Novaĵoj

La 74-adatreveno de ribelo en la varsovia getto

Enretigita de: | Apr 19, 2017 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Hodiaŭ pasas la 74-a datreveno de la eksplodo de ribelo en la Varsovia Getto reage je la kampanjo de Heinrich Himmler definitive ĝin likvidi. Li estis unu el la ĉefestroj de la hitlera Germanio, respondeculo pri ekstermo de la eŭropaj judoj. En la varsovia getto restis tiam ĉirkaŭ 50-70 mil judoj – kompare al preskaŭ 500 mil en ĝia disflora fazo. Ekde la unuaj tagoj la defendantoj de la getto ricevis militistan helpon de la polaj konspiraj formacioj, i.a. Landa Armeo. La ribelo falis post neplena monato. En ĝia fina akordo Jürgen Stroop ordonis eksplodigi Grandan Sinagogon kaj deklaris likvidon de la juda loĝkvartalo en Varsovio. Hodiaŭ omaĝe al la datreveno pli ol mil volontuloj disdonas sur la straroj de Varsovio 100 mil paperajn jonkvilojn. Ĉi tiu kampanjo organizata de la Muzeo pri Historio de Polaj Judoj celas flegi la memoron pri la ribelo en la varsovia getto. Jonkvilo simbolas la memoron pri la eventoj de antaŭ 74 jaroj dank’ al  Marek Edelmann, la lasta gvidanto de la insurekcio, kiu ĉiujare en la datreveno antaŭ la monumento de Getto-herooj estis metanta florbukedon el flavaj jonkviloj.  Al la memorkampanjo aliĝis ĉirkaŭ mil lernejoj, bibliotekoj kaj kulturinstitutcioj el la tuta lando kaj eksterlandaj parneroj el Usono, Germanio, Danlando kaj Israelo. Porokaza muralo ekzistonta ĝis la 23-a de aprilo kreiĝis ĉe la metroostacio Centrum. Okaze de la datreveno La Soci-kultura Societo de Judoj en Pollando organizas omaĝan solenaĵon antaŭ la Monumento de Getto-herooj.

El la elsendo 19.04.2017. Legas Milada – 0’59”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0512175

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj