Novaĵoj

Disingo por la Polaj Ŝtataj Arbaroj

Enretigita de: | Nov 26, 2013 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Fine de novembro 2013 dum la Monda Scienca Forumo en Rio de Janeiro la pola institucio Ŝtataj Arbaroj kaj la sudafrika organizo Endangered Wildlife Trust ricevos la premion de la sultano de Omano,  Kabus ibn Sa’ida, kiu premio estas atribuata de la Ĝenerala Direktoro de Unesko. Ricevas ĝin personoj, institucioj kaj organizoj agantaj favore al la protekto de la natura medio. La rekomendo por la Polaj Ŝtataj Arbaroj venis de la pola natur­ministerio, subtenita i.a. de la Landa Unesko-Komitato kaj Kulturministerio. Oni reliefigis preskaŭ la 90-jarajn administrajn spertojn de la institucio Ŝtataj Arbaroj. La fakto, ke  preskaŭ 80 procentoj de la polaj arbaroj troviĝas sub la protekto de la institucio igas ĝin la plej granda ĉi-speca firmao en Eŭropo. Ne subtaksinda estas la fakto, ke unu el la plej gravaj celoj de la institucio Polaj Ŝtataj Arbaroj estas disponigi arbarojn al homoj kaj altigi ilian ekologian konscion. Ne subtaksinda estas la malfermiĝo de la institucio je novaj amaskomunikiloj. Kiel­ la ekzemplo povas servi la interreta dis­bildigado el la nestoj de cikonioj aŭ de blankaj agloj. Ĉi lasta estis sekvata de pli ol 20 mil internaŭtoj.

El la elsendo 26.11.2013. Legas Milada

Polaj Sxtataj Arbaroj premiitaj

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0525292

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj