Ludu

En la 1514-a E_elsendo el la 25.11.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ nian felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Kazimierz Kwiatkowski, pola arkitekto kaj artkonservisto, kiu grave kontribuis al protekto de la vjetnamaj kulturmonumentoj damaĝitaj en la daŭro de la 40-jara milito, kiuj sekve ektroviĝis en Unesko-listo;
• La hodiaŭan kulturkronikon ni dediĉas al du eksterordinaraj ekspozicioj baldaŭ prezentitaj en Krakovo. La pentraĵo de Jan Vermer „La juna virino kun perla kolĉeno” estos rigardebla en la Reĝa Wawel-kastelo. En Manggha – la muzeo de la japana arto kaj tekniko, eblos konatiĝi kun lignogravuraĵoj de Kawase Hasui;
• En nia E-komunuma segmento ni informas pri grava distingo de la slovaka regiono Žilina, kiun antaŭ unu semajno transprenis en Martin Stano Marček i.a. longjara redaktoro de la revuo „Esperanto” – uea.org/gk/1347a1;
• Hodiaŭ akompanas nin du kantoj pri aŭtuno. La unua „Mi ŝatas la aŭtunon” estis kreita de AI por la poeziaĵo de Rita Mkrtchyan. „Suno en aŭtuno” de Kajto devenas el ĝia KD „Sen timo”. Ni per ĝi ornamas la informon pri la distingo de Stano Marček;
• La akompanan foton, kiu prezentas urbon, en kiu laboris Kazimeirz Kwiatkowski aŭtoras Penny. Temas pri libera foto  el Pixabay;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

.