Novaĵoj

Pri Pollando en Cambridge-Universitato

Enretigita de: | Sept 19, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La estro de la polaj studoj en Cambridge-Universitato, d-ro Stanley Bill deklaris, ke evoluigo de Cambridge Polish Studies altigos la kononivelon pri Pollando en Britio. La specialistiĝanta pri la 20-jarcenta pola literaturo aŭstraliano gvidis la projekton en la enkonduka fazo. La studprogramo celas unuavice britajn studentojn, kiuj lernos la historion de la pola kulturo kaj krome lernas la polan lingvon. La lingvolernado estas traktata kiel bazo, ĉar laŭ d-ro Bill,  ne eblas kompreni Pollandon aŭ la polan historion sen la kono de la pola lingvo. La destinita tiucele kvoto de 15 milionoj da zlotoj garantias, ke la polaj studoj firme radikiĝos en la programo de Cambridge. En la enkonduka fazo studojn partoprenis ĉirkaŭ 150 britaj studentoj el inter kiuj nur ĉirkau 10 havis rilatojn kun Pollando. Laŭ doktoro Bill la konoj pri Pollando en Britio estas malaltnivelaj. Kadre de la programo estas kaj estos gvidataj ankaŭ sciencaj esploroj kaj ciklo da eventoj por vasta publiko dediĉitaj i.a. al la pola kulturo, politiko kaj historio. En la pasintaj jaroj Cambridge Polish Studies gastigis i.a. konferencojn  pri pola politika penso, pri la polaj-ukrainaj rilatoj, pri la pola socio en Britio. Plia evoluo de la polaj studoj en Cambridge estas ebla dank’ al speciala subvencio de la pola ministerio por la scienco kaj supera edukado kaj estos realigata kunlabore kun la Varsovia Universitato.

El la elsendo  19.09.2017. Legas Tomek – 1’42”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511362

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj