Ĉirkaŭ 50 kamparanoj el la orienta Pollando baze de interkonsentoj kun la Nacia Parko de Białowieża helpos al la tieaj bizonoj paŝti sin sur siaj herbejoj. Temas entute pri la 100-hektara areo najbaranta kun la Parko en la komunumoj Narewka, Dubicze Cerkiewne kaj Białowieża. Ĉi tieajn herbejojn la bizonoj vizitas jam delonge. Laŭ la nunaj interkonsentoj agrikulturistoj preparos por ili la paŝtolokojn – egaligante la grundon kaj antaŭvintre preparonte kiel la furaĝon fojnon. La grego de Białowieża-bizonoj estas la plej granda en Pollando kaj konsistas el 505 ekzempleroj.
El la elsendo 29.04.2014. Legas Tomek