Baldaŭ sur la stratoj de Varsovio aperos novaj busoj de la firmao Solaris anstataŭigonte malkomfortajn busojn de la firmao Solbus el la lasta aĉetofasko. La unuaj busoj de Solaris – entute 60 longaj kaj 20 mallongaj – aperos en Varsovio dum la plej proksimaj 6 monatoj. Ĉiuj estos adaptitaj por la transportado de invalidulaj ĉaretoj, klimatizitaj, ekipitaj per monitoradsistemo, elektronika infirmsistemo interna kaj ekstera, kun biletaĉetaj aŭtomatoj kaj informoj por blinduloj. La oferto de la firmao Solaris Bus & Coach [Solaris bas end kaŭĉ) el Bałchatów (beŭĥatuf] en la centra Pollando estis plej avantaĝa inter 4 rivalantaj frimaoj. En decembro 2014 Varsovio subskribis kun Solaris kontrakton pri 10 elektraj busoj Solaris Urbino elektric. Ĝis la 2016 Varsovio disponos pri almenaŭ 30 elektraj busoj.
El la elsendo 02.06.2015. Legas Milada