba naturmedio influas la homan bonfarton – sanon, ripozon kaj vivkvaliton. En sia ĉiujara enketado Time Out demandis urboloĝantojn en la tuta mondo ne nur pri kulturo, kuirarto kaj nokta vivo, sed ankaŭ ĝi petis pritaksi la verdajn spacojn kaj proksimecon de la naturo.
Baze de 24 mil respondoj Time Out listigis 20 la plej verdajn urbojn de la mondo. La unuan lokon akiris la brita urbo Bath, ĉe la 2-a loko viciĝis Rigo kaj ĉe la 3-a, Stokholmo. La 7-an lokon akiris la pola Krakovo.

El la elsendo 15.06.2026. Legas Milada 01′ 21″

Kreskas interesiĝo pri la Suda Koreio

Suda Koreio ĝuas ĉiam pli grandan interesiĝon inter polaj turistoj.  En 2025 inter januaro kaj aŭgusto la nombro de poloj vizitantaj ĉi tiun orientazian landon egalis al 33 mil, kio signifis 118-procentan kreskon kompare al 2024.
Tiu tendenco daŭras. Laŭ datumoj de la pola turisma merkato inter januaro kaj marto 2026 Sudan Koreion vizitis 13 mil poloj, do je 32 procentoj pli ol en la menciita komence 2025. Inter poloj videbliĝas aldona tendenco, kiu rilatas al vizitoj unu-trimonataj.
Grandiĝantan interesiĝon de poloj motivas i.a. la kreskanta scivolemo pri la tiel nomata „korea kultura ondo”, t.n. Hallyu. Temas pri la globskala fenomeno, kiu rilatas krom kulturo ankaŭ al koreaj kuirarto, muziko, kinematografio kaj la plej novaj teknologioj. La popularecon de Koreio reliefigas ankaŭ la kosmetika branĉo. En 2025 la eksporto de koreaj kosmetikaĵoj al Eŭropo, inkluzive de Pollando kreskis eĉ je 60 procentoj. Ĉiam pli ofte koreaj kosmetikaj firmaoj funkciigas en Pollando siajn butikojn.

El la elsendo 15.06.2026. Legas Pamela 01′ 37″

AI-studoj, la nova fakultato en Opole

Jam ekde la 1-a de majo 2026 eblis kandidatiĝi por studoj por kreantoj de AI en la Politekniko de Opole.
La nova studdirekto celas personojn, kiuj de la fundamento volas krei AI-on, analizi datumojn kaj enpraktikigi la inteligentajn sistemojn. La nova fakultato ne rilatas al studoj pri ChatGPT. Dum la baza studnivelo oni studos la principojn de AI-projektado.
Ĝis nun multaj studprogramoj koncentriĝas pri la priservado de bibliotekoj kaj aliaj instrumentoj. La studontoj en Opole okupiĝos pri profunda kompreno de la funkciaj mekanismoj de la Artefarita Intelekto. Studentoj lernos pri tiaj temoj, kiel la lineara algebro kaj matematika analizo ĝis probablo kaj statistiko, kio ebligos ne nur uzi modelojn, sed ankaŭ projekti, optimumigi kaj evoluigi ilin.
La programo kovras la plenan vivciklon de AI-sistemo: de datumpreparado, tra modelkonstruado kaj trejnado, ĝis efektivigo kaj integriĝo kun IT-sistemoj. Dank’ al la studprogramo, studentoj lernas pri tiaj temoj kiel maŝinlernado, profunda lernado (deep learning), datumanalizo, natura lingvoprilaborado kaj bildanalizo. La inĝeniera aliro estas ŝlosila, por ke diplomiĝontoj povu projekti solvojn, efektivigi ilin kaj taksi ilian efikecon. Esenca studelemento estas problemoj etikaj kaj sociaj ligitaj kun AI-evoluo.
Post la studoj la diplomiĝontoj estos pretaj labori kiel AI-inĝenieroj, datumanalizistoj kaj specialistoj pri maŝinlernado. Interalie en la industria kaj serva sektoroj, en esplor- kaj evoluiga teamoj kaj startantaj teknologiaj noventreprenoj.

El la elsendo 05.06.2026. Legas Pamela – 02′ 35″

Polaj restoracioj 2026 kun Michelin-steletoj

La Gvidlibro de Michelin senĉese monitoras la evoluon de la kuirartaj vojaĝceloj en la tuta mondo. Ĝi kunlaboras kun organizaĵoj respondecaj pro la promociado de turismo en unuopaj landoj kaj regionoj. En Pollando tiu kunlaboro okazas kun la Pola Turisma Organizo. Tamen la elekto de restoracioj, kiuj rajtas ricevi la markon Michelin okazas ekskluzive baze de laboro de anonimaj inspektoroj.
La nunjaran eldonon de la gvidlibro Michelin Pollando 2026 sendube eblas difini eksterordinara. La unuan fojon inspektoroj vizitis restoraciojn en ĉiuj regionoj de Pollando. Dum la solenaĵo okazinta fine de majo en Krakovo novaj polaj restoracioj ricevis la Michelin-steleton. Ricevis ĝin la varsovia restoracio Alon Omakase, la restoracio Baba en Vroclavo, kaj la frandsalono Most en la vroclava restoracio Inter la pontoj, krome la restoracio Steampunkt en Pszczyna. Krom la kvar novaj lokoj, kiuj rajtas afiŝi apud sia ŝildo la nomon Michelin sian rajton al ĉi tiu distinga nomo rekonfirmis ses ĝisnunaj restoracioj. Krome specialan verdan steleton Michlin ricevis la restoracio Eliksir el Gdansko pro ekvilibra gastronomio kaj ekologio. Pri la plej granda sukceso povas paroli la krakova Bottiglieria 1881, la unusola pola restoracio, kiu fieras pri du Michlin-steletoj.
En sia pritaksado la inspektoroj de Michelin aplikas, ekde la komenco, la samajn kvin tradiciajn kriteriojn. Temas pri la kvalito de la ingrediencoj, gustoharmonio, lerteco regi la kuirartajn teknikojn, personeco de la restoraciestro emfazita per kuirarta talento, kohereco de la menuo ankaŭ en la tempa perspektivo.
La sukceso de pliaj restoracioj kun ĉi tiu distingo kaj kreskanta rango de la evento firmigas la lokon de Pollando sur la kuirarta kaj gastronomia mapo de Eŭropo.
La Michelin-gvidlibro aperis en Francio lime de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj liverante praktikajn informojn por vojaĝemaj aŭtistoj.

El la elsendo 05.06.2026. Legas Gabi kaj Maciek – 02′ 40″

Polo nomumita por la posteno de Direktoro en DGT

Eŭropa Komisiono nomumis polon, Marcin Stryjecki, por la posteno de direktoro pri tradukado en la Direkcio de Skribaj Tradukoj. Tio estas unu el la plej grandaj tradukservoj en la mondo, priservanta la 24 oficialajn lingvojn de la Unio.
Marcin Stryjecki havas pli ol 30-jaran profesian sperton, vastajn kompetentojn pri administrado de grandaj plurlingvaj operacioj kaj pri kunordigado de grandkvantaj komplikaj tradukdosieroj.
Stryjecki ekde 2003, kiel oficisto de la Eŭropa Komisiono, kunlaboris ankaŭ kun aliaj institucioj de la Komisiono kaj kun landaj lingvo-oficejoj, universitatoj kaj profesiaj societoj. Aktuale li estras, en la Ĝenerala Direkcio pri Tradukado, la sekcion pri tradukado kaj redaktado koncerne la anglan lingvon. Pli frue li estis estro de sekcioj en la pola kaj portugala lingvoj.

El la elsendo 25.05.2026. Legas Maciek – 01′ 01″

Azilo por polaj infanoj en Barcelono

Fine de aprilo (la 24-an) en la Cervantes-instituto en Varsovio finiĝis ciklo de renkontiĝoj dediĉitaj la grupo de polaj infanoj, la viktimoj de la hitlerana germaniga politiko, kiuj en 1946 trovis rifuĝejon en Barcelono.
Tiam al Barcelono venis 125 polaj infanoj, la viktimoj de la germaniga politiko de la 3-a Regno. Dank’ al grafo Józef Potocki kaj pola konsula personalo ili ricevis ŝancon por nova vivo kaj por reakiro de perdita digno.
Lige kun la 80-a datreveno de ĉi tiu evento la Cervantes-instituto en Varsovio kaj la Muzeo de Polaj Infanoj – Viktimoj de Totalismo pretigis ciklon da eventoj proksimigantaj la tiaman diplomatian kuntekston kaj la malfacilan vojon de junaj poloj el germanaj koncentrejoj al Barcelono. La lasta debato okazis sub la titolo „Neatendita azilo. La polaj-hispanaj rilatoj postmilite”.
La eventon partoprenis polaj kaj hispanaj esploristoj. La diskutoj rilatis al eksterlanda politiko de Hispanio post 1945 kaj al klopodoj krei en Barcelono centron por polaj infanoj.
La organizantoj memorigis, ke al la germanigado estis subigitaj ĉirkaŭ 200 mil polaj infanoj, plej ofte kelkjaruloj forŝiritaj de la gepatroj. En centroj en – la okupaciata de germanoj- Pollando ili estis trude germanigataj. Post la milito la pola registro en ekzilo en Londono kaj Pola Ruĝa Kruco retrovis ĉirkaŭ 30 mil tiajn infanojn. Plimulto rapide revenis al Pollando, sed parto de ili daŭre troviĝis en tendaroj por rifuĝintoj en Aŭstrio kaj Germanio. Ĝuste por ili kreiĝis la centro en Barcelono.

El la elsendo 25.05.2026. Legas Maciek – 02′ 02″