Novaĵoj

UEA omaĝas la tagon de Holokaŭsto

Enretigita de: | Jan 26, 2018 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Ankaŭ Universala E-Asocio omaĝis la Tagon de Holokaŭsto proklmaitan de UNO antaŭ 13 jaroj. En la porokaza deklaro ni legas i.a. “La Esperanto-movado aparte funebras tiujn kredantojn pri internaciismo kaj internacia kompreniĝo kiuj, ĉu pro sia raso ĉu pro siaj politikaj aŭ aliaj konvinkoj pereis je la manoj de la Nazioj. Inter ili estis ĉiu rekta familia posteulo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, fondinto de Esperanto, escepte de unu sola transvivanto – krome inter ili estis multnombraj esperantistoj en Germanio, Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj aliloke. Ili inkluzivis esperantistajn ŝtatoficistojn, instruistojn, kuracistojn, ĵurnalistojn, poetojn. Kaj inter la travivantoj estis ankaŭ esperantistaj herooj, kiuj ŝirmis aliajn for de ekstermiĝo. En la deklaro de UEA ni legas ankaŭ: “Temas ankaŭ pri tago,  kiam ni memoras tiujn kiuj ne rezistis aŭ ne povis rezisti tiun tiranecon kaj buĉadon; kaj ni promesas, antaŭ la ekzemplo de la Holokaŭsto, kontraŭstari maljustecon”. La anglalingvan kaj E-lingvan deklaron akompanas la poeziaĵo de esperantista poeto Leen Deij, kiu en 1948 esprimis sentojn. kiuj rilatas al ĉiuj gentoj kaj ĉiuj religioj “Al la juda foririnto”.

El la elsendo 26.01.2018. Legas Milada – 1’47”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521621

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj