Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Listo de donacintoj

Pola Retradio en Esperanto estas spontana iniciato de la aŭskultantoj de la iama E-Redakcio de Pola Radio kaj de la amikoj de ĉi tiu programo en la socia portalo Facebook. Ĝia celo estas daŭrigi – ekster la publikaj strukturoj – la E-elsendojn kiel platformon de  parola kulturo de Esperanto, kiel konstantan renkontejon en la natura lingvomedio pere de interparoloj kaj intervjuoj kun elstaraj kaj mezaj esperantistoj. Pere de regule aperantaj informoj, felietonoj kaj raportoj pri Pollando el Varsovio, la naskiĝurbo de Esperanto.

Tiu ĉi iniciato kreiĝis sen kiu ajn financa bazo. Sekve do  la subvencia subteno de aŭskultantoj kaj amikoj estas tre grava por certigi la rimedojn por la programproduktado. Ni dankas pro entuziasma bonvenigo de la iniciato kaj pro la jam venintaj mondonacoj. Ĉiu – eĉ plej malgranda financa donaco – regule venanta – ebligas ne nur ekziston, sed ankaŭ la pluevoluigon de la projekto, kiu servas  al disvastigo de la praktika apliko de Esperanto kaj proksimigas pli vastskalan aplikadon de la lingvo.

Dankon al ĉiuj donacintoj !

Bruce Crisp, Salikh Zakirow, Andreo Bach, †Ginette Martin, Ugo De Riu, Luis Ladeira, Antoine Simon, Dario Rodriguez, Leopoldo Patek, Pascal Dubourg Glatigny, Auguste Huberdeau, AIDA Yayoi, Wera kaj †Detlev Blanke, Ivan Colling, Rita de Moraes, Marian Możuch, Bruno Dantas, Gian Piero Savio, Fernando Miguel Lorenzo, Alain Chalm, Lauri Mustonen, †Jukka Nikoskelainen, Zdzisław Dziubecki, †Jan Książek, Francisco Wechsler, Francisko Lorrain, Olof Pettersson, Kari Uimi, Carlos Roels, Zbigniew Wybraniec, Edmond Ludwig, Michael Hansen, †Ingrid Forkel, Jean Claude Dubois, Gizela Macioszek, Edmond Plutniak, E-duKati, Orlando Raola, Maria Murphy, Serio Boschin, Stanisław Mandrak, Marian Łaba, Scott Wells, Alexandre Arraes de Alencar Neto, Mizro Iwaya, Świętosław Fortuna, Gian Carlo Fighiera, Jane Marshall, Sheila F Devlin, Atusi Nisinaga, Synnöve Mynttinen, Rosa Lopez Martin, Bin Guo, Andrea Schmidt, Garikoitz Knorr de Santiago, Martin Thorenz, Kaneyuki Hayasi, Paul Hanks, Gintaras Ziaunys, Hitoshi Mori, Kim Uson, Danielle Carrier, Wolfgang Carrier, C. Gonzalez Spinola, Maxwell Lang,LEE Young-Koo, Carlos Cediel Diaz Gomez, Sirkka Mattlin, HAN Moo-Hyup,  Belmiro Martins, Stefan Fishan, †Jiri Patera, Herman Deceuninck, Przemysław Wojnowski, Aleksander Jankowski,  Juergen Wulff, Paul Hanks, Scott Turton, Jose  Orejas, Georgios Dermatis, Jurij Gricaj, Cody Kirkpatrick, Piet Glorieux, Bruno Robineau, Jose Ignacio Orejas Perez, Bernard Kung, Pedro Zurita, Stefan Brodd, Yasuo Tabuchi, Alvaro Motta, Jürgen Wulff

Ni esprimas niajn plej sincerajn dankojn al ĉiuj senavaraj donacintoj kaj esperas pri via daŭra subteno per konfirmaj mesaĝoj, komentoj kaj mondonacoj al nia UEA konto vars-t.