Novaĵoj

Ĉirkaŭ la problemoj de nelegala enmigrado en la sudo de Eŭropo

Enretigita de: | Apr 21, 2015 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Lastlunde la ĉefministroj de Italio Matteo Renzi kaj de Malto Joseph Muscat alvokis en Romo la Eŭropan Union pri decidfirma kaj komuna agado lige kun la lavanga alvenado de enmigrantoj kaj katastrofoj sur Meditereaneo. Iliaopinie necesas meti finon al la kontrabandado de homoj.  La tragedio de enmigrantoj en ĉi tiu regiono de Eŭropo dominis dum la lunda renkontiĝo de la ministroj por la eksterlandaj aferoj de la Unio en Luksemburgo, al kiuj posttagmeze aliĝis la uniaj ministroj por la internaj aferoj. Ilia tasko estis konsideri la unian reagon je la tragika situacio. Nokte inter sabato kaj dimanĉo sekve de katastrofo de la fiŝkaptista boato naviganta el Libio al Italio povis perei eĉ 950 personoj. Estis savitaj 28, oni retrovis la kadavrojn de 24. Laŭ Federica Mogherini, la estro de la unia diplomataro la lunda komuna renkontiĝo povis servi al preparo de eventuala eksterordinara pintrenkonto de la Unio ĉi-semajne, se la estro de Konsilio de Eŭropo, Donald Tusk decidos ĝin kunvoki. Li estis gvidanta ĉi-rilatajn konsultojn.

La decido estis alprenita lunde vespere kaj laŭ la informo de Donald Tusk, la prezidanto de la Konsilio de Eŭropo eksterordinara pintrenkonto de la Eŭropa Unio dediĉita al la situacio sur Medeitereaneo okazos ĵaŭde.

 El la elsendo 21.04.2015. Legas Krystyna

la problemoj de lavanga enmigrado (2)

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526540

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj