Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Manuskriptoj de fratoj Grimm en Poznano

En la kolekto de la Universitata Biblioteko en Poznano estis retrovitaj libroj el la privata biblioteko de la fratoj Grimm, opiniataj kiel perdiĝintaj. Ilian valoron altigas manaj notoj de la verkistoj en ili, kio fariĝas esplorenda materialo por sciencistoj el la tuta mondo. Jam en la 2002-a en la „Katalogo de Inkunabloj de la Universitata Biblioteko en Poznano” aperis informo pri bibliotekaj volumoj – ok inkunabloj kaj unu malnovpresaĵo el la 16-a jarcento, el la privata kolekto de la fratoj Grimm. Pliaj malkovroj okazis sekve de kunlaboro de esploristoj el la Fakultato de la Novfilologio kaj la Universitata Biblioteko. Ili decidis esplori, ĉu en la provizoj de la altlerneja biblioteko troviĝas ankoraŭ aliaj libroj el la librokolekto de la fratoj Grimm notitaj kiel perdiĝintaj en la germana katalogo de Ludwig Denecke. Ĝis junio 2023 oni retrovis 25 pliajn titolojn, pri kio en la universitata periodaĵo „Biblioteka” aperis aparta artikolo. En la Universitata Biblioteko daŭre okazos arkivaj esploroj baze de malnovpresaĵa kolekto kaj historia librokolekto de Kaiser-Wilhelm-Bibliothek. Tamen serĉadoj baze de la katalogo de Ludwig Denecke estis principe finitaj. Oni planas polan-germanan kunlaboron por priskribi kaj prilabori la manajn notojn de la fratoj Grimm en la retrovitaj libroj.

El la elsendo 15.07.2024. Legas Gabi – 01′ 47″

Sukcenskatolo de Christoph Maucher en Malbork

Malbork, konata pro sia teŭtona kastelo logas turistojn dum la tuta jaro. La daŭranta ĝis la 1-a de decembro ekspozicio en la kastela muzeo estas kroma logaĵo por ĝin viziti. Ĉio ĉi pro portempa ekspozicio dediĉita al la sukcenskatolo de Christoph Maucher troviĝanta en la kastela kolekto. Antaŭ la prezento ĝi estis subigita al kompleksaj esploroj kun apliko de la plej novaj teknologioj, kio ebligis malkovri elementojn ĝis nun nevideblajn nudokule. La sukcenan skatolon, apogitan je lignaj elementoj, kun la dimensio 30x30x40 centimetroj faris Christoph Maucher, kiu ĉirkaŭ la 1670-a jaro venis al Gdansko kaj kvankam neniam estis gildomembro perfekte regis diversajn teknikojn de sukcenprilaborado. Lian sukcenskatolon karakterizas fajna prilaboro, artan valoron reliefigas skulptaĵoj. Gravuritaj en sukceno plantornamaĵoj, pejzaĝoj kaj arkitekturaj formoj atestas pri la amo kaj potenco de Gdansko. Pri la akiro de la sukcenskatolo klopodis eŭropaj kortegoj, i.a. angla, aŭstra kaj ankaŭ bankistoj. En nedifinitaj cirkonstancoj ĝi trafis al Britio, kie en 1960 ĝi ektroviĝis en la oferto de la aŭkcia domo Sotheby’s, kiel objekto de kolektisto el Jorkŝiro. Post la morto de ĝia aĉetinto, ties familio ofertis ĝin al la pariza aŭkcidomo de Joanna kaj Franciszek Studziński. Dank’ al ili la sukcenskatolo de Maucher ektroviĝis en la trezorejo de Malbork-kastelo. La unuan fojon eblas rigardi riĉe dekoritan internon de la sukcenskatolo kaj plurajn detalojn ĝis nun ne konatajn aŭ nevideblajn.

El la elsendo 15.07.2024. Legas Maciek – 01′ 56″

Vera Verdiani kaj Abel Murcia kun Transatlantyk

„Transatlantyk” estas la nomo de premio por ambasadoroj de la pola literaturo eksterlande. Ĝiaj laŭreatoj estas tradukistoj, eldonistoj, kritikistoj aŭ animantoj de la kultura vivo, dank’ al kies laboro la pola literaturo fariĝas pli konata en iliaj landoj. Okaze de la 20-jariĝo de la premio nunjare estis distingitaj per ĝi du laŭreatoj Vera Verdiani el Italio kaj Abel Murcia el Hispanio. Vera Verdiani estis aprecita pro siaj tradukoj de la pola literaturo, entute pli ol 70 libroj de 30 aŭtoroj, kiel Witold Gombrowicz, Ryszard Kapuściński, Stanisław Lem, Leszek Kołakowski, Sławomir Mrożek, Bruno Schulz, ankaŭ Paweł Huelle, Magdalena Tulli kaj Olga Tokarczuk. La tradukoj de Abel Murcia en signifa grado rilatas al poezio. Entute en siaj tradukoj li okupiĝis pri verkoj de Wisława Szymborska, Tadeusz Różewicz, Ryszard Kapuściński, Ewa Lipska, Olga Tokarczuk, Stanisław Lem, Witold Szabłowski kaj Ryszard Krynicki. Liaj tradukoj de Lem aperis en Hispanio, de Szymborska en Hispanio, Meksikio kaj Venezuelo, de Różewicz en Venezuelo, de Tokarczuk en Meksikio. Ĝis nun la premion „Transatlantyk” ricevis tradukistoj, eldonistoj, kritikistoj aŭ animantoj de la kultura vivo en Svedio, Germanio, Rusio, Serbio, Italio, Ĉeĥio, Ĉinio, Nederlando, Usono, Francio, Britio, Estonio, Pollando, Japanio kaj Irako.

El la elsendo 15.07.2024. Legas Maciek – 01′ 40″

Erotikaj grafikaĵoj de Picasso en Pollando

Ekde mezo de junio ĝis la 6-a de oktobro 2024 en Tichauer Art Gallery en Tychy eblas rigardi 116 litografiaĵojn, akvafortojn kaj grafikaĵojn de Pablo Picasso, la unuan fojon prezentataj en Pollando. La celo de la ekspozicio „Kompendio de emocioj” estas proksimigi la emocian flankon de Picasso, kiu laŭ la kurotoro de la ekspozicio Dagmara Giej-Rusnak karakteriziĝis per eksterordinara impresiĝemo, dank’ al kio li estis elstara observanto de la realo. La ekspozicio estas aranĝita laŭ kelkaj segmentoj. Plimulto de la verkoj de la artisto estas ordigitaj kronoloogie prezentante ilin ekde la 40-aj ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. Apartan kolekton formas la erotikaj krokizoj de la artisto destinitaj ĉefe por la maturaj artamantoj. Ĉiuj laboraĵoj prezentataj en Tichauer Art Gallery devenas el Epicentrum Art Gallery en Opole (la sudokcidenta Pollando), kies kunposedanto Damian Picz komencis kolekti ilin antaŭ tri jaroj. Li amleksigas ĝin dum siaj veturoj al Hispanio kaj Francio, kie la artaĵkomercistoj povas konfirmi la aŭtentecon de unuopaj verkoj aŭ kolektoj.

El la elsendo 05.07.2024. Legas Maciek – 01′ 26″

Nederlandaj pentristoj en la Mara Muzeo en Gdansko

En la Nacia Martema Muzeo en Gdasko funkcias portempa ekspozicio de la nederlanda martema pentroarto el la 17-a kaj 18-a jarcentoj. El Amsterdamo estis pruntita tolaĵo „Silento” de Willema van de Velde (la juna) agnoskita kiel la plej elstara nederlanda martema pentristo, venis tolaĵoj de Abraham Storck kaj Reinier Nooms bilidgantaj la navigadon laŭ la rivero IJ en Amsterdamie. La kernonon de la ekspozicio „Tiuj, kiuj marŝipe eknavigis al la plenmaro….” devenas el la polaj kolektoj. La unuan fojon oni pretigis tiom ampleksan prezenton de la nederlandaj kaj flamandaj marttemaj tolaĵoj el la epoko de baroko. La ekspozicio bildigas kvar temsegmentojn: „Marbataloj”, Sekura kaj bonstata haveno”, „Marespedicioj al nekonatejo”, „Hororo la maro”. Tiujn temojn en siaj pentraĵoj traktas tiaj majstroj el polaj kolektoj kiel Simon de Vlieger, Ludolf Bakhuizen, Jan kaj Julius Porcellis, Jan Abrahamszoon Beerstraaten, pentristoj el Willaerts-familio, Lieve Verschuier aŭ Thomas Heeremans. Krom la tolaĵoj el la Nacia Martema Muzeo la publiko povas konatiĝi kun tolaĵoj el la Nacia Muzeo en Varsovio, la Reĝaj Kasteloj en Varsovio kaj Krakovo, la Naciaj Muzeoj en Poznano, Vroclavo, Gdasko, el Rijksmuseum kaj Het Scheepvaartmuseum en Amsterdamo. La ekspozicio estas rigardebla en la Grenejoj sur la insulo Ołowianka en Gdansko.

El la elsendo 05.07.2024. Legas Maciek – 01′ 49″

Festivalo „Shakespeare & Poland”

Lastsemajnfine en la naskiĝurbo de Ŝekspiro Stratford-upon-Avon okazis la dutaga festivalo „Shakespeare & Poland”, kiu tradicie promocias la kulturajn ligojn inter Britio kaj Pollando. Al la programo kontribuis la krakova stratteatro „Scenejo Kalejdoskopo”, kiu inaŭguris la eventon per sia spektaklo „Ŝtono” por la sekvan dimanĉon gvidi la du sesiojn de laborrenkontoj dediĉitajn al la kreado de kanavalaj veneciaj maskoj, inpiritaj de la ŝekspira „La Venecia komercisto” kaj ilia rolo, la rolo de la maskoj en la esprimado de karakteroj kaj emocioj. Samtage en la naskiĝurbodomo de Ŝekspiro okazis podia diskuto pri la temo „Transformoj – Ŝekspirteatro en Pollando kaj la virina voĉo”. Partoprenis ĝin fama teatra kaj filma aktorino Janet Suzman, film- kaj operreĝisorino Helena Kaut-Howson, kaj tri esploristinoj de Ŝekspirkreado: Tiffany Stern el Ŝekspirinstituto, prof.-ino. Elizabeth Schafer kaj Aneta Mancewicz el Reĝa Holloway-Universitato de Londono. La festivalon finis koncerto >Muziko el Pollando< en la loka urbodomo dum kiu estis prezentitaj klasikaĵoj – verkoj de Frederiko Chopin, Henryk Wieniawski, Grażyna Bacewicz kaj Wojciech Kilar. La eventon organizis Instutito de la Pola kulturo en Londono kun la poldevenula organizo en Stratford, Copernikana CIC.

El la elsendo 25.06.2024. Legas Barbara – 01′ 49″

Ŝekspirfestivalo 2024

La 28-a Internacia Ŝekspirfestivalo okazos en Gdansko inter la 25-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto nunjare. Siajn spektaklojn prezentos aktoroj el Peruo, Britio, Rumanio, Kroatio, Pollando kaj Ukrainio. La moto de la nunjara festivalo estas la vortoj „Kaj lasu kapojn ruliĝi”. Ĝi ligas al la hastaj sociaj transformiĝoj, politikaj kirliĝoj, kaprica sortocirklo, historio, ripetiĝemo de problemoj kaj mekansmoj, kiuj detruas individuojn kaj komunumojn. Ĉio ĉi tamen ne signifas, kiel akcentas la organizantoj, ke ni devas humile akcepti ĉion, kion alportas la sorto. La sinteno, kiun ni alprenas fronte al la maljustaĵoj de la mondo igas nin homoj. La 28-a Internacia Ŝekspir-festivalo komenciĝos per la prapremio de la spektaklo „Tempesto. Prequel”. En pliaj tagoj estos prezentita la laŭreato de la konkurso ShakeSpheare organizata de ESFN, membriganta 12 eŭropajn ŝekspirfestivalojn el 11 landoj. Dum la festivalo krom spektakloj el la la tuta mondo okazos konkursoj por Ora Yorick, SzekspirOFF kaj por Nova Yorick. Krome disvolviĝos eventoj artaj, edukaj, laborrenkontoj kaj renkontiĝoj kun kreantoj. Detala programo estas konsultebla rete en la pola kaj angla lingvoj.

El la elsendo 25.06.2024. Legas Maciek – 01′ 37″

Historiaj 16-jarcentaj teksaĵoj en Toruno

Unikan kolekton de teksajoj kaj ŝuoj, ĉefe el la 16-a kaj 17-a jarcentoj, trovis polaj arkeologoj dum siaj esploroj sur la konstruplaco por la filmcentro Camerimage en Toruń, la norda Pollando. Inter ili troviĝas teksaĵoj silkaj, fragmentoj de plurfaldaj roboj aŭ teksaĵo el oraj kaj arĝentaj fadenoj kun florornamento. Oni retrovis krome kompletajn ŝuojn en la orienta kaj okcienta stilo, elementojn de ŝusproniloj. Temas pri la plej granda kolekto de retrovitaj tekŝajoj kaj ŝuoj el ĉi tiu epoko en Eŭropo. Ĝi atestas samtempe, ke Toruń apartenis al unu el la plej gravaj urboj de la Hansa Ligo. Ĝi havis vastajn kontaktojn sur la tereno de la tuta Eŭropo. Diversspecaj retrovitaj kornaj, metalaj, ceramikaj elfarajoj, teksaĵoj kaj ledoj konfirmas la altklasajn verkojn de Toruń-metiistoj kaj iliajn vastajn komercajn kontaktojn. Kvankam ĉi specaj elfaraĵoj aperas en la tuta Eŭropo – i.a. en Amsterdamo, Londono, Gdansko, Elbląg, Vroclavo, Lubeko, Rigo – la kolekto de modernaj teksaĵoj kaj ŝuoj retrovitaj en unu loko apartenas al la unu el la plej imponaj en Eŭropo. En kelkaj kategorioj ili superas laŭ la vidpunkto de ilia bunto. La esploroj pri ili kaj ilia konservado troviĝas en la komenca fazo.

El la elsendo 25.06.2024. Legas Pamela – 01′ 40″

85-jariĝo de la Pola Instituto en Budapeŝto

La Pola Instituto en Budapeŝto estas unu el la plej malnovaj polaj kulturaj institucioj funkciantaj eksterlande. Ĝi estis establita en majo 1939. Kelkajn monatojn post la eksplodo de la 2-a mondmilito ĝi aliĝis al helpo por polaj militrifuĝintoj. Fermita de germanoj dum la okupacio de Hungario en 1944 ĝi restarigis sian laboron postmilite. De jardekoj la Pola Instituto en Budapeŝto okupiĝas pri la promociado de la pola kulturo. Kadre de la solenaĵoj ligitaj kun la 85-jariĝo de la Instituto estis pretigita interesa ekspozicio de artafiŝoj de junaj polaj kaj hugaraj artistoj. Ĉiu el ili prezentis verkon, kiu prezentas unu literon, kiuj sekve formis fragmenton de konata slogano pri la pola-hungara amikeco: „pol’, hungaro: frata paro”. En la artgalerio Platan estis malfermita virtuala ekspozicio de pentraĵoj de Józef Chełmoński. La Pola Instituto en Budapeŝto en sia riĉa programo adresita al la hungara publiko ĉiujare pretigas Polan Filman Printempon kun prezento de la plej aktualaj atingaĵoj de la pola kinematografio. Al la sukcesoj sur la kampo de pola-hungara dialogo kalkuliĝas la projekto „Haltejo Historio”. Dank’ al ĝi la kunlaboro de ofte junaj hungaraj historiistoj fruktas per daŭre malkovrataj novaj vefoj en la komuna historio.

El la elsendo 15.06.2024. Legas Maciek – 01′ 37″

Internacia Festivalo de Henryk Wieniawski

Ĝis morgaŭ en la sudokcidenta Pollando, en la loko Szczawno Zdrój daŭras la 59-a Internacia Festivalo de Henryk Wieniawski. Kadre de la 4-taga evento estis planitaj kvin koncertoj, en kiuj krom komponaĵoj de Wieniawski, la publiko aŭdos muzikverkojn de Johannes Brahms, Felix Mendelssohn Bartholdy, Frederiko Chopin, Ludwig van Beethoven, Niccolo Paganini, Krzysztof Komeda. Inter la plenumantoj estas artistoj el Pollando, Kazaĥio kaj Tajvano. Hodiaŭ okazas speciala kocerto en la datreveno de la koncerto, kiun donis en Szczawno la komponisto mem. La Internacia Festivalo de Henryk Wieniawski referencas al du estadoj de la romantika pola komponisto en Szczawno Zdrój (tiam Bad Salzbrunn). Wieniawski vizitis la kuraclokon en la jaroj 1855 kaj en 1857.

El la elsendo 15.06.2024. Legas Milada – 01′ 16″