Novaĵoj

Pasaĝeraj katamaranoj sur la Mazuriaj Lagoj

Enretigita de: | Maj 16, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Sur la Grandaj Mazuriaj Lagoj (la nordorienta Pollando) komenciĝos somersezone la ralioj de la unuaj pasaĝeraj katamaranoj. Ilian elkonstruon spronis kreskanta rekorde turismo, kiun oni klarigas i.a. kiel sekvon de la registara programo Familio 500 plus (monata kromsubvencio por ĉiu dua, tria ktp. infano en la familio, per kiu estas ĉirkaŭprenitaj 55 procentoj de ĉiuj polaj infanoj ĝis la 18-a vivojaro).  Kiel la unua estis surakvigita ekskursa katamarano longa 39 metrojn en la loko Ruciane-Nida. Ĝi apartenas al plej grandaj kontinentaj pasaĝeraj ŝipoj en Pollando  La unuajn pasaĝerojn ĝi prenos meze de majo navigante el Ruciane-Nida tra Mikołajki al Pisz kaj reen. Entute ĝi servos al 246 pasaĝeroj. La malferma supra ferdeko kaj malsupra kun fenestroj  certigos al turistoj libere admiri la panoramon de mazuriaj lagoj. Eblos pere de ĝi transporti biciklojn kaj kajakojn.  Malpli granda pasaĝera katamarano estis surakvigita en la haveno apartenanta al Mazuria Navigado en Giżycko. Ĝi longas pli pl 16 metrojn kaj estas destinita por 56 pasaĝeroj. Temas pri la unua de pli ol 20 jaroj  ekskursa ŝipo konstruita en la mazuria haveno. Ĝi eknavigos en junio inter la lokoj Mikołajki kaj Ryn. Kvankam turismo en la varmia-mazuria vojevodio kreskas ekde 2010, la pasinta jaro estis rekorda. La regionon vizitis preskaŭ unu miliono tricent mil turistoj, inkluzive de 160 mil eksterlandaj. La nombro de la polaj turistoj kompare al 2015 kreskis je pli ol 14 kaj duona procentoj. En tiu statistiko ne estas konsideritaj  navigistoj tranoktantaj en jaktoj, personoj disponantaj pri propraj somerdometoj aŭ somerumantaj ĉe kamparanaj domluantoj.

El la elsendo 16.05.2017. Legas Milada – 2’31”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511854

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj