Novaĵoj

Polaj kulturkreantoj en la pariza Unesko-sidejo

Enretigita de: | Jun 19, 2018 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Sakŝalmistoj el la lokoj Zakopane kaj Domachowo kaj metiistoj, kies kreado estis registrita en la Landa Listo de Nemateria Kulturheredaĵo komence de junio prezentis siajn talentojn  en la pariza Unesko-sidejo. Tio okazis lige kun la ekspozicio dediĉita al la nemateria kulturheredaĵo de Pollando. En Salle des Pas Perdu per 30 afiŝoj en la akompano de muziko de ŝakŝalmoj, kordofonoj kaj violonoj estis prezentitaj polaj objektoj de la listo. La ekspozicio kaj koncerto okazis dum la debatoj de la Ĝenerala Asembleo de la Ŝtatoj-flankoj de Unesko-Konvencio el 2003, kiu traktis poblemojn gravajn por la protektado de la nemateria kulturheredaĵo. Gastoj el la tuta mondo povis realtempe rigardi kiel oni faras krakovajn  bobenajn puntaĵojn, kiel kreiĝas la kaŝubaj brodaĵoj, kiel oni elfaras lignajn infanludilojn.  La koncerto de polaj sakŝalmistoj havis apartan pezon pro la fakto, ke la polaj popolmuzikistoj ludantaj sakŝalmojn kune kun sakŝalmistaj grupoj el la Centra kaj Orienta Eŭropo entreprenis klopodojn, ke ilia tradicio estu enskribita en Unesko-listo. La pola Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo enhavas 29 poziciojn, inter kiuj troviĝas ankaŭ la lingvo Esperanto, kiel portanto de la E-kulturo.

El la elsendo 19.06.2018. Legas Maciek – 1’26”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511779

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj