Novaĵoj

Danco de la fontoj

Enretigita de: | Maj 2, 2014 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Danco de la fontoj, tiel estas titolita la nova akvoŝpruca-filma-muzika spektaklo en la Multmedia Parko de Fontanoj ĉe la varsovia antaŭ­kastelejo, kiu komenciĝas la 3-an de majo. Tiel estos inaŭgurita la 4-a sezono de ĉi-specaj spektakloj ĉe la piedoj de la Reĝa Kastelo, borde de Vistulo. La nunjara spektaklo estas inspirita per legendo pri la fondintoj de Varsovio, kiujn personigas nuntempaj figuroj provizitaj per eksterordinara povo.

Sawa havas la povon super la akvo kaj la naturfortoj, la povon doni la vivon, kies portanto estas akvo kaj la naturo. Wars regas la lumon, teknologion kaj energion de la virtuala mondo. Karakterizas lin forto kaj dinamikeco necesaj por konstrui novan urbon. Ilia renkontiĝo inaŭguras vojon al kunigo de ĉiuj ĉi trajtoj. Temas pri historio plena de reciproka fasciniĝo kaj amo. Ĝi estas rakontata pere de danco kaj moderna teknologio, t.e.  komputile stirataj fontanoj, LED-lumoj, laseroj kaj projekciaĵoj sur giganta akva ekrano. Apliko de ĉiuj ĉi teknikoj kaŭzas, ke facilas profundiĝi en la historion rakontatan helpe de akvo kaj lumo, la du elementoj, kiuj fundamentis la kreiĝon de la urbo. La fontanospruĉoj, ilia dinamiko kaj bunto neniun lasas indiferenta.

La Parko de Fontanoj funkcias ekde majo 2011. La ĉefa fontano havas la surfacon de 2200 kvadrataj metroj, malpli grandaj estas du liniaj fontanoj kun la surfaco de 600 kvadrataj metroj. Fontanto por infanoj estas ankoraŭ malpli granda. Ĝia surfaco egalas al 140 kvadrataj metroj. En la tuta komplekso fukncias 367 akvo­ŝpruciloj, liverantaj dum unu minuto 30 mil litrojn de la akvo. La parkon prilumas 295 LED-lumĵetiloj. El la diserigita akvo kreiĝas ekrano,  sur kiu estas prezentataj bildoj kaj animaĵoj. La suma surfaco de akvo­spegulode la fontana komplekso egalas al 2850 kvadrataj metroj.

La spektaklo daŭranta ĉ. 25 minutojn estos prezentita ĉiun vendredon kaj sabaton ĝis la 28-a de septembro 2014.

El la elsendo 02.05.2014. Legas Tomek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0524841

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj