Novajoj
Traktoroj el Pollando
La firmao Ursus, la plej granda produktanto de traktoroj kaj agrikulturaj maŝinoj planas restariigi kontaktojn kaj akiri novajn klientojn, i.a. sur la skandinavia merkato. Ursus krome volas plibonigi sian pozicion sur la orientaj merkatoj kaj en tiaj landoj, kiel Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Nederlando, Slovenio kaj Kroatio, kie estas eksportataj elfaraĵoj el kompleksa oferto de la firmao. La planoj de Ursus ligiĝas ankaŭ kun la ekstereuropaj merkatoj. Pasintjare ĝi subskribis grandan kontrakton kun Tanzanio kun la valoro de 55 milionoj da dolaroj por la livero de 2400 traktoroj. Produktotaj en Pollando ili estos muntataj de tanzanianoj, kiuj estis instrukciitaj de poloj. La pola firmao en 2013 subskribis la unuan kontrakton en Afriko kun la etiopa kompanio pri livero de traktoroj, ekipo de riparcentroj kaj livero de vicelementoj. Aktuale Ursus intencas instali la traktoran muntolinion en Alĝerio.
El la elsendo 24.05.2016. Legas Tomek – 1’36”
Nova prezidento de Aŭstrio
La nova prezidento de Aŭstrio, Alexander Van der Bellen alvokis la civitanojn en sia unua publika elpaŝo post la anonco de la balotrezultoj, ke ili ne pufigu dividojn, kiuj montriĝis dum la balotkampanjo. Li atentigis, ke estas necesa „nova kulturo de dialogo” kaj politiko, kiu ne okupiĝas pri si mem, sed pri realaj problemoj, ankaŭ pri kolero reganta en la lando. Van der Beller subtenita de verduloj ricevis 50,35 procentojn de la voĉoj. Lia rivalo el Aŭstra Partio de Libereco, Norbert Hofer 49,65 procentojn.
El la elsendo 24.05.2016. Legas Krystyna – 0’43”
Germanio grandigas elspezojn por la armaj fortoj
La defendministro de Germanio, Ursula von de Leyen anoncis la 10-an de majo la decidon grandigi la peronalan staton de Bundeswehr je 14,3 mil militistoj kaj 4,4 civilaj laborantoj. Laŭ la estro de la soldata sindikato Andre Wuestner tio estas 180-procenta ŝanĝo en la germana defendopolitiko, ĉar ekde la unuiĝo de Germanio la personala konsisto de la germana armeo malkreskis. La kreskoprocezo daŭros sep jarojn. Ĝis la 2020-a jaro la buĝeto de la germana defendoministrio kreskos de 34,3 miliardoj da eŭroj ĝis 39,2 miliardoj. Von der Leyen pli frue anoncis kadre de Bundeswerh establon de taĉmentoj por kontraŭbatali ciberatakojn, kiuj kreiĝos jam nunjare, sed plenan pretecon atingos en 2021. Tiam ili konsistos el 13, 5 mil specialistoj pri informadiko. Kreiĝos tiucele aparta fakultato. Sed jam nun ĉiujare la germanaj armeaj fortoj enlaborigos po 800 civilulojn kaj 700 soldatojn, komputilajn specialistojn.
El la elsendo 17.05.2016. Legas Milada – 1’26”
Pola prezidenta paro en Italio
Prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino faras viziton en Italio. Post la interparolo kun la itala ĉefministro Matteo Renzi en Romo, dum la gazetara konferenco ili esprimis la opinion, ke la migrokrizo devas esti solvata ĉe la fontoj, tio estas tie, kie aktuale regas malfacila situacio, militsituacio, de kie homoj fuĝas, kio konsekvence kreas migropremon. La pola prezidento subtrekis, ke kun la itala ĉefministro ili samopinias, ke ĉiu iniciato, kiu ebligos solvi ĉi tiun problemon estas valora kaj konsiderinda. Marde la pola prezidento renkontiĝis kun sia itala partnero Sergio Mattarella. Posttagmeze Andrzej Duda prezentis prelegon en la Defendakademio de NATO kaj renkontiĝis kun la aŭtoritatoj de la altlernejo. En la lasta vizittago – merkrede la pola prezidento kune kun la edzino partoprenos solenaĵojn lige kun la 72-a datreveno de la venka batalo apud Monte Cassino, en kiu gravan rolon havis poloj.
El la elsendo 17.05.2016. Legas Barbara – 1’13”
Ĉu for de la Unio
Preskaŭ duono de la balotantoj en ok grandaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio volas voĉdoni pri plia membreco de sia lando en la Unio, kiel la 23-an de junio en la propra plebiscito faros britoj. Tio rezultas el la sondado de Ipsos/MORI okazigita inter la 25-a de marto kaj la 8-a de aprilo baze de interparoloj kun 500-1000 respondantoj en ĉiu el la landoj, en kiu okazis la opinisondado. Preskaŭ 50 procentoj de la respondintoj en Belgio, Francio, Germanio, Italio, Pollando, Hispanio, Svedio kaj Hungario taksis, ke la brita plebiscito elvokos similan efekton en aliaj landoj de la Unio. Pli ol la duono de la balotantoj asertas, ke se Britio forlasos la Union ili sekvos ĝian ekzemplon. Laŭ „Financial Times” eŭropanoj manifestas pli grandan entuziasmon por la eblo voĉdoni mem ol por la forlaso de la Unio. Por forlaso de la Unio volas voĉdoni – laŭ la menciita opinisondado – 48 procentoj de italoj, 41 procentoj de francoj, 34 procentoj de germanoj, 26 procentoj de hispanoj. En Pollando temas nur pri 22 procentoj de balotantoj.
El la elsendo 17.05.2016. Legas Tomek – 1’19”
Intensaj agadoj de rusaj specialaj servoj
Polaj invigilservoj atentigas, ke lige kun la proksimiĝanta NATO-pintrenkonto en Varsovio estas konstatitaj intensaj agadoj de rusaj specialaj servoj. El informoj prezentitaj dum la parlamenta komisiono por la specialaj servoj rusoj preparas agadojn kontraŭ Pollandon. Kiel informis la radiostacio RFM FM vastskale planita kampanjo de Kremlo plej verŝajne estas ligita kun la informa milito, kies kulimino estus okazonta rekte antaŭ la julia NATO-pintrenkonto. La estro de la parlamenta komisiono Marek Opioła konfirmis, ke la rusaj servoj jam komencas uzi kanalojn de propagando kaj misinformado. Temas ne sole pri la Interreto, sed ankaŭ pri amaskomunikiloj en Pollando kaj eĉ en Eŭropo.
El la elsendo 13.05.2016. Legas Krystyna – 0’55”
Raporto pri la regado de la antaŭa koalicio
Lastmerkrede la registaro kun unuopaj ministroj prezentis detalan raporton pri la 8-jara regado de la koalicio Civitana Platformo/Pola Kamparana Partio, kiun la ĉefministro Beata Szydło promemesis antaŭ duona jaro transprenante la regadon. La raporto bildigas la staton de la ŝtato, kiun renkontis la registaro transprenante la regadon en novembro 2015, la skalon de patologioj, korupto, malmastrumemo kaj malŝparado de la publikaj rimedoj, kio estas taksita sume je 340 milionoj da zlotoj. La raportoj estis faritaj baze de dokumentoj de ĉiu el la ministerioj. Multaj konkretaj donitaĵoj devenas el la raportoj de la Plej Supera Kontrolĉambro.
El la elsendo 13.05.2016. Legas Krystyna – 0’52”
Rifuĝintoj en Pollando 2016
Preskaŭ 4 mil eksterlandanoj ekde la jarkomenco klopodis akiri en Pollando la statuson de rifuĝinto. Plej multaj estis civitanoj de Rusio el Ĉeĉenio 2,6 mil personoj, Taĝikio – 475 kaj Ukrainio – 455. Inter aliaj estis 112 loĝantoj de Armenio, 56 de Turkio, 41 de Kartvelio, 20 de Kirgizio kaj 19 de Sirio. La migrosituacion en Pollando daŭre karakterizas intensa alvenado de ukrainanoj. La statuson de rifuĝinto en diversaj kategorioj ricevis 82 personoj, 746 personoj ricevis negativan respondon. 3,3 mil kazoj finiĝis per fermo de la traktado. Ekde la jarkomenco vojevodoj ricevis de eksterlandanoj pli ol 40 mil petpostulojn pri legalizo de la estado (portemta, konstanta kaj longdaŭra rezidanto de la Eŭropa Unio). En prema plimulto ili venis de ukrainanoj.
El la elsendo 10.05.2016. Legas Milada – 1’02”
16 finalanoj en la konkurso Arbo de la Jaro 2016
Dek ses arboj el la tuta Pollando inkluzive de plurjarcentaj kverkoj kaj jarcentaj tilioj troviĝas en la finalo de la konkurso Arbo de la Jaro 2016. La venkinto estos elektita de internaŭtoj dum la junia voĉdonado. Temas pri laŭvica konkurseldono organizita de la ekologia-kultura Klubo Gaja. La ĵurio por la fina rivalado elektis 16 el inter 100 plej ŝatataj kaj plej alte taksataj arboj rekonitaj de la loka socio. Laŭ la ĵurimembro doktoro Zbigniew Wilczek arboj nedisigeble ligiĝas kun la historio memorigante gravajn eventojn, personojn, legendojn. Nunjare al la konkurso estis anoncita i.a. tilio de Humboldt en Dyszna. Antaŭ 200 jaroj Aleksander Humboldt enkondukis novan formon de la naturprotekto, kiu estas la Naturmonumento. Dank’ al tio kontraŭ la forhako estis savitaj multaj eksterordinaraj arboj. Inter la plej malnovaj kandidatoj al la titolo Arbo de la 2016-a troviĝas la 700-jara kverko de Bażyński en la loko Kadyny en la varmia-mazuria vojevodio. Antaŭ pli ol 100 jaroj ĝi estis konata kiel Jarmila Kverko de Germanio kaj havis entrunkan spacon, en kiu libere povis kunesti 11 soldatoj kun plena militekipaĵaro. Inter menciindaj arboj kandidatoj troviĝas krome la 650-jara kverko Józef en la loko Wiśnowa, 300-jara kverko Zawiadowca en Konin, la 250-jara tilio Cecylia en Krościenko Wyżne, la 260-jara platano en Dobrzyca kaj 145-jara pirujo Matula en Mikołów. Pri la titolo rivalos ankaŭ preskaŭ 100-jaraj Tri Insurgentaj Oranĝujoj plantitaj omaĝe al la tri Sileziaj Insurekcioj en Ruda Śląska kaj 80-jara Kurbkreska Arbaro en Nowe Czarnowo. Ĝi konsistas el 400 karakterize kurbiĝintaj pinoj. Membroj de la organiza klubo Gaja engaĝiĝas por la defendo de la animalaj rajtoj kaj realigas programojn kaj kampanjojn, kiuj profundigas la komprenon pri la loko de homo en ekosistemo.
El la elsendo 10.05.2016. Legas Tomek – 2’18”
Naftotranskargejo en Gdansko
Kompleta Naftotranskargejo en Gdansko, la unua ĉe la pola marbordo de Baltiko (la norda Pollando), komencis funkcii komence de aprilo. Ĝia funkciigo estas grava elemento por firmigi la energetikan sekurecon de Pollando certiganta la kontinuecon de naftoliveroj por la pola ekonomio. Ĝi estis realigita en rekorde mallonga periodo de 25 monatoj konforme al la planita buĝeto. Ĝi estas ekipita per 6 receptakloj, ĉiu kun la kapacito de 62 kaj duona mil kubometroj kaj necesaj kromekipaĵoj kaj infrastrukturo. La investaĵo observas la plej superajn eŭropajn normojn. La naftotranskargejo en Gdansko estis konstruita de la kompanio PERM, kiu ricevis permeson utiligi la objekton fine de decembro 2015. Tiam estis difinita ĝia inaŭguro por la fino de la unua jarkvarono 2016.
El la elsendo 27.04.2016. Legas Tomek – 0’58”
Pola Minindustria Grupo
En la ĉeesto de la ĉefministro Beata Szydło reprezentantoj de la ministaj kaj energetikaj kompanioj, bankoj kaj financaj institucioj subskribis lastmarde en Katowice interkompreniĝon pri la funkciigo de la Pola Minindustria Grupo. La firmao fariĝos la plej granda produktanto de la ŝtona karbo en la Eŭropa Unio. Kiel konkurenca ekonomia subjekto ĝi envivigados modernajn minindustraiajn teknologiojn kaj investaĵojn, en kiuj ligiĝos la pola teknologia kaj inĝenieria penso. La agado de la grupo favoras la evoluigon de la pola mastrumado kaj firmigon de la energetikan sekurecon de Pollando.
El la elsendo 27.04.2016. Legas Milada – 0’51”
Ĉesigo de bitiga programo en la Pola Radio
La nova estraro de la publika Pola Radio ĉesigis la bitigadon de la radia programo. La nova prezidanto de Pola Radio Barbara Stanisławczyk deklaris, ke nenio, kio jam estis konstruita kadre de la programo, estos detruita. Ekde oktobro 2013 ĝis la fino de 2015 la Pola Radio kaj ĝiaj regionaj disaŭdigejoj elspezis por la bitigado preskaŭ 53 milionojn da zlotoj. Konstruante la emisimerkaton oni forgesis pri la klienta merkato, kiu estas proksima al nulo. Laŭ Barbara Stanisławczyk tio signifas, ke la projekto estis nefrutoporta kaj la tuta programo nekunordigita.
El la elsendo 12.04.2016. Legas Milada – 0’52”
La 73-a datreveno de la insurekcio en la Varsovia Getto
Hodiaŭ tagmeze la prezidento de Pollando, Andrzej Duda partoprenis la omaĝsolenaĵojn lige kun la 73-a datreveno de la eksplodo de insurekcio en la Varsovia Getto. La 28-taga insurekcio eksplodis en 1943 reage je la decido de la germana okupaciinto likvidi la getton, kiam sur ĝia tereno troviĝis inter 50 kaj 70 mil judoj. 10 monatojn pli frue, la 22-an de julio 1942 germanoj komencis la forveturigadon de getto-loĝantoj al la nazia mortotendaro en Treblinka kadre de la tn. Operaco Reinhard. Entute estis forveturigitaj ĉ. 306 mil personoj. La operaco Reinhard celis likvidi la judan loĝantaron. Ĝia akordo estis, la t.n. Grossaktion in Warschau. Ekde la unuaj tagoj la batalantaj judoj estis armite helpataj deekstere de la polaj konsipraj militistaj taĉmentoj de Landa Armeo kaj Popola Gvardio. La 16-an de majo Jürgen Stroop germana nazio, SS-Gruppenführer ordonis eksplodigon de la Granda Sinango ĉe Tłomackie-strato raportinte sekve, ke „eksa juda loĝkvartalo ĉesis ekzisiti”, kio estas agnoskita kiel fino de la insurekcio. Lige kun la datreveno la Muzeo POLIN organizis publikan kampanjon de flavaj narcizoj. La papeaj floroj, similaj al la stelo de Davido estas disdonataj en la polaj kaj alilandaj urboj. La datrevenaj solenaĵo estis inaŭguritaj antaŭdate de la 19-a de aprilo ĉe la varsovia monumento de Komuna Martireco de Judoj kaj Poloj.
El la elsendo 19.04.2016. Legas Milada – 2’12”
Mallonge_19.04.2016
Prezidento Andrzej Duda lunde vespere revenis post la dutaga vizito en Bulgario. La lundaj interparoloj i.a. kun la prezidento de Bulgario, Rosen Plewneliew koncernis proksimiĝantan pintrenkonton de NATO en Varsovio, firmigon de la duflanka kaj regiona kunlaboro, firmigon de la infrastrukturaj kaj energetikaj ligoj kadre de la kunlaboro de la ŝtatoj de Adriatiko, Baltiko kaj la Nigra Maro. La interparoloj koncernis ankaŭ migrokrizon. Dum la dimanĉa renkontiĝo kun la pola kolonio en la pola ambasado prezidento Duda distingis ses personojn pro elstaraj meritoj en la popularigado de la pola kulturo inter poloj loĝantaj en Bulgario.
Investaĵo Baltic Pipe
Post la lunda renkontiĝo de la pola ĉefministro kun la ĉefministro de Danlando, Lars Lokke Rasmussen Beata Szydło reliefigis la strategian signifon de la investaĵo Baltic Pipe, kiun realigas kune polaj kaj danaj firmaoj. Ĝi ligos danan kaj polan gasosistemojn, laŭ kiu estos transportata i.a. gaso el norvegaj provizoj. Oni parolis ankaŭ pri la problemo de enmigrantoj kaj pri la afero de la regiona sekureco post la incidentoj super Baltiko kun partopreno de rusaj aviadiloj. Lars Lokke Rasmussen donis la atenton al la reciprokaj polaj-danaj komercaj kaj ekonomiaj rilatoj koncerne kiujn ekzistas eblo de intimigo.
El la elsendo 19.04.2016. Legas Krystyna – 1’39”
Ĉiu kvara eŭropano vivas rande de mizero
La unia Eurostat publikigis la raporton, en kiu ĝi elmontras, ke eĉ 122 milionoj da eŭropanoj estas minacitaj de mizero aŭ socia ekskludo. Tio signifas malpli ol ĉiun kvaran loĝanton de la Unio. La plej malbone la situacio aspektas en Rumanio kaj Bulgario. Pollando troviĝas en la mezo de la listo kaj havas la rezulton je unu procento pli bonan ol elmontris tion la antaŭa raporto, sed daŭre ĝi foras disde skandinaviaj landoj kaj eĉ Ĉeĥio, en kiu tiu problemo koncernas 14 procentojn de la loĝantoj. En Pollando 24,7 procentoj de personoj estas minacitaj de mizero aŭ ekskludo. En plimulto de la landoj la plej multe endanĝerigitaj estas infanoj, nome en la tuta unio tiu problemo rilatas al preskaŭ 28 procentoj de infanoj kaj nur al 17 procentoj de plenkreskuloj. 122 milionoj da uniaj loĝantoj vivantaj rande de mizero aŭ ekskludo signifas 24,4 procentojn de la socio. Ĉiuj donitaĵoj el la raporto devenas el esploro pri enspezoj kaj vivkondiĉoj en la eŭropuniaj landoj, okazigata ĉiujare inter ĉiuj membraj ŝtatoj.
El la elsendo 12.04.2016. LegasTomek – 1’18”
La unua paŝo por reaktivigi la ŝipkonstruan industrion
La Ministrokonsilantaro akceptis projekton de la ŝipkonstrurilata leĝo, kiu la laŭ la registaro estos la unua paŝo reaktivigonta grandan ŝipkonstruan industrion en Pollando. La registara leĝpropono – konforme al la antaŭbalotaj promesoj – antaŭvidas avantaĝajn impostoproponojn por entreprenistoj kaj kreon de specialaj ekonomiaj sferoj. Ĝi estas unu el la elementoj de la prezentita de la registaro Plano favore al Respondeca Evoluo, konforme al kiu la ŝiponkonstrua industro denove fariĝos unu el la fundamentoj de la pola mastrumao. En ŝipfarejoj kaj kunlaborantaj kun ili firmaoj laboron trovos ĉirkaŭ 3 mil personoj.
El la elsendo 12.04.2016. Legas Milada – 0’55”
La 6-a datreveno de la katastrofo apud Smolensko
Hodiaŭ pasas 6 jaroj post la plej tragedia katastrofo en la postmilita Pollando, kiam apud Smlensko la 10-an de aprilo 2010 pereis 96 membroj de la pola delegacio omaĝonta la viktimojn de Katyń krimo. En la katastrofo pereis i.a. prezidento Lech Kaczyński, lia edzino Maria, la lasta pola prezidento en elmigrejo Ryszard Kaczorowski. La saman tagon posttagmeze antaŭ la prezidenta palaco en Varsovio komencis kolektiĝi poloj por unuiĝi en funebro kaj omaĝi la memoron de prezidento Kaczyński. Lige kun la hodiaŭa datreveno sur la Prezidenta Palaco estas malkovrita tabulo omaĝanta prezidenton Kaczyński. La solenaĵoj memorigantaj la pereintajn reprezentantojn de la pola elito okazas en kelkcent lokoj en Pollando kaj eksterlande. Sur la sidejo de la Komandantaro de la Garnizono Varsovio estis muntita instalaĵo kun nigraj-blankaj fotoj de ĉiuj 96 viktimoj de la katastrofo. La nunjara solenaĵo okazas en nova situacio. Pro la laboro de la novestablita komisiono esploranta la katastrofon apud Smolensko la publika opinio estas informata pri prisilentata vero, mensogoj aj falsadoj ĉi-rilataj de la antaŭe reganta skipo.
El la elsendo 10.04.2016. Legas Barbara – 1’41”
Skanalo ĉirkaŭ donitaĵoj el Mossack Fonseca
El dokumentoj, kiuj traiĝis el la panama kancelario Mossack Fonseca rezultas, ke ne sole korporacioj, sed ankaŭ politikistoj kaj privataj personoj laŭ giganta skalo evitas la impostopagadon. Internacia Konsorcio de Esplorĵurnalistoj analizis 11, 5 milionojn da domkumentoj, kiuj koncernas la periodon de la lastaj 40 jaroj. Inter la klientoj de la kancelario troviĝas 143 politikistoj kaj iliaj proksimuloj. Inter ili estas 12 eksaj kaj aktualaj estroj de la ŝtatoj kaj registaroj. Ĵurnalistoj taksas ekzemple la aktivojn de Vladimir Putin en la impostparadizoj je du miliardoj da dolaroj. La servojn de Mossack Fonseca estis utiligontaj i.a. prezidento de Ukrainio aŭ ĉefministro de Islando, la plej gravaj membroj de ĉina komunista partio. En la skandalo difinita kiel „Panama Papers” aperas nomoj de homoj el la mondo de sporto, aperas ankaŭ nomoj de poloj.
El la elsendo 05.04.2016. Legas Milada – 1’20”
Pliboniĝo sur la pola labormerkato
En la lasta jarkvarono de 2015 sur la pola labormerkato estis notita videbla pliboniĝo. Laŭ raporto de la Nacia Pola Banko senlaboreco proksimis al la historia minimumo dum kreskanta profesia aktiveco. Samtempe ĉiam pli da personoj estis enlaborigitaj baze de kontraktoj tempe ne limigitaj. Denove kreskis bezonateco je laboro, ĉefe pro pli alta profesia aktivco de personoj antaŭ la emerita aĝo. Pliboniĝo de la situacio ligiĝas kun la progresanta ekonomia vigliĝo kaj konstanta kresko de merkata bezonateco je laborantoj. Laŭ la donitaĵoj de la Oficejo de Investaĵoj kaj Ekonomiaj Cikloj (BIEC) daŭre malkresos senlaboreco. Elmontras tion tendencoj sur la labormerkato notitaj en la lasta jaro.
El la elsendo 05.04.2016. Legas Milada – 1’02”
Usono grandigos siajn kontinentajn fortojn en Eŭropo
La usona armea komandantaro en Eŭropo – EUCOM informis, ke Usono en februaro 2017 komencos firmigi siajn kontinetajn fortojn en Eŭropo per kontinua, rotacia alidirektado de blendbrigadoj, sekve de kio ili kreskos ĝis tri blendbrigadoj. Estis ankaŭ decidite, ke la kontinentaj trupoj de Usono komencos ankaŭ stapladi militistajn akcesoraĵojn en siaj ekstrmsituantak staplejoj en Eŭropo por la uzo kaze de neceso. La aferprezentanto de la Pentagono, Laura Seal deklaris, ke tio signfas kontinuan ĉeeston de blendbrigado en la Orienta Eŭropo. La partoprenontaj en la 9-monataj rotaciaj brigadoj estos ekipitaj per propra moderna ekipaĵaro. Tiu plano emfazas firman kaj ekvilibran rilaton de Usono al la demando pri garantioj por ĝiaj aliancanoj.
El la elsendo 05.04.2016. Legas Tomek – 0’49”
Post atencoj en Bruselo
La urbestro de Bruselo Yvan Mayeur deklaris hodiaŭ, ke post la lastaj teroristaj atencoj la ĉefurbo de Belgio povas ne reveni al. normaleco. Li interparolis kun la prezidanto de Parizo Anne Hidalgo pri enteprenitaj agadoj post la pasintjaraj islamistaj atencoj en la franca ĉefurbo, sekve de kiu pereis 130 personoj. La interparolon antaŭmis minuto de silento omaĝanta la viktimojn de la bruselaj atencoj el la 22-a de marto, sekve de kiuj mortis 35 personoj kaj ĉ. 340 estis vunditaj. Estis omaĝitaj la viktimoj de la lastdimanĉa terorista atenco en Pakistano.
El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada – 0’54”
Forigita rajto forpenadi infanojn pro mizero
Prezidento Andrzej Duda subskribis leĝon, prilaboritan en la Justicministerio, kiu koncernas ŝanĝojn en la Familia kaj Protekta Kodo. La amendo enkondukis malpermeson forprenadi infanojn de familioj ekskluzive pro ilia materiala situacio. Tiu ĉi decido apud la programo „Familio 500+” estis i.a. menciita en la ekspozeo de ĉefministro Beata Szydło. La menciita amendo estas la unua projekto prilaborita de la justicministerio kun la celo plibonigi la situacion de polaj familioj. La kolektivo por Protekto de la Familiaŭtonomio kaj famila vivo laboras pri laŭvicaj ŝanĝoj, kiuj celas forigi patologiojn, kiuj kaŭzas fidoperdon de la polaj familioj al la ŝato.
El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada
Pliaj atakoj de ekstremaj islamistoj
Dum la Paska Dimanĉo rezulte de la terorista atako en Pakistano pereis pli ol 70 personoj kaj pli ol 300 estis vunditaj, ĉefe virinoj kaj infanoj. Islamaj ekstremistoj deklaris, ke ilia celo estis mortigo de laŭeble multaj kristanoj. La kondolencajn depeŝojn al la pakistanaj aŭtoritatoj sendis la prezidento de Pollando, Andrzej Duda kaj la ministro por la eksterlandaj aferoj, Witold Waszczykowski. Ambaŭ politikistoj forte kondamnis ĉiujn formojn de terorismo, kies viktimoj estas senkulpaj kaj senpovaj homoj.
El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada – 0’45”
Mallonge
Minaco de pliaj atencoj
La t.n. islama ŝtato intencas serion da atencoj en Eŭropo. Laŭ la agentejo AP tiucele estis instrukciitaj almenaŭ 400 teroristoj. Ilia celo estas elvoki maksimuman kaoson. Unu el tiaj teroragoj estis malebligita de francaj servoj. Laŭ laborantoj de la eŭropaj kaj irakaj invigilservoj en Eŭropo funkcias kelkaj sendependaj ĉeloj de la islama ŝtato. Iliaj estroj estas personoj uzantaj la francan lingvon, ligitaj kun la landoj de la Norda Afriko, Francio kaj Belgio.
Uniaj landoj debatis en Bruselo
Du tagojn post la sangoverŝaj atencoj en Bruselo la belga polico okazigis laŭvicajn kontraŭteroristajn operacojn. Ĵaŭde en Bruselo la estro de la pola ministerio por la internaj aferoj, Mariusz Błaszczak partoprenis la eksterordinaran renkontiĝon de la estroj de la unilandaj ministerioj por la internaj aferoj. Ĝia celo estis priparoli la konsekvencojn de la mardaj atencoj. Pollando, kiel informis ministro Błaszczak estas por rapida envivigo de la eŭropa sistemo de interŝanĝo de pasaĝerdonitaĵoj kaj por firmigo de la kunlaboro de la invigilservoj en batalo kontraŭ terorismon.
El la elsendo 25.03.2016. Legas Krystyna – 1’30”
Kontraŭ la malŝparado de nutraĵoj
La registaro prilaboras leĝon, kiu ebligos al produktantoj kaj vendistoj transdonadi troajn nutraĵprovizojn al organizoj helpantaj al mizeruloj kaj homoj bezonantaj. Aktuale daŭras pri ĝi la preparlaboroj. Kiel informis la ĉefministro Beata Szydło ili referencas al solvoj aplikataj en multaj eŭropaj landoj. Nova leĝo ebligos al produktantoj de nutraĵoj kaj iliaj vendistoj transdonadon de nutraĵsuperaĵoj al eksterregistaraj organizoj, institucioj de la socia helo kaj komunumoj, kiuj okupiĝos pri plia distribuado. Aktuale ĉi-specaj nutraĵoj estas ofte malŝparataj kaj detruataj.
El la elsendo 22.03.2016. Legas Milada – 0’54”
Terorista atako en Bruselo
Bruselo marde matene fariĝis celo de teroristaj atakoj. En du sinsekvaj atencoj en la flughaveno Zaventem kaj ĉe la metroo-stacio Maelbeek, proksime al la uniaj institucioj, pereis 34 personoj kaj pli ol 200 (inter kiuj tri poloj) estas vunditaj. Belga policio traserĉas domojn kaj serĉas personojn, kiuj povus esti ligitaj kun la atencoj. Estis anoncita la plej supera nivelo de la terorista alerto, estis fermitaj limoj kun Francio kaj Nederlando. Sian respondecon pro ambaŭ atencoj deklaris la t.n. islama ŝtato. El la tuta Eŭropo, el la mondo direktiĝas al la belgaj aŭtoritatoj kondolencaj vortoj. Prezidento Andrzej Duda metis florojn antaŭ la belga ambasado en Varsovio. En sia kondolenca mesaĝo al la Reĝo de belgoj, Filipo la 1-a en sia propra nomo kaj en la nomo de la pola nacio Andrzej Duda skribis i.a., ke „teroroagoj celitaj kontraŭ senkulpaj viktimoj kaj fundamenaj valoroj, sur kiuj estas konstruita Eŭropo postulas komunan reagon. Fronte al neniel pravigita perforto ni devas defendi nian civiizacion”. La uniaj ŝtatestroj kaj registarestroj certigis en komuna deklaro, ke la Eŭropa Unio kaj ĝiaj membroŝtatoj staras solidare ĉe Belgio. Ili esprimis la decidfirmecon fronti la minacon per ĉiaj necesaj rimedoj. Reprezentantoj de la plej superaj polaj aŭtoritatoj certigas, ke ne ekzistas informoj pri endanĝerigo de Pollando aŭ argumentoj por altigi la nivelon de la terorisma alarmo. En Varsovio debatis Registara Sekureccentro. Pli intensaj kontroloj estis tamen enkondukitaj en stacidomoj kaj flughavenoj.
El la elsendo 22.03.2016. Legas Barbara – 2’07”
Obama sur Kubo
La kuba gvidanto Raul Castro alvokis lastlunde la usonan prezidenton Barak Obama forigi la embargon rilate Kubon. Ambaŭ gvidantoj dum la renkontiĝo en Hvano deklaris la deziron de plia normaligo de la rilatoj inter siaj landoj. La malakorda punkto koncernis la homajn rajtojn. Usono ŝiris la diplomatiajn rilatojn kun Kubo dum la prezidenta oficado de Dwight Eisenhower en 1961-a jaro, kio ligiĝis kun kresko de tensioj kun la revolucia registaro de Fidel Castro. La nuna vizito de Obama estis la unua vizito de la usona prezidento post 88 jaroj. Ĝi konformas al la usona politiko de malfermiĝo rilate al la landoj de la Latina Ameriko.
El la elsendo 22.03.2016. Legas Milada – 1’31”
Rezolucio de la pola Sejmo omaĝe al poloj savantaj judojn
Lastmerkrede la pola Sejmo omaĝis la memoron de poloj, aparte de tiuj, kiuj savante dum la 2-a mondmilito judojn kondamnitajn je ekstermo revenĝe pereis el la manoj de la germana okupaciinto. La rezolucio estis proklamita per aklamo okazis antaŭtage de la inaŭguro de la muzeo de Poloj savantaj judojn en la loko Markowa. Tie la 24-an de marto 1944 germanaj ĝarndarmoj murdis 8 judojn kun kaŝantaj ilin: Józef Ulm kaj lia edzino en la lasta monato de gravedeco. Estis murditaj 6 iliajn gefiloj, el kiu la plej aĝa havis 8 jarojn. La rezolucio memorigas, ke nun daŭras beatiga procezode Ulm-familio, ke postmorte ili estis distingitaj de Pollando kaj Israelo kaj ke en 2013 sur la paĝoj de la Instituto Yad Vashem aperis teksto „La krimo kontraŭ Ulm, kiam la tuta familio estis murdita kune kun la kaŝataj de ili judoj – fariĝis simbolo de la pola ofero kaj maritreco dum la 2-a mondmilito”. En tiu ĉi kunteksto – oni substrekas en la rezolucio de la Sejmo – „aperantaj mensogaj vortumoj pri „polaj mortotendaroj” aŭ „pola SS” elvokas la plej profundan indignon kaj meritas hontmakuligon”, tial „necesa estas intensigo de batalo kontraŭ negativaj stereotipoj kaj kaluminado de Pollando, en kio helpos la nova Institucio”.
El la elsendo 18.03.2016. Legas Milada – 1’57”
Pli bona prognozo de ekonomia kresko
La Banko Morgan Stanley altigis la prognozon de ekonomia kresko por Pollando ĝis 3,6 procentoj kompare al la origine prognozitaj 3,2 procentoj. Tio ligiĝas i.a. kun la registara demografia programo Familio 500 plus. En la kancelario de la ĉefministro Szydło okazis lastlunde renkontiĝo dediĉita al proksimiĝanta envivigo de la programo (ekde la 1-a de aprilo), kiun partoprenis vojevodoj kaj urbprezidantoj kaj i.a. ministroj por la familio, por la laboro kaj socia politiko kaj por la inernaj aferoj. Nur en la nuna jaro al la polaj familioj trafos pli ol 17 miliardoj da zlotoj. Tiu mono reaperos sur la merkato. Laŭ analizantoj de la banko Morgan Stanley dank’al tio je ĉirkaŭ 1 procento kreskos la Landa Produkto Brutte.
El la elsendo 15.03.2016. Legas Milada – 1’5″
Bona kresko de la pola eksporto
Laŭ informoj de la Ĉefa Statistika Oficejo la supereco de la pola eksporto rilate importon en januaro 2016 egalis al 3,68 miliardoj da eŭroj. Eksporto, kiu en 2015 egalis al 178,71 miliardoj da eŭroj en la jara konsidero kreskis je 7,8 procentoj. Dominadon de eksporto rilate importon Pollando notas kun plej grandaj eksportaj gigantuloj Germanio, Nederlando au Francio. Plej granda kresko de eksporto en 2015 estis notita sur la merkatoj de Hispanio, Nederlando kaj Britio. En la pola eksporto malkreskas la signifo de Rusio. Laŭ prognozoj de KUKE (Asekura Korporacio de Eksportaj Kreditoj) en 2016 la pola eksporto kreskos ĝis la nivelo de 186,1 miliardoj da eŭroj.
El la elsendo 15.03.2016. Legas Milada – 1’11”
Spezoj per la polaj grundoj
La Ministrokonsilantaro akceptis la projekton de leĝo pri la grundspezo, kiu premisas la frostigon de vendebleco de la ŝtataj grundoj por la 5-jara periodo. Principe aĉetantoj de la agikulturaj nemoveblaĵoj estos nur indiviuaj agrikulturistoj. La leĝprojekto prilaborita de la ministro por la agruikulturo celas firmigi la protekton de kultiveblaj grundoj kontraŭ spekulacia elaĉetado de ili fare de landaj kaj eksterlandaj, fizikaj kaj juraj personoj kaj ĉesigo de malfavoraj ŝanĝoj en la agrikultura strukturo. Unu el la motivoj de novaj leĝaj reguligoj estas la fakto, ke ekde la 1-a de majo 2016 ĉesas funkci la 12-jara protektoperiodo por aĉetado de kultiveblaj grundoj fare de eksterlandanoj.
El la elsendo 08.03.2016. Legas Tomek – 0’50”
Pintrenkonto pri problemoj de enmigrado
La Eŭropa Unio kaj Turkio ne sukcesis atingi interkompreniĝon dum la 12-hora pintrenkonto en Bruselo. La gvidantoj de 28 ŝtatoj kaj la turka ĉefministro laboros pri la prezentitaj de Turkio proponoj dum la plej proksimaj tagoj. Detalaj solvoj estas ellaborotaj antaŭ la pintrenkonto planita por la 17-a kaj 18-a de marto. Laŭ la pola ĉefministro, Beata Szydło se la detala unia-turka plano estos interkonsentita kaj sekve envivigata estas la espero pri normala funkciado de Schengen-sfero. Laŭ ŝia postulo en la komuna deklaro troviĝas la vortumo, ke la uniaj landoj ne estos devigataj akcepti novajn enmigrantojn dum realigado de estonta interkompreniĝo kun Turkio.
El la elsendo 08.03.2016. Legas Krystyna – 0’54”
Eŭropa Memortago pri Justuloj (2016)
Dum la solenaĵoj de la nunjara Eŭropa Memortago pri Justuloj, organizita de la Domo de Renkontiĝoj kun Historio en Varsovio estis anoncitaj la nomoj de personoj, kies memoro estos omaĝita en la varsovia Ĝardeno de Justuloj. Temas pri Władysław Bartoszewski, kapitano Witold Pilecki kaj pastro Jan Zieja. Konforme al la ideo de la tago temas pri personoj, kiuj riskante la propran vivon savis la vivon de aliaj, defendis la homan dignon en la epoko de la germana nazia kaj komunista totalismoj, en la epoko de la homekstermado kaj amasmurdoj kaj dum ĉiuj krimoj kontraŭ la homaro en la 20-a kaj 21-a jarcentoj. La koncepto Justulo la unuan fojon aperis en Memorialo de Yad Vashem. Ekde 1963 ĝi atribuas la titolon Justulo inter la Nacioj de la Mondo. Inter 25 mil distingitaj per ĝi eŭropanoj pli ol 6,6 mil estas poloj. La 17-an de marto en la loko Markowa, en la sudorienta Pollando estos inaŭgurita Muzeo omaĝanta la memoron de la polaj justuloj, kiu portas la nomon de 8 persona Ulm-familio – murdita de germanoj kun 8 kaŝataj de ili judoj. En la murdomomento la edzino de Witold Ulm estis en la lasta monato de gravedeco kaj iliaj 6 infanoj aĝis de unu kaj duona ĝis ok jaroj. La solenaĵojn partoprenos prezidento Andrzej Duda kaj delegacioj el Israelo, Usono, Kanado kaj Germanio. Lige kun la Eŭropa Memortago de Justuloj en la Centro de Dialogo de Marek Edelman en Lodzo okazis dutagaj solenaĵoj. Lastlunde estis inaŭgurita edukprojekto „Raporto 2016: Justulo” dediĉita al memoro de poloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Temas pri poloj distingitaj per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo, pri tiuj kiuj ne plenumis postulatajn distingokriteriojn, pri tiuj, kiuj estis forgesitaj. Tiuokaze estis eldonita la unua numero de jarkvaona revuo dediĉita al ili, por kiu tekstojn verkis lernantoj de lodzaj supergimnaziaj lernejoj. Ĝi estos distribuata inter lernejoj kaj institucioj kunlaborantaj kun la Centro. Dum la tuta 2016-a jaro junuloj ligitaj kun la projekto animos kaj kunkreos eventojn ligitajn kun la temo Justuloj. Estas planataj ekspozicioj, filmprezentoj, prelegoj kaj serĉado de Justuloj en la nuntempa mondo.
El la elsendo 08.03.2016. Legas Milada – 3’25”
Poloj favore al la laboro de la registaro
La registaro konvinkis polojn al siaj ideoj. La opinisonda CBOS demandis en februaro, kiuj ŝanĝoj proponitaj de la registaro favoros la mastrumadon kaj socion. La rezultoj estas unusignifaj por la kabineto de Beata Szydło. Eĉ 94 procentoj de la enketitoj subtenas la ideon de senpagaj medikamentoj por personoj pli ol 75-jaraĝaj. 8 je 10 enketitoj deklaras sin por la demografia programo baldaŭ enviviĝonta „Familio 500 +” kaj por malaltigo de emerita aĝo. 75 procentoj estas por altigo de enspezkvoto impostolibera. Malpli, ĉar nur 42 procentoj estas por kroma banka kaj komerca imposto, kio ligiĝas kun timo pri pli altaj prezoj. Tamen la ŝlosilaj projektoj de la registaro estas subtenitaj de pli ol 95 procentoj de la balotintoj.
El la elsendo 04.03.2016. Legas Krystyna – 1’2″
Mallonge: Memortago pri Perfiditaj Soldatoj (1945-56), 2016 – Jaro de la Pola-Hungara Solidareco
La Nacia Memor-Tago pri Soldatoj Perfiditaj
La 1-an de marto okazis la ĉefaj solenaĵoj de la Nacia Memortago pri Soldatoj Perfiditaj, t.e. patriotaj soldatoj, kiuj estis persekutataj kaj mortkondamnataj de la komunistaj aŭtoritatoj. La solenaĵoj okazis ĉe la Tombo de Nekonata Soldato, en la enterigoloko de la murditaj soldatoj fare de sekurecorganoj en la jaroj 1945-56 ĉe la tombomuro de Powązki-tombejo, kaj en la Arĥikatedralo de s-ta Johano en Varsovio.
2016 – Jaro de la Pola-Hungara Solidareco
Omaĝe al la 60-jariĝo de la kontraŭkomunista elano en Poznano en junio 1956 kaj la 60-jariĝo de la insurekcio en Hungario en oktobro/novembro 1956 la Nacia Asembleo de la Pola Respbliko kaj la Nacia Asembleo de Hungario proklamis la 2016-an Jaro de la Pola-Hungara Solidareco. La 19-an de februaro deklaris tion la pola Sejmo, la 29-an de februaro la hungara Nacia Asembleo.
El la elsendo 01.03.2016. Legas Maciek – 1’03”
Naskiĝdatrevenaj koncertoj omaĝe al Frederiko Chopin
Okaze de la 206-a naskiĝdatreveno de Frederiko Chopin, la 1-an kaj 2-an de marto en la Varsovia Filharmonio estis planitaj koncertoj de laŭreatoj de la lasta Internacia Chopin-konkurso, Seong-Jin Cho el Koreio kaj Charles Richard-Hamelin el Kanado. Koncerto de Seong-Jin Cho estis planita por la marda vespero, tiu de Charles Richard Hamelin por la vespero merkreda. La marda koncerto de la korea laŭreato paralelos kun lanĉo de la diskoalbumo, enhavanta liajn konkursajn prezentiĝojn kadre de la t.n. Blua Serio enhavanta portretojn de la plej interesaj figuroj de Chopin-konkursoj. Ankaŭ la konkursa porterta KD de la kanada pianisto estos jam aĉetebla. Pli frue, nome marde tagmeze Chopin-muziko aŭdiĝis en la 2-a programo de la Pola Radio emisianta rekte el la naskiĝloko de Chopin, Żelazowa Wola recitalon de Tobias Koch. La germana pianisto specialistiĝas pri la t.n. historia plenumo. Li ludis la fortepianon de Broadwood el 1853, la plej nova akiraĵo de Chopin-Instituto. La koncerton en Żelazowa Wola partoprenis ankaŭ la pola finalano de la lasta Chopin-konkurso, Szymon Nehring. La martaj koncertoj enkondukas jam al grandaj artaj eventoj de la 12-a Internacia Muzikfestivalo „Chopin kaj lia Eŭropo” en aŭgusto 2016, kiam la publiko denove aŭdos ĉiujn laŭreatojn de la lasta Chopin-konkurso.
El la elsendo 01.03.2016. Legas Milada – 2’03”
Rasmussen; minacoj ligitaj kun Nord Stream 2
La eksa NATO-estro, Anders Fogh Rasmussen avertas kontraŭ minacoj ligitaj kun energetika dependeco de Eŭropo de Rusio, elmontrante la konstruadon de la gasokondukilo Nord Stream 2 erara. Laŭ Rasmussen la eŭropaj landoj estas forte dependigitaj de la energiimporto el Rusio, kio i.a. influas la uniajn diskutojn pri sankcioj rilate ĉi tiun landon kaj la unian starpunkton koncerne Ukrainion. Laŭ la eksa ĝenerala sekretario de la Pakto la konstruado de Nord Stream 2 estas projekto, kiu kontraŭas grandigon de la eneregtika sekureco de Eŭropo kaj samtempe elmontras mankon de solidareco inter la uniaj landoj. Liaopinie 60 procentoj de la uniaj rimadoj por importi energetikajn krudaĵojn celas aŭtoritarajn reĝimojn. Estas necese trovi alternativon por la importata energetiko. Ramussen substrekis, ke la Unio devas variigi la liverfontojn unuflanke kaj aliflanke uzi la proprajn provizojn, ekz. biofuelojn.
El la elsendo 01.03.2016. Legas Milada
La 2016a jaro dediĉita al marĉoj en la Nacia Parko de Biebrza-rivero
La 2016-a jaro en la Nacia Parko de Biebrza-rivero protektanta konatajn kaj valorajn humidajn terenojn estas dediĉita al marĉoj. La Parko pretigis edukeventojn pri la signifo de marĉoj, ĝi ankaŭ realigas projektojn, kies sekvo estos pli bona utiligo de akvo en la medio. La tieaj marĉoj apartenas al la plej konataj en Eŭropo kaj en la mondo. La Nacia Parko de Biebrza-rivero estas la plej granda nacia parko en Pollando kaj ekde 1995 troviĝas sur la listo de internacia Ramsar-Konvencio pri la protekto de akvo-kotaj terenoj. Ĉiujare en la datreveno de la konvencio, la 2-an de februaro estas solenata Monda Tago de Marĉoj. La nunjara okazos sub la devizo „Nia estonteco dependas de marĉoj: ekvilibra evoluo”. La Parko preparis plurajn porokazajn aranĝojn. La humidaj terenoj, ofte subtaksataj kaj konsiderataj kiel nefekundaĵoj havas ŝlosilan signifon por la vivo sur la planedo kaj plenumas fundamentan rolon por homo kaj ĝia aktivado. Marĉaj terenoj retenas akvon tiel antaŭmalhelpante inundojn kaj sekajn periodojn, ili rolas en la purigado de akvo. Krome marĉaj terenoj absorbas pli da dikarbonoksido ol arbaroj. Sur la tereno de la pola parko vivas pli da specioj ol en la aliaj ekosistemoj. La valo de Biebrza-rivero rolas kiel la eŭropa rifuĝejo de maloftaj specioj de la akvokotaj birdoj, kiel akvokanbirdo (Acrocephalus), granda galinago, tetro, marĉostrigo aŭ granda kriaglo. Laŭ la donitaĵoj de la Parko la marĉaj terenoj en Pollando okupas 14 procentojn de la landa surfaco.
El la elsendo 26.02.2016. Legas Tomek – 1’47”
Severigo de limkontroloj ĉe la eksteraj uniaj limoj
La ministroj por la internaj aferoj de la Unio interkonsentis ĵaŭde la severigon de la personkontrolo ĉe la eksteraj uniaj limoj. Sistemaj kontroloj de identeco koncernos ankaŭ la uniajn civitanojn. Por ke tiuj ĉi interkonsentoj enviviĝu estas necesa interkompreniĝo kun la Eŭropa Parlamento. La proponataj ŝanĝoj en Schengen-traktato devantigas la membrajn ŝatatojn al sistema kontrolado de personoj transpaŝantaj la limojn de la Unio, inkluzive de la uniaj civitanoj kaj ties familianoj, rajtaj moviĝi kadre de la komunumo. Tiuj principoj validos ĉe ĉiuj eksteraj limoj de la Unio: kontinentaj, maraj kaj en la flughavenoj. Kontrolataj estos personoj enveturantaj sur la terenon de la Unio, kiel ankaŭ ĝin forlasanataj. Aktuale ĉe la eksteraj limoj de Schengen-sfero al sistemaj kontroloj estas subigataj nur civitanoj de la triaj landoj enveturantaj sur la terenon de la Eŭropa Unio.
El la elsendo 26.02.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 1’14”
Germanio flegas sentimentojn
En Eŭropo post la 2-a mondmilito – sekve de Jalto-decidoj ŝanĝiĝis landlimoj. La germana registaro dum sia lastmerkreda kunsido en Berlino akceptis programon, kies celo estas konservo kaj flegado de kulturo kaj historio de germanoj el la Centra kaj Orienta Eŭropo transloĝigitaj sekve de Jalta-traktato. Kiel deklaris Monika Gruetters el CDU, la ŝtatministro pri kulturo kaj amaskomunikiloj – historio kaj kulturo de germanoj en la Orienta Eŭropo – estas la baza elemento de la memorkulturo. Konservo de ĝi, esplorado kaj disvastigado estas kaj restos la grava celo de la germana registaro. La financaj rimedoj por tiu agado en 2016 estos grandigitaj je 22 milionoj da eŭroj. La programo rilatanta al Pomerio, Orienta kaj Okcidenta Prusio, Silezio, Moravio, Baltaj Landoj, Rusio kaj Transsilvanio premisas klerigadon agadon, subtenon de regionaj muzeoj, kiuj okupiĝas pri la historio de transloĝigitoj, establon de novaj sciencaj etatoj kaj bitigon de la kolektoj. En 2018 en Germanio estas kreiĝonta dokumenta-informa centro dediĉita al trudaj migradoj de la 20-a jarcento. La ĉefa akcento estos truda transloĝigo de germanoj.
El la elsendo 26.02.2016. Legas Krystyna kaj Milada
La porfamilia monhelpo 500+ fone de la ĝisnunaj uniaj donitaĵoj
Kiel ni informis pasintsemajne la pola Sejmo per decida plimulto akceptis leĝon favore al pola familio. Ĝiaj ĉefaj premisoj estas la 500-zlota subvencio (pli ol 100-eŭra) por la dua kaj ĉiu laŭvica infano monate (kaj en pli mizeraj familioj ankaŭ por la unua infano).
La leĝon subskribis prezidento Andrzej Duda. Ĝi ekvalidos la 1-an de aprilo 2016. Ĝis nun Pollando troviĝis en la vosto de la Eŭropa Unio laŭ la vidpunkto de la porfamilia politiko. Laŭ la raporto „Impostaj favoroj kaj porfamilia helpo en la Eŭropa Unio” publikigita fine de 2015 la suma subteno de la pola ŝtato por familio kun du infanoj egalis al 530 eŭroj jare. La meza unia indico egalas al 2347 eŭroj. Pollando laŭ ĉi tiu konsidero okupis la 24-an lokon. La plej bona situacio regas en Luksemburgio, kie familio ricevas 9264 eŭrojn, Francio – kun 6772 eŭroj, Germanio – kun 4843 eŭroj. La raporto konsideris ankaŭ enspezan impostofavoron por unu infano. En Germanio ĝi egalas al 7 mil eŭroj, en Slovenio al 2437 eŭroj, en Hispanio al 2400 eŭroj, en Kroatio al 2052 eŭroj. En parto de la uniaj landoj la porinfanaj favoroj estas kalkulataj de imposta kvoto. En Italio eblas forkalkuli 950 eŭrojn, en Ĉeĥio 494-627 eŭrojn, en Portugalio 325 eŭrojn, en Pollando 265-643 eŭrojn. La meza fekundecindico en la Unio egalas al 1,55. Pli ol la meza estas en Francio, kie ĝi egalas al 1, 99; en Irlando – 1,96; Svedio – 1,89 kaj Britio – 1,83. Pollando kun fekundecindiko 1,29 troviĝas sur ja tria loko de la fino. Laŭ la ekspertoj la programo Familio 500+ stimulos la konsumadon kaj en la pli longa perspektivo kaŭzos, ke en la daŭro de 10 jaroj la nombro de polaj infanoj kreskos je 300 mil.
El la elsendo 23.02.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 2’56”
Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz la pola legaĵo 2016
Prezidento Andrzej Duda prezentis lastlunde la rezultojn de la plebiscito por la legaĵo destinita al la Tago de la Nacia Legado, la 3-an de septembro 2016, en kiu venkis la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis”.
En la interreta publika plebiscito, okazinta laŭ la iniciato de la prezidento la unuan fojon, organizita de la prezidenta kancelario partoprenis dek kelkaj mil personoj. Rivalis krome la titoloj: „La kamparanoj” de Władysław Reymont, „Noktoj kaj tagoj” de Maria Dąbrowska, „La nupto” de Stanisław Wyspiański kaj „Cindroj” de Stefan Żeromski. La eventon Nacia Legado de la plej brilaj verkoj de la pola literaturo, en 2012 inaŭguris la komuna legado de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Okaze de la proksimiĝanta Internacia Tago de la Gepatra Lingvo prezidento Duda enmanigis la premion „Meritiĝinta por la pola lingvo” al profesoo Jerzy Bartmiński. La premio estas atribuata pro apartaj meritoj en la altigado de la lingva konscio de poloj kaj popularigado de la kulturo de la pola lingvo. La premio celas proksimigi la polan lingvon kiel apartan valoron, protekti la lingvon kiel portanton de la nacia identeco, formi la lingvan konscion de poloj, kreskigi la interesiĝon pri la pola lingvo kaj popularigi bonajn lingvomodelojn.
El la elsendo 23.02.2016. Legas Krystyna kaj Barbara – 1’41”
Kontraŭ malveraj vortumoj
Kunlabore kun la Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau kreiĝis komputila programo Remember malkovranta en tekstoj mensogajn vortumojn: “polaj mortotendaroj” aŭ “polaj koncentrejoj”.
Pollando de jaroj reagas kontraŭ ĉi tiuj kalumniaj vortuzoj, kiuj jen kaj jen aperas en gazetaro de la tuta mondo. La programo Remember malkaŝas en komputilaj tekstoj tiajn vortumojn samtempe proponante ĝustajn historiajn difinojn, kiel “naziaj mortotendaroj” aŭ “germanaj koncentrejoj sur la tereno de okupaciata Pollando”. Post la analizo de donitaĵoj, kiu kaj kie aplikis la vortumon “polaj mortotendaroj” evidentiĝis, ke plej ofte faras tion ĵurnalistoj. Ofte tiuj eraroj sekvas el hasto kaj sciomanko. Tio inspiris la kreiĝon de Remember. La aplikaĵo kunlaboras kun Microsoft Word en Windos kaj kun programoj utiligantaj sisteman vortaron en komputiloj kun la sistemo OS X. Aktuale ĝi malkovras la kalumniajn vortumojn en 16 lingvoj. Daŭras la laboroj pri aldono de laŭvicaj lingvoversioj. Kiel informis la direktoro de la Muzeo Auschwitz-Birkenau dr-ro Piotr Cywiński lige kun la 71-a datreveno de la liberigo de la germana nazia koncentrejo Auschwitz la korektanta aplikaĵo estas transdonita al ĉiuj akreditigitaj ĉe la datrevenaj eventoj ĵurnalistoj. Ĝi estas proponata ankaŭ al redakcioj, institucioj, lernejoj en la tuta mondo.
El la elsendo 23.02.2016. Legas Krystyna kaj Maciek – 1’37”
Uniaj intertraktoj ĉirkaŭ Britex
Vendrede la gvidantoj de 28 landoj daŭrigas intertraktojn pri ŝanĝo de membrokondiĉoj de Britio en la Unio, pri kio klopodis la brita ĉefministro David Cameron. Se estos atingita interkompreniĝo la estro de la brita registaro instigos siajn civitanojn por voĉdonado, ke Britio restu en la Unio. Por interkonsento restas i.a. la demando por kiom longe Londono povus limigi la elpagadon de socialaj servoj por la uniaj, eksterbritaj laborantoj. Cameron postulis maksimume 13-jaran blokadon. La Viŝegrada Grupo prezentas postulon de maksimume 5 jaroj.
El la elsendo 19.02.2016. Legas Krystyna – 0’44”
Dokumentoj el la vilao de generalo Kiszczak
Lastĵaŭde la Instituto pri la Nacia Memoro informis, ke en la dokumentoj transprenitaj el la vilao de generalo Czesław Kiszczak troviĝas i.a. persona teko kaj labora teko de Sekreta Kunlaboranto de la komunista reĝimo „Bolek”, krome manuskripto de devontiĝo kunlabori subskribita de Lech Wałęsa-„Bolek”. Dokumentoj en la tekoj rilatas al la jaroj 1970-1976. Laŭ opinio de eksperto-arkivisto temas pri aŭtentaj dokumentoj. La prezidanto de la Intituto Łukasz Kamiński informis vendrede en la pola televido, ke post la transkribo de ĉiu fasko de la dokumentoj ili estos laŭetape bitigitaj kaj disponigataj i.a. al. ĵurnalistoj, tiel ke la publika opinio tre rapide estos informita pri ilia enhavo.
El la elsendo 19.02.2016. Legas Krystyna – 0’58”
Eŭropa Komisiono optimisme pri la pola ekonomia evoluo
Kiel ni legis en la „Pola Gazeto Ĉiutage” la Eŭrpa Komisiono publikigis la unuan nunjare prognozon de ekonomiaj indikoj por ĉiuj eŭropaj landoj. Por Pollando ĝi estas optimisma. La komisiono taksis, ke se en la 2015 la pola mastrumado manifestis fortan kaj stabilan kreskon de la Landa Produkto Bruttte je 3, 5 procentoj, ankaŭ en 2016 kaj 2017 eblas atendi similan rezulton. Laŭ prognozoj la inflacio egalos al ses dekonoj de la procento dum meze la unia egalos al duona procento. En Pollando malkreskos senlaboreo ĝis 7 procentoj, dum en la Unio ĝi egalos al 9 procentoj. La domina faktoro de la ekonomia kresko estos privata konsumado, pliboniĝo de la situacio sur la labormerkato kaj atendata transfero de la buĝetrimedoj en la formo de nova porinfana subvencio. Por 2017 estas antaŭvidita akcelo de la publikaj investaĵoj, dank’ al la kunfinancado de tiuj projektoj el la uniaj fondusoj. La uniaj ekonomikiistoj samtempe atetigas pri malkresko de la nombro de personoj en la produkta aĝo kaj konserviĝanta enspezcela elmigrado de personoj en la produkta aĝo. Laŭ ekspertoj la pola buĝeta perspektivo por 2017 dependas de definitivaj registaraj decidoj i.a. envivigo de pli alta kvoto impostlibera de fizikaj personoj kaj planata malaltigo de la emerita aĝo.
El la elsendo 16.02.2016. Legas Maciek – 1’45”
Post la renkontiĝo de la Grupo V-4
Dum la lunda eksterordinara pintrenkonto en Prago la ĉefministroj de la 4 ŝtatoj de la Viŝegrada Grupo proklamis okaze de ĝia 25-jariĝo Pragan Deklaracion. Ĝi alvokas fortigi Eŭropon kaj avertas kontraŭ la minaco de dividoj sur nia kontinento. La sigelintoj de la dokumento substrekis ankaŭ la bezonon de plia vastigo de la Unio – sfero de stabileco kaj bonstato. La pola ĉeministro, Beata Szydło partopreninta la renkontiĝon de la Grupo V4 deklaris por ĝia finiĝo, ke ni atendas, ke plej malfrue dum la marta kunsido de la Konsilio de Eŭropo estos alprenitaj decidoj, kiuj ebligos realan kontrolon de la uniaj limoj kaj efikajn agadojn por limigi la alvenon de enmigrantoj. La proklamita dum la praga renkontiĝo deklaracio pri la enmigrokrizo avertas, ke sen firmigo de la eksteraj limoj de la Unio la situacio povas eskapi de la kontrolo.
El la elsendo 16.02.2016. Legas Milada – 1’14”
La submara fervojtunelo inter Finnlando kaj Estonio
Jarkomence la aŭtoritatoj de Finnlando kaj Estonio, de Helsinko kaj Tallino subskribis enkondukan interkompreniĝon, kiu ebligos esplorojn pri la eblo elkonstrui la submaran fervojtunelon inter la ĉefurboj de ambaŭ landoj. En la regiono de Helsinko laboras dekoj da miloj da estonoj, el inter kiuj multaj venas laborcele tra Baltiko ĉiusemajne. Tallinon vizitas multaj finnaj turistoj. Samtempe Helsinko kaj Tallino formas komune ekonomian sferon enloĝatan de ĉ. unu kaj duona milionoj da homoj. Por plene utiligi la potencialon de la sfero la transporto inter ambaŭ urboj devus esti pli rapida kaj facila ol nun. La planata tunelo mallongigos la veturtempon almenaŭ de 90 minutoj (tiom daŭra la prama traveturo) ĝis ĉirkaŭ 30 minutoj kaj ĝia longo varios de 65 ĝis 92 kilometroj. La tunelo estos ligita kun la fervojlinio Rail Baltica, kiu ligos Tallinon kun Varsovio. Ĝi estos finkonstruita en 2025. Laŭ pritaksoj de la finna flanko la konstrukosto de la tunelo egalos al 9 ĝis 13 miliardoj da eŭroj kaj ĝi estus preta en 2030.
El la elsendo 09.02.2016. Legas Tomek – 1’17”
Ŝanĝiĝanta drinkkulturo en Pollando
La drinkado de vino en Pollando kreskas, kvankam daŭre poloj drinkas malpli ol loĝantoj de aliaj uniaj landoj. Statistika polo drinkas ĉ. 7 litrojn da vino jare, kio estas 10-oble malpli ol en Francio aŭ Portugalio. Laŭ esploroj de la specializa firmao KPMG la konsumado de vinberaj vinoj daŭre kreskos je 7 procentoj jare kaj tio signifas rezignadon de poloj pri pli fortaj alkoholaĵoj. Oni jam rimarkis ŝanĝiĝon de la ŝatoj de poloj, kiuj malpli drinkas desertajn vinojn, preferanate duonsekajn aŭ sekajn. Ĉiam pli populara fariĝas cidro, kion influis malkresko de la akcizo kaj popularigo de ĉi tiu drinkaĵo fare de pomkultivantoj. Se en 2013 oni vendis du milionojn da litroj da cidro, en 2014 temis pri ĉirkaŭ 10 milionoj. Laŭ taksoj en la 2015 la vendo povis egali al 18 milionoj da litroj. Laŭ la Pola Vitkulturista Konsilio la vendo de cidro povas ĝiscele atingi eĉ 80 milionojn da litroj. Plej ofte aĉetas ĝin junaj homoj el grandaj urboj.
El la elsendo 02.02.2016. Legas Tomek – 1’11”
Lernado de fremdaj lingvoj en Eŭropo
Laŭ Eurostat pli ol 80 procentoj de lernantoj en la elementaj lernejoj de la tuta Eŭropa Unio en 2013 lernis almenaŭ unu fremdan lingvon. En la grupo de 17,7 milionoj da lernantoj unu miliono lernis du aŭ pli da lingvoj. Ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj bazlernejanoj lernis fremdan lingvon sur Kipro, en Luksemburgo, Malto, Aŭstrio, sekve Kroatio, Italio, Hispanio, Francio, Pollando. Malpli ol duono de bazlernejanoj – iom pli ol 35 procentoj – lernis la fremdan lingvon en Slovenio. Plej malmultaj lernis en Portugalio kaj Belgio. La plej populara estis la angla. Je 17, 7 milionoj da bazlernejanoj la anglan lingvon lernis 16 milionoj 700 mil lernantoj. La dominado de la angla konfirmiĝis ankaŭ inter lernantoj 11-15 jaraĝaj. Sur la gimnazia nivelo la anglan kiel la fremdan lernis 17,1 milionoj da infanoj en la Unio, tio estas 95,6 procentoj de ĉiuj lernantoj sur ĉi tiu instrunivelo. La alia plej populara lingvo estis la franca, kiun lernis 4,9 milionoj da uniaj lernantoj. Sekvis la germana, hispana, rusa kaj itala lingvoj. Ankaŭ en Pollando same kiel en la Unio la plej populara estas la angla, kiun lernis 96, 3 procentoj de lernantoj. La dua plej ofte elektata lingvo en Pollando estis la germano, kiun lernis 96 procentoj de gimnazianoj. La tria lingvo estis la rusa, kiun lernis 7,7 procentoj de polaj lernantoj. La francan elektis 3,7 procentoj de polaj gimnazianoj.
El la elsendo 02.02.2016. Legas Tomek – 1’52”
Mizero en la Eŭropa Unio (donitaĵoj el 2015)
En 2014 unu je kvar loĝantoj de la Unio estis endanĝerigita de mizero aŭ socia ekskludo. Laŭ Eurostat en tia situacio troviĝis 122 milionoj da personoj, alivorte 24,4 procentoj de la unia populacio. En Pollando tiu problemo koncernas preskaŭ 25 procentojn de la loĝantoj (24,7). Laŭ komparoj de la donitaĵoj kun 2008 la problemo kreskas.mEn plej signifa grado estas minacitaj la loĝantoj de Rumanio, kie la elcento de malriĉuloj estis sur la nivelo superinta 40 procentojn. Same malbona estis la situacio en Bulgario. En Greklando tiu procento egalis al 36 procentoj. Ĉe la kontraŭa rando troviĝis ĉeĥoj, svedoj, nederlandanoj, finnoj kaj danoj (tie mizero trafis inter 14,8 ĝis 17,8 procentojn de loĝantoj). En Pollando mizero aŭ ekskludo koncernis 9, 34 milionojn da loĝantoj. Inter la ŝtatoj-membroj, pri kiuj ekzistas donitaĵoj – la indico de mizero kreskis en 14 landoj, en plej signifa grado en Greklando (je preskaŭ 8 procentoj), Hispanio (ĉ. 5 procentoj), Kripro (ĉ. 4 procentoj), Malto, Hungario kaj Italio. En Pollando ĉi tiu indico malkreskis je 5,8 procentoj, en Rumanio je 4 procentoj, en Slovakio je pli ol 2 procentoj. Mankas donitaĵoj pri Estonio, Irlando, Luksemburgo, Britio, Islando, Norvegio, Svislando, Kroatio.
El la elsendo 26.01.2016. Legas Maciek – 1’49”
Persekutado de kristanoj
El la „Monda Indekso de Persekutoj 2016” de la organizo „Open Doors” rezultas, ke kristanoj estas la plej brutale diskriminaciata religia grupo en la mondo. La nombroj de la murditaj kristanoj kaj de la atakataj kaj detruataj kristanaj preĝejoj preskaŭ duobliĝis. En la monitorita periodo estis murditaj 7100 kristanoj kaj 2406 preĝejoj estis bruligitaj kaj eksplodigitaj. Antaŭ unu jaroj temis pri 4344 murditaj kristanoj kaj 1062 atakitaj preĝejoj. La raporto konsideras donitaĵojn el la periodo ekde novembro 2014 ĝis oktobro 2015 el 50 landoj, en kiuj laŭ „Open Doors” kristanoj estas plej brutale persekutataj kaj diskriminaciataj. En 35 el 50 landoj konsideritaj en la raporto la ĉefmotoro de persekutadoj estas radikalaj islamaj grupoj, kiel Boko Haram, somalia terorista organizo Al-Shabaab kaj la tn. Islama Ŝtato. En plej malbona situacio troviĝas kristanoj en la Norda Koreio, sekve en Irako, Eritreo, Afganistano, Sirio, Pakistao, Somalio, Sudano, Irano kaj Libio.
El la elsendo 26.01.2016. Legas Maciek – 1’27”
Rekta flugkonekto el Varsovio al Tokio
Meze de januaro la pola flugkompanio LOT inaŭguris longdistancan flugkonekton kun Tokio. Dum la du lastaj jaroj la kompanio ne povis realigi novajn flugkonektojn pro la envivigado de la savprogramo por la firmao rekomendita de la Eŭropa Komisiono. Laŭ ekspertoj la novan flugeblon unuavice utiligos japanaj turistoj, kiuj en ĉiam pli granda kvanto vizitas Pollandon. La nova konekto povas tiun persontrafikon grandigi. Pollando laŭ ekspertoj devas evoluigi sian flugstrategion al la Fora Oriento. La evoluo de la komercaj kaj turismaj kontakoj estas sufiĉa motivo por ligi novajn konektojn ne nur kun Japanio, sed ankaŭ la Suda Koreio, kio troviĝas en la planoj de LOT. La pola flugkompanio realigas dume tri flugraliojn al Tokio semajne.
El la elsendo 19.01.2016. Legas Maciek – 1’02”
Aktualaĵoj kelkfraze_19.01.2016
Marda renkontiĝo pri Pollando en la Eŭropa Parlamento. Antaŭ sia forflugo al Bruselo por renkontiĝo en la Eŭropa Parlamento, dum kiu estis planita debato pri situacio en Pollando la pola ĉefministro Beata Szydło deklaris, ke en Pollando ne estis superitaj aŭ rompitaj funkciprincipoj de demokrata leĝobserva ŝtato. Ne ekzistas do motivoj por pritaksi Pollandon. Marde matene Beata Szydło interparolis kun la prezidanto de la parlamento Martin Schulz akompanite de la estro kaj la vicestro de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj, Witold Waszczykowski kaj Konrad Szymański. Dum la renkontiĝo estis pretigita strukturo de la debato.
Lundaj vizitoj de prezidento Andrej Duda en Bruselo. Dum sia lunda vizito en Bruselo la pola prezidento renkontiĝis kun la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Donald Tusk. Tusk konvinkadis, ke Pollando ne havas malamikojn en Eŭropa Unio, dum prezidento Duda alvokis pri objektiva taksado de nia lando. Ambaŭ esprimis la opinion, ke ekzistas neceso trankviligi politikistan diskuton pri Pollando. Dum la komuna konferenco ili ankaŭ substrekis, ke ili havas similan opinion pri strategiaj taskoj de la unio, ĝia energetika sekureco kaj agadoj en la kunteksto de la reintertraktado de la brita membreco. Prezidento Andrzej Duda renkontiĝis pli frue en la Ĉefa Kvartiro de NATO en Bruselo kun la ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg. Dum la komuna gazetara konferenco la pola prezidento aldudante al la julia pintrenkonto de la Pakto en Varsovio substrekis, ke ĝi devas esti universala, direktita al la estoteco kaj decidopova. Ĝia celo estas firmigo de la sekureco de la Centra Eŭropo kaj ankaŭ de la suda alo de la Pakto. La ĝenerala NATO-sekretario reliefiginte, ke Pollando estas forta kaj engaĝiĝinta aliancano de Nato esprimis la konvinkon, ke post la varsovia pintrenkonto la ĉeesto de NATO en Pollando fariĝos pli videbla.
El la elsendo 19.01.2016. Legas Milda
Senbrue en la varsovia Chopin-flughaveno
La varsovia Chopin-fughaveno limigas la kvanton de sonkomunikoj, kiuj ekde nun estas prezentataj sur la informpaneloj. Tio ne koncernos tamen sonkomunikojn pri lasita bagaĝo sen protekto. Tiamaniere la varsovia flughaveno aliĝas al la grupo de senbruaj eŭropaj flughavenoj, kiel Londono, Bristolo, Barcelono kaj Helsinki. En la varsovia flughaveno troviĝas multaj informoj pri tio, ke sonkomunikoj en la lasta fazo de la enbordiĝo ne aŭdiĝos ekster la spaco grupiganta pasaĝerojn por koncerna flugo. Tio signifas, ke pasaĝero mem devas sekvi informojn pri la flugtempo. La varsovia Chopin-flughaveno estas la plej granda en Pollando kaj unu el plej grandaj en la Centra Eŭropo. En 2015 utiligis ĝin pli ol 11 milionoj da pasaĝeroj. En la nunjara vintra sezono ĝi ofertas flugkonektojn kun 82 lokoj en 41 landoj de la mondo.
El la elsendo 19.01.2016. Legas Maciek – 1’02”
Konsilio por Novumado
Lastlunde en la varsovia Scienca Centro Kopernik estis inaugurita Konsilio por Novumado, establita de la ĉefministro Beata Szydło. Ĝia tasko estas koordinado de politiko koncernanta modernajn teknologiojn en la mastrumado. De ili dependos ĝia konkurecopovo, ili fariĝos motoro de ŝanĝoj ne sole teknologiaj, sed unuavice sociaj. Ĝis la 2020-a jaro por la evoluigo de modernaj teknologioj estos destinitaj ĉirkaŭ 16 kaj duona miliardoj da eŭroj. Ĝis nun agadoj ĉi-sfere estis diserigitaj. Sen kunordigita agado sur ĉi tiu kampo Pollando ne sukcesos atingi rapidan ekonomian evoluon nek eliri el la embusko de la t.n. meza evoluo. En la konsiston de la Konsilio eniras vicĉefministro Mateusz Morawiecki kaj ministro por la scienco Jarosław Gowin, krome ministroj por kulturo, fisko kaj bitigado. Ĉi tiu gremio iniciatos agadojn kaj proponos solvojn, kiuj ebligos aktive subteni mekatistojn en la serĉado de novaj produktoj kaj procezoj kaj logi la polan kapitalon.
El la elsendo 12.01.2016. Legas Milada – 1’29”
Mallonge 15.01.2016
La ĉefministro pri la decidoj de la pola registaro
Pollando kiel ĉiu alia ŝtato de la Eŭropa Unio rajtas fari suverenajn decidojn, deklaris la pola ĉefministro Beata Szydło. Tian starpunkton ŝi prezentos dum la venontmarda debato dediĉita al Pollando en la Eŭropa Unio. Laŭ ŝia aserto la opinioj pri Pollando estis ĝis nun konstruataj baze de maljustaj kaj senpravaj amaskomunikilaj informoj. La pola registaro donos ĉiujn informojn, kiujn atendas Eŭropa Komisiono.
La migrokrizo
En Pollando en ĉiuj amaskomunikiloj eĥas la novjaraj seksekscesoj de enmigratoj kontraŭ virinoj en Germano, Svedio kaj Finnlando kaj la klopodoj cenzuri ĉi tiujn informojn fare de politikistoj kaj amaskomunikiloj. Ĵus aldoniĝis abomena informo pri seksa perforto de 3-jara knabo en unu el la norvegaj azilcentroj. Kiel informis Internacia Organizo por la Migrado IOM ekde januaro al Grekio venis preskaŭ 23 mil enmigrantoj, al Italio 260. En la tuta 2015 al Eŭropo venis pli ol unu miliono da enmigrantoj en plimulto sirianoj, irakanoj kaj afganoj.
Invigilado de polaj ĵurnalistoj
Daŭras esploroj pri la invigilado de polaj ĵurnalistoj dum la oficperiodo de Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio. Per ĝi estis ĉirkaŭprenitaj ĉirkaŭ 80 personoj kaj iliaj familioj post la tn. sonregistra skandalo. Ĝi eksplodis post kiam estis publike disponigitaj surbendigoj de pintaj polaj politikistoj pri vera situacio en la lando. Tio i.a. alkondukis al la malvenko de la eksa prezidento kaj de la reginta dum 8 jaroj koalicio.
El la elsendo 15.01.2016. Legas Krystyna – 2’20”
Regionaj legendoj helpos lerni la polan lingvon
Interesan libron por la lernado de la pola lingvo destinitan por infanoj de eksterlandanoj eldonis la Fondaĵo Fenestro al Oriento kunlabore kun filologoj de la bjalistoka universitato. „La podlaĥiaj babiloj kaj legendoj por eksterlandanoj” helpos en la lernado de la pola lingvo, aparte en la formado de la kapablo legi kun komprenemo ekde la nivelo B-16. La intenco de la aŭtoroj estis, ke ekstarlandanoj lernante la polan lingvon sentu sin pli intime integritaj kun la regiono, en kiu ili vivas. La tekstoj de legentoj rilatas i.a. al la lokoj Bjalistoko, Supraśl, Kruszewa, troviĝas en ĝi legendoj el la regionoj de Augustów, Drohiczyn aŭ Białowieża-praarbaro. Ĉiun legendon akompanas ekzercoj por la memstara laboro kontrolantaj i.a. la komprenon de la teksto, leksiko kaj gramatiko. La libro „La podlaĥiaj babiloj kaj legendoj por eksterlandanoj” trafos al la edukcentroj en la tuta podlaĥia vojevodio, en kiuj lernas infanoj de eksterlandanoj. Ĝia elektronika versio estos senpage elŝutebla en la Interreto.
El la elsendo 12.01.2016. Legas Tomek – 1’15”
Ŝanĝiĝintaj manĝokutimoj de poloj – 2000-2015
Dum la lastaj 15 jaroj ŝanĝiĝis la manĝokutimoj de poloj. Kompare kun la 2-mila jaro je duono malpli da poloj konsumas terpomojn kaj panon. Daŭre poloj preferas porkan viandon, sed ĉiam pli ofte sur iliaj tabloj troviĝas kortbirdoj. Trioble kreskis la aĉetado de akvo en boteloj, je 150 procentoj la konsumado de ĉokolado, je pli ol 50 procentoj la konsumado de altkvalitaj viandaĵoj kaj pasto kaj je ĉirkaŭ 20 procentoj de fruktosukoj. En la sama periodo la elspezoj por nutraĵoj kreskis 40-procente. Multe pli ofte ol antaŭ 15 jaroj poloj vizitas restoraciojn kaj rapidmanĝejojn. Kvankam poloj manĝas pli multe ol antaŭe, sed iliaj manĝoj estas malpli kaloriaj. Malkreskis la konsumado de plantproteinoj kaj karbonhidratoj. Plej kalorie manĝas emeritoj, en kies hejmaj mastrumejoj oni konsumas plej multe da sukero kaj ĉokolado. Elektante konsumprodukton poloj gvidas sin per prezo, produktolando (Pollando) kaj tio, ĉu temas pri ekologia produkto. Plej malmulte gravas marko kaj principe poloj ne emas pagi pli multe por akiri la tiel nomatajn produktojn de alta kvalito.
El la elsendo 05.01.2016. Legas Tomek – 1’21”
Pola kaj eksterlanda politikisto de 2015
En la opinisondado de opiniesplora centro CBOS pri politikisto de la jaro 2015 venkis prezidento Andrzej Duda, kiel homo, kiu plej bone aktvis kaj faris plej multe por la intereso de la lando, socio kaj homoj. La duan lokon okupis Jarosław Kaczyński. Inter eksterlandaj politikistoj la nomon de politikisto 2015 akiris Agela Merkel. La duan lokon okupis Barak Obama. Laŭ la opinio de plimulto de la enketitoj – 989 personoj de reprezenta grupo de plenkreskaj poloj – neniu politikisto meritas ĉi tiun titolon.
El la elsendo 05.01.2016. Legas Milada – 0’48”
Epifanio en Pollando
Morgaŭ dum la festo de Epifanio en preskaŭ 450 urboj de Pollando kaj eksterlando okazos jam la 8-an fojon bunta evento, kiun konsistigas Marŝantaroj de la Tri Reĝoj. La ĉefaj figuroj de la eventoj estas la evangeliaj figuroj de la Tri Reĝoj Gasparo, Melkioro kaj Baltazaro, kiuj akompanite de koreteganinoj kaj kavaliroj kondukas ĉiujn kunvenintojn al la Kripeto serĉante Jesuon. Laŭ la tuta itinero estas prezentataj scenoj memorigantaj la Kristnaskon kaj oni plenumas kristnaskajn kantojn. La marŝantarojn kun ĉiu jaro partoprenas ĉiam pli da diversaĝaj poloj, unuavice familioj kun infanoj. La nunjara devizo de epifaniaj marŝoj estas „Unuavice mizerikordo – Amo. Paco. Pardono” referencata al la Eksterordinara Sankta Jaro en la katolika eklezio kaj la 31-aj Mondaj Tagoj de Junularo en Krakovo. La Marŝantaron akompanas multaj edukaj-kulturaj lokaj kaj tutlandaj eventoj.
El la elsendo 05.01.2016. Legas Milada – 1’23”
Rekordoj de la varsovia Chopin-flughaveno
Septembro estis la 12-a laŭvica monato, en kiu estis notita kresko de pasaĝeroj priservitaj en la varsovia flughaveno Chopin. Temis pri unu miliono 158 mil personoj. Kompare kun la sama periodo de antaŭ unu jaro kresko estis 4,6-procenta. Entute en 2015 la flughaveno planas priservi 11 milionojn da pasaĝeroj. Dum la someraj julio kaj aŭgusto tra la varsovia flughaveno flugis pli ol 2,4 milionoj da pasaĝeroj. Tio ankaŭ signifis kreskon kompare al la pasinta jaro. Ĉi-foje je 5,6 procentoj. Laŭ la statistiko dum la unuaj tri jarkvaronoj 2015 la varsovian flughavenon uzis pli ol 8,5 milionoj da pasaĝeroj. Temas pri kresko je 6,5 procentoj kompare al la sama periodo de 2014. Kreskis je 7,8 procentoj internaciaj konektoj, je 3,7 procentoj malkreskis la landaj flugoj. La kresko de la pasaĝeroj ligiĝas kun la kresko de ilia kontento pri la ofertataj servoj. La flughaveno Chopin estas la plej granda en Pollando kaj unu el la plej grandaj en la Centra Eŭropo priservanta laŭhoraran kaj ĉarteran flugtrafikon. En Okęcie, kie troviĝas la flughaveno funkcias 28 regulaj kompanioj, inkluzive de 4 favorprezaj. En la somera sezono ili priservas konektojn al 85 flughavenoj en 43 landoj sur 4 kontinentoj.
El la elsendo 25.11.2015. Legas Tomek
Rekorda Kampanjo Nobla pakaĵo-2015
Preskaŭ 21 mil familioj, entute pli ol 84 mil personoj ricevas helpon kadre de la kampanjo „Nobla Pakaĵo” 2015, kiu okazis meze de decembro. Sume estis kolektitaj 54 milionoj da zlotoj. Tio signifas ke la meza valoro de unu pakaĵo egalas al 2,6 mil zlotoj. La kerno de la tutalanda kampanjo organizita la 15-an fojon estas rekta helpo al homoj bezonantaj, al familioj. Du semajnojn antaŭ la Kristnasko ili ricevas pakaĵojn kun enhavo respondanta al iliaj bezonoj. La 12-an kaj la 13-an de decembro la donacintoj kunportadis la pretigitajn de si pakaĵojn al la centro de la kampanjo, de kie ili estis rekte liverataj al la bezonantaj familioj. Nunjare la kampanjo „Nobla Pakaĵo” ligis preskaŭ unu milionon da poloj kaj – kiel substrekis la organizantoj – ĝi fariĝis la antaŭkristnaska tradicio de poloj. Al la nunjara kampanjo engaĝiĝis pola futbalista reprezenta teamo, la prezidenta paro, polaj armeaj fortoj, edukministerio, individuaj sportistoj: Kamil Stoch, Anita Włodarczyk, Agnieszka kaj Urszula Radwańska. Laŭvican fojon estis pakaĵo pretigita de la papo Francisko. En 2014 la valoro de la helpo donita kadre de la kampanjo estis je 12 milionoj malpli alta.
El la elsendo 22.12.2015. Legas Maciek
Sen burĥoj publike
Post Francio, Belgio, Svislando kaj Nederlando ankaŭ germanoj volas enkonduki la malpermeson vesti burĥojn publike. La reganta en Bavario CSU antaŭdeklaras leĝon, kiu malpermesos uzi ĉi tiun veston sur la tereno de la tuta Germanio. Laŭ bavaraj politikistoj tiu malpermeso devus validi sur la tereno de la tuta lando. La ministro Ilse Aigner asertas, ke tiu leĝo devus esti laŭeble rapide proklamita. Ŝi reliefigas, ke temas pri tio, ke oni montru la vizaĝon kaj vivu kune kiel kohera socio.
El la elsendo 22.12.2015. Legas Tomek
La orienta limo de Pollando la plej bone gardata
La orienta limo de Pollando apartenas al la plej bone gardataj en la Eŭropa Unio. Tian pritakson esprimis la uniaj ekspertoj, kiuj antaŭnelonge vizitis la Apudkarpatian Regionon en la sudorienta Pollando. Ekde kiam Pollando troviĝas en Schoengen-sfero poloj signife modernigis kontrolaranĝaĵojn de la plej nova generacio. Jam estis elkonstruitaj tri el sep observoturoj ekipitaj per elektronikaj instrumentoj, kiuj ebligas sekvi tutdiurne t.e. tagnokte la limon sendepende de la veterkondiĉoj. El la aero la limon patrolas unumotoraj aviadiloj kaj senanaraj gvatmaŝinoj. Dank’ al tio malkreskas la nombro de nelegalaj enmigrantoj, kiuj trapenetras la t.n. verdan limon, t.e. transpaŝas ĝin kontraŭleĝe. Ankoraŭ antaŭ ne plenaj 10 jaroj tiamaniere sur la terenon de Pollando traiĝadis 500 nelegalaj enmigrantoj, funkciis grupoj okupiĝantaj pri homkontrabandado. Plej multaj nelegalaj enmigratoj venis el Vjetnamio, Ĉinio kaj Pakistano. En la nuna jaro oni notis iom pli ol 100 personojn, inter kiuj troviĝis 60 ekonomiaj enmigrantoj.
El la elsendo 22.12.2015. Legas Maciek
La Kristnaska Bazaro en Vroclvo inter la plej belaj
Inter 12 plej belaj eŭropaj Kristnaskaj Bazaroj laŭ la usona „The Huffington Post” troviĝas ankaŭ tiu en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando). La vizitebla ĝis la 22-a de decembro bazaro trovis lokon inter tiom renomaj kaj historiaj kiel 440-jara bazaro en la franca Strasburgo aŭ bazaro en Nurimbergo. En la listo estas menciitaj bazaroj en la itala Bolzano [bolcano], la franca Colmar, la itala Trento, la aŭstra Innsbruck, la estona Tallino, la slovaka Bratislavo, la belga Bruĝo, la aŭstra Vieno kaj la itala Merano.
„The Huffington Post”, interreta platformo kreiĝinta en 2005 transformiĝis en popularan interretan ĵurnalon kun politikaj, merkatikaj informoj, kun informoj distraj kaj ekologiaj. Siajn opiniojn publikigis en ĝi i.a. Barack Obama kaj Hilary Clinton.
El la elsendo 19.12.2014. Legas Milada
Kristnaska Bazaro en Vroclavo
Ĉirkaŭ internaj aferoj de Pollando
La Ĝenerala Prokuroro de Pollando konstatis lastĵaŭde, ke la Konstitucia Tribunalo ne rajtas verdikti pri decidoj alprenataj de la Sejmo. Li konstatis samtempe, ke verdiktante pri la sejmaj decidoj la tribunalo superus siajn kompetentojn. La Ĝenerala Prokuroro rezignis pri procedado, kiun postulis deputitoj de Civiana Platformo koncerne elekton – fare de la Sejmo de la nova oficperiodo – de kvin juĝistoj de la Konstitucia Tribunalo. La opozicio uzis la aferojn ligitajn kun la Konsitucia Tribunalo – rilate kiun ĝi alprenis kontraŭkonstutciajn decidojn, kiam ĝi ankoraŭ estis la reganta partio – por vasta amakomunikila atako kontraŭ la novan kabineton. Tiu atako eĥis ankaŭ ekster la limoj de Pollando i.a. elvokante kalumnitonan reagon de la estro de la Eŭropa Parlamento. Okaze de la daŭranta en Bruselo pintrenkonto de la Eŭropa Konsilio la partoprenanta ĝin ĉefministro Beata Szydło renkontiĝis kun Martin Schultz lige kun lia eldiro. Ŝi atentigis, ke en reciprokaj rilatoj ni bezonas honestan komunikadon. La germana politikisto post la renkontiĝo konstatis, ke temis pri perspektivkonstrua interparolo kaj koncernis kunlaboron de la pola registaro kun la Eŭropa Parlamento.
El la elsendo 18.12.2015. Legas Barbara – 1’39”
Kristnaskokaza butikumado
Plimulto de poloj faras la kristnaskokazajn aĉetojn inter la 1-a kaj la 24-a de decembro. La nunjara festokaza buĝeto egalas al pli ol 1150 zlotoj kaj estas je 13 procentoj pli alta ol en 2013. En 2014 je preskaŭ 30 procentoj pli poloj elspezos por donacoj, je 10 procentoj pli por konsumaj produktoj, je unu kvarono malpli ili elspezos por la renkontiĝoj kun geamikoj kaj konatoj.
Kiel informis „Metro” la firmao Deloitte ekzamenis la festokazajn planojn de 17 mil 326 konsumantoj el 17 landoj, inkluzive de 763 el Pollando. Kompare al aliaj la pola buĝeto estas malpli alta je preskaŭ 690 zlotoj. Ne mirige do, ke poloj preferos butikumi festokaze nur en decembro kalkulante je rabata vendado, vendaj kaj finvendaj favorkampanjoj. La plej multaj poloj (63 procentoj) faros grandajn aĉetojn en amasvendaj centroj, pli ol la duono en superbazaroj, iom malpli en lokaj nutraĵvendejoj. Interrete la konsumajn varojn aĉetos 15 procentoj de poloj, sed eĉ 60 procentoj aĉetos tie donacojn.
Kion, kiel kristnaskan donacon atendas niaj prokimuloj? Same en Pollando kiel ankaŭ en la mondo (i.a. en Britio, Francio, Hispanio, Danio) plimulto revas pri libro. En Pollando libron atendas 42 procentoj de la enketitoj, 38 procentoj ŝatus ricevi kontantan monon, 27 procentoj parfumojn, ornamaĵojn 25 procentoj, vestaĵon 22 procentoj, tekokomputilon 22 procentoj, eskursokupononon 20 procentoj.
Tamen inter la plej ofte aĉetataj donacoj troviĝas nek komputiloj nek ekskursokuponoj. Troviĝas inter ili tamen ne tro dezirataj dolĉaĵoj. Krome eĉ 41-procente libroj, parfumoj (32-procente), ornamaĵoj (19-procente) kaj kontanta mono (11-procente).
El la elsendo 16.12.2014. Legas Milada
antaukristansaka butikumado
Polaj ministroj pri la kalumnia mesaĝo de Schulz
La pola ministro por la eksterlandaj aferoj Witold Waszczykowski difinis la vortojn de la Eŭropa Parlamento, Martin Schulz pri kvazaŭa „ŝtatatenco” en Pollando senpravaj, sekve nerespondecaj. Ministro Waszczykowski reliefigis, ke politikisto tiom altranga devas pli bone informiĝi antaŭ prenos parolon publike. Almenaŭ tiu devas scii, ke en Pollando okazis antaŭnelonge liberaj kaj demokrataj balotoj, kies rezultojn neniu dubigas. Aktuale en Pollando okazas, kiel en mulaj aliaj demokrataj ŝtatoj normala politika debato pri instituciaj solvoj, krome observata kaj komentata de liberaj amaskomunikiloj. La pola ĉefministro Beta Szydło dum la lunda gazetara konferenco, esprimis la esperon, ke Martin Schulz ne nur ĉesigos siajn kalumniajn komentojn pri la situacio en Pollando, sed krome esprimos pardonpeton. Kiel diris Beata Szydło en la nuna momeno tio estas plene nepravigitaj kaj ne konformaj en la politika realo eldiroj. Malbone okazas, ŝi subsrekis, se la estro de la Eŭropa Parlamento, kiu ja unuigas ĉiujn ŝtatojn de la Eŭropa Unio kie ĉiuj egalas, esprimas tiamaniere sian opinion pri unu el la membroŝtatoj.
El la elsendo 15.12.2015. Legas Milada kaj Krystyna – 1’40”
Post la klimata konferenco en Parizo
Lastsabate en Parizo preskaŭ 200 landoj de la klimata konvencio de UNo akceptis interkompreniĝon, kies celo estas haltigi la tutmondan varmiĝon. Temas pri la unua en la historio tiom vasta interkonsento. Laŭ la reprezenanta Pollandon kaj aktive laboranta en Parizo pola ministro Jan Szyszko Pollando jam notas ĉi-rilate sukceson. Nome kiel unu el malmultaj ŝtatoj ĝi plenumis siajn devontiĝon rezultantajn el la Potokolo de Kioto, eĉ superinte ilin. Ni reduktis la emisiadon de karbondioksido je preskaŭ 30 procentoj, do kvinoble pli ol estis indikite en Kioto. Pri tio, ke la klimata politiko estas sanĉo ne nur por Eŭropo kaj Pollando, sed por la tuta mondo parolis dum la Ĝenerala Asembleo de UNo en Novjorko prezidento Andrzej Duda kaj komence de la klimata konferenco ĉefministro Beata Szydlo. Ili ambaŭ atentigis pri sukcesaj spertoj de Pollando por malgrandigo de karbondioksida koncentriĝo en la atmosfero. En la interkompreniĝo akceptita en Parizo oni unuanime konstatis, ke la celo por tion atingi globskale kondukas ne nur per racia mastrumado per energetikaj provizoj (karbo, nafto, gaso), sed ankaŭ per efikaj teknologioj de la bruligado, per utiligo de karbondioksido por regeneri naturkompleksojn tiajn kiel ekzemple arbaroj, regeerado de agrikulturaj grundoj, unuvorte pere novumoj en la ekologia inĝenierio.
El la elsendo 15.12.2015. Legas Milada kaj Krystyna – 2’04”
Referendumo en Danlando
Loĝantoj de Danlando en referedumo voĉdonis por sendependeco de la Bruselo rilate al. la limpolitiko, justico kaj internaj aferoj. Tiu rezulto signifa, ke Danlando en signifa grado restos ekster la eŭropunia sistemo de la internaj aferoj kaj justico, kion ĝi elintertraktis en 1993. Kopenhago verŝajne perdos la aliron al. la bazoj de Europol, la unia invigilservo por la kontraŭbatalo de deliktoj. La germana ministro por la internaj aferoj konstatis por la anonco de la rezultoj, ke li preferus alian rezulton de la referendumo. Kun la dana ĉefministro volas renkontiĝi la estro de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker.
El la elsendo 08.12.2015. Legas Tomek – 1’88”
Deklaro de la Pola Defendministerio
Reage je amaskomunikilaj publikaĵoj la pola defendministerio lastsabate prezentis komunikon, ke daŭras neniuj laboroj pri aliĝo de Pollando al la NATO-a programo Nuclear Sharing. La eldiro de pola vicministro por defendo Szatkowski en la televida programo Polsat News 2 devas esti konsiderata en la kunteksto de aperantaj laste komentarioj de seriozaj analizaj centroj en Okcidento. Ili elmontras deficiton de nuklea fortimigado de NATO ĉe ĝia orienta alo. En tiuj komentarioj estas sugestataj diversaj ebloj inkluzive de vastigo de la interkompreniĝo pri kundividado de taktika nuklea armilaro de NATO. Tiun programon, kiu reguligas la disponigon fare de Usono de nuklea armilaro al aliancanoj, partoprenas nun i.a. Belgio, Nederlando, Germanio, Turkio kaj Italio, pli frue ankaŭ Grekio kaj Kanado. Pollando estas flanko de la Traktato pri la Nedisvastigado de la Nuklea Armilaro kaj la pola registaro ne havas planojn akiri ĝin. Eventuala decido pri ia formo de partopreno de Pollando en la menciita interkompreniĝo devus esti objekto de interkonsentoj sur la politika nivelo same en la lando kiel ankaŭ en la aliancanaj rilatoj.
El la elsendo 08.12.2015. Legas Milada
Beata Szydło dum la klimata pintrenkonto
Beata Szydło dum inaŭguro de la klimata pintrenkonto en Parizo en la nomo de Pollando emfazis la esperon, ke aliaj ŝtatoj enteprenos kompareblan klopodon al la deklarita de la Unio emisiredukto. Por Pollando temas pri fundamenta kondiĉo por aliĝi al interkompreniĝo. Neniu mastrumado funkcias dise de la mondo dum pura atmosfero estas tutmonda bonaĵo, pri kiu ni ĉiuj devas zorgi. Ĉefministro Szydło memorigis, ke Pollando ekde la komenco de la klimata konvencio partoprenas la formadon de la klimatprotekta sistemo. Kiel unu el malmultaj ŝtatoj Pollando atingis grandegajn emesiredukton, kiu egalas al 30 procentoj rilate al la baza jaro 1988 kun samtempa duobla kresko de la Pola Produkto Brutte.
El la elsendo 01.12.2015. Legas Milada
Portugalaj vinoj en Pollando
En la daŭro de la lastaj 10 jaroj la konsumado de vino en Pollando kreskis je duono. La vinvendo kreskis je 56 procentoj. Ĉiujare polo drinkas ĉ. 7 litrojn da vino. En plimulto temas pri vinoj importitaj el Eŭropo. En la lastaj jaroj la grava vinliveranto fariĝis la landoj de la Iberia Duoninsulo. En 2014 el Portugalio ni impostis preskaŭ 7 kaj duonan milionojn da litroj, antaŭ 10 jaroj temis nur pri malpli ol 170 mil litroj. Aktuale Pollando estas la 13-a plej granda importanto de la portugalaj vinoj, en 2004 ĝi okupis la 35-an lokon. Ĉiam pli granda eksporto de portugala vinoj al Pollando sekvas el la intimigo de la ekonomia kunlaboro inter ambaŭ landoj. En 2014 la komercaj spezoj iner Pollando kaj Portugalio atingis la valoron de unu miliardo 100 milionoj da eŭroj.
El la elsendo 01.12.2015. Legas Maciek
Ĉevojaj kapeletoj
Dek kelkaj volontuloj – fotistoj, filmistoj, muzeaj laborantoj – el la urboj Gdańsk-Gdynia-Sopot en la norda Pollando ĝis la jarfino intencas prilabori katalogon de kapeletoj el la regionoj Kaszuby, Kociewie kaj Żuławy. Ĉiu el la ili estas fotata kaj kompletigata per historiaj informoj. La ĉefa celo de la projekto Atestantoj de Porpetoj estas popularigo de konoj pri elektitaj religiaj objektoj, aparte en la kunteksto de ilia multkultura tradicio. Aparta tasko estas kolektado de informoj pri la registrataj objektoj. Oni faras intervjuojn kaj enketas pastrojn, leterportistojn, vilaĝestrojn, mezajn loĝantojn. Ĝis oni pridokumentis kadre de la projekto Atestantoj de Porpetoj 920 kapeletojn en la kaŝubia regiono. Ĝis la jarfino aŭ komenco de la venonta jaro finiĝos laboro en Pomerio. La volontuloj partoprenantaj la projekton registris ankaŭ kapeletojn en Norvegio kaj Islando. Kolektita kaj science pridokumentitaj registro pri pomeriaj kaj skandinaviaj religiaj objektoj estos prezentata dum ekspozicioj, renkontiĝoj, koncertoj. Kvar ĉi-specaj ekspozicioj estis jam planitaj en Gdansko kaj Rejkjaviko.
El la elsendo 27.11.2015. Legas Maciek
Forpasis red. Jerzy Uśpieński
La 22-an de novembro 2015 forpasis en Varsovio elstara pola esperantisto, internacie konata E-aganto, la ĉeforganizanto de la E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝia unua redaktoro, Jerzy Uśpieński. Naskiĝinta en Vilno la 12-an de junio 1928, studinta en Vroclavo la polan filologion, sian profesian karieron li ligis kun Varsovio, kie li laboris komence kiel redaktoro en la eldonejo Iskra. La establo de la E-Redakcio de la publika Pola Radio la 4-an de aprilo 1959 inaŭguris lian profesian aventuron kiel radia ĵurnalisto. Plej multan tempon li estis ligita kun la E-Redakcio, en kiu li kunlaboris ankaŭ post sia emeritiĝo. Grava periodo en lia profesia vivo estis la funkcio de publicisto en la 3-a landa programo de la Pola Radio. Apartajn atingaĵojn li notis pro sia dokumenta-literatura ciklo, por kiu laboro, referenco al fontoj, li foj-foje utiligis siajn vastajn E-kontaktojn. Ankaŭ en la E-Redakcio de Pola Radio li distingiĝis kiel talenta felietonisto, aŭtoro de literaturaj elsendoj, tradukisto. En 1979 aperis en lia E-traduko la libro de Alicja Szlązakowa „Janusz Korczak”. Jerzy Uśpieński lernis Esperanton en 1951-a jaro kaj dum longa periodo li estis aktiva esperantisto. I.a. li estis prezidanto kaj vicprezidanto de la Ĉefa Estraro de la Pola E-Asocio. Li estis la pola Komitatano A de UEA en la jaroj 1962-1977 kaj la estrarano de UEA pri kulturaj aferoj en la periodo1969-1974.
El la elsendo 27.11.2015. Legas Milada
Infanoj kaj gejunuloj en la pola socio
Pli ol 18 procentojn de poloj konsistigas infanoj kaj gejunuloj ĝis la 17-a vivojaro. Tio rezultas el la esploroj de la Ĉefa Statistika Oficejo el la fino de 2014. Plej multaj loĝas en la kamparo, estas iom pli da knaboj ol knabinoj. Kvankam en la tuta populacio dominas virinoj, tamen la malsama fenomeno inter la plej junaj poloj spegulas la mortooftecon de viroj, kio estas rimarkebla jam en la grupo de dekkelkjaruloj. Entute fine de 2014 estis 38 milionoj 479 mil poloj. La malkreska nombro de infanoj kaj gejunuloj en la tuta populacio de Pollando datiĝas de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam ankoraŭ ili konsisitigis 30 procentojn de la socio. Aktuale ili konsisitgas malpli grandan grupon ol personoj en la postprodukta aĝo, kiuj formas la 19-procentan grupon. Ekde la nova jarcento altiĝas la aĝo de la patrinoj, kiuj naskas siajn infanojn. En la 2-mila jaro ilia statistika aĝo egalis al 26 jaroj, en 2014 jam al 29 kaj duono jaroj. La aĝo de la patrinoj, kiuj enmondigas sian unuan infanon estis ankoraŭ pli alta kaj en 2014 egalis al 27, 4 jaroj dum en 1990 la statistika polinio naskanta sian unuan infanon havis 23 jarojn. En la Unio la meza aĝo de virinoj, kiuj la unuan fojon fariĝis patrinoj egalis al 29 jaroj. Kiel kuriozaĵon eblas rekoni la fakton, ke plej multaj infanoj nasiĝas somere, plej malmultaj en la aŭtunaj-vintraj monaoj. En 2013 en Pollando naskiĝis 96 infanoj je ĉiu 10 mil loĝantoj. Malpli estis en Portugalio, Bosnio kaj Hercegovino, Germanio, Greklando kaj Italio. Plej multaj infanoj naskiĝis en la sama jaro en Turkio, Irlando, Armenio kaj Islando.
El la elsendo 25.11.2015. Legas Milada
Konsiderata limigo de Schengen-traktato
Vendrede okazis en Bruselo eksterordinara renkontiĝo de la uniaj ministroj por konsideri denovan fermon de limoj. Oni diskutis pri tio ĉu malpli granda sfero de la persontrafiko evidentiĝos efika por mildigi la enmigrokrizon, kiun kaŭzis la inivito de la germana kanceliero Merkel. La Eŭropa Komisiono prezentos antaŭ la jarfino projekton de ŝanĝoj en la Limtraktato Schengen, kiu ebligos sistemajn kontrolojn de ĉiuj personoj transpaŝantaj Schengen-sferon, inkluzive de personoj ĝuantaj liberon de persontrafiko.
El la elsendo 20.11.2015. Legas Barbara
Sekurecrimedoj post atencoj en Parizo
Ne nur Francio severigas la sekurecrimedojn ĉe la limoj kaj en flughavenoj post la serio de atencoj en Parizo. En multaj eŭropaj ŝtatoj okazas la protektofirmigo de la limoj ĉe kiuj polico kaj soldatoj okazigas aldonajn kontrolojn. La nederlanda ĉefministro Rutte informis, ke la tuta persontrafiko al kaj el Francio kaj Parizo estos detale monitorata. Temas pri la pli severaj kontroloj en aerodromoj kaj fervojstacioj. La pola ministro por la internaj aferoj kaj administradio Mariusz Błaszczak deklaris, ke la plej grava estas la protekto de la eksteraj limoj de Eŭropa Unio. Pollando kiel unu el la landoj havanta tian limon devas rekonstrui la povon de sia limgardistaro. Oni ne ŝparos por certigi la sekurecon de Pollando kaj poloj.
El la elsendo 17.11.2015. Legas Milada
La pola defendministro en Bruselo
La estro de la pola defendministerio, Antoni Maciarewicz partoprenas marde la kunsidon de la uniaj defendministroj. Kiel li deklaris estas afero evidenta, ke Pollando en la drameca situacio, en kiu ektroviĝis Francio esprimas sian plenan subtenon. Antaŭtagmeze okazis la laborsesio kun la partopreno de la Alta Reprezentanto de la Eŭropa Unio por la eksterlandaj aferoj kaj politiko de sekureco ligita kun diskuto pri teroristaj atakoj en Parizo. Sesio kun la partopreno de la Ĝenerala Nato-Sekretario kaj la kunsido de EDA (Eŭropa Defendagentejo) estos dediĉita al la principaj agaddirektoj de la agentejo kaj ĝia buĝeto por 2016. En la programo de la vizito estas ankaŭ laborsesio de la uniaj defendministroj kun la Ĝenerala NATO-sekretario dediĉita al. la iniciato konstrui kapablojn favore al sekureco kaj defendo (CBSD). Dum la renkontiĝo Francio formale direktis peton pri helpo flanke de la uniaj partneroj post la vendredaj atakoj en Parizo referencante la unuan fojon en la unia historio al artikolo pri reciproka helpo. La pola ministro deklaris pretecon al senptokrataj interparoloj substrekante, ke ni faras tion konvinkitaj, ke ne nur Francio, sed ankaŭ aliaj uniaj landoj, se Pollando referencus al tiu artikolo, estos kun ni solidaraj.
El la elsendo 17.11.2015. Legas Barbara
Nova pola registaro
Prezidento Andrzej Duda nomumis lastlunde la registaron de Beata Szydło kaj akceptis la ĵuropromeson de la membroj de la nova Ministrokonsilantaro. La ceremonio komenciĝis per minuto de silento omaĝanta la viktimojn de atencoj en Parizo. Beata Szydło en la nomo de la tuta kabineto esprimis dankon pro la komisio de la tasko certigante ke la vortoj de la ministra ĵurpromeso estos plenumitaj de novaj ministroj. La nova ĉefministro havas 14 tagojn por prezenti al la Sejmo la agadprogramon de la kabineto kun la peto pri fidesprimo, kiu estas proklamata per senkondiĉa voĉplimulto en la ĉeesto de almenaŭ duono de la deputitoj.
El la elsendo 17.11.2015. Legas Milada
Politika situacio en Pollando
Hodiaŭ en la Prezidenta Palaco – en la ĉeesto de marŝaloj de la Sejmo kaj Senato kaj multaj politikistoj de la reganta partio – prezidento Andrzej Duda konfidis al Beata Szydło la funkcion de la Prezidanto de la Ministrokonsilantaro. Kiel ŝi pli frue informis ĵurnalistojn laŭeble rapide ŝi prezentos al la prezidento la konsiston de nova registaro. Tio povos okazi jam la plej proksiman lundon. Lastĵaŭde okazis la inaŭguraj kunsidoj de la Sejmo kaj Senato. Dum la Sejma kunsido demision prezentis Ewa Kopacz, kiu estis akceptita de la prezidento. Al la malnova registaro estis konfidita tasko pluposteni ĝis la nomumo de la nova kabineto. Lunde la Politika Komitato de Juro kaj Justeco akceptis la kandidatecon de Beata Szydło por la ĉefministra posteno kaj konsiston de ŝia registaro. Estos en ĝi tri vicĉefministroj: Piotr Gliński, Mateusz Morawiecki kaj Jarosław Gowin. Gliński estros la kulturministerion, Morawiecki – ministerion pri la evoluo kaj Gowin – ministerion por scienco kaj supera instrusistemo. La estro de la Ministerio por la Nacia Defendo estos Antoni Maciarewicz, la justicministro – Zbigniew Ziobro. Witold Waszczykowski estos ministro por la eksterlandaj aferoj, Mariusz Błaszczak estros ministerion por la internaj aferoj kaj administracio. Financministro estos Paweł Szałamacha, la fiskoministerion gvidos Dawid Jackiewicz. Pro la energetika ministerio respondecos Krzysztof Tchórzewski kaj prof. Jan Szyszko estos ministro por la naturo.
El la elsendo 13.11.2015. Legas Barbara
Formo kaj konsisto de la nova pola registaro
La formo kaj konsisto de la nova pola registaro estis temo de la lunda kunsido de la Politika Komitato de Juro kaj Justeco, kiu sekve estis prezentita dum la gazetara konferenco. Tio estas la rezulto de interkompreniĝo inter la prezidanto de la partio, Jarosław Kaczyński, elektita por la posteno de nova ĉefministro Beata Szydło kaj partiaj grupiĝoj, kiuj elformis koalicion kun Juro kaj Justeco. Beata Szydło estas la vicprezidanto de Juro kaj Justeco kaj estas deputito ekde 2005. Laŭ edukiteco etnografo ŝi finis postdiplomajn studojn en la krakova Ekonomika Akademio. Ekde 2011 Beata Szydło estas vicprezidanto de la Komisiono pri la Publikaj Financoj. Dum la lastaj monatoj ŝi fariĝis unu el la plej rekoneblaj personoj en Pollando kun sukceso gvidainte la prezidentigan kampanjon de Andrzej Duda. Prezidento Andrzej Duda konforme al la Konstitucio kunvokis la unuan kunsidon de la Sejmo de la 8-a oficperiodo por la 12-a de novembro.
El la elsendo 10.11.2015. Legas Milada
La 11-a de novembro _Festo de Sendependeco
La historia defilado kun figuroj de soldatoj en uniformoj de diversaj formacioj kaj militistaj veturiloj, la 7-a Koncerto de Sendependeco en la Muzeo de la Varsovia Insurekcio kaj la Haltejo Sendependeco troviĝas inter la atrakciaĵoj de la merkrede pasanta pola nacia festo, Festo de Sendependeco. La ĉefaj solenaĵoj okazos sur la varsovia Piłsudzki-placo. Inaŭguros ĝin koncerto kaj solena militista parado. Tagmeze okazos ŝanĝo de honora gardostarantaro ĉe la Tombo de Nekonata Soldato, laŭtprezento de la pereintoj. Estos metitaj florkronomoj ĉe la Tombo kaj ĉe la monumento de marŝalo Józef Piłsudzki. Sekve la historia parado celos la Muzeon de la Polaj Armeaj Fortoj, kie okazos pikniko „Tuŝu la sendependecon”. I.a. en la Muzeo de Sendependeco estos inaŭgurita ekspozicio „La legia epopeo” kun eksponaĵoj prezentantaj la Polajn Legiojn, kiun akompanos la hitoria-muzika spektaklo „Patria Mia, Kara Patrolando”. Vespere en Teatro la Granda okazos koncerto „Perdiĝinta partituro…Karol Kurpiński” dum kiu okazos praplenumo de nekonata komponaĵo de Kurpiński. La alia koncerto en la Muzeo de la Varsovia Inurekcio estos inspirita de la eventoj en la jaroj 1980 kaj 1981-89. Ĝi elmontros la heredaĵon de la konspita Landa Armeo kaj etoso de la Varsovia Insurekvio 1944 por la formado de patriotismo kaj sinteno de pliaj generacioj de poloj. Varsovio jam estas ornamita per polaj naciaj flagoj, multas subĉielaj ekspozicioj. La 11-an de novembro la Ŝtata Arkvo prezentos fotojn kaj arkivaĵojn i.a. el novembro 1918.
El la elsendo 10.11.2015. Legas Milada
Prezidento Duda en Ĉinio
Renkontiĝo kun la ĉina prezidento Xi Jinping kaj la prezidanto de la ĉina parlamento Zhang Dejiang komencis mekrede dutagan viziton de la pola prezidento en Pekino. Lastlunde Andrzej Duda malfermis en Ŝanhajo Polan-Ĉinan Ekonomian Forumon kaj marde li partoprenis la ekonomian pintrenkonton de 16 ŝtatoj de la Centra-Orienta Eŭropo kaj Ĉinio. Hodiaŭ en la ĉeesto de ambaŭ prezidentoj estis subskribitaj memorandumoj pri interkompreniĝo inter ICBN kaj Banko de la Landa Mastrumado kaj inter ICBN kaj Pola Agentejo por Informado kaj Eksterlandaj Investaĵoj, kaj ankaŭ pri la evoluigo de turismo. La pola kaj ĉina registaro intencas komune subteni la iniciaton de novkonceptita Silka Vojo kun la nomo „Unu strio, Unu Itinero”. Ĵaŭde prezidento Duda renkontiĝos kun la prezidento de la ĉina parlamento, li vizitos la Ĉinan Muregon. Tiutage okazos renkontiĝo de la pola prezidento kun poloj loĝantaj en Ĉinio. Krome Andrzej Duda partoprenos koncerton de laŭreato de la nunjara Chopin-konkurso.
El la elsendo 25.11.2015. Legas Milada
Enspezodiferencoj en la Unio
Virinoj en la Eŭropa Unio enspezas meze je 16 procentoj malpli ol viroj. Kiel atentigas Eŭropa Komisiono tio signifas, ke kvazaŭ ekde la 2-a de novembro ĝis la jarfino ili ne ricevus salajron. Tio ligiĝas kun malpli altaj pagoj por virinoj pro la sama laboro, kiun plenumas viroj. La egaleco de virinoj kaj viroj estas unu el la bazaj valoroj de la Unio, sed la 2-a de novembro bildigas realan aferstaton. Tiu fakto per si mem estas maljusta, nepravigita kaj en pli longa perspektivo kondukas al diferencoj en emerituroj, kies alteco en la Unio estas meze je ĉ. 39 procentoj malpli alta por virinoj. En sia raporto Eŭropa Komisiono reliefigis, ke la estrajn kaj kontrolajn postenojn en decida plimulto okupas viroj. En ĉiu sektoro ili avancas pli ofte ol virinoj, sekve viroj havas pli altajn enspezojn. Pollando okupas la trian lokon post Slovenio kaj Malto kiel ŝtato, en kiu tiuj malproporcioj estas plej malaltaj. Se tiu diferenco en Unio egalas al 16, 3 procentoj en Pollando nur al 6,4 procentoj.
El la elsendo 03.11.2015. Legas Krystyna kaj Barbara
Parlamentaj balotoj en Pollando
Laŭ la oficialaj informoj de la Ŝtata Balotkomisiono la lastdimanĉajn balotojn en Pollando decide gajnis Juro kaj Justeco akirinte 37,58 procentojn de la voĉoj. Ĝi disponos pri 235 mandatoj. En la Sejmo troviĝos kvin partioj. La reginta dum 8 jaroj Civitana Platformo ĝuis la subtenon de 24, 09 procentoj de la balotintoj. Ĝi havos 139 mandatojn. La trian lokon okupis la grupiĝo de Paweł Kukiz akirinte 8,81 procentojn de la voĉoj (39 mandatoj). Moderna de Ryszard Petru ricevis 7,6-procentan subtenon (31 mandatoj). La lasta estas la kunkoalicie reginta Kamparana Partio kun 5, 13 procentoj de la voĉoj (15 mandatoj). Ekster la Sejmo, t.e. la Deputita Ĉambro ektroviĝis Unuiĝinta Maldekstrularo, KORWIN kaj la Partio Kune. La venkinta Juro kaj Justeco (startanta kune kun Solidara Pollando kaj Pollando Kune) povas regi memstare. Ankaŭ en la Senato Juro kaj Justeco disponas pri plimulto – 61 mandatoj. 34 mandatojn havas Civitana Platformo, pri unu mandato disponas Pola Kamparana Partio. En la konsiston de la Senato eniras ankaŭ 4 sendependaj kandidatoj. Hodiaŭ posttagmeze kunsidis la strikta gvidantaro de la venkinta partio por trakti la balotrezultojn kaj paroli pri la postbalotaj laborscenaroj.
El la elsendo 27.10.2015. Legas Barbara
Ŝtata Ekzameno pri la ĉina lingvo en Lublino
En la Lublina Katolika Universitato en la orienta Pollando estis funkciigita Ekzamena Centro de la Ĉina Lingvo. Temas pri la 5-a laŭvice en Pollando kaj unusola en la orienta parto de la lando. Temas pri la ekzameno HSK prilaborita de HSK-Centro de la Pekina Universitato de Kulturo kaj Lingvo. La lingvokono estas ekzamenata sur ses niveloj. La ekzameno konsistas el tri partoj: skriba pri la kapablo skribi kaj legi, aŭda – pri kompreno de la teksto kaj la parola – pri la kapablo esprimi sin en la ĉina. La postekzamena atesto estas agnoskata de la universitatoj kaj firmaoj en la tuta mondo. Polaj studentoj ĉiam pli multnombre interesiĝas pri la ĉina lingvo. HSK atesto ekde la kvara nivelo ebligas studi en diversaj fakultatoj de la ĉinaj altlernejoj. En la Lublika Katolika Universitato eblas studi la ĉinan lingvon de 8 jaroj, de tri jaroj eblas ricevi licencon en la sineologia fakultato. Sume studas ĝin tie 115 personoj, kiuj klopodante pri studentigo devas pruvi tre bonan konon de la angla lingvo. Aliaj urboj en kiuj eblas subiĝi al HSK-ekzameno pri la ĉina lingvo estas Varsovio, Krakovo, Poznano kaj Vroclavo.
El la elsendo 27.10.2015. Legas Milada
Enmigrantoj en Pollando
La pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Grzegorz Schetyna diris por PAP-agentejo, ke Pollando bezonas malferman, trankvilan kaj racian debaton pri enmigrantoj. „Ni volas, ke la komunumoj memstare deklaru eblecon akcepti la enmigrantojn, neniun ni devigos”. En sia eldiro por PAP-agentejo li memorigis, ke la problemo koncernas ne sole Pollandon, sed la tutan Eŭropon. Laŭ la informoj de la polaj ministerioj por la eksterlandaj aferoj kaj por la internaj aferoj la unuaj enmigrantoj venos al Pollando ne pli frue ol komence de 2016. Polaj amaskomunikiloj informas pri la jam venantaj grupoj. Interparolante kun la Pola Radio la vicministro por la eksterlandaj aferoj Rafał Trzaskowski diris, ke la pola registaro konsentis akcepti malpli ol 7 mil enmigrantojn.
El la elsendo 20.10.2015. Legas Barbara
w_bp_Europaj enmigrantoj en PollandoLa lasta semajno antaŭ la Parlamentaj Balotoj
7 milionoj 600 mil poloj rigardis lunde vespere en 4 televidstacioj la trapason de la antaŭbalota debato inter la oficanta ĉefministro Ewa Kopacz kaj kandidato de Juro kaj Justeco por ĉi tiu posteno Beata Szydło. La debato estis dividita je tri temblokoj: ekonomiaj kaj sociaj aferoj, eksterlanda politiko kaj defendo, la ŝtata reĝimo kaj politiko. Ambaŭ debatintinoj povis starigi demandojn kaj rilatigi sin al la eldiroj de kontraŭparolantino. Plimulto de la analizantoj elmontras venkon de Beata Szydło pro ŝiaj aferkernaj eldiroj kaj ne prisilentas, ke Ewa Kopacz malvenkis ĉi-rilate pro evitado de aferkernaj respondoj kaj la agresa tono de la eldiroj. La porregistaraj amaskomunikiloj pli ofte skribas kaj parolas pri remiso. La balotoj okazos la plej proksiman dimanĉon, la 25-an de oktobro. Hodiaŭ vespere okazos la antaŭbalota diskuto kun reprezentantoj de ĉiuj 8 balotkomitatoj.
El la elsendo 20.10.2015. Legas Barbara
Nacia Evolukonsilio
Hodiaŭ laŭ la iniciato de la prezidento Andrzej Duda inaŭguras siajn laborojn Nacia Evolukonsilio. Temas pri la analiza-konsila strukturo ĉe la prezidento konsistanta el personoj kun diversaj opinioj, reprezentantaj variajn vivsferojn. Temas pri ekonomikiistoj, historiisto, merkatisto, reprezentantoj de la ŝtata administracio el la partioj Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio. La tasko de la Konsilio okupiĝanta pri la strategia planado estas labori en plurjara perspektivo kaj ne limigite al unu aŭ du oficperiodoj. Ĝia unua kunsido estas dediĉita al la problemoj de la pola sanservo, kiu estis plej ofte levata de civitanoj dum la prezidentiga kampanjo de Andrzej Duda.
El la elsendo 16.10.2015. Legas Krystyna
testEnmigrantoj
Hieraŭ en Bruselo okazis laŭvica pintrenkonto de la Eŭropa Konsilio, dum kiu oni parolis pri manieroj solvi la enmigrokrizon. Laŭ la pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Grzegorz Schetyna la uniaj landoj devas decidi pri la protekto de la eksteraj limoj, pri centroj registrantaj enmigrantojn kaj ne envivigi la regulojn pri aŭtomata disdvidado de alvenantoj. Por la radia programo RMF FM Schetyna diris, ke Pollando ne cedos rilate al envivigo de la devo en la Unio pri konstanta kaj deviga mekanismo dividadi enmigrantojn inter la unuopaj landoj, por kio pledas Angela Merkel. „Ni ne cedos antaŭ Merkel, ĉar tia estis kaj estas interkonsento, kaj tiun starpunkton en plimulto subtenas la Unio. Ŝia ideo signifas katastrofon por Eŭropo”.
El la elsendo 16.10.2015. Legas Krystyna
W_kg_Pola ministro pri problemo de enmigrantojGruoj en la Nacia Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero
En la pasinta semajno en la Nacia Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” en okcidenta Pollando dum la vespera kunflugo estis nombritaj pli ol 12 mil gruoj. Tiu ĉi regiono estas grava haltejo por la migrantaj birdoj. Gruoj traktas ĉi tiun lokon ĉefe kiel sekuran tranoktejon, el kiu frumatene ili startas por sin nutri sur la ĉirkaŭaj paŝtejoj kaj herbejoj. La birdoj devenas el diversaj lokoj de Pollando kaj el la norda kaj orienta Eŭropo. Dank’ al la ringumado kaj provizado de ili per satelitaj emisiiloj oni pli konas iliajn flugoitinerojn. Ekzemple gruo provizita per elektronika emisiilo rimarkita la 27-an de septembro en Latvio la sekvan tagon estis jam en Hungario dum 18 horoj trafluginte 1065 kilometrojn. Cetere la flugon de tiel provizitaj gruoj eblas sekvi pere de la reto (http://birdmap.5dvision.ee/EN/2015/Autumn/one/). En la parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” estas multaj gruoj, ilian rekordan nombron oni notis en 2013, kiam kunflugis tie pli ol 19 mil ĉi-specaj birdoj. Ili troviĝas inter multaj aliaj specioj de la migrantaj birdoj, kiuj estas monitorataj de laborantoj de la parko. Ilia nombrado okazas plej ofte frumatene. La esploroj pri gruoj elmontras, ke tiu ĉi origine timema birdo, nestanta sur foraj de homo kaj sovaĝaj humidaj terenoj, ĉiam pli ofte proksimiĝas al regionoj enloĝataj de homo adaptiĝante al la novaj vivkondiĉoj. Ne malfacilas rimarki ilin dum la sinnutrado sur kampoj, herbejoj. Ankoraŭ antaŭ 10-11 jaroj gruoj en la Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” ne estis multonombraj. Temis nur pri unu-du mil birdoj. Gruoj kutime forflugas el Pollando lime de novembro kaj decembro kaj revenas fine de februaro. Okazas, ke en favoraj kondiĉoj kaj sufiĉa nutraĵo ili vintrumas ĉi tie. Gruo estas birdo aperanta en la centra kaj orienta Eŭropo kaj en la norda Azio. La eŭropaj gruoj vintrumas sur la Iberia Duoninsulo. Kaze de mildaj vintroj ankaŭ en la okcidenta Eŭropo.
El la elsendo13.10.2015. Legas Milada kaj Tomek
Gruoj en Nacia Parko Riverbuso de Warta
Gruoj en Nacia Parko Riverbuso de WartaEn Zaborze ekfunkciis Lubuŝa Vincentro
En la loko Zaborze [zaboĵe] apud Zielona Góra [zjelona gura] estis funkciigita lastvendrede (09.10) Lubuŝa Vincentro. Ĝi integras la vinproduktajn mediojn kaj favoras la revenon al la tradicia kultivado de vito kaj vinproduktado. Ĝi rolos ankaŭ kiel turisma, ripoziga, didaktika kaj muzea centro. La vitkultivan kaj vinproduktan tradiciojn prezentas arkiva-historia kolekto. En la centra parto de la objekto funkcias turisma informejo kaj ankaŭ konferenca salonego gastigonta vinproduktajn laborrekontojn, laborrenkontoj por vinekspertoj kaj pri la kuirarto. Unu el du aloj de la centro gastigas didaktan parton, kie troviĝas vinbotelaj rakoj, kie eblas konatiĝi kun la vinprodukta ekspozicio kaj demonstra halo, kie eblas konatĝi kun la vinprodukta procezo. La alia alo formas ripozigan parton kun kuirejo, vingustuma salono. La centro funkcias krome kiel scienc-didakta bazo ebliganta edukadon de studentoj pri vinologio kaj konsila centro por vinproduktantoj kaj vinvendistoj. Estonte en la centro trovigos krome la filio de la Etnografia Muzeo en Zielona Góra kun la sidejo en Ochla. La Lubuŝa Vincentro funkcias por turistoj semajnfine, dumsemajne nur laŭ interkonsento. La objekto laŭ la arkitektura vidpunkto referencanta al la kamparana konstruarto kreiĝis sur la tereno de la komunuma vitejo en Zaborze kun la surfaco de 35 hektaroj. Ĝia konstruado daŭris 5 monatojn kaj 99-procente estis kovrita el la Regiona Operaca Programo de Lubuŝa vojevodio. La centro en Zaborze fariĝis la koro de la Lubuŝa Itinero de Vino kaj Medo, granda entrepreno promocianta la regionon. El la projekto antaŭ 5 jaroj celinta kunlaborigi kelkajn vitejojn naskiĝis itinero longa 302 kilometrojn.
El la elsendo 13.10.2015. Legas Milada kaj Tomek
Lubusxa vincentro funkcias
Ĉirkaŭ la situacio en Sirio
La situacio ĉirkaŭ Sirio fariĝas ĉiam pli streĉita. La estro de NATO Jens Stoltenberg akuzis lunde Rusion, ke ĝi agaas por plilongigo de la konflikto en Sirio donante la subtenon al. la prezidento Baszar al.-Assad. Li alvokis Moskvon aliĝi al. batalo kontraŭ batalantoj de la Islama Ŝtato.
Vicekanceliero en la registaro de Germanio Sigmar Gabriel alvokis lastdimanĉe dum la kongreso de sia partio SPD en Majenco manifesti pli grandan komprenemon por Rusio kaj ĉesiigi la ideoologian „ĉasadon” kontraŭ Moskvo. Liaopinie sen Rusio ne eblos fini la konflikton en Sirio.
El la elsendo 13.10.2015. Legas Krystyna
Cirkau la situacio en Sirio
Ĉirkaŭ rusaj flugatakoj en Sirio
La perturbon de la turka aerspaco fare de rusa ĉasaviadilo kondamnis lastlunde la ĝenerala NATO-sekretario, Jen Stoltenberg, kiu renkontiĝis en la brusela NATO-sdejo kun la turka ministro Sinirlioglu por diskuti la situacion en Sirio post la sabata incidento. Laŭ la rusa defendministeria aferprezentanto tio okazis pro atmosferaj motivoj. La rusa flanko ne rilatigis sin al simila incidento okazinta dimanĉe. La Blanka Domo difinis la eventon kiel provokon.
Rusio ekde la lasta merkredo gvidas aviadilojn atakojn en Sirio asertante, ke ĝia celo estas celoj de la islama ŝtato kaj de aliaj grupoj ligitaj i.a. kun Al-Kaida. Koalicio sub la gvido de Usono, kiu de unu jaro atakas celojn de la islama ŝtato en Sirio kaj Irako riporĉas al Rusio atakadon de siria opozicio, batalanta por aboli la subtenatan de Rusio prezidenton Baszar al Assad.
El la elsendo 06.10.2015. Legas Milada
Cirkau la rusaj flugatakoj en Sirio
La pola prezidento vizito en Rumanio
Marde, la pola prezidento inaŭguris oficialan viziton en Rumanio. Tiutage Andrzej Duda interparolis kun la rumana prezidento Klaus Iohannis, la ĉefministro Victor Ponta kaj la prezidanto de la Senato, Calin Popescu-Tariceanu. La vizito reliefigas la signifon, kiun donas prezidento Duda al la polaj-rumanaj rilatoj por elformi kunlaboron inter la adriatikaj-nigramaraj-baltaj ŝtatoj. Ĝi ankaŭ elmontras, ke la centreŭropa politiko povas esti pli vasta ol kadre de la Viŝehrada Grupo (Pollando, Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario). Merkrede Andrzej Duda partoprenos la renkontiĝon de la ŝtatestroj de la orienta alo de NATO. En ĝia fino estas atendata komuna deklaro. Partoprenos tiun renkonton anstataŭanto de la ĝenerala NATO-sekretario kaj la prezidentoj de Estonio, Latvio, Litovio, Slovakio, Hungario kaj Bulgario. Flanke de Ĉeĥio estos la prezidanto de la malpli supera parlamenta ĉambro.
El la elsendo 03.11.2015. Legas Krystyna kaj Barbara
Eŭropa Komisiono pri impostodeliktoj
Eŭropa Komisiono mendis ĉe dek kelkaj internaciaj impostaj ekspertoj specialan raporton, kiu sumigas la fenomenon de la evitado de CIT-imposto. Temas pri enspezimposto de juraj personoj. Rezultas el ĝi, ke ĉiuj uniaj landoj perdas pro tiu ĉi kaŭzo ĉiujare 500 miliardojn da zlotoj. La perdoj de Pollando egalas al 46 miliardoj da zlotoj.
La impostopagadon evitas unuavice internaciaj korporacioj, kio malrekte frapas kontrau polajn firmaojn. Holdingoj disponantaj pri kromaj rimadoj aplikas dumpingajn prezojn malstabiligante la merkatojn dum la landaj firmaoj honeste pagantaj la impostojn troviĝas ĉe la t.n. perdita pozicio.
Ekspertoj – inter kiuj estis i.a. Dominik Gajewski z la Ĉefa Komerca Lernejo – menciis 600 komplikajn jurajn trukojn, dank’ al kiuj eksterlandaj konzernoj kaj holdingoj pere de la fikcia generado de kostoj evitas la impostopagadon en la landoj,en kiuj ili aktivas. La maja raporto de Internacia Valutfonduso kritikis Pollandon pro ĉiam malpli efika impostoprenado de grandaj konzernoj. Temas ankaŭ pri VAT-imposto (aldonvalora imposto), pro kio Pollando suferas perdojn en la alteco de 50 miliardoj da zlotoj jare.
El la elsendo 29.09.2015. Legas Barbara
Koruptaj deliktoj de grandaj konzernoj
Andrzej Duda antaŭ UNo-forumo
En sia parolado farita en UNo-sidejo en Novjorko la pola prezidento Andrzej Duda alvokis la ŝtatgvidantojn kunlabori en la kreado de la vizio de la mondo bazita sur la „forto de la leĝaro kaj ne sur la bazo de forto”. La prezidento riliatigis sin ankaŭ al la aktualaj eventoj sur la internacia areno kaj avertis kontraŭ la neglektado de internaciaj traktatoj kaj ĝenerala malrespektado de homo. Reliefiginte du vortojn Paco kaj leĝaro, la du vortojn-ŝlosilojn, dank’ al kiuj eblas kompreni kaj agnoski la rolon de UNo en la lastaj 70 jaroj Andrzej Duda memorigis ilian fragilecon reference al la germana kaj sekve sovetunia agresoj eksplodigintaj la 2-an mondmiliton, kiam unu el la unuaj viktimoj fariĝis la internacia leĝaro, sekve la homaj rajtoj.
Hodiaŭ, en la lasta tago de sia vizito en Novjorko la pola prezidento daŭrigis vicon da renkontiĝoj, partoprenis renkontiĝon de la grupo de la ŝtatoj el la regiono de Baltiko kaj Adriatiko kaj la organizitan de Barak Obama rondtablon pri terorismo kaj pacmisioj.
El la elsendo 29.09.2015. Legas Barbara
A. Duda en Novjorko
Kion studos polaj abiturnientoj
Parto de la universitatoj jam prezentis informojn pri la trapaso de la nunjara studentiga kampanjo. Kiel ĉiujare la plej grandan interesiĝon ĝuis juro, ekonomiko kaj psikologio.
En la Jagelona Universitato en Krakovo registriĝis 18 mil studentokandidatoj. Plej multaj elektis juron, ĉirkaŭ 2 mil personoj. La duan lokon okupis kuracista fakultato, pri kiu interesiĝon manifestis 1500 junuloj kaj psikologio, kiun elektis 1300 personoj. La kvaran lokon egale dividis la angla filologio kaj aplikata psikologio. Plej multajn interesiĝantojn je unu loko notis la sveda filologio – pli ol 17 personoj, sekve la japana filologio (11 kandidatoj por unu loko).
En la Varsovia Universitato registriĝis kiel studentoj ĉ. 22 mil personoj en plimulto elektante ekonomikon kaj juron. La trian lokon okupis financo, la kvaran la angla filologio kaj la kvinan – psikologio. La rivalado por unu studloko estis plej arda kaze de japana filologio (25 kandidatoj), sinologio (20 kandidatoj) kaj ekonomikaj-menaĝeraj studoj (19 personoj). En la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano la plej popularaj studdirektoj estas juro kaj psikologio. En la rangolisto de la plej multaj kandidatoj je unu loko viciĝas sveda filologio (23 interesiĝantoj), la dana filologio (13 personoj), geodezio kaj kartografio (9 personoj). En kelkaj universitatoj, en kiuj iuj fakultatoj estas aparte popularaj okazos kromaj studentigaj kampanjoj.
El la elsendo 22.09.2015. Legas Tomek
kion studos polaj abiturientoj
Oficejo por la Nacia Sekureco pri enmigrantoj
Laŭ la estro de la Oficejo por la Nacia Sekureco, Paweł Soloch la minacon por Pollando konsistigas unuavice la fakto, ke decidoj pri akcepto en enmigrantoj estas alprenataj ekster niaj suverenaj ŝtatorganoj kaj estas al Pollando trudataj. Ĝis nun ĉiu unia ŝtato estis akceptanta enmigrantojn laŭ siaj propraj internaj principoj. Nun oni klopodas trudi al plimulto de la europaj ŝtatoj decidon desupran malgraŭ la fakto, ke multegaj demandoj ne ricevis respondon. Kvankam teknike Pollando kapablas akcepti enmigrantojn, sed tio neniel influos realan solvon de la problemo kaj ilian integriĝon en la socio en kiu ili ektroviĝos. Pollando ne fermiĝas je la problemo de enmigrantoj, akceptas ankaŭ tiujn el aliaj kulturaj rondoj, sed unuavice frontas fortan enmigradon el Ukrainio. Asimiliĝo de tiuj personoj okazas en maniero natura, neniu trudis al kiu ajn, kie tiu devas vivi. Nun Germanio volas trudi sian vizion pri disdivido de siaj enmigrantoj kun aliaj ŝtatoj.
El la elsendo 22.09.2015. Legas Barbara kaj Milada
Oficejo por la Nacia Sekureco pri enmigrantoj
Renkontiĝo de Arraiolos-Grupo en Germanio
Prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino ekde lundo faras viziton en Germanio. Li partoprenas renkontiĝojn de la ŝtatoj de Arraiolos-Grupo (Aŭstrio, Finnlando, Germanio, Latvio, Pollando, Porugalio, Slovenio, Hungario kaj Italio). Kvankam ĉiuj oficialaj renkontiĝoj rilatas al la politiko de kohereco, klerigado kaj edukado tamen fakte la ĉeftemo de la interparoloj estas la proksimiĝanta unia pintrenkonto pri rifuĝintoj. La pola prezidento en sia renkotohoraro havas duflankajn renkontiĝojn kun la ŝtatestroj de Italio, Finnlando, Latvio kaj Slovenio. Andrzej Duda interparolis ankaŭ kun la prezidento de Portugalio. La lundaj interparoloj rilatis al la enmigrokrizo kaj krizo en Oriento. La renkontiĝo okazas en Erfurto kaj Eisenach – por hodiaŭ, t.e. mardo estis antaŭvidita plenkunsido pri la edukado.
El la elsendo 22.09.2015. Legas Barbara kaj Milada
Renkontigo de Arraiolos-Grupo
Provizoj de geotermaj akvoj en la suda Pollando
Laŭ la okazantaj provboradoj en la suda Pollando en la distrikto de Kazimierza Wielka [kazimjeĵa vjelka] la konstatitaj tie tavoloj de termaj kaj sulfurozaj akvoj povos esti utiligataj por la kuracaj kaj energetikaj celoj. La scio pri ilia ekzisto datiĝas ekde la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, sed tiam oni ilin ne pridokumentis aparte. Nun tiuj konoj konfirmiĝis okaze de la realigo de geotermakva hejtato por komplekso de Agronomiaj Lernejoj en la loko Cudzynowice [cuĝinovice]. Dum la borlaboroj okazis spontana elfluo de termaj kaj sulfurozaj akvoj. Laŭ geologoj povas temi pri la plej grandaj provizoj en Eŭropo, kion devas konfirmi pliaj esploroj. La akvoj troviĝas en la profundo de 667 metroj sub la grundnivelo.
Se tiel okazus la ĉirkaŭaĵoj de Kazimierza Wielka povus fariĝi laŭvica grava loko de kuracturismo en la tuta regiono de Góry Świętokrzyskie [guri svientokŝiskie] – la Sanktakruca Montaro. Aktuale la ĉefa centro, kies evoluo baziĝas sur la kuracakvoj estas la kuracloko Busko-Zdrój [busko-zdruj]. Kazimierza Wielka troviĝanta iom pli ol 50 kilometrojn for de Krakovo estas la plej malgranda distrikta urbo en la vojevodio. Loĝas en ĝi ĉirkaŭ kvin kaj duona mil loĝantoj.
El la elsendo 15.09.2015. Legas Milada
geotermaj akvoj en Pollando
Uniaj politikistoj pri enmigrantoj
Dimanĉe en multaj eŭropaj urboj okazis manifestacioj kontraŭ kaj por truda akcepto de enmigrantoj, inkluzive de rifuĝintoj, kiuj senĉese celas al Eŭropo reage je invito de Angela Merkel. Lunde estis atingita enkonduka konsento de la uniaj landoj pri akcepto de 160 mil personoj, sed la detaloj estos precizigitaj komence de oktobro. Tio estis decidita de la uniaj ministroj pri la internaj aferoj dum eksterordinara renkontiĝo en Bruselo, tamen ne estis interkonsentite kiel ili estos dividitaj inter la unuopaj uniaj landoj. Formalaj decidoj estos alprenitaj dum la sekva renkontiĝo de la uniaj ministroj, okazonta la 8-an de oktobro en Luksemburgo.
El la elsendo 15.09.2015. Legas Krystyna
Pola prezidenta paro vizite en Londono
Prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino inaŭguris lunde dutagan viziton en Londono per meto de la florkronoj antaŭ Polish War Memorial, omaĝe al polaj aviadistoj helpantaj al aliancanoj dum la 2-a mondmilito. Samtage la pola prezidento renkotiĝis kun kelkcentpersona reprezentantaro de la pola kolonio en Britio. Marde Andrzej Duda partoprenis la solenaĵojn de la 75-a datreveno de la Batalo defende por Britio en 1940 en la londona katedralo de s-ta Paŭlo. Apud RAF kontraŭ la germana Luftwaffe batalis 4 polaj divizioj. Por mardo estas planita ankaŭ renkontiĝo kun la ĉefministro David Cameron. Sekve la prezidento kun la edzino faros viziton en la Palacon Buckingham. En la nomo de la reĝino la pola paro estos gastigita de princo Eduardo kun la edzino.
El la elsendo 15.09.2015. Legas Krystyna
Pola prezidenta paro en Londono
Eksterlandanoj venas al Pollando
Ekde la jarkomenco pli ol 4 mil eksterlandanoj, ĉefe rusoj de la ĉeĉena nacieco kaj ukrainanoj petis la statuson de rifuĝinto en Pollando. Per internacia protekto estis ĉirkaŭprenitaj 273 personoj (ĉefe el Sirio, Egipto kaj Irako). Ĉiu el la petintoj havas la rajton al senpaga medicinista protekto, loĝigo kaj nutro. La Oficejo por la Aferoj de Eksterlandanoj certigas ankaŭ al ili rimedojn por aĉeto de vestaĵoj kaj poŝmonon en la alteco de kelkdek zlotoj monate. Ĉiu eksterlandano havas rajton al senpagaj jurista helpo kaj lernado de la pola lingvo. La periodo de la socia helpo finiĝas, kiam la azilpetanto ricevas oficialan respondon. Krom rusoj (2,1 mil petoj) kaj ukrainanoj (1,3 mil petoj) la azilpetantoj devenis ĉefe el Kartvelio, Taĝikio kaj Sirio. 1,6 mil azilpetintoj ricevis negativan respondon, ĉar ne plenumis la postulojn de la Ĝeneva Konvencio. 2,9 mil personoj retiris siajn petojn kaj rezignis pri la proceduro. Parto alprenis la decidon pri la reveno al la devenlando, en kio helpas kaj la pola Oficejo por la Aferoj de Eksterlandanoj kaj ankaŭ Internacia Organizo por la Migrado.
El la elsendo 08.09.2015. Legas Tomek
Enmigrantoj en Pollando en la unua jarduono
Ursa kampanjo favore al la naturo
Ekde la mezo de julio daŭras la nova socia kampanjo favore al la naturo en la Nacia Parko de Tatry-montaro. Sur la paneloj la figuroj de brunaj ursoj prezentas la regulojn, kiel konduti en la montaro, en la kondiĉoj de sovaĝa naturo.La kampanjo daŭras ĝis la 15-a de septembro. La elekto de la bruna urso kiel ĉiĉerono ne estas hazarda, nome turisto sur la ekskursa itinero estas tie sole gasto en la ursa domo, kiu estas mastro iom danĝera kaj senkompata, se provokita. La kampanjo havas edukan-informan karakteron, kadre de kiu estas planitaj specialaj okupoj por infanoj kaj junularo, estas disponigitaj eldonaĵoj dediĉitaj al la bruna urso. Ilin mem eblas sekvi Facebook-profile i.a. pere de: facebook.com/niedzwiedzieztpnu. La Nacia Parko de Tatry-Montaro estas la unusola parko en Pollando kun la alpa karaktero kaj unu el la plej grandaj en la lando. Ĝi okupas la areon de pli ol 21 mil hektaroj. Ĝiaj plej karakterizaj animaloj estas montara kapro, marmoto kaj la bruna urso. Tatry-montaro estas la plej vizitata regiono. Ĉiujare ĝi logas pli ol 2 kaj duonan milionojn da turistoj, por kiuj estas disponigitaj turismaj itineroj kun varia malfacilo, kun la suma longo de 275 kilometroj.
El la elsendo 08.09.2015. Legas Tomek
Favore al la naturo en pola Tatry-montaro
Komenciĝis la nova lernojaro
Hodiaŭ okazis la inaŭguro de la nova lernojaro. Al 33 mil lernejoj revenis preskaŭ 5 milionoj da infanoj kaj 650 mil instruistoj. La unuan klason frekventos ĉ. 611 mil infanoj, inkluzive de 381 mil 6-jaruloj. Temas pri infanoj naskiĝintaj en 2009 kaj en la dua duono de 2008. En septembro pasintjare krom 7-jaruloj la lernadon inaŭguris devige duono de la 6-jaruloj. Tio ne fermis pli fruan, kelkjaran publikan diskuton pri la komenco de la lernodevo. La postulon pri ĉi-rilata referendumo subskribis 2 milionoj da personoj, sed ĝi ne estis traktita. Prezidento Andrzej Duda prezentis al la Senato petpostulon, ke dum la balottago la 25-an de oktobro okazu tutlanda referendumo, en kiu inter tri demandoj subtenitaj de 6 milionoj da subskriboj estu forigo de la lernodevo por la 6-jaruloj. La senato traktos ĝin dum sia plej proksima kunsido. 6 senataj komisionoj rekomendas la rifuzon de la prezidenta petpostulo.
La 1-a de septembro signifas ankaŭ ŝanĝojn por pli jun infanoj. Ekde hodiaŭ ĉiuj 4-jaruloj havas la rajton al la antaŭlerneja eduko, se la gepatroj esprimos tian deziron. Ekde la nuna jaro kvinjaruloj en la antaŭlernejoj devige lernos fremdan lingvon. La antaŭlernejojn frekfentos ĉirkaŭ unu miliono 200 mil infanoj.
El la elsendo 01.09.2015. Legas Milada
Nova lernojaro en Pollando
La 76-a datreveno de la 2-a mondmilito
Kun la partopreno de la prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino kaj la ĉefministro Ewa Kopacz komenciĝis frumatene sur la promontoro Westerplatte en Gdansko solenaĵoj en la 76-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito. La 1-an de septembro 1939 je la 4.45 okazis la germana atako kontraŭ troviĝantan tie polan Militistan Municistaplejon. La prezidento memorigis i.a., ke kvankam la unuaj germanaj bomboj falis kvin minutojn pli frue sur la urbon Wieluń – la unuaj pafoj direktiĝis de la blendŝipo “Schleswig-Holstein” sur Westerplatte. Tiu loko estas kaj restos simbolo de la hereoco de la polaj soldatoj. Prezidento Duda samtempe referencis al la fakto, ke la 17-an de septembro Pollando estis atakita de alia, granda terura totalismo apud la hitlera, la stalinisma totalismo, de la sovetunia armeo kaj tiel realiĝis la pakto Ribbentrop-Mołotow. La Ruĝa Armeo invadis polajn terenoj kaj soldatoj de Hitler kaj de Stalin interŝanĝis manpremon kiel signon de venko kaj disŝiro de Pollando. Tio estis ne sole tragedio por nia nacio, sed ankaŭ por estonoj, finnoj, litovoj, latvoj kaj rumanoj. La pola prezidento memorigis samtempe, ke la Ruĝa Armeo en signifa grado kontribuis al la venko super la hitlera Germanio. Li konstatis ankaŭ, ke la pasinteco klarigas nuntempon, sed ĝi ebligas ankaŭ konstrui pli bonan estontecon. Andrzej Duda i.a. referencis al siaj vortoj, ke firman pacon eblas konstrui nur sur firma, necedema sinteno por defendi la internacian ordon, internacian leĝaron, la fundamentajn principojn, kiuj devas validi inter ŝtatoj kaj nacioj.
El la elsendo 01.09.2015. Legas Milada
La 76-a datreveno de la 2-a mondmilito
Sojle de la germana vizito de prezidento Andrzej Duda
Jam kelkajn tagojn antaŭ la hodiaŭa vizito en Berlino la pola prezidento Andrzej Duda en intervjuo por la „Bild” diris i.a.: „Ni estas najbaroj kaj reciproke aprezas nin. Tiun respekton ne eblas tamen mezuri sur la militista aŭ ekonomia grundo. Temas pri tio, ke ambaŭ flankoj komprenu kaj akceptu pravigitajn interesojn de la partnero. Reference al la temo de Ukrainio kaj Rusio la pola prezidento memorigis, ke Rusio rompis la internacian leĝaron kaj ne eblas tion simple ignori.
En Pollando oni ne dubas, ke la interparoloj kun kanceliero Angela Merkel estos tre malfacilaj, des pli ke ekde la unuaj tagoj de la oficado de prezidento Duda parto de la germanaj amaskomunikiloj kreis rilate al li malfavoran aŭron. En la hodiaŭa intervjuo antaŭ la vizito en Germanio por Die Welt prezidento Duda esprimis la opinion, ke NATO devus firmigi sian orientan alon, por ankaŭ al la landoj de la Centra kaj Orienta Eŭropo certigi realajn aliancanajn garantiojn, la samajn, kiuj delonge ekzistas en Okcidento. Interparolante kun Gerhard Gnauk, la korespondanto de la periodaĵo prezidento Anfrzej Duda esprimis la opinion pri germanoj malakceptinte la opinion de pola intelektulo Jarosław Marek Rymkiewicz, ke poloj „tro rapide kaj facile pardonis”. Andrzej Duda diris: „Mi ne dividas ĉi tiun opinion”. Necesa estas tamen honestas historia politiko, kaj niajn rilatojn devas ĉiam baziĝi sur la historia vero. Tio koncernas ankaŭ respondeon pro la 2-a mondmilito kaj milionoj da homoj, kiu pereis i.a. en la germanaj koncentrejoj”.
El la elsendo 28.08.2015. Legas Barbara
sojle de la vizito de prezidento Duda en Berlino
Bicikla vizitado de apudkarpatiaj vitejoj
De kelkaj jaroj turistoj venantaj al la Apudkarpatia regiono en la suda Pollando vizitas ankaŭ la tieajn vitejojn. Nunjare oni notas aparte multajn biciklajn ekskursojn. Tiu vizitmetodo venis el Moravio kaj ĝuas popularecon. Turistoj uzantaj biciklojn ne povante gustumo vinojn en vinproduktaj mastrumejoj aĉetas vinbotelojn.
Je 150 vitejoj en la regiono 80 vaste malfermas pordojn antaŭ la turistoj. La lokaj vinproduktantoj ofertas la vizitadon de la vitejoj, prezentaAs la vinproduktan procezon kaj invitas por la gustumado. Kvankam turistojn en la vitejoj de la sudorienta Pollando eblas renkonti dum la tuta jaro tamen en la feria periodo ili estas pli multaj. La vitejoj de la Apudkarpatia Regiono okupas la areon de kelkaj aroj ĝis du-tri hektaroj. Ili troviĝas en la regionoj de la urboj Jasło, Krosno, Strzyzowa kaj Rzeszów. Dominas inter ili plantoj rezistaj, ekzameniĝintaj en la loka klimato.
El la elsendo 25.08.2015. Legas Tomek
bicikle tra la vitejoj
Post la vizito de prezidento A. Duda en Estonio / La rusa ĉefministro sur la insulo Iturup
Pollando. Lastdimanĉe prezidento Andrzej Duda faris sian unuan eksterlandan viziton en Estonio, laŭ invito de la estona prezidento Toomas Hendrik Ilves. Ĝi okazis en la 76-a datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kies sekreta protokolo antaŭvidanta la dividon de Eŭropo inter la paktantaj ŝtatoj malfermis al Hitler vojon al la 2-a mondmilito. Nun ĝi estas difinata kiel Eŭropa Tago de Memoro pri Viktimoj de Totalismaj Reĝimoj. Antaŭ la vizito de la pola prezidento Toomas Hendrik Ilves donis intervjuon al PAP-agentejo, en kiu li i.a. reliefigis la komunan koncepton de sekureco reliefigante la fakton, ke Pollando estas unu el la strategiaj partneroj de Estonio kaj aferprezentanto de la ŝtatoj de la regiono favore al komuna defendo. Dum la komuna gazetara konferenco kun la estona prezidento Andrzej Duda referencis al sia postulo pri ĉeesto de NATO-fortoj en Pollando. La pola prezidento alvokis respekti la internacian leĝaron, kio lastatempe ĉiam pli ofte estas damaĝata. Kiel ekzemplon de tio la estona prezidento menciis la eventojn en Ukrainio, kiuj elmontras la fragilecon de libereco. Laŭ la pola prezidento ne eblas allasi al tio, ke sole argumento pri ekonomia aŭ militista povo decidu en la internaciaj rilatoj.
Rusio. La ĉefministro de la Rusa Federacio, Dmitrij Miedwiediew deklaris, ke lia lando bezonas modernan, bone instrukciitan grupon de militistaj fortoj sur Kuriloj kaj ĉiaj kondiĉoj por tio estis plenumitaj. Tion li deklaris sabate, la 22-an de aŭgusto dum la vizito sur unu el la insuloj de Kurila Arkipelago Iturup, unu el inter kvar kiuj estas objekto de la teritoria disputo inter Rusio kaj Japanio. Kvankam Miedwiediew deklaris amikecon kun Japanio li substrekis, ke la rilatoj inter Moskvo kaj Japanio ne povas dependi de la Kurila demando. Dum sia estado sur Iturup Miedwiediew deklaris, ke li subskribis dekreton, kiu firmigas la rusan limon sur la kontinenta breto de Oĥotska Maro. En 2014 la UN-oa Komisiono por la limoj de kontinentaj bretoj rekonis la surfacon de 52 mil kvadrataj kilometroj – kiu antaŭe estis agnoskita kiel malferma maro – parto de la rusa kontinenta breto. Kiel substrekis la rusa ĉefministro temas pri teritorio kun grandegaj krudaĵprovizoj. La UN-oa decido fakte agnoskas ĉi tiun teritorion interna maro de Rusio.
El la elsendo 25.08.2015. Legas Krystyna
Eksterlandaj vizitoj de la pola prezidento
Lunde estis prezentita kalendaro de la eksterlandaj vizitoj de la pola prezidento por la plej proksimaj 100 tagoj. Jam la plej proksiman dimanĉon Andrzej Duda faros viziton en Estonio. Ĉi tiu vizito okazanta laŭ la invito de la estona flanko reliefigos solidarecon de Pollando kun la baltaj landoj. Ĝi okazos la 23-an de aŭgusto, en la datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kiu ekde kelkaj jaroj pasas kiel Eŭropa Tago de Memoro pri la Viktimoj de stalinismo kaj nazismo. Sian paroladon en Talino prezidento Duda dediĉos al la signifo de internacia leĝaro en la internaciaj rilatoj. En la plej proksimaj vizitplanoj de la pola prezidento estas vizitoj en Berlino kaj Londono. Fine de septembro prezidento Duda faros viziton en Novjorko, kie li partoprenos la Ĝeneralan Asembleon de UNo en Novjorko, kie i.a. li renkontiĝos kun Barak Obama. En pliaj planoj estas vizitoj en Hungario, Rumanio kaj Ĉinio. Daŭras interparoloj pri vizitoj de la pola prezidento en Parizo, Bruselo kaj ankaŭ renkontiĝo kun la prezidento de Ukraino.
El la elsendo 18.08.2015. Legas Milada kaj Krystyna
Helpo por Grekio
Post la aprobo fare de la eŭrogrupo de prunto por Grekio en la plej proksimaj tagoj finiĝos ratifaj proceduroj en la landoj de la eŭrosfero. Ĵaŭde Ateno ricevos la unuan pruntofaskon kun la suma valoro de 26 miliardoj da eŭroj. La subtenoprogramo devas esti akceptita de kelkaj naciaj parlamentoj, inkluzive de la germana Bundestag. La funkciigo de la nova pruntofasko estos anoncita dum la merkreda telekonferenco kaj jam ĵaŭde matene Grekio povos ricevi 13 miliardojn da eŭroj por kovri prokrastitajn pagendecojn. 3 miliardojn por la sama celo Ateno ricevos aŭtune. La ceterajn 10 miliardoj el la unua segmento de la prunto ektroviĝos en speciala konto por firmigi la grekajn bankojn.
La dua helpofasko estos liverota meze de novembro kondiĉe, ke Grekio envivigados reformojn. Kiel informis PAP-agentejo kadre de la reformoprogramo kaj ŝparoj la greka registaro oficiale aprobis vendon de 14 regionaj flughavenoj al la germana firmao Fraport kontraŭ 1,23 miliardoj da eŭroj. Temas pri flughavenoj en Saloniko, sur Korfuo, Rodoso, Santorino kaj Mikeno. Kiel atentigis la agentejo AFP tio estas la unua privatigo de Cipras-registaro.
El la elsendo 18.08.2015. Legas Milada kaj Krystyna
Sakuro_malutki
La datreveno de atombomba atako kontraŭ Nagasaki
La solenaĵojn memorigantajn la 70-an datrevenon de la faligo de la atombombo sur la urbon Nagasaki (la 9-an de aŭgusto) krom miloj da japanoj partoprenis reprezentantoj de 75 ŝtatoj, inkluzive de la usona ambasadoro en Japanio, Carolin Kennedy. La 6-an de aŭgusto 1945 mallonge antaŭ la finiĝo de la 2-a mondmilito usonanoj faligis sur Hiroŝimon sian unuan atombombon. Tri tagojn poste la dua usona atombombo detruis Nagasaki. La usonaj atakoj akcelis kapitulacon de Japanio batalanta dum la 2-a mondmilio flanke de Germanio kaj faŝista Italio. Malfacilas juĝi la kvanton de la pereintoj, kiu estas taksata en ambaŭ urboj je ĉirkaŭ 140 mil personoj. La tragika viktimrikolto grandiĝas ĉiujare pro la postradiada malsano falĉanta laŭvicajn viktimojn. La paroladinta en la Pacoparko la urbestro de Nagasaki, Tomisa Taue deklaris, ke Japanio neniam povas distanciĝi disde la pacisma principo. Liaj vortoj rilatis al la defendopolitiko de la ĉeestanta la solenaĵojn ĉefministro de Japanio, kies registaro konsekvence klopodas grandigi la rolon de la armeo.
El la elsendo 11.08.2015. Legas Krystyna
Datreveno en Nagasaki
La unio konsideras sankciojn rilate Israelon
La Eŭropa Unio konsideras sankciojn rilate al Israelo lige kun la setliĝado de judoj ĉe la Okcidenta Bordo. La judaj setliĝantoj estas la plej grava baraĵo sur la vojo al paco en la Proksima Oriento. Ilia brutala konduto emfaziĝas en la detruado de la palestinaj olivarbaroj kaj mortigado de bredbestoj. Laŭ la pritakso de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj nur ekde la jarkomenco judaj setliĝantoj provokis 120 atakojn. Aktuale ĉe la Okcidenta Bordo kaj en la orienta Jerusalemo loĝas 500 mil judaj setliĝantoj. Tio estas nelegala laŭ la internacia leĝaro, sed Israelo kontestas tiun juran eksplikon. La Unio envivigis antaŭ kelkaj jaroj direktivon, kiu ordonas signi la produktojn devenantajn el la israelaj setlejoj vendatajn en Eŭropo, sed laŭ klarigoj de Maja Kocijancić, la aferprezentanto de la Eŭropa Komisiono tio ne havas devokarakteron. Ekspertoj samtempe substrekas, ke judaj setliĝantoj fariĝas ĉiam pli granda problemo por la israela registaro de Netanjahu. Unuflanke ili formas lian plej firman balotantaron, aliflanke en ĉiam malpli signifa grado ili estas kontroleblaj de la israelaj aŭtoritatoj.
El la elsendo 11.08.2015. Legas Krystyna
Andrzej Duda, nova prezidento de Pola Respubliko
Lastĵaŭde la postenon de la prezidento de Pola Respubliko transprenis la elektita en la majaj prezidentaj balotoj, Andrzej Duda. Kiel la estro de la pola ŝtato li estas la plej supera reprezentanto de la Pola Respubliko, komandanto de la polaj armeaj fortoj kaj reprezentanto de Pollando eksterlande. Kvankam la kompetentoj de la prezidento en Pollando ne estas same ampleksaj kiel en Francio aŭ Usono la pola prezidento povas influi la politikon de la registaro kaj laborojn de la parlamento. Li povas prezenti propran leĝdonan iniciaton aŭ aprobote de la Senato deklari tutlandan referendumon. La pola prezidento formas la polan eksterlandan politikon. Li ratifas kaj malakceptas internaciajn traktatojn, nomumas kaj revokas ambasadorojn en aliaj ŝtatoj kaj ĉe internaciaj organizoj.
La postnomuna mesaĝo en la Nacia Asembleo prezidento Andrzej Duda enhavis ĉefajn prioritatojn de lia prezidenta oficado. Prezidento Duda parolis i.a. pri revenigo de la komunecosento en la nacio kaj reciproka respektado. Li forte akcentis la problemojn de la pola sekureco reliefigante la neceson de pli bona sekurecgarantio flanke de NATO. Kiel atentigis prezidento Duda estas necesa konstruo de fortaj kaj bone ekipitaj armeaj fortoj. Inter la taskoj de la eksterlanda politiko li menciis serĉadon de novaj aliancanoj, interkompreniĝon kun najbaroj kaj kunlaboron kun la pola kolonio eksterlande, inkluzive de la establo de speciala oficejo por kunlaboro kun poloj eksterlande. Parolante pri la neceso ripari la Respublikon prezidento Andrzej Duda esprimis la esperon pri bona kunlaboro kun la registaro, Sejmo kaj Senato kaj polaj reprezentantoj ĉe altaj uniaj postenoj.
El la elsendo 07.08.2015. Legas Barbara
Prezidento Duda ekoficis
Omaĝe al civilaj viktimoj de la Varsovia Insurekcio
Al la eventoj aparte memorigitaj en Varsovio apartenis ĉi-semajne la lastan merkredon omaĝo al la civilaj loĝantoj de Varsovio, viktimoj de la germana hombuĉado dum la Varsovia Insurekcio. De 8 jaroj, ekde sia kreiĝo la varsovia Muzeo de la Varsovia Insurekcio dank’ al streboj kaj laboro de siaj laborantoj kaj volontuloj kolektas ĉiajn donitaĵojn pri la pereintaj varsovianoj. La rezulto de tiu laboro estas la eksterordinara ekspozicio „Ni konservu ilin en la memoro”, kiu ĉirkaŭprenas preskaŭ 60 mil nomojn de varsovianoj, kiuj estis retrovitaj kaj identigitaj kaj notitaj sur kelkdeko da lumigataj kolonoj situantaj en Wola-tombejo. La ekspozicio ne sole omaĝas kaj honoras la civilan loĝantaron de la pola ĉefurbo, sed ankaŭ reliefigas, ke la ideo de Hitler pri totala forhombuĉo de la varsovianoj kaj la provo senigi ilin je identeco fiaskis. La lokalizo de la ekspozicio en Wola-kvartalo ne estas hazarda. Tie civilaj viktimoj estis enorme grandaj, tie funkciis taĉmentoj de kadavrobruligantoj, kies celo estis forviŝi la spuron de la germana krimo.
Kiel notas en la porokaza katalogo Muzeo de la Varsovia Insurekcio la ekstermo de Wola-kvartalo estis hombuco same teruriga kiel holokaŭsto, hombuĉo de poloj en Wołyń (la orientaj randregionoj de Pollando), la masakro de Nankin, ekstermo de belorusaj vilaĝoj. La difereco konsistas en tio, ke tiu krimo en Wola-kvartalo estas krimo nekonata, forgesita, neprijugita.
El la elsendo 07.08.2015. Legas Barbara
Ni konservu ilin en la memoro
Projekto rilate malaltigon de emeritura aĝo
Prezidento-elektito Andrzej Duda informis, ke post la ĵurenoficigo ankoraŭ en aŭgusto estos prezentita projekto de leĝo pri emeritura aĝo. Ĉi-koncerne li interparolis kun estro de la sindikato Solidarność, estro de la parlamenta klubo de la partio Juro kaj Justeco kaj la prezidanto de la Nacia Pola Banko. Laŭ la projekto estos malaltigita emeritura aĝo, la laŭdezira emeritiĝo en la kunligo kun la 40-jara kotizado por emeritura fonduso. Laŭ la prezidento-elektito necesos konsideri aparte la situacion de virinoj, kiuj dum la profesia kariero utiligas la propatriniĝajn forpermesojn. Laŭ Andrzej Duda la projekto estas preskaŭ preta kaj estos lia unua leĝpropono. La ĵurenoficigo de prezidento Duda okazos la 6-an de aŭgusto.
El la elsendo 14.07.2015. Legas Milada
Preidenta prijekto pri malaltigo de emeritura ago
Greklando akceptos postulojn de Eŭrolando
La greka parlamento akceptos leĝojn necesajn, por ke ĝia lando ricevu novan helpofaskon el la Eŭropa Mekanismo de Stabileco, kvankam iuj deputitoj de la reganta partio havas malsaman opinion. Pri tio certigis la greka ministro por la internaj aferoj, Nicos Wucis. Kelkiujn reformojn, kiel pri la aldonvalora imposto aŭ emerituroj la greka parlamento devas proklami ĝis merkredo. La suma valoro de la nova helpoprogramo por Greklando varios de 82 ĝis 86 miliardoj da eŭroj. Laŭ Reuter-agentejo la ĉefministro Aleksis Cipras frontas la kontraŭstaron en propora partio pro kapitulaco rilate la germanajn postulojn, kiuj apartenas al la plej severaj ŝparprogramoj, kiujn kiam ajn estis postulitaj de eŭrosfera ŝtato. Multaj usonaj ekonomikiistoj kaj Nobel-premiitoj Joseph Stiglitz kaj Paul Krugman akre kritikas Germanion pro manko de konsento redukti la ŝuldojn de Greklando riproĉante al Germanio mankon de solidareco kaj mortigadon de la Unio. La hungara Magyar Nemezet skribis, ke la decido de Eŭrolando intertrakti kun Greklando pri nova helpofasko signifas, ke populisma kancelierino de Germanio Angela Merkel volas politike detrui la grekan ĉefministron Cipras.
El la elsendo 14.07.2015. Legas Krystyna
Greklando akceptas la uniajn kondicojn
Malkresko de la urba loĝantaro
Ĝis la 2035 signife malkreskos la loĝantaro de polaj urboj. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo. Polojn en ĉiam pli signifa grado logas eksterurba kvieto, verdaĵabundo kaj dometo kun ĝardeno. Jam dum la lastaj kelkaj jaroj estis rimarkita malkresko de la urba loĝantaro kaj kresko de la eksterurba. Pola Statistika Oficejo prognozas, ke en 2035 la nombro de poloj malkreskos je pli ol du kaj duona milionoj, kio i.a. ligiĝas kun la maljuniĝado de la socio. Sed tiu malkresko unuavice koncernos urban loĝantaron.
Ankoraŭ antaŭ kelkaj jatoj multaj junaj homoj celis el la kamparo al grandaj urboj. Nun forveturas nur tiuj, kiuj jam havas tie laboron kaj ne volas vehikli laborcele.
El la elsendo 07.07.2015. Legas Milada
Post la referendumo en Greklando
En la dimanĉa referendumo en Greklando venkis pledantoj por rifuzo de kondiĉoj, kiujn antaŭ Ateno metis internaciaj kreditoroj: Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko kaj Internacia Valutfonduso. Nun gvidantoj de la ŝtatoj de la eŭrosfero decidos ĉu oferti al Greklando laŭvican faskon de financa helpo aŭ allasi ĝian bankroton kaj povas esti forlason de la eŭrosfero. La estro de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker dum la marda debato en la Eŭropa Parlamento deklaris, ke la Komisiono klopodos restarigi la intertraktojn kun Greklando kaj lia persona deziro estas, ke ĝi ne forlasu la eŭrosferon.
Hieraŭ la germana kanceliero Angela Merkel faris telefonan interparolon kun la ĉefministro de Greklando, Aleksis Cipras, kiu – laŭ informoj de la agentejo dpa – certigis, ke hodiaŭ en Bruselo li estas prezentonta novajn konraŭkrizajn proponojn ligitajn kun la greka ŝuldo.
El la elsendo 07.07.2015. Legas Krystyna
Caritas helpas ripozi
En Pollando kaj en multaj aliaj landoj komenciĝis la feriado. Keldek mil infanoj kaj junuloj utiligos nunjare tendarojn kaj organizitan feriadon pretigitan de la karitata organizaĵo Caritas. Ofte sen tiu helpo ili ne havus ŝancon ripozi ekster sia loĝloko. Kiel informas Ĉefa Statistika Oficejo eĉ 10 procentoj de polaj infanoj vivas en mizero. La somera kampanjo de Caritas-Polska estas unu el la plej grandaj inicitoj en la feria societo realigita dank’ al. subvencio de poloj kaj laboro de volontuloj. En la nuna jaro la oferton de Caritas utiligos preskaŭ 400 polkoniaj infanoj el Ukrainio, Belorusio, Litovio kaj Rumanio. Caritas disponas pri 51 feriaj centroj por pli ol 5 mil infanoj, por la bezonoj de la kamanjo estas luataj preskaŭ 100 ripozcentroj.
El la elsendo 03.07.2015. Legas Barbara
Greklando antaŭ la referendumo
La greka registaro havas la esperon, ke venontsemajne refunkcios bankoj kaj dume por grandgi la frekventecon en la dimanĉa referendumo alprenis la decidon pri senpaga trafiko laŭ la aŭtovojoj kaj 50-procenta favorprezo por la trajna transporto. Aleksis Cipras en la ĵaŭdvespera televida prezentiĝo deklaris, ke subskribo de nova helpokontrakto kun kreditoroj estas ebla dum 48 horoj post la referendumo. Kontraŭ la Union protestis en Ateno ĵaŭde vespere kelkaj mil subtenantoj de komunistoj, anarkiistoj antaŭ la reprezenta sidejo de la Eŭropa Komisiono. Estis bruligita la unia flago, polico uzis la larmigan gason.
Dume, la provizora estro de la eŭrogrupo deklaras unusignife, spite la certigojn de la grekaj aŭtoritatoj, ke la voĉdonado entute ne rilatas al eŭro. Temos pri elekto inter “eŭro kaj draĥmo”. Jeroen Dijsselbloem [jerum dejsoblum] diris ĵaŭde, ke estos neniuj intertraktoj, se grekoj rifuzos helpon de la eŭrogrupo kaj ligitajn kun ĝi ŝparojn kaj reformojn.
El la elsendo 03.07.2015. Legas Krystyna
Malbona pritakso de polaj aŭtoritatoj
Pli ol du trionoj de poloj, t.e. 68 procentoj estas malkontentaj pri la laboro de la registaro. Plimulto de poloj malbone taksas la laboron de ĉefministro Kopacz kaj prezidento Komorowski, tio sekvas el la enketo de la esplorcentro TNS Polska. Kvankam 22 procentoj de la enketitoj (ĉiu kvina) havas malsaman opinion, tamen nur ĉiu centa taksas ĝin kiel tre bonan. Malbone la laboron de la ministrokonsilantaro taksas pli ol du trionoj de la enketitoj, sed preskaŭ unu kvarono de poloj ĝian laboron taksas tre negative.
Kompare kun majo kreskis je 3 procentoj negativaj opinioj pri la laboro de ĉefministrino Ewa Kopacz, je 4 procentoj kreskis negativaj opinioj pri la laboro de prezidento Bronisław Komorowski. Ambaŭkaze malkreskis je po du procentoj pozitivaj pritaksoj de ilia laboro. La enketo estis efektivigita en junio 2015.
El la elsendo 30.06.2015. Legas Milada
Krizo en Greklando
Hodiaŭ pasas la limdato de repago fare de Greklando de laŭvica partopago al Internacia Valutfonduso en la alteco de 1,7 miliardoj da eŭroj. Greklando decidis ĝin ne pagi. Post la rompiĝo de la intertraktoj en Bruselo la helpoprogramo por Greklando ĉesas hodiaŭ vespere. Aleksis Cipras direktis peton al la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio daŭrigi la helpoprogramon je unu monato. Tusk respondis negative, sed aldonis, ke post la ĉesigo de la programo Greklando povas klopodi pri akiro de nova helpo.
Semajnfine la greka ĉefministro Aleksis Cipras anoncis referendumon, en kiu grekaj civitanoj respondos – la 5-an de julio – ĉu ili estas por interkompreniĝo kun la kreditoroj pri la financhelpa fasko por Ateno. Ekde lundo la greka registaro decidis fermi por unu semajno bankojn kaj la elpagoj el la monmaŝinoj estas limigitaj ĝis 60 eŭroj tage. La eksterlandaj transakcioj estis ĉesigitaj. En Greklando okazas protekstoj kontraŭ la ŝparoj trudataj de la Eŭropa Unio. Kvankam la greka ĉefministro alvokis, ke la grekaj civitanoj rifuzu en referendumo kondiĉojn de eksterlanda helpo li samtempe atentigis, ke lia registaro respektos eventualan decidon de la civitanoj, esprimotan en referendumo daŭrigi – konforme al la rekomendoj de eksterlandaj kreditoroj – longdaŭran ŝparprogramon, sed ne estos li, kiu ĝin envivigos.
El la elsendo 30.06.2015. Legas Krystyna
La vinkonkurso Galicja Vitis
En la kastelaj internoj en la loko Łańcut [ŭancut] (la suda Pollando) lastvendrede finiĝis la kvina eldono de la Vinkonkurso Galicja Vitis. Partoprenis ĝin 416 vinoj el 11 eŭropaj landoj. La interesiĝo superis la du antaŭajn eldonojn, kiam rivalis po pli ol 300 vinoj.
Nunjare al la konkurso siajn vinojn proponis vinproduktantoj el Pollando, Slovakio, el tiuj du landoj estis plej multaj proponoj. Sekve estis prezentitaj vinoj el Hungario, Ĉeĥio, Greklando, Italio, Francio, Germanio, Aŭstrio, Slovenio kaj Portugalio. Plej multaj vinoj devenis el la 2014-a jaro kaj el la 2013-a. Plej malnova estis el la 2-mila jaro. La internacian ĵurion konsistigis vingustumaj ekspertoj kaj enologoj el Pollando, Slovakio, Hungario kaj Ĉeĥo.
Estis atribuitaj 85 medaloj, inkluzive de 11, kiujn akiris polaj vinprodukantoj. Unu el la celoj de la konkurso estas popularigi la vinkulturon ekster la tradiciaj vinproduktaj regionoj. Laŭ organizaĵo membriganta vitkulturistojn en Pollando estas da ili ĉirkaŭ unu milo. En la konkursoregiono, kaj do en la Apudkarpatio ekzistas ĉirkaŭ 150 vitejoj sur la suma areo de 100 hektaroj.
La komencoj de la vinkultivado sur ĉi tiu tereno radikas en la 10-a – 11-a jarcentoj, sed malaperis en la 16-a kaj 17-a jarcentoj gravaparte pro konkurenco de hungaraj vinoj, kiujn tiam oni komencis amase importi. La vitkultivado al Apudkarpatio revenis meze de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento.
El la elsendo 23.06.2015. Legas Barbara
Poloj daŭre malfavore pri eŭro
La plej novaj esploroj de la opinisonda centro CBOS konfirmas la daŭran kontraŭstaron de poloj kontraŭ la komunan valuton. En aprilo 2015 eĉ 70 procentoj de poloj deklaris sian malemon al la komuna unia valuto. La kontraŭstaro estas ne sole ĉiam pli ofta, sed ankaŭ esprimata en pli decidfirma maniero. CBOS memorigas, ke la plej grandan subtenon por la komuna valuto poloj esprimis en 2002 antaŭ la membriĝo de Pollando en la Unio. Tiam ĝi egalis al 64 procentoj. En la jaroj 2007-2008 la nombro de la subtenantoj kaj kontraŭuloj de eŭro estis en Pollando pli-malpli sama. Post la apero de financaj problemoj en Greklando kaj ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj la akceptemo por la unia valuto sisteme malfortiĝadis kaj nun estas la plej negativa en la historio de la esploroj.
El la elsendo 16.06.2015. Legas Maciek
Pakaĵkestoj de Interger.pl sur laŭvica merkato
Pakaĵkestoj, alivorte sistemo de aŭtomataj poŝtkestoj por ekspedado kaj ricevado de sendaĵoj troviĝas en en publikaj lokoj, ofte proksime al superbazaroj, benzinprenejoj, studentaj urbetoj. Plimulto funkcias 24 horojn diurne. La nomo pakaĵkesto, pole „paczkomat [paĉkomat]” estas registrita varmarko de la kompanio Interger.pl. Tiun nomon tamen oni uzas ankaŭ por ĉiaj ĉispecaj aranĝaĵoj ankaŭ de aliaj entreprenoj. La merkatagado de Integer.pl Akcia Kompanio koncernas i.a.: poŝtajn-kurierajn servojn por instituciaj kaj individuaj klientoj, kaj pakaĵtransporton rilate elektronikan komercon en Pollando kaj sur la internaciaj merkatoj. La strategia celo de la grupo estas aperi ĝis la jarfino 2016 sur preskaŭ ĉiuj eŭropaj merkatoj. Ĝi jam estas kun siaj pakaĵkestoj en Pollando, Aŭstralio, Ĉilio, Britio, Italio, Irlando, Islando, Litovio, Latvio, Ukrainio, Estonio, Rurio, Kipro, Slovakio, Saŭda Arabio, Kolombio, Kostariko, Salvadoro kaj Gvatemalo. La grupo gvidas interparolojn kun laŭvicaj partneroj kaj planas en la daŭro de 3 jaroj funkciigi entute ĉ. 16 mil pakaĵkestojn. Inter la lastaj merkatoj estas Islando. Tie interkonsene kun la loka poŝta kompanio pakaĵkestoj funkcias en la plej grandaj islandaj urboj kaj benzinprenejoj sub la marko PóstBox. Integer.pl subskribis ankaŭ interkonsenton kun la nederlanda PostNL. Tie la pakaĵkestoj estos instalitaj sub la marko Pakketautomaten ĉe la fervojstacioj de Amsterdamo, Roterdamo, Hago, Utreĥto, Bredo, Eindhoven, Leinden kaj en la flughaveno Schiphol.
El la elsendo 16.06.2015. Legas Milada
30 milionoj da abaraj junplantaĵoj en Lubuŝa Vojevodio
Ĉirkaŭ 30 milionojn da arbaraj junplantaĵoj (arboj kaj arbustoj) plantas forstistoj el Zielona Góra, kiuj respondecas pro la centra kaj suda parto de la Lubuŝa Vojevodio en la okcidenta Pollando. Ili okupos la areon de 3,5 mil hektaroj. La plantado de la nova plantogeneracio okazas sur la surfaco de sur kiu estis forhakitaj maturaj arboj. Sur la elektita areo novaj junplantaĵoj troviĝas sub la tegmento de la ekzistanta arbaro por altigi ĝian produktivecon kaj riĉigi la bilologian variecon. Sur du terenoj – sub la kontrolo de la Forsta Esplorinstituto kaj Naturuniversitato en Poznano – estas testata la idaro de la plej bonaj patrinaj pinarboj. Sur la menciita areo la baza arbospecio estas pino, kiu konsistigas 87 procentojn de la arbara surfaco.
El la elsendo 16.06.2015. Legas Milada
Esplorprojekto „Poloj en Islando”
La esplorprojekto „Poloj en Islando” estas parto de la projekto „Parolata Historio – la kultura heredaĵo de Pollando kaj Islando en la homa parolo”. Ĝi estos realigata en Islando kaj Pollando en la jaroj 2015-2016 kunlabore kun la Islanda Esplorcentro por novumoj kaj ekonomia kresko. La projekto estas adresita al ekspertoj kaj junaj esploristoj aplikantaj en siaj esploroj la metodon de parolata historio. Ĝi celas ankaŭ la polan kolonion en Islando kaj loĝantojn de Rejkjaviko. La tuta projekto premisas integron de la plej granda sur la insulo nacia malplimulto, kiu estas la pola, kun la islanda socio, pridokumenton kaj popularigon de la pola kaj islanda kulturheredaĵoj. La alia celo estas interŝanĝo de bonaj praktikoj, spertoj kaj ankaŭ komparo de la rolo de la parolata historio kiel esplormetodo en la eŭropaj landoj inter sciencistoj kaj ekspertoj partoprenantaj la projekton. La projekto konsistas el du partoj. La unua „Poloj en Islando” konsistas el kolekto kaj prilaboro de raportoj de poloj loĝantaj en Islando kaj de islandanoj, kiuj havas kontakton kun la pola kulturo. Ĝi estos realigata en Rejkjaviko kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. La dua parto de la projekto estos dediĉita al la metodologio de la parolata historio. En decembro en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) okazos internacia scienca konferenco pri la rolo kaj maniero utiligi la metodon de parolata historio. La projekto „Parolata Historio – la kultura heredaĵo de Pollando kaj Islando en la homa parolo” estas realigata kadre de la programo „Disvatigado de la kultura kaj arta diverseco kadre de la eŭropa kulturheredaĵo”.
El la elsendo 12.06.2015. Legas Maciek
Prezidento-elektito renkontiĝis kun eksterlandaj gastoj
Hodiaŭ la pola prezidento-elektito Andrzej Duda la unuan fojon renkontiĝis kun eksterlandaj gastoj la emiro de Dubajo ŝejko Mohammedm bin Raszid al-Maktum, la ĉefministro de Kando Stephen Harper, kaj specialisto por la edukado de malgrandaj infanoj el Brito prof. David Whitebread. Andrzej Duda renkontiĝis ankaŭ kun la prezidanto de la Konsilio de la Pola Kolonio en la mondo kaj reprezentanoj de la pola kolonio en Kanado.
La kanada ĉefministro traktas dum siaj varsoviaj interparoloj kun la reprezentantoj de la pola registaro la subtenon por Ukrainio kaj kunlaboron koncerne sekurecon. Inter la temoj troviĝis ankaŭ firmigo de la pola-kanada ekonomia kaj energetika kunlaboro. La vicprezidento kaj ĉefministro de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, emiro de Dubajo sejko Mohammed bin Raszid al-Maktum estadanta ekde dimanca vespero en Pollando subskribis kun polaj aŭtoritatoj kontrakton prikunlaboro koncerne novumojn, enteprenemon, agrikulturon, superan instrusistemon kaj turismon. Profesoro David Whitebread estadanta en Pollando laŭ invito de la societo Aferprezentanto de la Gepatroj gvidas esplorojn pri la sekvoj de frua lernoproceso kaj aktivas favore al. altigo de la aĝo de la formala lerneja eduko en Britio. Liaopinie la negativaj lokoj de britaj infanoj en la internacia rangolisto de lernejanaj sukcesoj ligiĝas kun la tro frua formala komencado de la lernejana devo.
El la elsendo 09.06.2015. Legas Barbara
La Lubuŝa Vincentro en Zaborze
En Zaborze [zaboĵe] en la Lubuŝa Vojevodio (la okcidenta Pollando) apud la unua en la lando komunuma vitejo ĝis la fino de 2015 kreiĝos la Lubuŝa Vincentro. Ĝi estos loko, en kiu turistoj povos konatiĝi kun la procezo de la vinproduktado. Ĝi estos ankaŭ loko de vinmaturiĝado kaj vingustumo; funkcios tie ankaŭ konferenca salono. La centron konsistigos komplekso de teretaĝaj konstruaĵoj tipaj por la kampara arkitekturo kun granda aŭtoparkejo kaj vasta ripoziga tereno. La ideo de la centro kreiĝis jam en 2010. La Lubuŝa Vincentro en Zaborze kaj la tuta vitejo laŭplane fariĝos la koro de „Lubuŝa Itinero de Vino kaj Medo” longa 302 kilometrojn, kiu per eventoj kaj aranĝoj, servoj kaj produktoj logos al la regiono turistojn proponante al ili oferton de lokaj vinproduktantoj kaj mielprodukantoj. La vinproduktado en la Lubuŝa Regiono radikas en la 13-a jarcento.
El la elsendo 02.06.2015. Legas Milada
Internaŭtoj elektos en junio polan Arbon 2015
Komence de marto ekologoj el la klubo Gaja en Bielsko-Biala prezentis liston de 16 finalanoj en la konkurso Arbo-2015. Venkinton elektos retumantoj en junio de la nuna jaro. La plej malnova kandidato povas esti pli ol 600-jara, la plej alta havas 35 metrojn kaj la perimetro de la plej vasta egalas al 875 centimetroj.
El ĉiuj vojevodioj por la konkurso venis 115 proponoj kun kortuŝaj, belaj, instruaj kaj amuzaj historioj. Inter la finalanoj estas kverko, abio, pino, platano, saliko, frakseno, karpeno kaj pomarbo.
I.a. temas pri kverkoj el la lokoj Kalety kaj la silezia Ustronie, kiuj laŭ legendo estis atestantoj de la marŝiro de reĝo Johano la 3-a Sobieski kun militistaj trupoj celante al Vieno en 1683. La aĝo de la kverko Bolko el la loko Hniszów el la orienta Pollando estas taksata je 400-800 jaroj. Tamen laŭ la popola tradicio jam en 1018 en ĝia ombro ripozis reĝo Boleslao la Brava antaŭ la transiro de Bug-rivero orienten. Platano Imperiestro el la loko Cesarzowice en la Malsupra Silezio omaĝas Napoleonon, kiu traveturis la lokon en 1813. Kverko Jan el la loko Gołuchów troviĝas en Guinness-libro en la kategorio „la plej granda asembleo de homoj alivestitaj kiel arboj”. En 2013 kolektiĝis ĉirkaŭ ĝi 516 loĝantoj alivestitaj kiel arboj. Paska Kverko kreskas sur la insulo de Tonowskie-lago en la Kujavia-Pomeria Vojevodio. Ĉiujare dum la Paska Lundo en ĝia regiono estas organizata kajakralio. Inter finalanoj menciinda estas la plej dika abio en Pollando, kies perimetro havas 519 centimetrojn.
El la elsendo 02.06.2015. Legas Tomek
80 busoj de Solaris por Varsovio
Baldaŭ sur la stratoj de Varsovio aperos novaj busoj de la firmao Solaris anstataŭigonte malkomfortajn busojn de la firmao Solbus el la lasta aĉetofasko. La unuaj busoj de Solaris – entute 60 longaj kaj 20 mallongaj – aperos en Varsovio dum la plej proksimaj 6 monatoj. Ĉiuj estos adaptitaj por la transportado de invalidulaj ĉaretoj, klimatizitaj, ekipitaj per monitoradsistemo, elektronika infirmsistemo interna kaj ekstera, kun biletaĉetaj aŭtomatoj kaj informoj por blinduloj. La oferto de la firmao Solaris Bus & Coach [Solaris bas end kaŭĉ) el Bałchatów (beŭĥatuf] en la centra Pollando estis plej avantaĝa inter 4 rivalantaj frimaoj. En decembro 2014 Varsovio subskribis kun Solaris kontrakton pri 10 elektraj busoj Solaris Urbino elektric. Ĝis la 2016 Varsovio disponos pri almenaŭ 30 elektraj busoj.
El la elsendo 02.06.2015. Legas Milada
Andrzej Duda transprenis prezidentigan balotakton
Andrzej Duda, la prezidento-elektito dum aparta solenaĵo en la reĝa Wilanów-palaco en Varsovio transprenis la balotakton, konfirmanta lian elekton je la pola prezidento el la manoj de la prezidanto de la Ŝtata Balotkomisiono, Wojciech Hermeliński. La solenaĵo en la Blanka Salonego de la reĝa Wilanów-palaco okazis tie la unuan fojon. En sia mallonga porokaza alparolo Andrzej Duda esprimis dankon al poloj pro la elekto substrekante, ke la tasko de la prezidento estas servi al la tuta nacio. Poloj bezonas senton de komuneco kaj rekonstruon de fido al la aŭtoritatoj, li diris. En la finaj vortoj la prezidento-elektito direktis peton al reprezentanoj de Civitana Platformo konservi serizecon en la parlamentaj laboroj evitante en la portempa periodo gravajn reĝimajn ŝanĝojn, evitante paŝojn, kiuj vekas emociojn kaj kreas konfliktojn. Tio estas necesa – laŭ la prezidento-elektito – por konstrui komunumon.
El la elsendo 29.05.2015. Legas Barbara
David Cameron en Varsovio kaj Berlino
Reformo de la Eŭropa Unio, situacio en Ukrainio kaj la problemo de la enmigrantoj estis la ĉefaj temoj de interparoloj de la pola kaj brita ĉefministroj Ewa Kopacz kaj David Cameron. Kiel deklaris la pola ministro por la eŭropaj aferoj, Rafał Trzaskowski, pri multaj aferoj kiel i.a. la problemo de sekureco, kohera merkato kaj grandigo de la konkurenceco de la Unio Pollando kaj Britio havas similajn starpunktojn. Tamen Pollando ne akceptos solvojn, kiuj diskriminacios polojn.
Post la vizito en Pollando Cameron renkontiĝis en Berlino kun la kanceliero de Germanio, Merkel. Ŝi deklaris je la sugestoj de la brita ĉefministro, ke ke ŝanĝo de la traktatoj “ne estas plene malaebla” kaj se estas volo, tiam troviĝos manieroj solvi tiun problemon, sed ne eblas pri tio nun decidi. Samtempe la germana kaj brita politikistoj konstatis, ke Eŭropo de du rapidecoj jam estas fakto”.
El la elsendo 29.05.2015. Legas Barbara
Andrzej Duda – prezidento-elektito
Lastdimanĉe okazis la 2-a raŭndo de la prezidentigaj balotoj. La balotfrekventeco egalis al 55,34 procentoj. Venkis Andrzej Duda, kiu akiris 51,55 procentojn de la voĉoj. La nun oficanta Bronisław Komorowski ricevis 48,45 procentojn de la voĉoj.
Por Andrzej Duda voĉdonis pli ol 60 procentoj de la plej junaj balotantoj: lernantoj kaj studentoj, krome kamparanoj, laboristoj kaj senlaboruloj. Li akiris ankaŭ fidon de laborantoj de administracio kaj servoj, emeritoj kaj pensiuloj. Bronislaw Komorowski venkis nur inter direktoroj, estroj kaj merkatistoj. Virinoj balotis egale por ambaŭ kandidatoj. Andrzej Duda estis subtenita de pli multaj viroj. En la prezidentaj balotoj eksterlande venkis Andrzej Duda, akirinte 55,93 procentojn de la voĉoj. Por Bronislaw Komorowski balotis 44,07 procentoj de la voĉdonintoj. Andrzej Duda gajnis balotojn en Britio, Usono, Irlando, Francio, Norvegio, Kanado. Pli da balotintoj voĉdonis por Bronisław Komorowski en Germanio, Nederlando, Belgio.
La solenaĵo de la enmanigo de la nomumakto je prezidento al Andrzej Duda okazos la 29-an de majo en Wilanów-Palaco. La prezidentan oficon Andrzej Duda transprenos la 6-an de aŭgusto 2015 post la prezidenta ĵuro deklarita antaŭ la Nacia Asembleo.
El la elsendo 26.05.2015. Legas Krystyna
La 6-jaruloj devige al lernejoj
Komence de marto la Sejmo per la voĉoj de la reganta koalicio rifuzis la socian projekton de amendo de kleriga leĝo, kiun subskribis 300 mil poloj. Ĝi estis ebliganta al la gepatroj mem decidi, ĉu ili direktos sian infanon al la unua klaso de la baza lernejo en la aĝo de 6 aŭ 7 jaroj. Laŭ la nun valida leĝo la lernodevo en la nova lernojaro rilatos al ĉiuj infanoj naskiĝintaj en 2009 kaj en la dua duono de 2008. Entute 650 mil 6-jaruloj.
La gepatroj tamen ne restas senpovaj, ĉar ili povas utiligi la prokrastoproceduron, pri kio informas la retejo de la Fondaĵo Aferprezentanto de la Gepatraj Rajtoj. La fondaĵo funkciigis krome telefondeĵorojn de psikologoj. En la psikologiaj-pedagogiaj konsultejoj komenciĝis la viciĝado de gepatroj, kiuj vizitonte ilin kun siaj infanoj ricevos dokumentitan respondon ĉu ilia infano taŭgas por la komenco de la lernado kiel 6-jarulo aŭ kiel 7-jarulo.
El la elsendo 26.05.2015. Legas Milada
Lingvoj de malplimultoj en Varmio kaj Mazurio
En Olsztyn [olŝtin], (la norda Pollando) okazis instruista konferenco dediĉita al la instruado de la lingvoj de la naciaj malplimultoj el la varmia-mazuria vojevodio. En la nuna lernojaro lernas ilin pli ol 1800 infanoj. 1071 infanoj lernas la germanan lingvon kaj 803 la ukrainan. La germana lingvo estas instruata en 21 bazaj lernejoj kaj gimnazioj, la ukraina en 53 lernejoj, inkluzive de du supergimnaziaj. La instruado okazas plej ofte en la formo de kromaj lernookupoj. Dum la konferenco estis prezentita la ideo enkonduki en lernejojn la lernadon de la romaa lingvo. Tiu postulo tamen frontas malfacilaĵojn, ĉar en altlernejoj ne ekzistas fakultatoj pri la romaa filologio, do mankas diplomitaj instruistoj. Oni klopodos instrui ĝin postlecione. La lingvoinstruado estos ligita kun la instruado de la romaaj tradicio kaj historio.
El la elsendo 26.05.2015. Legas Milada
Siriaj kristanoj volas veni al Pollando
300 kristanaj familioj el Sirio volas veni al Pollando. Tio por ili signifas unusolan savvojon kontraŭ la teroristoj el la Islama Ŝtato, kiuj ĉiam pli premas Sirion. Manko de permeso, vizoj kaj aliaj necesaj dokumentoj malebligas al sirianoj forlasi la landon kaj legale transpaŝi limon de fremda ŝtato. En tiu situacio la siriaj familioj povus esti ĉirkaŭprenitaj per translokiga proceduro. Pri akcepto de 300 persekutataj kristanaj familioj kaj 150 orfaj infanoj en Pollando klopodas la Fondaĵo Estera. Laŭ Miriam Schaded, la prezidanto de la fondaĵo manko de rapida reago endanĝerigas ilin je hombuĉado kaj morto. La kostojn de la alveno kaj vivteno de siriaj familioj estus kovrontaj karitataj organizoj kune kun kristanaj Eklezioj kaj merkatistoj.
El la elsendo 19.05.2015. Legas Tomek
Kvota dislokado de la sudeŭropaj enmigrantoj
Por fino de majo la Eŭropa Komisiono volas pretigi programon de la dislokado de la sudeŭropaj enmigrantoj en la unuopaj landoj de la Eŭropa Unio. Pollando devus acepti preskaŭ unu mil azilpetantojn. Laŭ Komisiono en la plej proksima tempo necesos disloki 20 mil enmigrintojn. La 13-an de majo la vicprezidanto de la Komisiono, Frans Timmermans prezentis enkondukan planon. Laŭ tiu modelo al Pollando trafus 960 personoj troviĝantaj en portempaj tendaroj ekster la Unio kaj 5, 64 procentoj de la enmigrintoj, kiuj jam troviĝas en la sudo de Eŭropo. Laŭ Timmermans temas pri portempa programo. Ĝis la jarfino la Eŭropa Komisiono intencas enkonduki ankaŭ sistemon de la dislokado de enmigrantoj por konstante. Por la transloko de enmigrantoj el ekster la Unio oni destinos 50 milionojn da eŭroj.
El la elsendo 19.05.2015. Legas Milada
Prezidentaj balotoj 2015
Laŭ la informo de la Ŝtata Balotkomisiono en la prezidentaj balotoj en Pollando, la 10-an de majo 2015, kiujn partoprenis 11 personoj, gajnis Andrzej Duda akirinte 34,76 procentojn de la voĉoj. La duan lokon okupis Bronisław Komorowski ricevinte la subtenon de 33,77 procentoj de la balotintoj. La trian lokon okupis Paweł Kukiz kun la subteno de 20,8 procentoj de la voĉoj. La ceteraj kandidatoj ricevis de 3,26 ĝis 0,2 procentoj de la voĉoj. Tio signifas, ke okazos la 2-a balotraŭndo.
Balotrajtaj estis pli ol 30 milionoj da poloj. La balotfrekventeco lastdimanĉe egalis al 48,96 procentoj. Poloj denove direktiĝos al balotujoj por elekti la prezidenton de Pola Respubliko post du semajnoj, la 24-an de majo 2015.
El la elsendo 12.05.2015. Legas Krystyna
La 70a datreveno de la finiĝo de la 2-a mondmilito
Antaŭ 70 jaroj Germanio subskribis senkondiĉan kapitulacon, kiu finis la eksplodigitan de ĝi la 1-an de septembro 1939 militon en Eŭropo. La subskribo okazis je la 22a 30 laŭ la eŭropa tempo. Pro la tempodiferenco inter la eŭropaj landoj kaj Moskvo funkcias du oficialaj datoj de ĉi tiu historia evento. La 8-a kaj la 9-a de majo, kaj ĉi-lastan daton oni solenas en Rusio.
En Pollando la porokazaj solenaĵoj okazis sur la promontoro Westerplatte. Venis por ili i.a. la prezidentoj de Pollando, Bulgario, Kroatio, Kipro, Ĉeĥio, Estonio, Rumanio, Ukrainio kaj la slovaka ĉefministro. Ĉeestis la ĝenerala Uno-sekretario Ban Ki Mun kaj prezidanto de la Konsilio de Eŭropo Donald Tusk. En la nomo de la ĉeestantoj komunan florkronon oni metis ĉe la monumento de la Defendantoj de la Marbordo.
En la gdanska Eŭropa Centro de Solidareco okazis en la ĉeesto de la invititaj gastoj la historia podia diskuto. Pri la sekvoj de la 2-a mondmilito laŭ la 70-jara perspektivo kaj la malsama memoro pri tiu konflikto diskutis historiistoj el kelkaj landoj, el Belgio, Usono, Rusio, Brito, Francio, Pollando kaj Germanio.
El la elsendo 08.05.2015. Legas Krystyna
70a datreveno de la militfino
Kavalira turniro en Malbork
Poloj avanas kaj estas ĉampionoj en la rajda arkopafado. Pasintjare dum maja internacia turniro ili akiris 9 orajn medalojn en 10 rivalbranĉoj sur la kampoj de la 15-jarcenta Grunwald-batalo. En la turniroj de la rajda arkopafado krom celtrafa kaj rapida sagopafado gravan rolon ludas la kapablo kunlabori kun la ĉevalo. Multaj rivalantoj venas por la turniroj kun la propra ĉevalo, kvankam okazas, ke organizantoj zorgas pri ĉevaloj aparte tiam, kiam turniroj okazas sur aliaj kontinentoj aŭ en foraj landoj. La rajda arkopafado signifas ne sole spektaklecan distron, sed ĉiam pli popularan sportbranĉon. Ankaŭ nunjare poloj estis senkonkurencaj akirinte medalon en ĉiu el 10 konkurencoj de la monda ĉampionado en la sportaj Kavaliraj Bataloj, entute 6 orajn, po du arĝentajn kaj bronzajn. La eventon, kiu finiĝis lastdimanĉe en Malbork partoprenis 500 kavaliroj el 26 landoj de la mondo. La duaj en la medala klasifiko estis reprezentantoj de Britio akirinte 5 medalojn. Po du medalojn elbatalis taĉmentoj el Hispanio, Kanado, Usono kaj Danlando. Po unu forportis kavaliroj el Novzelando, Sudafrika Respubliko, Japanio, Aŭstrio, Litovio, Estonio kaj Germanio.
El la elsendo 05.05.2015. Legas Barbara kaj Tomek
Sepultaj solenaĵoj de Władysław Bartoszewski
Lastlunde okazis la sepultaj solenaĵoj de la mortinta la 24-an de aprilo Władysław Bartoszewski. Krom la plej proksima familio, amikoj kaj konatoj partoprenis ilin ankaŭ la prezidentoj de Pollando kaj Germanio, la pola ĉefministro, la estro de la Konsilio de Eŭropo, marŝaloj de la Senato kaj Sejmo, eksaj prezidentoj de Pollando, ministroj, varsovianoj.
La sanktan meson celebris kardinalo Kazimierz Nycz. En la porokaza homilio episkopo Grzegorz Ryś difinis Bartoszewski kiel homon de du dialogoj: la pola-germana kaj la pola-kristana-juda. Li atentigis, ke multaj el la laboroj de Władysław Bartoszewski servis al „konservo de memorlokoj, kaj en tiuj ĉi lokoj al firmigado de la memoro de la generacio, kiu spertis hororon de tiuj lokoj kaj nun jam foriras. Memori devas laŭvica generacio, kaj post ĝi la sekva kaj la sekva. Homoj sen memoro estas homoj sen estonteco. Memoro signifas ĉiam „memoria futuri”. Ne memorante la pasintecon ni permesas al estonteco, ke ĝi evoluu memstare; ni ne kreas ĝin, sed senpripense malfermas ĝin je ĉiuj eĉ plej satanecaj scenaroj.
El la elsendo 05.05.2015. Legas Krystyna
Jubileoj en la pola Tatry-montaro
Komenciĝas la somersezono ankaŭ en la pola Tatry-montaro, kiu en la nuna jaro solenas du jubileojn. La telfero al la pinto Kasprowy Wierch en la okcidenta Tatry-montaro alta 1897 metrojn havas 79 jarojn. Meze de marto 1936 nur post 7-monataj laboroj ĝiaj vagonetoj portis al la pinto la unuajn pasaĝerojn. Tio estis la unua en Pollando telfero lokinta Zakopane en la avana vico de la mondaj montaraj ripozlokoj. Ĝi estis unu el la plej longaj en Eŭropo. En la 30-aj jaroj similan infrastrukturon havis sole la svisa Davos. Sian 90-jariĝon en marto solenis ankaŭ la skisaltejo de Zakopane Wielka Krokiew, sur kiu en marto 1925 okazis la unua rivalado pri la skisaltado. La tiama rekordo egalis al 36 metroj, la nuna egalas al 140 kaj duona metroj.
El la elsendo 05.05.2015. Legas Barbara kaj Tomek
En la norda Pollando kreiĝos la unua subakva komplekso
La projekto de subakva hotelo de la firmao Deep Ocean Technology en la norda Pollando vekas ĉiam pli grandan interesiĝon. Jarkomence finiĝis la ligitaj kun ĝi esploroj kunfinancitaj de la Eŭropa Unio kaj Nacia Centro pri Esploroj kaj Evoluo. Unu el la objektoj kreiĝos en la Triurbo: Gdańsk, Gdynia, Sopot. Ĝi havos esploran, turisman kaj instrukcian karakteron. Interalie temos pri la scienca centro pri la mara medio, pri laboratorio de novaj profundakvaj teknologioj, pri centro de la mara instrukciado i.a. por la profundakvaj teknikaj plonĝistoj. La firmaon kontaktas investantoj el la tuta mondo, ĝi estas invitata por diversspecaj internaciaj ekonomiaj forumoj, merkatistaj renkontiĝoj en tiaj landoj kiel la Saŭda Arabio, Aŭstralio, Ĉinio, Japanio, Kanado, Kataro, Usono, Uniiĝintaj Emirlandoj.
Ĉi-jare la kompanio Deep Ocean Technology ricevis la premion de Bloomberg Businessweek Polska „Luminatus 2015” pro novumoj en la kategorio Projekto. Pasintjare premiis ĝin la loĝantoj de la regiono per Aloj de la Triurbo pro la projekto de la subakva hotelo Water Discus.
El la elsendo 05.05.2015. Legas Maciek
Ĝis la 29.04.2015 ekspozicio omaĝe al Smoleńsk-pereintoj
Ĝis la 29-a de aprilo sur Piłsudzki-Placo en Varsovio funkcias la ekspozicio „Portretoj de Smoleńsk-pereintoj”. La inaŭgurita la 11-an de aprilo prezento sur la cirkloplano enhavas 96 nigrajn-blankajn portretoj de personoj, kiuj antaŭ 5 jaroj pereis fluganate por solenaĵoj omaĝontaj la polajn viktimojn de Katyń-krimo en ĝia 70-a datreveno. La ekspozicio havas la formon de cirklo kun diametro de 20 metroj. Ĝiaj eksteraj muroj faritaj el polurita ŝtalo spegulantaj la pulsantan vivon de la urbo enhavas la daton de la katastrofo. Interne troviĝas fotoj kaj biogramoj de la viktimoj kaj ankaŭ informo pri la katastrofo. Super ili troviĝas citaĵo el la poeziaĵo de Zbigniew Herbert „Vi saviĝis ne por vivi, vi havas malmultan tempon, necesas doni la ateston”. La paneloj kun fotoj estas prilumataj, tiel la ekspozicio estas videbla ankaŭ postkrepuske. Kiel ekspoziciloko estas elektita Piłsudzki-placo pro la troviĝanta sur ĝi Tombo de Nekonata Soldato kaj la tiel nomata papa kruco signanta lokon de la sankta meso celebrita de Johano Paŭlo la 2-a dum lia unua pilgrimvizito en Pollando. Sur la placo la 17-an de aprilo 2010 okazis la funebra diservo favore al la vitimoj de la katastrofo. La ekspozicion laŭ la iniciato de viktimofamilioj prilaboris Muzeo de la Historio de Pollando (www.smolensk.muzhp.pl).
El la elsendo 28.04.2015. Legas Barbara
Mortis Władysław Bartoszewski
Vendrede vespere mortis havante 93 jarojn Władysław Bartoszewski, eksa pola ministro por la eksterlandaj aferoj, senatano, socia aktivulo. Li estis aŭtoro de multaj libroj kaj publikaĵoj, plenrajtigito de la ĉefministro por la internacia dialogo. De ok jaroj li respondecis pro la pola-juda dialogo. Liaj publikaĵoj rilatis aparte al la Varsovia Insurekcio 1944, polaj-judaj kaj polaj-germanaj rilatoj. En la ĉefministra kancelario ekde lundo ĝis dimanĉo estas elmetita kondolencolibro.
Antaŭ 9 jaroj Władyslaw Bartoszewski transprenis en Bjalistoko Medalon de Toleremo de Zamenhof-Fondumo atribuatan pro kompreno kaj respekto de kultura, nacia kaj religia diverseco.
El la elsendo 28.04.2015. Legas Krystyna
Pollando helpe post la tertremo en Nepalo
Caritas Polska, Pola Humaneca Kampanjo kaj UNICEF Polska reage je la tertremo en Nepalo tuj komencis la monkolektadon por aĉeti akvon, nutraĵojn kaj medikamentojn necesajn post la tertremo, kiu plagis Nepalon kaŭzinte milojn da mortintoj kaj vunditoj.
UNICEF Polska preparis ankaŭ du aviadilajn transportojn kun humaneca helpo, en kiu troviĝas ĉirkaŭ 120 mil tunoj da necesaj produktoj, tendoj, plejdoj kaj medicinaj instrumentoj. Al Katmanduo lunde venis grupo de polaj savantoj el la Pola Centro de Internacia Helpo. Surloke estas kelkdekpersona grupo de polaj fajrobrigadistoj el la serĉ-sava grupo HUSAR kun 12 serĉhundoj kaj necesa ekipaĵaro. La tertremo kun la forto de 7,9 gradoj en Richter-skalo estis la plej forta ekde 81 jaroj.
El la elsendo 28.04.2015. Legas Krystyna
Ĉirkaŭ la problemoj de nelegala enmigrado en la sudo de Eŭropo
Lastlunde la ĉefministroj de Italio Matteo Renzi kaj de Malto Joseph Muscat alvokis en Romo la Eŭropan Union pri decidfirma kaj komuna agado lige kun la lavanga alvenado de enmigrantoj kaj katastrofoj sur Meditereaneo. Iliaopinie necesas meti finon al la kontrabandado de homoj. La tragedio de enmigrantoj en ĉi tiu regiono de Eŭropo dominis dum la lunda renkontiĝo de la ministroj por la eksterlandaj aferoj de la Unio en Luksemburgo, al kiuj posttagmeze aliĝis la uniaj ministroj por la internaj aferoj. Ilia tasko estis konsideri la unian reagon je la tragika situacio. Nokte inter sabato kaj dimanĉo sekve de katastrofo de la fiŝkaptista boato naviganta el Libio al Italio povis perei eĉ 950 personoj. Estis savitaj 28, oni retrovis la kadavrojn de 24. Laŭ Federica Mogherini, la estro de la unia diplomataro la lunda komuna renkontiĝo povis servi al preparo de eventuala eksterordinara pintrenkonto de la Unio ĉi-semajne, se la estro de Konsilio de Eŭropo, Donald Tusk decidos ĝin kunvoki. Li estis gvidanta ĉi-rilatajn konsultojn.
La decido estis alprenita lunde vespere kaj laŭ la informo de Donald Tusk, la prezidanto de la Konsilio de Eŭropo eksterordinara pintrenkonto de la Eŭropa Unio dediĉita al la situacio sur Medeitereaneo okazos ĵaŭde.
El la elsendo 21.04.2015. Legas Krystyna
la problemoj de lavanga enmigrado (2)
La plej Supera Kontrolĉambro kritike pri la komunumaj balotoj 2014
La Plej Supera Kontolĉambro en sia raporto pri la lastaj komunumaj balotoj en Pollando informis pri eraroj kaj malregulaĵoj en la Landa Balotoficejo. La raporto koncernas la utiligon de rimedoj el la ŝtatbuĝeo por la informadika priservo de la komunumaj balotoj. La kontrolĉambro konstatis i.a. mankon de longdaŭraj informadikaj planoj kaj tion, ke la aŭkcio pri sistemo priservonta la balotojn ne estis honesta kaj kreis riskon de korupto. La kontrolo rilatis sole al la Landa Balotoficejo. Ne estis kontrilitaj Ŝtata Balotkomisiono nek la trapaso de la balotoj. Komence de aprilo ĝi informis la prokuroraron kaj Agentejon pri Interna Sekureco pri ĵus la menciitaj „gravaj malregulaĵoj”. Laŭ aliaj informoj la komunumaj balotoj 2014 signifis malsukceson de demokratio en Pollando. Temis ne sole pri averio de infmadika sistemo, enorma skalo de nevalidaj voĉoj, longiĝa atendado je balotrezultoj, sed ankaŭ pruvitaj malregulaĵoj en preskaŭ ĉiu balotregiono. En februaro 2015 estis atingita interkompreniĝo inter reprezentantoj de kelkdek sociaj organizoj, sekve de kio estis establita Movado por Kontroli la Balotojn. Ĝia celo estas la civitana kontrolo de la balotoj. En majo 2015 en Pollando okazos prezidentaj balotoj, aŭtune la parlamentaj.
El la elsendo 14.04.2015. Legas Milada
krtike pri la lastaj komunumaj balotoj
La 5-a datreveno de la aviadila katastrofo apud Smolensko
La 10-an de aprilo 2015 pasas la 5-a datreveno de la kraŝo de la pola registara aviadilo apud Smolensko. Pereis en ĝi 96 personoj, inter ili la prezidento de Pola Respubliko Lech Kaczyński kun la edzino, eksa prezidento en la elmigrejo, vicmarŝaloj de la Sejmo kaj Senato, grupo de parlamentantoj, komandantoj de la Polaj Armeaj Fortoj, laborantoj de la Prezidenta Kancelario, estroj de la ŝtataj institucioj, sacerdotoj, reprezentantoj de ministerioj, kunbatalintaj kaj sociaj organizaĵoj, akompanaj personoj enirantaj la polan delegacion, kiu celis al la solenaĵoj ligitajn kun la 70-a datreveno de Katyń-krimo. Peris ankaŭ la aviadilanaro. Neniu transvivis.
Ĝis nun al Pollando ne revenis la vrako de la aviadilo nek la tn. nigraj kestoj. La 13-an de marto 2015 la Eŭropa Parlamento alvokis pri ilia tuja redono al Pollando.
Lastmerkrede okazis la gazetara konferenco de la familioj de la viktimoj de la katastrofo, en kiu estas postulata la internacia juĝesplorado pri la ĝis nun ne klarigita katastrofo. Al tiu postulo rilatigis sin en la televida programo de la stacio Republika Jaroslaw Kaczyński, la prezidanto de Juro kaj Justeco. Li memorigis, ke en 2010 la Eŭropuniaj aŭtoritatoj ofertis sian helpon ĉi-rilate, tiaj proponoj venis ankaŭ flanke de NATO. Ili restis senreagaj. Laŭ prezidento Bronisław Komorowski la ideo de internacia komisiono esploronta la kaŭzojn de Smoleńsk-katastrofon estas „io decide ne konvena kaj antaŭdata” antaŭ ol pola prokuroraro finos sian esploradon pri la kaŭzoj de la katastrofo el 2010.
El la elsendo 10.04.2015. Legas Barbara
La 5-a datreveno de la katastrofo
Zortrax – sukceso de junaj loĝantoj de Olsztyn
La tridimensiaj presiloj de la firmao Zortrax el Olsztyn (la norda Pollando) estas aĉeteblaj en Usono kaj en multaj uniaj landoj. Nun la kompanio planas borsan debuton ĝis la fino de la unua jarkvarono de 2015.
Zortrax aperis sur la usona merkato en 2013 post brila kampanjo de junaj poloj el Olsztyn en la paĝoj de Kickstarter. Ili gajnis tiam 180 mil dolarojn kaj aperis sur la mondaj merkatoj. Nun la produktoj de la firmo estas aĉeteblaj en ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio. La firmao malfermis fine de la 2014 la unuan polan salonon de la tridimensia presado, en kiu eblas ne nur aĉeti presilon kaj akcesoraĵojn, sed ankaŭ veni kun la propra projekto kaj presi ĝin surloke. Nunjare simila pressalono estos funkciigita en unu el la eŭropaj urboj.
El la elsendo 07.04.2015. Legas Milada
Unu triono de poloj pretas defendi la landon
Preskaŭ unu triono de poloj en situacio de atako kontraŭ Pollandon anoncus sin al la militistaj fortoj aŭ al alia organizaĵo funkcianta sur la fronto (ekzemple sanitara). Laŭ la raporto de la Instituto pri la Markataj kaj Sociaj Esploroj evidentiĝas, ke granda elcento de la socio ne zorgus sole pri la sorto de la familaianoj. Kromaj 12 procenoj anstataŭ serĉi rifuĝon atendus la militistan rekrutigon. Plej patriote reagantaj personoj estas en la aĝo de 18 ĝis 24 vivojaroj.
La aŭtoroj de la raportoj atentigas krome, ke ju pli granda estas deklarita kono pri la historio de Pollando kaj la mondo des pli granda estas la deziro defendi la landon. Simila ligo aperas inter deklarata religia praktikado kaj preteco aliĝi al la volontulaj defendformacioj. La enketado okazis sur la tereno de la tuta Pollando en marto 2015.
El la elsendo 24.03.2015. Legas Tomek
Poloj daŭre ne volas eŭron
Laŭ la opinisondado de la esplorcentro CBOS [cebos] rezultas, ke plimulto de poloj (68 procentoj) kontraŭas la enkondukon de eŭro en Pollando. Kontraŭan opinion prezentas nur unu kvarono de poloj – 24 procentoj. Ekde februaro 2013 la elcento de poloj dezirantaj eŭron malkreskis je 5 procentoj kaj nun estas la plej malalta en la historio de CBOS-esploroj. Pli ofta ol antaŭe estas timo pri negativaj sekvoj de akcepto de eŭro; deklaras ĝin 67 procentoj de la enketitoj. Ĉiam pli da personoj dubigas ankaŭ pozitivajn ekonomiajn sekvojn de la enkonduko de la komuna valuto. Inter la plej gravaj negativaj sekvoj de la enkonduko de eŭro estis menciita prezokresko. Tion timas 64 procentoj de la enketitoj. 42 procentoj antaŭvidas malavantaĝan ŝanĝokurzon de eŭro rilate zloton. Oni elmontris ankaŭ perdon de la eblo gvidi suverenan monpolitikon fare de Pollando. Kiel pozitivan sekvon de la komuna valuto 35 procentoj de la enketitoj elmontris la vojaĝavantaĝojn.
El la elsendo 24.03.2015. Legas Milada
En 2014 pli da geedziĝoj
La 2014-a estis la unua jaro post 5-jara paŭzo, en kiu estis notita kresko de geedziĝoj. Ĝi egalis al 7 mil pli ol 2013, kvankam tiu kresko – laŭ anlizantoj – ne signifas firman tendencon. Entute temis pasintjare pri ĉ. 188 mil geedziĝoj. Senŝanĝe inter ili dominas la unuaj, t.e. inter fraŭloj kaj fraŭlinoj konsisitigante 82 procentojn. En la kamparo tiu elcento estas pli alta kaj egalas al 88 procentoj. Geedziĝoj religiaj, tio estas en preĝejoj kaj samtempe registritaj en la oficejoj de la civila stato en 2013 egalis al 64 procentoj. Laŭ direktoro de la Landa Centro por la Familianimzorgado pastro Przemysław Drąg oni de jaroj observas malkreskon de geedziĝoj en la Katolika Eklzezio, kion motivas timo de junuloj engaĝiĝi por „eterne”, havantaj la konscion de necesaj rezignoj kaj cedoj en la komuna vivo. Samtempe kreskas socia aprobo por la tn. prova partnera vivo.
Reference al la okcidentaj esploroj ekspertoj atentigas ke, ankaŭ en Pollando estonte kreskos iom la nombro de divorcoj, malkreskos la nombro de naskoj, tamen ne eblas paroli pri kiuj ajn principaj ŝanĝoj, nenio eksterordinara okazas en la pola socio kaj kutimoj.
Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo en la lastaj jaroj oni rimarkas pli altan aĝon de novgeedzoj. Rilate virojn temas pri aĝo lime de la 30-a vivojaro, rilate virinojn temas pri aĝo ĉirkaŭ la 27-a vivojaro. Ŝanĝojn oni notis en la nivelo de edukiteco de la novgeedzoj. En 2013 inter junedzinoj dominis supera klereco (pli ol 47 procentoj), en 1990 temis nur pri 4 procentoj. Similan kreskon oni notas rilate junedzojn de 4 procentoj kun supera edukiteco en 1990 ĝis 34 procentoj en 2013. En tiu jaro je ĉiuj 10 mil geedzoj 73 divorcis, komence de la 90-aj jaroj temis sole pri ne plenaj 50 divorcoj je 10 mil paroj. En la urboj la divorcoritmo estas duoble pli alta ol en la kamparo.
El la elsendo 24.03.2015. Legas Maciek
Samurajaj kirasoj el Złoty Stok
Czesław Zabiegło el Złoty Stok en la Malsupra Silezio, emerita kriminologo estas amanto de la kulturo kaj militakcesoraĵoj de la malnova Japanio. Dum 25 jaroj li permane produktas aŭtorajn samurajajn kirasojn.
Kiel unuan objekton li faris – baziĝante sur foto – samurajan kaskon. Lia sekva verko estis kompleta kiraso, kies originalo el la 14a jarcento troviĝas ĝis nun el unu en la japanaj sanktejoj. Li rekreis ankaŭ kirason el la 12-a jarcento baze de nuntempa akvarelaĵo. La aŭtoritaj de Czesław Zabiegło kirasoj estas faritaj kun granda precizeco kaj zorgo pri ĉiu detalo de la manverko, spegulantaj la stilon de la epoko en kiu ili estis uzataj, t.e. la epoko Edo (1603-1868) kiam la samurajaj kirasoj estis riĉe ornamitaj. Ĉiun projekton antaŭas pridokumenta laboro kaj pretigo de la skizoj. Ĉiuj kiraselementoj estas farataj de la amotora artisto-metiisto mane, kvankam li uzas ankaŭ borilon kaj tornilon. Li uzas samajn materialojn, el kiuj kirasoj estis faritaj antaŭ jarcentoj. Krom ladoj latunaj, feraj kaj kupraj li aplikas teksaĵojn kaj ledon. Li tamen ne uzas lakon kaj silkajn brodaĵojn li faras el artefaritaj silkaj fadenoj. Liaj verkoj, eĉ se multekostaj, trovas klientojn dank’ al kio li kolektas rimedojn por siaj sekvaj projektoj.
El la elsendo 13.03.2015. Legas Tomek
Centro de la Japana Sporto kaj Kulturo
En la ĵus inaŭgurinta laboron Centro de la Japana Sporto kaj Kulturo en Lodzo eblas konatiĝi kun la japanaj batalartoj, kaligrafio, teceremonio, origamio. La Centro kreiĝis kiel komuna projekto de la Urba Centro por Sporto kaj Refreŝigo kaj la fondaĵo Surei No Mon apoganta la medion de la japana sporto kaj kulturo kaj laboranta favore al la pola-japana kunlaboro. La ideo de la Centro estis meti en unu lokon ĉiujn subjektojn, kiuj okupiĝas pri la japanaj batalartoj kaj tiujn, kiuj popularigas aliajn aspektojn ligitajn kun la japana kulturo kaj tradicio. Al la projekto aliĝis la lokaj kluboj Sambo, Kendo, Triumfanto, Aikido, Hagaku kaj Fudoshin Aikido. Temas pri la unua ĉi-speca iniciato en Lodzo populariganta la fizikan aktivadon kaj proksimiganta vaste komprenatan japanan kulturon.
El la elsendo 20.03.2015. Legas Tomek
Krakovo kaj Vroclavo honoraj urboj de la pariza Librofoiro
Dum la komenciĝinta la 19-an de marto kaj daŭranta ĝis la 23-a pariza Librofoiro prezentiĝas kremo de polaj aŭtoroj. Salon du livre de Paris estas la plej malnova kaj plej granda ekspozicievento de la francparolantaro, kiun ĉiujare vizitas ĉirkaŭ 200 mil legantoj, sian librooferton prezentas pli ol 1200 eldonistoj, okazas ĉirkaŭ 500 aŭtoraj renkontoj kun reprezentantoj de 50 landoj. Sur la stando de la urboj Krakovo kaj Vroclavo, kiuj estas la nunjare la honoraj gastoj de la librofoiro sian kreadon prezentos i.a. Lidia Amejko, Joanna Bator, Marek Bieńczyk, Norman Davies, Urszula Kozioł, Marek Krajewski, Ewa Lipska, Zygmunt Miłoszewski, Tomasz Różycki, Mariusz Szczygieł, Wojciech Tochman, Olga Tokarczuk kaj Agata Tuszyńska. Krakovo kaj Vroclavo kunlabore kun la Libroinstituto pretigis por la foiro riĉan kaj varian programon, kadre de kiu okazas i.a. renkontiĝoj kun la infana literaturo kaj bildstrioj, okazas branĉaj renkontoj i.a. kun bibliotekistoj. La partopreno en la plej granda librofoiro de la franclingvio estas la ŝanco ne nur prezenti literaturajn atingaĵojn de ambaŭ polaj urboj, sed ankaŭ proksimigi polajn aŭtorojn al la legantoj en Francio, Kanado aŭ la ŝtatoj de la Norda Afriko. Nunjare la honora lando de la pariza foiro estas Brazilo, sed ekde 2011 ankaŭ unuopaj urboj el la tuta mondo kiel honoraj gastoj havas sian specialan standon. Post Rio de Janeiro, Barcelono, Moskvo kaj Ŝanghajo venis vico por Krakovo kaj Vroclavo.
El la elsendo 20.03.2015. Legas Gabi
Kontraŭ krudaĵoj en la pola lingvo
La Politekniko de Opole (la sudokcidenta Pollando) lanĉis unusemajnan kampanjon kontraŭ la krudaĵoj en la pola lingvo elmontrante ligon inter parolkrudaĵoj, subnivelaj laborkontraktoj kaj krudaĵoj en la vivstilo. La ideo de la kampanjo kreiĝis reage je la lingvouzo aŭdebla ne nur en la altlernejo, sed en la urbotrafikiloj kaj urbospapo. En la Politekniko de Opole la problemon reliefigas kelkcent informafiŝoj, en la interretaj paĝoj de la altlernejo estas metita filmeto, en kiu rolas studentoj mem. Ĉiuj materialoj sen dikata patoso atentigas pri la valoro de la persona parolkulturo, kiu spegulas personan kulturon de la lingvouzantoj. Kiel ĉe-okaze memorigis lingvisto, profesoro Jerzy Bralczyk >nia parolo spegulas nian pensadon, nian rezonadon, eĉ pli – nia parolo influas nian pensadon, nian rezonadon<.
El la elsendo 17.03.2015. Legas Milada
Diskriminaciado de kristanoj en Eŭropo
La diskriminacio kaj maltoleremo rilate kristanojn en Eŭropo estis debattemo de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo. En la prezentita rezolucio estis konstatite, ke en la lastaj jaroj aperis pluraj aktoj de malamikeco, perforto kaj vandalismo kontraŭ kristanojn en Eŭropo kaj kontraŭ iliajn kultolokojn. Tiu aktoj ofte estis subtaksataj kaj prisilentataj de la landaj amaskomunikiloj. La raporto avertis pri la eblo diskriminacii kristanojn en laborlokoj kaj ankaŭ alvokis la membroŝtatojn trovi rilatajn solvojn por antaŭmalhelpi la netoleremon kaj por respekti la konsciencliberecon de kristanoj. La Parlamenta Asembleo alvokis la amaskomunikilojn rezigni pri la aplikado de negativaj stereotipoj kaj ĉiaj antaŭjuĝoj rilate la kristanojn. La akceptita rezolucio vortumas ankaŭ la neceson garantii al la gepatroj la rajton ne nur eduki, sed ankaŭ instrui la infanojn konforme al siaj religiaj aŭ filozofiaj konvinkoj kaj pri alirebligo al kristanoj de plena partopreno en la publika vivo. Laŭ unu el la ideodonintoj de la rezolucio Leo van Doesburg – decida plimulto de la parlamentaj kluboj samopiniis pri la kreskanta maltoleremo rilate kristanojn, kiu iliarilate estas aparte rafinita. La Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo akceptis la rezolucion per 67 voĉoj. 2 deputitoj kontraŭis ĝin kaj 15 sindetenis.
El la elsendo 17.03.2015. Legas Tomek
Monda Semajno de la Cerbo
Daŭras Monda Semajno de la Cerbo, kies celo estas popularigi konojn pri cerbo kaj nervosistemo kaj pri ĝia funkciado. Iniciatita en Usono en Pollando ĝi okazas de dek kelkaj jaroj. Porokazaj prelegoj kaj prezentoj okazas en Varsovio, Katowice, Lodzo, Szczecin, Krakovo, Gdansko-Gdynia-Sopot, Vroclavo, Lublino kaj Poznano.
La interesiĝo pri la Semajno estas tre granda kaj de kelka tempo elektitajn prelegojn oni prezentas en la Interreto. La filio de la Pola Sciencakademio en Poznano pretigis 9 prelegojn, kiujn rekte povas partopreni kelkcent personoj. Ili poste estos konsulteblaj ankaŭ pere de la reta paĝaro de la poznana filio de la Pola Sciencakademio. Preleganoj estis elektitaj laŭ la vidpunkto de la plej interesaj kaj aktualaj cerboesploroj. La prelegoj proksimigas la influon de la medio je la cerbofunkciado kaj ankaŭ tion, kiel eviti minacojn flanke de pesticidoj kaj malbonefikaj substancoj. La interesiĝantoj ricevas krome ampleksajn informojn pri cerbomalsanoj, kiel Alzhimer-malsano kaj pri iliaj kuracmetodoj, pri simuliloj kaj nanoteknologioj, kiuj haltigas iujn malsanosimptomojn, helpas ilin malkovri kaj kuraci. Prelegantoj konsideras ankaŭ laŭ la scienca vidpunkto la problemon de juneco. Pri vizaĝ- kaj korpoŝmiraĵoj, fizikaj ekzercoj disponas ĉiu homo, sciencistoj aliflanke serĉas genon de juneco kaj jam deklaras certajn sukcesojn tiukampe.
El la elsendo 17.03.2015. Legas Milada
Konservistaj laboroj de la altaro de Wit Stwosz
Inter 205 taskoj, apogitaj de la Socia Komitato por Renovigo de la Antikvaĵoj de Krakovo (la suda Pollando) troviĝas konservistaj laboroj de la altaro de Wit Stwosz en la loka Maria-Baziliko. Por tiu celo estas destinitaj 30 milionoj da zlotoj.
La inaŭgurotaj nunjare laboroj havos kompleksan karakteron kaj daŭros kelkajn jarojn, sed ili devos esti gvidataj tiel, ke en 2016, kiam Krakovo gastigos junularon el la tua mondo la artverko de la nurimberga/krakova majstro ne estu malmuntita aŭ kovrita. En la unua etapo estas plania konkurso adresita al la konservistaj firmaoj el la lando kaj el eksterlando. La konkursfino kaj komenco de la konservistaj laboroj estas planita por la tria jarkvarono de 2015.
Se temas pri la aliaj konservistaj laboroj en la nuna jaro komenciĝos i.a. konservistaj laboroj en la kapelo de Reĝino Sofia kun polikromiaĵoj de Władysław Tetmajer, ĉe la portalo de la ĉefenirejo kaj ankaŭ ene de ka sanktejo. En la Reĝa Kastelo finiĝos renovigo de la Ŝtelista Bastiono kaj du murfragmentoj. Al konservistaj laboroj estos i.a. subigitaj 4 el 12 originalaj figuroj de apostoloj el la krakova preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo. Por la savado de historiaj objektoj el la ŝtatbuĝeto venas ĉiujare ĉirkaŭ unu miliardo da zlotoj.
El la elsendo 13.03.2015. Legas Tomek
“La karesma almozo” de Caritas-Polska
La plej granda pola karitata organizo Caritas-Polska organizis la kvestadon kadre de la kampanjo „La Karesma Almozo”. Ĝi havas ekumenan karakteron, dank’ al la kunlaborantaj de kelkaj jaroj Eleos de la Ortodoksa Eklezio kaj Diakonia de la Evangelia Eklezio. Al la polaj domoj trafos 746 mil ŝparkestoj kun la surskribo „Kredo kaj Mizerikordo”. Ŝparkestoj kun simboloj de Eleos kaj Diakonia celas polajn evangeliajn kaj orotoksajn paroĥojn. Etaj mondonacoj kolektataj de infanoj kaj junuloj rezignantaj tiuperiode pri dolĉaĵoj kaj aliaj plezuroj estas destinataj kiel helpo por homoj malsanaj kaj grizaĝaj. La porokazan ŝparkeston povas ricevi ĉiu, sed la kampanjo estas popularigata pere de la lernejaj Caritas Rondoj, entute ĉirkaŭ 4900 en Pollando, kaj pere de 5 mil paroĥaj Caritas-Kolektivoj. Tiel la juna generacio de poloj ricevas edukon en la spirito de impresiĝemo rilate personojn altaĝajn kaj malsanajn. Aktualigataj informoj pri kampanjo dum la karesma periodo estas sekveblaj en la speciala interreta paĝo de Caritas-Polska.
El la elsendo 10.03.2015. Legas Milada
En Kielce pri kulturo de la pola lingvo
Lunde en la urbo Kielce (en la suda parto de la centra Pollando) komenciĝis la 23-a Semajno de la Lingvokulturo. Ĝi estas dediĉita al la parolkulturo de la pola lingvo, kadre de kiu okazas prelegoj de lingvistoj, konkursoj, ekspozicioj kaj laborrenkontoj por antaŭlernejanoj, lernantoj kaj plenkreskuloj. La ideo de la entrepreno estas veki intereson ĉefe de infanoj kaj gejunuloj, sed ankaŭ de plenkreskuloj pri la korekta pola lingvo. Tasko ambicia konsiderante, ke oni notas malkreskon de la parolkulturo en interhomaj rilatoj kaj ankaŭ en amaskomunikiloj. Krome oni notas malkreskon de la kapablo interparoli pro la amasa uzo de elektronikaj komunikiloj.
La gvidmotivo de la Semajno en Kielce estas parolarto, kiel la parolokapablo esprimi sin en en situacioj ĉiutagaj, lernejaj kaj profesiaj. La rekta inspiro estas la nova formulo de la parola abiturienta ekzameno pri la pola lingvo. La ekzamenato ne plu prezentos eldiron pri temo pli frue konata, sed baze de lotumita temo devos spontane prilabori pravigan eksplikon.
El la elsendo 10.03.2015. Legas Milada
Pramoj por Kanado el Gdansko
En la renoviga Ŝipfarejo en Gdansko komenciĝis la laboroj pri moderna pasaĝera-aŭtomobila pramo mendita de la kanada ŝipkompanio BC Ferries, la plej granda ŝiptransportanto en la Norda Ameriko kaj la dua plej granda en la mondo. La pramo pretos meze de la venonta jaro. La kontrakto antaŭvidas elkonstruon de tri pramoj. La pola flanko projektos ilin, konstruos, ekipo, efektivigos kompletan testoprogramon kaj liveron de la ŝipo al la patrina haveno. Ĉiu el la pramoj povos transporti 150 personaŭtomobilojn kaj 600 pasaĝerojn. Ĝis nun la pola ŝifarejo produktis 30 ĉi-specajn marunuojn. Duono de ili kiel fuelon uzas likvigitan tergazon, LNG.
Samtempe la gdanska ŝipfarejo konstruas 19 diversspecajn ŝipojn por ŝipkompanioj en Norvegio, Danlando kaj Gronlando. Inter ili la plej moderna estas ŝipo por Norvegoj, kiu servos por dismetado de la energetika kablo sur la marfundo. En 2015 Gdanskon forlasos 11 plene ekipitaj ŝipoj por diversaj ŝipkompanioj, i.a. 5 konteneruloj por la gronlanda ŝipkompanio. La Renoviga Shipbuilding – Akcia Kompanio apartenas al la Grupo Kapitala Renviga Holdingo, kiu estas la plej granda ŝipfara kapitala grupo en Pollando administranta du ŝipfarejojn kaj multajn kompaniojn enlaborigante 7 mil personojn. Ĝi estas unu el la plej grandaj en la mondo produktejoj de ŝipoj provizataj per la gaso LNG.
El la elsendo 10.03.2015. Legas Milada
Esperantistoj en la pola Senato
Hodiaŭ, t.e. la 3-an de marto 2015 okazis kunsido de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton, al kiu estis invititaj reprezentantoj de multaj E-medioj en Pollando. La kunsido sub la gvido de la prezidanto de la grupo, profesoro Edmund Wittbrodt estis dediĉita al la decido de la pola ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo enmeti Esperanton sur la Polan Liston de la Nemateria Kulturheredaĵo kiel portanton de E-kulturo kaj al la ligitaj kun tio pliaj agadoj de la Grupo. Sekve de kelkhora diskuto estis formita e-ista laborgrupo por prilabori enkondukan agdplanon ligitan kun la uzo de ĉi tiu fakto en laboro de la pola, diversmedia strukture, esperantistaro.
El la elsendo 03.03.2015. Legas Barbara
Andrzej Duda en la prezidentiga kampanjo
10-an de majo 2015 en Pollando okazos prezidentigaj balotoj. Krom la oficanta Bronisław Komorowski, al la posteno pretendas 8 aliaj kandidatojn. La plej grandan opozician partion Juro kaj Justeco reprezentas Andrzej Duda. Dum la semajnfina renkonto kadre de sia prezidentiga kampanjo en la loko Rypin en la Kujavia-Pomeria Vojevodio (la norda Pollando) li deklaris certigon de vivperspektivoj por junaj poloj en la lando, socian dialogon kaj establon de la Nacia Evolukonsilio pri Evoluo. Li i.a. memorigis, ke preskaŭ 80 procentoj de la pasintjaraj abiturientoj deklaris mankon de vivperspektivoj en Pollando kaj intencon ĝin forlasi. Laŭ Andrzej Duda tio estas sekvo de manko de serioza propono, rilate al junuloj, manko de laborŝancoj por ili. Tiu situacio liaopinie devas esti ŝanĝita. Laboro estos kaj la salajronivelo devos egali al la meza indico en la landoj de la malnova Unio. La kandidato de Juro kaj Justeco deklaris i.a., ke se li fariĝos prezidento li establos Nacian Evolukonsilion, en kies konsisto troviĝos specialistoj laborantaj prl la evolustrategio en multaj sferoj de la ekonomia kaj socia vivo.
El la elsendo 24.02.2015. Legas Milada
Świnoujście ligota per tunelo kun la kontinento
40-milmembra Świnoujście estas la unusola urbo en Pollando situanta sur kelkdek insuloj inter kiuj nur tri estas enloĝataj: Uznam, Wolin kaj Karsibór. Sur Uznam loĝas 80 procentoj de la loĝantoj de Świnoujście kaj troviĝas tie la administra-serva centro kaj apudmara kvartalo kun turismaj-ripozigaj objektoj. Wolin havas 5 mil loĝantojn kaj sur Karsibór loĝas ĉirkaŭ 700 personoj. Wolin, la plej granda pola insulo estas dividita de la kontinento per markolo Dziwna. Troviĝas sur ĝi la plej grandaj entreprenoj ligitaj kun la mara mastrumado, krome la prama terminalo kaj busa kaj fervoja stacidomoj. Świniujście ne havas konstantan vojligon kun la cetera lando, eblas atingi ĝin nur per pramo. Antaŭneloge la itala firmao Technital S.p.A venkis la aŭkcion por prilaboro de la konstruprogramo de tunelo ligonta Świnoujście kun la cetera parto de la lando. Ĝi kreiĝus sub la rivero Świna inter la insuloj Wolin kaj Uznam. En septembro 2014 la elkonstruo de tunelo en Świnoujście ektroviĝis sur la baza listo de Teritoria Kontrakto por la okcidentpomeria vojevodio. Laŭpremise tunelo estos financita el la ŝtatbuĝeto.
El la elsendo 03.03.2015. Legas Tomek
Poloj pri situacio en la lando
Laŭ la opinisondado de la Centro CBOS kreskas la nombro de poloj, kiuj malbone taksas la situacion en la lando. Ilia nombro kreskis kompare kun januaro 2015 je kvar procentoj kaj egalas al 59 procentoj. Negativaj ŝanĝoj kreskis en la pritakso de la ekonomia situacio kaj enlaborigo.
Malkontenton pri la evoludirektoj de la situacio en la lando oni notis en ĉiuj analizitaj soci-demografiaj grupoj. Aparte granda kritikemo rilatas al pritakso de la propra ekonomia situacio, kiun deklaris 77 procentoj de la enketitoj. Ĝis 43 procentoj kreskis la nombro de la respondintoj, kiuj kiel malbonan pritakasas la ekonomian situacion en la lando.
El la elsendo 24.02.2015. Legas Milada
300 milionojn da zlotoj por plej talentaj studentoj
300 milionojn da zlotoj intencas destini pola ministerio por la Scienco kaj Supera Eduksistemo por la plej talentaj studentoj. Tiuj rimedoj ebligos al ili entrepreni eksterlandajn studojn – kiuj estas ĉiam pli popularaj inter polaj junuloj – kondiĉe, ke studentoj utiligontaj stipnediojn revenos al Pollando kaj ĉi tie entreprenos laboron. Laŭ informoj de ministro Lena Kolarska-Bobińska diplomito en la daŭro de 10 jaroj devos labori almenaŭ 5 jarojn en Pollando. La studkostoj ne ŝarĝos tiujn, kiuj postrevene entreprenos doktorigajn studojn finotajn per diplomo. Ŝiaopinie la programo komencos validi ekde la plej proksima akademia jaro kaj en la komenca fazo ĝi ĉirkaŭprenos ĉirkaŭ 100 plej talentajn junulojn. Temos pri dilomitoj de licencaj studoj aŭ studentoj de la tria studojaro de magistrigaj studoj.
En la daŭro de 10 jaroj la administracio destinos por ĉi tiu celo pli ol 300 milionojn da zlotoj, t.e. 71, 4 milionojn da eŭroj. Tiu ĉi sumo certigos al 700 studentoj partopreni la projekton.
El la elsendo 24.02.2015. Legas Milada
Polaj studentoj studas en eksterlandaj altlernejoj
Kreskas nombro de polaj studentoj eksterlande. Oni taksas la 20-procentan kreskon malgraŭ jarala malapogeo notita dum la lastaj tri jaroj. Laŭ la plej novaj statistikaj donitaĵoj de OECD temas jam pri ĉirkaŭ 48 polaj gejunuloj, inkluzive de preskaŭ 18 mil, kiuj studas en Britio.
Ĉiam pli granda popularecon ĝuas studoj en Danlando, kiu ofertas al eksterlandaj studentoj pli ol 500 studprogramojn en la angla lingvo. Polaj studentoj alte taksas la tien studsistemon, opiniatan unu el la plej bonaj en la mondo. Konfirmas tion prestiĝa rangolisto de Ŝanhajo. Kvankam en Danlando ekzistas nur 8 universitatoj, tamen du el ili troviĝas inter 100 plej bonaj en la mondo. La edukado en danaj altlernejoj ne estas pegenda. Aldone, se eksterlandaj studentoj entreprenas almenaŭ 10-horan laboron semajne, ili povas klopodi pri sociala stipendio, kiu kovras iliajn estadkostojn.
La plej bonaj polaj altlernejoj: la krakova kaj la varsovia universitatoj troviĝas ekster la menciita rangolisto.
El la elsendo 17.02.2015. Legas Maciek
Varsovio kaj Krakovo en la rangolisto de vizitindaj urboj
Varsovio kaj Krakovo okupas bonajn lokojn en la rangolisto de la plej volonte vizitataj urboj de la mondo. Malgraŭ manko de aparta varbkampanjo la interesiĝo pri Varsovio ne malkreskas. Ektroviĝinte en la 42-a loko ĝi pretepasis Dublinon, Bruselon, Munkenon kaj Lisbonon. Laŭ la donitaĵoj de la listo „Top 100 City Destinations Ranking”, kiun prilaboris Euromonitor International rezultas, ke en 2013 Varsovion vizitis preskaŭ 4 milionoj da personoj, je preskaŭ 9 procentoj pli ol 2012. Similan kreskon en la sama periodo notis Krakovo, kiu en la rangolisto troviĝas ĉe la 70-a loko. Tiu kreskotendenco konserviĝas de kelka tempo. La pola ĉefurbo bone evoluigis la turismajn servojn. Krom riĉa gastronomia kaj distra oferto, bona reto de vendogalerioj – favorprezaj kompare al la okcidentaj – Varsovio disponigas multajn allogajn lokojn, kiel la Sciencan Centron Kopernik aŭ Nacian Stadionon. Tio ebligas al turistoj rikolti multajn impresojn kaj sin distri. Laŭ turismaj ekspertoj la amasa turismo ne plu celas historiajn objektojn kaj vidindaĵojn, kiujn oni rigardas kvazaŭ ĉeokaze.
Laŭ la ranglolisto „Top 100 City Destinations Ranking” plej multaj turistoj vizitis en 2013 Hong-Kongon, ĉar eĉ 25 kaj duona milionoj da personoj. Inter la eŭropaj urboj plej multnombre estis vizitata Londono, kiun elektis kiel vojaĝcelon 16, 7 milionoj da turistoj.
El la elsendo 17.02.2015. Legas Maciek
Radikalismo ne radikas en religio
Dum la lastvendreda debato de la Eŭrop-Atlantika Societo en Varsovio ĝiaj partoprenintoj reliefigis, ke radikalismo ne radikas en religio, sed religio estas instrumente utiligata inter enmigrantoj pro ilia koloniisma ekspluatado kaj manko de perspektivoj. Laŭ la prezidanto de la Plenumkonsilio de la societo, eksa defendministro Janusz Onyszkiewicz iluzia estas la rezonado, ke tiu temo nin ne koncernas. Ĝi koncernas nin almenaŭ malrekte pro la sekureco de niaj aliancanoj. Profesoro Tomasz Aleksandrowicz el Collegium Civitas atentigis i.a., ke ni frontas vaste komprenatan civilizacian konflikton. Interesan intervenon faris diplomato kaj parlamenta eksperto pri la problemoj de enmigrado Wojciech Gilewski dirante, ke „facile estas provoki radikalismon, kiam oni metas homon en la centron por eksterlandanoj, en kiu validas prizona reĝimo, la oficistoj ne konas lingvon nek kulturon de la apartigitoj, ekzemple servante tabuajn nutraĵojn. Eksa estro de likviditaj Militistaj Invigilservoj – WSI atentigis, ke teroristoj komencas apliki metodojn karakterizajn por specialaj servoj organizante komunikadon kaj konspirajn renkontojn, kaj severaj varbadokriterioj malebligas enpenetri la radikalajn mediojn. La debato estis dediĉita al la temo „Pollando fronte al minacoj ligitaj kun islama radikalismo”.
El la elsendo 10.02.2015. Legas Tomek
Ŝipo por Universitato en Gotenburgo
En la ŝipfarejo Nauta en Gdansko (la norda Pollando) estis metita kilo de la moderna sciencesplora ŝipo por la universitato en Gotenburgo, Svedio. Ĉiuj laboroj devintus finiĝi ĝis la fino de la jaro. La meto de la ĉefa konstruelemento de la marunuo iam unusignife inaŭguris la konstruprocezon. Nun tio signifas mejloŝtonon en la konstruprocezo. La konstrukontrakto por la ŝipo destinita al la sveda universitato estis subskribita fine de 2013. Nauta venkis la rivaladon kun 14 eŭropaj ŝipfarejoj, i.a. kun la dana Damen kaj la finna STX. La konstruata en Gdansko ŝipo servos al la svedaj studentoj kaj sciencistoj por esplori globskalajn klimatajn ŝanĝojn en Skandinavio kaŭzitajn per la ŝanĝo de marfluoj kaj acideco de la mara akvo. Ĝi estos ekipita per modernaj laboratorioj kaj esplorpostenoj. La ŝipo pezante 800 tunojn estos longa 44,5 metrojn kaj vastos 11 metrojn. Sur ĝia ferdeko krom 5-membra personalo povos labori 20 studentoj kaj sciencistoj. Ĝi uzos je ĉirkaŭ 40 procentojn malpli da fuelo ol la nun laboranta por la universitato marunuo Skagerak.
El la elsendo 03.02.2015. Legas Tomek
Caritas Polska solenas la 25-jariĝon
Caritas Polska solenas en 2015 la 25-jariĝon. Ĝi estas la plej bone konata en Pollando karitata organizo. Caritas funkcias sur la tereno de la tuta lando gvidante tranoktejojn, nutrejojn, domojn de soleca patrino, fenestrojn de la vivo, sociterapeŭtajn kleriĝejojn, protektolokojn por malsanuloj en la fina vivstadio, distribuejojn de vestaĵoj, distribejojn de nutraĵoj, laborrenkontojn de okupa terapio, centrojn de kriza interveno. Caritas krome engaĝiĝas eksterlande organizante helpon por Ukrainio, Irako, Sirio, Libano, Jordanio kaj Balkanio. Kadre de la jubilea jaro pasanta sub la devizo „Caritas por la familio” inter multaj iniciatoj ĉiu monato estos dediĉita al malsama agadsfero de Caritas – ekzemple al helpo por neplenlertuloj, por senhejmuloj, por senlaboruloj, al infanoj. La ĉefaj jubileaj solenaĵoj okazos aŭtune, kiam estas planita i.a. internacia konferenco „Familio en la zorgo de Caritas”. Lige kun la jubileo en la Interreto kreiĝas servilo pri socia subteno de la karitataj iniciatoj kaj servilo dediĉita al Caritas-volontuloj entute ĉirkaŭ 100 mil personoj.
El la elsendo 27.01.2015. Legas Milada
Tribunalo malfondis Societon de Silezia Nacio
La tribunalo en Opole (la sudokcidenta Pollando) malfondis la Societon de Silzia Nacio kaj verdiktis ĝian likvidon. Ĝi agnoskis valida la starpunkton de la Plej Supera Tribunalo, laŭ kiu ĝia nomo kaj la celo erarigas rilate juran apartigon de la silezia nacia malplimulto. La prezidanto de la Societo de Personoj de Silezia Nacieco anoncis apelacion kaj aldone direkton de la afero al kompetentaj organoj sur la eŭropa nivelo. Juristino Irena Majcher prezentante motivojn de la decido memorigis, ke laŭ la Plej Supera Tribunalo la nomo kaj celo de la societo povas implici eraran aserton pri ekzisto de la silezia nacio. La agado de la societo kun tiu nomo kaj kelkaj ĝiaj statutparagrafoj lezas polan leĝaron, aparte leĝon pri naciaj kaj etnaj malplimultoj kaj balotkodon.
El la elsendo 27.01.2015. Legas Milada
La 70-a datreveno de la liberigo de Auschwitz
Eksaj malliberigitoj kaj saviĝintoj el Holokaŭsto estis la plej gravaj gastoj dum la solenaĵoj ligitaj kun la 70-a datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau. Unue eksaj malliberigitoj metis florkronojn kaj bruligis torĉojn ĉe la Mortomuro sur la korto de la bloko 11 de la eksa koncentrejo en Auschwitz. Sekve en la Centro de Dialogo kaj Preĝo estis celebrita la sankta meso kun ilia partopreno. La kuliminaj solenaĵoj komenciĝis posttagmeze en tendo ĉe la ĉefpordo de la eksa koncentrejo Birkenau, nun Auschwitz II-Birkenau. Laŭvice la delegacioj bruligis torĉojn antaŭ la monumento de la viktimoj de la koncentrejo, kiu staras inter ruinoj de du plej grandaj gaskameroj de Birkenau. Antaŭtage de la solenaĵoj en la Librogalerio en Oświęcim kun la eksaj malliberigitoj de la koncentrejoj – inter kiuj plejmultis poloj – renkontiĝis ĵurnalistoj.
Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz por poloj en 1940. Auschwitz II-Birkenau kreiĝinta du jarojn poste fariĝis ekstermoloko de judoj. En la koncentreja komplekso funkciis koncentrejaj subfakoj. Germanoj ekstermis almenaŭ unu milionon 100 mil personojn: judojn, polojn, romaojn, sovetuniajn ostaĝojn, alinaciaj malliberigitoj. La 27-an de januaro 1945 la koncentrejon liberigis soldatoj de la Ruĝa Armeo. Sur ĝia tereno en 1947 kreiĝis muzeo.
El la elsendo 27.01.2015. Legas Tomek
Boato kun hibrida motoro
La Mara Akademio en Szczecin (la nordokcidenta Pollando) kune kun turka ŝipfarejo konstruos boaton, kiu utiligos la renovigeblajn energifontojn disponante pri la sunenergia-venta-elektra motoro. La lanĉo kaj la unua ralio de la marunuo okazos sur la Marmora Maro en 2016. La konsorcio de la Mara Akademio, la Varsovia Politekniko kaj Autocomp Management ricevis unu milionon da eŭroj por kromfinanci la realigon de la projekto. La boato ekzempligos la evoludirekton de hibridaj motoroj kaj jaktotrunkoj en la plej proksimaj dudek jaroj. Dek kelk metrojn longa jakto por ĉ. 6-persona anaro estos konstruita el modernaj kompozitaj materialoj. La projekto kreiĝas kadre de la programu Era Net Transport, kadre de kiu funkcias internacia konsorcio konsistanta el centroj financantaj sciencesplorojn rilate transporton, kiel ministerioj, registaraj agentejoj kaj esplorcentroj. Inter 24 subjektoj el 18 landoj Pollandon reprezentas Nacia Centro por Esploroj kaj Evoluo.
El la elsendo 20.01.2015. Legas Maciek
Pollando sen GMO
Pollando estas kaj daŭre intencas resti lando libera de Genetike Modifitaj Organismoj, informis polaj aŭtoritatoj rilatigante sin al la proklamitaj de la Eŭropa Parlamento reguloj faciligantaj al la uniaj landoj enkonduki malpermeson kultivi plantojn genetike modifitajn. Ili donas al la landaj aŭtoritatoj pli grandan elastecon i.a. ebligante, ke jam en la daŭro de la t.n. aŭtoriga proceduro de koncerna GMO-specio sur la unia nivelo la koncerna lando povu elpaŝi por limigi la geografian kultivadterenon, tiel ke ĝi ne ampleksu ĝian teritorion. Aliflanke ŝtatoj, en kiuj plantoj genetike manipulitaj estas kultivataj devos zorgi, ke GMO-specioj ne traiĝu sur la teritorion de najbaraj ŝtatoj kreante la tiel nomatajn bufrosferojn. La leĝdona procezo sur la unia nivelo ankoraŭ ne finiĝis. Kiam tio okazos kaj la teksto de la direktivo estos publikitita, kio povas okazi ĝis la fino de la unua jarkvarono 2015, tiam eblos envivigi ĝin ankaŭ en Pollando.
Aktuale en la Eŭropa Unio estas allaseblaj nur tiuj GMO-kultivaĵoj, kiuj laŭ Eŭropa Oficejo por Nutraĵsekureco ne endanĝerigas homojn, bestojn kaj la medion. La uniaj landoj kvankam povas sur sia teritorio enkonduki periodajn limigojn aŭ malpermesojn, devas tion pravigi per argumentoj rilatantaj al la homa sano kaj mediokonsideroj.
El la elsendo 20.01.2015. Legas Milada
Germanologio kaj centreŭropaj studoj en Krakovo
La Pedagogia Universitato en Krakovo kune kun la Universitato en Prago funkciigos en la nova akademia jaro novan magistrigan studdirekton pri germanologio kaj la centreŭropaj studoj. Dum unu el kvar semestroj polaj studentoj lernos en Prago kaj la ĉeĥaj en Krakovo. Diplomitoj ricevos diplomojn de ambaŭ altlernejoj. Kvankam la Pedagogia Universitato en Krakovo ne estas la unusola en Pollando proponanta germanologion kiel studdirekton, sed la unusola kiu en sia profilo donas la atenton al la centroeŭropaj problemoj. La kunlaboro kun ĉeĥa universitato ebligos konatiĝi kun la ĉeĥa vidpunkto pri la ĉeĥaj-germanaj-polaj rilatoj, kiu apenaŭ estas konata kaj konsiderata en la polaj altlernejoj. La atuto de la nova studdirekto estas la interŝanĝa studsemestro jen en Krakovo jen en Prago, kio donos la eblecon konatiĝi kun alia akademia medio kaj labori en multkultura kolektivo.
Nova studdirekto vastigos konojn de la studentoj pri la germanlingvaj kaj centreŭropaj mastrumadoj kaj kulturoj kaj krome praktike preparos al la pola-germana-aŭstra-ĉeĥa kunlaboro ebligonte laboron en firmaoj kaj institucioj okupiĝantaj pri la polaj-germanaj-ĉeĥaj-aŭstraj kontaktoj.
El la elsendo 13.01.2015. Legas Milada
Poloj bonvenigis la Novan Jaron hejme
Plimulto de poloj, eĉ 59-procente deklaris komence de decembro, ke la Silvestran Nokton pasigos hejme inter la familianoj. Malpli oni unu kvinono (16 procentoj) faris tion kun gekonatoj, amikoj – ankaŭ dum hejmaj aranĝoj. Nur 7 procentoj bonvenigis la 2015-an dum baloj.
Laŭ la decembraj esploroj de CBOS-centro nur malmultaj enketitoj – 2 procentoj – tiucele forveturis ekster sian loĝlokon, partoprenis koncerton, vizitis teatron, amuziĝis dum organizita surstrata Silvestra Festo.
Laŭ la esploroj de CBOS rezultas, ke kvankam ekde la fino de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento malkreskis iom grupo de poloj bonvenigantaj la Novan Jaron kun familianoj en la propra hejmo (je 7 procentoj) daŭre la pasigado de la Silvestra Nokto okazas en la familia rondo. Ekde 1997 ne ŝanĝiĝis en maniero esenca elcento de personoj, kiuj bonvenigas la Novan Jaron alimaniere. Tamen junaj poloj en la aĝo de 18-24 jaroj nur 21-procente pasigis la Silvestran Nokton kun familianoj, 85-procente faris tion personoj pli ol 65-jaraĝaj. Balon, nokton en kafejo aŭ restoracio plej ofte elektis poloj 25-44-jaraĝaj. Silvestron ekster la hejmo preferis loĝantoj de grandaj aglomerejoj.
El la elsendo 02.01.2015. Legas Gabi
2015 en la pola politiko
Laŭ politologoj kaj sociologoj, kun kiuj interparolis PAP-agentejo la prezidentaj kaj parlamentaj balotoj estos la plej grava evento en 2015. Laŭ politologo Rafal Chwedoruk el la Varsovia Politekniko tio estos la plej grava jaro ekde 2005. Liaopinie partio, kiu ilin gajnos plej verŝajne restos en la pola politika sistemo pli ol unu oficperiodon. Kiu atingos tro malfortan rezulton aŭ ne superos la balotsojlon povas entute adiaŭi la politikan vivon. Laŭ ĉi tiu vidpunkto la decidaj estos la rezultoj de la Pola Kamparana Partio kaj Alianco de Demokrata Maldekstrularo. Se Civitana Platformo gajnos balotojn aŭ certigos al si – en la alianco kun la kamparanoj – decidan plimulton la pola partia sistemo transformiĝos en sistemon kun unusola dominanta partio. Aldonendas, ke la Civitana Platformo regas en Pollando jam ekde 2007 kiel rivalon havante la partion Juro kaj Justeco. Laŭ Maciej Gdula en „Politika Kritiko” konsiderante la regadstilon de Ewa Kopacz el Civitana Platformo ne eblas al ŝi aŭguri grandan sukceson. Sed liaopinie multo dependas de la balotrezulto de la rekandidatonta por la prezidenta posteno Bronislaw Komorowski. Politologo el la Jagelona Univiersitato Jaroslaw Flis ankaŭ asertas, ke la balotoj de 2015 certigos la povoaranĝon por longa tempo eĉ ĝis aŭtuno 2018. Liaopinie Civitana Platfromo kun la Kamparana Partio havas ŝancon pluregi eĉ se bonan rezulton atingus Juro kaj Justeco. Similan opinion prezentas Rafał Matyja el la Supera Lernejo de Informadiko kaj Administrado en Rzeszów (en la sudorienta Pollando). Nur du aferoj povas ŝanĝi la ĝinunan regoaranĝon – apero de laŭvica prezidentokandidato kaj la fakto, ke la Civitana Platformo fermiĝis je junaj generacioj konsiderante la aĝon de la gvidantoj, kiu superas 50 jarojn. Povas do sekvi generacia revolucio, ĉar junaj poloj estas subreprezentitaj en la pola politika sistemo. Laŭ Antoni Duda la dua duono de la nuna oficperiodo de la aktuale reganta Civitana Platformo kaj Kamparana Partio ne estos same stabila kiel la unua.
El la elsendo 02.01.2015. Legas Milada
Skolta donacpakaĵo por poloj malantaŭ la orienta limo
Jam la 18-an fojon la Skolta Asocio de la Respubliko organizis porokazan donackampanjon por poloj loĝantaj malantaŭ la orienta limo. Kun konkretaj, eĉ se simbolaj, donacoj skoltoj veturis al Belorusio kaj Ukrainio. La esenco de la kampanjo ne konsistas tamen en konkretaj donacoj, sed en la komuna kunesto, renkontiĝo en la pollingva medio, interŝanĝo de la kristnaskaj bondeziroj kundividante blankan oblaton, plenumo de polaj kristnaskaj kantoj.
La kampanjo „La donacpakaĵo” celas unuavice malgrandajn lokojn, kie neniu rifuzas helpon. Kelkfoje, kiam vintro estas severa la forajn vilaĝojn oni alveturas per ĉaroj aŭ sledoj tirataj de ĉevaloj. La kampanjo animas ankaŭ la lokan socion por komune porti helpon al tiuj, kiuj ĝin bezonas en grado plej signifa. La situacio de poloj sur la iamaj polaj teritorioj malantaŭ la orienta limo, aparte grizaĝaj, estas tre malfacila. La renkontiĝoj estas neforgesebla travivaĵo plena de kortuŝoj same por la loĝantaj tie poloj, kiel ankaŭ por vizitantaj ilin skoltoj.
Kadre de la nunjara kampanjo polaj skoltoj vizitis pli ol 1400 polajn familiojn malantaŭ la orienta limo. Ili estis en Grodno kaj Wołkowyska en Belorusio kaj en Żytomierz, Wołograd Wolyński, Równe, Trzepietówka, Złoczów, Dowbysz, Lwów en Ukrainio.
El la elsendo 30.12.2014. Legas Milada kaj Krystyna
Polaj infanoj por siaj samaĝuloj en Hindio
Ekde la dua Kristnasko-tago, t.e. ekde la 26-a de decembro ĝis la 6-a de januaro infanoj el Pollando kadre de la kampajo „Misiistaj Kristnaskaj Bondeziruloj” kvestas nunjare favore al siaj malriĉaj samaĝuloj en Hindio. En la vestoj de i.a. Tri Reĝoj, paŝtistoj ili vizitas polajn domojn prezentante scenon pri la Kristnasko kaj petante etan subtenon por malgrandaj hindoj.
En Hindio – en unu el la plej multnombraj kaj mizeraj landoj de la mondo – loĝas unu miliardo 200 milionoj da homoj. Mizero trafas 35 procentojn de la socio, 200 milionoj da hindoj suferas malsaton. Pli ol la duono de infanoj ĝis la 5-a vivojaro estas subnuntrita kaj preskaŭ 50 procentoj suferas subpezon. Pli ol 55 milionoj da infanoj sub la 14-a vivojaro devas sklave labori. Iia meza labortago daŭras 13 horojn dum ili enspezas ĉ. unu kvaronon de cendo. En Novdelhio kiel stratinfanoj vivas kvindek mil senhejmaj infanoj. Laŭ unu el polaj monakinoj laborantaj kun ili al la plej urĝaj bezonoj apartenas la tasko certigi ili manĝon kaj egaligajn edukokupojn.
Pasintjare dum la misiista kampanjo de polaj infanoj oni kolektis preskaŭ du milionojn da zlotoj, t.e. ĉirkaŭ 250 mil eŭrojn. Tiam la helpo celis infanojn en Afriko, Suda Ameriko kaj Azio. Polaj infanoj al la helpokampanjo iniciatita en la germanlingvaj landoj aliĝis antaŭ 19 jaroj, en 1993.
El la elsendo 30.12.2014. Legas Milada kaj Krystyna
La eŭropunia orfeco
Laŭ Observejo de Socia Integreco en Opole (la sudokcidenta Pollando) almenaŭ 10, 4 mil infanojn en la vojevodio suferas la tiel nomatan eŭrop-orfecon. Ĝi signifas situacion, en kiu almenaŭ unu el la gepatroj forveturis eksterlanden serĉante laboron. En duono de kazoj tio kaŭzas edukproblemojn. La esploroj el la 4-a jarkvarono de 2013 estis komparitaj kun tiuj el la jaro 2008. El ili rezultas, ke la nombro de eŭroporfoj en 2013 kreskis en la regiono je 8 procentoj. Laŭ demografoj ĉ. 100-120 mil personoj el la regiono de Opole entreprenas – en la skalo de unu jaro – laboron eksterlande. En la esploro oni reliefigis, ke kvankam enspezcela migrado avantaĝe influas la financan situacion de la elmigrantoj, ĝi negative influas la familian vivon. La esplorrezultoj estis prilaboritaj baze de pli ol 900 enketoj en la regionaj lernejoj kaj antaŭlernejoj (temis tamen pri respondo de ĉ. duono de la celitaj), en la distriktaj familihelpaj centroj aŭ centroj de la socia helpo, ankaŭ inter poloj el la regiono laborantaj eksterlande kaj liaj kungeedzoj. La edukproblemoj ligiĝis plej ofte kun malpli bonaj lernonotoj de la infanoj, ilia ofta foresto dum lecionoj kaj la deziro troviĝi en la centro de atento.
El la elsendo 23.12.2014. Legas Milada
eu-a orfeco
Plurkultura Parko en Wałbrzych
Pli ol 100 milionoj da zlotoj estis destinitaj por restaŭri la objektojn de la eksa minejo de la ŝtona karbo „Julia” en Wałbrzych [vaŭbĵiĥ]. Sur ĝia tereno kreiĝis la Plurkultura Parko „Malnova minejo”. La celo de la restaŭraj laboroj estis ne nur krei muzeon de unu el la plej valoraj historiaj objektoj de la teknika kulturo en la mondo. Oni celis krome establi modernan publikan spacon, kiu konentigus la kulturajn aspirojn de la urbo kaj postulojn de la nuntempa amasa turismo. Sur pli ol kvar hektaroj troviĝas 16 postminejaj konstruaĵoj plene renovigitaj kaj adaptitaj por la kulturaj celoj. La industria komplekso funkcianta ekde nun kiel moderna kulturcentro lasas al la vizitantoj la eblecon elekti inter teatra spektaklo, ekspozicio de la nuntempa arto, ceramikaĵfara laborejo aŭ sekvo de la subtera minejo itinero, kie i.a. estas demonstrataj granddimensiaj minaranĝaĵoj. La restaŭro de la malova minejo en Wałbrzych kalkuliĝas al malmultaj en la lando projektoj en tiom granda skalo primastrumi la postindustrian terenon por la kultura celo. Sur ĝia tereno funkcias la lokaj kulturinstitucioj kaj eksterregistaraj organizoj. Funkcias tie muzika klubo kaj restoracio.
El la elsendo 23.12.2014. Legas Milada
kultura komplekso sur la postindustria tereno
Kiel limigi la balottrompojn
Juna loĝanto de Vroclavo en la sudokcidenta Pollando prilaboris projekton de elektronika balotujo, kiu kalkulas la voĉojn jam en momento, kiam oni metas en ĝin balotilon kaj ebligas koni plenajn balotrezultojn apenaŭ kelkajn minutojn post ilia finiĝo. Bedaŭrinde lia ideo, kiu efike limigus balottrompojn, kiujn ni frontis eĉ dum la lastaj komunumaj balotoj, ne vekis inteesiĝon. Patryk Arlamowski la ideodoninto de la projekto diplomitiĝis pri aŭtomatiko kaj robotiko en la Vroclava Politekniko specialistiĝante pri komputilaj stirsistemoj. Li estadis en Hispanio kiel stipendiito pri la internacia merkatiko. Li krome diplomitiĝis pri la produktoadministrado kaj novuma entreprenemoo en la Ekonomika Universitato.
La elektronika balotujo en momento de la enmetado de la papera balotilo skanas ĝin kaj la rezulto estas notita en la sistemo troviĝanta tute dise disde la balotujo. Por ĉia eventualo la papera kopio de la balotilo restas en la balotujo, do ĉiumomente eblas mane verkonoformigi la rezulton de la kalkulsistemo. Por certigi sekurecon ĉiu malfermo de la balotujo estas aŭtomate malkovrata kaj registrata, ne ekzistas do la eblo falsi la balotojn.
El la elsendo 23.12.2014. Legas Tomek
nefalsebla balotujo
Polaj fiŝoj en la festa menuo en Romo
Preskaŭ 300 kilogramoj da fiŝoj el Pollando troviĝos en la festa menuo sur la tabloj en Romo. Jam sabate 6 polaj kuiristoj pretigos la porokazajn pladojn por la festa Antaŭkristnaska Vespermanĝo en la pola paroĥejo de s-ta Stanislao Epikopo kaj Marito en la Eterna Urbo. La solenan sanktvesperan vespermanĝon partoprenos ĉirkaŭ 200 gastoj, inkluzive de polaj diplomatoj, sacerdotoj kaj lernantoj de pola lernejo. Mil fiŝporcioj estos servitaj krome al loĝantoj de omo post la s-ta Meso en la pola preĝejo. La fiŝpladojn de polaj kuiristoj gustumos – same kiel pasintjare – ankaŭ papo Francisko kaj papo-emerito Bendedikto la 16. Tiam la polaj karpoj estis servitaj sur la festaj tabloj de pli ol 100 svisaj gvardianoj kaj iliaj familioj.
La fistransportaj konvojoj el Kołobrzeg (la nordorienta Pollando) kaj el Rytwiany (en la sudo de la lando) jam lastmerkrede direktiĝis al. Romo. La veturon en Rytwiany inaŭguris historia sceno refrencanta al la Mezepoko, dum kiu monakoj kaj fiŝkaptistoj en epokaj vestoj emetis fiŝhokitajn karpojn en lignajn barelojn kun akvo, kiujn ektiris la jungitaj ĉevaloj. Inter servotaj en Romo pladoj troviĝos i.a. fritita sur butero moruo kun pureo de florbrasiko aromatizita de trufla olivo, balta truto kun kukumoj kaj boletoj kaj trispecaj haringopladoj – kun oksikokaj beroj, en kremo kaj kun sekaj tomatoj.
El la elsendo 19.12.2014. Legas Milada
Fisoj el Pl en festa menuo en Romo kaj Vatikano
La memorjaro pri profesoro Ludwik Hirszfeld
Instituto pri Imunologio kaj Eksperimeta Terapio de la pola Sciencakademio en Vroclavo (la suda Pollando) deklaris la Memorjaron dediĉitan al profesoro Ludwik Hirszfeld lige kun la pasanta 130-a naskiĝdatreveno kaj la 60-jariĝo de lia morto. Ekde junio 2014 dum 12 monatoj la solendoj prokimigas la figuron kaj atingaĵojn de la elstara sciencisto, kuracisto kaj kreinto de la pola imunologia skolo, la establinto de la Instituto en 1952.
Al la kampanjo aliĝis la urbokonsilio de Vroclavo, la Centro de Willy Brandt ĉe la Vroclava Universitato, Centro Memoro kaj Estonteco, la Libroinstituto kaj la pola kulturministerio. La proklamon de la jaro spronis la kalumnia artikolo en la germana „Der Spigel” en 2013 sugestanta, ke profesoro Hirszfeld per siaj esploroj pri sangogrupoj popularigis rasismon. Inter la eventoj ligitaj kun la jaro estos la eldono de la aŭtobiografia libro de profesoro Hirszfeld „Historio de unu vivo” en la germana lingvo. La libro elmontranta kunlaboron de la pola sciencisto kun la elstaraj germanaj sciencistoj en pli signifa grado proksimigos al la germana leganto i.a. nian komunan historion.
Ludwik Hirszfeld naskiĝis en Varsovio en la 1884-a kaj mortis en Vroclavo en 1954. Li studis medicionon en Wuerzburg kaj Berlino, kie li doktoriĝis kaj habilitiĝis havante 30-jarojn. Sciencan laboron li gvidis i.a. en Heidelberg kaj Zuriko. Post 1918 Ludwik Hirszfeld revenis al Pollando kaj en la jaroj 1942-39 gvidis Ŝtatan Instituton pri Higieno. Post la 2-a mondmilito li laboris en Vroclavo. Al. liaj plej gravaj sciencaj atingaĵoj apartenas laboro pri la sangogrupoj, kiujn li gvidis en Zuriko en ja jaroj 1907-1911. Li malkovris tiam regulojn de la heredado de la sangogrupoj kaj enkondukis la signadon de ili laŭ lasimboloj O, A, B kaj AB., kiuj en 1928 enviviĝis en la tuta mondo. La rezultojn de siaj esploroj li aplikis por difinado de la patreco. Profesoro Ludwik Hirzfeld difinis ankaŭ la faktoron Rh kaj malkoris en 1950 kaŭzon de serologia konflikto, kio ebligis savi vivon al multaj novnaskitoj. Pro tio li estis kandidatigita al Nobel-premiso. (Felietono pri profesoro Ludwik Hirszfeld estas legebla kaj paralele aŭskultebla en nia programo 20.09.2013 aŭ en la rubriko Felietonoj).
El la elsendo 03.12.2014. Legas Milada
Jaro de prof. Ludwik Hirszfeld
Du polaj merkatikaj altlernejoj en rangolisto de Financial Times
La Akademio de Leon Koźmiński kaj la varsovia Komerca Ĉeflernejo troviĝas sur la 11-a rangolisto de „Financial Times” por la plej bonaj en Eŭropo merkatikaj altlernejoj. La unuan lokon okupis London Business School, la duan HEC Paris kaj la trian IE Business School el Hispanio. Akademio de Leon Kożmiński falis de la 37-a loko ĝis la 41-a. Je la 77-a loko estis notita la varsovia Ĉefa Komerclernejo. Inter 80 plej bonaj altlernejoj, kiuj estis registritaj en la rangolisto plej multajn, ĉar 21 reprezentas Brition. La Orienta Eŭropo estas reprezentata ĉefe de ŝtataj universitatoj, el inter kiuj la Universitato de Peterburgo okupis la plej bonan en tiu kategorio, 61-an lokon. Inter ili Akademio de Leon Koźmiński estas la plej nova kaj unusola privata altlernejo.
El la elsendo 09.12.2014. Legas Tomek
La antaŭkristnaska bazaro en Poznano (la okcidenta Pollando)
En la nuna semajno komenciĝas la poznana Bet Leĥem, la antaŭkristanska bazaro, kiu la unuan fojon gastigos la Sanktan Nikolaon el Finnlando. Ĝi komenciĝis la 4-an de decembro, kiam sur la Malonovurba Foirplaco estis instalitaj 40 komercaj budoj. Eblas en ili aĉeti la kristnaskajn donacojn, ornamaĵojn, dolĉaĵojn kaj mielkukojn. En la gastronomia sektoro de la bazaro oni servas pladojn de la pola, hungara, turka kaj litova kuirartoj.
Ekde la 6-a de novembro sur la Malnova Foirplaco komenciĝas ciklo de porokazaj koncertoj kaj spektakloj. Estos instalita la kristnaska kripeto kun la figuroj de la Sankta Familio kaj adorcele venintaj bestoj. Antaŭ la urbodomo leviĝas la 13-alta lumoriĉa kristnaska abio.
La 14-an de decembro al Poznano venos la Sankta Nikolao el Rovaniemi. Lia vizito kronos la daŭrantajn en la urbo ekde la 6-a de decembro Tagojn de Finnlando. La finna gasto akompanita de elfoj surĉevale bonvenigos infanojn, kun kiuj li poste renkontiĝos en unu el la komercaj vendogalerioj. La 15-an de decembro li vizitos lernejojn, hospitalojn kaj infandomojn. La 13-an kaj la 14-an okazos la rivalado de glaciskulptistoj el la tuta mondo, entute 24 konkursantoj el 12 landoj.
El la elsendo 05.12.2014. Legas Tomek
Bletchley Park omaĝas polajn kriptologojn
Laŭ iniciato de la brita ministro por la eksterlandaj aferoj, Philip Hammond familianoj de polaj kriptologoj, kiuj rompis la kodojn de la germana ĉifromaŝino Enigma gastis en la historia kriptologia centro Bletchley Park. Polaj matematikistoj Marian Rejewski, Jerzy Różycki i Henryk Zygalski ankoraŭ en la 30-aj jaroj malĉifris la unuajn depeŝojn koditajn de Enigma. Ili prilaboris kelkajn malĉifrajn aranĝaĵojn, inkluzive de la tiel nomata kriptologia bombo. Tuj antaŭ la 2-a mondmilito poloj sen kiuj ajn kondiĉoj transdonis siajn sciojn kaj kopion de Enigma al la sekretservoj de Britio kaj Francio, dank’ al kio aliancanoj povis senprokraste sekvi la movojn kaj planojn de germanaj trupoj. Pliajn laborojn pri Enigma baze de la malkovroj de polaj kriptologoj estis entreprenitaj de britoj en la centro Bletchley Park aŭtune de 1939. Sekvante sukcesojn de la pola Ĉifrooficejo la unuan fojon al la kriptologiaj laboroj ili dungis krom lingvistoj ankaŭ matematikistojn. La vizito de familianoj de polaj matematikistoj estis organizita kelkajn monatojn post la varsovia konferenco dediĉita al la 75-jariĝo de la transdono de polaj kriptologiaj solvoj al la aliancanoj.
El la elsendo 03.12.2014. Legas Milada
Truskolaski “Polonus bene meritus”
Lastsabate la prezidanto de Bjalistoko (la orienta Pollando) Tadeusz Truskolaski estis honorita de la Instituto pri la Tradicio de la Respubliko kaj Teritoria Komunumo per la titolo „Polonus bene meritus” pro la memorindigado de poloj ekzilataj orienten. La titolon „Polo bone meritiĝinta” atribuis al li la prezidanto de la Instituto Karolina Kaczorowska, la edzino de la lasta prezidento de la Pola Respubliko en elmigrejo, Ryszard Kaczorowski, kiu devenis el Bjalistoko. En la pravigo oni konstatis, ke la titolo estis atribuita pro la persona kontribuo de Tadeusz Truskolaski al omaĝado de la martireco de poloj en Oriento pere de la organizado de la ĉiujara Internacia Marŝo de la Viva Memoro pri la Pola Siberio. Truskolaski estas la kvara persono kiu ricevis ĉi tiun titolon. Internacia Marŝo de la Viva Memoro pri la Pola Siberio kreiĝis laŭ la iniciato de la Asocio de Siberiekzilitoj kaj omaĝas la memoron de ĉiuj poloj ekzilitaj Orienten, aparte de tiuj, kiuj neniam al Pollando revenis. Ĉiujare partoprenas ĝin kelkaj mil personoj. La marŝo en la 2014-a estis jam la 14-a laŭvice.
El la elsendo 25.11.2014. Legas Milada
EP rifuzis okupiĝi pri malregulaĵoj dum la polaj komunumaj balotoj
La Eŭropa Parlamento rifuzis lastlunde postulon debati pri la trapaso de la komunumaj balotoj en Pollando. Deputitoj de Juro kaj Justeco postulis, ke la ĉi-rilata debato okazu nunsemajne dum la sesio en Strasburgo.
Ryszard Legutko, la prezidanto de la partidelegacio en la Eŭropa Parlamento pravigis la postuluon per tio, kei ili estas la unuaj post 1989, kiuj vekas tiom da duboj rilate al regulkonformeco de ilia trapaso.
La eŭropdeputitoj difinantaj la definitivan debatordon de la Parlamento en Strasburgo rifuzis ĉi tiun postulon de la frakcio de EKR (ekoro).
El la elsendo 25.11.2014. Legas Krystyna
Esperanto sur la pola Listo de Nemateria Kulturheredaĵo
Laŭ informo de Jerzy Walaszek, la prezidanto de la Pola Asocio: Eŭropo-Demokratio-Esperanto la pola ministro por Kulturo kaj Nacia Heredaĵo la 20-an de novembro 2014 lokis Esperanton sur la Polan Liston de Nemateria Kulturheredaĵo. Tio okazis dank’ al iniciato de la pola senatano, profesoro doktoro Edmund Wittbrodt, la prezidanto de la Parlamenta Grupo subtenanta la lingvon Esperanto kaj Kazimierz Krzyżak, estrarano de la Pola Asocio EDE. Al la sukceso kontribuis intensa kunlaboro kun polaj parlamentantoj, polaj E-organizoj, landaj kaj eksterlandaj subtenantoj. Tiu fakto permesas estonte proponi Esperanton sur Reprezentan Liston de la Unuiĝintaj Nacioj pri Nemateria Kulturheredaĵo de la Homaro.
El la elsendo 21.11.2014. Legas Barbara
Arkivejo de la Rakontata Historio
La bitigitaj rememoroj pri tombejoj de Kielce (la suda Pollando) aŭ pri diverskonfesiaj kristanoj estas temo de la inaŭgurita en la loka Muzeo de Dialgo de Kulturoj ciklo „Ĵaŭdoj kun dialogo”. La projekto baziĝas sur filmmaterialoj kreiĝantaj por Arivejo de Rakontata Historio. La muzeo intencas kolekti bitigitajn rememorojn kaj dank’ al tio roli kiel diskutforumo pri prezentataj problemoj. La temaro de filmoj kaj akompanaj renkontiĝoj estis planita jam ĝis la mezo de 2015. Muzeo de Dialogo de Kulturoj, kiu estas la filio de la Nacia Muzeo en Kielce funkcias ekde 2012. Ĝi estas moderna, plurkomunikila centro, en kiu la enhavoj estas perataj rakonte. La Muzeo proksimigas la ideon de interkultura dialogo prezentante ĝiajn ekzemplojn kaj perspektivojn historiajn kaj nuntempajn pere de plurkomunirimeda konstanta ekspozicio, ekspozicioj portempaj, riĉa oferto de laborrenkontoj kaj edukokupoj, koncertoj, filmoj kaj simile.
El la elsendo 21.11.2014. Legas Krystyna
La brita Lidl-filio deklaras sin por lingva libereco
Reage je letero de la pola ambasadoro en Londono la vendejreto Lidl deklaris, ke ĉiuj ĝiaj laborantoj en Britio havas la plenan rajton uzi la propran lingvon. Kiel antaŭ kelka tempo skribis la gazetoj „The Scotsman” i “Daily Mail” la vendejestro en Kirkclady malpermesis al sia pola personalo ne nur uzi la polan lingvon en kontaktoj kun la polaj klientoj kaj eĉ inter si dum laborpaŭzoj. Laborantoj decidis plendi ĉe Lidl-direkcio en Germanio kaj la pola ambasadoro skribis al la direktoro de la brita Lidl-filio i.a. atentigante, ke ne temas sole pri akto de diskriminacio, sed ankaŭ pri perdo por la firmao, kiu tiel povas profiti el la plurlingveco de sia personalo. La brita Lidl-filio prezentis gazetaran komunikon, en kiu ĝi esprimas fieron pri pluretneco de sia personalo. Aldone la letero enhavas la konstaton, ke laborantoj rajtas priservi klientojn en la lingvo por ili komprenebla kaj private rajtas paroli ajnan lingvon, kvankam ili devas memori, ke tiam iliaj kolegoj povas ilin ne kompreni.
El la elsendo 18.11.2014. Legas Milada
Nova semestro en Infana Politekniko
Meze de novembro en la Infana Politekniko de Opole [en la suda Pollando] komenciĝis nova semestro daŭronta ĝis aprilo 2015. Partoprenas ĝiajn okupojn ĉ. 500 infanoj. Dum la plej proksimaj monatoj malgrandaj studentoj ekscios i.a. pri tio, kiaj estas la rilatoj inter homo kaj aŭtomobilo, kiel verki komputilajn ludojn kaj per kio malsimilas manipulado disde intertraktado. La unua prelego rilatis al la rengentaj radioj, kiuj gravas ne nur kaze de ostorompo. Por multaj infanoj gravis la informo, ke la nomo de la radioj deriviĝas de la malkovrinta ilin sciencisto. La prelegantoj prezentas sciencajn temojn adaptante ilin al la perceptoeblo de junulaj studantoj kaj unuavice klopodas prezenti ilin en maniero interesa.
El la elsendo 18.11.2014. Legas Krystyna
Procesminaco al la Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944
La Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944 ricevis leteron de la familio de hitlera generalo Reiner Stahel kun minacpostulo retiri la difinon de la eksa militista komandanto de Varsovio en 1944 militkrimulo. Alikaze la familio minacis per tribunala proceso. Laŭ direktoro de la muzeo, Jan Ołdakowski la fakto, ke Reiner Stahel ne estis tribunale kondamnita ne ŝanĝas la pritakson de lia agado dum la milito. Laŭ protokoloj el priaŭskultoj Stahel malferme deklaris, ke li komandis trupojn, kiuj mortigis civilulojn. Jam la 2-an tagon de la insurekcio li ordonis mortigi ĉiujn virojn en Varsovio, kiuj povus esti taksitaj kiel virtualaj insurgentoj kaj preni civilulojn kiel ostaĝojn utiligotajn kiel vivaj torĉoj en la batalo kontraŭ la varsoviaj insurgentoj. La unuan fojon en la historio de la Muzeo oni postulis de ĝi ŝanĝon de la pritakso de historiaj faktoj. La unuan fojon oni minacis per tribunala proceso. La ekspozicio pri la Varsovia Insurekcio 1944 estis prezentita en la berlina Muzeo pri Topografio de Teroro. Vizitis ĝin 280 mil personoj.
El la elsendo 11.11.2014. Legas Milada
Idoj de germana gneralo volas akuzi
Kverko de la marŝalo Józef Piłsudski
Lastvendrede en Bydgoszcz la nepino de la marŝalo Józef Piłsudzki, Joanna Onyszkiewiucz plantis kverkon omaĝe al sia avo. La arbo riĉigis la Aleon de Kverkoj, kiuj omaĝas la elstarajn personojn meritiĝintajn por la urbo kaj Pollando. Preninte parolon en la nomo de sia edzino Janusz Onyszkiewiicz atentigis, ke la kverko estas plantita kelkajn tagojn antaŭ la Festo de Sendependeco, kiu estis reakirita en 1918. Ĝi tamen postulas konstantan zorgon. Tiam ĝi postulis apartan zorgon, apartan engaĝiĝon ĝi bezonas ankaŭ hodiaŭ pro la situacio en Ukrainio. Onyszkiewicz memorigis la vortojn de marŝalo Piłsudzki „ke ne ekzistas libera Pollando sen libera Ukrainio”. Józef Piłsudski en Bygoszcz la 6-an de junio 1921faris unutagan viziton. Li dum ĝi akceptis militistan paradon, partoprenis patriotan manifestacion, vizitis lernejon de subleŭtentantoj, militistan hospitalon kaj fajrobrigadon kaj krome li rigardis teatran spektaklon.
El la elsendo 11.11.2014. Legas Milada
kverko omage al marsalo J. Pilsudzki
Muralo omaĝe al Soldatoj Rezistantaj
En Olsztyn [olŝtin] en la norda Pollando kreiĝas muralo omaĝe al Soldatoj Rezistantaj. Temas pri la postmilita pola sendependiga kaj kontraŭkomunista konspira movado rezitanta kontraŭ sovetigon de Pollando kaj subalternigon de ĝi al Sovetunio, batalanta kontraŭ sekurecservojn de Sovetunio kaj subalternaj al ili servoj en Pollando.
La muralo laŭ la ideodonintoj rolos kiel memoresprimo pri historio, pri soldatoj rezistantaj kontraŭ Sovetunion kaj proponas modernan patriotismon. La patriotaj medioj de Varmio kreante la muralon pensas pri ĝia eduka kaj instiga valoro por junaj poloj. Krom omaĝmesaĝo sur la muralo aperos figuroj de soldatoj mem. Laŭplane la malkoro de la muralo estis okazonta antaŭ la Festo de la Sendependeco.
El la elsendo 11.11.2014. Legas Milada
Muralo omage al soldatoj rezistantaj
La 11-a de novembro, la Nacia Festo de Pollando
Proksimiĝas la 95-a datreveno de la reakiro de sendependeco fare de Pollando post la 123-jara dispartigo inter la najbaraj ŝtatpotencoj. La datrevenon omaĝos du grandaj marŝoj. La tiel nomata prezidenta „Kune por la Sendependa” kaj la alia „Marŝo de Sendependeco” organizita de naciaj medioj. La prezidenta marŝo okazanta la duan fojon celas esti gaja historia spektaklo. Laŭvoje la prezidento metos florojn ĉe monumentoj de meritiĝintaj poloj. Ĉe la lasta Bronisław Komorowski prezentos porokazan paroladon. Dum la marŝo estos aparte honorita memoro de la insurgentoj de la Januara Insurekcio lige kun ĝia 150-a datreveno pasanta nunjare. La alia, Marŝo de Sendependeco kunorganizita de TutPollanda Junularo kaj Nacia-Radikala Tendaro okazos la 4-an fojon. Florojn oni metos ĉe la monumentoj de Józef Piłsudzki kaj Roman Dmowski. La komuna tramarŝo celas emfazi komunan volon de batalo por forta kaj granda Pollando.
El la elsendo 08.11.2013. Legas Milada
La Pola Nacia Festo la 11-an de novembro
Balotoj en Popolaj Respublikoj de Donecko kaj Luhansko
Lastdimanĉe en respublikoj proklamitaj de porrusaj separistoj en la orienta Ukrainio Donecko kaj Luhansko okazis balotoj de parlamentoj kaj estroj de plenumaŭtoritatoj. Pli frue aŭtoritatoj de ambaŭ regionoj rifuzis okazigon de balotoj al la parlamento de Ukrainio, kiuj okazis la 26-an de oktobro. Post la dimanĉaj balotoj reprezentanto de la rusa parlamento deklaris, ke en ambaŭ regionoj estis elektitaj legalaj aŭtoritatoj kaj la Ŝtata Dumo kunlaboros kun ili. La balotrezultojn ne agnoskas Vaŝingtono nek Bruselo. Laŭ la estro de la unia diplomataro Federica Mogherini ili konsistigas malhelpon sur la vojo kondukanta al paco en Ukrainio. Similan starpunkton reprezentas la aŭtoritatoj de Ukrainio.
Hodiaŭ, t.e. made la ministro por la eksterlandaj aferoj de Ukrainio Pawel Klimkin deklarinte en la la ĵurnalo Bild, rekonkeron de la regionoj de Donecko kaj Luhansko alvokis Okcidenton severigi sankciojn rilate Rusion. La ukraina prezidento Petro Poroszenko deklaris kunvokon de la Konsilio por la Nacia Sekureco kaj Defendo cele priparolon de la situacio post la ne-agnoskataj de Kijevo rezultoj de la balotoj en la orienta parto de la lando.
El la elsendo 04.11.2014. Legas Milada
post balotoj en la orienta Ukrainio
Ĉamoj en Tary-montaro
En la plej altaj polaj montoj Tatry-montaro finiĝis pasintsemajne la nombrado de ĉamoj, kiun efektivigis laborantoj de la Nacia Parko de Tatry-montaro kaj iliaj kolegoj el simila organizo en Slovakio. La rezulto estas rekorda, ĉar oni notis 1400 ĉamojn, kio signifas la kreskon de ĉi tiuj animaloj je 200 ekzempleroj. Tio estas tre pozitivaj rezultoj, ĉar ankoraŭ antaŭnelonge en 1999 en la tuta Tatry-montaro temis nur pri 241 bestoj. En Pollando troviĝas malpli la ĉamoj ol en Slovakio.
La nombrado de ĉamoj en Tatruy-montaro konsistigas la plej malnovan natursciencan monitoradon okazigatan de du ŝtatoj samtempe.
El la elsendo 04.11.2014. Legas Milada
nombrado de camoj
Monumento de Johano Paŭlo la 2-a en Parizo
La 25-an de oktobro ĉe la pariza katedralo Notre Dame estis lanĉita monumento de Johano Paŭlo la 2-a. La solenaĵojn partoprenis la urbestro de Parizo Anne Hidalgo [ani_ dalgo], la arkiepiskopo de Parizo Andre Vingt-Trois [ądre vą-trua] kaj la metropolitestro de Lodzo, arĥiepiskopo Marek Jędraszewski.
La bronza statuo altas 3,6 metrojn kaj pezas unu kaj duonan tunojn. Aŭtoras ĝin kartveldevena skulptisto Zurab Cereteli, kiu donacis ĝin al la Pola Katolika Misio en Francio. La artisto tiamaniere emfazis sian dankemon pro la rolo de Johano Paŭlo la 2-a en la faligo de la sovetunia totalismo. Lia momunmto atendis 4 jarojn ĝustan lokalizon en Parizo. La origina ideo, ke ĝi estu lokita antaŭ la pola preĝejo de la Ĉielpreno de la Dipatrino en 2012 ne estis akceptita de la parizaj urboaŭtoritatoj. La definitiva lokalizodeciso ĉe la skvaro de Johano Paŭlo la 2-a apud la katedralo Notre Dame estis aprobita en julio 2014.
La establita en Parizo en 1836 – laŭ la iniciato i.a. de Adam Mickiewicz – Pola Katolika Misio celis organizon de la spirita kaj socia vivo de poloj, kiuj post la novembra insurekcio de la 1830-a jaro elmigris al Francio. La nuna misio, en kiu servas 120 sacerdotoj sub la gvido de pastro Stanisław Jeż plenumas similajn funkciojn por la pola kolonio en Francio.
El la elsendo 31.10.2014. Legas Milada
Torĉoj de memoro en la okcidenta Pollando
Jam lastdimanĉe sur la terenoj de la okcidenta Pollando – dum la 2-a mondmilito enkorpigitaj en la germanan 3-an Regnon – ebrilis Torĉoj de Memoro. Tiu kampanjo omaĝis la memoron de 40 mil polaj civitanoj murditaj de germanoj dum la unuaj monatoj de la milito. Laŭ la iniciato de la Radio Merkury el Poznano kaj la poznana filio de la Instituto pri la Nacia Memoro oni bruligis torĉojn ĉe informtabuloj omaĝantaj viktimojn de stratpafadoj, ĉe individuaj tomboj de militviktimoj kaj ĉe amastomboj. La torĉoj ekbrulis ankaŭ en malgrandaj loĝlokoj, en la lokoj de la hombuĉado kaj en arbaroj, kie poloj estis amase murdataj. La kampanjo disvolviĝis konforme al la premiso, ke la plej elstara omaĝoakto favore al personoj, kiuj oferis sian vivon por Pollando estas senĉesa memoro kaj revenigado de memoro.
El la elsendo 31.10.2014. Legas Milada
Torcoj de memoro
Pollando ne tro vivkomforta
OECD – Organizaĵo por la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo komparis la vivkomforton en ĉiuj membraj ŝtatoj, kio estas i.a. ĝia konstanta esplortereno. Laŭ la plej novaj donitaĵoj evidentiĝas, ke Pollando daŭre foras disde la monda elito. Oni faris pritaksojn en 9 kategorioj laŭ la skalo de 0 ĝis 10 poentoj. Pollando ne povas fieri. En la kategorio enspezoj Pollando ricevis 1,3 poentojn, ĉar la meza enspezo de polo superas iom jare 16 mil dolarojn. Tio lokas Pollandon post Ĉehio, Slovakio kaj Greklando. Malgraŭ videbla nudokule leĝejkonstruado Pollando okupas en ĉi tiu kategorio la 34-an lokon antaŭinte sole Turkion kaj Rusion.
El la elsendo 28.10.2014. Legas Tomek
Vivkomforto en Pl lau OECD
Poloj sentas sin feliĉaj
Laŭ septembraj esploroj de esplorinstituto TNS Polska „Feliĉo en la vivo de poloj” rezultas, ke eĉ 91 procentoj da poloj opinias sin feliĉaj. Evidentiĝis, ke en plej signifa grado la feliĉon influas persona vivo, la profesia vivo okupas iun el la lastaj lokoj. Plej granda elcento de feliĉaj poloj vivas en la okcidentaj vojevodioj, ĉar senton esti feliĉaj en la okcidentpomeria kaj en Lubusz-vojevodio deklaris eĉ 97 procentoj de poloj. En grandaj urboj feliĉosenton deklaras nur 88 procentoj de la enketitoj.
Kio kaŭzas la plej grandan feliĉon? La unuan lokon okupas nasko de la infano. Ĉiu dua virino deklaras, ke tio estis ŝia plej feliĉa tago en la vivo. La duan lokon okupas la geedziĝa tago, sed ĉi-rilate pli da viroj ol virinoj deklaras feliĉon. La enketa demando pri sumo, kiu kaŭzus feliĉosenton ĉe la duono de la demanditoj fruktis per difino de 6 mil zlotoj, kiun oni destinus por aĉeti aŭtomobilon, eksterlandan ekskurson, novajn meblojn, por renovigi loĝejon aŭ aĉeti komputilon. La enketo ebligis grupigi la respondintojn laŭ nivelo de ilia feliĉosento kiel: ekstremajn optimistojn, kontentulajn pri sia vivo, malfeliĉulojn sen perspektivoj, societemajn malŝparulojn, entreprenemulojn, bravajn emeritojn, eternajn malkontentulojn.
El la elsendo 28.10.2014. Legas Tomek
Poloj sentas sin felicaj
La plej granda sunpanela elektrejo en Pollando inaŭgurita
En Gubin (la okcidenta Pollando) estis inaŭgurita en la lastaj tagoj la plej granda en Pollando sunpanela elektrejo, kies konstrukostoj egalis al 10 milionoj da zlotoj. La duonon de ili kovris Energetika Entrepreno Gubin, la duono venis el la uniaj fondusoj. Temas pri la unua etapo de la tuta komplekso konsistonta el tri ĉi-specaj elektrejoj. La surfaco de la unua el la sunpanelaj farmoj egalas al 2, 6 hektaroj kun la povo de 1,5 megavattoj ebligante kontentigi la elektrobezonojn de 800 hejmmastrumejoj. En la fino de la projekto ĝi okupos la areon de 7 hektaroj liverante la povon de 4 megavattoj. Nun la elektran energion aĉetas la kompanio Enea, poste ĝi estos vendata sur la energimerkato.
La elekto de Gubin por la sunpanela elektrejo ne estis hazarda. Regas tie bonaj kondiĉoj, sufiĉa sunradiado kaj mikroklimato. Por la urbo la investaĵo havas ankaŭ signifon markan kaj ekonomian. Apud la planoj elkonstrui tie minejon de bruna karbo kaj elektrejon la sunpanela elektrejo montras malfermitecon de la urbo je ekologiaj solvoj. Laŭ la investinto la utiligo de la fotovoltaikaj teknologioj en Gubin malgrandigos la emisiadon de karbodioksido je ĉ. 3, 5 tunoj jare.
El la elsendo 21.10.2014. Legas Krystyna
Konsumado de sukoj en Pollando
Ĉiam pli ofte, eĉ ĉe la stratstandoj al klientoj oni proponas 3- kaj 5-lirajn pakumojn de neklarigita pola poma suko. Ne eblas ne rimarki en tio la flankefikon de rusa pomembargo kun pozitiva espereble rezulto. Nome statistika polo trinkas jare dek sep kaj duonan litrojn de suko jare, alivorte 48 mililitrojn tage. En Skandinavio tio estas 200 mililitroj tage. La konsumado de sukoj varias. En 2013 la merkato de sukoj kaj kaj pulpobazaj trinkaĵoj malkreskis en Pollando je 3,2 procentoj, en 2014 oni observas la 3-procentan kreskon. Pri tio i.a. informis raporto de la Eŭropa Societo de Fruktosukoj. Samtempe oni atentigas pri pozitiva ŝanĝo de konsumpreferoj direkte al sukoj. Aparte kreskas la konsumado de freŝaj sukoj. Poloj daŭre preferas oranĝsukon, kiu konsistigas unu kvaronon de la konsumataj sukoj. La duan lokon okupas legomsukoj, aparte karota kaj fruktolegomaj sukoj. La trian lokon okupas pomsuko, kiun konsumas 16 procentoj de poloj. Oni aĉetas sukon 60-procente en kartonaj pakumoj, malpli popularaj estas plastaj kaj vitraj boteloj. En Eŭropo la plej granda konsumanto de sukoj kaj pulpobazaj trinkaĵoj estas Germanio, sekvas Francio, Britio, Hispanio kaj Italio. Same kiel en Pollando en la Unio la plej popularaj estas oranĝaj sukoj kaj pulpobazaj trinkaĵoj, sukoj mikisitaj, pomaj, ananasaj kaj periskaj. La pomaj sukoj kaj trinkaĵoj estas plej popularaj en Aŭstrio, Danio, Greklando kaj Germanio.
El la elsendo 21.10.2014. Legas Milada
Konsumado de sukoj en Pl kaj en la Unio
Jubileo de la Konfucea Instituto en Opole
La Konfucea Instituto en Opole (la suda Pollando) solenis sian 10-jariĝon per publika prezento, dum kiu eblis lerni kaligrafion, rigardi la ceremonion de te-preparado kaj ludi ĉinajn tabulludojn. La oferton de la Instituto – de 6 jaroj kunlaboranta kun la loka Politekniko – utiligas studentoj el diversaj mondopartoj. Oni proponas unuavice diversnivelajn lingvokursojn por infanoj, junularo kaj plenkreskuloj. La Instituto proponas krome la postdiplomajn studojn pri la internacia merkatagado. Tamen la ĉefa misio de la Instituto estas popularigado de la ĉina kulturo kaj lingvo. Laŭ pritaksoj la ĉinan lingvon lernas nun ĉirkaŭ 25 milionoj da eksterlandanoj. La denaskaj lingvoinstruistoj konas ĉirkaŭ 6 mil ideogramojn, en la plej granda ĉina vortaro ilia nombro egalas al 40 mil. Por komunikbazo estas necesa kono de pli ol unu mil.
El la elsendo 14.10.2014. Legas Krystyna
La Konfucea Instituto en Opole
Dika Katrinjo en Varsovio 50-jariĝis
Du objektoj en Varsovio portas la saman nomon „Dika Katrinjo”. Unu el ili estas historia puto ĉe la Banka Placo. La alia videbla meze de Vistulo dum la veturado laŭ Łazienki-Trako estas la plej granda puto de malprofundaj subteraj akvoj, kiu ĉerpas tag-nokte ĉirkaŭ 65 mil kubometrojn da akvo, liverante ĝin al unu triono de la varsovianoj. En sepembro la 49-metra Dikulino 50-jariĝis.
Ĝia konstruo apartenis al unu el la plej famaj investaĵoj de la postmilita Varsovio. Ĝi prenas akvon el sub la fundo de Vistulo dank’ al 15 truitaj tuboj kun la longeco de 1848 metroj dismetitaj radie en la profundo de ĉirkaŭ 7 metroj sub la riverfundo. La akvo enfluas ilin traiĝante tra la fundo de Vistulo, kiun formas sabla-gruza tavolo. Tiu procezo daŭras ĉ. 24 horojn. Akvo el la Dika Katrinjo trafas al du stacioj fajnigantaj la akvokvaliton – Praga ĉe la dekstra kaj Filtroj ĉe la maldekstra bordoj de Vistulo.
Nun daŭras konstruado de instalaĵoj por ozonumi la akvon kaj ekipi ĝin per karbofiltroj. Tio daŭros ĝis la fino de 2015. Dank’ al tiu solvo la trinkakvo en Varsovio havos fajnigitan guston kaj aromon.
El la elsendo 14.10.2014. Legas Milada
W Dika Katrinjo en Varsovio
Kreskas la nombro de la urba loĝantaro
Laŭ la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj en la daŭro de 30 jaroj je du kaj duona miliardoj da personoj kreskos la nombro de la urba loĝantaro de la mondo. Nun la duono el 7 miliardoj da homoj vivas en la urboj. En 2045 ilia nombro egalos al 6 miliardoj. Tre rapide la urba loĝantaro kreskas en Azio kaj Afriko. Laŭ prognozoj en tiu periodo en Niĝerio naskiĝos 212 milionoj da homoj, en Hindio 404 milionoj kaj en Ĉinio 292 milionoj. La ŝtataj aŭtoritatoj frontos la defion kontentigi la bezonojn de la kreskanta populacio rilate konforman nivelon de la socia protekto, edukado, tranporto, infrastrukturo kaj laborlokoj. En la lastaj jaroj la nombro de la homaro kreskis en eksterordinare rapida ritmo. En 1990 estis nur 10 megaurboj, nun temas jam pri 28. La plej multnombra estas Tokio kun 38 milionoj da loĝantoj. Sekvas Delhio, Ŝanghajo, Meksikurbo, Bombajo kaj Sao Paulo. UNO antaŭvidas, ke la nombro de la kamparana loĝantaro, kiu nun egalas al 3, 4 miliardoj da personoj atingos apogeon en 2020 kaj ekde tiam komencos malkreski.
El la elsendo 09.09.2014. Legas Krystyna
kreskas la nombro de la urba logxantaro
Polaj amaskomunikiloj trafas al fremdaj manoj
Lastvendrede la grupo Polskapresse apartenanta al la germana grupo Verlagsgruppe Passau aĉetis la kompanion Express Media, kiu eldonas i.a. la regionajn ĵurnalojn „Express Bydgoski” kaj „Nowości – Dziennik Toruński”. Ekde nun preskaŭ ĉiuj polaj regionaj amaskomunikiloj troviĝas en la germanaj manoj. Kiel informis Polskapresse la kontrakto rilatas al ĉiuj titoloj de Express Media. Krom la menciitaj titoloj temas ankaŭ pri 17 lokaj semajnrevuoj en la kujavia-pomeria vojevodio (la nordokcidenta Pollando) kaj ankaŭ gazetpresejo. La germana konzerno estos eldonanto de 19 regionaj ĵurnaloj. Pasintjare Polskapresse aĉetis la kompanion Regionaj Amaskomunikiloj, kiu estis posedanto de taggazetoj, pagendaj kaj senpagaj semajnrevuoj, 50 interretaj informservilojn kaj 5 presejojn.
El la elsendo 09.09.2014. Legas Milada
pola regiona gazetaro
Tatry-montara Nacia Parko inter 30 plej bonaj en la mondo
Tatry-montara Nacia Parko okupis la 12-an lokon en la rangolisto de 30 plej bonaj naciaj parkoj de la mondo de CNN, kiu ne konsideras Usonon. Prilaborante la rangoliston oni i.a. konsideris iliajn naturajn kaj panoramajn valorojn, sekurecon kaj gastamon de lokaj loĝantoj. La unuan lokon okupis la argentina Iguazu, sur kies tereno troviĝas tropika arbarego kaj spektaklecaj akvofaloj. La unuajn 9 lokojn okupis naciaj parkoj en la suda Ameriko. Antaŭ la pola parko troviĝis i.a. Tikal en Gvatemalo, Galapagos w Ekvadoro, Cairngorms en Skotlando, Goreme en Turkio. Tatry-montara Nacia Parko estis establita en 1954 kaj ĝi etendiĝas sur la surfaco de pli ol 21 mil hektaroj. Ĉirkaŭ 70 procentojn de la surfaco okupas arbaroj kaj montaj pinoj, la ceterajn 30 procentojn almontaj herbejoj, rokoj kaj rojoj. Per la strikta protekto estas ĉirkaŭprenitaj ĉ. 11 kaj duona mil hektaroj, i.a. zono de altmontaj herbejoj kaj akrapintaj rokoj.
El la elsendo 09.09.2014. Legas Tomek
Tatry-montara Nacia Parko inter 30 la plej bonaj
La 75-jara datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito
La 1-an de septembro pasis la 75-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito. Apartaj solenaĵoj okazis ĉe la promontoro Westerplatte, kiun kiel la unuan en 1939 atakis Germanio. Partoprenis ilin i.a. la prezidentoj de Pollando, Bronisław Komorowski kaj de Germanio, Joachim Gauk. Laŭ la pola prezidento la spertoj de la 2-a mondmilito havas signifon ankaŭ hodiaŭ, kiam ni frontas minacojn oriente for de la teritorio de la Eŭropa Unio kaj NATO. La germana prezidento memorigis rilate polajn militspertojn, ke neniu alia nacio ol la pola laŭ tioma skalo kaj tiom longe rezistis la germanan invadon, la strebadon de Hitler plene neniigi la ŝtaton, ekstermi ĝiajn elitojn kaj ekspluati la ceteran loĝantaron. Gauk memorigis, ke kiam antaŭ kvin jaroj sur Westerplatte kunvenis estroj de 20 eŭropaj ŝtatoj kaj registaroj ĉiuj kredis, volis kredi, ke ankaŭ Rusio povus fariĝi parto de komuna Eŭropo. La germana prezidento reliefigis ŝokon, kiun travivas Eŭropo lige kun tio, ke ĉe ĝiaj randoj daŭras militista konflikto favore al novaj limoj kaj nova ordo. Endanĝerigitaj estas stabileco kaj paco sur nia kontinento.
El la elsendo 02.09.2014. Legas Barbara
Novaj politikistoj en la Eŭropa Konsilio
Konforme al la prezentitaj lastvendrede spekulativadoj la gvidantoj de la Eŭropa Unio decidis konfidi la postenon de la estro de la Eŭropa Konsilio al la pola ĉefministro Donald Tusk. La estro de la unia diplomataro fariĝis la itala ministro por la eksterlandaj aferoj, Federica Mogherini. Ŝi transprenos la oficadon la 1-an de novembro kiam la nova Eŭropa Komisiono komencos sian oficperiodon. Donald Tusk transprenos novan funkcion por du kaj duona jaroj la 1-an de decembro. Nun li devas rezigini pri la posteno de la pola ĉefministro. Lastlunde la germana kancelieto Angela Merkel diris en Bundestag, ke la elekto de polo por la posteno de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio 25 jarojn post la paca revolucio en la Centra kaj Orienta Eŭropo havas grandan simbolan signifon.
El la elsendo 02.09.2014. Legas Barbara
Novaj politikistoj en la Europa Konsilio
Novaj politikistoj en la Eŭropa Konsilio
Konforme al la prezentitaj lastvendrede spekulativadoj la gvidantoj de la Eŭropa Unio decidis konfidi la postenon de la estro de la Eŭropa Konsilio al la pola ĉefministro Donald Tusk. La estro de la unia diplomataro fariĝis la itala ministro por la eksterlandaj aferoj, Federica Mogherini. Ŝi transprenos la oficadon la 1-an de novembro kiam la nova Eŭropa Komisiono komencos sian oficperiodon. Donald Tusk transprenos novan funkcion por du kaj duona jaroj la 1-an de decembro. Nun li devas rezigini pri la posteno de la pola ĉefministro. Lastlunde la germana kancelieto Angela Merkel diris en Bundestag, ke la elekto de polo por la posteno de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio 25 jarojn post la paca revolucio en la Centra kaj Orienta Eŭropo havas grandan simbolan signifon.
El la elsendo 02.09.2014. Legas Barbara
Novaj politikistoj en la Europa Konsilio
Lisbono, la plej gastama urbo en Eŭropo
Lisbono laŭ la enketo de Trip Advisor estis rekonita kiel la plej gastama urbo sur la malnova kontinento. En la monda skalo ĝi akiris la 3-an lokon post Tokio kaj Kapŝtado. La rezulto rezultis el opinio esprimita de 54 mil personoj ofte vojaĝantaj eksterlanden. La plej malamikaj por turistoj estis taksitaj Moskvo, Pekino kaj Marakeŝo. Lisbono – laŭ la usona televidstacio CNN – troviĝas krome inter 10 nesufiĉe aprecitaj urboj de la mondo. Inter vidindaĵoj de Lisbono la ekspertoj de CNN menciis aparte la muzeon de Calouste Gulbenkian kaj la turon Torre de Belem.
El la elsendo 26.08.2014. Legas Milada
Perforto rilate virinojn en EU
Ŝokaj konkludoj sekvas el la esploro „Perforto rilate virinojn en la Eŭropa Unio”, ĉar evidentiĝas ke je la seksa perforto estas en plej signifa grado endanĝerigitaj virinoj en la landoj, en kiuj estas envivigita/ata la genra ideologio. La esploro estis prilabrita de la unia Agentejo por la Fundamentaj Rajtoj inter 42 eŭropaj mil virinoj super la 15-a vivojaro. Evidentiĝas, ke en la landoj, en kiuj trude kaj sub la gvido de sociaj inĝenieroj enviviĝas la premisoj de genra edukado virinoj ne povas senti sin sekuraj fariĝante objekto de seksaj atakoj kaj perfortoj. En la landoj ĉi-rilate „malprogresaj”, en kiuj dominas tradiciaj valoroj virino ĝuas pli da respekto. Plej malmultaj virinoj kiuj spertis fizikan kaj seksan perforton troviĝas en Pollando, krome en Bulgario, Rumanio kaj Portugalio. Svedio kaj aliaj skaninaviaj landoj opiniataj, kiel la plej egalrajtaj notas la plej altan elcenton de perforto rilate knabinojn kaj virinoj. En Danlando, Finlando aŭ Svedio preskaŭ la duono de virinoj spertis fizikan kaj seksan perforton flanke de partneroj. Simile estas en Nederlando, Francio, Britio, Germanio kaj Estonio. En Pollando temas pri 19 procentoj.
El la elsendo 26.08.2014. Legas Milada
Varsovia loĝkolonio hejtota kaj provizota de sunpaneloj
La unua en Pollando loĝkolonio hejtata kaj provizata per la elektra energio helpe de sunpaneloj kreiĝos en Varsovio. Laŭ la projektodonintoj loĝante en unu el 155 domoj eblos ŝpari pli ol 6 mil zlotojn jare (pli ol 1400 eŭrojn). La unua preskaŭ memsufiĉa loĝkolonio „Eco Natolin” situanta en rekta najbareco de Natolin- kaj Kanaty-Arbaroj baziĝos sur renovigeblaj energifontoj. Ĝi etendiĝos sur la surfaco de 36 hektaroj. Ĉiu el la domoj disponos ekstere pri sunmodulo certiganta varman akvon somere kaj pri fotovolta modulo funkcianta kiel malgranda elektrejo. Pro la vintra hejtado respondecos modulo de varmopumpilo. La koron de la integrita sistemo funkcianta aŭtomate konsistigos la ĉefhejtejo kolektanta varmon el unuopaj instalaĵoj kaj distribuanta ĝin tra la tuta domo. Dank’ al ĉio ĉi la tuta investaĵo estos medioamika kaj la loĝkolonio emisios je ĉirkaŭ 900 tunoj da karbodioksido malpli ol simila setlejo hejtata per gaso.
El la elsendo 19.08.2014. Legas Tomek
Tomek Sunpanele hejtata logkolonio
Forlasi iluziojn, ke konfliktoj okazas nur ekster Eŭropo
Antaŭ la solena parado en Varsovio – lige kun la Festo de la Polaj Armeaj fortoj, la 15-an de aŭgusto – la pola prezidento Bronislaw Komorowski diris i.a.: “Ni ne povas vivi per iluzioj, ke militkonfliktoj okazas ie for. Ja en Eŭropo Rusio enkorporigis Kriemon. Ja en Eŭropo estis pafkrasxita pasaĝera avaidilo kun infanoj sur la ferdeko. Ni daŭre vivas en la mondo en kiu forto signifas pli ol leĝaro. La pola prezidento akcentis, ke ne povas esti tiel, ke Rusio okoble grandigas elspezojn por la miliaraj celoj dum NATO tiujn elspezojn malgrandigas”.
El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara
Forlasi iluziojn, ke konfliktoj okazas ekster Europo
La agadoj de prezidento Putin endanĝerigas Eŭropon
La ambasadro de Usono Stephen Mull deklaris, ke la agadoj de prezidento Putin endanĝerigas ne nur Pollandon, sed ankaŭ Eŭropon. Tial estas necesaj decidaj paŝoj rilate al la agadoj de Rusio. Se niaj sankcioj ne estas efikaj – diris la usona diplomato – necesos entrepreni pli decidajn paŝojn. Historio laŭ la usona ambasadoro en Pollano elmontras pri neceson de firma reagado.
El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara
Ambasadoro de Usono en Pollando pri sankcioj rilate Rusion
Generalo Polko reage je provokaj vortoj de rusa politikisto
Reference al la provokaj vortoj de rusa politikisto Zyrinowski generalo Roman Polko konfirmis en programo de TVP info, ke la rusaj scenaroj premisas, ke iliaj trupoj ektroviĝos en Pollando forpuŝante de sur la mapo Litovion, Latvion kaj Estonion. Kaj kvankam li deklaris distanciĝon disde la katastrofecaj vizioj li konfirmis, ke tiuj scenaroj estas ekzercataj. Ili celas psikologian efikon ĉe la rusa socio, tamen la manovroj, militistaj ekzercoj de Ruio kaj Belorusio antaŭ la ukraina krizo tian scenaron antaŭvidis. En ilia sekvo estus aplikota nuklea armilaro.
El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara
Gen. Polko reage je provokaj vortoj de rusa politikisto
Caritas organizas la feriadon
Pli ol 100 mil personoj ĝuas ĉi-somere diversspecajn ripozformojn – tendarojn, somerumadojn, lingvokursojn kaj aliajn – organizatajn de katolikaj komunumoj, societoj aŭ karitataj organizoj. Entute en efektivigon de la nunjara feriado estas engaĝitaj ĉirkaŭ du kaj duona milionoj da personoj. Kadre de la ripoza oferto kreiĝas ĉiam pli da internaciaj iniciatoj, kiuj estas aparta okazo evoluigi volontuladon. La gvida iniciato de Caritas Polska estas ĝia Somera Kampanjo, kiu ĉirkaŭprenas ĉirkaŭ 30 mil personojn celente unuavice infanojn kaj gejunulojn el familioj kun ekonomiaj problemoj. Kadre de la kampanjo estas aranĝataj dusemajnaj ripozskipoj en Mazuria Regiono, en la montoj kaj en aliaj turisme allogaj lokoj de la lando. Caritas disponigas al ili 52 proprajn kaj 97 luitajn ripozcentrojn en la tuta lando. Kunlaborante kun la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj Caritas organizas ankaŭ la feriadon en Pollando por preskaŭ 1700 poldevenaj infanoj el Ukrainio, Belorusio, Litovio kaj Rumanio. La ĉefa celo estas aktiva lernado de la pola lingvo en la kunligo kun ilia integriĝo kun polaj infanoj.
El la elsendo 12.08.2014. Legas Milada
Feriado kun Caritas
Ekstremaj krucovojoj – praktiko ĉiam pli populara
Jam pli ol 24 lokoj en Pollando kaj 4 eksterlande (du en Britio, Svislando kaj Spicbergo) aliĝis al la adresita al la junularo Ekstrema Krucovojo 2014, kies celo estas pli profunde sperti la Karesmotempon. Ĝi estas iom eksterordinara formo konsideri la Pasionon dum la nokta kelkdekkilometra marŝa pilgrimado al elektita sanktejo. Plej multaj grupoj de Ekstremaj Krucojovoj (de kelkdekpersonaj ĝis 300-personaj) praktikos ĉi tiun karesman preĝoformon la 11-an de aprilo. Kelkaj entreprenis la Ekstreman Kurovojon 2014 jam lastvendrede, tio estas la 4-an de aprilo. Plej frue sian Ekstreman Krucovojon havis grupo en la brita Nottingham. La Ekstrema Krucovojo estas praktikata ekde 2009, nunjare oni antaŭvidas 7 mil partoprenantojn.
El la elsendo 08.04.2014. Legas Milada
Ekstremaj Kkrucovojoj _ praktiko cxiam pli polulara
La plej granda sunpanela elektrejo baldaŭ kreiĝos en Pollando
En la regiono de Lublin (la orienta Pollando) kreiĝos aŭtune la unua en ĝi sunelektrejo kun la povo de 1,4 megavattoj. Elkonstruos ĝin la komunuma kompanio Energio de Zielawa-Valo. La valoro de la projekto egalas al ĉ. 9 kaj duona milionoj da zlotoj. Pli ol 3, 7 milionoj devenos el la uniaj rimedoj. La sunelektrejo funkcios en la loko Bordziłówka en la komunumo Rossosz. Sur ĉirkaŭ tri kaj duonhektara surfaco estos dislokitaj kvin kaj duona mil de la sunpaneloj, transformantaj la sunenergion en la energion elektran. Laŭ la pritaksoj tio estos la plej granda sunpanela elektrejo en Pollando. Ĝian kreiĝon favoras la naturaj kondiĉoj – tre multaj jare suntagoj, vasta kaj plata tereno. Laŭ komunumagantoj la enspezoj pro la disvendo de la elektra energio al la landa reto dum 7 jaroj ebligos repagi kreditojn kaj poste financos komunumajn elektrofakturojn. La kompanion Energio de Zielawa-Valo establis kvin komunumoj Rossosz, Wisznice, Sosnówka, Jabłoń kaj Podedwórze, situantaj apud la rivero Zielawa. De kelkaj jaroj kiel formalaj partneroj ili komune klopodas pri subvencioj el la uniaj fondusoj.
El la elsendo 22.07.2014. Legas Gabi
Somera Kurso en la Lernejo de la Pola Lingvo kaj Kulturo
La 8-an de julio en la Katolika Universitato de Lublino komenciĝis la 41-a somera kurso de la Lernejo de la Pola Lingvo kaj Kulturo. Partoprenos ĝin ĝis la fino de aŭgusto 130 personoj el 22 landoj de la mondo. Inter la studantoj estas personoj el tiaj usonaj akademiaj centroj kiel Columbia University, Harvard University, Oxford University aŭ The University of North Carolina. Kutime ĉirkaŭ 20 procentoj de la studantoj havas la polajn radikojn, la ceteraj interesiĝas pri la pola kulturo kaj lingvo, estas studentoj de slava filologio, de internaciaj rilatoj aŭ politologio. En 2014 venis studentoj – kiel tradicie – ĉefe el Usono kaj Kanado, sed krome el la okcidenta Europo, Japanio, Tajlando, Bolivio. Inter la lekciantoj estas profesoroj de la Lublina Katolika Universitato kaj aliaj polaj altlernejoj, ankaŭ eksterlandaj lekciantoj. Krom la tradicia lingvoinstruato studantoj povas elekti prelegojn pri la pola histrio, literaturo, muziko aŭ filmo. En la programo estas ankaŭ dancokursoj kaj renkontiĝo kun la pola folkloro. Semajnfine la studantoj havas la okazon konatiĝi kun la vidindaĵoj de Pollando vizitante tiajn urbojn kiel Krakovo, Varsovio, Sandomierz (sandomieĵ), Zamość kaj Kozłówka [kozŭuwka]. Por plimulto de la lernantoj la kurso estas la unua kontakto kun Pollando, al kiu ili ofte revenas en postaj jaroj evoluigante kontaktojn profesiajn, sciencajn kaj personajn.
El la elsendo 22.07.2o14. Legas Milada
Somera Lernejo de la Pola Lingvo kaj Kuluro
Konvencio kontraŭ la komercado per homorganoj
Konsilio de Eŭropo proklamis konvencion kontraŭ la komercado per la homorganoj. Ĝi celas protekti viktimojn kaj faciligi la internacian kunlaboron por pli efike punsekvi homojn respondecajn pro ĉi tiu agado. La konvencio baldaŭ estos disponigita por subskribo al 47 membro-ŝtatoj kaj al landoj ne apartenantaj al la Konsilio. Por ke ĝi enviviĝu ĝiaj sigelintoj devas fariĝi almenaŭ 5 ŝtatoj inkluzive de 3, kiuj estas membroj de la Kondilio. La subskribado estos ebla ĝis la fino de 2014 aŭ komenco de 2015.
La dokumento antaŭvidas, ke la sigenlintaj landoj traktos kiel delikton la forprenadon de homorganoj sen unusignifa konsento de organdonanto – mortinta aŭ vivanta aŭ se tio kaŭzus profiton al la donanto aŭ al la tria persono. Samtempe ŝtatoj sigelintoj povos mem decidi ĉu respondecigi la organdonanojn kaj ĉu trakti ilin kiel kunkulpulojn. La konvencio antaŭvidas kompensomonon por la viktimoj, ilian protekton kaj enkondukon de preventorimedoj, kies celo estas garantio de egala aliro al transplantoj. Konsilio de Eŭropo elmontras, ke „manko de homorganoj firmigita de krizo, ekonomiaj malegalecoj, malsimilecoj en la sanprotektaj sistemoj kaj avidemo de senskrupulaj komercistoj de homorganoj alkondukis al disvolviĝo de transplantologia turismo kaj komercado per la homorganoj. Laŭ donitaĵoj cititaj en komuniko malgraŭ granda kresko de transplantoj en 2012 pli ol 68 mil homoj en Eŭropo atendis tranplanton de reno kaj ĉiun tagon pro manko de organoj mortas 12 personoj troviĝantaj sur la atendolisto.
En iu pli frua raporto, al kiu ni referencis en niaj elsendoj, estis reliefe atentigite, ke inter la kaŭzoj de homforkondukoj aŭ perdiĝintaj homoj en Eŭropo estas komercado per iliaj organoj fare de deliktaj grupoj.
El la elsendo 15.07.2014. Legas Barbara
Koncencio per malpermeso komerci per homorganoj
Ryszard Czarnecki unu el la vicprezidantoj de EP
La eŭropdeputito de Juro kaj Justeco,Ryszard Czarnecki estis elektita la 1-an de julio 2014 kiel unu el 14 vicprezidantoj de la Eŭropa Parlamento en la nova oficperiodo. Kandidatigis lin la frakcio de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformantoj. La fundamenta rolo de la vicprezidantoj estas subtenado de la estro de la Eŭropa Parlamento kaj anstataŭigado en situacioj antaŭviditaj leĝe. Ili eniras la konsiston de la Prezidumo de la Eŭropa Parlamento. Ryszard Czarnecki laboras en la Eŭropa Parlamento jam dum la tria oficperiodo kaj kiel li deklaris i.a. post sia elekto li reprezentos kiel vicprezdanto de la Eŭropa Parlamento la interesojn de Eŭropo kaj Pollando. Li volas krome okupiĝi pri la la orientaj najbaroj de la Unio.
El la elsendo 08.07.2014. Legas Milada
M Robert Czarnecki unu el la vicpreyidantoj de EP
Malfrugotika eksponaĵo en Frombork
La Muzeo de Mikołaj Kopernik en Frombork (la norda Pollando) aĉetis la malfrugotikan liton kun baldakeno el la komenco de la 16-a jarcento. La unika meblo riĉigos ekspozicion pri historio de medicino.
La meblo kreiĝis en la jaroj 1520-1530 en la regiono de Tirolo, kion sugestas la karakteriza dekoraĵo de la speco “plata tranĉo” (Flachschnitt). Temas pri plata basreliefo bildiganta la kapon de cervo inter kies kornoj trovigas krucifikso. La lita apogtabulo estas riĉigita per motivo de karduo kaj platplektaĵo. Laŭ muzeaj ekspertoj la lito estas unikaĵo ne sole en la skalo de Pollando. Oni aĉetis ĝin de privata kolektanto dank’ al la subvencio de la pola kulturministerio kaj komunumaj aŭtoritatoj. Dum la plej proksimaj semajnoj la valoran meblon eblas rigardi en la ekspozicio „Mors ianua vitae” (morto – la vivopordo) bildiganta la kistanajn sepultokutimojn. Poste kiel “lito de mortanto” la gotika meblo riĉigos la konstantan ekspozicion pri historio de medicino en Frombork.
El la elsendo 04.07.2014. Legas Milada
mezepoka lito
Varsovio gajnis la Eŭropan Biciklan Rivaladon
Varsovio gajnis la Eŭropan Biciklan Rivaladon 2014. Ĝi okazis en majo kaj partoprenis ĝin 32 eŭropaj urboj. La biciklistoj kadre de la kampanjo per plurfunkcia poŝtelefono aŭ la retejo endomondo.com povis registri siajn biciklajn traveturojn. La varsoviaj biciklistoj traveturis 300 mil kilometrojn, la duan lokon okupis Lodzo. La tieaj biciklistoj traveturis dum la monato 170 mil kilometrojn. Preskaŭ samtiom traveturis biciklistoj de Romo. Kadre de la tuta rivalado per biciklo oni traveturis en Eŭropo unu milionon 600 mil kilometrojn.
El la elsendo 01.07.2014. Legas Milada
Varsoviaj biciklistoj gajnis la rivaladon
Nederlandanoj avanas inter aĉetantoj de polaj grundoj
Inter la plej grandaj aĉetantoj de polaj grundoj troviĝas nederlandanoj, francoj kaj germanoj. Inter la eldonitaj permesoj fare de la ministerio por la internaj aferoj en 2013 temis pri grundoj agrikulturaj kaj arbaraj kun la surfaco de 697 hektaroj, aparte en la okcidenta Pollando. Eksterlandanoj akiris en pasinta jaro 320 permesojn, kiuj krom grundoj rilatis ankaŭ al aĉeto de loĝejoj, lokaloj de ĝenerala uzo, akcioj kaj kompanipaperoj. Dezirante aĉeti firmhavaĵojn (nemoveblaĵojn) eksterlandano devas elmontri firmajn kaj fortajn ligojn kun Pollando pere de geedziĝo, laboro en la estra personalo de entrepreno kun la eksterlanada kapitalo aŭ ekonomia agado realigata konforme al koncerna leĝo. En la jaroj 1990-2013 eksterlandanoj ricevis pli ol 24 mil permesojn por aĉeto de grundaj firmhavaĵoj kun la suma areo de 50 mil hektaroj.
El la elsendo 01.07.2014. Legas Milada
Nederlandanoj avanas inter acxetantoj de polaj grundoj
Polaj-hispanaj interregistaraj konsultoj
Lunde en Gdansko okazis polaj-hispanaj interregistaraj konsultoj kun la partopreno de la ĉefministroj Donald Tusk kaj Mariano Rajoy. Ili koncernis situacion en Ukrainio, ekonomian kunlaboron kaj energetikan sekurecon. Dum la konsultoj estis akceptitaj du dokumentoj. Komuna deklaracio pri kunlaboro rilate laboron kaj socian plitikon kaj intencoletero pri firmigo de kunlaboro koncerne defendon. Kadre de la konsultoj inter la ĉefministraj interparoloj okazis renkontiĝo de reprezentantoj de unuopaj ministerioj: pri laboro kaj socia politiko, regiona evoluo, nacia defendo, medio kaj mastrumado. La polaj-hispanaj konsultoj estis inaŭguritaj en 2003. La lastaj okazis en julio 2013 en Madrido.
El la elsendo 24.06.2014. Legas Milada
Polaj-hispanaj interregistaraj konsultoj
La rangolisto de la polaj ĉefministroj
Lige kun la 25-jariĝo de la unuaj parte demokrataj balotoj en Pollando la opinisonda instituto CBOS enketis polojn pri la plej bona ĉefministro de la lasta jarcentkvarono. 5 procentoj de la enketitoj elmontris Tadeusz Mazowiecki, por 10 procentoj la plej bona estis Jerzy Buzek, Jaroslaw Kaczyński ricevis voĉojn de 8 procentoj de la enkektitoj, Donald Tusk havas 7-procentan subtenon. La sekvajn lokojn okupis Leszek Miller, Włodzimierz Cimoszewicz, Jan Olszewski, Waldemar Pawlak kaj Kazimierz Marcinkiewicz. Malplej alte estis taksitaj atingaĵoj de Jan Bielecki, Józef Oleksy, Hanna Suchocka kaj Marek Belka. Preskaŭ 23 procentoj de la enetitoj ne kapablis elmontri la plej bonan kabinetestron. Dum la tuta 25-jara periodo la plej grandajn esperoj poloj ligis kun la registaro de Tadeusz Mazowiecki. Eĉ 82 procentoj de la enketitoj bonvenigis lin kun espero kaj kredo pri pliboniĝo de la situacio. Neniu pli posta kabineto kaj ĝia estro estis bonvenigita tiom entuziasme.
El la elsendo 11.06.2014. Legas Krystyna
Polaj cxefministroj de la 25-jarigxo
La usona prezidento vizite en Pollando
Marde la prezidento de Usono, Barack Obama komencis dutagan viziton en Varsovio. Li partoprenas oficialajn solenaĵojn ligitajn kun la 25-jariĝo de la pola libereco pasonta la 4-an de junio. Obama renkontiĝis kun la pola prezidento kaj la pola ĉefministro; li renkontiĝis ankaŭ kune kun la ŝtatestroj kaj ĉefminitroj de la Centra-Orienta Eŭropo. Merkrede la usona gasto partoprenos ĉefajn datrevenajn solenaĵojn sur la varsovia Kastela Placo, kie estas antaŭvidita lia parolado. Morgaŭ Obama renkontiĝos ankaŭ en Varsovio kun la ukraina prezidento-elektito Peter Poroszenko.
Post la renkontiĝo kun la usona prezidento dum la komuna gazetara konferenco en la palaco Belweder Bronislaw Komorowski esprimis ĝojon kaj kontenton pro la gastigado de la usona prezidento en la 25-a datreveno de la akiro de libereco fare de Pollando. La prezidento aldonis, ke gastigi la prezidenton de Usono signifas grandan esperon en la kunteksto de la krizaj eventoj en Ukrainio. Tiu ĉi vizito – laŭ liaj vortoj signifas konfirmon la sekurecgarantioj por Pollando.
Prezidento Barack Obama diris, ke estas por li granda honoro festi kun Pollando la 25-jariĝon de libereco. En la daŭro de la konferenco li substrekis, ke ĉiu el la aliancanoj kadre de NATO devas investi por sia defendsistemo. Laŭ la marda komuniko de la Blanka Domo, Barack Obama alvokis la usonan Kongreson subteni lian proponon elspezi unu miliardon da dolaroj por grandigi la usonan militistan ĉeeston en la Orienta Eŭropo. Obama ripetis tion dum la gazetara konferencon deklarinte: Ni firmigas nian militistan ĉeeston en Eŭropo.
Barack Obama renkontiĝis ankaŭ kun ĉefministro Donald Tusk en la sidejo de la Ministerokonsilantaro. La ĉeftemo de iliaj interparoloj estis problemoj de sekureco en la regiono kaj en la mondo. Estis traktitaj perspektivoj de vastigo de la ekonomia kunlaboro inter Pollando kaj Usono.
El la elsendo 03.06.2014. Legas Barbara
Vizito de Barack Obama en Pollando
Polaj gajnintoj en la eŭropuniaj parlamentaj balotoj
Je 35 dekonoj de procento Civitana Platformo superis Juron kaj Justecon en la balotoj al la Eŭropa Parlamento. Ili akiris la subtenon de 32,13 respektive 31,78 procentoj de la balotintoj. Ambaŭ partioj povas kalkuli je la sama nombro de la mandatoj, t.e. 19. Laŭ la Ŝtata Balotkomisiono la balotsojlon superis ankaŭ Alianco de Demokrata Maldekstrularo (9,44 procentoj – 5 mandatoj), Pola Kamparana Partio (6,28 procentoj – 4 mandatoj) kaj Nova Dekstrularo (7,15 procentoj – 4 mandatoj). La balotsojlon ne superis Europa Plus, Twój Ruch, Solidarna Polska, Polska Razem kaj Ruch Narodowy. Kompare al la balotoj de antaŭ 4 jaroj Juro kaj Justeco notis subtenokreskon je 5 procentoj grandigante la nombron de mandatoj je 4. Civitana Platformo notis 13-procentan malkreskon de la subteno de la balotintoj kaj perdis 6 mandatojn.
El la elsendo 27.05.2014. Legas Gabi
La balotrezultoj en Pollando
La balotfrekventeco en la uniaj landoj
La lastdimanĉajn balotojn al la Eŭropa Parlamento partoprenis 43,09 procentoj de la personoj rajtaj baloti. Temas pri malkreska balotfrekventeco kompare al la balotoj en 1979, kiam ĝi egalis al 61,99 procentoj kaj kompare al la jaro 1994, kiam ĝi egalis al preskaŭ 57 procentoj. Plej multaj balotintoj estis en Belgio kaj Luksemburgio. Tie la balotfrekventeco egalis al 90 procentoj, sekve en Malto – 74,81 procentoj, Italio – 60 procentoj, Greklando 58,2 procentoj kaj Danlando – 56,4 procentoj. En Pollando la balotfrekventeco egalis al 23,82 procentoj. Antaŭ kvin jaroj ĝi egalis al 24,53 procentoj.
El la elsendo 27.05.2014. Legas Gabi
Balotfrekventeco en la uniaj landoj
La disdivido de la mandatoj en la Eŭropa Parlamento
La balotojn al la Eŭropa Parlamento gajnis kristandemokratoj akirante 28,2 procentojn de la voĉoj kaj 212 mandatojn. La duan lokon okupis socialdemokratoj per 24,9 procentoj de la voĉoj kaj akirante 187 mandatojn. Por liberaluloj balotis 9,6 procentoj de eŭropunianoj, kio donas al ili 72 mandatojn en la Eŭopa Parlamento. Pli ol 100 mandatojn akiris eŭropuniaj skeptikuloj kaj naciemuloj dank’ al la balotsukcesoj unuavice en Francio, Britio kaj Danlando.
El la elsendo 27.05.2014. Legas Gabi
Disdivido de la mandatoj post la EU-balotoj
Pli da eksterlandaj studentoj en Pollando
En Pollando en 2014 lernas preskaŭ 36 mil eksterlandaj studentoj el 149 landoj. Tio estas je 23 procentoj pli ol en la jaro pasinta. La plej multnombran grupon konsistigas ukrainanoj. Laŭ la Edukfondaĵo „Perspektywy” la kresko je 6811 sudentoj estas emfaza. Ĝi ligiĝas kun la malfermiĝo al la postuloj de la eksterlandaj studentoj kaj riĉigita oferto de la studoj en la angla lingvo. La kresko ligiĝas ankaŭ kun intensa populariga kampanjo sur prioritataj merkatoj. La oferto de la polaj altlernejoj estas atrakcia pro bona klerigkvalito, konkurencaj prezoj kaj malaltaj vivtenkostoj de studentoj. Laŭ la plej novaj donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Oficejo pli ol 15 mil studentoj venis el Ukrainio kaj nun konsistigas 42 procentojn de ĉiuj eksterlandaj studentoj en Pollando. Sekve laŭ la nombro de studantoj viciĝas belorusoj – 3743, norvegoj – 1580, hispanoj 1361 kaj svedoj – 1251. Preskaŭ 80 procentoj de eksterlandaj studentoj devenas el Eŭropo, la ceteraj el Azio, la Norda kaj Centra Ameriko, Afriko, la Suda Ameriko kaj Oceanio. Malgraŭ signifa kresko de la nombro de la eksterlandaj studentoj Pollando apud Kroatio estas lando kun la plej malalta indico de internacieco de studentoj en la Eŭropa Unio.
El la elsendo 20.05.2014. Legas Zbyszek
Eksterlandaj studentoj en PL_Zbyszek
74 procentoj da poloj kontraŭ komuna unia valuto
En aprilo 74 procentoj de poloj deklaris kontraŭstaron rilate la encirkuligon de eŭro en Pollando. Laŭ la esploroj de GfK Polonia tiu procento restis senŝanĝa kompare al la martaj esploroj. Oni faras distingon inter 42 procentoj firme kontraŭaj al la komuna unia valuto kaj 32 procentoj, kiuj deklaras sin esti prefere kontraŭaj. Laŭ GfK Polonia ankaŭ la elcento de la subtenantoj de nova valuto en Pollando estis sur la marta nivelo. Sume temas pri 22 procentoj de la enketitoj. Decide favoras la unian valuton 5 procentoj de poloj, 17 deklaras sin prefere subtenaj por eŭro, 4 procentoj ne precizigas sin opinion. La aprila opinisondado okazis inter la 3-a kaj 6-a de aprilo baze de reprezenta grupo de poloj pli ol 15-jaraĝaj lotume selektitaj el la bazo de PESEL, t.e. ĝenerala elektronika identiga sistemo de la loĝantaro.
El la elsendo 20.05.2014. Legas Gabi
Poloj ne volas euro_Gabi
La Sonorilo Johano Paŭlo la 2-a en Vavelo
Lastmarde sur la Turo de la Arĝentaj Sonoriloj de la Katedralo sur Wawel-Altaĵo en Krakovo aldoniĝi la sonorilo Johano Paŭlo la 2-a. La unuan fojon ĝia sono aŭdiĝos dimanĉe, la 18-an de majo en la naskiĝdatreveno de Karol Wojtyła. La bronza sonorilo en kiun estis enmuldita ora medalo emisiita honore al la 50-jariĝo de la sacerdoteco de Johano Paŭlo la 2-a pezas la duonan tunon kaj ĝia diametro egalas al 93 centimetroj. Sur la sonorilo videbliĝas la ĉefdevizo de lia pontifikado „Nolite timere” (Ne timu). La sonorilo Johano Paŭlo la 2-a sur la Turo de la Arĝentaj Sonoriloj de la Vavelaltaĵa Katedralo troviĝas super tri pli fruaj sonoriloj „Herman” – el 1271, „Zbyszko”, el 1423 kaj „Maciek” el 1669. La preparita loko al nova sonorilo atendis 500 jarojn por speciala okazo, kiu nun venis. La Katedralo sur la reĝa Wawel-Altaĵo havis por Karol Wojtyła signifon apartan. En la kripto de sankta Leonardo post la konsekro je pastro li celebris sian unuan sanktan meson, tie li estis konsekrita kiel episkopo, tie okazis solenaĵoj lige kun lia nomumo je kardinalo. Dum ĉiu sia vizitio en Krakovo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Vavelon kaj la katedralon.
El la elsendo 16.05.2014. Legas Tomek
Sonorilo Johano Paulo la 2-a sur Wawel-Altajxo
Buĝeto de la Eŭropa Parlamento en 2014
Buĝeto de la Eŭropa Parlamento konsistigas ĉirkaŭ unu procenton de la ĝenerala buĝeto de la Unio kaj unu kvinonon de totalaj administraciaj kostoj de ĉiuj uniaj institucioj. En 2014 ĝi egalas al 1 miliardo 756 milionoj da eŭroj. El ĉi tiu kvoto 35 procentoj estas destinitaj por laborantoj, ĉefe kiel salajro por 6 mil personoj laborantaj en la administracio, kaj ankaŭ por buŝaj kaj skribaj tradukoj kaj vojaĝkostoj. Por tiu celo en la nuna jaro oni destinas 620 milionojn da eŭroj. La Eŭropa Parlamento etate enlaborigas ĉ. 430 buŝajn tradukistojn, tamen dum la plendebataj sesioj aldone oni dungas de 800 kaj unu mil tradukistojn. Krome en la parlamento laboras ĉ. 700 skribaj tradukistoj, kies tasko estas traduki en ĉiujn 24 oficajn uniajn lingvojn 100 mil paĝojn de diversspecaj dokumentoj monate. 193 milionoj da eŭroj, t.e. 27 procentoj de la buĝeto estas destinitaj por la elspezoj de deputitoj. Temas pri iliaj salajroj, vojaĝkostoj, gvidado de oficejoj, honorarioj de iliaj asistantoj. Administraj elspezoj kaj informpolitiko konsistigas 21 procentojn de la buĝeto, la agado de la politikaj grupoj 6 procentojn. 11 procentoj de la nunjara buĝeto de la Eŭopa Parlamento estas destinita por la funkciado de laborlokoj de la parlamento en Bruselo, Strasburgo kaj Luksemburgo kaj por la agado de informoficejoj en 28 ŝtatoj-membroj.
El la elsendo 13.05.2014. Legas Zbyszek
Bugxeto de la Europa Parlamento
Turisma atrakciaĵo apud Baltiko
Ekde majo ĝis septembro apud Baltiko (la nord-okcidenta Pollando) funkcias nova turisma atrakciaĵo. Temas pri 40-kilometra renovigita nova malvast¬ŝpura fervojo el Gryfice al Pogorzelica. Ĝi kronis unu el la plej grandaj investaj projektoj en la komunumo Rewal. La veturo el Gryfice al Pogorzelica inter apudmaraj panoramoj daŭras preskaŭ du horojn. Laŭ la vojo turistoj povas admiri multajn vidindaĵojn, kiel la mar¬lanternon en la loko Niechorz, la ruinon de la mezepoka preĝejo ĉe la bordo¬krutaĵo, historian novgotikan preĝejon kaj palacan komplekson en Trzęsacz, novgotikan palacon en Dreżewo kaj krome nobelan rezidejon el la 18-a jarcento en Rybokarty. La renovigita vagonaro ricevis ruĝbrunan koloron kaj estis alkonformig¬ita al la nuntempaj normoj disponante pri klimatizo kaj sendrata interreto. Ĉeokaze oni renovigis la stacidomojn en Rewal kaj Pogorzelica kaj elkonstruis tri novajn stacidomojn en Niechorz proksime al la marlanterno, en Trzęsacz kaj Śliwin. Estis renovigita krome la 10-kilomtra fervoja linio inter Trzęsacz kaj Pogorzelica. La vagonaro ricevis novajn lokomotivojn, inter kiuj unu estas vapora. Aktuale en Pollando estas 18 publikaj linioj de la malvast¬ŝpuraj vagonaretoj kaj la vasteco de iliaj reloj varias inter 600 kaj unu mil milimetroj. Plimulto uzas la relojn 750 milimetrajn. Tiu ĉi en Rewal apartenas al tri en Pollando, kiuj uzas relojn kun la vasteco de unu mil milimetroj.
El la elsendo 09.05.2014. Legas Gabi
Nova turisma atraciajxo
Tagoj de la Pola Kavalerio en Varsovio
Inter la 5-a kaj la 11-a de majo en Varsovio okazas Tagoj de la Pola Kavelerio. La varsovianoj havas la okazon admiri rivaladojn pri la uzo de lanco kaj sabro, rigardi filmojn kaj renkontiĝi kun ekspertoj pri la antaŭmilita kavalerio. Hodiaŭ tiu ĉi formacio plenumas sole reprezentajn funkciojn kaj konsistas el volontuloj. Pluraj en Pollando kavaleriaj societoj, plej ofte en interkonsento kun la lastaj vivantaj veteranoj de la antaŭmilitaj kavalieraj regimentoj alprenas iliajn kolorojn kaj taksas sin heredantoj de la regimentaj tradicioj. La tagoj estos krome la okazo konatiĝi kun la historio de la pola kavalerio pere de filmoj kaj prelegoj.
El la elsendo 06.05.2014. Legas Milada
Tagoj de Kavalerio
Grandigi rimedojn por la defendo
La ĝenerala NATO-sekretario alvokis la eŭropajn membrojn de la pakto grandigi la defend¬orimedojn. En intervjuo por la dimanĉa eldono de “Frankfurter Allgemeine Zeitung” Anders Fogh Rasmussen konstatis, ke la eventoj en Ukraino devas roli por Eŭropo kiel alarmo¬signalo. Li alvokis la eŭropajn NATO_ŝtatojn renversigi la tendencon de daŭra malgrandig¬ado de la elspezoj por la defendo. En la lastaj landoj iuj eŭropaj landoj reduktis siajn defend¬buĝetojn je 40 procentoj, samtempe Rusio grandigis ilin je unu triono. Laŭ Rasmussen la enkorpigo de Krimeo estis turnopunkto en la eŭropa historio kaj Rusio kondukas nun prefere kiel kontraŭulo ol kiel partnero. La alianco devas je tio reagi, kvankam ne temas pri militistaj solvoj. Samtempe la ĝenerala sekretario de la Pakto avertis Moskvon kontraŭ provokado de la NATO-aj ŝtatoj-membroj. Liaopinie Rusio ne havu eĉ etajn iluziojn, ke atako kontraŭ unu el la landoj de la Oakto estos komprenita kiel samsignifa kun la atako kontraŭ la tutan Aliancon.
El la elsendo 06.05.2014. Legas Milada
Starpunkto de NATO
Danco de la fontoj
Danco de la fontoj, tiel estas titolita la nova akvoŝpruca-filma-muzika spektaklo en la Multmedia Parko de Fontanoj ĉe la varsovia antaŭkastelejo, kiu komenciĝas la 3-an de majo. Tiel estos inaŭgurita la 4-a sezono de ĉi-specaj spektakloj ĉe la piedoj de la Reĝa Kastelo, borde de Vistulo. La nunjara spektaklo estas inspirita per legendo pri la fondintoj de Varsovio, kiujn personigas nuntempaj figuroj provizitaj per eksterordinara povo.
Sawa havas la povon super la akvo kaj la naturfortoj, la povon doni la vivon, kies portanto estas akvo kaj la naturo. Wars regas la lumon, teknologion kaj energion de la virtuala mondo. Karakterizas lin forto kaj dinamikeco necesaj por konstrui novan urbon. Ilia renkontiĝo inaŭguras vojon al kunigo de ĉiuj ĉi trajtoj. Temas pri historio plena de reciproka fasciniĝo kaj amo. Ĝi estas rakontata pere de danco kaj moderna teknologio, t.e. komputile stirataj fontanoj, LED-lumoj, laseroj kaj projekciaĵoj sur giganta akva ekrano. Apliko de ĉiuj ĉi teknikoj kaŭzas, ke facilas profundiĝi en la historion rakontatan helpe de akvo kaj lumo, la du elementoj, kiuj fundamentis la kreiĝon de la urbo. La fontanospruĉoj, ilia dinamiko kaj bunto neniun lasas indiferenta.
La Parko de Fontanoj funkcias ekde majo 2011. La ĉefa fontano havas la surfacon de 2200 kvadrataj metroj, malpli grandaj estas du liniaj fontanoj kun la surfaco de 600 kvadrataj metroj. Fontanto por infanoj estas ankoraŭ malpli granda. Ĝia surfaco egalas al 140 kvadrataj metroj. En la tuta komplekso fukncias 367 akvoŝpruciloj, liverantaj dum unu minuto 30 mil litrojn de la akvo. La parkon prilumas 295 LED-lumĵetiloj. El la diserigita akvo kreiĝas ekrano, sur kiu estas prezentataj bildoj kaj animaĵoj. La suma surfaco de akvospegulode la fontana komplekso egalas al 2850 kvadrataj metroj.
La spektaklo daŭranta ĉ. 25 minutojn estos prezentita ĉiun vendredon kaj sabaton ĝis la 28-a de septembro 2014.
El la elsendo 02.05.2014. Legas Tomek
Kamparanoj el la orienta Pollando helpos al la tieaj bizonoj
Ĉirkaŭ 50 kamparanoj el la orienta Pollando baze de interkonsentoj kun la Nacia Parko de Białowieża helpos al la tieaj bizonoj paŝti sin sur siaj herbejoj. Temas entute pri la 100-hektara areo najbaranta kun la Parko en la komunumoj Narewka, Dubicze Cerkiewne kaj Białowieża. Ĉi tieajn herbejojn la bizonoj vizitas jam delonge. Laŭ la nunaj interkonsentoj agrikulturistoj preparos por ili la paŝtolokojn – egaligante la grundon kaj antaŭvintre preparonte kiel la furaĝon fojnon. La grego de Białowieża-bizonoj estas la plej granda en Pollando kaj konsistas el 505 ekzempleroj.
El la elsendo 29.04.2014. Legas Tomek
Polinoj en la balotoj al la Eŭropa Parlamento
En la majaj balotoj al la Eŭropa Parlamento rivalos el Pollando 561 polinioj. Tio estas preskaŭ duoble pli ol antaŭ 5 jaroj. Tiel ili okupas 44 procentojn de la lokoj sur la balotlistoj kompare al 56 procentoj, kiujn okupas kandidatoj. Regas tamen la opinio, ke la ĉeesto de kandidatinoj sur la balotlistoj ne signifas egalajn balotŝancojn, gravas nome la loko, kiun oni okupas sur la listo. En la majaj balotoj kandidatoj pli ofte okupas la komencajn lokojn ol la kandidatinoj. Plej malmultajn ŝancolokojn al la kandidatinoj certigis Pola Kamparana Partio. En la nuna oficperiodo de la Eŭropa Parlamento en la grupo de la polaj deputitoj virinoj konsitigas nur 22 procentojn. Ĉi-foje la unuan fojon en la eŭropaj balotoj en Pollando estas aplikita la t.n. kvota mekanismo. Konforme al ĝi 35 procentojn de lokoj sur la balotlistoj devas okupi personoj ne sufiĉe reprezentitaj, kiujn kaze de ĉiuj partioj konsistigas polinoj.
El la elsendo 29.04.2014. Legas Tomek
Rezolucio de la Pola Sejmo lige kun la kanonizo de Johno Paŭlo la 2-a
Antaŭtage de la kanonizo de la Sankta Patro, Johano Paŭlo la 2-a, la kapo de la Romkatolika Universala Eklezio kaj granda polo, la Sejmo de Pola Respubliko esprimas al li dankon kaj respekton.
Antaŭ 9 jaroj, kelkajn tagojn post la morto de la Sankta Patro Johano Paŭlo la 2-a, la deputitoj kaj senatanoj kunveninaj dum solena asembleo omaĝis lian memoron difinante lin la predikanto de la Evangelio de Jesuo Kristo, granda morala aŭtoritatulo, Patro kaj Instruisto, kaj ankaŭ “homo de paco kaj espero” kaj “la plej grava el la Patroj de la suverena Pollando”. La Sejmo de Pola Respubliko asertas, ke tiuj difinoj perdis nenion de sia aktualeco.
La Sejmo de Pola Respubliko esprimas la esperon, ke la kanonizo de la Sankta Patro Johano Paŭlo la 2-a estos por ĉiuj poloj la okazo por ĝojplena kaj solidara festado, kaj ankaŭ la instigo al pli profunda konatiĝo kun lia intelekta kaj spirita heredaĵo kaj al entreprenado kaj daŭrigado de lia verko. La Sejmo de la Pola Respubliko alvokas ĉiujn membrojn de la nacia komunumo digne omaĝi ĉi tiun eventon.
El la elsendo 25.04.2014. Legas Tomek
Ĉirkaŭ kanonizaj solenaĵoj
Jam de kelkaj tagoj el ĉiuj landoj de la mondo, inkluzive Pollandon, al Romo direktiĝas pilgrimgrupoj por la kanonizaj solenaĵoj de Johano Paŭlo la 2-a kaj Johano la 23-a. Ne mankas individuaj pilgrimantoj, kiuj venas al Italio per specialaj aviadiloj kaj trajnoj. Kelkaj pilgrimantoj elektis eksterordinarajn vetureblecojn. Marek Schramm celis Romon per la aŭtomobilo Warszawa, kiu iam apartenis al Karol Wojtyła. El la okcidenta Pollando direkiĝis al Romo grupo de kurantaj pilgrimantoj kun la celo trakuri la du kaj duonmilkilometran distancon. El la nordorienta Bratian al Romo direktiĝis ĉevalrajda pilgrimgrupo de nobela kavaliraro en historiaj kostumoj el diversaj epokoj. Iuj elektis veturi al Romo bicikle. Plurkaze la busaj kun pilgrimgrupoj el Pollando krom viziti la Eternan Urbon rigardos i.a. Asizon, Monte Cassino, Napolon, Padovon, Venecion.
La italaj aŭtoritatoj atendas dum la solenaĵoj ĉirkaŭ 800 mil eksterlandajn gastojn kaj du mil busojn. Estas atendataj 61 ŝtataj delegacioj el 54 landoj, inkluzive de 19 ŝtatestroj, 24 ĉefministroj kaj 23 ministroj. La kanonizajn solenaĵojn pere de amaskomunikiloj sekvos du miliardoj da homoj en la tuta mondo. Pollandon dum la kanonizaj solenaĵoj de Johano Paŭlo la 2a kaj Johano la 23-a reprezentos prezidento Bronisław Komorowski kun la edzino kaj la eksaj prezidentoj Lech Walęsa kaj Aleksander Kwaśniwski. En la pola delegacio troviĝos reprezentantoj de la pola Sejmo kaj Senao kaj de la ĉefministro. Estos reprezentitaj ankaŭ deputitoj de la unuopaj partioj krom Alianco de la Pola Maldekstrularo kaj de Via Movado.
Ĉiuj polaj lokoj preparas sin al distanca partopreno en la eventoj ligitaj kun la kanonizo de la du papoj Johano Paŭlo la 2-a kaj Johano la 23-a. En Varsovio okazas koncertoj, funkcias porokazaj ekspozicioj. La ĉefa organizanto de la eventoj estas la Centro de Penso de Johano Paŭlo la 2-a. La tegmenta devizo de la solenaj preparoj al la kanonizo de la papo polo estas la vortoj referencaj al lia poemo: “Se vi serĉas fonton iru kontraŭ akvofluon”. Antaŭ la akademia preĝejo de sankta Anna en Varsovio kreiĝis sfero de Johano Paŭlo la 2-a, kie ekde la 14-a de aprilo matene kaj posttagmeze startas partoprenanoj de la urba ludo “Al la fontoj”. Vespere okazas tie rendevuoj, debatoj, filmprezentoj kaj koncertoj. La instalaĵo “La papa Varsovio” ebligas proksime konatiĝi kun la ĉefurbaj lokoj ligitaj kun Johano Paŭlo la 2-a. La ekspozicio “Papo de libereco” prezentas Johanon Paŭlon la 2-an kiel grandan ŝtatviron, al kiu Pollando kaj landoj de la centra Eŭropo dankŝuldas reakiron de suvereneco. Ĝi reliefigas la decidan rolon de Pollando en la liberigaj procezoj el la fino de la 20-a jarcento. Ĝuste en Varsovio en 1979 sur la tiama Venkoplano Johano Paŭlo la 2-a eldiris memorindan alvokon al la Sankta Spirito renovigi ĉi-teron. Ĝi antaŭdiris ŝanĝojn baldaŭ okazontajn. La kreiĝon de Solidareco, reakiron de la suvereneco fare de la landoj de la Centra Eŭropo kaj faligon de la berlina murego.
La ĉefaj solenaĵoj komenciĝas hodiaŭ sur la iama Venkoplaco, nun Pilsudzki-Placo per la koncerto “Ne hezitu iri kontraŭ la akvofluon”. Krom muziko estos prezentitaj nekonataj pli frue arkivaj materialoj el la papaj pilgrimvizitoj en Pollando. Sabate ekde la 19-a horo daŭros nokta maldormprogramo kun preĝoj, atestoj, kaj improvizita koncerto. Dimanĉe samloke kaj antaŭ la Sanktejo de la Dia Providenco estos relajsita la kanoniza sankta meso el Romo. Post ĝi en multaj preĝejoj estos celebritaj dankaj diservoj.
El la elsendo 25.04.2014. Legas Milada kaj Zbyszek
Pola biero sur la aziaj merkatoj
Kreskas la eksporto de la pola biero. En 2013 la eksportokresko estis pli ol 16 procenta kaj egalis al du kaj duona milionoj da hektolitroj. Tio ligiĝas kun pli grandskala vendo en la landoj, en kiuj loĝas kaj laboras multaj poloj, kiel Usono, Kanado, Britio kaj Irlando. La vendokreskon influis ankaŭ pli granda aĉetateco en Azio. Unuavice temas pri Ĉinio kaj Hinda Unio, kie dume oni aĉetas tradiciajn bierospecojn el Pollando. En la 2013 jaro la kresko de la bierproduktado kreskis je 7 dekonoj de procento kaj entute oni produktis en la lando 39, 6 milionojn da hektolitroj.
El la elsendo 22.04.2014. Legas Tomek
Pola biero ankau en Cxinio kaj Hinda Unio_t
Paŝtista sezono ĉe montaraj herbejoj inaŭgurita
Lastlunde en la religia kadro en la Baziliko de Ludźmierz (la suda Pollando) estis solene inaŭgurita la paŝtista sezono, kunveniginte centojn da montaranoj, ŝafbredistoj kaj homoj ligitaj kun la ŝafbredado. Ĝi estis ankaŭ la okazo por levi la problemojn, kiujn spertas polaj ŝafbredistoj kaj la tuta sektoro. I.a. temas pri buĉado de ŝafoj, kio devas okazi en specialaj buĉejoj, kaj ne en ŝafbredaj mastrumejoj kiel en Germanio, Aŭstrio, Ĉehio, Slovakio. La kaŭzoj ligitaj kun la transporto kaŭzas, ke la pola ŝafida viando ne eltenas konkurencon kun la importita el Novzelando. Alia afero ligiĝas kun la produktado de la regionmarka ŝaffromaĝo “oscypek”. Malgraŭ tio, ke en la lastaj jaroj kreskis je 10 mil la nombro de la origina ŝafospecio “cykiel” la unia direktivo ne permesas produkti el ĝia lakto la regionan ŝafromaĝon.
El la elsendo 22.04.2014. Legas Barbara
Tri polaj urboj en la internacia reto Cittaslow
Niedzica, Pasym kaj Górowo Iławieckie estis akceptitaj al la internacia reto de urboj, en kiuj oni vivas senhaste kaj for de la urba bruo. Pri ilia akcepto al la reto Cittaslow decidis Internacia Kunordiga Komitato de tiu societo debatinta en la itala Cisternino. Por membriĝi la tri menciitaj urboj devis fari mempritakson kaj plenumi la statutajn postulojn ligitajn kun la naturmedio, rekreo de la historia arkitekturo, popularigo de la regionaj frandaĵoj, gastamo rilate turistojn kaj infrastrukturo pliboniganta la vivkvaliton de la loĝantoj. Ĉio ĉi estis verkonformigita de la landaj organoj de Cittaslow-reto. La societo estis establita fine de la 90-aj jaroj en Italio por popularigi kulturon de bona vivo. Aktuale ĝi membrigas 182 urbojn en 28 landoj. La marko de la reto estas oranĝa heliko simbolanta fuĝon for de la grandurba hasto kaj garantianta altkvalitajn turismajn servojn. En la pola reto de Cittaslow estas 15 membroj kaj temas pri la dua plej multnombra reto post la itala.
El la elsendo 22.04.2014. Legas Tomek
Pasko por poloj 2014
Dum la lastaj 20 jaroj la Pasko en la percepto de poloj ne multe ŝanĝiĝis, kvankam malpli ofte ol en 1994 ĝi ligiĝas kun la observado de tradicio. Por pli ol 60 procentoj de poloj temas pri familia festo, por pli ol 40 procentoj ĝi ligiĝas unuavice kun religiaj travivaĵoj. Laŭ la opinisonda instituto CBOS dum la lastaj 8 jaroj malkreskis nombro de personoj partoprenantaj karesmajn kaj paskajn kutimojn. Inversa percepto de Pasko dominas inter personoj tre religiemaj. Por ili 90-procente unuavice temas pri religia festo kaj nur sekve pri festo familia. Tamen daŭre por 83 procentoj de poloj gravas fasto dum la Sankta Vendredo kaj paskokaza pekkonfeso. Dum la lastaj 4 jaroj malkreskis elcento de enkeitoj, kiuj limigas distrojn dum Karesmo de 62 ĝis 53 procentoj. CBOS okazigis la enketadon komence de aprilo inter reprezenta grupo de 1028 plenkreskaj poloj.
El la elsendo 18.04.2014. Legas Milada
Pasko por poloj 2014
Marŝo de Katyń-ombroj
Marŝo de Katyń-ombroj, la iniciato omaĝanta la memoron de la murditaj fare de Sovetunio poloj, moviĝis lastdimanĉe tra la stratoj de Varsovio. La historian enscenigon partoprenis ĉ. 100 personoj en historiaj uniformoj kaj vestoj kaj multnombre venintaj varsovianoj. Tiutage pasis Tago de Memoro pri la Viktimoj de Katyń-krimo. Ĝi ligiĝis kun la datreveno de la publikigo en 1943 de informo fare de germanoj pri malkovro de amasaj tomboj de polaj civitanoj. Post la soveta agreso kontraŭ Pollandon la 17-an de septembro 1939 al la soveta mallibereco trafis ĉ. 250 mil polaj militkaptitoj, inkluzive de pli ol 10 mil oficiroj. Printempe 1940 la funkciuloj de NKWD [no-ko-vo-do] laŭ ordono de Stalin pafmortigis 22 mil polajn civitanojn. Inter ili troviĝis la elito de la antaŭmilita Pollando – oficiroj, policistoj, rezervaj oficiroj: oficistoj, kuracistoj, profesoroj, juristoj, instruistoj, inĝenieroj, sacerdotoj, literaturistoj, komercistoj, sociaj agantoj, Samtempe iliaj familioj fariĝis viktimo de amasa deportado en la profundon de Sovetunio. La marŝo estis nur unu el la iniciatoj memorigantaj la 74-an datrevenon de Katyń-krimo pasanta en la nuna jaro. planitaj por la nuna jaro.
El la elsendo 15.04.2014. Legas Tomek
Marsxo de Katyn-ombroj
Palmoj de Kurpie-regiono
140 paskaj palmoj estis anoncitaj al la 45-a konkurso por la plej bela palmo de Kurpie-regiono en la loko Łyse en la centra Pollando. Ĉi-jare nur kelkaj palmoj altis 6-7 metrojn, pro kiuj dum jaroj famis ĉi tiu konkurso. Ĉiujare la Palma Dimanĉo estas tie unu el la plej gravaj elementoj de la religia kaj kultura tradicio. La religiajn solenaĵojn kun procesio kaj palmoj akompanas tiutage festeno, kermeso kaj porokazaj prezentoj. La premiojn oni atribuis en tri kategorioj – individua, kolektivo, lernejana. Dominis palmoj du kaj du kaj duonmetraj. Al la konkurso ĉiujare estas anoncataj ĉiam pli da palmoj, kies arta nivelo daŭre kreskas. La unua konkurso estis organizita en 1969. La Paskaj Palmoj estas kreataj el verdaj elementoj, unuavice pinbranĉetoj aŭ branĉetoj de ruĝa vakcinio plektataj ĉirkaŭ ligna bastono, ornamitaj per majstre faritaj paperaj floroj. Kelkfoje temas pri kelkaj miloj da ili. Oni preparas ilin en la daŭro de la tuta karesma periodo.
El la elsendo 15.04.2014. Legas Tomek
Konkurso por la Paskaj Palmoj en Lipniki
Kromaj laboroj Paskokaze
La proksimiĝanta Pasko estas la okazo por kromlaboro. Plimulto de pretigitaj laborofertoj ligiĝas kun pli intensa ol kutime komerca vigliĝo. La tiurilataj laborofertoj estas plentempaj por la tuta semajno aŭ koncernas semajnfinon. Work Servis komencis varbi kandidatojn, kiuj distingiĝas per la kapablo dialogi kun klientoj kaj estas komuniktalentaj. Porokazaj laborantoj estas tuj dungeblaj kaj povas kalkuli je kromlaboro ĝis la fino de aprilo. Je alta enspezo povas kalkuli personoj okupiĝantaj pri hejmpurigado kaj kurieroj liverantaj la Paskokazajn donacojn.
El la elsendo 08.04.2014. Legas Milada
Kromaj laboroj Paskokazaj
Modernaj sekurigoj de la polaj monbiletoj
Ekde la 7-a de aprilo 2014 la Nacia Pola Banko encirkuligas monbiletojn kun modernaj sekurigoj. La modernigitaj estas mondbiletoj kun la valoro de 10, 20, 50 kaj 100 zlotoj. Ilia grafika aspekto restas senŝanĝa. La plej grava modernigo koncernas la akvomarkon, kiu nun estas malkaŝita kaj tial la monbiletoj ŝajnas esti pli helaj. La encirkuligado okazos iom post iom kun samtempa retirado de malnovaj monbiletoj damaĝitaj kaj malpuraj. Pli frue encirkulitgitaj monbiletoj restas validaj. La modernigokosto de la Nacia Pola Banko limiĝis al la informkampanjo. La produktado de novaj monbiletoj estas nun malpli kosta. Dek kelkajn milionojn da zlotoj devis tamen elspezi firmaoj adaptintaj maŝinojn, kiuj akceptas monon.
El la elsendo 08.04.2014. Legas Krystyna
Nova sekurigo de polaj monbiletoj
Familio al familio – la iniciato de Caritas Polska
25 mil poloj partoprenis la iniciaton de Caritas Polska sub la devizo „Familio al Familio”. Ĝi estis realigita dank’ al la Pola Poŝto, kiu lanĉinte la kampanjon „Pakaĵo por Ukrainio” ebligis la senkostan sendadon de pakaĵoj al Urainio ĝis la fino de marto 2014. La plej multajn pakaĵojn sendis la loĝantoj de la mazovia, tio estas la ĉefurba vojevodio, de la krakova kaj la lodza. Preskaŭ 8 mil pakaĵoj estis senditaj dum la lasta tago de la kampanjo, la 31-an de marto. La tuta kampanio daŭris ekde la 24-a de februaro. La pakaĵoj estis sendataj senkoste tra ĉiuj poŝtoficejaj centroj en la tuta lando. Troviĝis en ili vestaĵoj kaj nutraĵoj. Plej ofte temis pri sukero, faruno, oleo, pastaĵoj kaj dolĉaĵoj. La adresoj de ukrainaj familioj kreiĝis interkonsente kun la ukrainaj paroĥoj kaj diocezoj. Ofte la pakaĵojn akompanis leteroj al la ukrainaj familioj.
El la elsendo 04.04.2014. Legas Krystyna
Pola helpo al Ukrainio
La usona NASA ĉesigas kunlaboron kun Rusio
La usona kosma agentejo NASA informis, ke ĝi ĉesigas la kunlaboron kun Rusio escepte de la Internacia Kosma Stacio – ISS. En la rilata komuniko legeblas, ke „konsideante la perforoton de la suvereneco kaj teritoria integreco de Ukrainio la registaro de Usono decidis, ke ĉiuj kontaktoj de NASA kun reprezentantoj de la rusaj aŭtoritatoj estos suspenditaj”. Konforme al la noto liverita al NASA-laborantoj ili ricevis malpermeson veturi al Rusio kaj akcepti rusajn gastojn. Malpermesitaj estas ankaŭ – ĝis senvalidigo de la decido – telekonferencoj kun rusoj. Escepta estas la programo de la Internacia Kosma Stacio. NASA deklaris lastmerkrede, ke kune kun la rusa flanko ĝi laboros favore al gia plia sekura funkciado. La evoluo de la kosma stacio preskaŭ tutece dependas de Rusio, post kiam usonanoj finis la flugprogramon de la kosmaj pramoj. Usonaj astronaŭtoj veturas en la Kosman Spacon sur la ferdeko de la raketo Sojuz; pro ĉiu loko Usono pagas 71 milionojn da dolaroj. NASA informis la usonan kongreson, ke ĝi ne tiom dependus de la rusa transporto, se ni ne malgrandiĝus ĝiaj fondusoj. Nun NASA konsideras kunlaboron kun privataj firmaoj.
El la elsendo 04.04.2014. Legas Tomek
Nasa cxesigas kunlaboron kun Rusio
Lastlundaj interparoloj de Putin kun Merkel
Lastlunde la rusa prezidento Vladimir Putin interparolis telefone kun la germana kanceliero Angela Merkal. Ili interparolis pri la ukraina krizo kaj la problemo de la moldavia Apuddniestrrivera regiono. Estis traktitaj diversaj aspektoj de la situacio en Ukrainio, inkluzive eblon de internacia subteno por revenigi ekvilibron. Putin akcentis la signifon okazigi en Ukrainio konstitucian reformon, kies celo estos defendi la vivgravajn interesojn de ĉiuj ukrainaj regionoj. Rilate la Apuddniestrriveran regionon laŭ Putin necesaj estas pliaj agadoj por ĉesigi faktan blokadon de tiu regiono kaj por serĉi justan kaj kompleksan reguligon de la tiuregiona problemo. Putin kaj Merkel atingis interkonsenton pri daŭrigo de striktaj diverŝtupaj ambaŭflankaj kontaktoj pri la tuŝitaj aferoj.
El la elsendo 01.04.2014. Legas Krystyna
Lastlunda interparolo Putin-Merkel
Financa situacio de polaj familioj
Laŭ esploroj de la Konfederacio de Financaj Entreprenistoj en Pollando pli ol 60 procentoj de poloj havas neniujn financajn rezervojn. Ili finkonsumas siajn financajn rimedojn en la periodo de unu salajropago ĝis la sekva. Sole 17 procentoj de poloj havas pli da rimedoj ol elspezas. Malgraŭ tio du trionoj estas konvinkitaj pri la valoro de la ŝparado. Plej ofte poloj ŝparas por pagi elektrofakturojn, aŭtomobilon, ekskurson. Ŝparadon por emerituro poloj traktas kiel malagrablan devon kaj laŭ la esplorintoj kaŭzas tion malmotivigaj deklaroj de la nuna registaro rilate la malfermajn emeriturajn fondusojn. Plia motivo de neŝparado estas manko de sufiĉaj rimedoj ekzemple pro la fakto, ke loĝejkreditoj – kiujn posedas plimulto de la polaj familioj – ne lasas al ili liberan monon. Ilia situacio estas malpli bona, se ili havas pli ol unu infanon. Ankaŭ pro tio Konfederacio de Financaj Entreprenistoj kulpigas la registaron, kiu ĝiaopinie ne sufiĉe stimulas la evoluon de la entreprenemo de poloj.
El la elsendo 01.04.2014. Legas Milada
Malmultaj poloj povs sxpari
Pli da polaj oficistoj en la uniaj strukturoj
La 10-a datreveno de la membriĝo de Pollando en la Eŭropa Unio estas bonega okazo – laŭ pola subŝtatsekretario en la ministerio por la eksterlandaj aferoj, Henryka Mościcka-Dendys – fortigi kaj grandigi la ĉeeston de poloj en la strukturoj uniaj, tiel ke ĝi spegulu la povon kaj forton de la pola voĉo en la Unio. Pri tio ŝi interparolis pasintsemajne en Bruselo, kie ŝi renkontiĝis kun reprezentantoj de la Eŭropa Oficistaro por Eksteraj Aktivadoj, Eŭropa Komisiono, Kosilio kaj la parlamento. Ŝi renkontiĝis krome kun naciaj ekspertoj kaj laborantoj de Konstanta Reprezentantaro kaj kun reprezentantoj de la Societo Network.pl membriganta polajn oficistojn en la internaciaj strukturoj. La pola ministerio por la eksterlandaj aferoj de jaroj gvidas informlaboron pri la ebleco dungiĝi en la internaciaj organizoj kaj pri preparoj al laborcelaj konkursoj. Aktuale daŭras laŭvica rekrutado al malfermaj konkursoj por estontaj uniaj oficistoj.
El la elsendo 01.04.2014. Legas Milada
Polaj oficistoj en la uniaj strukturoj
La Festivalo Karesma Bedaŭrolamentado “Gorzkie Żale”
La plej proksiman sabaton komenciĝas en Varsovio la 6-a eldono de la Festivalo Karesma Bedaŭrolamentado – “Gorzkie Żale” daŭronta ĝis la 13-a de aprilo. La titolo de la festivalo referencas al la kreiĝinta en Varsovio antaŭ 310 jaroj kaj senĉese praktikata karesma diservo anoncanta la pasionon de Jesuo. La Festivalo entreprenas provon konsideri la fundamentajn demandojn de filozofio, teologio kaj kulturo tra la prismo de arto kreiĝinta ĉirkaŭ la pasionaj veftoj radikantaj en la 18-a Pollando. La organizantoj celas elmontri, ke tempo komune pasigita dum spektakloj, koncertoj, diskutoj kaj aktivaj laborrendevuoj pere de universalaj valoroj povas esti tempo de enpensiĝo por ĉiu, ne sole katoliko. La nunjara eldono de la festivalo okazas sub la devizo “40 tagoj en dezerto” memoriganta la gravecon de la spiritaj valoroj en la vivo de la homo.
El la elsendo 28.03.2014. Legas Gabi
La 6-a eldono de la Festivalo Karesma Lamentado
Ukrainio – temo daŭre aktuala
En Hago ekde lundo okazas – la finiĝanta hodiaŭ – pinterenkonto dediĉita al la nuklea sekureco. Partoprenas ĝin reprezentantoj de 53 ŝtatoj kaj 4 internaciaj organizoj. Pollandon reprezentas la ministro por la eksterlandaj aferoj, Radosław Sikorski. Tiuj ĉi debatoj kaj la komenciĝinta en Eŭropo vizito de Barak Obama troviĝas en la ombro de la geopolitika disputo inter Okcidento kaj Rusio, kiun kaŭzis la rusa anekso de Krimeo. La gvidantoj de la grupo G7 renkontiĝis lunde vespere en Hago por pripaproli la situacion en Ukrainio. Laŭ la informo de la plenumanta la funkcion de la ukraina prezidento Oleksandr Turczynow ukrainaj soldatoj ricevis la ordonon forlasi Krimeon. Kune kun militistoj el Kriemo estas evakuataj ankaŭ iliaj familioj. Al Pollando venis la unua grupo de rifuĝintoj el Krimeo. Ili intencas resti ĝis momento, kiam la situacio en Ukrainio trankviliĝos kaj jam petis la statuson de rifuĝinto, kiu ebligos al ili legale loĝi kaj labori en Pollando. La ministro por la internaj aferoj Bartłomiej Sienkiewicz informis, ke Pollando konsideras diversajn scenarojn rilate al la venantaj ukrainanoj inkluzive elkonstruon de speciala por rifuĝintoj urbeto.
El la elsendo 25.03.2014. Legas Milada
Ukrainio – temo daure aktuala
Finnoj pri militista alianco kun Svedio kaze de krizo
Lastlunde estis publikigitaj en Finnlando rezultoj de la opinisondado pri militista alianco kun Svedio. Oni enketis 1000 plenkreskajn finnojn demandante ĉu kaze de kriza situacio ili akceptus aliancon de armeoj de ambaŭ landoj. Favore al ĝi deklaris sin 54 procentoj de finnoj, 36 procentoj estis kontraŭ, 10 ne prezentis la ĉi-rilatan deklaron. Inter personoj, kiuj favoras la militistan kunlaboron kun Svedio dominis finnoj sub la 25-a kaj super la 50-a vivojaroj. Tiuj rezultoj elvokis la reagon de la finna defendministro Carl Haglund konstatinta, ke la militista finna-sveda alianco „ne devus esti eksludita”. La opinisondado okazis laŭ la komisio de la publika radia-televida emisianto YLE.
El la elsendo 25.03.2014. Legas Krystyna
Finnoj pretas militare kunlabori kun Svedio
Pliaj sankcioj rilate Rusion
La kanceliero de Germanio Angela Merkel anoncis pliajn sankciojn de la Eŭropa Unio rilate Rusion de la gvidantoj de la uniaj ŝtatoj. Ŝi informis, ke kaze de la akriĝo de la konflikto estos eblaj ekonomiaj sankcioj. Merkel antaŭ kelkaj tagoj kontestis la deklaron de la franca ministro por la eksterlandaj aferoj, ke Rusio estis ekskludita el la grupo G8. Ŝi certigis, ke malgraŭ anekso de Krimeo Rusio daŭre restas membro de la grupo de la plej influpovaj ŝtatoj de la mondo, tamen rilate la planatan por junio renkontiĝon de G8 en Soĉi ne estis alprenitaj konkretaj decidoj. Merkel deklaris, ke la germana registaro pli poste decidos ĉu la planitaj por la fino de aprilo germanaj-rusaj interregistaraj konsultoj okazos aŭ estos revokitaj. Pro intensaj ekonomiaj kontaktoj kun Rusio Germanio preferis ĝis nun diplomatiajn klopodojn por solvi la konflikton en Ukrainio. Germanaj firmaoj avertas kontraŭ negativaj sekvoj de la sankcioj por la mastrumado kvankam agnoskas la superecon de politiko super la ekonomiaj interesoj.
El la elsendo 21.03.2014. Legas Krystyna
Politika parto de la asociiga traktato kun Ukrainio
La gvidantoj de 28 uniaj landoj, la prezidantoj de la Eŭropa Konsilio kaj de la Eŭropa Komisiono subskribis kun la ĉefministro de la provizora registaro de Ukrainio politikan parton de la asociiga traktato. La politikaj ĉapitroj de kompleksa interkonsento i.a. parolas pri komunaj valoroj, dialogo, kunlaboro rilate eksterlandan politikon kaj sekurecon kaj ankaŭ rilate financan helpon. La plej ampleksaj ĉapitroj kaj aneksoj pri komerca kaj ekonomia kunlaboro, kunlaboro rilate justicon estos subskribitaj post la prezidentigaj balotoj en Ukrainio okazontaj la 25-an de majo kaj establo de la nova registaro. En la la plej proksimaj jaroj Ukrainio povas kalkuli je financa helpo de la Unio egala al 11 miliardoj da eŭroj.
El la elsendo 21.03.2014. Legas Barbara
Asociiga traktato kun Ukrainio
“]
Eventoevoluo ĉirkaŭ la situacio en Ukrainio
La situacio en Ukrainio endanĝerigas la sekurecon de Pollando. Tion opinias plimulto de la enketitoj partoprenintaj la opinisondadon de la institucio CBOS. 66 procentoj de la respondintoj asertas, ke la ukraina krizo minacas al Eŭropo, laŭ 52 procentoj la situacio endanĝerigas la sekurecon de la mondo. La opinisondado estis okazigita inter 1098 plenkreskaj loĝantoj de Pollando en la periodo inter la 6-a kaj la 12-a de marto. Lastlunde la prezidento de Rusio Vladimir Putin subskribis dekreton agnoskanta Krimeon kiel suverenan kaj sendependan ŝtaton. Post la dimanĉa referendumo sur Kriemo ne agnoskita fare de la internacia socio sankcion kontraŭ Rusion aplikis Eŭropa Unio kaj Usono. Aliĝis al ili NATO prezentinte la deklaron, ke la referendumo sur Krimeo estas malkongrua kun la ukraina konstitucio kaj internacia leĝaro. Samtempe la Nordatlantika Pakto prezentis militaran oferton al Ukrainio, kiu antaŭvidas intimigon de la reciprokaj rilatoj kaj grandigon de la rolo de Kievo en NATO-agadoj.
El la elsendo 18.03.2014. Legas Krystyna
Eventoevoluo cxirkau Ukrainio
xx
Modernigo de la Pola Fakultato en Busapeŝto
La plej granda en Hungario fakultato de la pola filologio en Universitato Loránd Eötvös en Budapeŝto nunjare solenas sian 35-jariĝon. La 11-an de februaro okazis ĝia inaŭguro post la dumonata moderniga paŭzo. Kvar lekciaj salonegoj ricevis novajn meblojn, baldaŭ aldoniĝos moderna komputila kaj aŭdovida ekipaĵaro. Ĉiu el la lekcisalonoj ricevis nomon de unu el la polaj literaturaj Nobel-premiitoj – Reymont, Sienkiewicz, Miłosz kaj Szymborska. Sur la muroj de la lekcisalonoj troviĝas informaj paneloj en la pola kaj hungara lingvoj kun biografiaj notoj de la laŭreatoj, kun iliaj fotoj. Dank’ al la renovigo studentoj de la pola filologio en Budapeŝto komencos la someran semestron 2014 en komfortaj kondiĉoj. Aktuale la polan lingvon studas tie 68 personoj inkluzive de tri doktoriĝantoj. La modernigitaj salonoj servos ankaŭ al la nacia malplimulto en Hungario. Konforme al la hungara leĝaro la pola filologio apartenas al malplimultaj. Krom tradicia filologia rolo ĝi certigas la lernadon de la gepatra lingvo al pola malplimulto en Hungario.
El la elsendo 18.03.2014. Legas Milada
Modernigo de la Pola Fakultato en Budapesxto
Tri polaj urboj kun plej bonaj hoteloj en la mondo
Tri polaj urboj ektroviĝis ĉe gratulindaj lokoj en la Internacia Rangolisto de Reputacio, en kiu estis distingitaj 100 turiamaj lokoj en la mondo. Inter la unuaj 10 urboj famaj pro la plej bone taksataj de turistoj hoteloj troviĝas Gdansko, Krakovo kaj Varsovio.
La plej altan lokoj atingis la itala Sorrento akirine 84,71 procentojn de voĉoj antaŭ Dresdeno (84,13). Sur la tria loko ektroviĝis Gdansko – 84,01 procentoj. Krom Pollando la unusola lando fieranta pri pli ol unu urbo en la unua deko estas Kroatio. Ĝia Dubrovnik lokiĝis ĉe la kvara pozicio, Split ektroviĝis ĉe la 10-a loko. La lokon sesan kaj sepan okupas Krakovo kaj Budapeŝto. Varsovio avancis je 10 lokoj kaj troviĝas ĉe la 9-a loko. Multe malpli kontentaj estas hotelaj gastoj pri Parizo, kiu okupis la 92-an lokon, pri Londono (la 96-a loko) kaj Manilo (la 100-a loko). Internacia Rangolisto de Reputacio kreiĝas baze de pli ol 82 milionoj da opinioj de sur pli ol 200 rezervopaĝoj. Por ke la rangolisto estu fidinda estis konsideritaj nur tiuj hoteloj, kiuj ricevis pli ol 60 opiniojn en urboj disponigantaj pli ol 135 hotelojn.
El la elsendo 11.03.2014. Legas Krystyna
Tri polaj urboj en la rangolisto pri hotelaj servoj
Kvin polaj urboj logante investaĵojn avanas en Eŭropo
Vroclavo, Poznano, Katowice, Lodzo kaj Krakovo troviĝas en la unua deko da eŭropaj urboj laŭ la vidpunkto de la venantaj al ili investaĵoj. Puls Biznesu prezentis rezultojn, notitatajn en la rangolisto de la eŭropaj urboj kaj regionoj. Vroclavo kaj Katowice avanas inter grandaj eŭropaj urboj, al kiuj venis plej multaj projektoj. Se temas pri la investologa strategio inter la orienteŭropaj landoj gvidas Katowice, Vroclavo kaj Poznano. Vroclavo krome troviĝas en la akompano de grandaj eŭropaj urboj en la kategorio “amikaj por la merkatagado”.
El la elsendo 11.03.2014. Legas Milada
Polaj urboj kaj investajxoj_milada
Ĉirkaŭ la krizo en Ukrainio
Ne malgrandiĝas tensio ĉirkaŭ Ukrainio kaj la scenaroj de la eventoevoluo ne estas unusignifaj. La rusa ambasadoro ĉe UNO Witalij Czurkin deklaris dum la eksterordinara kunsido de la Sekureckonsilantaro, ke Wiktor Janukowycz petis skribe la prezidenton de Rusio, Vladimir Putin pri interveno en Ukrainio, revenigo de leĝobservo kaj ordo. Janukowycz deklaris, ke la lando troviĝas rande de interna milito kaj la okazantaj perfortoaktoj estas inspiritaj de Okcidento. La pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Radosław Sikorski post renkontiĝo kun la uniaj diplomatiestroj en Bruselo alvokis Rusion ne eniri Ukrainion avertante pri seriozaj konsekvencoj de tia paŝo.
La konflikto en Ukrainio kaŭzis disvandadon de akcioj en la tuta mondo. Kreskis la valoro de krudaĵoj, i.a. de nafto kaj oro. Investatnoj komencis interesiĝi pri la usona doloaro, la japana jeno kaj la svisa franko.
El la elsendo 04.03.2014. Legas Barbara
Cxirkau la krizo en Ukrainio
Nuntempaj sklavoj
Plimulto de nuntempaj sklavoj en Eŭropo devenas el Eŭropo mem. Tiel rezultas el la raporto de Eurostat pro la 2013-a jaro. Ĝi konstatas, ke eĉ 61 procentoj de la nuntempaj sklavoj devenas el la Eŭropa Unio. Inter la viktimoj troviĝas apud rumanoj, hungaroj, bulgaroj multaj poloj. Homoj estas forkaptataj unuavice kiel laborforto kaj por la seksaj celoj. Tial la plimulton de la viktimoj konsistigas virinoj, inkluzive de malgrandaj knabinoj, kiuj estas vendataj al la publikaj domoj kaj devigataj al la prostituiĝado. Eurostat informas, ke en la jaroj 2008-2010 seksaj sklavoj konsistigis 62 procentojn de ĉiuj viktimoj de la homkomerco. Statistikaĵoj elmontras krome, ke legalizo de prostititucio ne solvas la problemon de la seksa sklaveco. En ĉiuj 28 uniaj landoj oni frontas homkomercon kaj devigan prostituiĝadon. Myria Vassiliadou, eŭropunia kunordiganto por kontraŭbatalado de homkomerco konstatis aldone, ke multaj homoj estas forkondukataj por akiri iliajn transplantoorganojn kaj komerci per ili. Okazas nelegalaj adoptoj kaj trudaj geedziĝoj. En la lastaj jaroj la situacio malpliboniĝis. Pro la ekonomia krizo kaj bezonateco de malmultekosta laborforto ĝi aldone intensiĝos. En 2011 la Unio eldonis direktivon, kies celo estis lertigi la persekutadon de krimuloj respondecaj pro homkomerco. Ĝis aprilo 2013 envivigis ĝin nur 20 el 28 uniaj landoj.
El la elsendo 04.03.2014. Legas Krystyna
Nuntempaj sklavoj_04.03.2014
Helpo por Ukrainio
Caritas Polska disponigis laŭvican kvoton, ĉi-foje 100 mil zlotojn por helpo al ukrainanoj. Caritas direktas sian helpon al damaĝitoj kaj iliaj familioj ĉefe sur la tereno de la okcidenta Ukrainio, ĉar tie ne funkcias dume efika helposistemo nek urba, nek ŝtata. La destinitaj ĝis nun monrimedoj estis elspezitaj por aĉeto kaj transporto de medikamentoj kaj nutraĵproduktoj al Kievo. Inter ĵaŭdo kaj sabato el Lvovo estis direktitaj transportoj kun la valoro de 150 mil zlotoj. Pri la distribuado de helpo okupiĝas preĝejoj kaj kirkoj, kion postulas ukrainanoj mem. Al la kampanjo „Solidaraj kun Ukrainio” aliĝis ĉiuj Caritas-filioj en la tuta lando. Laŭ la iniciato de la Pola Episkoparo la plej proksima vendredo estos en Pollando tago de preĝoj kaj fasto favore al paco en Ukrainio. Laŭ Andrzej Sadowski el la Cento de Adam Smith nek Rusio nek Unio helpos al Ukrainio. Ĉiaj helpoprogramoj iliaflankaj havos pli simbolan ol realan karakteron. Liaopinie Ukrainio por solvi ekonomiajn problemojn devas revenigi liberan merkaton kaj elimini korupton.
El la elsendo 25.02.2014. Legas Barbara
Caritas Polska por Ukrainio
Islando volas retiri peton pri membriĝo en la Eŭropa Unio
La registaro de Islando intencas retiri peton pri membriĝo en la Eŭropa Unio. La rilata projekto de dokumento estis lastvendrede direktita al la parlamento kaj nunsemajne ĝi estas objekto de parlamentaj debatoj. La islanda informportalo Visir.is sciigis referencante al reprezentanto de la regitaro, ke la kabineto ne havas sufiĉan politikan subtenon por daŭrigi la klopodojn pri membriĝo. En opinisondadoj la plimulto de islandanoj senĉese deklaras sin kontraŭ membriĝo. La islanda registaro volas nun koncentriĝi pri intimigo de la ekonomiaj rilatoj kun la Unio kadre de la Eŭropa Ekonomia Sfero. En junio 2010 Islando inaŭguris interparolojn pri aliĝo al la Unio tamen ĝi suspendis ilin pasintjare antaŭ la parlamentaj balotoj.
El la elsendo 25.02.2014. Legas Krystyna
Islandno retiras sian peton membrigxi en EU
Laborante por malmultaj – la raporto de Oxfam
La havaĵoj de 85 plej riĉaj homoj de la mondo egalas al la bonstato de la duono de la homaro, alivorte 3 kaj duona miliardoj da homoj. En la raporto de Oxfam „Laborante por malmultaj” tiu ĉi mondskala help-evoluiga organizo elmontras la skalon de malegaleco, kiun grandigas la rapide kreskantaj havaĵoj de superriĉuloj. Ĝi ankaŭ avertas, ke tiu fenomeno minacas al la progreso de la homaro. En 2013 la grupo de miliarduloj grandiĝis je 210 personoj aliĝintaj al 1426 mondskalaj riĉuloj disponantaj pri la havaĵo kun la suma valoro de 5,4 bilionoj da dolaroj. La plej riĉa unu procento kontrolas la havaĵojn kun la valoro de 110 miliardoj da dolaroj, kio 65-oble superas la bonstaton de la malpli riĉa duono de la homaro. Tio konsistigas minacon por tutaj ekonomiaj kaj sociaj sistemoj. Laŭ Oxfam-enketo plimulto de la respondintoj el Brazilo, Hispanio, la Hinda Unio, la Sudafrika Respubliko, Usono kaj Britio multaj leĝoj kaj reguligoj estis envivigitaj por favori la riĉulojn. Laŭ Oxfam kiel ekzemplo de ekstremaj malproporcioj servas la Hinda Unio, en kiu dum la lastaj 10 jaroj la nombro de miliarduloj kreskis de 6 ĝis 61.
El la elsendo 21.01.2014. Legas Barbara
Laborante por malmultaj_ la raporto de Oxfam
Interkompreniĝo en Kievo
La prezidento de Ukrainio Wikotr Janukowycz kaj la gvidantoj de la opozicio Arsenij Jaceniuk, Witalij Kliczko kaj Ołeh Tiahnybok en la ĉeesto de la estroj de la pola kaj germana diplomataro subskribis interkompreniĝon pri elkonduko de la lando el la krizo. Jam vendredon posttagmeze estis realigita unu el la punktoj de la interkompreniĝo, estis revenigita la Konstitucio el 2004. Inter aliaj punktoj estas establo de la koalicia registaro en la daŭro de 10 tagoj kaj antaŭdataj balotoj.
El la elsendo 21.02.2014. Legas Barbara
Interkomprenigxo en Kievo
Tago de la Gepatra Lingvo 21.02.2014
La hodiaŭa Internacia Tago de la Gepatra Lingvo pasas sub la devizo „Lokaj lingvoj por la globskala civitaneco – scienco en la atentocentro”. Ĝi emfazas la signifon de la gepatra lingvo kaj de la lokaj dialektoj por la evoluo de la globskala edukado formanta la kapablon de aktiva partopreno en la socia vivo kaj la kapablon solvi la problemojn same sur la loka kiel ankaŭ sur la tutmonda niveloj. Dum la planita por hodiaŭ Konferenco en la pariza Unesko-sidejo ekspertoj parolas i.a. pri la rolo de la gepatraj lingvoj en la perado kaj popularigado de la konoj de la lokaj kaj aŭtoktonaj socioj. Ili traktas ankaŭ la rolon de tiuj lingvoj en la solvado de aktualaj problemoj de la mondo. Unesko difinas la plurlingvan edukadon, kiel utiligadon de du aŭ pli lingvoj kiel instrumentojn de lernado kaj akirado de konoj. Laŭ la difino el 1999 temas pri lingvo de la loka socio, la gepatra lingvo kaj lingvoj de internacia komunikado. UEA en sia starpunkto el 2008 deklaris sin por la lernado de du, tri aŭ kvar lingvoj depende de la cirkonstancoj. Temas pri la gepatra lingvo, la regiona lingvo, se ĝi estas malsama ol la gepatra, la nacia lingvo, se ĝi malsamas disde la du ĵus menciitaj kaj la internacia lingvo estata nenies posedaĵo, alivorte Esperanto.
El la elsendo 21.02.2014. Legas Krystyna
“Hoteloj” por polenigantaj insektoj
En Varsovio funkcias la unua “hotelo” por polenigantaj insektoj. Speciale konstruataj por ili “dometoj” – ĝiscele 100 – ekde marto komencos kreiĝi en la tuta lando. Dank’ al ili la sovaĝe vivantaj polenigantaj insektoj pli bone frontos la vivon en grandaj urboj. Mono por ilia elkonstruo estis kolektita dum la pasintjara septembra kampanjo “Adoptu abelon”. Ĝi celas protekti la polenigantajn insektojn amase mortantajn sekve de malsanoj, amaskvanta uzo de kemiaĵoj en la agrikulturo kaj detruado de iliaj vivejoj.
El la elsendo 18.02.2014. Legas Krystyna
Hoteloj por polenigantaj insektoj
Monitorata la sorto de universitataj diplomitoj en Varsovio
Sistemo monitoranta la sortojn de diplomitoj de la superaj lernejoj estas testata en la Varsovia Universitato. Laŭ la ĵus publikigitaj rezultoj evidentiĝas, ke 70 procentoj de la eksaj universitatanoj en Varsovio tri jarojn post la diplomitiĝo havas stabilan etatan laboron enspezante pli ol 4 mil zlotojn monate. Ĉirkaŭ duono de ili estas dungita de la sama labordonanto. Aldoniĝas al tio 10 procentoj de la diplomitoj, kiuj establis propran firmaon aŭ laboras kontrakte. Rilate tiujn personoj mankas donitaĵoj pri iliaj enspezoj. La ĵus menciitaj rezultoj estis formulitaj baze de analizo de donitaĵoj el la Instituto pri la Sociaj Asekuroj pri la periodo 2007-2011.
El la elsendo 18.02.2014. Legas Krystyna
Monitorado de enlaborigitaj diplomitoj
Postuloj de islamanoj en Germanio
La loĝantaj en Germanio turkoj postulas enkondukon de leĝe agnoskita muzulmana festo kaj enlaborigon de islamaj religiuloj en la germanaj militistaj fortoj, hospitaloj kaj malliberejoj. Laŭ Kenan Kolat, la prezidanto de la turka komunumo kiel leĝe agnoskita festo konforma estus Festo de Ofero. Ĝi estas la plej grava muzulmana festo. En Germanio loĝas nun ĉirkaŭ 4 milionoj da muzulmanoj. En plimulto ili devenas el Turkio, la sekvan lokon okupas islamanoj el la Sud-Orienta Eŭropo.
El la elsendo 11.02.2014. Legas Krystyna
Postuloj de la turka malplimulto en Germanio
Senlaboreco en la eŭropunia eŭrosfero en 2013
Laŭ Eurostat en decembro 2013 en la eŭropunia eŭrosfero estis senlaboraj 12 procentoj de la civitanoj, same kiel en novembro kaj oktobro. En la tuta Unio tiu indico iom malkreskis kaj egalis al 10, 7 procentoj. La fenomeno rilatis al 26 milionoj da civitanoj. Kompare kun la sama periodo de 2012 la nombro de senlaboruloj kreskis je 130 mil personoj. Plej malgrandan senlaborecon oni notis en Aŭstrio, kie ĝi koncernis ne plenajn 5 procentojn de la civitanoj, sekve en Germanio kaj Luksemburgio. Plej malbone la situacio aspektis en Greklando kaj Hispanio. En tiu ĉi lasta lando la senlaboreco trafis pli ol 25 procentojn de peronoj. Kompare al 2012 la senlaboreco kreskis en 14 membrolandoj, malkreskis en 13, en Svedio ĝi restis sur la sama nivelo. En la tuta Unio senlaboraj estis pli ol 23 procentoj de junaj personoj. Laŭ Eŭrostat la senlaboreco en Pollando en decembro 2013 egalis al pli ol 10 procentoj, dum laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo ĝi estis je 3, 4 procentoj pli alta.
El la elsendo 11.02.2014. Legas Krystyna
Senlaboreco en la eurosfero 2013
Polino distingita de la brita reĝino Elizabeta la 2-a
La 62-jaraĝa Elżbieta Wanda Piotrowska, la direktorino de Morley College en Londono estis distingita de la reĝino Elizabeta la 2-a per medalo de la Oficiro de la Ordeno de la Brita Imperio – OBE pro la meritoj en la edukado de plenkreskuloj. Piotrowska naskiĝis en Britio en la familio de la polaj militrifuĝintoj – ŝia patrino estis malliberigitino de Oberlangen, la patro estis soldato de generalo Stanisław Maczek. Ekde 2008 ŝi estas direktorino de la funkcianta ekde la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento koleĝo specialistiĝanta pri la edukado de la plenkreskuloj. diplomitiĝinte pri sociologio en la universitato de Kent ŝi pli frue laboris en la kleriga inspektoraro Ofsted, ŝi estis instruistino kaj manaĝero. En MorleyCollege en la sud-orienta Londono edukiĝas ĉ. 11 mil plenkreskuloj jare. Ĝi specialistiĝas pri la sociaj sciencaj kaj artaj studdirektoj: pentroarto, muziko, aktorado, danco k.s. Kun la lernejo estis ligitaj konataj komponistoj Gustaw Holst kaj Ralph Vaugham Williams, nun kunlaboras konata pentristo David Hockney. MorleyCollege havas riĉan programon de ekspozicioj, lekcioj kaj koncertoj.
El la elsendo 04.02.2014. Legas Gabi
Elzbieta W. Piotrowska distingita de la brita regxino
2013 – laŭvica rekorda jaro de Veturilo
En la dua jaro de la publikaj bicikloluejoj Veturilo en la pola ĉefurbo oni pruntis biciklojn preskaŭ unu milionon 800 mil fojojn. En 2013 aldoniĝis 173 biciklaj staciluejoj, kiujn utiligis 150 mil personoj. Grandiĝis la longeco de la biciklaj vojetoj. En la 2014 kreiĝos pliaj. Daŭras laboroj pri plukonstruo de la bicikla infrastrukturo. La utiligantoj de Veturilo estas kontentaj pri la funkciado de la sistemo. Pli ol 90 procentoj de la enketitoj taksis ĝin kiel bonan aŭ tre bonan. La sistemo Vetruilo estis funkciigita la 1-an de aŭgusto 2012, ĝia E-nomo Veturilo proponita de Marek Kempisty gajnis en la publika plebiscito i.a. dank’ al la subteno de esperantistoj ne nur el Pollando, sed ankaŭ el aliaj landoj.
El la elsendo 04.02.2014. Legas Gabi
La bicikloluejoj Veturilo en 2013
Nova sezono de Veturilo komenciĝas
Ekde la plej proksima sabato denove eblas lui la ĉefurbajn biciklojn Veturilo. Ili aperis sur la varsoviaj stratoj komence de aŭgusto 2012. Ekde tiam kreiĝis en la tuta urbo 173 lustacioj de Veturilo kun pli ol 2 mil 600 bicikloj. Nunjare aldoniĝos novaj lustacioj kaj biciklaj vojetoj. En 2013 la bicikloj Veturilo estis luitaj pli ol unu milionon 800 mil fojojn. Rekorda luinto faris tion 1400 fojojn – 507 fojojn en la 2012-a jaro kaj 893 pasintjare. Veturilo estas la 8-a laŭ grandeco eŭropa biciklosistemo kaj la plej granda en la Centra kaj Orienta Eŭropo. Laŭ „USA Today” ĝi estas la 10-a plej bona bicikla sistemo en la mondo. En la publika informo pri la inaŭguro de la nova sezono oni memorigas, ke la nomo Veturilo devenas el la lingvo Esperanto kaj oni klarigas la signifon de la vorto.
El la elsendo 28.02.2014. Legas Barbara / Tomek
Nova sezono de la varsovia Veturilo
Omaĝaj solenaĵoj en Auschwitz-Birkenau
Lunde okazis solenaĵoj lige kun la Internacia Memortago pri la Viktimoj de Holokaŭsto. Ĝi estas solenata en la datreveno de la liberigo de la koncentrejo Auschwitz-Birkenau. La ĉefa datrevena solenaĵo kun partopreno de eksaj malliberigitoj, saviĝintaj judoj, rabenoj kaj katolikaj religiuloj, politikistoj, inkluzive de parlamentanoj el Eŭropo, Usono kaj Kanado okazis frumatene en la eksa koncentrejo Birkenau. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz por poloj en 1940. Auschwitz II-Birkenau kreiĝis du jarojn poste kaj fariĝis loko de la ekstermado de judoj. En Auschwitz germanoj mortigis almenaŭ unu milionon 100 mil homojn, ĉefe judojn, sed ankaŭ polojn, ciganojn, sovetajn ostaĝojn kaj personojn de aliaj naciecoj. La koncentrejo estis liberigita la 27-an de januaro 1945 fare de la soldatoj de la 100-a Lvova Infanteria Divizio. Estis liberigitaj ĉ. 7 mil malliberigitoj, pereis 231 sovetaj soldatoj. Hieraŭ komencis funkcii la dulingva – pola-angla – paĝo de la Instutito pri la Nacia Memoro pri la germanaj mortotendaroj kaj koncentrejoj sur la tereno de la okupaciita Pollando: www.truthaboutcamps.eu.
El la elsendo 28.01.2014. Legas Krystyna
Omagxaj solenajxoj en Auschwitz-Birkenau
Pollando avancis en la Rangolisto de Ekonomia Libereco
Pollando okupis la 50-an lokon inter 178 ŝtatoj en la Rangolisto de Ekonomia Libereco, prilaborita de la vaŝingtona Hertige Foudation kaj Wall Street Journal. Pollando avancis je 7 lokoj kompare kun 2013 pliboniginte siajn rezultojn en 6 je 10 ekzamenataj sferoj de la ekonomia vivo i.a. merkatista libereco, investado kaj komerco. En Eŭropo temas pri ĝia 23-a loko inter 43 aliaj landoj. Ekde kiam estas prilaborata la rangolisto de ekonomia libereco, do ekde 20 jaroj la rezultoj de Pollando kreskis je 16 poentoj kaj ĝi troviĝas inter la unua dudeko da ŝtatoj plej rapide avancantaj en ĉi tiu listo. Pollando antaŭas Hungarion kaj sekvas Hispanion. Inter la eŭropaj landoj avanas Svislando, Irlando, Danlando kaj Estonio. En la monda skalo gvidas Honkongo, Singapuro kaj Aŭstralio.
El la elsendo 21.01.2014. Legas Barbara
Pollando avancis en la rangolisto de Ekonomia Libereco
Stefanos Korkolis koncertas en Varsovio
En la Muzika Universitato de Frederiko Chopin en Varsovio ĉi-vendrede koncertas konata greka komponisto kaj pianisto Stefanos Korkolis. La koncerto estas organizita de la Greka Ambasado en Pollando kaj ligiĝas kun la inaŭguro de la greka prezidanteco en la Eŭropa Unio. Stefanos Korkolis estas artisto eŭropdimensia. Li loĝis la studis en Greklando kaj en Francio. La pianludon li komencis lerni havante 5 jarojn tuj rekonita kiel mirakla infano. Sekve li perfektigis sian talenton ĉe tiaj majstroj kiel Vladimir Horowitz kaj Yvonne Lefebure. Dum siaj multaj fortepianaj recitaloj en Greklando kaj eksterlando li logis ĉirkaŭe de si fidelajn muzikŝatantojn. Stefanos Korkolis komponis en 1997 Himnon de Specialaj Olimpikoj, kies unua publika plenumo okazis en 1999 en Usono dum la Somera Ĉamionado de Specialaj Olimpikoj en la Norda Karolino.
El la elsendo 17.01.2014. Legas Milada
La varsovia koncerto de Stefanos Korkolis
La semajnfinaj koncertoj omaĝe al Wojciech Kilar
Per la semajnfinaj koncertoj la Nacia Filharmonio en Varsovio omaĝas la memoron de la antaŭnelonge forpasinta elstara pola komponisto Wojciech Kilar. La muzikkolektivoj de la filharmonio dum jaroj plenumadis kaj registradis plurajn komponaĵojn de Kilar. En la programo de la koncertoj aŭdiĝos ankaŭ Springfield Sonnet, kiun praplenumis la Simfonia Orkestro de la Nacia Filharmonio. La monda premiero de tiu komponaĵo de Kilar okazis dum la turneo de la Nacia Filharmonio en Svedio kadre de la 13-a Festivalo “Nutida Music”. Krome en la semajnfinaj koncertoj aŭdiĝos Meso opuso 68 de Krzysztof Meyer kaj Stabat Mater de Dvořák. La tuton gvidos la arta direktoro de la Filharmonio, Jacek Kasprzyk.
El la elsendo 17.01.2014. Legas Krystyna
Semajnfinaj koncertoj omagxe al Wojciech Kilar
La bildstrio “Jan Karski – la homo, kiu malkaŝis holokaŭston”
La 15-an de januaro en la eldonejo Rizzoli Lizard en Italio aperis la bildstrio titolita “Jan Karski – la homo, kiu malkaŝis holokaŭston”. Sur ĝiaj 160 koloraj paĝoj la leganto konatiĝas kun eksterordinara historio de homo, kiu dum la 2-a mondmilito kiel la unua rimarkis kaj kondamnis la teruraĵojn de la holokaŭsto, sed estis ignorita de la aliancanoj. La bildstrion aŭtoras Marco Rizzo kaj Lelio Bonaccorso. La milittemaro, la holokaŭsto kaj la historio de Pollando okupaciita de germanoj interplektiĝas kun la historio de la homo, kiu senĉese akuzas tiujn, kiuj kvankam vidis ne volis kredi kaj restis indiferentaj. Lige kun la eldono de la bildstrio pri Jan Karski, kies 100-a naskiĝdatreveno proksimiĝas oni parolis ankaŭ dum speciala konferenco en la Eŭropa Parlamento. Estis tie pretigita la 22-panela ekspozicio prezentanta la figuron de la heroa polo.
El la elsendo 17.01.2014. Legas Milada
Ĉiam pli da laborofertoj en la reto
Daŭre kreskas la nombro de laborofertoj en la Interreto. En oktobro aperis ĉirkaŭ 145 mil. Plej multaj rilatis al la Poznana Regiono en la okcidenta Pollando. Kreskas interesiĝo pri ekonomikiistoj, en oktobro temis aparte pri librotenistoj kaj specialistoj pri impostoj. Daŭre alta estas interesiĝo pri inĝenieroj. Aperis novaj laborofertoj en eduka kaj farmacia sektoroj. En la dua duono de 2013 kreskis laborofertoj por personoj profesie okupiĝantaj pri infanoj kaj grizaĝuloj, kaj okupiĝantaj pri aliaj hejmlaboroj. Laŭ specialistoj kaŭzas tion longdaŭraj demografiaj transformiĝoj.
El la elsendo 14.01.2014. Legas Zbyszek
Kreskas laborofertoj en la Interreto
Eksterlandaj Studentoj en Pollando (2014)
En Pollando studas gejunuloj el 142 landoj. Preskaŭ unu trionon de ili konsistigas ukrainanoj. Plej ofte ukrainaj gejunuloj elektas medicinajn fakultatojn. En la antaŭa akademia jaro temis pri 29 mil eksterlandanoj, inter ili 9747 ukrainanoj. Laŭ la vidpunkto de la nombro de la ukrainaj studentoj Pollando antaŭis Germanion kaj prenis la 2-an lokon post Rusio. Plej multaj ukrainanoj elektas privatajn altlernejojn. Ekde 2005 triobliĝis la nombro de studentoj el Bjelorusio, entute temas pri pli ol 3 mil personoj. Ĉiam malpli multaj estas eksterlandaj studentoj poldevenaj. Inter eksterlandanoj multnombre estas reprezentitaj studentoj norvegaj (1553) kaj svedaj (1160). Tre rapide kreskas la nombro de la studantaj en Pollando hispanoj. En la akademia jaro 2012/13 temis pri 1327personoj. En 2005 estis da ili nur trideko. Kompare kun la mondaj statistikaĵoj en Pollando studas malmultaj azianoj. La nombro de la eksterlandaj studentoj kreskas, sed daŭre temas nur pri 1,74 procentoj de la tuto de la gejunuloj studantaj en Pollando.
El la elsendo 14.01.2014. Legas Gabi
Stabila nombro de la polaj retuzantoj
La nombro de poloj utiligantaj la Interreton en la lastaj jaroj stabiliĝis. Temas pri 62 procentoj da poloj super la 15-a vivojaro. Laŭ la kvara eldono de Monda Interreta Raporto tiu ĉi grupo de la pola socio ne estas kohera kaj ĝiaj ciferecaj kapabloj ligiĝas unuavice kun aĝo. Inter 15-24 jaruloj eĉ 94 procentoj deklaras almenaŭ foj-fojan utiligadon de la Interreto. Inter personoj pli ol 60-jaraj nur 17 procentoj prezentis similan deklaron. Alia faktoro laŭ kiu eblus karakterizi la polan interretan populacion estas klereco. Ju pli kleraj estas poloj des pli ofte ili uzas la reton. Tiu elcento inter personoj kun universitata klereco egalas al 80 procentoj, dum nur al 20 procentoj inter homoj kun elementa edukiteco. Preskaŭ 100-procente la reton utiligas lernantoj kaj studentoj. Kreskis elcento de la internaŭtoj inter senlaboruloj. La unuan fojon oni notis personojn, kiuj iam uzis interreton – sed nun pro manko de komputilo, altaj kostoj de la retuzo, ĝia senutileco rezignis pri tio.
El la elsendo 07.01.2014. Legas Milada
Ĉinio, atrakcia laborloko
Ne Kajmana Insularo, nek Aŭstralio – sed Ĉino estas la plej ofte elektata de eksterlandanoj loko por vivi kaj labori. Laŭ ekspertoj de la banko HSBC eksterlandajn al Azio logas unuavice altaj salajroj. Meze dum la jaro eblas gajni 74 mil dolarojn, tio estas je 10 mil pli ol ekvivalentas la meza salajro sur aliaj kontinentoj. Al la malavantaĝoj apartenas polucio en la ĉinaj metropoloj. HSBC enketis pli ol 7 mil personojn en 37 landoj. Post Ĉinio, kiel atrakcia laborloko, viciĝis Germanio, Singapuro, Kajmana Insularo kaj Aŭstralio.
El la elsendo 07.01.2014. Legas Zbyszek
Cxinio, atrakcia laborloko
Pilgrimanto de la Jarmilo
Ĝis la 20-a de januaro 2014 en Lodzo – la centra Pollando – daŭras unika laŭ la monda skalo ekspozicio de fotoj de Johano Paŭlo la 2-a „Pilgrimanto de la Jarmilio”. La kolekto konsistas el 300 fotoj de Papo-polo en plimulto ĝis nun neniam publikigitaj. Johano Paŭlo la 2-a ĉiam alte taksis kontaktojn kun homoj, estis homo karisma, energia kaj aktiva. La prezentataj fotoj devenas el la riĉega kolekto de Servizio Fotografico [servicjo fotografiko] de „L’ Osservatore Romano” kaj atestas pri la eksterordinara pontifikado de Johano Paŭlo la 2-a. Ili prezentas la papon laŭ diversaj aspektoj. Kiel moralan aŭtoritatulon, kiu disvastigadis universalajn valorojn al ĉiuj homoj sendepende al ilia mondkoncepto, konfesio aŭ raso. Kiel politikiston, kiu dank’ al sia sindediĉo, humileco kaj amo en enorma maniero influis la formon de la hodiaŭa mondo. Kiel la homon, kiu spertante penon kaj solecon dediĉis sian vivon al aliaj homoj. La ekspozicio konsistanta el 21 partoj – pro la temamplekso – rolas kiel eksterordinara dokumenta veturo tra la unuopaj etapoj de la pontifikado kaj agado de Johano Paŭlo la 2-a.
El la elsendo 03.01.2014. Legas Gabi
La ekspozicio pri la Pilgrimanto de la Jarmilo en Lodzo
24 milionoj da pasaĝeroj en polaj flughavenoj
Eĉ 24 milionoj da pasaĝeroj utiligis en 2013 la polajn flughavenojn. Tio estis je 12,5 procentoj pli ol unu jaron antaŭe. La gvidan rolon havis la Varsovia Chopin-flughaveno, sekvis aerodromoj en Krakovo kaj en Gdansko. La 2012 estis la tria jaro laŭvice, en kiu kreskis la nombro de la flugantaj pasaĝeroj. Tio estis ebla dank’ al la ŝanĝoj sur la merkato de regulaj trafikkonektoj, inkluzive evoluon de favorprezaj kaj landaj flugoj. Tra la ĉefurba flughaveno Chopin pasis 9,5 milionoj da pasaĝeroj, la krakova Balice notis 3,4 milionojn da pasaĝeroj kaj la flughaveno en Gdansko 2,8 milionojn da vojaĝantoj. Krome la flughaveno en Katowice notis 2 kaj duonan milionojn da pasaĝeroj kaj tra Vroclavo pasis 1,9 milionoj da pasaĝeroj. En 2012, simile kiel unu jaron pli frue, plej rapide disvolviĝis la regionaj flughavenoj; la plej grandan dinamikon, pli ol 77-procenton notis la flughaveno en Zielona Góra-Babimost. En 2012 komencis funkcii du novaj flughavenoj – en Modlin (857 mil pasaĝeroj) kaj en Lublino (5,6 mil personoj). La plej oftaj flugoj okazis al Britio kaj la plej ofte vizitata urbo estis Londono, kien flugis pli ol du milionoj da pasaĝeroj. Sekvis Germanio kaj Italio. La gvida flukompanio estis LOT. Rynair havis la 23-procentan partoprenon en la pola flugmerkato, la 20- procentan notis Wizz Air.
El la elsendo 31.12.2013. Legas Milada
La Poŝtelefona Gardanĝelo
La prototipon de aplikaĵo baziĝanta sur niaj nervaj konektoj kaj nia biologio prilaboras psikologo Rafał Ohme konstatinte, ke plimulto de ni ne havas tempon aŭskulti nian internan voĉon aŭ ĝin rifuzas. Ŝanĝi tion helpos al ni plurfunkciaj poŝtelefonoj. La prototipo de la aplikaĵo estos preta en 2014. Lau Rafał Ohme la homa korpo la tutan tempon „sufloras” al ni, kion fari. Ĝi informas nin pri la bezonoj, sed nur malmultaj kapablas aŭdi tiujn komunikojn. La menciita aplikaĵo baze de signaloj senditaj de organismo avertos ekzemple, ke la nivelo de nia nervoziĝo superis iun nivelon. Tiam aperos ankaŭ konsilo, ke prefere dum duona horo oni distanĉiĝu de aliaj homoj, faru kelkajn fizikajn ekzercojn aŭ supreniru la ŝtuparon de la oficejo aŭ domo. Kiam la organismo reakiros ekvilibron homo ricevos konfirman informon. Rafał Ohme bildece komparas la funkcion de la aplikaĵo kun la rolo de Gardanĝelo sufloranta solvon, helpanta, sed parolanta tro mallaŭte por ke oni aŭdu tion. La poŝtelefona aplikaĵo estos pli laŭta.
El la elsendo 31.12.2013. Legas Tomek
La Posxtelefona Gardangxelo
Ĉokolado rekomendita
Laŭ hispanaj sciencistoj ne necesas rezigni pri frandado de ĉokolado, ĉar ĝi ne grasigas, eĉ kontraŭe – personoj, kiuj ofte konsumas ĉokoladon havas malpli da grasa histo. Kiel informis la periodaĵo „Nutrition” sciencistoj el la universitato en Grenado analizis donitaĵojn de 1458 personoj 12-17-jaraĝaj el 9 eŭropaj landoj, partoprenintaj la esplorprojekton HELENA, financitan de la Eŭropa Unio. La esplorojn aŭtoris Magdalena Cuenca-Garcia. Ŝiaopinie kvankam ĉokolado estas taksita kiel altgrade energidona produkto, riĉa je sukeroj kaj graso la lastaj esploroj inter plenkreskuloj sugetas, ke la konsumado de ĉokolado ligiĝas kun malpli alta risko de kormetabolaj malsanoj. Ĉokolado enhavas mulajn flavonoidojn, kiuj rolas kiel fortaj antioksidantoj. Ili efikas ankaŭ kontraŭinflame kaj kontraŭtrombe kaj helpas en hipertensio. Sciencistoj atentigas krome, ke la biologia efikado de nutraĵoj ne povas esti konsiderata nur laŭ la vidpunkto de ilia kolarieco, sed ankaŭ laŭ la vidpunkto de aliaj konsisteroj, kiuj en difinita maniero efikas grandige aŭ malgrandige je la risko de malsanoj, inkluzive de obezeco.
El la elsendo 31.12.2013. Legas Gabi
Cxokolado rekomendita
La varsovia semajnfina signalo
La sonĝo pri Varsovio”, tre populara kanzono de Czesław Niemen, ekde la 16-a de februaro (la naskiĝtagreveno de la mortinta antaŭ 10 jaroj kantisto) ĉiuvendrede eksonos sur la Banka Placo en Varsovio tiamaniere anoncante semajnfinon. „Sonĝo pri Varsovio” estante muzika invito enamiĝi al Varsovio pro ĝia belo, moderneco, gastamo kaj nevenkeblo ne rolos tamen kiel la himno de Varsovio. Tiun rolon plenumas melodio aŭdiĝanta ĉiutage je la 11.15 de sur la horloĝa turo de la Reĝa Kastelo. Ĝi memorigas, ke tiuhore en septembro 1939 dum la pribombado de Varsovio fare de germanoj haltis la horloĝa mekanismo. La himno estis kunkomponita baze de la muzikmotivoj de la historia Varsovia Kanto kaj de la insurgenta Marŝo de Mokotów-kvartalo el 1944.
El la elsendo 27.12.2013. Legas Gabi
Por la restaŭra fondaĵo de la Baziliko en Bet Leĥem
En novembro la pola prezidento kun la edzino vizitis la Bazilikon de la Naskiĝo de Jesuo en Bet Leĥem. Ili estis bonvenigitaj de la protektantaj la Bazilikon franciskanoj kaj reprezentantoj de la ortodoksa kaj armena Eklezioj. La pola prezidenta paro en la akompano de franciskano Seweryn Lubecki vizitis la sanktejon, preĝis ĉe la Groto de la Enmondiĝo, vizitis la preĝejon de sankta Katerina la Aleksandria kaj vizitis la groton de sankta Jozefo. Post la vizito kortuŝita prezidento Komorowski dividis la opiniondeklaris, ke tiuloke Kristnasko daŭras la tutan jaron kaj kun rekono rilatigis sin al la kunlaboro de la protektantaj la Bazilikon Eklezioj. Ministro Jaromir Sokołowski el la prezidenta kancelario informis, ke Pollando destinos 50 mil dolarojn por la restaŭra fondaĵo de la Baziliko.
El la elsendo 24.12.2013. Legas Milada
Por la restaura fondajo de la Baziliko en Bet Lehem
Omaĝe al poloj savantaj judajn kuncivitanojn
Sur Grzybowski-Placo en Varsovio ekstaros monumento de poloj savantaj judojn. La Varsoviaj urboaŭtoriatoj kaj Komitato por Protekti la Memoron pri la Bataloj kaj Martireco anoncis konkurson por la formo de la monumento. Ĝi estos lokita ĉe la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. En la samflanka navo troviĝos omaĝmuro kun la nomoj de poloj savantaj judojn. La liston preparas speciala grupo sub la gvido de Jan Żaryn el la Komitato memoriganta polojn, savintaj judojn. Laŭ profesoro Żaryn temos pri ĉirkaŭ 10 mil nomoj kaj krome tiaj institucioj kiel ekzemple Pola Konspira Ŝtato, la Katolika Eklezio, la Pola Registaro en Elmigrejo. La konkurso daŭros ĝis la 28-a de februaro 2014. Ĝi havas internacian karakteron.
El la elsendo 20.12.2013. Legas Milada
Omagxe al poloj savantaj judajn kuncivitanojn
Festokaza butikumado de poloj
La ŝparado kaj prudento – tiel mallonge eblas sumigi la esplorrezultojn de la konsilfirmao Deloitte pri nia butikumado lige kun la Kristnasko 2013. Malgraŭ ŝparado kaj prudento temos pri la 5-procenta kresko kompare al 2012. Entute temos pri 1126 zlotoj (ĉ. 268 eŭroj). La festaj elspezoj estas financitaj el niaj ŝparitaĵoj. Ĉiu 20-a persono planas preni por la kristnaska butikumado bankan krediton. Statistika eŭropa familio elspezas por la festoj ĉ. 452 eŭrojn – je 184 eŭroj pli ol poloj. Ĉiam pli ofte poloj festokaze butikumas en grandaj vendejretoj, ĉiam pli ofte interrete. Poloj plej ofte aĉetas kiel kistnaskajn donacojn kosmetikaĵojn kaj librojn, mem preferente ricevi koverton kun kontanta mono. La esploroj de la konsilfirmao Deloitte en Pollando okazis la 5-an fojon, en la mondo la 16-an. Partoprenis ĝin 17 eŭropaj landoj.
El la elsendo 17.12.2013. Legas Milada
Festokaza butikumamdo de poloj
Polaj lernantoj laŭ la esploroj de OECD
Polaj lernantoj troviĝas inter la plej bonaj, se temas pri la rezonkapablo rilate natursciencojn, legadon kaj interpretadon de tekso kaj rilate la matematikajn kapablojn. Tio rezultas el la esploroj de PISA -programo pri la poentado de lernokapabloj – konsistanta el duhora testo kun demandoj, kiujn necesas plurfoje respondi en diversaj kuntekstoj kaj kun malfermaj demandoj baziĝantaj sur situacioj, kiujn eblas fronti en la ĉiutaga vivo.
PISA-esplorado estis okazigita jam la 5-an fojon inter 500 mil 15-jaruloj en 65 landoj de la mondo laŭ la mendo de OECD – Organizo pri la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo. La rezultoj de junaj poloj en signifa grado superas la mezumon karakterizan por ĉiuj OECD-ŝtatoj. La polaj junuloj okupis la 9-an lokon en la kategorio la rezonado koncerne natursciencojn, la 10-an se temas pri legado kaj interpretado de teksto. Se temas pri la natursciencoj polaj 15-jaruloj akiris lokon tuj post finnoj kaj estonoj – en la monda skalo anticipinte i.a. Usonon kaj Francion. Rilate matematikajn kapablojn ili okupis la 14-an lokon. Kompare kun la antaŭaj esploroj de PISA tio estis ilia plej granda avanco, ĉar antaŭe iliaj rezultoj egalis al OECD-mezumo. La rezultoj de la polaj gimnazianoj pri la matematikaj kapabloj distingiĝas ankaŭ fone de la ceteraj eŭropaj ŝtatoj. Poloj akiris ĉi-rilate la 4-an rezulton inter la ŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj la 6-an inter ĉiuj eŭropaj ŝtatoj. La esploroj de PISA elmontris, ke en Pollando estas ĉiam malpli da lernantoj kun la plej malbonaj lernorezultoj, grandiĝas la nombro de avanuloj. Rilate matematikon la plej bonaj lernantoj konsisitigas 5 procentojn de la tuta esplorata grupo.
Entute en la nunjara esplorado de OECD gejunuloj el 25 landoj akiris pli bonajn rezultojn ol en la antaŭaj jaroj. Krom Pollando en maniero evidenta pliboniĝis la klerignivelo en Brazilo, Germanio, Israelo, Italio, Meksikio, Portugalio, Tunizo kaj Turkio. Tre bonajn rezultojn atingis lernantoj el la orienta Azio kaj ankaŭ el Liĥtenŝtejno, Svislando kaj Nederlando.
El la elsendo 13.12.2013. Legas Milada
Polaj junuloj en la lastaj esploroj de OECD
Subvenciado ankaŭ de naturgenera teknologio
La konsilantaro de Częstochowa – en kiu ekde unu jaro estas kromfinancata la programo de eksterorganisma koncipado – ekde 2014 subvencios ankaŭ metodon kuraci malfekundecon naturmaniere. Nome komence de decembro la urbokonsilantaro aprobis la civitanan rezolucion pri la kromfinancado de la programo kuraci malfekundecon per natura metodo, la t.n. Naturgenera Teknologio [NPT]. La decidon antaŭis tutjara informkampanjo celita al la civitanoj kaj urboaŭtoritatoj kadre de kiu okazis multaj klerigaj sesioj, simpozioj, podidiskutoj kaj sciencaj konferencoj. Pravigante la civitanan proponon oni elstarigis, ke la problemo de nefekundeco rilatas al 10-15 procentoj de paroj kaj inter ili nur ĉe 20 procentoj nefekundecon eblas konsideri kiel malsanon. Tio signifas, ke en 80 procentoj da kazoj eblas revenigi fekundecon helpe de profesia diagnozado kaj konforma kuracado. Samtempe oni elstarigis, ke la aplikado de la naturgenera teknologio estas statistike plej efika maniero kuraci malfekundecon. Ĝi estas ankaŭ dekkelkoble malpli posta ol la eksterorganisma koncipado.
El la elsendo 10.12.2013. Legas Barbara
Subvenciado ankau de la naturgenera teknologio
Kreskas la nombro de rusoj vizitantaj Pollandon
Rusoj tuj post germanoj apartenas al personoj plej multnombre vizitantaj Pollandon. En 2013 la nombro de rusoj venantaj al Pollando, aparte al la Gdanska Regiono kreskis enorme. En 2012 iliaj vizitoj kreskis 30-procente, en la unua jarduono de 2013 rusoj lasis en Pollando 238 milionojn da zlotoj. Kvankam rusoj venas unuavie butikumcele videbliĝis kresko de interesiĝo pri la kulturaj proponoj kaj ripozo. Ĉi-lasta estas ĉiam plilongdaŭra, kion konsideras la pola flanko plukonstruante la turisman infrastrukturon, ĉefe 5-stelajn hotelojn. Dum la lasta Pola-Rusa Turisma Forumo en Gdansko oni parolis ankaŭ pri la favorantaj turisman viglon interhomaj rilatoj. La turisman trafikon favoras traktato pri malgranda limtrafiko, kvankam krom kaliningradanoj ĉiam pli da turistoj venas el Moskvo.
El la elsendo 10.12.2013. Legas Milada
Pollando logas rusajn turistojn
Akriĝas situacio en Ukrainio
La parlamento de Ukrainio malakceptis la postulon pri malfidesprimo por la registaro de la ĉefministro Mykoła Azarow, kiu decidis ke la asociiga interkonsento kun la Eŭropa Unio ne estos akceptita. Lia parolado estis superbrigita per protestkrioj de opoziciaj deputitoj indignitaj, ke la ĉefministro parolas ruse kaj ne ukraine. En sia alparolo en la parlamento Witalij Kliczko akuzis la ŝtaton pri perfido kaj postulis la abolon de la kabineto. Miloj da manifestaciantoj, aŭskultantaj la parlamentan debaton pri revoko de la registaro Azarows post la malsukcesa decido direktiĝis al la rezidejo de prezidento Janukowycz. Sur la centra placo de Kijevo – Majdan laŭvican tagon manifestas pledantoj de integriĝo de Ukrainio kun la Unio. La opozicio blokas la registarajn konstruaĵojn kaj la rezidejon de la prezidento.
El la elsendo 03.12.2013. Legas Barbara
Akrigxanta situacio en Ukrainio
Ĉinio logas per salajroj
Ne Kajmana Insularo, nek Aŭstralio – sed Ĉino estas la plej ofte elektata de eksterlandanoj loko por vivi kaj labori. Laŭ ekspertoj de la banko HSBC eksterlandajn al Azio logas unuavice altaj salajroj. Meze dum la jaro eblas gajni 74 mil dolarojn, tio estas je 10 mil pli ol ekvivalentas la meza salajro sur aliaj kontinentoj. Al la malavantaĝoj apartenas polucio en la ĉinaj metropoloj. HSBC enketis pli ol 7 mil personojn en 37 landoj. Post Ĉinio, kiel atrakcia laborloko, viciĝis Germanio, Singapuro, Kajmana Insularo kaj Aŭstralio.
El la elsendo 03.12.2013 Legas Zbyszek
Cxinaj salajroj logas eksterlandajn laborantojn
Nova poŝtmarkoserio en la ciklo „Perditaj artverkoj
Antaŭnelonge la Pola Poŝto emisiis tri poŝtmarkojn kun paŝteloj de Stanisław Wypiański, kiuj prezentas polan aktoron kaj reĝisoron el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, Ludwik Solski. La tri poŝtmarkoj – ĉiu en la eldonkvanto de 450 mil ekzempleroj – aperas en la ciklo „Perditaj artverkoj”. Ĝia celo estas atentigi, ke la artverkoj malaperintaj dum la 2-a mondmilito aŭ ŝtelitaj lige kun ĝi estas seninterrompe serĉataj. Sur la postmarke prezentitaj tolaĵoj de Wyspiański la aktoro estas prezentita en la roloj el teatraĵoj de Leopold Staff, Ŝekspiro kaj Wyspiański. Dum la germana pribombado la varsovia loĝejo de Solski – elstara pola aktoro, reĝisoro kaj teatra direktoro en septembro 1939 estis damaĝita. Multnombra kolekto de liaj artverkoj perdiĝis.
El la elsendo 29.11.2013. Legas Gabi
Nova posxtmarserio el la ciklo Perditaj Artverkoj
Disingo por la Polaj Ŝtataj Arbaroj
Fine de novembro 2013 dum la Monda Scienca Forumo en Rio de Janeiro la pola institucio Ŝtataj Arbaroj kaj la sudafrika organizo Endangered Wildlife Trust ricevos la premion de la sultano de Omano, Kabus ibn Sa’ida, kiu premio estas atribuata de la Ĝenerala Direktoro de Unesko. Ricevas ĝin personoj, institucioj kaj organizoj agantaj favore al la protekto de la natura medio. La rekomendo por la Polaj Ŝtataj Arbaroj venis de la pola naturministerio, subtenita i.a. de la Landa Unesko-Komitato kaj Kulturministerio. Oni reliefigis preskaŭ la 90-jarajn administrajn spertojn de la institucio Ŝtataj Arbaroj. La fakto, ke preskaŭ 80 procentoj de la polaj arbaroj troviĝas sub la protekto de la institucio igas ĝin la plej granda ĉi-speca firmao en Eŭropo. Ne subtaksinda estas la fakto, ke unu el la plej gravaj celoj de la institucio Polaj Ŝtataj Arbaroj estas disponigi arbarojn al homoj kaj altigi ilian ekologian konscion. Ne subtaksinda estas la malfermiĝo de la institucio je novaj amaskomunikiloj. Kiel la ekzemplo povas servi la interreta disbildigado el la nestoj de cikonioj aŭ de blankaj agloj. Ĉi lasta estis sekvata de pli ol 20 mil internaŭtoj.
El la elsendo 26.11.2013. Legas Milada
Polaj Sxtataj Arbaroj premiitaj
Post la pariza konferenco pri senlaboreco en EU
Jam pli ol 26 kaj duona milionoj da eŭropuniaj loĝantoj estas senlaboraj, inkluzive de kvin kaj duona milionoj da personoj ĝis la 25-a vivojaro. Tiaj estas la donitaĵoj de Eŭrostat. Al tiu problemo estis dediĉita la okazinta meze de novembro en Parizo konferenco pri la kontraŭbatalado de senlaboreco de junuloj en Eŭropo. Tiu fenomeno maltrankviligas fakulojn. Por aktivigi ilin Bruselo intencas dediĉi en la jaroj 2014-2020 eĉ 8 miliardojn da eŭroj. La problemo de senlaboreco inter gejunuloj ne evitas Pollandon. Multaj polaj altlernejaj diplomitoj ne povane trovi laboron enlande serĉas ĝin eksterlande. Tiel Pollando investante por klerigi ilin samtempe ilin perdas. Specialistoj atentigas pri neceso de energiaj agadoj flanke de la ŝtato, ĉar iliaopinie la sola alvokado al memdungiĝo kaj establado de propraj firmaoj ne solvos la problemon.
El la elsendo 26.11.2013. Legas Milada
En Parizo pri senlaboreco en EU<
Unu el la kampanjoj de hitlera Germanio ekstermi la polajn intelektulojn
La 6-an de novembro pasis la 74-a datreveno de la Speciala Kampanjo Krakovo, kadre de kiuj germanoj invitis al Collegium Novum en Krakovo profesorojn de la Jagelona Universitato por prezenti la prelegon pri la germana starpunkto rilate al la scienco kaj superaj lernejoj. Efektive temis pri „Aktion gegen Professoren”, efektivigita de la krima subtaĉmento de Einsatzkommando D gvidita de SS-viro Bruno Müller. La subalternuloj de Hitler malliberigis 184 universitatajn lekciantojn el la Jagelona Universitato, el la Fand- kaj Minindustria Akademio kaj unuopajn personojn el aliaj altlernejoj. La koncentrejo Sachsenhausen signifis por ili la mortoverdikton. La evento estis tiom skandala, ke pri la sorto de famaj polaj sciencistoj intervenis… Mussolini. Parto estis liberigita, sed la travivitaj spertoj fariĝis kaŭzo de ilia baldaŭa morto.
El la elsendo 22.11.2013. Legas Milada
zap_bp_24
Ĉu en EU estos kultivebla modifita maizo 1507
La Eŭropa Komisiono petis la registarojn de la eŭrouniaj landoj permesi la kultivadon de la genetike modifita maizo 1507. Informis pri tio la unia komisaro por sanaferoj Tonio Berg. Tiu postulo fariĝos en decembro temo de la eŭropunia renkonto de la ministroj pri la medioprotektao. Se en la Konsilio ne estos atingita kvalifikita plimulto por aŭ kontraŭ – la Komisiono aŭtomate devos ĝin aprobi. La lastmerkreda decido de la Komisiono estas sekvo de la verdikto de la eŭropunia Tribunalo, kiu la 26-a de septembro agnoskis, ke la Eŭropa Komisiono sindetenis sin de agadoj koncerne peton de la firmao Pioneer de antaŭ 12 jaroj pri permeso kultivi la modifitan genetike maizon 1507. Tiu maizo estas allasita al la aplikado en la nutraĵoj kaj furaĝoj, sed ne al la kultivado. La decidon de la Eŭropa Komisiono kritikis Greenpeace.
El la elsendo 19.11.2013. Legas Tomek
Pri kultivado de maizo 1507 en EU
Nova opinisondado pri poruniaj agordoj en Britio
La plej nova opinisondado pri la rilato de britoj al la Eŭropa Unio elmontras kreskantan separismon. Du trionoj de la respondintoj en la enketo de la gazeto „Huffingston Post” deklaris volon, ke Britujo forlasu la Union. Dum iom pli ol tagnokto la sondadon partoprenis 17 kaj duona mil personoj. 36 procentoj asertis, ke Britujo restu en la Unio pro la ekonomiaj motivoj tamen eĉ 64 procentoj deklaris tion malgrava. La demando pri ekonomiaj avantaĝoj estis diktita de la starpunkto de la Konfederacio de Brita Industrio – CBI, kiu latlunde lanĉis kampanjon por resti en la Unio.
El la elsendo 19.11.2013. Legas Milada
Britoj en nova sondado pri EU
La novembra Tago de Solidareco kun Niĝerio
La 10-a de novembro estis dediĉita en la pola Katolika Eklezio al kristanoj en Niĝerio. Laŭ la veninta al Pollando episkopo Hyacinth Oroko Egbebo la ĉefa defio de la Niĝeriaj kredantoj estas la krima agado de la organizo Boko Haram, kies celo estas kontraŭbatali ĉion, kio venas el Okcidento: preĝejojn, lernejojn hospitalojn por envivigi la islaman ŝariaton. Boko Haram celas plenan islamigon de la lando. Ĝiaj teroristoj mortigas ne sole kristanojn, sed ankaŭ kontraŭbatalantajn soldatojn kaj policistojn, eĉ muzulmanojn mem, se ili kritikas ilian agadon.
El la elsendo 19.11.2013. Legas Zbyszek
Tago de Solidareco kun Nigxerio
Malgranda Pollando en Hinda Unio
La 10-an de novembro okazis la hindunia premiero de filmo pri maharaĝo savanta polajn infanojn. La filmo „Malgranda Pollando en Hinda Unio” rakontas historion de ĉirkaŭ unu mil polaj infanoj, al kiuj dum la 2-a mondmilito helpis la reganto de Ĝamnagar. Dank’ al prezento de la filmo en la kanalo Doordarshan [do-ĉan] konatiĝis kun ĝi ĉ. 150 milionoj da spektantoj. La polaj infanoj el la infero de la sovetaj tendaroj kaj ekzilejoj de Siberio trafis al Hinda Unio tra dezertoj de la Centra Azio kaj tra Irano. La maharaĝo konstruigis al ili el siaj privataj rimedoj estadtendaron kaj certigis dignajn vivkondiĉojn. Ĉiujn grupojn de polaj infanoj li bonvenig-adis per la vortoj: „Ne opiniu vin orfoj. Nun vi estas ĝamnagaranoj kaj mi estas patro, la patro de ĉiuj loĝantoj de Ĝamnagar, ankaŭ la via”. La helpokampanjo dediĉita al polaj infanoj en 1942 estis realigita kun delegitoj de la Armeo de generalo Władysław Anders kaj kunlabore kun la pola konsulejo en Bombajo, la Ruĝa Kruco kaj la tiama brita administracio. La filmo realigita de Anu Rada estis financita de la hindunia ŝtata televido Doordarshan kaj la registaro de la provinco Guĝarato, en kies loko Ĝamnagar loĝis polaj infanoj. La kunproduktintoj de la filmo estis pola Nacia Aŭdovida Instituto kaj la pola televido kiel teknika partnero.
El la elsendo 15.11.2013. Legas Milada
Malgranda Pollando en Hinda Unio
Interretaj servoj de la Pola Poŝto
Ekde la 5-a de novembro klientoj de la Pola Poŝto povas aĉeti en la Interreto kaj sekve presi poŝtmarkojn. Ili povas ankaŭ skribi interrete leteron kaj sendi ĝin tradicie. Liveros ĝin al adresato leterportisto. La interreta platformo de Pola Poŝto ofertas do novleteron kaj nov¬poŝtkarton. Jam de kelkaj monatoj utiligante mobil¬aparatojn eblas presi faritan de si foton kaj sendi tian karton al dezirata persono. Dume nov¬poŝtmarko kaj novletero estas realigeblaj pere de komputilo, sed baldaŭ la oferto estos vastigita je tabletoj kaj plur¬funkciaj poŝtelefonoj.
El la elsendo 12.11.2013. Legas Tomek
Novaj interretaj servoj de Pola Posxto
Librovendomaŝinoj en polaj staciodomoj
En la stacidomoj en Varsovio, Vroclavo kaj Poznano krom aŭtomatoj kun kafo, tero kaj dolĉaj mordaĵoj aperis pasintsemajne aŭtomatoj kun libroj. La vojaĝantoj povas aĉetila plej novan romanon de Haruki Murakami „La senkaraktera Tsukuru Tazaki kaj la jaroj de lia pilgrimado”. Ne hazarda estas la formo kaj enhavo de la vendata libro”. Nome temas pri la tradicio de vendomaŝinoj, tre popularaj en Japanio, aliflanke la ĉefheroo estas la projektanto de la stacidomoj. La kreado de Haruki Murakami vekas grandan interesiĝon en la mondo. Li estis plurfoje kandidato por la literatura Nobel-premio. La libro de Mrakami aperis en la polaj librovendejoj la 6-an de novembro. En Japanio ĝi fariĝis furorlibro dum unu diurno, dum unu tago estis venditaj 600 mil ekzempleroj.
El la elsendo 12.11.2013. Legas Tomek
La stacidomaj vendomasxinoj
Klimata Konferenco de UNo en Varsovio
Teknikaj preparoj al la klimata UNO-pintrenkonto en Varsovio inter la 11-a kaj la 22-a de novembro finiĝas hodiaŭ. La konferenco okazos sur la Nacia Stadiono, sur kies ludplato estis instalitaj kvar pavilonoj, inkluzive de du por po ĉirkaŭ du mil peronoj, en kiuj disvolviĝos la debatoj. La akompanaj aranĝoj okazos ankaŭ en Palaco de Kulturo kaj Sciencoj. Por la pintrenkonto, kies inaŭguro okazos en la 95-a datreveno de la reakiro de la sendependeco de Pollando venos pli ol 10 mil personoj reprezentantaj ŝtatojn kaj eksterregistarajn organizojn. Unu el la plej grandaj delegacioj – ĉirkaŭ 100-persona – venos el Ĉinio. Por faciligi la trafikon funkcios specialaj buslinioj. La organizo de UNO-konferenco kostos ĉirkaŭ 100 milionojn da zlotoj, aldone por la teknika priservo de la evento estis destinitaj 34 milionoj da zlotoj.
El la elsendo 08.11.2013. Legas Zbyszek
Klimata UNo-Konferenco en Varsovio
Adiaŭo de Tadeusz Mazowiecki
Lastdimanĉe, t.e. la 3-an de novembro Pollando adiaŭis la forpasintan unuan nekomunistan ĉefministron en la Orienta Eŭropo post 1989. Tadeusz Mazowiecki mortis la 28-an de oktobro en la aĝo de 86-jaroj. La sepultotago estis anoncita en Pollando kiel tago de la nacia funebro. La solenaĵoj komenciĝis en la varsovia Arkikaderala Baziliko de Sankta Johano Baptisto. La funebran meson, kiun partoprenis la plej altrangaj reprezentantoj de la ŝtato kaj registaro celebris kardinalo Kazimierz Nycz. Tadeusz Mazowiecki estis entombigita en la apudvarsovia loko Laski. Kondolencoj al la familianoj kaj al Pollando venis el la tuta mondo. Sendis ilin i.a. la prezidentoj de Usono, Germanio, Ĉeĥio, Litovio, Estonio, Svislando, Makedonio, Bosnio kaj Hercegovino. Ili venis ankaŭ de la germana kanceliero Angela Merkel kaj la ĉefministroj de Ĉeĥio, Litovio, Moldavio, Luksemburgio kaj Singapuro. Pasintsemajne en la polaj diplomatiaj centroj estis elmetitaj kondolencaj libroj. Siajn omaĝvortojn enskribis estroj de la ŝtatoj kaj registaroj, konataj politikistoj la amikoj de Tadeusz Mazowiecki el la periodo de lia politika aktivado.
El la elsendo 05.11.2013. Legas Milada
Funebraj solenajxoj de Tadeus
Muro de Memoro omaĝe al insurgentoj de la Varsovia Insurekcio 1944
En la tombejo de la Varsoviaj Insurgentoj en la kvartalo Wola kreiĝos La Muro de Memoro. Nun en la Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944 komencis funkcii centro kolektanta informojn pri pereintoj, mortintoj aŭ perdiĝintoj dum la tempo de la Insurekcio. Ĉiuj informoj estas kolektataj pere de speciala enketo konsultebla rete. La enketo paperforme estas disdonata ankaŭ de volontuloj kvestantaj – dum la nuna periodo de la Festo de la Mortintoj en ĉiuj Varsoviaj tombejoj – por la renovigo de la insurgentaj tomboj. Ĉiuj informoj estos kontrolataj de specialistoj de la muzeo kaj definitivan decidon pri la loko de unuopaj nomoj sur la Muro de la Memoro alprenos Memorkonsilio pri Bataloj kaj Martireco. La Muro troviĝos en la Tombejo de la Varsovia Insurekcio 1944, en kiu eterne ripozas jam pli ol 104 mil personoj – civiluloj kaj soldatoj. Eĉ 80 mil tio estas la korporestaĵoj de la civila loĝantaro de la pola ĉefurbo: virinoj, infanoj, grizaĝuloj senkompate pafmortigataj de hitleranoj.
Ekde 2011 daŭras la renovigo de la Tombejo de la insurgentoj de la Varsovia Insurekcio 1944, nome la sabloŝtonaj tombotabuloj estas anstataŭigataj per granitaj. La tuta renoviga laboro finiĝos antaŭ la 70-a datreveno de la eksplodo de la Varsovia Insurekcio, tie estas la 1-a de aŭgusto 2014. Renovigita estos ankaŭ la ĉirkaŭaĵo de la monumento Pereintoj Nevenkitaj troviĝanta sur la terŝutaĵo kun la restaĵoj de preskaŭ 50 mil varsovianoj, kiuj pereis dum la Insurekcio 1944.
El la elsendo 01.11.2013. Legas Milada
Muro de Memoro omagxe al insurgentoj de la jaro 1944
Pacaj Nobel-premiitoj en Varsovio
La plej proksiman lundon, tio estas la 21-an de oktobro la varsovia Palaco de Kulturo kaj Scienco bonvenigos la 13-an Mondan Pintrenkonton de la Pacaj Nobelpremiitoj. Ĝiaj gvidaj temoj estos paco kaj sekureco, sociaj valoroj en la epoko de krizo kaj la homaj rajtoj. Tuj post la inaŭgura solenaĵo estas planitaj du sesioj „Solidaraj por paco kaj sekureo” kaj „Sistemo de sociaj valoroj en la epoko de krizo”. Marde oni traktos la temojn „Aŭdu nin! Malegalecoj kaj socia justeco” kaj „Homaj rajtoj – minacoj hieraŭ kaj hodiaŭ”. La lasta tago de la pintrenkonto okazos en la varsovia Teatro la Granda, kie disvolviĝos la lastaj sesioj pri „Solidareco kaj interpaciĝo: neniam plu milito” kaj „Solidareco de junuloj – agu favore al paco”.
El la elsendo 15.10.2013. Legas Gabi
p_kolore_sp_
La Barcelona Sagrada Família estos finkonstruota en 2026
La fondaĵo okupiĝanta pri la barcelona preĝejo Sagrada Família anoncis, ke la sanktejo estos finkonstruita en 2016. Ĝia konstruo komenciĝis antaŭ 131 jaroj, sed ankoraŭ aldoniĝos kelkaj novaj ĉielskrapaj turoj el inter kiuj la plej altaj havos 175 metrojn.
La konstruado komenciĝis en 1882. Ekde la sekva jaro pri ĝi okupiĝis fama arkitekto Antonio Gaudi, kies projektaj laboroj pri la sanktejo daŭris laŭvicajn 43 jarojn ĝis lia morto en 1926. Tiam la konstruaĵo estis preta nur en 20 procentoj.
La kaŭzoj de ekstreme longa konstru¬periodo ligiĝas kun la tempesteca historio de Hispanio, financaj problemoj kaj enorme komplika konstruprojekto.
El la elsendo 11.10.2013. Legas Barbara
p_kolore_sp_
Sukcenaj ornamaĵoj el Pollando
La sukcenaj ornamaĵoj de jaroj estas pola specializo. Pollando kovras 70 procentojn de la monda merkato de sukcenornamaĵoj. Tre longe inter la polaj klientoj dominis usonanoj kaj eŭropanoj, nun venas ĉiam pli da klientoj el Azio.
Laŭ la mastrumministerio en 2012 la eksporto de la polaj sukcenornamaĵoj havis la valoron de 60 milionoj da eŭroj, unu jaron pli frue de preskaŭ 51 milionoj da eŭroj. En la unua jaroduono de 2013 la eksporto de polaj sukcenornamaĵoj superis la valoron de 37 kaj duona milionoj da eŭroj. Temis pri 53 procenta kresko kompare kun la sama periodo de antaŭ unu jaro.
El la elsendo 11.10.2013. Legas Krystyna
p_kolore_sp
Laboremaj poloj
Laŭ la donitaĵoj de OECD (Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo) poloj laboras pli ol ekzemple usonanoj. Kaze de usonanoj temas pri 1800 laborhoroj jare, kaze de poloj pri 1893. Bedaŭrinde poloj samtempe havas duoble malpli altajn salajrojn.
En 2012 pli multe ol poloj laboris rusoj, grekoj kaj ĉilianoj. Plej grandaj laboremuloj evidentiĝis meksikanoj laborante meze dum la jaro 2226 horojn.
Pollando en la rangolisto de laboremuloj okupis la 5-an lokon. Sekvis ĝin i.a. Israelo, Estonio, Hungario. Usono okupis la 11-an lokon.
El la elsendo 10.09.2013. Legas Krystyna
Laboremaj poloj
Senlaboreco en Germanio kaj inter la tieaj enmigrantoj
Instituto pri la Germana Mastrumado reference al la donitaĵoj de la Federacia Laboragentejo komparis la situacion de germanoj kaj enmigrantoj sur la germana labormerkato. La statistikaj donitaĵoj ne konsideris personojn laborantajn laŭ minimuma laborhoraro, oficistojn kaj entreprenistojn. Estis konsideritaj sole eksterlandanoj havantaj la laborpermeson. Evidentiĝas, ke senlaboreco duoble pli minacas al eksterlandanoj ol al germanoj. Senlaboreco trafas plej ofte enmigrintojn el la arabaj landoj, kiel Libano, Irako, Afganlando kaj Irano. La plej multaj senlaboruloj estas en la germana turkdevena medio, kiu egalas al 460 mil personoj. En ĝi estas registritaj 140 mil senlaboruloj. Inter senlaboruloj preskaŭ ne troviĝas enmigrantoj el tiaj industriigitaj landoj, kiel Usono, Britio, Francio kaj aziaj landoj. Se temas pri laborantoj el novdemokrataj landoj inter poloj la senlaboreco estas minimume pli alta ol inter germanoj. Bonege retrovas sin en Germanio rumanoj, inter kiuj senlaboreco estas malpli alta ol inter germanoj.
El la elsendo 08.10.2013. Legas Zbyszek
Senlaboreco en Germanio kaj inter la tieaj enmigrintoj
Veturilo ĉiam pli famas
Varsovio superas Novjorkon, Londonon aŭ Vaŝingtonon se temas pri publika luado de bicikloj. Inter 16 plej bonaj urboj Varsovio okupis la 10-an lokon. Oni elstarigis, ke la Varsovia sistemo Veturilo estas favora kaj uzebla de ĉiŭj. Ĵurnalistoj de la usona portalo The Activ Times negative taksis la nesufiĉan iliaopinie biciklan infrastrukturon de la pola ĉefurbo.
El la elsendo 08.10.2013. Legas Barbara
Veturilo cxiam pli famas
Breditaj perdrikoj libere lasitaj al la naturo
450 breditaj perdrikoj estis lasitaj libere en la Olŝtina vojevodio (la nordorienta Pollando) kadre de la projekto savi la minacitan birdospecion, kiun endanĝerigas ne sole la rabobestoj, sed ankaŭ la evoluo de la grandarea agrikulturo. Vastaj senarbustaj spacoj, la utiligado de grandaj agrikulturaj maŝinoj kaj senvaria semstrukturo kaŭzas ilian dekumiĝon. Laŭ pritaksoj en 2010 en Pollando estis du kaj duonoble malpli da perdrikoj ol en 1991, kaj la malkreskon de ilia populacio specialistoj klarigas per nedeturneblaj medioŝanĝoj. Tio kaŭzas, ke nun tre malfacile eblas rimarki perdrikojn en la natura medio. 450 birdoj lasitaj libere devenas el privata perdrikokovejo en Pomerio, en kiu la bredisto aplikas polan genetikan materialon. Dank’ al tio la birdoj estas rezistaj je la ŝanĝiĝantaj veterkondiĉoj. Oni taksas, ke 90 procentoj de la liberigitaj perdrikoj transvivos kaj ĝisatendos idojn. Daŭre unu el la plej grandaj minacoj por perdrikoj estas korvecaj rabobirdoj, da kiuj estas tro.
El la elsendo 04.10.2013. Legas Zbyszek
Breditaj perdrikoj libere lasitaj al la naturo
Kontrolo super la siria kemiarmilaro
Lastlunde venis la sciigo, ke Rusio prezentis al Sirio proponon ĉirkaŭpreni la sirian staplejon de la kemia armilaro per internacia kontrolo, kio ebligus eviti armitan atakon konsideratan de Usono. Mallonge post tio la ĉefo de la siria ministerio por la eksterlandaj aferoj deklaris, ke lia lando kun kontento akceptas ĉi tiun proponon. La usona administracio pozitive akceptis la starpunkton de Rusio, sed atentigis ke dume traktas ĝin skeptike. La usona prezidento doninte lunde kelkajn intervjuojn pri ĉi iu temo, i.a. diris por la televidstacio CNN, ke la propono estas virtuale turnopunkta kaj la usona registaro traktos ĝin serioze.
Laŭ pritakso de la pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Radosław Sikorski la rusa propono direktita al Sirio ebligas doni fortan respondon sen neceso efektivigi atakon.
El la elsendo 10.09.2013. Legas Barbara
Kontrolo supr la siria kemiarmilaro
Pri senlaboreco dum G20
Hieraŭ en Sankt-Peterburgo komenciĝis renkontiĝo de la grupo G20. La partoprenanta la pintrenkontajn debatojn de G20 Ĝenerala Direktoro de Internacia Labororganizo Guy Ryder avertis, ke Eŭropo tenas enmane demografian horloĝbombon kaj alvokis, ke la mondgvidantoj okupiĝu fine pri ĉi tiu urĝe solvenda problemo kaj ke ne supervualu ĝin la situacio ĉirkaŭ Sirio. La pintrenkonton G20 partoprenas gvidantoj de la ŝtatoj, en kiuj senlaboraj estas sume 93 milionoj da personoj kaj tiu nombro kreskas. Inter junuloj malpli ol 25-jaraj en la Eŭropa Unio la senlabreco egalas al pli ol 23 procentoj, en la eŭrosfero al 24 procentoj. Plej multaj junaj senlaboruloj troviĝas en Greklando preskaŭ 63 procentoj kaj en Kroatio pli ol 55 procentoj; en Pollando la senlaboreco inter gejunuloj egalas al pli ol 26 procentoj. Pozitive distingiĝas Germanio kun ĉ. 8 procentoj de senlaboraj junuloj, Aŭstrio kun pli ol 9 procentoj kaj Malto, kiu notas inter junuloj pli ol 10 kaj duonprocentan senlaborecon.
El la elsendo 06.09.2013. Legas Milada
Pliaj klopodoj solvi la situacion ĉirkaŭ Fukushima
Semajnfine estis malkaŝita en Fukushima laŭvica loko de akvolikado el la reaktoro, en kiu la radiadonivelo superis 18-oble la pli fruan polucion. Antaŭ kelkaj semajnoj la administranta konzerno TEPCO informis, ke ĝi ne kapablas solvi la problemon, akvo ĉiutage estas utiligata por la malvarmigado de difektitaj reaktoroj kaj ĉiutage en la oceanon traiĝadis pli ol 300 tunoj da poluciita likvaĵo. Semajnfine la loko de la akvolikado estis rekonita. Intervenis la japana registaro destinante 500 milionojn da dolaroj por frostigi grundon ĉirkaŭ la elektrejo, kio malebligos, ke la poluciita akvo enpenetru la grundon.
El la elsendo 03.09.2013. Legas Barbara
p_kolore_sp_
Du milionoj da rifuĝintoj el Sirio
Laŭ la donitaĵoj de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj por la Rifuĝintoj la nombro de sirianoj, kiuj fuĝis pro la milito superis du milionojn. Kiel diris Antonio Guterres Sirio fariĝis granda tragedio de la jarcento. Ĝi signifas malfierindan humanisman malvenkon, nemezureblajn suferojn kaj migradojn laŭ la skalo nerenkontata en la plej nova historio de la mondo. Sirianoj fuĝas al Turkio, Jordanio, Irako kaj eĉ al Egipto. Plej multaj elektis Libanon. Tamen aŭtoritatoj de ĉi tiuj landoj alarmas, ke ili ne havas monon por certigi al ĉiuj rifuĝintoj lokon en provizoraj rifuĝejoj. Multaj rifuĝintoj en Libano vivas ĉe privataj familioj.
El la elsendo 03.09.2013. Legas Barbara
p_kolore_sp_
La nova lernojaro en Pollando
La 2-an de septembro 4 milionoj 600 mil lernantoj kaj pli ol 666 mil instruistoj komencis en Pollando la novan lernojaron. Tio estis la unua renkontiĝo kun lernejo por 360 mil infanoj, inter ili ĉ. 60 mil sesjaruloj. Komence de junio la registaro akceptis projekton de leĝamendo pri kleriga sistemo, konforme al kiu post unu jaro al la lernodvo subiĝos 6-jaruloj naskiĝintaj en la unua jarduono de 2008. Antaŭ la feriado al la Sejmo estis direktita postulo pri ĉi-rilata referendumo kun ĉirkaŭ unu miliono da subskriboj. Pri referendumo decidos la Sejmo, la registaro kontraŭas ĝin.
El la elsendo 03.09.2013.
Legas Barbarap_kolore_sp_
Ĉiam pli da rusoj venas al Pollando
Poloj volas malfermi du novajn limpasejojn kun la Kaliningrada regiono (la nord-orienta Pollando). Pollandon vizitas ĉiam pli da rusoj, ilia nombro en la lasta tempo triobliĝis. Kun ĉiu monato lavange kreskas la nombro de rusoj el Kaliningrado, kiuj venas al Pollando baze de interkonento pri malgranda limtrafiko (temas pri 100 mil personoj) aŭ klopodas akiri polajn vizojn. Nur ekde la jarkomenco la polajn-rusajn limpasejojn en la Kaliningrada regiono uzis du kaj duona milionoj da personoj, ĝis la jarfino povas temi eĉ pri kvin kaj duona milionoj. Baze de la pola-rusa interkonsento loĝantoj de la limregiono povas senvize eniri la najbaran landon. Rusoj ĉiam pli amase venas por butikumi al Olsztyn kaj al la urbokomplekso Gdansko-Gdynia-Sopot.
El la elsendo 27.08.2013. Legas Barbara
Rusoj amase venas al Pollando
Pli ol unu miliono da infanoj fuĝis el Sirio
Kiel informis du UNO-institucioj jam pli ol unu miliono da infanoj fuĝis el Sirio, kie daŭras la civila milito. Infanoj konsistigas la duonon de ĉiuj siriaj rifuĝintoj. Aliaj du milionoj de la neplekreskaj civitanoj de Sirio estis transloĝigitaj kaj ofte fariĝas celo de atakoj kaj varbado al militistaj trupoj, kio malkongruas kun la internacia humaneca leĝaro. Lastlunde inspektoroj de UNO rigardis en Damasko lokon de onidira atako kun la uzo de la kemia armilaro, sekve de kiu pereis ĉ. 1300 personoj, inkluzive de virinoj kaj infanoj. La estro de la organizaĵo Kuracistoj sen Limoj deklaris preskaŭ 100-procentan certecon pri la uzo de neŭrotoksa substancon. Ne estas klare, kiu el la flankoj ĝin uzis. En Mudamija UNO-ekspertoj ekzamenis la viktimojn de la atako kaj prenis ekzamenprovaĵojn el la korpoj de la mortviktimoj. La sciigoj pri ebla uzo de la kemia armilaro en Sirio revigligis debaton pri eventula milista interveno en ĉi tiu lando.
El la elsendo 27.08.2013. Legas Barbara
Eŭropa Tago de Memoro
Hodiaŭ, la 23-an de aŭgusto pasas la 74-a datreveno de la subskribo de la Pakto Ribbentrop-Mołotow. Ekde 2008 jaro tiu ĉi tago laŭ la propono de la Eŭropa Parlamento estas solenata kiel Eŭopa Tago de Memoro pri Vitimoj de Stalinismo kaj Naziismo.
Pakto Ribbentrop-Mołotow estis internacia traktato, formala pakto pri neagreso inter la 3-a Germana Regno kaj Sovetunio. Konforme al la sekreta protokolo al la oficiala dokumento ĝi koncernis la disdividon de la teritorioj aŭ decidadon pri sortoj de la suverenaj ŝtatoj: Pollando, Litovio, Latvio, Estonio, Finnlando kaj Rumanio.
Lige kun la datreveno la pola gazetaro kaj radio referencas al la artikolo de profesoro Heinrich Olschowsky el la Berlina Humboldt-Universitato por la ĵurnalo „Tagesspiegel”. La aŭtoro kritikas la reziston de la maldekstrulaj elitoj en Germanio agnoski la Pakton Ribbentrop-Mołotow kiel gravan elementon de la eŭropa kulturo de memoro, kion delonge postulas Pollando kaj aliaj nacioj de la Centra-Orienta Eŭropo. Kiel substrekis la aŭtoro tiu temo, konforme al la maldekstrula kulturo de memoro en Germanio, estas temo tabua.
La germana historiisto memorigas, ke en la periodo de la malvarma milito la Okcidenta Eŭropo aprobis la sovetunian interpreton de la 2-a mondmilito. Moralo kaj vero fariĝis ofero sur la omaĝaltaro pro la meritoj de la Ruĝa Armeo en venko de faŝismo.
Profesoro Olschowsky asertas, ke la revenigo de la memoro pri la Pakto estas afero de historia justeco. De 70 jaroj la historio de ĉi iu parto de Eŭropo estas limigita al holokaŭsto kaj ĉiuj aliaj aspektoj de la teruraj eventoj en ĉi tiu regiono estis prisilentataj.
La Pakton pri neagreso subskribis en Moskvo en la ĉeesto de Stalin la ministro por la eksterlandaj aferoj de la 3-a Regno, Joachim von Ribbentrop kaj popola komisaro por eksterlandaj aferoj de Sovetunio, Wiaczesław Mołotow.
El la elsendo 23.08.2013. Legas Zbyszek
Eŭropa Tago de Memoro
Interparoloj inter du koreaj ŝtatoj
La norda Koreio akceptis la proponon de Seŭlo reaktivigi la programon pri la reunigado de familioj disdividitaj antaŭ 60 jaroj pro la korea milito. Informis pri tio la oficiala nordkorea agentejo KCNA. La renkontiĝoj estas organizotaj dum la tradicia rikoltofesto la 19-an de septembro. La lastan fojon la dividitaj familioj havis tian ŝancon en 2010. La nordkorea Komitato por la Paca Unuigo de Koreio proponis, ke la renkontiĝoj okazu sur la monto Kumgang en la Diamanta Montaro. La plej proksiman vendredon komenciĝos detalaj interparoloj pri ĉi tiu temo de ambaŭ koreaj ŝtatoj. Rezulte de la korea milito 1950-1953, finiĝinta nur per armistico, milionoj da koreoj estis apartigitaj disde siaj prokismuloj kaj ektroviĝis ĉe du flankoj de strikte gardata limo. Post du monatoj de konflikto sur la Korea Duoninsulo ambaŭ ŝtatoj entreprenas klopodojn restarigi dialogon. Antaŭ kelkaj tagoj venis informo, ke reprezentantoj de ambaŭ koreaj ŝtatoj interkompreniĝis pri malfermo de la komuna industria sfero Kaesong. Pjongjango fermis ĉi tiun komplekson en aprilo 2013.
El la elsendo 20.08.2013. Legas Barbara
p_kolore_sp_
Bona pomrikolto 2013
Laŭ la plej nova prognozo de la Monda Asocio de la Produktantoj de Pomoj kaj Piroj la nunjara rikolto de pomoj en la Eŭropa Unio egalos al preskaŭ 10,8 milionoj da tunoj kaj estos je 7 procentoj pli alta ol en 2012. Plej multajn pomojn rikoltos Pollando – 3,2 tunojn. Pollando apud Italio apartenas al la plej grandaj uniaj pomproduktantoj. En 2012 ĝi produktis 2,9 tunojn da pomoj, Italio pli ol 1,9 milionojn da tunoj, la trian lokon okupis Francio kun 1,5 milionoj da tunoj. En 2013 malkreskon en pomokultivado notas Hungario, Germanio kaj Greklando. Pollando okupas en la mondo la trian lokon en la pomproduktado post Ĉinio (25 milionoj da tunoj) kaj Usono (5 milionoj da tunoj). Tamen Pollando avanas mondskale pri la produktado de industriaj pomoj. Pli ol 95-procente ili estas alifarataj je pomsuko.
El la elsendo 20.08.2013. Legas Barbara
p_kolore_sp_
Ankoraŭ liberaj lokoj en la Varsovia Universitato
Kelkcent liberaj lokoj atendas ankoraŭ estontajn studentojn en la Varsovia Universitato en tiom prestiĝaj fakultatoj kiel politologio, sociologio aŭ filologioj. La aŭtoritatoj de la altlernejo kiel unu el la kaŭzoj de nesufiĉa nombro de studontoj mencias la demografian malapogeon, do malgrandiĝon de la nombro de gejunuloj en la studenta aĝo. En la daŭro de la lastaj 6 jaroj la nombro de studentoj de la Varsovia Universitato malkreskis je 5 mil kaj nun egalas al 50 mil personoj. En publikaj eldiroj oni avertas, ke parto de studkandidatoj sendepende ĉu en universitatoj aŭ politeknikoj ne plenumas rekrutigajn studokriteriojn dum altlernejoj senseverigas ilin.
El la elsendo 13.08.2013. Legas Milada
p_kolore_sp_
Veturila Muzeo de Johano Paŭlo la 2-a
Muzeo de Johano Paŭlo la 2-a
Antaŭ kelkaj tagoj el Krakovo-Łagiewniki al la sanktejoj en Loreto, Santiago de Compostela, Lisieux, Fatima kaj Vieno ekveturis Moviĝanta Muzo de Johano Paŭlo la 2-a, kiu promocias Krakovon kaj la krakovan regionon, kiel centron de la pola pilgrimturismo. La blank-flava moviĝanta muzeo estas veturilo enhavanata eksponaĵojn kaj fotojn, kiuj proksimigas la vivon de Karol Wojtyła kaj sekve papo Johano Paŭlo la 2-a.
La eŭropa traveturo de la moviĝanta muzeo apartenanta al la krakova Centro de Johano Paŭlo la 2-a “Ne timu” daŭras tri semajnojn. En ĝia daŭro pilgrimantoj kaj turistoj vizitantaj la plej famajn eŭropajn pilgrimlokojn povos rigardi ekpozicion instalitan en la moviĝanta muzeo kaj konatiĝi kun materialoj priskribantaj la krakov-regionajn lokojn de la religia kulto. La planita de multaj monatoj prezentiĝo de la muzeo en Eŭropo alprenas nun apartan signifon en la kunteksto de la decido de papo Francisko okazigi en 2016 en Krakovo Mondajn Tagojn de Junularo. Tiukuntekste la urbon sendube vizitos ne sole gejunuloj, sed ankaŭ aliaj pilgrimantoj kaj turistoj. En la regiono de Krakovo troviĝas 120 pilgrimlokoj kun internacia rango kaj renomo, sanktejoj kun aparta kultura signifo, troviĝantaj i.a. en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.
Turistoj vizitantaj en la nunaj tagoj la moviĝantan muzeon ricevas katalogojn kaj mapojn pri lokoj kaj objektoj de la regiona kulto en Krakovo kaj ĝia regiono. Oni preparis ilin en 100 mil ekzempleroj en la lingvoj: pola, angla, itala, hispana, franca kaj portugala. Paralele al la traveturo de la moviĝanta muzeo 25 fojojn en Italio kaj 28 fojojn en Hispanio la televida kanalo Discovery disbildigas la filmon “Laŭ la spuroj de Johano Paŭlo la 2-a”. Aldone antaŭ unu semajno komencis funkcii la interreta portalo pri religia oferto de la krakova regiono en la lingvoj pola, angla, itala, hispana, franca kaj portugala. En oktobro 2013 Krakovo gastigos internacian konferencon dediĉita al religie motivita turismo.
El la elsendo 09.08.2013. Legas Zbyszek
p_kolore_sp_
Nova posteno de generalo J. Bojarski en NATO
Reprezentanto de Pollando ĉe la Militistaj Komitatoj de NATO kaj la Eŭropa Unio, divizia generalo Janusz Bojarski la 1-an de aŭgusto estis elektita la nova komandanto de la Defendo-Akademio de NATO en Romo. Generalo Bojarski transprenos la postenon por tri jaroj en majo 2014, anstataŭigonte norvegan generalon Arne Bård Dalhaug.
Tiu ĉi posteno apartenas al unu el la plej altrangaj en la militistaj strukturoj de la Alianco. La akademio apartenas al la ŝlosilaj edukaj kaj esploraj centroj en NATO-strukturo. Al ĝiaj ĉefaj taskoj apartenas analizo de la sekurecmedio kaj identigado de la ĉefaj militistaj transformodirektoj de la Alianco.
El la elsendo 06.08.2013. Legas Zbyszek
p_kolore_sp_
Komuna Tero
La Krakova Muzeo de Japanaj Arto kaj Tekniko Manggha prezentas ekspozicion-instalaĵon „Komuna Tero”. La prezentatajn verkojn aŭtoras Shigeko Hirakawa kaj Elżbieta Wierzbicka. Ambaŭ – la japana kaj pola artistinoj konstante loĝas en Parizo kaj traktas en sia arta laboro i.a. la ekologian problemaron.
La titolo de la ekspozicio „Komuna Tero” emfazas, ke la loĝantoj de la Tero havas rilate ĝin ne sole rajton, sed ankaŭ devon. La devon zorgi pri ĝi. La instalaĵoj en Manggha levas seriozajn problemojn, kiujn frontas Eŭropo – aerpolucion kaj forhakadon de arbaroj. Tiurilate la atenton kaptas du instalaĵoj el ruĝa materialo en la formo de altaj arboj. Ilia ruĝo simbolas la homan sangon, vivon kaj energion. Tiu koloro referencas ankaŭ al fotosintezo dank’ al kiu plantoj havas koloron kaj la homo ricevas oksigenon. Homaro sengradigante la naturon endanĝerigas la ekvilibron de la ekosistemo. La celo de Hirakawa estas konsciigi tion per sia artaĵo.
Elżbieta Wierzbicka aŭtoras tri instalaĵojn, kiuj prezentas misformitajn bildojn pere de ilia spegulformo. Por ke la spektanto vidu ĝian ĝustan bildon tiu devas enrigardi i.a. metalajn ĉ. unumetrajn kolonojn, kiuj troviĝas super la bildoj. La spegulbildo prezenas branĉabundajn arbojn kaj la pola aŭtorino celis per tiu mesaĝo atentigi pri la vivanteco de arboj, pri tio, ke ili suferas dum homo pri tio subkonscias. Alia instalaĵo de Elżbieta Wierzbicka konsistas el speguloj fiksitaj al unu el la ekspoziciejaj muroj, speguloj dekoritaj per arbarradikoj. Tiel alrigardante spegulon oni vidas sian propran bildon kaj oni povas enpensiĝi pri sia propra rilato al la naturo. Du pliaj instalaĵoj de la pola artistino troviĝas en la apudanta la artcentron ĝardeno.
Laŭ la direktorino de la muzeo Bogna Dziechciaruk-Maj la ekspozicio „Komuna Tero” daŭronta ĝis la 8-a de septembro estas aparte aktuala en Krakovo, kiu okupas altan lokon en la rangolisto de altgrade poluciitaj urboj.
El la elsendo, 02.08.2013. Legas Milada
Komuna Tero
La Varsovia Insurekcio 1944
Hieraŭ, t.e. lastĵaŭde akurate je la 17-a horo per silentomaĝa ekstaro kaj voĉo de alarmosirenoj en Varsovio, en 44 urboj de la Varsovia Regiono kaj en pli ol 200 aliaj loĝlokoj de la tuta Pollando oni honorkliniĝis memore al la 69-a datreveno de la eksplodo de la Varsovia Insurekcio 1944. Blankaj-ruĝaj flagoj ekflirtis kaj daŭre flirtas sur la publikaj konstruaĵoj, trafikiloj, loĝdomoj kaj lokoj memorigantaj la ekzekutojn de insurgentoj kaj civila loĝantaro de Varsovio.
Je la 17-a horo, kiun simbolis la kriptonoma litero W, ĉe la monumento Gloria Victis en la Militista Tombejo Powązki [povonski] komenciĝis la oficialaj omaĝsolenaĵoj, kiujn partoprenis la plej superaj polaj aŭtoritatoj, reprezentanoj de la ĉefurba Varsovio, reprezentanoj de la pola Sejmo kaj Senato, vivantaj insurgentoj kaj reprezentantoj de la membrigantaj ilin asocioj, soldatoj de la konpira Landa Armeo. Ĉiujare la solenaĵoj ĉe la monumento Gloria Victis en la militista Powązki-Tombejo estas la kulimina punkto de la oficiala solenado de la datreveno de la insurekciekpslodo. Eĉ dum la epoko kiam la omaĝado de la datreveno estis malpermesita ĉirkaŭ la monumento Gloria Victis estis kolektiĝantaj Varsovianoj por silente honorstari memore al la viktimoj de la heroa elano.
La 1-an de aŭgusto 1944 la batalon komencis inter 40 kaj 50 mil inurgentoj. La planita por kelkaj tagoj insurekcio daŭris du monatojn. Ĝi estis la plej granda armita kampanjo organizaita dum la 2-a mondmilito en la okupaciata de germanoj Eŭropo. En la daŭro de la bataloj pereis ĉ. 18 mil insurgentoj, 25 mil estis vunditaj. La perdoj de la civila loĝantaro estis hororigaj kaj egalis al ĉ. 200 mil viktimoj. La restantaj Varsovianoj, ĉirkaŭ 500 mil personoj estis elpelitaj el la urbo, kiu post la falo de la insurekcio estis preskaŭ plene forbruligita kaj terebenigita.
Unu el la lastaj akordoj de la memortago estis lastĵaŭde tradicia koncerto „Varsovianoj kantas malpermesitajn kanzonojn”, ĉi-foje sur la Katela Placo, sendube loko malpli komforta – pro sia grandeco – ol Piłsudzki Placo. Dum du horoj – ekde la 20-a – Varsovianoj kaj gastoj de la pola ĉefurbo provizitaj per kantlibretoj kaj teleekrano komune kun artistoj plenumis la plej famajn kaj popularajn insurgentajn kantojn.
Inter la publiko – senjoroj kaj insurgentoj – kiu memoris la tempon de antaŭ 69 jaroj dominis junuloj, multaj vestitaj per T-ĉemizoj kun la slogano „Warszawa 44” kaj ankro, la simbolo de la batalanta Varsovio. Ili transprenas la torĉon de memoro pri la junuloj de antaŭ 69 jaroj, kiuj pereis en la neegalŝanca batalo por libera Varsovio kaj Pollando.
El la elsendo, 02.08.2013. Legas Barbara
La Varsovia Insurekcio 1944, la 69-a datreveno
Utiligo de nefekundaj grundoj
Grundoj malbonkvalitaj, kiuj ne donas kontentigajn fruktojn kaj do ĝia kultivado estas neprofitdona povas esti tamen utiligataj. Skribis pri tio “Nasz Dziennik” suflorante, ke bona solvo estas destino de tiuj grundoj por surkreskigo de arbaro. Agentejo por restrukturigo kaj modernigo de la agrikulturo ĝis la fino de julio akceptas proponojn de polaj farmistoj. Ekde 2004, kiam tiu programo komencis funkcii kreiĝis jam 70 mil hektaroj da arbaroj. Avantaĝoj estas multflankaj. Agrikulturisto ne nur surkreskigas per arbaro nefekundajn grundojn kaj ricevas krome por tio monon. Perspektove li povos vendi lignon de la arbaro kaj kromenspezi. Ne trotakseblaj estas krome medioavantaĝoj, ĉar arbaron eblas trakti kiel fabrikon de oksigeno, krome arbaro multe gravas en la mediopanoramo kaj grandigas la biodiversecon.
Por sukreskigo estas preferataj grundoj ne nur malbonkvalitaj, sed ankaŭ havantaj signifon por protektado de akvo kaj grundkvalito. Agrikulturistoj povas destini por surarbarigo la areon de la duona hektaro ĝis 100 hektaroj.
El la elsendo 19.07.2013. Legas Tomek
Utiligo de nefekundaj grundoj
Pola Sejmo pri la rita bestobuĉado
Dum la lastvendreda voĉdonado en la pola Sejmo estis rifuzita projekto de leĝoamendo allasanta ritan buĉadon de vivaj bestoj, sen ilia senkonsciigo. Voĉdonis por la rifuzo 222 deputitoj, 178 estis kontraŭ, sindetenis 9. La ĉefrabeno de Pollando post tiu rezulto ekminacis, ke li rezignos pri sia oficado, se la amendo ekvalidos. En la interparolo kun la radio Z li samtempe esprimis la konvinkon, ke en la daŭro de plej proksimaj monatoj eblos trovi manieron allasi la ritan bestobuĉadon pro la religiaj motivoj. La ministro por agrikulturo, Stanisław Kalemba deklaris, ke liaopinie ekzistas ebleco akuzi la decidon antaŭ la Konstitutcia Tribunalo. La akuzon jam direktis la Regiona Tribunalo el Bjalistoko. Ĝiaopinie malpermeso de la rita bestobuĉado povas signifi la malobservadon de la Konstitucio, aparte de ĝiaj artikoloj, kiuj rilatas al la libereco de la konscienco kaj religio.
El la elsendo 16.07.2013. Legas Krystyna
Pola Sejmo pri la rita bestobucxado
Granda Japana Muro
Doktoro Stefan Niewitecki el la Gdanska Politekniko asertas, ke muro longa 2 mil 200 kilometrojn kaj 22 metrojn alta povas protekti Japanion kontraŭ la sekvoj de cunamo. Laŭ sismologoj la verŝajno de la sekva cunamo en la daŭro de la plej proksimaj 30 jaroj estas 90-procenta. Doktoro Niewitecki aŭtoras kelkajn variantojn de la protektomuro kontraŭ la cunama elemento depende de la speco de la marbordo kaj urbaniza grado. La kosto de la murelkonstruo egalus al 140 miliardoj da usonaj dolaroj. La infrastrukturaj perdoj de Japanio de antaŭ du jaroj egalis al pli ol 300 miliardoj da dolaroj. La unua speco de la muro konceptita de la pola inĝeniero estas destinita por terenoj dense enloĝataj. Formas ĝin tridimensia konstruaĵo, kiu de la oceano havos la ferbetonan ondoŝirman muron dum la enaĵo estus plenigita de sablo kaj cemento. Flanke de kontinento etendiĝas monolita ferŝtala kontruaĵo ligita kun domoj. Pro la loĝdenseco Japanio daŭre estas grave endanĝerigita. Doktoro Niewitecki jam kiel studento antaŭ 40 jaroj sendis por la interacia konkurso en Japani projekton de la kontraŭcunama barilo, difinita Granda Japana Muro. Lia ideo estas la temo de 260-paĝa libro, per kiu li decidis habilitiĝi. Doktoro Niewitecki aŭtoras pli ol 400 ekspertizojn kaj konstruprojektojn.
El la elsendo el 12.07.2013. Legas Tomek
Granda Japana Muro
Ĉinaj-rusaj militekzercoj sur la Japana Maro
Svislando estas la dua post Islando eŭropa lando, kiu subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco. La riĉiĝanta Ĉinio fariĝis ideala komerca partnero por Svislando, kiu vendas al ĝi altgradajn teknologiojn, multajn varojn, inkluzive de luksaj objektoj. Ĉinio eksportas al Svislando varojn, kiujn por svisoj ne valoras produkti. Temas pri teksaĵoj kaj malmultekostaj elektronikaĵoj.
En 2012 la nivelo de la komerca interŝanĝo inter Svislando kaj Ĉinio egalis al 26,3 miliardoj da dolaroj, kaj la supereco de la svisaj merkatistoj havis la valoron de 22,8 miliardoj da dolaroj.
Svislando alte taksas sian suverenecon. Ĝi ne apartenas al la Eŭrpoa Unio, longe prokrastis membriĝi en UN-o. Ĉinio gvidas rilate ĝin apartan ekonomian politikon. Necesas memorigi, ke inter Bruselo kaj Pekino daŭras dogana milito pri eŭropaj vinoj kaj ĉinaj sunpaneloj. Pli frue nur Islando subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco.
El la elsendo, 09.07.2013. Legas Krystyna
Libera komerco kun Cxinio
Libera Komerco kun Ĉinio
Svislando estas la dua post Islando eŭropa lando, kiu subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco. La riĉiĝanta Ĉinio fariĝis ideala komerca partnero por Svislando, kiu vendas al ĝi altgradajn teknologiojn, multajn varojn, inkluzive de luksaj objektoj. Ĉinio eksportas al Svislando varojn, kiujn por svisoj ne valoras produkti. Temas pri teksaĵoj kaj malmultekostaj elektronikaĵoj.
En 2012 la nivelo de la komerca interŝanĝo inter Svislando kaj Ĉinio egalis al 26,3 miliardoj da dolaroj, kaj la supereco de la svisaj merkatistoj havis la valoron de 22,8 miliardoj da dolaroj.
Svislando alte taksas sian suverenecon. Ĝi ne apartenas al la Eŭrpoa Unio, longe prokrastis membriĝi en UN-o. Ĉinio gvidas rilate ĝin apartan ekonomian politikon. Necesas memorigi, ke inter Bruselo kaj Pekino daŭras dogana milito pri eŭropaj vinoj kaj ĉinaj sunpaneloj. Pli frue nur Islando subskribis kun Ĉinio kontrakton pri libera komerco.
El la elsendo, 09.07.2013. Legas Krystyna
Libera komerco kun Cxinio
Usona spionaktivado en EU
La lastsabata artikolo en la interreta paĝaro de la germana Der Spiegel informis, ke la subalterna al la usona registaro NSA – Agentejo por la Nacia Sekureco – per sia spionodagado ĉirkaŭprenas plej verŝajne ankaŭ la Eŭropan Union. La informoj aperis reference al la transdonitaj al la gazeto dokumentoj, kiujn transprenis infomadikisto Edward Snowden enlaborigita en komputila firmao estanta ekstera partnero de NSA. La Eŭropa Komisio, kaj la aŭtoritatoj i.a. de Germanio, Francio, Italio postulis klarigojn de Usono. Klarigojn postulas ankaŭ la estro de la Eŭropa Parlamento, Martin Schultz, kiu en sia deklaro esprimis ŝokiĝon kaj maltrankvilon pro la informoj. Li aldonis, ke se ili evidentiĝos veraj tio negative influos la uniajn-usonajn rilatojn.
La estro de la usonaj spionservoj, James Clapper, kunordiganta la agadon de ĉiuj invigilservoj de Usono informis en speciala komuniko, ke la registaro de Usono transdonos al la Unio siajn klarigojn per diplomatiaj kanaloj. Kiel li deklaris la temo estos priparolita en la duflankaj interparoloj kun unuopaj uniaj landoj.
El la elsendo, 02.07.2013. Legas Krystyna kaj Barbara
Usona spionaktivado en EU
Kroatio, la 28-a ŝtato de la Eŭropa Unio
Noktomeze de dimanĉo al lundo Kroatio membriĝis en la Eŭropa Unio kiel ĝia 28-a ŝtato. En la ĉeesto de miloj da homoj – kroataj kaj uniaj politikistoj kolektiĝintaj dum la solenaĵo en Zagrebo – aŭdiĝis la himnoj de Kroatio kaj de la Unio. La entuziasmo reganta tiuokaze en la centro de Zagrebo suprizis, ĉar ŝajnis, ke kroatoj kun rezervo rilatigas sin al la membriĝo. Ili ankaŭ vigle reagis je parolado de la estro de la Eŭropa Komisiono, Jose Manuel Barroso konstatinta, ke Kroatio neimageble ŝanĝigis en la lastaj jaroj kaj estas nacio plene demokrata, respektanta liberecon kaj leĝobservan regadon. Ne mankis promesoj. La prezidanto de la Eŭropa Unio, Herman Van Rompuy parolante pri la membriĝo de Kroatio reliefigis, ke tiu fakto plibonigos la vivon de la kroata nacio. Ekspertoj ne lasas tamen al kroatoj iluziojn. La membriĝo en la Unio ne rapide kaŭzos, ke ĉi tiu lando supervenkos du plej gravajn problemojn – la ekonomian regreson kaj senlaborecon.
El la elsendo, 02.07.2013. Legas Krystyna kaj Barbara
Turisma sezono en la pola Tatry-montaro komenciĝis
Meze de junio komenciĝis en la pola parto de Tatry-montaro la turisma sezono. La regionon ĉiujare vizitas preskaŭ tri milionoj da turistoj. Ĉe la pola flanko la longeco de la turismaj itineroj egalas al 275 kilometroj kaj formas ilin jen facilaj piediraj vojoj, jen grimpotrakoj postulantaj specializajn aranĝaĵojn. Tatry-montaran Nacian Parkon ne eblas viziti senpage, kaj mono el la disvendado de biletoj servas por kreado kaj konservado de la turisma infratsukturo, eduka agado kaj naturprotekto. 15 procentoj de la menciitaj enspezoj servas por la kromfinancado de la agado de TOPR – Tatry-montara Volontula Savservo. Tradicie la apogea vizitperiodo datiĝas inter la mezo de julio kaj la 20-a de aŭgusto. En Zakopane estas registritaj pli ol 27 tranoktolokoj en hoteloj, pensionoj kaj privataj ĉambroj. Ilia prezo varias de 40 ĝis 80 zlotoj por la nokto, en hoteloj ĉirkaŭ Giewont-pinto necesas pagi ekde 100 zlotoj por nokto.
El la elsendo, 25.06.2013. Legas Milada
Turisma sezono en pola Tatry-montaro komencighis
D.Tusk, kandidato por grava unia posteno
La eŭropunia deputito flanke de Civitana Platformo, Jacek Protasiewicz sciigis, ke la kristandemokrata frakcio “tre dezirus”, ke Donald Tusk fariĝu la prezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj Konsilio. Li faris la rezervon, ke la pola ĉefministro ankoraŭ konsideras tion. La estro de la kristandemokratoj en la Eŭropa Parlamento, Joseph Daul konfirmis, ke Donal Tusk estas unu el virualaj kandidatoj por la estonta prezidanto de la Eŭropa Komisiono en la balotoj en 2014. Inter aliaj kandidatoj troviĝas la franca komisaro por la interna merkato, Michel Barnier, la sveda ĉefministro Fredrik Reinfeldt, la luksemburga komisaro por justeco Viviane Reding. Kiel bona kandidato estas menciata la latva ĉefministro Valdis Dombrovskis. Ne eblas ekskludi, ke la nuna prezidanto, Jose Manuel Barroso deziros resti por la tria oficperiodo. La kristandemokrata EPL estas la plej granda frakcio en la Eŭropa Parlamento. Apartenas al ĝi la regantaj nun en Pollando Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio.
Legas Milada
D.Tusk, kandidato por grava unia posteno
Aŭstralio avanas la 3-an fojon
Aŭstralio jam la trian fojon okupis la unuan lokon en la rangolisto „Indico de bona vivo” – pretigita de OECD – konfirmante, ke ĝiaj loĝantoj estas la plej feliĉaj inter loĝantoj de la altgrade evoluintaj landoj. En la klasifiko estas konsiderataj tiaj kriterioj, kiel la nivelo de la enspezoj, sanstato de la socio, sekureco kaj loĝejkondiĉoj.
La duan lokon post Aŭstralio okupis Svedio, kaj sekve Kanado, Norvegio kaj Svislando. Pollando inter 36 landoj troviĝas sur la 25-a loko.
Aŭstralianoj ĝuas ankaŭ la plej longan prognozatan vivolongon. Statistika aŭstralia novnaskito havas la ŝancon ĝisvivi 82 jarojn. Alta estas ankaŭ indico de enlaborigo. 73 procentoj de loĝantoj de Aŭstralio en la aĝogrupo de 15 ĝis 64 jaroj havas laboron. Krome Aŭstralio de pli ol 20 jaroj notas ekonomian kreskon. La lando sukcesis eviti ankaŭ la sekvojn de la monda ekonomia krizo.
Legas Gabi
Australio avanas la 3-an fojon
Mondo reage je la balotoj en Irano
La okcidentaj ŝtatoj deklaris la pretecon kunlabori kun la nova prezidento de Irano, Hasan Rouhani. Ili ligas esperojn pri solvo de kontraŭdiroj rilate al la irana nuklea programo kaj la konflikto en Sirio.
Usono post la balotoj alvokis la aŭtoritatojn en Teherano respekti la volon de la civitanoj. La Ĝenerala UNO-sekretario, pere de sia aferprezentanto Martin Nesirky varme salutis la prezidenton-elektiton kaj instigis Iranon ludi konstruan rolon sur la regiona kaj internacia arenoj. La estrino de la eŭropunia diplomataro Catherine Ashton deklaris, ke la unio estas decidpreta por kunlabori kun la nova irana ŝtatestro por solvi la nuklean demandon. Ashton gvidas intertraktojn kun Irano en la nomo de la tiel nomata sesopo, alivorte Usono, Rusio, Ĉinio, Francio, Britio kaj Germanio. Israelo rekonis la rolon de la nova irana prezidento marĝena, substrekante, ke pri la formo de la irana nuklea politiko decidas la irana spirita-politika gvidanto, ajatolaĥo Sajed Mohammad Ali Chamenei.
El la elsendo, 25.06.2013. Legas Zbyszek
Mondo reage je la balotoj en Irano
Eŭropaj landoj en enketo pri toleremo
Kadre de la projekto World Values Survey sociologoj el la tuta mondo ekde 1981 faris 256 mil intervjuojn kun personoj en 87 landoj. I.a. oni demandis, kiun la enketitoj ne ŝatus havi kiel la najbaron. La esplorrezultoj elmontras, ke spite korektecon de politikaj deklaroj problemo de antaŭjuĝoj en Eŭropo daŭras. La konsekvenco de reciproka malemo de parto de loĝantoj de Okcidento kaj parto de enmigrintoj kaj iliaj idoj estas la eksplodantaj jen kaj jen tumultoj, en kies fono troviĝas rasaj, naciecaj kaj konfesiaj diferencoj. Aparte surprizaj estis la esplorrezultoj rilate Francion, en kiu 27 procentoj de la respondintoj konfesis, ke ne ŝatus loĝi najbare de homo alirasa, por 43 procentoj nedezirinda najbaro estas enmigrinto aŭ eksterlanda laboranto, por 34 procentoj gejo. Inter toleremaj rilate eksterlandanojn germanoj ĉiu 4-a ne ŝatus havi kiel la najbaron muzulmanon, 24 procentoj de finnoj preferus ne najbari kun rusoj. Poloj sur la eŭropa mapo de rasaj antaŭjuĝoj ili ne evidentiĝas maltoleremaj.
Legas Milada
Europaj landoj en testo pri toleremo
4 Honoraj Konulejoj de Hungario en Pollando
La ministroj por la eksterlandaj aferoj de Pollando kaj Hungario, Radosław Sikorski kaj Janos Martonyi malfermis pasintsemajne en Bydgoszcz Honoran Konsulejon de Hungario. Temas jam pri la 4-a ĉi-speca institucio en Pollando. Ili funkcias krome en Poznań, Szczecin kaj Łódź. Temas samtempe pri la 6-a honora konsulejo en Bydgoszcz, atentigis la pola ministro. Siaflanke la hungara ministro substrekis, ke la tutmondiĝo devigas intimigi la rilatojn, kion pruvas la establo de tiu nova honora konsulejo de Hungario. Ĉe-okaze de la solenaĵo ambaŭ ministroj gvidis interparolojn pri la pola-hungara kunlaboro kadre de la Viŝegrada Grupo. I.a. ministro Martonyi deklaris daŭrigadon de la proponita de Pollando formulo de renkontiĝoj de la grupo kun gravaj ekstereŭropaj landoj. Lastvendrede la pola kaj la hungara ministroj por la eksterlandaj aferoj partoprenis renkonton de la dilplomatiestroj de la Viŝegrada Grupo kaj de la Orienta Partnereco.
Legas Milada
La 4-a Honora Konsulejo de Hungario en Pollando
Nova ripozmodo – sen modernaj teknologioj
Multaj turistoj pretas pagi multon por dum la feriado ĝui plenan trankvilon. Tial poloj ĉiam pli ofte pasigas sian liberan tempon sen konsulti modernan teknologion. Laŭ esploroj de la firmoj Euromonitor kaj World Travel Market la feriado sen novaj teknologioj estas nova turisma tendenco, kiu populariĝas ankaŭ en Pollando. Ĉiam pli da turismaj oficejoj, hoteloj kaj ripozcentroj konsideras tion en sia oferto. La ekspertoj konvinkas, ke tio estas la plej bona maniero por sukcesa ripozo. Ripozlokoj liberaj de novaj teknologioj celas ĉefe personojn kun stresiga vivmaniero. Tiajn – kiel atentigas Dziennik Polski – kiuj eĉ dum libera tempo ne kapablas rezigni pri la kontrolado de elektronika poŝtkesto aŭ laborcela telefonado.
Legas Tomek
Ĉina raketo en la komso
Reprezentantoj de la usona administracio neoficiale konstatis, ke Ĉinio okazigis pasintlunde testadon de nova transkapta raketo, kiu povas esti uzita por detrui satelitojn sur la ĉirkaŭtera orbito. La raketo leviĝis 10 mil kilometrojn super la ternivelo kaj sekve al la tero revenis. Temis pri la plej alta flugo post 1976. Similajn flugojn Usono okazigis en la 60-aj jaroj. Ĉinio informis, ke la flugo havis sciencan karakteron, la raketo estis enhavanta aparataron por esplori la magnetosferon. Pentagono monitoris la pasintsemajnan flugon. Kiel sciigis Reuter-agentejo la flugo de la ĉina raketo okazis unu semajnon post kiam Pentagono informis pri la usonaj klopodoj pri sekureco de satelitoj kaj kontraŭagado de virtualaj endanĝerigoj flanke de aliaj ŝtatoj en la kosma spaco.
Legas Milada
China raketo en la kosmo
Kvotoj por la publika servo en la Unio
La proponataj de la Eŭropa Komisiono kvotoj por la publika helpo povas kaŭzi en Pollando likvidon de la sistemo, kiu subtenas la enlaborigon pere de krompagoj al la salajro.
La komisiono pretigis projekton de nova direktivo, laŭ kiu la menciita kvoto egalu al unu dekono de procento de la landa produkto brutte de lando-membro el la antaŭa jaro aŭ al la kvoto, kies ekvivalento egalus al 100 milionoj da eŭroj. Kaze de Pollando temus pri 150 milionoj da zlotoj respektive 420 milionoj. Se la publika helpo superus iun el tiuj kvotoj necesus peti la Komisionon pri individua aprobo de la supero, plej malfrue en la daŭro de 6 monatoj. Dume la jaraj elpezoj de la Ŝtata Rekapabliga Fonduso de Neplenlertaj Personoj por krompagoj al salajroj egalas al pli ol 3 miliardoj da zlotoj. Tial la projekto de nova direktivo elvokas maltrankvilon de polaj labordonanoj. Kiel substrekas en Dziennik Gazeta Prawna Jan Zając, la prezidanto de la Pola Organzio de la Labordonantoj de Neplenlertuloj – akcepto de direktivo en proponita formo signifus faktan likvidon de ĉi tiu helpoformo kaj ruinigon de la tuta sistemo subtenanta la enlaborigon de neplenlertuloj.
Legas Tomek
Propono de kvotoj por la publia helpo en EU
Omaĝa rezolucio de la pola Senato
Hieraŭ la Senato omaĝis la memoron de poloj, kiuj antaŭ 70 jaroj fariĝis viktimoj de la amasmurdoj efektivigitaj de la ukrainaj bandoj UPA sur la tereno de Wołyń-regiono. En la rezolucio senatanoj difinis la krimon kiel etnan purigoakton, kun simptomoj de la hombuĉado. La senata rezolucio memorigas, ke per la atako de UPA kontraŭ la vilaĝo Parośla Pierwsza en Wołyń-regiono komenciĝis la kampanjo de la fizika eliminado de poloj, efektivigita de Bander-frakcio de la Organizo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo. La rezolucio parolas pri ĉirkaŭ 100 mil murditaj poloj: viroj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj, kio konformas al la donitaĵoj de la Instituto pri la Nacia Memoro.
Legas Krystyna
Omagha rezolucio de la pola Senato
Hagia Sofia en Istambulo denove estos moskeo
La islama organizo “Junaj el Anatolio” ĉiuvendrede organizos preĝojn antaŭ la sanktejo Hagia Sofia en Istabulo – nun funkcianta kiel muzeo – favore al transformo de ĝi en moskeon. Tio estis deklarita dum la gazetara konferenco okaze de la 560 datreveno de la konkero de Konstantinopolo fare de turkoj. La sanktejo dediĉita al la Dia Saĝo konstruita en la 6-a jarcento estis transformita en moskeon post la konkero de Konstantinopolo fare de turkoj en 1453. Antaŭ 80 jaroj la aŭtoritatoj de la laika turka ŝtato transformis ĝin en muzeon. Nun diversaj islamaj grupoj postulas, ke ĝi denove fariĝu moskeo. En Turkio sep iamaj kristanaj bazilikoj de Dia Saĝo funkciis kiel muzeoj. Kvin el inter ili en la lastaj jaroj estis transformitaj en moskeojn.
Legas Gabi
Hagia Sofia en Istambulo denove estos moskeo
Mia lernejo en la Eŭropa Unio – Akademio de Juna Diplomato
Junaj laŭreatoj de la 10-a eldono de la konkursprogramo “Mia lernejo en la Eŭropa Unio – Akademio de Juna Diplomato” partoprenos ekskurson al la ĉefurboj de la landoj de la Viŝegrada Grupo. Al ĉiuj 10 eldonoj de la konkurso aliĝis pli ol 13 mil lernejoj kaj 250 laŭreatoj partoprenis en la organizataj de la ministerio por la eksterlandaj aferoj studvizitoj. La konkursprogramo celas diskonigi inter la polaj gejunuloj konojn pri la Eŭropa Unio kaj pri diversaj aspektoj de la pola membreco en la Unio. Ĉi-jare la organizantoj koncentriĝis pri la nuntempa diplomatia servo en Pollando kaj en la Unio kaj la rolo, kiun ĝi havas en la internacia politiko. La junuloj i.a. interpretis vortojn de la eksa ĉeĥa prezidento, Vaclav Havel politiko ne estas arto pri tio, kio ebla – sed pri tio, kio estas malebla. Parto de la konkursaĵoj interpretis ankaŭ la moton de la pola diplomataro: Al Pollando servi, Eŭropon krei, la mondon kompreni.
Legas Milada
Mia lernejo en la Unio…
La unua vivo de Angela M.
Angela Markel en la epoko de Germana Demokrata Respubliko estis – en pli granda grado ol asertite ĝis nun – engaĝita en la agadon de la komunista junulara organizo FDJ, asertas la aŭtoroj de ŝia nova biografio La unua vivo de Angela M. Kiel laboranto de la Sciencakademio de GDR, Merkel en la Centra Instituto de Fizika Kemio, lime de la 70-aj kaj 80-aj jaroj, estis sekretario por la agitado kaj propagando. La libro de Ralf Georg Reuth kaj Guenther Lachmann aperis antaŭnelonge en Germanio. Ĝis nun Merkel asertis, ke ŝi respondecis tiam sole pri kulturaferoj. Post la apero de la libro ŝi komentis, ke plej gravas por ŝi tio, ke nenion ŝi kaŝis. Ŝi aldonis: Mi povas baziĝi sur miaj propraj rememoroj [..] se nun evidentiĝas, ke estis alie, ankaŭ kun tio eblas vivi.
Legas Milada
La unua vivo de Angela M
Kresko de la aprila industria produktado
La Ĉefa Statistika Oficejo sciigis, ke la industria produktado en aprilo kreskis je 2,7 procentoj. En marto ĝi havis minusan valoron. Pli fruaj monatoj ankaŭ ne estis optimismigaj. Pozitivan efikon havis la fakto, ke en aprilo estis de pli labortagoj, samtempe kelkaj laboroj estis ŝovitaj pro tre longa ĉi-jare vintro. Aliflanke malkreskas enlaborigo kun samtempa kresko de salajroj. Ili estis kreskantaj je 3 procentoj en la periodo, kiam inflacio estis malpli alta. El tio sekvis reala salajrokresko.
Legas Milada
Kresko de aprila industria produktado
Malbona nutrado de infanoj
Internaciaj ekspertoj publikigis en la medicina semajnrevuo The Lancet statistikaĵojn, laŭ kiuj rezultas, ke preskaŭ la duonon de mortoj de malgrandaj infanoj en la mondo kaŭzas malbona nutrado. Pro la subnutro ĉiujare mortas tri milionoj da infanoj ĝis la 5-a vivojaro. Tamen malbona nutrado signifas ne sole la subnutradon, sed ankaŭ tronutradon, kiu kondukas al obezeco. Tiuj problemoj koncernas unuavice landojn mizerajn kaj meze bonstatajn. La kostoj de malbona nutrado estas astronomiaj kaj egalas al tri kaj duona bilionoj da dolaroj jare. Kalkulite je ĉiu loĝanto de la Tero temas pri 500 dolaroj jare. Tiuj kostoj rezultas el necesaj rimedoj por la kuracado, ili ligiĝas ankaŭ kun perdoj de la monda mastrumado, ĉar personoj subnutritaj en matura vivo estas profesie malpli produktivaj.
Malbona nutrado estos temo de speciala internacia pintrenkonto en Londono. Traktos ĝin ankaŭ venontsemajne en la norda Irlando la pintrenkonto de la ŝtatoj el la grupo G8. Samtempe lastĵaŭde UNEP, la UNO-a agentejo por la aferoj de la medio komunikis, ke en la mondo oni misuzas de 30 ĝis 40 procentojn de ĉiuj produktitaj nutraĵoj. Aliflanke la maja raporto de la karitata organizo Savi Infanojn elmontris, ke pro la subnutro ĉiu kvara infano en la mondo povas fronti problemojn kun la legado, skribado kaj nombrado.
Legas Krystyna
Malbona nutrado de infanoj
Demokratio progresas en Pollando
Dum la lastaj 4 jaroj Pollando avancis de la 10-a je la 3-a loko en la pritakso de demokratio kaj la stato de ekonomio en la Centra-Orienta Eŭropo. Tio rezultas el la prestiĝa ekzamenado de Bertelsmann-Fondaĵo.Ĝi okazas de 10 jaroj en pli ol 120 landoj de la mondo, kiuj subiĝis aŭ subiĝas al transformado. La unuopaj landoj estas pritaksataj en tri kategorioj: demokrati-kvalito, la stato de la merkata mastrumado kaj administrado.Sendube temas pri eksterordinaraj rezultoj. Ankoraŭ antaŭ 4 jaroj Pollando okupis du 7-ajn lokojn kaj unu 9-an en la ĵus menciitaj kategorioj.
Ŝajnas do, ke la pola demokratio notas ĉiam pli bonajn rezultojn. Laŭ la pritakso de sociologo, profesoro Radosław Markowski – ekster la limoj de nia lando oni reliefigas grandan ekonomian sukceson, pli ĝenerale, grandan evoluan sukceson de Pollando.
Legas Krystyna
Demokratio progresas en Pollando
Testado de medikamentoj
La testado de medikamentoj tiamaniere, ke la sanstato de paciento ne estu damaĝita signifas veran defion por sciencistoj. Kiel ni legis en Dziennik Polski krakovaj sciencistoj laboras pri metodologio ebligonta etikan pritakson de biomedicinaj esploroj, kiujn partoprenas homoj. La testado de medikamentoj, kiun partoprenas same pacientoj, kiel ankaŭ personoj sanaj fariĝas ĉiam pli populara. En Pollando ĉiujare nur en klinikaj testadoj partoprenas 30 mil personoj. Ĉiujare aldoniĝas ĉirkaŭ 450 novaj klinikaj ekzamenadoj pri kuracproduktoj kaj medicinaj elfaraĵoj. Doktoro Marcin Waligóra, adjunkto en la Instituto pri Filozofio kaj Bioetiko de Collegium Medicum de la Jagellona Universitato gvidas la projekton financatan de la Nacia Scienca Centro. Ĝia celo estas respondi la demandon kiel efike gvidi esplorojn en biomedicino, ke la risko de la sanperdo estu laŭeble minimuma. La bazaj principoj jam validas, sed multaj aspektoj de biomedicinaj ekzamenoj ne estas ankoraŭ leĝe reguligitaj. Mankas ankaŭ devigaj instrukciadoj kaj ekzamenoj por membroj de la bioetikaj komisionoj, t.e. organoj pritaksantaj kaj akceptantaj la sekurecon kaj pravigeblecon de projektataj medicinistaj esploroj.
Legas Tomek
Testado de medikamentoj
La programo PRISM funkcias
La usona invigilservo konfirmis la gazetarajn informojn pri la monitorado de eksterlandaj internaŭtoj. Agentoj utiligis la programon PRISM por akiri donitaĵojn pri tiuj, kiuj loĝas ekster Usono – diris al la televido NBC James Clapper, la direktoro de National Intelligence. Li aldonis, ke la usona Nacia Sekurecagantejo notis jam donitaĵojn pri deliktoj ligitaj kun malkaŝo de informoj pri la programo PRISM. La informo, ke la Nacia Sekurecservo kaj FBI traserĉas donitaĵojon de 9 ĉefaj interretaj konzernoj aperis en „The Washington Post”. Sekve elektronikaj mesaĝoj, fotoj, dokumentoj, aŭdo- kaj video-dokumentoj estas de ili senĝene konsultebaj. La estroj de guglo kaj fejsbuko Larry Page kaj Mark Zuckerberg kontestis, ke ili sciis pri la ekzisto de la sistemo PRISM.
Legas Tomek
La programo PRISM funkcias
Ebleco de limkontroloj ene de Schengen-sfero
Por maksimume du jaroj ĉiu el la ŝtatoj de Schengen-sfero povas revenigi la limkontrolojn, se tion ĝi rekonos necesa. Tian interkonsenton elintertraktis post longdaŭraj interparoloj la ŝtatoj-membroj de la Eŭropa Unio, la Eŭropunia Parlamento kaj la Eŭropa Komisiono. Ankaŭ la ĝisnunaj principoj de Schengen-traktato allasis portempan revenigon de la intern-lima kontrolo en unuopaj landoj kaze de endanĝerigo de la publika ordo aŭ interna sekureco. Tian kontrolon en 2008 revenigis dum la eŭropa futbalista ĉampionado Aŭstrio.
Ĝis nun oni ne traktis la revenigon de kontraloj pro nelegalaj enmigrantoj. La nunajn interparolojn spronis amaso da enmigrantoj el la norda Afriko post la araba printempo lime de 2010 kaj 2011.
Nun revenigi la internan limkontrolon eblos en apartaj kazoj, kiujn severe kontrolos la oficejo de la komisaro por la internaj aferoj. Schengen-traktato garantias en Eŭropo la liberon moviĝi. Ĉe la limoj de 26 ŝtatoj apartenantaj al la sfero kontroloj ne ekzistas. Temas pri areo enloĝata de pli ol 400 mil personoj. La longeco de ĝiaj eksteraj kontinentaj limoj egalas al 7700 kilometroj, de la maraj limoj al 42 mil 700 kilometroj.
Legas Krystyna
Ebleco de limkontroloj ene de Schengen-sfero
Marŝoj subtene por Vivo kaj Familio
En ĉirkaŭ 100 polaj urboj lastdimanĉe estis organizitaj Marŝoj subtene por Vivo kaj Familio. Nunjare ili okazis sub la devizo „Direkto: la Familio” kaj la ĉefa atento estis donita al la drameca demografia situacio en Pollando. Nome inter 222 ŝtatoj ĝi troviĝas ĉe la 211-a loko, se temas pri la infannombro.
La partoprenantoj manifestis samtempe ligiĝon al la familiaj valoroj kaj respekton por la vivo ekde la koncipiĝo ĝis la natura morto. En Varsovio la marŝon – kiu komenciĝis ĉe Kopernik-monumento kaj finiĝis per familia pikniko en la Saksa Parko partoprenis ĉ. 10 mil personoj. Oni estis kolektantaj subskribojn sub la civitana leĝdona iniciato, kies celo estas firmigo de la familio, en kiu la geedza paro konsistas el virino kaj viro kaj el la naskiĝintaj iliaj infanoj. Kiel akcentis la aferprezentantino de la marŝo ĝi celas atentigi la publikan opinion pri tio, ke la familio devas esti traktata kiel prestiĝa publika institucio pro siaj taskoj kaj funkcioj. La marŝoj celas instigi la aŭtoritatojn envivigi solvojn, kiuj al familio helpas.
Lastlunde prezidento Bronisław Komorowski avertis dum renkontiĝo kun la gvidantoj de politikaj partioj pri la minaco de demografia kolapso.
Legas Krystyna
Marshoj subtene por vivo kaj familio
Islando suspendas interparolojn kun la Unio
La afer-reprezentanto de la nova islanda registaro anoncis, ke la unua paŝo de la kabineto estos ĉesigo de aliĝinterparoloj kun la Eŭropa Unio. La interparoloj, laŭ la anonco de reprezentantoj de la nova registaro, povos esti restarigitaj nur kondiĉe, ke tion akceptos la civitanoj de Islando en la tutlanda referendumo. Kiel asertas observantoj tio estas tre malverŝajna.
La nova ĉefministro de la koalicia registaro en Rejkjaviko estas Sigmundur Gunnlaugsson, la estro de la centra Partio de Progreso. Aliflanke Bjarni Benediktsson, la gvidanto de la konservativula Partio de Sendependeco, kiu ricevis dum la aprilaj balotoj iom malpli da voĉoj fariĝis la financministro. La plej grandaj malvenkintoj de la islandaj balotoj estas Socialdemokrata Alianco kaj la Movado de Maldekstrulaj Verduloj, kiuj grave kontribuis al elkonduko de Islando el profunda kaj ankoraŭ ne finiĝinta krizo, samtempe klopodante pri aliĝo de Islando al la Unio.
Samtempe kun la pliboniĝado de la interna ekonomia situacio ŝanĝiĝis la rilato de islandanoj al la Unio. Nun dominas la opinio, ke la eŭropunia membreco ligiĝas kun minaco por la landa suvereneco, limigante i.a. la liberon de la fiŝkaptado kaj balenkaptado.
Legas Krystyna
Islando suspendas interparolojn kun la Unio
Polaj Tagoj en Erevano, Armenio
Tri mil personoj partoprenis la ĵus finiĝintajn Polajn Tagojn en Erevano. Unu el la plej gravaj eventoj de la nunjara eldono organizita de la Pola Ambasado en Armenio estis lanĉo de la universitata Centro de la Pola Lingvo.
En la daŭro de la Tagoj okazis koncertoj kun komponaĵoj de Witold Lutosławski, lekcioj pri la pola nuntempa muziko; estis prezentitaj ses monodramoj en la plenumo de polaj aktoroj. Okazis krome prezento de la nuntempaj polaj filmoj, laborrenkontoj popularigantaj ekologiajn pakumojn, lekcioj pri la historio kaj geografio de Pollando. Estis prezentitaj projektoj de la pola evoluiga helpo por Armenio. renkontiĝoj de polaj diplomatoj kun la akademia junularo kaj neregistaraj organizoj.
Kiel menciite grava evento estis malfermo de la Centro de la Pola Lingvo promocianta la polan lingvon kaj kulturon en la Lingva Univiversitato de Erevano.
Legas Krystyna
Polaj Tagoj en Erevano, Armenio
Malbona konjunkturo por polaj juvelistoj
Malbonan konkjunkturon spertas juvelistoj. Kvankam briliantoj vendiĝas bonege same la juvelistaj vendejretoj, kiel ankaŭ individuaj juvelistoj fermas butikojn. En Puls Biznesu Krzysztof Madelski, la prezidanto kaj kreinto de la juvelista marko Yes konfesis, ke kreskon notas sole ne tro kostaj porokazaj juveletoj kaj juvelaro plej multekosta. Furoras briliantoj, pri kies vendo kontentas same la firmao Yes, kiel ankaŭ Apart. Entute la 2012 jaro estis rekorda, se temas pri la vendado de juveloj kun briliantoj. Apud briliantoj prosperas la merkato de luksaj horloĝoj. Ilia vendateco kreskas ĉiujare. Tamen ne ĉiuj juvelistoj antaŭvidis tiun konjunkturon, do plimulto de la juvelistaj vendejoj spertas malfacilan periodon. Des pli, ke la klientoj ankaŭ ŝparas. Okazas, ke ili rezignas pri la atradiciaj oraj geedzaj ringoj, kontentiĝante per la arĝentaj.
El la elsendo, 25.06.2013. Legas Tomek
Mabona konjunkturo por polaj juvelistoj
Premiita magistriga disertacio
La ministro por la eksterlandaj aferoj, Radosław Sikorski enmanigis premiojn al la nunjaraj laŭreatoj de la konkurso por la magistriga disertacio-2012 rilatanta al la aktualaj internaciaj rilatoj. Entute oni alsendis el la tuta Pollando 54 verkojn kun varia temaro, postulanta ne sole konojn, sed ankaŭ esplor-sendependecon de la verkintoj. La laŭreato de la unua premio estas Witold Gruszczyński el la Varsovia Universitato studinta en la fakultato pri ĵurnalismo kaj politikaj sciencoj. Lia magistriga disertaĵo rilatis al la energetika politiko de la Eŭopa Unio kun aparta konsidero de la tergaso. Krom financa premio atendas lin praktiko en la elektita de li ministeria departemento aŭ staĝo eksterlanda.
Legas Milada
Premiita magistriga disertacio
Thorbjoern Jagland en Moskvo
La gastanta en Rusio Ĝenerala Sekretario de Konsilio de Eŭropo, Thorbjoern Jagland dum interparolo kun prezidento Vladimir Putin esprimis maltrankvilon pri situacio de rusaj neregistaraj organizoj.
Liaopinie la lastaj agadoj de la rusa prokuroraro damaĝas la homajn rajtojn kaj civitanajn liberecojn. De kelkaj semajnoj rusaj prokuroroj postulas, ke parto de neregistaraj organizoj registriĝu kiel eksterlandaj agentoj. Tio ligiĝas kun leĝo, laŭ kiu tiun devon havas organizoj okupiĝanaj pri politika agado kaj utiligantaj eksterlandajn porcelajn subvenciojn. Se iu organizo ne plenumas tiun devon povas esti likvidita. Sur la listo de la rusa prokuroraro troviĝas i.a. analiza centro de Jurij Lewada, societo de la defendantoj de la homaj rajtoj Memoriał, organizo monitoranta la balotprocezojn Gołos kaj jurista societo Agora.
Legas Krystyna
Ĉiam pli da turistoj en Toruń
Kun ĉiu jaro kreskas la nombro de turistoj vizitantaj la naskiĝurbon de Mikołaj Kopernik. Torunon en 2012 vizitis unu miliono 657 mil turistoj. Unu kvinonon konsistigas eksterlandaj gastoj. Inter ili avanis turistoj el Germanio, Francio kaj Britio. Ĝenerale temis pri turistoj meze 27-40-jaraĝaj, inter kiuj dominis virinoj. Ĉiuj statistike elspezis dum sia restado 42 zlotojn pli ol en 2011. Al ĉiuj la urbo vekis asociaciojn unuavice kun mielkukoj, Nikolao Kopernik kaj malnovurba kvartalo. La gastoj plej volonte vizitis planetarion, la domon de Kopernik, la urbodomon, la katedralon de sanktaj Johanoj kaj la preĝejon de la Plej Sankta Virgulino-Maria. Turistoj alte taksis la etoson de Toruno, kiu en la 5-grada skalo akiris 4,7 poentojn. Oni alte taksis ankaŭ la urban distroferton, turisman informadon, urbajn informafiŝojn kaj sekurecon. Ne plaĉis nesufiĉa nombro de parkejoj, publikaj tualetejoj kaj tarfikstopado. Enketiloj por turistoj estis pretigitaj en la pola kaj 6 fremdaj lingvoj enhavante 20 demandojn kaj rubrikon por persondonitaĵoj. La enketadon Toruno okazigis en marto, majo, aŭgusto kaj oktobro. Partoprenis ĝin 1554 personoj.
El la elsendo 03.05.2013.
Fiero kaj malespero
En la lastaj tagoj la rigardo de poloj estis direktita al la montoĉeno Karakorumo kaj al unu el ĝiaj pintoj Broad Peak lime de Ĉinio kaj Pakistano. Ĝi estas la 12-a laŭ la alteco monto de la mondo situanta 8051 metrojn super la marnivelo.
Kun eksterordinara ĝojo oni notis la informon, ke marde inter la 17-a kaj 18-a horo kvar polaj himalajistoj, kiel la unuaj en la historio – unu post la alia – konkeris ĝin en la vintra sezono. Temis pri 58-jara Maciej Berbeka, 27-jara Tomasz Kowalski, 29-jara Adam Bielecki kaj 33-jara Artur Małek. Bedaŭrinde dum la malsuprenirado, kiun la kvaropo entreprenis tuj por eviti la proksimiĝantan krepuskon, aperis problemoj. Du poloj sukcesis reveni al la baza tendaro, tamen la kontakto kun la du aliaj ŝiriĝis. Merkrede post la rekontrolo de loko, kie ili estis videblaj la lastan fojon oficiale oni rekonis ilin perdiĝintaj. Malgraŭ senĉesaj esperoj la ŝanco por ilia transdaŭro estas minimuma.
La 6-a de marto – Eŭropa Tago de Justuloj
La 10-an de majo 2012 la plimulto de la eŭropuniaj deputitoj aprobis la skriban deklaracion, per kiu la 6-a de marto estis starigita kiel Eŭropa Tago de Justuloj, kiu tago instigas ĉiujn uniajn landojn entrepreni diversspecajn iniciatojn favore al memoro de bono.
Proksimigo de individuaj biografioj de homoj, kiuj elpaŝis defende por la homa digno en totalismaj sistemoj aŭ savis la homan vivon dum etnaj purigadkampanjoj kaj hombuĉadoj estas ne sole memorekzerco, sed celas memorigi al ni, ke tiuj homoj suferis por heredigi al la estontaj generacioj la respekton por demokratio kaj plurismo, respekton por aliaj kaj deklaris sin kontraŭ ajna formo de la manipulado kaj mensogoj. Tiuokaze necesas konsideri la demandon, kiun eblas agnoski Justulo, kiucele estas necesa la memoro de bono. Kiel la memoro pri Justuloj instruas la personan respondecon.
La Eŭropa Parlamento subtenis la ideon festi la 6-an de marto kiel Eŭropan Tagon de Memoro pri Justuloj. La omaĝadmaniero dependas de la unuopaj uniaj landoj. La ideodoninto de la Eŭropa Memortago pri Justuloj estas la itala organizo Komitato de la Monda Ĝardeno de Justuloj, Gariwo. La iniciaton subtenis multaj konataj figuroj, i.a. en Pollando, kiel la eksa pola ĉefministro Tadeusz Mazowiecki, eksaj estroj de la pola diplomataro – Władysław Bartoszewski kaj Adam Daniel Rotfeld, la prezidanto de la Pola Societo de Justuloj inter la Nacioj de la Mondo, Anna Stupnicka-Bando.





