Novaĵoj

Politika situacio en Pollando

Enretigita de: | Nov 13, 2015 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Hodiaŭ en la Prezidenta Palaco – en la ĉeesto de marŝaloj de la Sejmo kaj Senato kaj multaj politikistoj de la reganta partio – prezidento Andrzej Duda konfidis al Beata Szydło la funkcion de la Prezidanto de la Ministrokonsilantaro. Kiel ŝi pli frue informis ĵurnalistojn laŭeble rapide ŝi prezentos al la prezidento la konsiston de  nova registaro. Tio povos okazi jam la plej proksiman lundon. Lastĵaŭde okazis la inaŭguraj kunsidoj de la Sejmo kaj Senato. Dum la Sejma kunsido demision prezentis Ewa Kopacz, kiu estis akceptita de la prezidento. Al la malnova registaro estis konfidita tasko pluposteni ĝis la nomumo de la nova kabineto. Lunde la Politika Komitato de Juro kaj Justeco akceptis la kandidatecon de Beata Szydło por la ĉefministra posteno kaj konsiston de ŝia registaro. Estos en ĝi tri vicĉefministroj: Piotr Gliński, Mateusz Morawiecki kaj Jarosław Gowin. Gliński estros la kulturministerion, Morawiecki – ministerion pri la evoluo kaj Gowin – ministerion por scienco kaj supera instrusistemo. La estro de la Ministerio por la Nacia Defendo estos Antoni Maciarewicz, la justicministro – Zbigniew Ziobro. Witold Waszczykowski estos ministro por la eksterlandaj aferoj, Mariusz Błaszczak estros ministerion por la internaj aferoj kaj administracio. Financministro estos  Paweł Szałamacha, la fiskoministerion gvidos Dawid Jackiewicz. Pro la energetika ministerio respondecos Krzysztof Tchórzewski kaj prof. Jan Szyszko estos ministro por la naturo.

El la elsendo 13.11.2015. Legas Barbara

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0525314

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj