450 breditaj perdrikoj estis lasitaj libere en la Olŝtina vojevodio (la nordorienta Pollando) kadre de la projekto savi la minacitan birdospecion, kiun endanĝerigas ne sole la rabobestoj, sed ankaŭ la evoluo de la grandarea agrikulturo. Vastaj senarbustaj spacoj, la utiligado de grandaj agrikulturaj maŝinoj kaj senvaria semstrukturo kaŭzas ilian dekumiĝon. Laŭ pritaksoj en 2010 en Pollando estis du kaj duonoble malpli da perdrikoj ol en 1991, kaj la malkreskon de ilia populacio specialistoj klarigas per nedeturneblaj medioŝanĝoj. Tio kaŭzas, ke nun tre malfacile eblas rimarki perdrikojn en la natura medio. 450 birdoj lasitaj libere devenas el privata perdrikokovejo en Pomerio, en kiu la bredisto aplikas polan genetikan materialon. Dank’ al tio la birdoj estas rezistaj je la ŝanĝiĝantaj veterkondiĉoj. Oni taksas, ke 90 procentoj de la liberigitaj perdrikoj transvivos kaj ĝisatendos idojn. Daŭre unu el la plej grandaj minacoj por perdrikoj estas korvecaj rabobirdoj, da kiuj estas tro.
El la elsendo 04.10.2013. Legas Zbyszek
Breditaj perdrikoj libere lasitaj al la naturo