Laŭ la oficialaj informoj de la Ŝtata Balotkomisiono la lastdimanĉajn balotojn en Pollando decide gajnis Juro kaj Justeco akirinte 37,58 procentojn de la voĉoj. Ĝi disponos pri 235 mandatoj. En la Sejmo troviĝos kvin partioj. La reginta dum 8 jaroj Civitana Platformo ĝuis la subtenon de 24, 09 procentoj de la balotintoj. Ĝi havos 139 mandatojn. La trian lokon okupis la grupiĝo de Paweł Kukiz akirinte 8,81 procentojn de la voĉoj (39 mandatoj). Moderna de Ryszard Petru ricevis 7,6-procentan subtenon (31 mandatoj). La lasta estas la kunkoalicie reginta Kamparana Partio kun 5, 13 procentoj de la voĉoj (15 mandatoj). Ekster la Sejmo, t.e. la Deputita Ĉambro ektroviĝis Unuiĝinta Maldekstrularo, KORWIN kaj la Partio Kune. La venkinta Juro kaj Justeco (startanta kune kun Solidara Pollando kaj Pollando Kune) povas regi memstare. Ankaŭ en la Senato Juro kaj Justeco disponas pri plimulto – 61 mandatoj. 34 mandatojn havas Civitana Platformo, pri unu mandato disponas Pola Kamparana Partio. En la konsiston de la Senato eniras ankaŭ 4 sendependaj kandidatoj. Hodiaŭ posttagmeze kunsidis la strikta gvidantaro de la venkinta partio por trakti la balotrezultojn kaj paroli pri la postbalotaj laborscenaroj.
El la elsendo 27.10.2015. Legas Barbara