Novaĵoj

La pola lingvo ĉiam pli populara en Irkuck

Enretigita de: | Maj 30, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La polan lingvon en la Ŝtata Universitato en Irkucko, la plej granda altlernejo en la ĉefa urbo de la Orienta Siberio studas en plimulto rusoj, eksterlandanoj, sed ankaŭ poldevenuloj. Ĝi estas lekciata devige kiel unu el la nuntempaj slavaj lingvoj en la fakultato de la rusa filologio. Aldone en la fakultato de fremdaj lingvoj studentoj povas elekti la polan lingvon kiel la tiel nomatan duan fremdan lingvon. Ekde 2015 funkcias en la universitato Centro de la Pola Lingvo, kiu rolas kiel rendevuejo por studentoj de diversaj fakultatoj,  kaj ankaŭ por personoj lernantaj la polan lingvon en la loka katolika preĝejo. En Irkucko estas pli ol 10 altlernejoj,  do la grupo de neplenaj 50 personoj studantaj la polan lingvon povas ne ŝajni granda, sed konsiderante, ke la filologia fakultato havas nur 20-25 studentojn la situacio aspektas iom alie, des pli ke la nombro de studentoj elektantaj la polan lingvon kreskas. La studentojn favoras la fakto, ke en Irkucko funkcias Ĝenerala Konsulejo de Pollando, aktivas polkolonia organizo „Ĉenero”. Kunlabore kun ambaŭ institucioj en Irkucko okazas Somera Lernejo de la Pola Lingvo apud Bajkalo, ĉiujaraj konkursoj pri la pola ortografio, renkontiĝoj kun invititaj de la konsulejo polaj kreantoj. La pola ministerio por la supera edukado ebligas al studentoj partopreni somerajn lernejojn de la pola lingvo en Pollando.

El la elsendo 30.05.2017. Legas Milada – 2’04”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511166

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj