Novaĵoj

La plej granda sunpanela elektrejo baldaŭ kreiĝos en Pollando

Enretigita de: | Jul 22, 2014 | Novaĵoj | Skribu komenton.

En la regiono de Lublin (la orienta Pollando) kreiĝos aŭtune la unua en ĝi sunelektrejo kun la povo de 1,4 megavattoj. Elkonstruos ĝin la komunuma kompanio Energio de Zielawa-Valo. La valoro de la projekto egalas al ĉ. 9 kaj duona milionoj da zlotoj. Pli ol 3, 7 milionoj devenos el la uniaj rimedoj. La sunelektrejo funkcios en la loko Bordziłówka en la komunumo Rossosz. Sur ĉirkaŭ tri kaj duonhektara surfaco estos dislokitaj kvin kaj duona mil de la sunpaneloj, transform­antaj la sunenergion en la energion elektran. Laŭ la pritaksoj tio estos la plej granda sunpanela elektrejo en Pollando. Ĝian kreiĝon favoras la naturaj kondiĉoj – tre multaj jare suntagoj, vasta kaj plata tereno. Laŭ komunum­agantoj la enspezoj pro la disvendo de la elektra energio al la landa reto dum 7 jaroj ebligos repagi kreditojn kaj poste financos komunumajn elektrofakturojn. La kompanion Energio de Zielawa-Valo establis kvin komunumoj Rossosz, Wisznice, Sosnówka, Jabłoń kaj Podedwórze, situantaj apud la rivero Zielawa. De kelkaj jaroj kiel formalaj partneroj ili komune klopodas pri subvencioj el la uniaj fondusoj.

El la elsendo 22.07.2014. Legas Gabi

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0520585

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj