Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1478-a E_elsendo el la 20.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni memorigas el nia arkivo historian interparolon (1992) de redaktoro Andrzej Pettyn kun konata viena esperantisto, parolisto de la vienaj E-elsendoj pri tio, kiel komenciĝis la kunlaboro de vienaj, aŭstraj esperantistoj kun la Pola Instituto en la aŭstra ĉefurbo.
• En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 20.06 – ni informas pri novaj tradicioj registritaj en la pola Listo de la Nacia Kulturheredaĵo; pri la 260-jariĝo de la Reĝa Pentrejo, la institucio, kiu rolis kiel ĝermo de la unua Belarta Akademio en Pollando; pri la ekspozicio de Ewa Juszkiewicz en Madrido, reinterpretanta la tradicion de la eŭropa virina portreto.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la Skolta Ĵamboreo en 2028 en Gdansko kaj ebleco, ke kontribuu al ĝi esperantistoj. Interesiĝantoj kontaktu: skoltaesperantoligo@gmail.com ĝis 30.08.26.
• Muzike akompanas nin Feri Floro per fragmento de sia kanto „Artisto”. La akompana foto de sentitola bildo de Ewa Juszkiewicz prezentas unu el ŝiaj tolaĵoj: CC BY-SA 3.0.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003.
• La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.







Mi estas el Brazilo, kaj mi tre ŝatis ĉi tiujn artikolojn. Mi gratulas kaj dankas ĉiujn elsendantojn pro la tre interesaj artikoloj pri arto kaj kulturo tra la mondo.
Kara skipo de Pola Retradio
Multan dankon pro via memorigo al redaktoro Andrzej Pettyn kaj Emil Vokal!!! Mi ofte helpis Vokal ekspedi la ekzemplerojn de „Aŭstria Esperanto Revuo“ kaj ankaŭ kiam li gvidis eksterlandajn esperantistojn tra la historia Vieno.
Elkorajn Salutojn
via longdaŭra aŭskultanto el Aŭstrio