Antaŭ 79 jaroj, la 17-an de septembro 1939 rompante la polan-sovetunian pakton pri neagreso la Ruĝa Armeo invadis la terenon de la Pola Respunliko realigante tiel difinojn el la konfidenca protokolo de la germana-sovetunia pakto, konata sub la nomo Ribbentrop-Mołotow. Tio okazis 17 tagojn post la invado de Germanio kontraŭ Pollandon kaj komenco de la 2-a mondmilito. Pollando frontis tiel la invadon de malamikaj trupoj de la okcidenta kaj de la orienta flankoj. Inter la 3-a kaj la 6-a horo matene la 17-an de seprembro 1939 la trupoj de la Ruĝa Armeo transpaŝis la orientan limon de Pollando laŭ ĝia tuta longeco. Tiuj eventoj ŝanĝis la trapason de la 2-a mondmilito.
El la elsendo 18.09.2018. Legas Milada – 1’04”