Novaĵoj

Malbona nutrado de infanoj

Enretigita de: | Jun 25, 2013 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Internaciaj ekspertoj publikigis en la medicina semajnrevuo The Lancet statistik­aĵojn, laŭ kiuj rezultas, ke preskaŭ la duonon de mortoj de malgrandaj infanoj en la mondo kaŭzas malbona nutrado. Pro la subnutro ĉiujare mortas tri milionoj da infanoj ĝis la 5-a vivojaro. Tamen malbona nutrado signifas ne sole la subnutradon, sed ankaŭ tronutradon, kiu kondukas al obezeco. Tiuj problemoj koncernas unuavice landojn mizerajn kaj meze bonstatajn. La kostoj de malbona nutrado estas astronomiaj kaj egalas al tri kaj duona bilionoj da dolaroj jare. Kalkulite je ĉiu loĝanto de la Tero temas pri 500 dolaroj jare. Tiuj kostoj rezultas el necesaj rimedoj por la kuracado, ili ligiĝas ankaŭ kun perdoj de la monda mastrumado, ĉar personoj subnutritaj en matura vivo estas profesie malpli produktivaj.

Malbona nutrado estos temo de speciala internacia pint­renkonto en Londono. Traktos ĝin ankaŭ venont­semajne en la norda Irlando  la pintrenkonto de la ŝtatoj el la grupo G8. Samtempe lastĵaŭde UNEP, la UNO-a agentejo por la aferoj de la medio komunikis, ke en la mondo oni misuzas de 30 ĝis 40 procentojn de ĉiuj produktitaj nutraĵoj. Aliflanke la maja raporto de la karitata organizo Savi Infanojn elmontris, ke pro la subnutro ĉiu kvara infano en la mondo povas fronti problemojn kun la legado, skribado kaj nombrado.

Legas Krystyna

Malbona nutrado de infanoj

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511242

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj