Novaĵoj

Papo Francisko por Monda Tago de Paco

Enretigita de: | Jan 5, 2025 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La 1-an de januaro 2025 la papo Francisko dum la Anĝelusa preĝo en Vatikano memorigis, ke laŭ la iniciato de sankta papo Paŭlo la 6-a la Novjara Tago estas solenata kiel Monda Tago de Paco.
Francisko renovigis sian alvokon lanĉitan dum la inaŭguro de la Sankta Jaro 2025, ke oni nuligu ŝuldojn rilate al la plej malriĉaj ŝtatoj. Papo Francisko dankis pro preĝoj kaj engaĝiteco flanke de diocezaj kaj paroĥaj komunumoj, ekleziaj societoj kaj grupoj favore al paco en la tuta mondo.
La papo alvokis al preĝoj por fini batalojn kaj al porpacaj agadoj favore al Ukrainio, Sfero de Gazo, Isrealo, Birmo, Norda Kivuo. Favore al multaj nacioj, sur kies teritorioj daŭras la milito.

El la elsendo 05.01.2025. Legas Milada Krystyna – 0′ 55″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0698496

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj