Novaĵoj

Konsilio de Eŭropo alvokas Rusion

Enretigita de: | Jun 26, 2018 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La Jura Komisiono de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo alvokis Rusion, ke tiu ĉi redonu la vrakon de la aviliadilo,  en kiu en 2010 pereis apud Smolensko la pola prezidenta paro kun 94 aliaj personoj, en plimulto gravaj figuroj  en la pola politika kaj socia vivo. La proklamita lunde rezolucio alvokas senprokrastan redonon de la vrako, kiel ankaŭ de aliaj materialoj apartenantaj al la pola ŝtato. La rezolucion akceptis preskaŭ ĉiuj  ŝtatoj. Sindetenis Germanio.  En la teksto de la rezolucio la komisiono esprimas la bedaŭron, ke la rusaj reprezentantoj ne kunlaboris kun la vizitantaj Moskvon ĝiaj reprezentantoj kaj respondis neniujn petojn pri ricevo de donitaĵoj. Kiel informas la raporto „La 11-an de aprilo 2018 la Komitato por denova esploro de la katastrofo de la aviadilo Tu-154M en Smolensko, funkcianta ĉe la pola mnisterio por la defendo konstatis, ke la aviadilo estis „detruita en la aera spaco sekve de kelkaj eksplodoj”.

El la elsendo 26.06.2018. Legas Krystyna – 1’14”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0523515

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj