Novaĵoj

Pola stacidomo kun prestiĝa arkitektura premio

Enretigita de: | Nov 25, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Dum la tritaga World Architecture Festival – Monda Arkitektura Festivalo okazinta en Singapuro komence de novembro estis enmanigitaj la nunjaraj festivalaj premioj. En la kategorio „Transporto” la ĉefpremion gajnis la pola stacidomo en Lublino (la orienta Pollndo). La moderna konstruaĵo estis transdonita por la publika uzo en januaro 2024 kaj estas parto de Integrita Trafikcentro. Temas pri trietaĝa objekto kun la spaco superanta 18 mil kvadratajn metrojn. En ĝi troviĝas 43 busstacioj, aŭtomobilaj parkejoj kaj kelkdek biciklaj rakoj.
En januaro 2024 la lublina stacidomo ricevis jam premion en la konkurso Property Design Awards 2024 en la kategorio „Arkitektura bulo – publikaj objektoj”. Laŭaserte la konstruaĵo, kies projekto kreiĝis en la leborejo Tremend, havas ŝancon akiri la titolon „Monda Konstruaĵo de la 2024-a jaro”.
La Arkitektura Festivalo estas konata prestiĝa evento en la arkitektura mondo. Ĉiujare ĝi logas al Singapuro reprezentantojn de arkitektura branĉo el diversaj mondpartoj. La kulimina momento estas solenaĵo dum kiu oni enmanigas premiojn pro la plej bonaj projektoj de la jaro. Ne senkaŭze ĝi estas difinata kiel „arkitektura Oskar”.

El la elsendo 25.11.2024. Legas Milada – 01′ 47″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0663386

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj