Novaĵoj

Mizero en la Eŭropa Unio (donitaĵoj el 2015)

Enretigita de: | Jan 26, 2016 | Novaĵoj | Skribu komenton.

En 2014 unu je kvar loĝantoj de la Unio estis endanĝerigita de mizero aŭ socia ekskludo. Laŭ Eurostat en tia situacio troviĝis 122 milionoj da personoj, alivorte 24,4 procentoj de la unia populacio. En Pollando tiu problemo koncernas preskaŭ 25 procentojn de la loĝantoj (24,7).  Laŭ komparoj de la donitaĵoj kun 2008 la problemo kreskas.mEn plej signifa grado estas minacitaj la loĝantoj de Rumanio, kie la elcento de malriĉuloj estis sur la nivelo superinta 40 procentojn. Same malbona estis la situacio en Bulgario. En Greklando tiu procento egalis al 36 procentoj. Ĉe la kontraŭa rando troviĝis ĉeĥoj, svedoj, nederlandanoj, finnoj kaj danoj (tie mizero trafis inter 14,8 ĝis 17,8 procentojn de loĝantoj). En Pollando  mizero aŭ ekskludo koncernis 9, 34 milionojn da loĝantoj. Inter la ŝtatoj-membroj, pri kiuj ekzistas donitaĵoj – la indico de mizero kreskis en 14 landoj, en plej signifa grado en Greklando (je preskaŭ 8 procentoj), Hispanio (ĉ. 5 procentoj), Kripro (ĉ. 4 procentoj), Malto, Hungario kaj Italio. En Pollando ĉi tiu indico malkreskis je 5,8 procentoj, en Rumanio je 4 procentoj, en Slovakio je pli ol 2 procentoj. Mankas donitaĵoj pri Estonio, Irlando, Luksemburgo, Britio, Islando, Norvegio, Svislando, Kroatio.

El la elsendo 26.01.2016. Legas Maciek – 1’49”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0524721

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj