Novaĵoj

Ĝis la 29.04.2015 ekspozicio omaĝe al Smoleńsk-pereintoj

Enretigita de: | Apr 28, 2015 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Ĝis la 29-a de aprilo sur Piłsudzki-Placo en Varsovio funkcias la ekspozicio „Portretoj de Smoleńsk-pereintoj”. La inaŭgurita la 11-an de aprilo prezento sur la cirkloplano enhavas 96 nigrajn-blankajn portretoj de personoj, kiuj antaŭ 5 jaroj pereis fluganate por solenaĵoj omaĝontaj la polajn viktimojn de Katyń-krimo en ĝia 70-a datreveno. La ekspozicio havas la formon de cirklo kun diametro de 20 metroj. Ĝiaj eksteraj muroj faritaj el polurita ŝtalo spegulantaj la pulsantan vivon de la urbo enhavas la daton de la katastrofo.  Interne troviĝas fotoj kaj biogramoj de la viktimoj kaj ankaŭ informo pri la katastrofo. Super ili troviĝas citaĵo el la poeziaĵo de Zbigniew Herbert „Vi saviĝis ne por vivi, vi havas malmultan tempon, necesas doni la ateston”. La paneloj kun fotoj estas prilumataj, tiel la ekspozicio estas videbla ankaŭ postkrepuske.  Kiel ekspoziciloko estas elektita Piłsudzki-placo pro la troviĝanta sur ĝi Tombo de Nekonata Soldato kaj la tiel nomata papa kruco signanta lokon de la sankta meso celebrita de Johano Paŭlo la 2-a dum lia unua pilgrimvizito en Pollando. Sur la placo la 17-an de aprilo 2010 okazis la funebra diservo favore al la vitimoj de la katastrofo. La ekspozicion laŭ la iniciato de viktimofamilioj prilaboris Muzeo de la Historio de Pollando (www.smolensk.muzhp.pl).

El la elsendo 28.04.2015. Legas Barbara

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0524635

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj