25 mil poloj partoprenis la iniciaton de Caritas Polska sub la devizo „Familio al Familio”. Ĝi estis realigita dank’ al la Pola Poŝto, kiu lanĉinte la kampanjon „Pakaĵo por Ukrainio” ebligis la senkostan sendadon de pakaĵoj al Urainio ĝis la fino de marto 2014. La plej multajn pakaĵojn sendis la loĝantoj de la mazovia, tio estas la ĉefurba vojevodio, de la krakova kaj la lodza. Preskaŭ 8 mil pakaĵoj estis senditaj dum la lasta tago de la kampanjo, la 31-an de marto. La tuta kampanio daŭris ekde la 24-a de februaro. La pakaĵoj estis sendataj senkoste tra ĉiuj poŝtoficejaj centroj en la tuta lando. Troviĝis en ili vestaĵoj kaj nutraĵoj. Plej ofte temis pri sukero, faruno, oleo, pastaĵoj kaj dolĉaĵoj. La adresoj de ukrainaj familioj kreiĝis interkonsente kun la ukrainaj paroĥoj kaj diocezoj. Ofte la pakaĵojn akompanis leteroj al la ukrainaj familioj.
El la elsendo 04.04.2014. Legas Krystyna
Pola helpo al Ukrainio