Novaĵoj

Poloj daŭre ne volas eŭron

Enretigita de: | Mar 24, 2015 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Laŭ la opinisondado de la esplorcentro CBOS [cebos] rezultas, ke plimulto de poloj (68 procentoj) kontraŭas la enkondukon de eŭro en Pollando. Kontraŭan opinion prezentas nur unu kvarono de poloj – 24 procentoj. Ekde februaro 2013 la elcento de poloj dezirantaj eŭron malkreskis je 5 procentoj kaj nun estas la plej malalta en la historio de CBOS-esploroj.  Pli ofta ol antaŭe estas timo pri negativaj sekvoj de akcepto de eŭro; deklaras ĝin 67 procentoj de la enketitoj. Ĉiam pli da personoj dubigas ankaŭ pozitivajn ekonomiajn sekvojn de la enkonduko de la komuna valuto. Inter la plej gravaj negativaj sekvoj de la enkonduko de eŭro estis menciita prezokresko. Tion timas 64 procentoj de la enketitoj. 42 procentoj antaŭvidas malavantaĝan ŝanĝokurzon de eŭro rilate zloton. Oni elmontris ankaŭ perdon de la eblo gvidi suverenan monpolitikon fare de Pollando. Kiel pozitivan sekvon de la komuna valuto 35 procentoj de la enketitoj elmontris la vojaĝavantaĝojn.

 El la elsendo 24.03.2015. Legas Milada

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0519252

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj