En la dua jaro de la publikaj bicikloluejoj Veturilo en la pola ĉefurbo oni pruntis biciklojn preskaŭ unu milionon 800 mil fojojn. En 2013 aldoniĝis 173 biciklaj staciluejoj, kiujn utiligis 150 mil personoj. Grandiĝis la longeco de la biciklaj vojetoj. En la 2014 kreiĝos pliaj. Daŭras laboroj pri plukonstruo de la bicikla infrastrukturo. La utiligantoj de Veturilo estas kontentaj pri la funkciado de la sistemo. Pli ol 90 procentoj de la enketitoj taksis ĝin kiel bonan aŭ tre bonan. La sistemo Vetruilo estis funkciigita la 1-an de aŭgusto 2012, ĝia E-nomo Veturilo proponita de Marek Kempisty gajnis en la publika plebiscito i.a. dank’ al la subteno de esperantistoj ne nur el Pollando, sed ankaŭ el aliaj landoj.
El la elsendo 04.02.2014. Legas Gabi
La bicikloluejoj Veturilo en 2013