Novaĵoj

Testado de medikamentoj

Enretigita de: | Jun 25, 2013 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La testado de medikamentoj tiamaniere, ke la sanstato de paciento ne estu damaĝita signifas veran defion por sciencistoj. Kiel ni legis en Dziennik Polski krakovaj sciencistoj laboras pri metodologio ebligonta etikan pritakson de bio­medicinaj esploroj, kiujn partoprenas homoj. La testado de medikamentoj, kiun partoprenas same pacientoj, kiel ankaŭ personoj sanaj fariĝas ĉiam pli populara. En Pollando ĉiujare nur en klinikaj testadoj partoprenas 30 mil personoj. Ĉiujare aldoniĝas ĉirkaŭ 450 novaj klinikaj ekzamenadoj pri kurac­produktoj kaj medicinaj elfaraĵoj. Doktoro Marcin Waligóra, adjunkto en la Instituto pri Filozofio kaj Bioetiko de Collegium Medicum de la Jagellona Universitato gvidas la projekton financatan de la Nacia Scienca Centro. Ĝia celo estas respondi la demandon kiel efike gvidi esplorojn en biomedicino, ke la risko de la sanperdo estu laŭeble minimuma. La bazaj principoj jam validas, sed multaj aspektoj de biomedicinaj ekzamenoj ne estas ankoraŭ leĝe reguligitaj. Mankas ankaŭ devigaj instrukci­adoj kaj ekzamenoj por membroj de la bioetikaj komisionoj, t.e. organoj pri­taksantaj kaj akceptantaj la sekurecon kaj pravig­eblecon de projektataj medicinistaj esploroj.

Legas Tomek

Testado de medikamentoj

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526359

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj